[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

6
Skizofrenio, kiel jam dirite

Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antaù nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, pasxis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La visxtukoj, per kiuj antaùe estis ligita Ivano, amase kusxis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.

Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin paligxis, tusis kaj nekuragxe diris:

--- Bonan vesperon, doktoro.

La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.

Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.

--- Jen, doktoro, --- ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, --- la famega poeto Ivano Senhejmulo ... kaj ... nu, ni timas, cxu tio povas esti la drinkuldeliro ...

--- Cxu li multe drinkadis? --- tradente demandis la kuracisto.

--- Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke ...

--- Cxu li cxasas blatojn, ratojn, diabletojn aù sxtelkurantajn hundojn?

--- Ne, --- tremeris Gruntin, --- mi vidis lin hieraù kaj hodiaù matene. Li estis tute sana ...

--- Kial li estas en kalsono? Cxu vi prenis lin el la lito?

--- Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion ...

--- Ah ha, ah ha, --- tre kontente diris la kuracisto, --- nun, kial tiu skrapvundo? Cxu estis interbatado?

--- Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun ... kaj aliajn ...

--- Jes, jes, jes, --- diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: --- Bonan vesperon!

--- Saluton, sabotulo! --- kolere kaj laùte respondis Ivano.

Gruntin tiom konfuzigxis, ke li ecx ne kuragxis rigardi al la gxentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendigxis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li sxovis ilin en la glutean posxon kaj demandis Ivanon:

--- Kiom vi agxas?

--- Iru vi cxiuj al la diablo, finfine! --- insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.

--- Kial vi koleras? Cxu mi diris al vi ion malagrablan?

--- Mi agxas dudek tri jarojn, --- ekscitite ekparolis Ivano, --- kaj mi oficiale plendos kontraù vi cxiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, --- li aparte sciigis al Gruntin.

--- Kaj pri kio vi volas plendi?

--- Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! --- kolerege respondis Ivano.

Cxi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciigxis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili igxis denove klaraj.

«Terure!» --- konsternite pensis Gruntin, «sxajnas, ke li fakte estas tute normala! Ahx, kia misajxo! Nu gxuste, kial do ni venigis lin cxi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita ...»

--- Tie estas, --- trankvile diris la kuracisto sidigxante sur blankan tabureton kun brila piedo, --- ne frenezulejo sed kliniko, kaj senbezone neniu vin retenos cxi tie.

Ivano Nikolaicx rigardis lin nekredeme, tamen grumblis:

--- Dankon al Dio! Finfine trovigxis iu normala inter la idiotoj, el kiuj la pleja estas la maltalenta sentaùgulo Sacxjo!

--- Kiu estas tiu maltalenta Sacxjo? --- demandis la kuracisto.

--- Jen li staras! --- respondis Ivano kaj montris al Gruntin per la malpura fingro.

Tiu rugxigxis pro indigno.

«Jen estas lia danko!» --- pensis Gruntin amare, «pro cxiuj miaj zorgoj! Nu vera kanajlo!»

--- Psikologie li estas tipa kulako, --- ekparolis Ivano, al kiu ial urgxis senmaskigi Gruntinon, --- sed li zorge kamuflas sin proleto. Rigardu lian fastan fizionomion kaj komparu gxin kun la sonoraj versoj kiujn li verkis por la Unuamaja Festo! He-he-he ... «la flagoj flirtu!» kaj «la kantoj flugu!» --- sed vi rigardu en lian internon, kion li pensas, vi skuigxos!

Gruntin estis rugxa, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton, ke li zorgis pri homo, kiu fakte montrigxis malica malamiko. La plej cxagrena estis, ke oni nenion povus fari: ja oni ne disputas kontraù homo mense malsana!

--- Kial do oni venigis vin cxi tien?

--- Ah, la diablo ilin prenu, tiujn sencerbulojn! Ili min kaptis, ligis per iuj cxifonoj kaj jxetis en la kamionon!

--- Permesu vin demandi, kial vi venis en la restoracion en nuraj subvestoj?

--- Neniom mirinda afero, --- respondis Ivano, --- mi min banis en Moskvo-rivero, nu, oni dume forkondukis miajn vestojn, kaj anstataùe lasis cxi tiun acxajxon. Mi ne povis ja nuda iri tra Moskvo, cxu? Mi surmetis la lasitan, cxar mi devis kiel eble plej rapide atingi Gribojedovon.

