[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

2
Poncio Pilato

En blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo, frumatene je l' dek kvara tago de la printempa monato Nisan', Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun cxio aùguris malbonan tagon, cxar gxi persekutis lin ekde la matenigxo. Sxajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la gxardeno versxas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksigxas al la leda kaj sxvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra gxardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jersxalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmangxon, miksigxis la sama grasa roz'odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?

«Nu jes, sendube! Tio estas gxi, gxi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano cxe kiu doloras duono de la kapo. Kontraù gxi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.»

Braksegxo jam estis pretigita sur la mozaika planko cxe la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidigxis sur gxin kaj etendis la manon flanken.

La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro jxetis oblikvan rigardon sur la skribajxon kaj pene diris:

--- Jugxato el Galileo, cxu? Cxu la tetrarhxo ekzamenis la aferon?

--- Jes, prokuratoro, --- respondis la sekretario.

--- Do kio?

--- Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.

La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaùte diris:

--- Oni venigu la akuzaton.

Du legianoj tuj alkondukis de la gxardenteraso sur la balkonon en la portiko viron versxajne dudek sep jarojn agxan kaj lasis lin stari antaù la segxo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj dissxiritan, hele bluan hxitonacxon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis sxnurligitaj malantaù la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluajxon, cxe la busx'angulo batvundon kun koaguligxinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.

Tiu paùzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:

--- Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jersxalaiman Templon, cxu? --- Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaù sxtona, nur liaj lipoj apenaù movigxis. Li estis kvazaù sxtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.

La viro kun la ligitaj manoj iom movigxis antaùen kaj ekparolis:

--- Bona homo! Kredu al mi ...

Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaùtigi la vocxon:

--- Cxu min ci nomas bona homo? Ci eraras, cxiu en Jersxalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro --- kaj tio estas perfekte gxusta. --- Same senesprime li aldonis: --- Centuriestron Ratobucxulo cxi tien.

Sxajnis al cxiuj, ke sur la balkono malheligxis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobucxulo, aperis antaù la prokuratoro.

La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom largxajn sxultrojn, ke li tute sxirmis la ankoraù malaltan sunon.

La prokuratoro lin alparolis latine:

--- La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.

Kaj cxiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobucxulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.

Ratobucxulon oni cxiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje --- ankaù pro lia misforma vizagxo: gxermana klabo iam rompis lian nazon.

La pezaj botoj de Marko forklakis kontraù la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estigxis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la gxardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.

La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaù tio ne mildigas la doloron.

Elkondukinte la jugxaton en la gxardenon, Marko Ratobucxulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaù la piedestalo de bronza statuo, gxin svingetis kaj frapis la ligiton sur la sxultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaù subhakite, misglutis la aeron, lia vizagxo igxis griza kaj la okuloj sensencigxis. Same facile, kvazaù malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:

--- La Romian prokuratoron alparoli per --- hegemono. Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Cxu ci komprenis min aù frapi cin?

La arestito sxanceligxis, sed sin superregis, la rugxo reaperis sur lia vizagxo, li retrovis la spiron kaj raùke diris:

--- Mi komprenis cin. Ne frapu min.

Post unu momento li staris antaù la prokuratoro.

Malsanule fremdigite eksonis ties vocxo:

--- La nomo?

--- Cxu la mia? --- haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi gxuste, ne plu kolerigi.

La prokuratoro nelaùte diris:

--- La mian mi scias. Ne sxajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.

--- Jesxua, --- rapidis respondi la arestito.

--- Alnomo?

--- Ha-Nocri.

--- De kie ci devenas?

--- De la urbo Gamala, --- la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.

--- De kiu gento?

--- Mi ne scias precize, --- vigle respondis la arestito, --- mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano ...

--- Kie estas cia hejmo?

--- Mi ne havas fiksan logxejon, --- konfuzite respondis la ligito, --- mi vojagxas de urbo al urbo.

--- Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, --- diris la prokuratoro. --- Cxu ci havas parencojn?

--- Neniun, mi estas sola en la mondo.

--- Cxu ci scipovas legi?

--- Jes.

--- Cxu ci scias iun lingvon, krom la aramean?

--- Jes. La grekan.

La sxvelinta palpebro levigxis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.

Pilato ekparolis greke:

--- Do, cxu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?

La arestito denove vigligxis, liaj okuloj cxesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:

--- Mi, bo... --- cxi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaùa misparolo, --- mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.

Miro aperis sur la vizagxo de la sekretario, kiu kurbigxante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree gxin klinis al la pergameno.

--- Multego da homoj alfluas la urbon antaù la festo. Inter ili estas magoj, aùguristoj, astrologoj kaj murdistoj, --- senesprime parolis la prokuratoro, --- estas ankaù mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.

