[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

4
La postkuro

Finfine cxesis la insxrikoj, estingigxis la orelbora fajfado de la milicianoj, du ambulancoj estis forportintaj: la unu --- la senkapan korpon kaj la detrancxitan kapon al la kadavrejo, la alia --- la belan kondukistinon vunditan per vitrorompajxoj, la balaistoj kun siaj blankaj antaùtukoj jam forigis la vitropecojn kaj sxutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaicx plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.

Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.

Impetinte cxe la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidajxo lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj gxissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li jxus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste --- la kapo ...

En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj vocxoj, sed la vortojn Ivano Nikolaicx ne perceptis.

Subite antaù li interpusxigxis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriacxis al la alia, preskaù en la orelon de la poeto:

--- Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas sxia farajxo! En la butiko sxi acxetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraù la turnokruco la litrujo rompigxis. La tuta jupo makuligxis, sxi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn ...

El cxio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton: Anjo.

--- Anjo ... Anjo?! --- li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis cxirkaùen, --- atendu do, atendu ...

Al la vorto Anjo krocxigxis oleo, poste ial --- Poncio Pilato. Pliaton li tuj forjxetis kaj rekomencis ligi la cxenon ekde la vorto Anjo. La cxeneroj rapide kunigxis kaj kondukis al la freneza profesoro.

Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, cxar Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, gxi ne okazos! Ecx pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortrancxos virino, cxu? Jes, gxuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?

Ne restis ecx ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antaùe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: «Neniel li estas freneza, gxi estas stultajxo!»; kaj la dua: «Cxu li mem cxion cxi arangxis?»

Pardonon, sed kiel li povus fari tion?

--- Nu, spit! Tion ni ekscios!

Strecxeginte sian volon, Senhejmulo sin igis levigxi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentigxis, ke felicxe, tiu ankoraù ne foriris.

En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarhxa lageto brilis la ora luno, kaj sub la cxiam trompaj lunradioj sxajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.

La almiksigxema ekskapelestro okupis gxuste la lokon kie antaù nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano igxis ecx pli abomena ol antaùe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.

Sentante froston en la koro, Ivano proksimigxis al la profesoro, rigardis lin en la vizagxon kaj konvinkigxis, ke gxi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.

--- Nun vi konfesu, kio vi estas? --- obtuze demandis Ivano.

--- Ne kompreni ... rusa paroli ...

--- Oni ne komprenas! --- de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.

--- Cxesu simuladi! --- minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, --- jxus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! --- li kriis furioze.

La mistera profesoro malsxate tordis sian, ecx sen tio tordan, busxon, kaj levetis la sxultrojn.

--- Civitano! --- denove sin enmiksis la fia kapelestro, --- kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! --- Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.

Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon. Sufokigxante li diris al la kapelestro:

--- Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.

La kapelestro eksterordinare vigligxis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:

--- Krimulo? Kiu? Kie? Cxu alilanda krimulo? --- liaj okuloj gxoje ekbrilis, --- cxu cxi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii "Help!", alie li eskapos. Ek, ni ambaù! Kune! --- kaj la kapelestro malfermis sian faùkon.

La perpleksa poeto obeis la fi-sxerculon kaj kriis "Help!"; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.

La izola, raùka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du fraùlinoj timigite pasxis flanken, for de li, kaj li aùdis la vorton ebria.

--- Ha, vi do estas lia kunulo, --- kolere kriis Ivano, --- cxu vi volas min moki? For!

Ivano saltis dekstren, kaj ankaù la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.

--- Cxu intence vi baras al mi la vojon? --- ekfuriozis Ivano, --- do vin mem mi transdonu al la milicio!

Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazaù englutite de la tero.

La poeto mirkriis, rigardis cxirkaùen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis cxe la elirejo al la Patriarhxa strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Ecx pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun aùdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarhxa strateto, la kato iris sur la malantaùaj piedoj.

Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.

En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka. Malgraù cxiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliigxis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota, kie la postkuro igxis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon sxatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.

La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan aùtobuson, kiu veturis al la placo Arbat', kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio A, starantan cxe la haltejo, senceremonie desxovis de ties sxtupeto virinon malgraù sxia protesta sxriko, sin krocxis je la tenilo kaj, tra la fenestro malfermita pro la varmego, provis enmanigi al la konduktorino dekkopekan moneron.

La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis cxe la strat'angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed ecx pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenaù sxi ekvidis la katon sin trapusxi en la vagonon, sxi kriis bolante pro furiozo:

--- La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Husx! Malsupren, aù mi vokos la milicion!

Nek la konduktorinon nek la pasagxerojn surprizis la cxefajxo: ke kato provas envagonigxi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke gxi volas pagi!