La kuracisto demande rigardis al Gruntin kaj tiu malserene murmuris:

--- Tio estas la nomo de la restoracio.

--- Ah ha, --- diris la kuracisto, --- kaj kial vi tiom hastis? Cxu pro iu negoca rendevuo?

--- Konsiliston mi cxasas, --- respondis Ivano kaj maltrankvile rigardis cxirkaùen.

--- Kiun konsiliston?

--- Cxu vi konas Berliozon?

--- Cxu la komponiston?

Ivano cxagrenigxis.

--- Kial do komponiston? Ah, tiu, ne, ne lin! La komponisto estas samnomulo de Micxjo Berlioz.

Gruntin neniom deziris ion diri, tamen li devis klarigi:

--- Berlioz, la sekretario de MASSOLIT, pereis cxi-vespere sub tramo cxe la Patriarhxa lageto.

--- Ne babilacxu pri tio, kion vi ne scias! --- kolerigxis Ivano kontraù Gruntin, --- ne vi sed mi cxeestis tie! Li intence lin surreligis!

--- Cxu pusxis?

--- Kial do «pusxis»? --- incitate de cxies malkomprenemo ekkriis Ivano, --- tia ulo ne bezonas pusxi! Li scipovas tiajn trukojn, ke oni sin gardu! Li anticipe sciis, ke Berlioz trafos sub tramon.

--- Cxu iu krom vi vidis tiun konsiliston?

--- Gxuste tio estas la missxanco, ke nur mi kaj Berlioz.

--- Ah ha. Do, kion vi entreprenis, por kapti la murdinton? --- cxi tiam la kuracisto sin turnis kaj jxetis rigardon al virino en blanka kitelo sidanta flanke cxe la skribotablo. La virino prenis formularon kaj komencis gxin plenigi.

--- Mi entreprenis jen kion. En kuirejo mi prenis kandelon ...

--- Cxu cxi tiun? --- demandis la kuracisto almontrante la disrompitan kandelon, kiu kun la ikoneto kusxis sur la tablo antaù la virino.

--- Jes, gxin, kaj ...

--- Kaj kial la ikoneto?

--- Hm, la ikoneto ... --- Ivano rugxigxis, --- gxuste la ikoneto pleje ilin timigis, --- li refoje montris al Gruntin per la fingro, --- sed estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkasxe, li ... interkomunikas kun la malsankta potenco ... kaj nudmane kapti lin maleblas.

La subflegistoj ial malkrucigis la brakojn kaj ecx pli atente observis Ivanon.

--- Jes ja, --- plu parolis Ivano, --- li interkomunikas! La fakto estas nerefutebla. Li proprapersone parolis kun Poncio Pilato. Kaj ne gapu min tiel! Mi diras certajxon. Cxion li vidis, kaj la balkonon, kaj la palmojn. Resume, li estis cxe Poncio Pilato, tion mi garantias.

--- Nu, nu, pluen ...

--- Do, mi alpinglis la ikoneton sur la bruston kaj kuris ...

Cxi tiam horlogxo batis dufoje.

--- Oh ho! --- ekkriis Ivano sin levante de la kanapo, --- jam estas la dua, kaj mi cxi tie perdas kun vi la tempon! Pardonon, kie estas telefono?

--- Lasu lin al la telefono, --- ordonis la kuracisto al la subflegistoj.

Ivano kaptis la aùdilon, kaj dume la virino mallaùte demandis Gruntinon:

--- Cxu li estas edzigxinta?

--- Fraùlo, --- timigite respondis Gruntin.

--- Cxu sindikatano?

--- Jes.

--- Cxu tie estas la milicio? --- kriis Ivano en la aùdilon, --- milicio, cxu? Kamarado dejxoranto, tuj arangxu, ke oni sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti alilandan konsiliston. Kion? Venu min kunpreni, mi mem veturos kune ... Parolas la poeto Senhejmulo el la frenezulejo ... Diru vian adreson, --- li flustris al la kuracisto metinte la manon sur la mikrofonon, poste en gxin kriis: --- Cxu vi aùskultas? Ha lo!.. Skandalajxo! --- subite kriegis Ivano kaj jxetis la aùdilon kontraù la muro. Poste li sin turnis al la kuracisto, prezentis al tiu la manon kaj seke diris «gxis revido» kun evidenta intenco foriri.

--- Permesu, kien vi volas iri? --- ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, --- tiom malfrue, en nuraj subvestoj ... Vi malbone fartas, restu cxe ni!

