[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

7
La misa logxejo

Se je la veninta mateno al Stecxjo Latronov estus dirite: «Stecxjo! Tuj levu vin el la lito, alie oni vin pafmortigos!», li respondus per langvora, apenaù aùdebla vocxo: «Pafmortigu, faru laùplacxe, mi min ne levos».

Ja ecx malpli ol ellitigxi --- sxajnis al li, ke ecx malfermi la okulojn li ne povas, cxar apenaù li tion farus, tuj ekbrilegus fulmo kaj lia kapo rompigxus en pecojn. En tiu kapo resonegis peza sonorilo, inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero, kaj super cxio li sentis naùzon, kaj en la naùzo sxajnis implikita muziko de ia trudigxema gramofono.

Li strecxis sian memoron, sed rememorigxis nur unu afero, ke, probable hieraù kaj nesciate kie, li staris kun busxtuko en la mano kaj provis kisi sinjorinon, promesante viziti sxin je la sekva tago gxuste je la dek dua horo. La sinjorino tion malakceptis, sxi ripetadis: «Ne, ne, mi ne estos hejme!», sed Stecxjo persistis pri sia ideo: «Spit, mi venos!»

Kiu estis la sinjorino, kioma horo estis nun, de kioma tago kaj de kiu monato --- cxio cxi senspure forvisxigxis el lia konscio, kaj --- la plej malbona afero --- li ne povis kompreni, kie li estas. Li provis determini almenaù la lastan kaj por tio li pene disigis la kungluigxintajn palpebrojn de la maldekstra okulo. En la duonlumo li vidis ion malhele brileti. Finfine Stecxjo rekonis la plenstaturan spegulon kaj komprenis, ke li kusxas surdorse en sia lito, tio estas en la ekse juvelistvidvina lito, en la dormocxambro. Cxi tiam li sentis tian pusxegon en la kranio, ke li fermis la okulojn kaj ekgxemis.

Ni klarigu la diritan. Stecxjo Latronov, direktoro de la teatro Varieteo, rekonsciigxis je tiu mateno en sia hejmo, en la apartamento kiun li okupis kun la forpasinto Berlioz, en granda ses'etagxa domo kiu krampoforme etendigxis laù la strato Sadovaja.

Endas diri, ke tiu apartamento n-ro 50 jam delonge havis la reputacion se ne tute malbonan, do almenaù strangan. Antaù du jaroj gxi ankoraù apartenis al la vidvino de la juvelisto de Fougeré. Anna Francevna de Fougeré, estiminda kaj tre negocema sinjorino kvindekjara, tri cxambrojn el la kvin ludonis al du logxantoj: la familinomo de unu estis, se ni ne eraras, Belomut, tiu de la dua ne konservigxis.

Nu, antaù du jaroj en la logxejo komencigxis neklarigeblaj fenomenoj: el gxi senspure malaperis homoj.

En iu ripoztago la apartamenton vizitis miliciano, li elvenigis en la antaùcxambron la duan logxanton (kies familinomo perdigxis) kaj diris, ke tiu estas petata por unu minuto veni al la miliciejo por tie ion subskribi. La logxanto ordonis al Anfisa, la malnova kaj fidela mastrumistino de Anna Francevna, respondi al la eventualaj telefonvokoj ke li revenos post dek minutoj, kaj li foriris kun la gxentila blankganta miliciano. Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis. La plej mirinda estis tio, ke, evidente, kun li malaperis ankaù la miliciano.

La pia, aù, se diri la tutan veron, la supersticxa Anfisa sen cxirkaùfrazo deklaris al sia cxagrenita mastrino, ke tio estas sorcxo, ke sxi bonege scias, kiu forportis la logxanton kaj la milicianon, sed antaùnokte sxi malvolas diri tion. Do, estas sciate, ke unu fojon komencigxinte la sorcxo igxas nehaltigebla. La dua logxanto malaperis, kiom ni memoras, lunde, kaj je la merkredo malaperis, kvazaù englutite de la tero, Belomut --- kvankam, verdire, cxe aliaj cirkonstancoj. Kiel kutime, je la mateno venis la aùtomobilo por veturigi lin al la oficejo, sed poste gxi neniun reportis kaj mem neniam reaperis.