La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankaù disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino gxi tuj cxesigis sian avancadon, forlasis la vagonsxtupeton kaj kaùris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalsxnuron kaj la tramo ekmovigxis, la kato kondutis kiel cxiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte cxiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantaùan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kaùcxukan tubon fiksitan cxe la malantaùa vando kaj forveturis, tiel sxparante dek kopekojn.

Okupite pri la sentaùga kato, Ivano preskaù perdis la cxefan el la tri, la profesoron. Felicxe, tiu ankoraù ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis cxe la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato Herzen). Post unu momento Ivano estis tie. Sed la celon li ne atingis. La poeto provis iri pli rapide, kelkfoje li kuretis pusxigxante kontraù la homoj --- kaj tamen li ecx je unu centimetro ne proksimigxis al la profesoro.

Malgraù sia konsternigxo Ivano miris pri la supernatura rapido de la postkuro. Apenaù pasis dudek sekundoj --- kaj anstataù la placon Nikitskie-Vorota li vidis la blindigajn lumojn de la placo Arbat'. Ankoraù kelkaj sekundoj --- kaj jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon. La lumplena avenuo "Kropotkin", denove strateto, poste Ostojxenka kaj ankoraù stratetacxo, abomena kaj avare prilumata. Gxuste tie Ivano Nikolaicx definitive perdis tiun, kiun li nepre volis atingi. La profesoro malaperis.

Post nelonga hezito la poeto decidis, ke la profesoro sendube estas en la domo n-ro 13 kaj certe en la apartamento 47.

Ivano impetis al la enirejo, surkuris la duan etagxon, tuj trovis la sercxatan pordon kaj malpacience sonorigis. Li atendis ne longe: knabino, versxajne kvin jarojn agxa, malfermis la pordon kaj sen demandi lin pri io ajn tuj foriris reen.

De sub la alta, nigre malpura plafono, eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antaùcxambron. Biciklo sen pneùmatikoj estis krocxita al la muro, apude staris grandega ferizita sxrankokesto, kaj sur la breto sub la vesthokaro kusxis vintra cxapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren. De malantaù pordo radioaparato incitite kaj verse kriadis ion per resonanta vira vocxo.

Neniom embarasite en la nekonata cxirkaùajxo la poeto rapidis en la koridoron. Ivano rezonis jene: «Kompreneble, li sin kasxas en la bancxambro». En la koridoro estis mallume. Kelkfoje pusxigxinte kontraù la muroj, la poeto finfine rimarkis palan lumstrieton sub pordo, palpe trovis la anson kaj ne tre forte gxin ektiris. La sxloshoketo elingigxis, li trafis gxuste la bancxambron kaj pensis, ke tio estas bona sxanco.

Ho ve, la sxanco estis malpli bona ol estus dezirinde! Humida varmo lin renkontis, kaj strecxinte la okulojn li vidis, cxe la lumo de karbo ardanta en la akvovarmigilo, grandajn lesivpelvojn krocxitajn al la muro kaj la banujon kun monstraj nigraj makuloj de forkrevinta emajlo. Nu, en la banujo staris nuda civitanino, tuta en sapsxaùmo kaj kun banstupo en la mano. Sxi miope rigardis la enrompigxintan poeton kaj, versxajne erarigite de la infera lumo, diris nelaùte kaj gaje:

--- Kicxjo, cxesu petoli! Cxu vi frenezigxis? Teodoro Ivanicx tuj revenos. Tuj iru for! --- kaj sxi svingis la banstupon kontraù Ivano.

La miso estis evidenta, kaj certe, la kulpa estis Ivano Nikolaicx. Sed li malvolis agnoski tion, riprocxe ekkriis: «Ah, friponino!..» kaj ial pasis al la kuirejo. Neniu estis en tiu preskaù malluma cxambro. Kelkaj dek estingitaj primusoj silente staris sur la fornoplato. Unu sola luna radieto penetris tra la polva, tutajn jarojn ne purigata fenestro, kaj magre prilumis la angulon kie en polvo kaj araneajxo pendis forgesita ikono. De malantaù la ikonujo elstaris la pintoj de du geedzigxritaj kandeloj, sub gxi estis krocxita malgranda papera ikoneto.

Neniu scias, kiun penson ekhavis tiam Ivano, ni diru nur, ke antaù ol elkuri al la malantaùa sxtuparo li proprigis al si unu el la kandeloj kaj la paperan ikoneton. Kun tiuj objektoj li forlasis la nekonatan logxejon, murmurante ion, embarasite de la rememoro pri la jxusa incidento en la bancxambro, nevole penante diveni, kio estas tiu impertinenta Kicxjo kaj cxu lia estas la abomena orelklapa cxapo.

En la senhoma, enua strateto Ivano rigardis cxirkaùen sed la profesoron li tie ne trovis. Tiam la poeto senhezite diris al si mem:

--- Tutcerte li estas cxe Moskvo-rivero! Antaùen!