--- Lasu min trairi, --- diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antaù li la vojon al la pordo. --- Cxu vi lasos min aù ne?! --- per terura vocxo kriis la poeto.

Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran suprajxon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.

--- Cxu tiel? --- Ivano sovagxe rigardis cxirkaùen kvazaù cxaskaptito, --- bonege! Adiaù!.. --- kaj li jxetis sin kap'antaùe en la fenestrokurtenon. Aùdigxis knalo, sed la nerompebla vitro malantaù la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:

--- Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!.. Lasu! Lasu do!

Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forsxiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte cxirkaùpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano moligxis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankoraù kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.

--- Banditoj! --- li kriis saltlevigxante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenaù lasite li denove ekstaris, sed cxi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovagxete rigardis cxirkaùen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.

--- Do, malliberigita, --- li diris, ankoraùfoje oscedis, subite kusxigxis, la kapon li metis sur la kusenon, infane sxovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: --- Estu do tiel ... vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato ... Pilato ... --- cxi tiam li fermis la okulojn.

--- Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, --- ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermigxis, malantaù gxi vidigxis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enruligxis tabulkusxejo sur kaùcxukizitaj radoj, oni metis sur gxin la kvietigxintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermigxis.

--- Doktoro, --- flustre demandis Gruntin, --- cxu efektive li estas malsana?

--- Ho jes, --- respondis la kuracisto.

--- Kion li havas?

La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:

--- Motora kaj parola ekscitigxo ... deliraj interpretoj ... Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo ...

El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaicx statas acxe, li profunde ekspiris kaj demandis:

--- Kaj kial li sencxese parolas pri iu konsilisto?

--- Versxajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Aù li halucinigxis ...

Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Heligxis, kaj la lumo de la ankoraù ne malsxaltitaj sxoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La sxoforo koleris pri la fusxita nokto, sencxese akcelis kaj la veturilo joris cxe la vojturnoj.

Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantaùe, la rivero forsxovigxis flanken, renkonte al la kamiono sxutigxis cxiaj ajnajxoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz'amasoj, tero striita per kanaloj --- resume, oni sentis, ke gxi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj gxi surruligxos kaj inundos.

Gruntin estis skuata kaj sxancelata, la sxtipacxo sur kiu li sidis cxiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj visxtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo jxetis en la sxargxujon antaù ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta sxargxoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu cxi tie, kiel idioto!», piedpusxis ilin malataùen kaj cxesis atenti ilin.

La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentigxis, ke la vizito en la domon de malgxojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Cxu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluigxinta al la memoro? Cxu la penso, ke nenia malfelicxo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaù cxi tio. Sed cxi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur gxeneralajxo. Estas ankoraù io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo jxetis rekte en lian vizagxon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.

La poeto ne plu rigardis cxirkaùen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis rongxante sin mem.

Jes, liaj versajxoj ... Li agxas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versajxojn jare. --- Cxu gxis la maljun'agxo? --- Jes, gxis la maljun'agxo. Kion do li atingos per tiuj versajxoj? Cxu la gloron? «Kia stultajxo! Almenaù vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fusxajn versojn. Kial ili estas fusxaj? Veron, veron li diris!» --- senindulge vipadis sin Gruntin, «mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!»

La neùrastenianta poeto sxanceligxis, la planko sub li cxesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo aùroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antaù la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo, klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.

Strangaj pensoj sxprucis en la kapo de la malsanigxinta poeto. «Jen ekzemplo de vera bonsxancemo ...» --- Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, «cxio ajn kion li entreprenis, cxio ajn, kio lin trafis, cxio evidentigxis bona por li, cxio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion ... Cxu estas io eksterordinara en la vortoj: Sxtormo nigrajn nubojn pelas? Mi ne perceptas!.. Hazardo, nura hazardo!» --- malice konkludis Gruntin kaj sentis la kamionon movigxeti sub li, «Pafis, pafis al li la blankgvardiano, pafis kaj frakasis lian kokson kaj lin senmortigis ...»

La kolumno ekmovigxis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj ecx maljunigxinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Gxi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en gxia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertocxapeto sur la kapo kaj cxampanglaso da Abrau en la mano.

Arcxibaldo Arcxibaldovicx tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj visxtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li versxajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgraù sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizagxon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj ecx ekkrias «aj-aj-aj!», tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. «Kaj prave! Bravulo!» --- pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:

--- Arcxibaldo Arcxibaldovicx, arangxu por mi iom da vodko ...