La afliktego kaj la teruro de Mme Belomut estis nepriskribeblaj. Sed, ho ve, ambaù ne daùris longe. En tiu sama nokto, reveninte kun Anfisa de la vilao, kiun Anna Francevna ial haste vizitis, sxi jam ne trovis civitaninon Belomut en la logxejo. Pli ol tio: la pordoj de ambaù cxambroj, kiujn okupis la geedzoj Belomut, estis sigelitaj.

Iel-tiel pasis du tagoj. Je la tria tago Anna Francevna, kiu dum la lastaj diurnoj suferis je sendormeco, same haste forveturis al la vilao ... Cxu necesas diri, ke sxi ne revenis!

Restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitigxis post la unua horo nokte. Ne estas sciate, kio okazis pri sxi poste, sed la najbaroj el aliaj apartamentoj rakontis, ke el la n-ro 50 la tutan nokton aùdigxis klakbruoj kaj ke gxis la mateno en gxiaj fenestroj helis la elektra lumo. Matene oni eksciis, ke ankaù Anfisa malaperis!

Pri la malaperintoj kaj pri la malbenita logxejo la domanoj dum longa tempo rakontadis cxiajn legendojn, kiel ekzemple tiu, ke la magra kaj pia Anfisa portis sur sia velkinta brusto sxaman saketon kun dudek kvin grandaj briliantoj, kiuj apartenis al Anna Francevna. Ke en la hejtligna sxedo de la vilao, kiun haste vizitis Anna Francevna, tute meme malkovrigxis nekalkulebla trezoro en formo de tiaj samaj briliantoj kaj caraj ormoneroj ... Kaj tiel plu en la sama gxenro. Nu, kion ni ne scias certa, pri tio ni ne responsas.

Tiel aù alie, sed la apartamento restis vaka kaj sigelita nur unu semajnon, post kio tien enlogxigxis: la forpasinto Berlioz kun sia edzino kaj tiu sama Stecxjo, ankaù kun sia edzino. Tute nature, apenaù ili sin instalis en la malbenita logxejo, tuj komencigxis cxiaj misajxoj. Nome, dum unu monato malaperis ambaù edzinoj. Sed cxi tiuj ne senspure. Pri la edzino de Berlioz estis rakontate, ke oni vidis sxin en Hxarkovo kun baledestro, dum pri la edzino de Stecxjo oni diris, ke sxi reaperis cxe Bojxedomka kie, laù klacxo, la direktoro de Varieteo, profitante sian sennombran konataron, per iu artifiko sukcesis havigi al sxi cxambron en plurfamilia apartamento, tamen sub la kondicxo, ke neniam sxi proksimigxu al la domo cxe Sadovaja ...

Do, Stecxjo ekgxemis. Li volis voki la mastrumistinon Grunjo kaj postuli de sxi piramidonon, sed li tuj komprenis, ke tio estas stultajxo ... ke nature, Grunjo ne uzas piramidonon. Li provis sercxi helpon de Berlioz, dufoje li gxemvokis: «Micxjo ... Micxjo ...» sed, vi mem tion komprenas, li ne ricevis respondon. En la logxejo regis absoluta silento.

Movinte la piedfingrojn Stecxjo konstatis, ke li kusxas en sxtrumpetoj; per tremanta mano li palpis sian femuron por kompreni, cxu li surhavas ankaù pantalonon, sed cxi tion li ne sukcesis kompreni.

Finfine, konvinkigxinte ke li estas forlasita kaj sola, ke li povas kalkuli je nenies helpo, li decidis sin levi, kiom ajn grandan superhoman fortostrecxon li devus fari.

Stecxjo disigis la kungluigxintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distaùzita hararo, kun sxvelinta, nigrastopla vizagxo, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran cxemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj sxtrumpetojn.

Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.

Stecxjo sidigxis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangosxvelajn okulojn gapante al la nekonato.

Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa vocxo kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:

--- Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanovicx!

Estigxis paùzo, post kiu per terura fortostrecxo Stecxjo igis sin eldiri:

--- Kion vi volas? --- kaj konsternigxis ne rekoninte sian vocxon. La vorton kion li prononcis soprane, vi sonis base kaj pri volas li tute fiaskis.

La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran posxhorlogxon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis gxin sonorigi dek unu batojn kaj diris:

--- La dek unua. Do, gxuste unu horon mi atendas vian vekigxon, cxar vi fiksis nian rendevuon por la deka cxe vi. Jen mi estas!

Stecxjo palpe trovis sian pantalonon sur segxo apud la lito kaj flustris:

--- Pardonu ... --- surmetinte la pantalonon li raùke demandis: --- Bonvolu diri, kiu vi estas?

Paroli estis por li malfacile. Cxe cxiu vorto li sentis pinglon enpikigxi en lian cerbon, kaùzante inferan doloron.

--- Kiel do? Ecx mian nomon vi forgesis? --- ridetis la vizitanto.

--- Pardonon ... --- stertoris Stecxjo sentante sin ricxigata je nova postdrinka simptomo: al li sxajnis, ke la planko apud la lito ien forigxis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al cxiuj diabloj en la inferon.

--- Kara Stefano Bogdanovicx, --- sagace ridetante diris la nekonato, --- piramidono vin ne helpos. Sekvu la sagxan maksimon de la antikvuloj: similan kuracu per simila. La sola rimedo kiu povas vin revivigi estas du glasetoj da vodko kun varma kaj spica almangxajxo.

Stecxjo estis ruzulo, kaj malgraù sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere cxion konfesu.

--- Verdire, --- li komencis grandpene movante la langon, --- hieraù mi iomete ...

--- Ecx ne vorton plu! --- respondis la vizitanto kaj facilmove desxovis sin kun la braksegxo flanken.

Stecxjo rond'okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis arangxita matenmangxo: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Stecxjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja gxi staris en la gargarpelveto plensxtopita je glacio. Resume, la tuta arangxo estis plej konvena kaj kompetenta.

La nekonato ne lasis la miregon de Stecxjo kreski gxis patologiajxo, tre lerte versxinte al li duonglaseton da vodko.

--- Kaj vi? --- pepis Stecxjo.

--- Kun plezuro!

Per la tremsaltanta mano Stecxjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Macxante pecon de kaviaro Stecxjo trapusxis la vortojn:

--- Kial do vi ... almangxetu!

--- Dankon, mi neniam almangxas, --- respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo igxis malfermita, gxi entenis kolbasetojn en tomata saùco.

Kaj jen disigxis la malbeninda verdo antaù la okuloj, la vortoj igxis prononceblaj kaj, plej grave, Stecxjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hieraù estis cxe Shxodnja, en la vilao de la skecxisto Hxustov, kien tiu Hxustov veturigis Stecxjon per taksio. Li ecx rememoris, kiel la taksio estis prenata apud Métropole, tie ankoraù cxeestis tiu --- aktoro li estas aù io simila ... kun portebla gramofono. Jes, jes, jes, tio estis en la vilao! La gramofono ja hurligis cxiujn hundojn de la cxirkaùejo. Nur la sinjorino kiun Stecxjo volis kisi restis neklarigita ... La diablo scias, kio sxi estas ... cxu en la radiofonio sxi laboras, cxu ne.

Do, la hieraùo komencis iom post iom malobskurigxi, tamen nun Stecxjon multe plie interesis la aferoj hodiaùaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormocxambro, kaj ankoraù kun mangxo kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!

--- Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, cxu?

Stecxjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.

--- Tamen! Mi vidas, ke hieraù post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!

--- Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, --- kajxolmiene diris Stecxjo.