--- Tiuj bonaj homoj, --- la arestito haltis kaj haste aldoninte: --- hegemono, --- daùrigis: --- estas neinstruitaj, ili konfuzis cxion kion mi diris. Mi ecx komencas timi, ke tiu miskompreno daùros tre longan tempon. Kaj cxio cxi cxar li malgxuste skribas miajn parolojn.

Estigxis silento. Nun ambaù malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.

--- La lastan fojon mi cin admonas: cxesu sxajnigi cin frenezulo, ci krimulacxo, --- milde kaj senesprime diris Pilato, --- pri ci estas skribite nemulte, sed tio suficxas por cin pendumi.

--- Tamen jes, jes ja, hegemono, --- diris la arestito tute strecxigxinte pro la strebo kredigi, --- sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj sencxese skribas. Nu, foje mi jxetis rigardon en lian pergamenon --- tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forsxiris gxin el miaj manoj kaj forkuris.

--- Kiu ankoraù? --- mallogite demandis Pilato kaj tusxis la tempion per la mano.

--- Levio Mateo, --- volonte klarigis la arestito. --- Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage, sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figgxardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj ecx insultis min --- nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, --- la arestito ridetis, --- mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto ...

La sekretario cxesis skribi kaj kasxe jxetis mirrigardon, cxi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.

--- ... tamen aùskultante min li igxis pli milda, --- daùrigis Jesxua, --- fine li jxetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojagxi ...

Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:

--- Ho, urbo Jersxalaim! Cxu estas absurdajxo kiun oni ne aùdus cxi tie? Impostisto, aùskultu do, impostisto jxetis monon sur la vojon!

Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.

--- Nu, li diris, ke de tiam la mono igxis al li abomena, --- klarigis Jesxua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: --- De tiam li igxis mia kunvojagxanto.

Ankoraù nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble levigxantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kusxanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naùza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono cxi tiun strangan krimulacxon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankaù la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu cxambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvocxe voki la hundon Banga', plendi al gxi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.

Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaù li, sub la senkompata Jersxalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizagxo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraù devas fari.

--- Cxu Levio Mateo? --- raùke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.

--- Jes, Levio Mateo, --- atingis lin la akra, lin turmentanta vocxo.

--- Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom'amaso en la bazaro?

La vocxo de la respondanto sxajnis piki Pilaton en la tempion, gxi estis neesprimeble doloriga. Gxi estis diranta:

--- Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreigxos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.

--- Kial do ci, vagulacxo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?

Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la jugxo ... Mia intelekto ne plu servas min ...» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvajxo aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»

Denove li ekaùdis la vocxon:

--- Antaù cxio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuragxe pensas pri la morto. Ci apenaù povas al mi paroli, ecx rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min cxagrenas. Ci ne povas ecx pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, sxajne la sola kara al ci estajxo. Sed ciaj turmentoj tuj finigxos, la kapo cxesos dolori.

La sekretario je duonfrazo cxesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.

Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke gxia radio, penetrinte la kolonaron, rampis gxis la eluzitaj sandaloj de Jesxua, ke tiu forflankigxas por gxin eviti.

La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaù manoj, lia flaveta, razita vizagxo esprimis teruron. Sed tuj li gxin superregis kaj residigxis.

Dume la arestito daùrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere strecxinte la kolon, li nur klopodis ne eligi ecx malplejan vorton.

--- Jen, cxio finigxis, --- parolis la arestito afable rigardante Pilaton, --- mi tre gxojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la cxirkaùajxo --- nu ekzemple, en la gxardenoj sur la Oliv'arba Monto. La fulmotondro ... --- sin turninte la arestito rigardis la sunon, --- venos poste, antaù la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci sxajnas homo tre inteligenta.

La sekretario morte paligxis kaj lasis fali la pergamenrulon.

--- Cia malfelicxo konsistas en tio, --- nehaltigate parolis plu la ligito, --- ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan sxaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. --- La parolinto permesis al si rideton.

La sekretario nun pensis nur pri tio, cxu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestigxos la furiozo de la kolerema prokuratoro cxe tiu senprecedenca impertinentajxo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.

Eksonis la strecxovundita, raùketa vocxo de la prokuratoro, latine diranta:

--- Malligu liajn manojn.

Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraù la planko, transdonis gxin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la sxnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.

--- Konfesu, --- mallaùte demandis Pilato en la greka, --- ci estas granda kuracisto, cxu?

--- Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, --- respondis la arestito, delice frotante la sxvelintan, malhele rugxan manon, sulkigitan per la sxnuro.

Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, gxi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.

--- Mi ne demandis cin, --- diris Pilato, --- cxu ci ankaù scias latine?

--- Jes, --- respondis la arestito.

La flavetaj vangoj de Pilato iom rugxigxis kaj li demandis latine:

--- Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?

