[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

5
La incidento en Gribojedovo

La malnova, duetagxa, kremkolora palaceto situis cxe la Bulvardoringo, meze de magra gxardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antaù la domo estis asfaltizita; vintre tie altis negxoamaso kun sxpato, sed cxiun someron, sxirmite per tola markezo, la loko igxis bonega gxardenrestoracio.

La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov, cxar laùfame, gxi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejevicx Gribojedov. Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo ecx rakontadis, kvazaù tie en la supra etagxo, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatrajxo «La Malfelicxo esti tro Sprita» al la indikita onklino, mole duonkusxanta sur sofo. Cetere, la diablo gxin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!

La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfelicxa Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz estris gxis sia apero cxe la Patriarhxa lageto.

Laù la ekzemplo de la Massolitanoj, anstataù la longan «La Domo de Gribojedov» cxiuj kutimis diri simple Gribojedovo: «Hieraù mi du horojn vicumis en Gribojedovo.» --- «Kaj rezulte?» --- «Du monatoj en Jalto.» --- «Bona predo!»; aù: «Iru al Berlioz, hodiaù li akceptas en Gribojedovo de la kvara gxis la kvina», ktp.

Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas ecx imagi. Enirinte, oni antaù cxio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la sxtuparo kondukanta al la supra etagxo.

Jam la unua pordo en la supra etagxo prezentis grandan skribajxon: Fisxkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.

Sur la pordo de la cxambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: «Unutaga krea vojagxo --- cxe M.V. Falsina».

La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino. Irante plu, la okaza vizitanto tute perdigxis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: «Envicigxo pri papero cxe Pokljovkina», «Kaso», «Personaj Kontoj de la Skecxistoj» ktp.

Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, cxe la pordistejo, oni povis legi la skribajxon sur pordo, sencxese atakata de la amaso: «Logxado».

Post la Logxado etendigxis luksa afisxo. Gxi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaùkazano en burko kaj kun fusilo malantaù la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: «Plentempaj kreaj forpermesoj, la daùro --- de du semajnoj (novelo) gxis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su, Borovoje, Cihxisdziri, Mahxingxauri, Leningrado (la Vintra Palaco)». Ankaù cxe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.

Irante plu, supren kaj malsupren, laùante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj --- gxis la kolonara salono, kie la onklino iam gxuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenaù enirinte Gribojedovon, cxiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la felicxuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis rongxi lian koron. Samtempe li amare riprocxadis al la cxielo, ke gxi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis cxia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaù la situacion de la vizitanto. Cxar tio, kion li vidis en la supra etagxo, estis ja ne cxio, ecx ne cxio precipe enviinda. La tutan ter'etagxon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis gxin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke gxi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj cxevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur cxiu tablo staris lampo vualita per sxalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri cxiu ajn pasanto --- sed ankaù pro tio, ke per la kvalito de siaj mangxajxoj Gribojedovo tute eklipsis cxiun ajn restoracion en Moskvo, kaj cxar tiuj mangxajxoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aùtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aùdis cxe la fera krado de Gribojedovo:

--- Kie vi hodiaù vespermangxos, Ambrozo?

--- Stranga demando, memkomprene cxi tie, kara Foko! Arcxibaldo Arcxibaldovicx flustris al mi hodiaù, ke laùkarte estos sandroj au naturel. Virtuoza frandajxo!

--- Bone vi scias arangxi vian vivon, Ambrozo! --- sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

--- Ne temas pri speciala scio, --- respondis Ambrozo, --- tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaù en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum cxe ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antaùhieraùaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompigxinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontraù Koloseo, --- tondris super la bulvardo la vocxo de la frandulo Ambrozo, --- ne persvadu min, Foko!

--- Mi ne persvadas vin, Ambrozo, --- pepis Foko. --- Hejme oni povas vespermangxi.

--- Grandan dankon, --- trumpetis Ambrozo, --- mi imagas vian edzinon arangxi en la komuna kuirejo, en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!.. Au revoir, Foko! --- kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.

Ah-ha-ha ... Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelajxo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en argxentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj fresxa kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun sxampinjona kacxo, en tasoj? Kaj la turdofileoj, cxu ilin vi ne sxatis? Kun trufoj? La koturnoj laù la Gxenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la jxazo, kaj la gxentila priservado! Aù julie, kiam via tuta familio estas cxe la vilao dum vin urgxaj literaturaj aferoj retenas en la urbo --- sur la verando, ombrite de vitobrancxoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière ... Cxu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj, la galinagegoj, la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral'akvo sxusxanta en la gorgxo! Tamen haltu, leganto, vi forflankigxas! Sekvu min!

Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Mihxaelo Aleksandrovicx pereis cxe la Patriarhxa, nur unu cxambro estis prilumata en la supra etagxo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.

Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur segxoj, tabloj kaj ecx sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris ecx unu fresxa bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciligxon. Oni sentis la cep'odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, cxiuj soifis, nervozis, koleris.

La beletristo Banajlov --- kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo --- elposxigis la horlogxon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris gxin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaùcxukplandumajn sxuojn.

--- Tamen! --- grumblis Dufratskij.

--- Versxajne, sur la bordo de Kljazma perdigxis nia bravulo, --- per brusta vocxo reagis Anastazia Lukinisxna Neprova, Moskva orfino el negocista familio, kiu igxis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseùdonimo Navigaciisto Georges.

--- Pardonon! --- aùdace ekparolis Nukacxov, aùtoro de popularaj skecxoj. --- Ankaù mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufigxadi cxi tie. La kunsido ja devis komencigxi je la deka, cxu?

--- Tiom bone estas nun cxe Kljazma, --- incitis la cxeestantoj Navigaciisto Georges, kiu bone sciis, ke Parodiklino, literaturista vilaaro cxe la rivero Kljazma, estas cxies neùralgia punkto. --- Versxajne, tie jam kantas la najtingaloj. Mi ne scias kial, sed eksterurbe mi cxiam laboras pli sukcese, precipe en printempo.

--- Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, --- malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Poprihxin.

--- Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, --- basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.

Gxojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto Georges kaj sxi diris, mildigante sian kontralton:

--- Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia Massolit havas trimil membrojn.

--- Trimil cent dek unu, --- ensxovis iu el la angulo.

--- Nu jen, daùrigis la Navigaciisto, --- kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni ...

--- La generaloj! --- rekte enhakigxis en la disputon la scenaristo Gluhxarjov.

Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.

--- Tiu havas por si sola kvin cxambrojn en Parodiklino, --- postdiris Gluhxarjov.

--- Laùrovicx por si sola havas ses, --- ekkriis Deniskin, --- kaj la mangxocxambron tegitan je kverko.

--- Eh, nun gravas ne tio, --- basis Ababkov, --- gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.

Estigxis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laùrovicx, eksciis, ke Laùrovicx estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive mishumorigis cxiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.

--- Li povus almenaù telefoni! --- kriadis Deniskin, Gluhxarjov kaj Kvant.

Ahx, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kusxis tio, kio antaù nelonge estis Mihxaelo Aleksandrovicx.

Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguligxinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaùaj dentoj, la kapo kies malklarigxintajn apertajn okulojn ne gxenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kusxis amaso de krustigxintaj vestajxoj.

Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de Massolit literaturisto Jxeldibin, telefone alvokita disde sia malsana edzino.

La aùtomobilo unue venis al Jxeldibin kaj antaù cxio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la logxejo de la viktimo (estis preskaù noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste cxiuj veturis al la kadavrejo.

Nun la starantaj apud la korporestajxoj interkonsiladis, kio estos pli bona: cxu suturi la fortrancxitan kapon al la kolo, aù simple, antaù ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko gxis la mentono.

Jes, Mihxaelo Aleksandrovicx nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indignigxadis Deniskin, Gluhxarjov, Kvant kaj Banajlov. Gxuste je la noktomezo cxiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etagxon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, cxar sur la verando, kompreneble, cxiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermangxi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.

Kaj gxuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, sxutigxis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira vocxo tuj despere kriis laù la muziko: «Haleluja!!» Tio estis la fama jxazo de Gribojedovo. La sxvitmalsekaj vizagxoj kvazaù eklumis, sxajnis, ke vivigxis la cxevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj igxis pli helaj, kaj subite, kvazaù elcxenigxinte, ekdancis ambaù salonoj kaj post ili ekdancis la verando.