--- Ho, certe, certe! Sed pri Hxustov, evidente, mi ne responsas.

--- Cxu vi lin konas?

--- Hieraù mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu suprajxa rigardo sur lian vizagxon suficxas por kompreni, ke li estas malnobla, cxikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.

«Precizege!» pensis Stecxjo frapite de tiom trafa, gxusta kaj konciza karakterizajxo de Hxustov.

Jes, la hieraùo estis rekonstruigxanta el malgrandaj pecetoj, sed maltrankvilo ne forlasis la direktoron de Varieteo. Nome, en la jxusa tago faùkis grandega nigra truo. Pardonon, sed cxi tiun berethavan nekonaton Stecxjo tutcerte ne vidis hieraù en sia oficejo.

La vizitanto rimarkis lian embarason, impone diris:

--- Voland, profesoro pri nigra magio, --- kaj rakontis cxion de la komenco.

Hieraù posttagmeze li venis en Moskvon el la eksterlando, tuj vizitis Stecxjon kaj ofertis sian gastludon en Varieteo. Stecxjo telefonis al la Moskvoregiona komisiono pri la spektakloj kaj akordigis la aferon (Stecxjo paligxis kaj mirigite palpebrumis), subskribis kontrakton kun profesoro Voland pri sep elpasxoj (Stecxjo gape malfermis la busxon) kaj interkonsentis kun Voland, ke por priparoli kelkajn detalojn tiu venu al li hodiaù matene je la deka horo ... Do, li venis!

Veninte li trafis la mastrumistinon Grunjo, kiu klarigis al li ke sxi mem jxus venis, ke sxi cxi tie ne logxas, ke Berlioz ne estas hejme, kaj se la vizitanto volas paroli al Stefano Bogdanovicx, tiam li mem iru en la dormocxambron. Stefano Bogdanovicx dormegas tiom profunde, ke sxi ne kapablas lin veki. Vidinte la staton de Latronov, la artisto sendis Grunjon al la plej proksima nutrovendejo por acxeti la vodkon kaj la mangxon, al la apoteko por la glacio kaj ...

--- Permesu ke mi al vi kvitigxu, --- tute frakasite gxemis Stecxjo kaj sercxis sian biletujon.

--- Fi, lasu tiun bagatelon! --- ekkriis la gastludanto kaj rifuzis plu diskuti cxi tion.

Do, la vodko kaj la mangxo klarigxis, kaj tamen Stecxjo plu mienis plej mizere: absolute nenion li memoris pri la kontrakto, kaj je sia kapo li garantius, ke cxi tiun Volandon li hieraù ne vidis. Hxustov estis, jes, sed Voland ne estis.

--- Permesu jxeti rigardon sur la kontrakton, --- mallaùte petis Stecxjo.

--- Bonvolu ...

Stecxjo rigardis sur la paperon kaj rigidigxis. Cxio estis bonorda. Unue, lia propramana aùdaca parafo! Cxe la flanko, oblikva skribajxo de la mano de la financa direktoro Rimskij, permesanta antaùpagi al la artisto Voland dekmil rublojn el la tridek kvin mil rubloj sxuldotaj al li pro la sep elpasxoj. Kaj super cxio, la ricev'atesto de Voland, ke la dekmil rublojn li jam enspezis!

«Kion do cxi tio signifas?» pensis la malfelicxa Stecxjo, kaj cxio ekturnigxis antaù liaj okuloj. Cxu komencigxis jam la sinistraj memorbrecxoj? Tamen memkomprene, post ol la kontrakto estis prezentita, plu lasi vidi sian miron estus rekte maldeca. Stecxjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la sxtrumpetoj kuris en la antaùcxambron al la telefono. Kurante li kriis kuirejen:

--- Grunjo!