--- Tio estas tre simpla, --- latine respondis la arestito, --- ci movis cian manon en la aero, --- la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, --- kvazaù ci volis gxin karesi kaj ciaj lipoj ...

--- Jes, --- diris Pilato.

Post paùzo li demandis greke:

--- Do, ci estas kuracisto, cxu?

--- Ne, ne, --- energie kontraùdiris la arestito, --- kredu al mi, mi ne estas kuracisto.

--- Nu bone, se ci volas kasxi tion, kasxu gxin. La aferon gxi ne koncernas. Do, cxu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui ... aù forbruligi aù alimaniere difekti la Templon?

--- Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsagxulon, cxu?

--- Ho certe, ci ne similas malsagxulon, --- mallaùte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. --- Do jxuru ke tio ne okazis.

--- Je kio ci volas ke mi jxuru? --- plivigligxis la malligito.

--- Nu, ekzemple je cia vivo, --- respondis la prokuratoro, --- nun estas la gxusta tempo jxuri je gxi, cxar sciu, gxi pendas je hareto!

--- Cxu ci opinias, ke gxin pendigis ci, hegemono? --- demandis la arestito. --- Se jes, ci ege eraras.

Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:

--- Mi povas distrancxi tiun hareton.

--- Ankaù pri tio ci eraras, --- kontraùdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin sxirmante kontraù la suno. --- Ja konsentu, ke sendube, distrancxi gxin povas nur la pendiginto, cxu?

--- Nu bone, --- ridetis Pilato, --- mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jersxalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed gxi estas bone pendigita. Interalie, cxu tio estas vera, ke ci envenis Jersxalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolacxo kiu salutis cin per krioj kvazaù profeton?

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

--- Verdire, mi havas nenian azenon, --- li respondis. --- Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas gxusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, cxar tiam neniu en Jersxalaim min konis.

--- Cxu ci konas tiujn homojn, --- daùrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, --- iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?

--- Cxi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

--- Cxu vere?

--- Vere.

--- Nun diru al mi, kial ci cxiumomente diras «bona homo»? Cxu cxiun ci nomas tia?

--- Cxiun, --- respondis la arestito, --- en la mondo ne estas malicaj homoj.

--- La unuan fojon mi tion aùdas, --- diris Pilato kun negaja rideto, --- sed eblas, ke mi ne suficxe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, --- li sin ekturnis al la sekretario, cetere cxesinta skribi jam antaùe, kaj reparolis al la arestito: --- Cxu en iu greka libro ci legis pri tio?

--- Ne, mi mem komprenis tion.

--- Kaj ci predikas tion, cxu?

--- Jes.

--- Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobucxulo, cxu ankaù li estas bona?

--- Jes, --- respondis la arestito, --- kvankam li estas malfelicxa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li igxis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?

--- Mi volonte informos cin pri tio, --- diris Pilato, --- mi ja cxeestis tie. Bonaj homoj sin jxetadis sur lin kvazaù la hundoj sur urson. La gxermanoj krocxigxis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo, kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobucxulo. Tio estis dum la batalo cxe Idistavizo, en la Junulina Valo.

--- Se mi povus interparoli kun li, --- neatendite diris la arestito reve, --- mi estas certa, ke li draste sxangxigxus.

--- Nu, --- reagis Pilato, --- se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aù soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan gxojon por la legiestro. Tamen --- felicxe por ni cxiuj --- tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.

Cxi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtigxis, per la akra flugilo preskaù tusxis la vizagxon de bronza statuo staranta en nicxo kaj malaperis en kapitelo. Eble, gxi ekvolis fari tie sian neston.

Dum gxia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortigxis formulo. Gxi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jesxua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jesxua kaj la jxusa tumulto en Jersxalaim. Evidentigxis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, cxar ties malsagxaj, utopiaj paroloj povas kaùzi tumulton en Jersxalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona cxe Mediteraneo --- kie cetere rezidas la prokuratoro.

Necesis nur dikti tion al la sekretario.

La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo jxetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.

--- Cxu estas io plua pri li? --- demandis Pilato la sekretarion.

--- Bedaùrinde jes, --- kontraù lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.

--- Kio do? --- Pilato kuntiris la brovojn.

Lia mieno sxangxigxis ecx plie post ol li legis la pergamenon. Cxu malhela sango alfluis liajn vizagxon kaj kolon, cxu okazis io alia, sed lia haùto perdis la flavon, igxis bruna kaj liaj okuloj sxajnis sinki en la kapo.

Versxajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuzigxis lia vidado. Jen --- sxajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forsxvebis kaj anstataù gxi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haùton de la frunto korodis ulcero, sxmirita per ungvento; la busxo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, sxajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj cxirkaù li kaj la Jersxalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la gxardeno, malaperis, ke cxio perdigxis en la densega verdo de la Kapreaj gxardenoj. Ankaù pri lia aùdo okazis io stranga: sxajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaùte kaj minace, kaj tre klare li aùdis nazan vocxon orgojle tiri la vortojn: «La legxo pri majest'atenco ...».