La pirato kompate mienis, flustris:

--- Mi komprenas ... tuj ... --- kaj li gestis al kelnero.

Post kvaronhoro Gruntin, gxibetigxinte super vimbo, sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.

La poeto fusxis sian nokton dum aliaj festenis, kaj nun li sciis, ke gxin maleblas reteni. Suficxis levi la kapon disde la lampo al la cxielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos. La kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj. La katoj, vagantaj cxirkaù la verando, mienis matenece. Sur la poeton nehaltigeble ruligxegis la tago.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 6

trem·er·i ---

fari unuopan ektremon, {Ruse vzdrognutí} {France sursauter} {Angle to start} {Germane zusammenzucken} (sxanceligxi, ekskuigxi estas tro fortaj; ektremi povas egale signifi kaj komencon de daùra tremado -- {Ruse zadrojxatí} {France se mettre à trembler} -- kaj unuopan tremeron). Cetere oni proponis por tiu senco neologismon ciki (de {Germane zucken}).


sabotulo {Ruse vreditelí} ---

rigardi cxiun ajn mison sabotajxo de «la klasa malamiko» estas karakteriza trajto de la epoko; kiel eksulo, t.e reprezentanto de la klera, do relative supera socia tavolo, la kuracisto estas «objektive» suspektinda.


Sacxjo ---

{kar} de Aleksandro, {Ruse Sasxka}.


fasta fizionomio ---

bigota mieno {Ruse postnaâ fizionomiâ} {France face de Carême jeûné.}


revarmigi serpenton sur sia brusto {figursence} flegi maldankemulon; tre internacia frazeologiajxo kies klarigo troveblas en la «Fundamenta Krestomatio» (araba legendo tradukita de J.H. Ferreira).


forkonduki ---

familiara dirmaniero por «sxteli», {Ruse uvesti}.


malsankta potenco {Ruse necxistaâ sila} ---

demonoj, t.e. cxio, kies potenco originas el alia fonto ol la sankta Dio; do, precipe la paganaj eksdioj, koboldoj, geniksoj ktp. Tiusence pli gxuste estus diri nesankta potenco; tamen de post la unuecigo de cxiuj nesanktajxoj en unusola malica dio (la diablo), la diferenco malaperis. Tio estas tute konforma al la pensmaniero de la epoko: «kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraù ni».


domo de malgxojo {orig. dom skorbi} ---

en la moderna lingvo skorbí signifas «malgxojego, (morala) doloro»; arkaike gxi povis signifi «malsano»; la tuta bulgakovajxo pensigas ankaù pri la infero (kp Tra mi vi venas urbon de turmento... -- Dante).


metala homo ---

temas pri la monumento de A.Pusxkin, kiu staris cxe la komenco de la bulvardo Tverskoj (nun movita trans la placon «Pusxkin»). La esprimajxo estas pusxkineska (kp «la nigra homo» el Mozart kaj Salieri, La sxtona gasto, «la bronza rajdanto» el la samtitola teatrajxo) kaj la tuta sceno parodias la versajxon de V.Majakovskij Jubilee ({Ruse «Ûbilejnoe»; ties Esperanto-tradukon fare de N. Lozgacxev eldonis LF-Koop., Svislando, 1988).


Sxtormo nigrajn nubojn pelas ---

Pusxkina verso kiun Bulgakov citas ankaù en aliaj siaj verkoj ({Ruse Burâ mgloû nebo kroet}...).


la blankgvardiano ---

Pusxkin mortis vundite en duelo kun franco d'Anthès. Nomi cxi tiun blankgvardiano sxajnas burleska malklerajxo, cxar ekde la Interna milito (1918-22) cxiujn sencojn de tiu vorto eklipsis la politika: ekstrema kontraùsovetulo. Tamen, Gruntin ne malpravas: d'Anthès elmigris pro sia fideleco al la Burbonoj (do, li estis blankulo) kaj li servis en la rusa imperiestra gvardio.


Abrau, propre Abrau Durso' {Ruse Abrau Dûrso} ---

cxampano de fama vinbergxardeno apud Novorossijsk (cxe la Nigra Maro).


vimbo {Neo} ---

{Latine vimba vimba} {Ruse rybec} {Angle vimba bream} {France vimbe, serte} {Germane Zahrten, Russnase.}


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]