Tamen neniu respondis. Tiam li jxetis rigardon al la pordo de la kabineto de Berlioz, situanta apud la antaùcxambro, kaj cxi tiam, laù la rutina dirmaniero, li haltis kvazaù alforgxite al sia loko: sur la anso de la pordo li vidis sxnuron kun grandega sigelo. «Saluton!» iu pafkriis en lia kapo, «Mankis nur cxi tio!» Nun liaj pensoj ruligxis laù duobla relvojo, sed, kiel cxiam dum katastrofo, samdirekte kaj gxenerale la diablo scias kien. La tutan konfuzegon en la kapo de Stecxjo malfacilas prezenti. Unue estis la diablajxo pri la nigra bereto, malvarma vodko kaj la neimagebla kontrakto --- kaj nun, bonvolu vidi, krom cxio cxi ankoraù la sigelo sur la pordo! Rakontu al iu ajn ke Berlioz ion tian faris --- ja neniu gxin kredos, nu neniu! Sed la sigelo, jen gxi estas! Hm ...

Cxi tiam en lia cerbo ekzumis plej malagrablaj pensetacxoj pri la artikolo kiun li --- domagxa koincido! --- antaù kelkaj tagoj trudis al Berlioz por publikigo en lia revuo. Verdire, tute stulta artikolo! Kaj tute fusxa, kaj la pago mizera ...

La rememoron pri la artikolo tuj sekvis la rememoro pri dubinda interparolo, okazinta, kiom li memoris, la dudek kvaran de aprilo vespere, gxuste tie, en la mangxocxambro, kiam Stecxjo vespermangxis kun Berlioz. Nu, nature, striktasence tiun cxi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda (tian Stecxjo neniam akceptus), sed gxi estis interparolo pri malnecesa temo. Tute libere, civitanoj, oni povus pri tio ne paroli. Tutcerte, antaù la sigelo oni povus rigardi gxin bagatelo, sed nun, kun la sigelo ...

«Ahx, Berlioz, Berlioz!» bolis la pensoj en la cerbo de Stecxjo, «Ja cxi tion mi ne povas enkapigi!»

Sed nun ne estis tempo por malgxojado, kaj Stecxjo diskis la numeron de le kabineto de Rimskij, financa direktoro de Varieteo.

La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendigxi ke Stecxjo lin kontrolas post ol li prezentis la kontrakton, kaj alflanke, paroli al la financa direktoro estis tre malfacile. Nu fakte, oni ja ne povus lin demandi: «Diru, cxu mi faris hieraù kontrakton je tridek kvin mil rubloj kun profesoro pri nigra magio?» Tute maltaùga demando!

--- Jes! --- en la aùdilo eksonis la akra, malagrabla vocxo de Rimskij.

--- Bonan tagon, Gregoro Danilovicx, --- mallaùte ekparolis Stecxjo, --- telefonas Latronov. Jen kia afero ... hm ... hm ... cxe mi sidas tiu ... he ... artisto Voland ... Do ... mi volis demandi, kio estas pri la hodiaùa vespero?

--- Ah, la nigra magiisto? --- respondis Rimskij en la aùdilo, --- la afisxoj tuj venos.

--- Ah ha, --- diris Stecxjo per malforta vocxo, --- do, gxis ...

--- Cxu baldaù vi venos? --- demandis Rimskij.

--- Post duonhoro, --- respondis Stecxjo kaj, pendiginte la aùdilon, li premis sian brulantan kapon per la manoj. Ahx, kia fiega rezultas acxajxo! Kio okazis pri la memoro, civitanoj? Kio?

Tamen plu restadi en la antaùcxambro estus malgxentile, kaj Stecxjo rapide faris planon: li cxiel kasxu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaù cxio li ruze paroligu la alilandanon, kion do cxi tiu intencas hodiaù prezenti en la al Stecxjo konfidita Varieteo?

Stecxjo sin forturnis de la aparato kaj en la antaùcxambra spegulo, jam delonge ne purigata de la maldiligenta Grunjo, li klare vidis strangan stangofiguran longulon kun nazumo (ahx, se Ivano Nikolaicx estus tie! Li tuj estus rekoninta la ulon!). Nu, la homo speguligxis kaj malaperis. Alarmite, Stecxjo pli atente rigardis tra la antaùcxambro kaj duafoje li ricevis ekpusxon, cxar en la spegulo pasis grandega nigra virkato kaj same malaperis.