Rapide ekruligxis pensoj --- mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!..» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco --- kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.

Pilato sin strecxis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaù li denove estis la okuloj de la arestito.

--- Aùskultu, Ha-Nocri, --- ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jesxua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, --- cxu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Cxu ci ion diris? Aù ... ne ... diris? --- La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas cxe jugxo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaù sugestii al tiu.

--- Diri la veron estas facile kaj agrable, --- rimarkis Jesxua.

--- Mi ne bezonas scii, --- reagis Pilato per sufokata kolera vocxo, --- cxu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci gxin diros. Tamen dirante gxin, pesu cxiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaù turmentan.

Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaù por sxirmi sin kontraù la sunradio, kaj de malantaù la mano, kiel de malantaù sxildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.

--- Do, --- li parolis plu, --- respondu, cxu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?

--- Tio okazis jene, --- volonte komencis rakonti la arestito, --- antaùhieraù vespere, cxe la Templo, mi konatigxis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min ...

--- Bona homo, cxu? --- demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.

--- Tre bona kaj sciama homo, --- jesis la arestito, --- li montris plej grandan interesigxon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis ...

--- ... ekbruligis la lampojn, --- je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.

--- Jes, --- respondis Jesxua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj daùrigis: --- Li petis min eldiri mian opinion pri la sxtatregado. Tiu demando lin ege interesis.

--- Do, kion ci diris? --- demandis Pilato. --- Ci respondos al mi, ke ci gxin forgesis, cxu? --- sed lia vocxo jam estis senespera.

--- Mi diris, ekzemple, --- rakontis la arestito, --- ke cxia regado estas perforto kontraù la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.

--- Poste!

--- Poste estis nenio, cxar tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.

La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi ecx unu vorton.

--- En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda aù pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, --- la strecxovundita kaj malsanula vocxo de Pilato sxvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, --- kaj ne decas ke ci, malsagxa krimulacxo, jugxu pri tio. --- Cxi tiam la hegemono kriegis:

--- La eskorton for de la balkono! --- Sin turninte al la sekretario li aldonis:

--- Lasu min sola kun la krimulo, temas pri sxtata afero!

La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la gxardenon sekvate de la sekretario.

Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la sxprucilo sxvelantan flu'teleron, ties randojn forrompigxi kaj strie disfali.

Unua ekparolis la arestito.

--- Mi vidas, ke okazis misajxo pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antaùsentas, hegemono, ke lin trafos malfelicxo kaj mi lin tre kompatas.

--- Sxajnas al mi, --- kun stranga rideto respondis la prokuratoro, --- ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobucxulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj --- la prokuratoro almontris la misforman vizagxon de Jesxua, --- la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo --- cxu ili cxiuj estas bonaj homoj?

--- Jes, --- respondis la arestito.

--- Kaj venos la regno de la vero, cxu?

--- Gxi venos, hegemono, --- fide respondis Jesxua.

--- Neniam gxi venos, --- ekkriis Pilato per vocxo tiom terura ke Jesxua sxanceligxis malantaùen. Tiel li estis krianta antaù multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: «Batu ilin! Batu! La ega Ratobucxulo kaptitas!» Li ankoraù pli laùtigis sian rompitan pro la komandado vocxon por ke en la gxardeno oni aùdu la vorton:

--- Krimulo! Krimulo! Krimulo!

Poste li demandis pli trankvile:

--- Jesxua Ha-Nocri, cxu ci kredas je dioj?

--- Estas nur unu Dio, --- respondis Jesxua, --- je li mi kredas.

--- Do pregxu al li, forte pregxu! Cetere ... --- la vocxo de Pilato resinkis, --- tio estas senutila. Cxu ci havas edzinon? --- ial malgxoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.

--- Ne, mi estas sola.

--- La abomeninda urbo, --- subite murmuris la prokuratoro. Li movis la sxultrojn, kvazaù pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazaù lavante ilin. --- Se ci estus murdita antaù cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.

--- Ci prefere lasu min for, hegemono, --- neatendite petis Jesxua kaj lia vocxo igxis maltrankvila, --- mi vidas ke oni volas mortigi min.

Spasmo tordis la vizagxon de Pilato, li turnis al Jesxua la inflamajn okulglobojn kun ilia rugxigxinta vejnaro kaj diris:

--- Cxu ci, malfelicxulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Cxu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post cxi tiu momento ci diros ecx unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontraù mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!

--- Hegemono ...

--- Silentu! --- kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. --- Al mi! --- li vokis.

Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.

