[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

3
La sepa pruvo

--- Jes, estis proksimume la deka horo matene, estiminda Ivano Nikolaicx, --- diris la profesoro.

Kvazaù jxus vekigxinte, la poeto visxis la vizagxon per la mano kaj rimarkis, ke cxe la Patriarhxa jam vesperas.

La akvo nigrigxis kaj sur gxi jam estis glitanta malpeza boato, oni aùdis plaùdon de remilo kaj ridon de civitanino en la boato. Publiko aperis sur la benkoj de la aleoj --- pli gxuste, en la tri aliaj lateroj de la kvadrato, escepte tiun kie sidis niaj interparolantoj.

La cxielo super Moskvo iel senkolorigxis, en la alto tute klare videblis la plena luno, kvankam pale blanka, ankoraù ne ora. Oni spiris multe pli facile kaj la vocxoj sub la tilioj sonis pli milde, vesperece.

«Kiel do povis okazi, ke mi ne rimarkis lin plekti tutan novelon?», mirigite pensis Senhejmulo. «Ja estas jam vespero! Cetere, eble ne li rakontis cxi cxion sed mi endormigxis kaj mem gxin songxis, cxu?»

Tamen estas pli versxajna, ke rakontis la profesoro, cxar alie necesus akcepti, ke la samon songxis ankaù Berlioz, kiu diris, atente rigardante la vizagxon de la alilandano:

--- Via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam gxi tute malakordas kun la Evangelioj.

--- Mi petas pardonon, --- kun indulgema rideto respondis la profesoro, --- ja vi devas scii pli bone ol iu ajn, ke absolute nenio el la skribita en la Evangelioj iam okazis, kaj se ni komencos referenci la Evangeliojn kiel historian fonton ... --- li denove ridetis kaj Berlioz konfuzigxis, cxar gxuste tion li mem diris al Senhejmulo kiam ili iris laù la Malgranda Bronnaja strato al la gxardenplaco.

--- Vi pravas, --- diris la redaktoro. --- Tamen mi timas, ke neniu povas certigi, ke tio, kion vi rakontis, fakte okazis.

--- Ho, tamen! Iu povas certigi kion! --- en misa rusa lingvo tre memfide respondis la profesoro kaj subite li kun mistera mieno geste invitis la amikojn proksimigxi.

De ambaù flankoj ili sin klinis al li, kaj li diris, denove en la bona rusa, sen la misprononco kiu pro nesciata kialo jen aùdigxis, jen malaperis:

--- Fakte ... --- la profesoro timeme rigardis cxirkaùen kaj mallaùtigis la vocxon gxis la flustro, --- fakte mi mem cxeestis cxion. Kaj sur la balkono kun Poncio Pilato, kaj en la gxardeno kiam li interparolis kun Kajafo, kaj sur la podio --- sed kasxe, kvazaù inkognite, tial mi petas vin nepre teni cxion en plej granda sekreto, sxsx!..

Ekestis silento kaj Berlioz paligxis.

--- Cxu ... cxu vi jam longe estas en Moskvo? --- li demandis per sxangxigxinta vocxo.

--- Mi jxus venis en Moskvon, --- perplekse respondis la profesoro, kaj nur cxi tiam la amikoj rigardis lin pli atente en la okulojn kaj vidis, ke la maldekstra, la verda, estas tute freneza, dum la dekstra estas senesprima, nigra, malviva.

«Nun cxio klaras!» pensis Berlioz ekscitite, «tute simple, venis freneza germano, aù eble li jxus frenezigxis cxe la Patriarhxa. Bela historio!»

Jes, tio klarigis cxion: la strangegan matenmangxon cxe la forpasinta filozofo Kantio, la idiotajn parolojn pri la oleo kaj Anjo, la antaùdirojn pri la fortrancxota kapo kaj la reston --- la profesoro estis mense malsana.

Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retrojxetinte sur la benk'apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantaù la dorso de la profesoro kvazaù dirante: «Ne spitu lin!» --- sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.

--- Jes, jes, certe, jes, --- ekscitite parolis Berlioz, --- finfine cxio cxi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto ... Cxu vi venis sola aù kun via edzino?

--- Sola, sola, mi cxiam estas sola, --- amare respondis la profesoro.

--- Do, kie estas viaj pakajxoj, profesoro, --- mielvocxe demandis Berlioz, --- cxu en Métropole? Kie vi enhoteligxis?

--- Cxu mi? Nenie, --- respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovagxan rigardon de sia verda okulo.

--- Kiel do? Sed kie vi logxos?

--- En via logxejo, --- kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.

--- Mi ... mi tre gxojas, --- ekbalbutis Berlioz, --- sed vidu, en mia logxejo estos al vi malkomforte ... Dum en Métropole estas ravaj numeroj, gxi estas bonega hotelo.

--- Kaj la diablo, cxu ankaù la diablo ne estas? --- subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.

--- Ankaù ...

--- Ne kontraùdiru! --- senvocxe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin jxetinte malantaù la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.

--- Ne estas ja ia ajn diablo! --- maltrafe ekkriis Ivano Nikolaicx, tute malspritigite de cxiuj cxi sensencajxoj. --- Tie suficxus nenia pacienco! Vi cxesu frenezumi!

Cxi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.