Por unu momento lia koro ekhaltis, li sxanceligxis.

«Kio do estas cxi tio?» li pensis, «cxu mi frenezigxas? De kie venas tiuj spegulbildoj?!» Rigardante tra la antaùcxambro li timigite kriis:

--- Grunjo! Kial cxe ni vagas kato? Kiel gxi trafis cxi tien? Kaj la alia ulo?»

--- Trankviligxu, Stefano Bogdanovicx, --- respondis vocxo, tamen ne tiu de Grunjo, sed la vocxo de la gasto el la dormocxambro, --- la kato estas mia. Ne nervozumu. Koncerne al Grunjo, sxi ne estas cxi tie, mi sendis sxin al Voronejx, sxia naskigxloko, cxar sxi plendis, ke vi jam delonge retenas sxian ferion.

Tiuj vortoj estis tiom surprizaj kaj absurdaj, ke Stecxjo decidis, ke li misaùdis. Tute konsternite li trotetis en la dormocxambron kaj stuporigxis sur la sojlo. Liaj haroj movigxetis kaj sur lia frunto ekbrilis malgrandaj sxvitgutetoj.

La gasto ne plu estis sola en la dormocxambro, nun li havis kompanion. La duan braksegxon okupis la individuo kiun Stecxjo jxus viziis en la antaùcxambro. Nun li estis klare videbla: plumsimilaj lipharoj, unu vitro de la nazumo briletas, la alia mankas. Sed en la cxambro estis io ankoraù pli malbona: sur la juvelistvidvina puftabureto sengxene duonkusxacxis iu tria, nome, la timige granda nigra kato, tenanta en unu piedo glaseton da vodko kaj en la alia, forkon kun alpikita fungo marinita.

La lumo, ecx sen tio magra en la dormocxambro, komencis estingigxi antaù la okuloj de Stecxjo. «Estas do tiel ke oni frenezigxas» li pensis krocxante sin je la pordokadro.

--- Mi vidas, karega Stefano Bogdanovicx, ke vi estas iom surprizita, cxu? --- demandis Voland la klakantan per la dentoj direktoron de Varieteo. --- Tamen la afero estas neniom mirinda. Tio estas mia sekvantaro.

Cxe tiuj vortoj la kato eltrinkis sian vodkon kaj la mano de Stecxjo glitis laù la pordokadro malsupren.

--- Nu, mia sekvantaro bezonas lokon, --- daùrigis Voland, --- tiel ke unu el ni estas troa en la logxejo. Al mi sxajnas ke tiu troa estas gxuste vi!

--- Ili, ili estas troa! --- kaprovocxe kunkantis la kvadratita longulo, parolante pri Stecxjo en la lakeeca pluralo. --- Gxenerale dum la lasta tempo ili nekredeble porkumas. Ili drinkas, misuzas sian pozicion por malcxastadi kun la virinoj, en la ofico ili faras nenion, nek povas ion fari, cxar ili nenion ajn komprenas pri la tasko al ili komisiita. Al la superuloj ili jxetas polvon en la okulojn!

--- La ofican aùton li misuzas! --- hipokrite aldonis la kato macxante la fungon.

Kaj cxi tiam, dum Stecxjo, tute sinkinte sur la plankon, per senforta mano gratis la pordokadron, okazis la kvara, lasta apero en la logxejo.

Rekte el la plenstatura spegulo eliris malalta sed eksterordinare largxasxultra individuo, kun bulcxapelo sur la kapo kaj kun elbusxigita kojnodentego hidiganta jam sen tio mirinde mallogan fizionomion. Krome, lia hararo estis fajre rugxa.

--- Gxenerale, --- li enmiksigxis en la konversacion, --- mi ne komprenas, kiel li povis igxi direktoro, --- la rufulo parolis pli kaj pli nazsone, --- li tiom same estas direktoro, kiom mi estas episkopo!