Post unu minuto antaù la prokuratoro staris Marko Ratobucxulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jesxua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jesxua Ha-Nocri pri io ajn aù respondi liajn demandojn.

Obeante la geston de Marko la eskorto cxirkaùis Jesxuan kaj lin forkondukis de la balkono.

Poste antaù la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis sxnuritaj gxis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra sxultro. Li estis legato, la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun trovigxas la Sebastea kohorto. La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj cxirkaù la placo cxe la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.

Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto. La unu, komandate de Ratobucxulo, devos eskorti la krimulojn, la cxarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn gxis la Kalva Monto kaj tie aligxi la supran kordonon. La alia devos marsxi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la postenigxon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon.

Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, gxiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion arangxi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antaù la kunveno kaj sola.

La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj gxuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jersxalaimon, ankoraù malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra gxardenteraso, cxe la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la sxtuparon, renkontigxis la prokuratoro kaj Josef Kajafo, la Juduja cxefpastro prezidanta la Sinedrion.

En la gxardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la gxardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentigxis la tuta de li abomenata urbo Jersxalaim, gxiaj pendaj pontoj, gxiaj fortikajxoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataù tegmento, la Templo de Jersxalaim, --- tiam lia akra aùdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan gxardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel gxemoj aù krioj.

Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasigxis nenombreblaj Jersxalaimanoj, incititaj de la jxusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.

La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la cxefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo gxentile petis pardonon kaj klarigis, ke antaùfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapucxon sur sian apenaù kalvigxantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.

Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jesxua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antaù la hodiaù okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj --- Dismas, Gestas, Bar-rabba --- kaj krome tiu Jesxua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj aùdacis eksciti la popolon kontraù Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Laù la legxo kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komencigxonta hodiaù.

Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: cxu Bar-rabban aù Jesxuan Ha-Nocri?

Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:

--- La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.

Gxuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis sxajnigi sin mirigita.

Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizagxo levigxis la brovoj kaj li mire rigardis la cxefpastron rekte en la okulojn.

--- Verdire, tiu respondo min surprizas, --- milde diris la prokuratoro, --- mi timas ke okazis miskompreno.

Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la cxefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson gxin korekti.

Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas laù la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jersxalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkasxe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankoraù mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli dangxera ol Ha-Nocri.

Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la cxefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli dangxeran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?

Kajafo diris per vocxo nelaùta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon gxi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.

--- Kiel do? Ecx post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies busxo parolas la Romia regado? Cxefpastro, ripetu je tria fojo!

--- Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, --- nelaùte diris Kajafo.

Cxio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por cxiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraù ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu jxus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro sercxis la kialon sed la rezulto estis stranga: sxajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aù eble, ke li ion ne finaùskultis.

Pilato forpelis tiun penson kaj gxi tuj malaperis, same rapide kiel gxi venis. Gxi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, cxar ne povis ja gxin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingigxinta, mallonga penso: «Senmorteco... La senmorteco venis...» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraù la sun'ardo.

--- Nu, --- diris Pilato, --- estu tiel.

Li turnis la kapon, rigardis cxirkaùen kaj miris pri la okazinta sxangxo. Malaperis la florsxargxita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat'arbo, la blanka statuo en verdajxoj kune kun la verdajxoj. Cxion anstataùis ia malhelrugxa sxlimo, en gxi ektremis kaj ien ekmovigxis algoj kaj kun ili movigxis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.

--- Premon, --- eligis Pilato, --- premon mi sentas!

Per malvarma, sxvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.

--- La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, --- reagis Kajafo fikse rigardante la rugxigxintan vizagxon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraù venontaj turmentoj. «Ho, terura estas cxi-jare la monato Nisan'!»

--- Ne, --- diris Pilato, --- ne pro la vetero mi estas premata, sed cxar tro malvaste igxis cxi tie por ni du. --- Strecxinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: --- Gardu cin, cxefpastro.

La malhelaj okuloj de la cxefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaùe la prokuratoro, igis sian vizagxon esprimi miron.

--- Kion mi aùdas, prokuratoro? --- fiere kaj trankvile respondis Kajafo, --- ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Cxu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aùdus nin, hegemono ..?

Pilato rigardis la cxefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.

--- Kion ci diras, cxefpastro! Kiu povas nun aùdi nin cxi tie? Cxu mi similas la junan vagantan malsagxulon ekzekutotan hodiaù? Cxu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La gxardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri cxi tien! Kaj ne nur muso, ne povus ecx tiu --- kiel li estas nomata? --- el la urbo Kirjat. Cxu ci lin konas, cxefpastro? Ho, se iu tia penetrus cxi tien, li amare sin domagxus, pri tio ci ja ne dubas, cxu? Do sciu, cxefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, --- Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, --- tion deklaras mi, Pilato de Ponto, kavaliro de la Ora Lanco!