Ekdancis Gluhxarjov kun la poetino Tamara Lun'arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Cxifoncxi, la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto Georges, dancis la bela arkitektino Semejkina-Gall, firme cxirkaùprenite de nekonato en blanka veltola pantalono. Dancis membroj kaj invititoj, la verkisto Johann el Kronsxtadt, iu Vicxjo Kuftik el Rostov, supozeble regxisoro, havanta sur unu vango siringviolan haùtlikenon, dancis la elito de la poezia fako de Massolit, nome Pavianov, Sakrilegijskij, Dolcxo, Denunciev kaj Adelfino Pelmelskaja, dancis junaj viroj kies profesion oni ne sciis, en cxesxultre vatizita jako kaj kun mallonga hartondo, dancis grand'agxulo en kies barbo implikigxis sxenopraza tigeto, kaj kun li dancis fraùlino nejuna, mangxata de anemio, en orangxkolora, silka, cxifita robeto.

Fandigxante en sxvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkrucxojn, raùke kaj malame kriis: «Pardonon, civitano!» Vocxo komandadis per vocxtubo: «Karsa sxasxliko, unu! Salmo, du! Tripajxo vilagxeska!!» La akuta vocxo nun ne kantis sed hurlis: «Haleluja!» La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.

Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj regxe cxirkaùrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed largxan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko cxirkaùligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super gxi la nigra mortostandardo kun kranio.

Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en gxi riskemaj flibustroj, ne cxasas ilin korveto, ne sternigxas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio --- gxi estas, estas la fera krado kaj malantaù gxi la bulvardo ... Kaj fandigxas la glaco en la kaliko, kaj cxe la apuda tablo vidigxas ies sangosxvelaj bov'okuloj, kaj la timo, timo ... Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!

Subite cxe tablo ekflirtis la vorto: «Berlioz!» Subite la jxazo disfalis kaj eksilentis, kvazaù frakasite per pugnobato. «Kio, kio, kio, kio?!!» --- «Berlioz!!!» Jen tie, jen tie for, oni saltstarigxas, oni ekkrietas ...

Ho, alta ve-ondego levigxis cxe la terura novajxo pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, cxi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste gxin sendu.

Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial gxin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Cxio estas finita, ni ne trosxargxu la telegrafon.

Jes li mortis, mortis ... Sed ni ja vivas!

Jes, levigxis la alta ve-ondego, gxi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj --- komence kasxe, sed fine tute sengxene --- drinketis kaj almangxetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn de volaille? Kion ni povas fari por Mihxaelo Aleksandrovicx? Cxu resti malsataj? Sed ni ja vivas!

Kompreneble, la pianon oni sxlosis, la jxazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis cxiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciigxis, ke el la kadavrejo venis Jxeldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastigxis la famo, ke gxuste li anstataùos Berliozon. Jxeldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komencigxis kunsido por trakti la urgxajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj cxion ceteran kio koncernis la funebran eventon.

Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun gxi vivus gxis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.

Unuaj alarmigxis la fiakristoj, atendantaj cxe la pordego de Gribojedovo. Oni aùdis iun el ili, levigxintan de la kondukbenko, ekkrii:

--- Oh ho! Vi nur rigardu!

Tujsekve cxe la fera krado subite ekbrilis flameto movigxanta al la verando. Homoj cxe la tabloj duon-ekstaris strecxante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam gxi atingis la vitkradon, cxiuj rigidigxis cxe la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj largxe malferminte la okulojn. La pordisto, jxus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, gxin surtretis kaj movigxis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio --- sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.

La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo pasxis sur la verandon. Cxi tiam cxiuj vidis, ke ne fantomo gxi estas, sed Ivano Nikolaicx Senhejmulo, famega poeto.

Nudpieda, li surhavis dissxiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkrocxita per sendangxera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edzigxritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis fresxe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estigxinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la krucxo oblikve tenata de kelnero.

La poeto levis la kandelon super la kapon kaj laùte diris:

--- Saluton, kunfratoj! --- post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: --- Ne, cxi tie li ne estas!

Aùdigxis du vocxoj. Baso diris senkompate:

--- Jen prete. Drinkuldeliro.

La dua vocxo estis ina, gxi timigite ekkriis:

--- Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?

Cxi tion Ivano Nikolaicx aùdis kaj respondis:

--- Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj cxi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon dissxiris! --- Li denove levis la kandelon kaj kriis: --- Fratoj en la literaturo! (Lia raùka vocxo igxis pli forta kaj arda.) Aùskultu min cxiuj! Li aperis! Tuj lin kaptu, aliel li faros nepriskribeblajn malfelicxegojn!

--- Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? --- eksonis vocxoj el cxiuj direktoj.

--- La konsilisto! --- respondis Ivano, --- kaj tiu konsilisto jxus cxe la Patriarhxa mortigis Micxjon Berliozon.

Cxi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj cxirkaù la flameto de Ivano arigxis densa amaso.

--- Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, --- aùdis Ivano nelaùtan kaj gxentilan vocxon tute proksime al sia orelo, --- kiel do, mortigis? Kiu mortigis?

--- Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! --- respondis Ivano rigardante cxirkaùen.

--- Kiu estas lia familinomo? --- nelaùte demandis la vocxo.

--- Nu jes, la familinomo! --- afliktite kriis Ivano, --- se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi gxin sur la vizitkarto ... Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komencigxas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komencigxas per vo? --- metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: --- Vo, vo, vo! Ve ... va ... Vasxner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? --- La haroj sur la kapo de Ivano hirtigxis pro la strecxo.

--- Cxu Vulf? --- per malforta vocxeto kriis virino.

Ivano ekkoleris.

--- Ino! --- li mugxis, sercxante sxin per la okuloj. --- Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo ... Ne, tiel mi gxin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankoraù du aliaj: iu kvadratita longulo ... la nazumo fendita ... kaj kato, nigra, dika. Mi dume trasercxos Gribojedovon, mi antaùflaras lin cxi tie!

Febre Ivano dispusxis la cxirkaùstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Aùdigxis la vorto: «Kuraciston!» --- kaj ies afabla, karnodika vizagxo, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antaù Ivano.

--- Kamarado Senhejmulo, --- ekparolis la vizagxo per jubilea vocxo, --- trankviligxu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni cxiuj amata Mihxaelo Aleksandrovicx ... ne, simple, de Micxjo Berlioz. Ni cxiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos ...

--- Vi, --- akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, --- cxu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultajxoj! Kreteno!

--- Kamarado Senhejmulo, tamen permesu ... --- diris la vizagxo rugxigxante, pasxante malantaùen kaj jam bedaùrante sian intervenon.

--- Ne, al vi mi permesos nenion, --- kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaicx.

Spasmo tordis lian vizagxon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj largxasvinge batis la kompateman vizagxon sur la orelon.

Cxi tiam oni ekhavis la ideon jxeti sin sur Ivanon --- kaj sin jxetis. La kandelo estingxigxis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizagxo tuj frakasigxis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente aùdeblan ecx sur la bulvardo, kaj sin defendis. Sxutigxante de la tabloj tintis vazaro, sxrikis virinoj.

Dum la kelneroj ligis la poeton per visxtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.

--- Cxu vi vidis, ke li estas en kalsono? --- trankvile demandis la pirato.

--- Sed Arcxibaldo Arcxibaldovicx, --- malkuragxe respondis la pordisto, --- kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de Massolit!

--- Cxu vi vidis, ke li estas en kalsono? --- ripetis la pirato.

--- Tamen Arcxibaldo Arcxibaldovicx, --- la vizagxo de la pordisto igxis purpura, --- kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj ...

--- Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, --- respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, --- tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Cxu vi aùdas tion?

La malesperigxinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj insxrikojn.

--- Nu, kion mi faru pri vi pro tio? --- demandis la flibustro.

La vizagxo de la pordisto igxis tifkolora, la okuloj vitrigxis. Al li sxajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, cxirkaùvolvis flama silko. Malaperis la surcxemizo kaj la frako, super la largxa leda zono montrigxis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita cxe la antaùtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbusxigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la sxultrojn, li ecx ekaùdis la ondoplaùdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn moligxi. Sed cxi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.

--- Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere igxu pregxeja gardisto. --- Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: --- Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. --- Li aldonis: --- Fajfu!

Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj cxirkaùantaj la gxardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazaù pupo, kiu, superversxite je larmoj, sufokate de ili, kracxadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:

--- Merdulo!

La sxoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian cxevalon, frapis gxin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:

--- Jen kurcxevalo! Mi jam veturigis al la psika!

