Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo

La Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj (Kolesko) estas grupo de esperantistoj, kiuj konsideras sin komunistoj, sendepende de ĉu ili estas membroj de landa komunista partio («ortodoksa», trockista aŭ alia).

La celo estas: per Esperanto esti utilaj al nacilingvaj komunistaj partioj kaj organizaĵoj, interesigi ilin pri Esperanto kaj disvastigi komunistajn ideojn ene de la Esperanto-movado.

Aliĝo kaj membreco estas senpagaj. Ĝis alveno de la dudek membroj ĉiuj decidoj povas esti nur unuanimaj. Ekde kiam dudek membroj aliĝos, ili konsideros sin decidpovaj surbaze de demokratiaj principoj.


23-maj-2019
vlutermano
La imperio en la teĥno-milito -- Legu pli...