--- Mi scias, scias! --- sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon cxielen kaj daùrigis: --- Scias la juda popolo, ke ci malamegas gxin per furioza malamo kaj suferigos al gxi multajn turmentojn, sed tutan ci gxin ne ekstermos! Dio gxin defendos! Nin aùdos, aùdos la potenca Cezaro, li sxirmos nin kontraù la ekstermanto Pilato!

--- Ho ne! --- ekkriis Pilato. Nun cxiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forjxeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. --- Tro multe ci plendis kontraù mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj gxi iros ne al la provincestro en Antiohxion, nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kasxas en Jersxalaim kontraù la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jersxalaimon --- kiel mi intencis antaùe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la sxildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni cxi tien kaj min okupi pri viaj misajxoj. Memoru mian parolon, cxefpastro. Ci vidos en Jersxalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos cxe la urbomurojn la tuta legio Fulminata, venos la araba kavalerio, tiam ci aùdos amarajn plorojn kaj ve-kriojn! Tiam rememoros ci la savitan Bar-rabban kaj bedaùros, ke ci ekzekutigis la filozofon kun lia paca prediko!

Sur la vizagxo de la cxefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:

--- Ci mem, prokuratoro, cxu ci kredas kion ci diras? Ne, ci gxin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jersxalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku gxin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la cxefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Cxu ci aùdas, Pilato? --- cxi tiam Kajafo impone levis la manon: --- Aùskultu tion, prokuratoro!

Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aùdis la bruon --- kvazaù la maro torentis sub la murojn de la gxardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis levigxanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizagxen. Samtempe de malantaù, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marsxo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.

--- Cxu ci aùdas, prokuratoro? --- mallaùte ripetis la cxefpastro. --- Ci ja ne diros, ke cxion cxi, --- Kajafo levis ambaù brakojn kaj la malhela kapucxo forglitis de lia kapo, --- kaùzis la mizera krimulo Bar-rabba?

Per la mandorso la prokuratoro visxis de la frunto la malvarman sxviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la cxielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaù super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntirigxis gxis la leona vosto. Li diris nelaùte kaj indiferente:

--- Baldaù estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.

En elegantaj esprimoj li pardonpetis la cxefpastron kaj invitis Kajafon sidigxi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi gxis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado --- kaj faros ankoraù unu ordonon koncerne la ekzekuton.

La cxefpastro gxentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la gxardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la gxardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.

Dum la sekretario plenumis la ordonon, en cxambro sxirmita kontraù la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizagxon je duono kovris kapucxo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin gxeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaùte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la gxardenon.

Tie en la cxeesto de cxiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jesxua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:

--- Tre bone. --- Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: --- La tempo venis!

Cxiuj cxeestantoj direktis sin laù la largxa marmora sxtuparo inter la ebriige aromaj rozhegxoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraùan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jersxalaima hipodromo.

Elirinte el la gxardeno la grupo surpasxis largxan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj jxetis rigardon cxirkaùen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li jxus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antaù si la placon Pilato ne vidis: gxin formangxis la amaso. La homoj estus inundintaj ankaù la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj --- la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.

Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.

Apenaù la blanka mantelo kun purpura subsxtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro --- tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son'ondo: «Haaa...». Unue nelaùta, naskigxinte ie malproksime, cxe la hipodromo, gxi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis mallevigxi. «Ili ekvidis min» --- pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al sxaùmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj sxrikoj distingeblaj malgraù la tondro. «Jen ili estas kondukataj sur la podion», pensis Pilato, «kaj la sxrikojn kaùzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam gxi movigxis antaùen».

Iom da tempo li atendis, cxar li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antaù ol gxi forspiros cxion en gxi akumuligxintan kaj trankviligxos per si mem.

Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.

Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia raùka vocxo eksxvebis super la miloj da kapoj:

--- Je la nomo de Cezaro imperatoro!

Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, dishakita krio --- la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:

--- Vivu Cezaro!

Levinte la vizagxon Pilato fiksis gxin kontraù la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, gxi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:

--- La kvar krimuloj arestitaj en Jersxalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontraù la legxoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antaù vi!

Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la gxusta loko.

La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron aù faciligxon. Kiam gxi estingigxis, Pilato daùrigis:

--- Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, cxar laù la legxo kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, laù la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.

Kriante la vortojn Pilato aùskultis grandan silenton anstataùi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Ecx sxajnis al li unu momenton, ke cxio cxirkaù li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, ensxovinte la kapon en la cxielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:

--- La homo liberigota tuj antaù viaj okuloj estas ...

Antaù ol diri la nomon li denove paùzis, kontrolante, cxu li diris cxion, cxar li sciis, ke apenaù li diros la nomon de la felicxulo, la mortinta urbo revivigxos kaj neniu plua vorto estos aùdebla.