--- Nu, jen kio cxe vi estas vere amuza, --- eligis la profesoro skuate de la ridego, --- oni demandu vin pri io ajn, gxi nepre mankas! --- Abrupte li cxesis ridi kaj --- la fenomeno kutima cxe mensa malsano --- de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitigxinte li malmilde krietis: --- Cxu tamen ne estas?

--- Trankviligxu, profesoro, trankviligxu, --- murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. --- Bonvolu resti cxi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat'angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon ...

La planon de Berlioz endas taksi gxusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la gxardenplaco de la Patriarhxa lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misajxo.

--- Do, vi volas telefoni ... Nu, telefonu, --- malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: --- Tamen adiaùante mi vin petegas, kredu almenaù je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi ecx ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj gxi tuj igxos al vi prezentita.

--- Bone, bone, --- diradis Berlioz per false dolcxeta vocxo. Li palpebrumis al la cxagrenita poeto, kiun neniel gxojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la gxardeno, kiu estas cxe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij-strateto.

Nu, la profesoro tuj reserenigxis kaj kvazaù resanigxis.

--- Mihxaelo Aleksandrovicx! --- li postkriis al Berlioz.

Tiu skuigxetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaù lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn vocxtube antaù la busxo kaj kriis:

--- Cxu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon?

Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, cxu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj ... Ahx, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos.

Sen atendi daùrigon Berlioz kuris pluen.

Tuj cxe la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris gxuste tiu civitano kiu antaùe, en la suna lumo, modligxis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komencigxanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn, ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj sxtrumpetoj.

Berlioz ecx pasxetis malantaùen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.

--- Cxu turnokrucon vi sercxas, civitano? --- per fendita tenoro demandis la individuo, --- cxi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos gxuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron ... resobrigan drinkon por eksa kapelestro! --- la kvadratita largxasvinge demetis sian jxokean kaskedon.

Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur gxin la manon. Gxin turninte li estis pasxonta sur la relvojon, kiam en lian vizagxon sxprucis rugxa kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribajxo «Atentu tramon!»

Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja laù la nova linio. Pasinte la turnon kaj havante antaù si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidigxis.

La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantaù la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris pasxon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazaù sur glacio, sxovigxis sur la pavimsxtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.

Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte pusxigxis kontraù la pavimo. Li ankoraù havis la tempon vidi en la alto --- sed cxu dekstre aù maldekstre, tion li jam ne komprenis --- la orizitan lunon. Li ankoraù sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizagxon de la tramkondukistino kaj sxian skarlatan kaptuketon. Berlioz ne kriis, sed cxirkaù li la tuta strato sxrikis per histeriaj inaj vocxoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono klinigxis antaùen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj sxutigxis el gxiaj fenestroj. Cxi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: «Cxu ..?» Ankoraù unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, gxi jam estis dispecigxanta, poste igxis mallume.

La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarhxa aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo gxi saltetante ruligxis sur la pavimsxtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.

Gxi estis la fortrancxita kapo de Berlioz.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 3

Alilandanburoo ---

Bulgakov uzis simpligitan nomon {Ruse bûro inostrancev} anstataù la tiaman {Ruse Bûro obslujxivaniâ inostrancev, «Bûrobin»}.


igxos prezentita ---

Tiun frazon oni povus rigardi germanajxo {Germane Und er wird Ihnen sogleich präsentiert werden}, tamen gxuste tia parolmaniero sxajnas ideala solvo por la problemo de ata/ita: gxi ebligas distingadi la aspektojn (-ita) kaj klare indiki, ke temas pri statsxangxo (ekesti, igxi). Zamenhof gxin havis preta antaù siaj okuloj en la pola gramatiko, sed probable la suma premo de la lingvoj angla, franca, rusa igis lin malatenti la komencan aspekton cxe la helpverbo esti; nu, la sekvinta polemiko montras, ke la pli logika pola dirmaniero tamen meritas konsideron.


Jermolajevskij ---

Strateto kiu limis la Patriarhxan gxardenplacon okcidente.


onklo en Kievo ---

Ne maleblas aludo al rusa frazo, kiu estas proverba modelo de senkoherajxo, galimatio:

En la legomgxardeno kreskas sambuko, dum en Kievo mi havas onklon.


oni rapide lin klarigos ---

Tiu parolmaniero, nun ne plu uzata, aludis enketon fare de la (sekreta) polico.


kokinaj plumoj ---

Pli evidente kokplumoj kiel diabla ornamajxo aperos en cxap. 18, proksimigxante al [Faùsto]:

Cxagrenon por dispeli mi
Nobelo venas noblasenta,
En rugxa vesto orbrodita,
Kun mantelet' pursilkteksita,
Sur la cxapel' la koka plumo,
Zoninte longan, pintan spadon,
Kaj vin konsilas, por resumo,
Imiti mian vestportadon

(versoj 1535-1541 de la germana originalo). --- Sxajna spado aperos en cxap. 4.


la nova linio ---

Neniam en la indikitaj stratoj estis trama linio, kaj Bulgakov, kiu kelkajn jarojn logxis apude, certe sciis tion.


despera {Neo} ---

Ekstreme dangxera, senbrida, ekscititega (malespero povas rezultigi rezignaciondesperon, t.e. senbridan pretecon fari cxion ajn, sendepende je la dangxero). {Angle desperate, desperado} {Pole desperacki}.


skarlata kaptuketo ---

Kutima kapvesto de komsomolanino.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]