--- Vi ne similas episkopon, Azazello, --- rimarkis la kato prenante al si kolbaseton sur la teleron.

--- Ja gxuste pri tio mi parolas, --- nazvocxis la rufulo kaj, sin turninte al Voland, li respekte aldonis: --- Permesu, messire, lin ekspedi al cxiuj diabloj?

--- Husx!! --- subite sputis la kato hirtigante sian hararon.

Kaj la dormocxambro ekturnigxis cxirkaù Stecxjo, lia kapo pusxigxis kontraù la pordokadro kaj svenante li pensis: «Mi mortas...»

Sed li ne mortis. Kiam li malfermetis la okulojn, li vidis sin sidanta sur io sxtona. Cxirkaù li aùdigxis kontinua bruo. Bone malferminte la okulojn li vidis, ke bruas la maro, ecx pli ol tion, ke ondo balancas tuj sub liaj piedoj, resume, ke li sidas sur la pinto de moleo, ke sub li lazuras brilanta maro, kaj malantaùe sur la montoj etendigxas bela urbo.

Stecxjo ne sciis, kiel konvenas konduti en similaj okazoj. Li levis sin sur la tremantajn gambojn kaj iris sur la moleo al la bordo.

Sur la moleo staris viro, li fumis kaj kracxadis en la maron. Stecxjon li rigardis per sovagxaj okuloj kaj cxesis kracxi. Tiam Stecxjo faris jenon: li surgenuigxis antaù la nekonata fumulo kaj diris:

--- Mi vin petegas, diru, kiu estas tiu urbo?

--- Ne malbone! --- diris la senkora fumulo.

--- Mi ne estas ebria, --- raùke protestis Stecxjo, --- mi estas malsana, io min trafis, mi estas malsana ... Kie mi estas? Kiu estas tiu urbo?

--- Nu, Jalto ...

Stecxjo milde ekspiris, sinkis sur la flankon, lia kapo pusxigxis kontraù la varma pavimero de la moleo. La konscio lin forlasis.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 7

La teatro Varieteo {Ruse teatr Varíete} ---

Bulgakov traktas Varieteon kiel nomon propran. Laù kelkaj indikoj oni rajtas situigi gxin cxe la moderna «Teatro de Satiro».


Anna Francevna de Fougeré /fujxere'/ ---

la patronomon eblas derivi el {Germane Franz} aù {France François} (Francisko; nomo fremda, en la Ortodoksia sanktulnomaro tia nomo ne estis); la familinomo sxajnas aludi pri la fama Peterburga juvelisto Fabergé kaj (pli komike) pri la {Rusa fujxer} (speco de vinglaso).


ripoztago ---

en la koncerna epoko antstataù la tradicia septaga semajno en la urboj validis tagsesoj ({Ruse sxestidnevka}): cxiu monato havis po 5 tagsesojn (1-6, 7-12 ktp tagoj de la monato; la 5a tagseso daùris gxis la fino de la monato). La lasta tago de cxiu tagseso estis ripoztago; gxi povis esti ajna tago de la tradicia semajno (malsupre estas dirite, ke la koncerna ripoztago estis lundo).


Mme ---

mallongigo de la franca «Madame» /madam'/ (=sinjorino).


Bojxedomka ---

nun la stratoj Durov (de 1927) kaj Dostojevskij (de 1940).


Grunjo ---

karesformo de rusa innomo Agrafena (= Agripino [PIV]).


similan kuracu per simila {Latine simila similibus curantur.} ---

La artikolado sekvas {Germanan Kurieren Sie Gleiches mit Gleichem}; male, la francoj emus artikoli ambaù adjektivojn.


Shxodnja ---

fervojstacio nord-okcidente de Moskvo.


7.

messire /mesir'/ {F} ---

Historio: «Mia sinjoro», iam honortitolo de granda mosxtulo, poste de cxia nobelo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]