«Cxu cxio?» --- senvocxe sin demandis Pilato. «Cxio. La nomon!»

Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:

--- Bar-rabba!

Cxi tiam sxajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj versxis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis mugxo, sxrikoj, gxemoj, ridego kaj fajfado.

Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispasxi. Li sciis ke malantaù lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la mugxanta interpusxego la homoj levas sin unu sur la sxultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la sxnuron, nevole kaùzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgraù la grimacoj kaj gxemoj, tamen sensence, freneze ridetas.

Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka sxtuparo por irigi ilin laù la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpasxinte sur la placon, sxirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.

Al la gxemoj de la kvietigxanta amaso nun tre klare miksigxis la trancxaj vocxoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro aùdis sxutigxi proksimigxantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj laù la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj «Atentu!»

Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.

La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi gxin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu laù la strateto cxe la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.

Pasante antaù Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhaùta kiel mulato, helvocxe kriis ion kaj sxire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, sxvitmalseka cxevalo abrupte haltis kaj baùmis. Jxetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la cxevalon sur la kolon, igis gxin repreni la gxustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizagxoj, kiuj sxajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.

Kirlante la polvon gxis la cxielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantaù la dorso.

Per la mano sin sxirmante kontraù la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca gxardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.

Estis proksimume la deka horo matene.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 2

Poncio Pilato [PIV] {Latine Pontius Pilatus} ---

Romia kavaliro {Latine eques romanus}, kiu de 26 gxis 36/37 p.K. administris Judujon. En [Biblio] lia nomo estas asimilita kvazaù greka: Pontio. La PIVa formo sxajnas preferinda, cxar gxi estas pli sistema kaj suficxe internacia (France Ponce Pilate Itale Ponzio Pilato Pole Poncjusz Pil/at {Hungare} Poncius Pilátus).


Jersxalaim Bulgakovajxo: ---

Klara aludo al Jerusalemo, kies prahebrea nomo, laù la konjekto de la masoristoj, estus Jerusxalajim, kaj la aramea probable estis /j°rûsxalem/. Ni lasas la strangan formon elpensitan de Bulgakov, kiu eble volis eviti plenan identigon kun la historiaj realajxoj.


la XII Fulma legio ---

{Latine Fulminata} {orig. Molneinosnyj}.


tetrarhx·o [Biblio] (kvaronprinco [Z], tetrarko [PIV]) ---

«Reganto aù guberniestro de ~ejo. ~ejo Cxiu el la kvar dividoj de lando, regiono ks, regata de aparta reganto.» [PIV].

Post la morto de Herodo la Granda lia regno igxis dividita inter 3 el liaj filoj en 4 tetrarhxejojn: Judujo, Galileo, Bataneo kaj Itureo; Judujo baldaù pasis sub la rektan regadon de Romia administristo, kaj Galileon regis tetrarhxo Herodo Antipo vd [Biblio] Luko 3:1.


la Templo ---

«2 (iafoje majuskle) Unu el la sinsekvaj konstruajxoj, destinitaj en Jerusalemo al la servo k kulto de Javeo» [PIV].

Ne maleblas asociajxo kun la Templo de Jesuo la Savanto, la plej granda Moskva kirko, findetruita per eksplodo je 1931-12-05. Gxia orizita kupolo dominis la tutan urbon, kaj la kontraùreligia propagando nomis gxin «eksterordinare hida» --- eble, ankaù cxar gxi estis konstruita en la «rusa stilo».


Ratobucxulo ---

{orig. Krysoboj} (t.e. "ekstermanto de ratoj").


speciala centurio ---

En aliaj cxapitroj gxi estas nomata sekreta servo, sekreta gardo; do, speco de politika polico.


hegemono Historio: {Slavone igemonì} ---

Malnovgreka mosxtultitolo; la grekaj originaloj de la evangelioj atribuas gxin al Pilato {Greke Pilâtoc ho hëgem´ön}; laùvorte gxi siginfas kondukanto, gvidanto.


Jesxua ---

Jesuo, malfrua aramea formo de Hebrea Jehosxua.


Ha-Nocri ---

En la pli Talmuda tradicio Jesuo estas nomata nocri, kion eblas derivi el necer (forbrancxigxo, markoto, ecx devio). Ha estas la hebrea difina artikolo.


Gamala ---

Urbo en la antikva Palestino oriente de la lago Genesaret.


Levio Mateo Bulgakovajxo: {orig. Levij Matvej} ---

Anstataù la tradician biblian formon Bulgakov uzas la asimilitan rusan nomon. De la 2-a jc la eklezia tradicio identigas la aùtoron de la Evangelio laù Mateo kun la impostisto Levi (Marko 2:14). Papias (cx. 130 p.K.) raportas, ke Mateo «kolektis profetajxojn en la hebrea lingvo kaj cxiu interpretis ilin siamaniere, plej bone kiel li povis».