Cxi tiam endus demandi Ivanon, kial li opinias, ke la fugxinto nepre estas cxe Moskvo-rivero kaj nenie aliloke. Ho ve, neniu gxin faris, la abomena strateto ja estis absolute senhoma.

Post plej mallonga tempo oni povis vidi la poeton sur la granitaj sxtupoj de la amfiteatra riverbordo.

Demetinte siajn vestajxojn li konfidis ilin al agrabla barbulo, kiu fumis memfaritan cigaredon apud paro de eluzitaj botetoj kaj blanka cxifonigxinta zonbluzo; poste Ivano iom svingis la brakojn por sin malvarmigi kaj hirundsalte sin jxetis en la akvon. La elspiro haltis en lia brusto, tiom malvarmega estis la akvo, kaj dum unu momento Ivano ecx dubis, cxu li sukcesos elakvigxi. Tamen li reatingis la suprajxon kaj, kacxalote snufante, kracxospiregante, kun largxe malfermitaj okuloj, li iom nagxis en la nigra akvo, odoranta je mazuto, inter la rompitaj rebriloj de la bordaj lanternoj.

Saltetante sur la granitaj sxtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antaù kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentigxis, ke malaperis ne nur la gardatajxo sed ankaù la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la cxifonigxinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.

Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia Massolita membrokarto, kiun li kutimis cxiam havi kune, kaj due, cxu tiel vestite li povos sen malhelpo pasi tra Moskvo? En kalsono ... Jes, tio ja koncernas neniun --- kaj tamen povas estigxi cxikano.

Li forsxiris la butonojn cxe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:

--- Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.

La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la cxenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia sxargxplato, sur sakoj, ripoze kusxis viroj. Cxiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans cxiu lumis lampo kun orangxkolora sxirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis raùka mugxo de la polonezo el la opero «Eùgeno Onegin».

Tio, kion antaùtimis Ivano, realigxis: lia aspekto ekscitis skandalan interesigxon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni gxenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, ecx se gxi obstine malsimilas someran pantalonon.

Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat'. Li sin sxovis laù la muroj, sxteliste rigardante cxirkaùen, fojfoje sin kasxante en domoj malantaù sxtupareja pordo, evitante semaforajn stratkrucigxojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.

Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la cxiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 4

milici·an·o ---

Kelkan tempon post la Februara Revolucio (1917) la milici·o ({Ruse miliciâ}) fakte estis milico. Post la Oktobra Revolucio gxi igxis profesia servo, sed retenis la nomon, eble ankaù cxar gxia etimologio ne estas klara por plimulto da rusoj (la hejma rusa vorto por milico estas opolcxenie). [Varankin] preferas «milicano»n.


piedteno ---

«Teno de la grundo per la piedoj, suficxa por stari: antaùeniri en la akvon dum oni havas ankoraù piedtenon; perdi la piedtenon (propra, figura sencoj)» [PIV].

Figurasence "perdi la piedtenon" signifas (kiel {France perdre pied}) konfuzigxi, esti forportata de io, kion oni ne plu regas.


Spiridonovka ---

En tiu strato (de 1945, la strato "A. Tolstoj"), en la domo n-ro 13 (ne plu ekzistanta), gxis 1937 estis la centra sidejo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio).


Nikitskie-Vorota ---

Placo cxe la fino de la bulvardo Tverskoj. La nomo signifas "la pordego de s-ta Niceto"; la pordego igxis malkonstruita en la 18-a jc.


Arbat' ---

Nomo de placo, strato kaj historia kvartalo de Moskvo, sud-okcidente de Kremlo.


Kicxjo {Ruse Kirûsxka} ---

Karesformo de Cirilo {Ruse Kirill}.


primusoj [PIV] ---

Ivano trafis en komunan kuirejon de plurfamilia apartamento {Ruse kommunalínaâ kvartira}. Post la Revolucio, por solvi la logxadan problemon, estigxis la praktiko dividadi grandan apartamenton inter pluraj familioj; cxiu el ili havis unu aù plurajn apartajn cxambrojn, sed la koridoro, la kuirejo, la necesejo ktp estis komunaj.


geedzigxritaj kandeloj ---

Kandeloj kiujn la geedzigxantoj tenas en sia mano dum la Ortodoksa edzigxrito en la kirko.


zon·bluz·o {Ruse tolstovka} ---

Speco de diktola rusa cxemizo (zonita bluzo aù kiteleto). "Malburgxa" vestajxo kiun volonte akceptis ankaù novaj Sovetiaj oficialuloj (gxis la mezo de 1930-aj jaroj).


``Eùgeno Onegin'' ---

Opero de Cxajkovskij inspirita de la samtitola versromano de A.S. Pusxkin.


Tatiana ---

Protagonistino de la indikitaj verkoj («Eùgeno Onegin»). Cxi tie temas pri la ario de Gremin el la lasta akto de la opero.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]