Cxirkaùe zumis la hom'amaso, komentante la senprecedencan okazajxon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finigxis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfelicxulon Ivano Nikolaicx kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 5

palaceto {Neo} ---

Aparta urba domo de ricxulo aù nobelo, {Ruse osobnâk} {Angle mansion} {France hôtel}. PIV atribuas tiun signifon al hotelo (la dua signifo), kio estas malinternacia konfuziva francajxo. Tiasenca uzado de la vorto palaceto troveblas en la lingvajxo de sovetiaj esperantistoj de la 1920-aj jaroj; gxi sxajnas tradukprunto de la {Pola pa{\l}acyk (samsignifa)}, aù de la {Itala palazzina}.


Bulvardoringo , {Ruse Bulívarnoe kolíco} ---

10 bulvardoj kaj 2 avenuoj, cxirkaùantaj la centron de Moskvo interne de la stratringo Sadovaja, inter ili la bulvardoj Tverskoj kaj Cxistoprudnij.


Domo de Gribojedov ---

Aludo al la literaturista Domo de Herzen, kiu okupis palaceton en la komenco de la bulvardo Tverskoj (nun la n-ro 25; ekde 1932, la Literatura Instituto "M. Gorkij"). -- En la originalo la MASSOLITanoj mallongigas tiun nomon gxis la nura familinomo de la verkisto, kion oni povus traduki per la Gribojedov. Tamen ruse ne estus malebla la familiara derivajxo Gribojedovo; kp «Leninka» anstataù la oficiala Biblioteko «Lenin» --- kaj tia derivajxo sxajnas pli flua en Esperanto.

A. S. Gribojedov ({Ruse Aleksandr Sergeevicx Griboedov}, 1795--1829) ---

Eminenta rusa verkisto kaj diplomato, precipe fama pro sia satira komedio «La malfelicxo esti tro sprita» {Ruse «Gore ot uma»}.


Parodiklino Bulgakovajxo: {orig. Perelygino} ---

Aludo al la literaturista vilaaro Peredelkino. Pro fonetikaj asociajxoj tiu fikcia nomo pensigas pri falsigo, mensogo (kiuj, parenteze, estas elementoj de parodio); la traduko konservas la konsonantaron kaj la finajxon de la prototipo; kaj la ombro de la MASSOLITa onklino, iel meme ensxovigxinta, ne malakordas kun la Bulgakova stilo.


krea forpermeso {Ruse tvorcxeskij otpusk} ---

Forpermeso por krea laboro, kp {Anglan sabbatical leave}.


Suuk-Su: Ripozloko en Krimeo, la nuna Artek'.

Borovoje Siberia kuracloko, nun en Kazahxio (apud Kokcxetaù, nun Koksxetaù).

Cihxisdziri, Mahxingxauri ---

Ripozlokoj en Kartvelio, ambaù sur la bordo de la Nigra maro apud Batumo (en la originalo erare: Cihxidziri).


Ambrozo [EF] {Ruse Amvrosij}, Ambrozio [PIV] ---

En la rusa tiu nomo sonas iom plebe; samtempe gxia etimologio (kp ambrozio) entenas aludon pri la Gribojedovaj frandajxoj. La formo Ambrozo, kvankam malpli etimologia, konservas la akcenton gxustaloke kaj pli taùgas por esprimi la Bulgakovan frazritmon.


Foko ---

Rusa virnomo, {Ruse Foka} {Greke Fökâs}; cxi tie gxi eble estas reminiscenco pri rolulo el la fablo «La fisxsupo de Damiano» de Krilov. En la traduko de S. Rublov [Krilov] li figuras sennome (la gast').


au naturel /o natürel'/ {France } ---

Kuirita en sia propra suko.


komuna kuirejo ---

Kuircxambro en plurfamilia apartamento (kiel tiu priskribita en cxap.4).


au revoir /o revùar'/ {France } ---

Gxis revido.


à la cocotte /a la kokot'/ {France } ---

Temas pri farcxitaj ovoj.


printanière /prentanje:r'/ {France } ---

(La supo) «printempa».


galinageto ---

Birdospeco, «Malgranda galinago» [Meszaros] {Latine Lymnocryptes minimus} {Ruse garsxnep} {Angl Jack snipe}.

galinagego ---

Birdospeco, «Granda galinago» [Meszaros] {Latine Gallinago media {Ruse dupelí} {Angle great snipe}.


Kljazma ---

Rivero norde de Moskvo.


Neprova {orig. Nepremenova} ---

Derivajxo el gxuste tiu radiko, kiu estas la etimo de Esperanta nepre.

Navigaciisto ---

PIV atribuas al navigado du signifojn [PIV]:

  1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aù rivera navigado ...
  2. Metodoj, por difini la pozicion k kurson de sxipo aù aviadilo per geometrio k naùtika astronomio.
Laù subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa sxturman}, {Germana Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.

Georges /jxorjx/ {France } ---

Originale estas indikita la franca prononco: Jxorjx. Kune tiu pseùdonimo pensigas pri la franca verkistino George Sand.


vilao {Ruse dacxa} ---

La rusa vorto estas iom malpreciza. Gxia kutima traduko per somerdomo ne estas gxusta, cxar oni povas ripozi tie ankaù vintre, kiel oni fakte faras en Peredelkino (vd Parodiklino). Por mezklasa dacxa taùgus ripozkabano [ESE], sed tiuj en Parodiklino estis relative luksaj (ekz-e ili havis telefonon).


nia Massolit havas trimil membrojn ---

La prototipa asocio, RAPP, tre fieris, ke gxi arigas «largxajn verkist'amasojn».


enketisto ---

En Esperanto oni kutimas francmaniere uzi la terminon "jugx'esplor(ist)o"; sed ne cxie la koncernaj enketadoj estas parto de la jugxa sistemo. Tial estas preferita la pli gxenerala vorto "enketisto", kiu pli gxuste tradukas la {Rusan sledovatelí}.


suturi [PIV] ---

Hxirurgie kunkudri randojn de vundo.


``Haleluja'' ---

Fokstroto de la Usona komponisto Vincento Youmans. Bulgakov gxin sxatis kaj iam pianludis. Sed en la kunteksto de la romano la senco de la vorto haleluja havas specialan rolon.


Cxifoncxi ---

{orig. Cxerdakcxi'} estas amuza familinomo el rusa radiko {Rusa cxerdak} (gxi signifas subtegmentejo) kaj tjurka agantnoma sufikso -cxi; la tuto sonas tre tjurkeske (kaj ne hazarde: fakte, la radiko estas tjurkdevena).


Johann el Kronsxtadt ---

Tio sonas tre germanece kaj samtempe tre proksime al {Rusa Ioann Kronsxtadskij, Ivano Iljicx Sergiev (1829--1908), pastro el Kronsxtadt, famega pro siaj miraklaj pregxkuracoj kaj antaù nelonge proklamita sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio; iam (kompreneble, kontraù lia volo) estigxis ecx sekto de johananoj, kiuj opiniis lin «nia Sinjoro Jesuo Kristo».


Sakrilegijskij {orig. Bogohxulskij} ---

Tio egale povus esti pseùdonimo de kontraùreligiulo aù sxerca familinomo kiajn sxatis inventi Bulgakov.


Dolcxo {orig. Sladkij} ---

Kp la pseùdonimon "M. Gorkij" (gxi signifas "amara").


Denunciev ---

La {orig. Sxpicxkin} estas derivita el spicxka (alumeto), kaj proksimigita al sxpik (polica spiono; do, alumeto + spiono estas tradukitaj per nuncio + denunco).


Karsa sxasxliko ---

Armena speco de sxasxliko kun relative grandaj rostopecoj; kp {Anglan barbecue}.

sxasxliko [RE] {Ruse sxasxlyk} ---

Pecetoj de stangorostita viando [de la tataraj sxysx (lanco) + lyk (ajxo)] {Turke sxisx kebap}.


drink·ul·delir·o

Vulgara nomo por {Latina delirium tremens}.


Vo, vo, vo ---

Ivano provas rekonstrui la fremdan familinomon el la rusaj transskriboj de nomoj germanaj kaj jidaj; respektive, en la traduko oni vidu la Esperantajn transskribojn de Waschner, Wagner, Weiner, Wegner, Wulff.


nigra mortostandardo ---

Temas pri «Gaja Rogxero» {Angle Jolly Roger}, la standardo de la britaj flibustroj. En la originalo la kranio estas nomata adamkapo (aù Adama kapo, {Ruse Adamova golova}), kio estas eklezia rusa nomo de tiu mortosimbolo.


Gruntin {orig. Rûhxin} ---

Familinomo derivita el la dialektaj {Rusaj rûhxatí, rûhxa}, t.e. "grunti", "pork(in)o".


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]