Betfage Biblio: ---

Vilagxeto apud la Oliv'arba Monto vd [Biblio] Mateo 21:1.


Kio estas la vero? ---

Kp [Biblio] Johano 18:38.


bone pendigita lango ---

Lerta, respondopreta lango {figursence}; {Ruse hxorosxo podvesxennyj âzyk} {France langue bien pendue}.


la Pordego de Suzo ---

Fakte tian pordegon havis ne la urbo sed la Templo.


Dismas, Gestas ---

La nomojn de la du krimuloj krucumitaj kun Jesuo donas la apokrifaj Agoj de Pilato, 9:5 (Dysmas, Gestas; la nomoj sxajnas plie grekaj ol judaj -- tio ne estis malofta inter la judoj de la 1-a jc).


Bar-rabba Bulgakovajxo: ---

La tradicie akceptita nomo de tiu persono estas Barabaso [PIV] [Biblio] Mateo 27:16, 21. Aramee /bar abbâ/ signifas la filo de patro; manuskriptoj de la evangelioj entenas ankaù la formon Barrabas (Aramee /bar-rabbâ/ signifus la filo de la instruisto, majstro); Bulgakov donas trian formon, {orig. Var-ravvan} (aramee gxi estus bar-rabbân, "la filo de nia instruisto, majstro"); laù [Elbaum] (pgx. 27) gxi devenas el la verko de Renan, kiu misinterpretis akuzativan formon kiel nominativon. En la traduko la apokrifieco de tiu nomo estas iom mildigita, precipe cxar la fina -n estigas momentan konfuzon kun la akuzativa finajxo.


manipuluso Historio: {Latine manipulus} («manpleno») ---

Infanteria tacxmento, 1 legio = 10 kohortoj = 30 manipulusoj = 60 centurioj.


turmo Historio: {Latine turma} ---

La malpleja taktika unuo de romanoj (gxis 30 homoj) aù iliaj aliancanoj (gxis 60 homoj).


Idistavizo {Latine Idistaviso} ---

Ebenajxo en Germanio, kie en 16 p.K. la romianoj venkis gxermanajn ribelantojn.


Cezareo [PIV] Stratona ---

Antikva urbo, de 6 p.K. la administra centro de Palestino (antaùe {Greke Strátonic púrgos, nun Kajsarije).


la Kapreaj gxardenoj ---

Kapreo Historio: {Latine Capreæ} {Itale Capri} estas insulo en Mediteraneo sud-okcidente de la moderna Sorrento; gxin famigis la imperiestro Tiberio, kiu rezidis tie 10 jarojn.


legxo pri majest'atenco {Latine lex majestatis [minutæ]} ---

La etoso, kiun sub Tiberio estigis la apliko de tiu legxo, similas la efikon de la legxo pri la «kontraùsovetia agitado kaj propagando».


Jehudo [Z] el %Kirjat [Biblio] ---

Male ol cxe la okcidentanoj, la rusa tradicio ne variigas la biblian nomon {Hebree /jehûdâh/}. En la nomsistemo de la romano estus strange uzi la grekfinajxan PIVan formon Judaso.


kaligo Historio: {Latine caliga, -æ} ---

(soldata) boto.


legato ---

PIV registras nur la Rom-Katolikan sencon de la vorto. Cxi tie temas pri {Latine legatus legionis}, helpanto de provincestro nomumita de la senato por komandi legion kaj eventuale plenumi aliajn, fiskajn aù jurajn, funkciojn.


Sebastea kohorto ---

Kohorto el {Greke Sebast´ë}, la eksa Samario, kiun Herodo la Granda rekonstruis kaj alinomis omagxe al Aùgusto (per la greka traduko de lia titolo).


Italia kohorto ---

Por eviti konfuzon inter diversaj sencoj de Roma, la termino {orig. rimskaâ kogorta ({Latine cohors civium romanorum} t.e. kohorto rekrutizita en Italio, en kiu servis precipe la Romaj civitanoj) estas tradukita per termino, kiu en la koncerna epoko estis samsignifa ({Latine cohortes italicæ} -- kohortoj el volontuloj naskitaj en Italio); ambaù terminoj kontrastis kun helpaj kohortoj {Latine cohortes auxilariæ} = kohortoj rekrutizitaj en provinco.


Kalva Monto Bulgakovajxo: ---

Temas pri Golgoto, «Biblio: Monto apud Jerusalemo, sur kiu Jesuo estis krucumita» [PIV].

Tiu nomo signifas kraniokalva kapo (kp Kalvario [PIV]). La unuj asertas, ke la monteto ricevis tiun nomon cxar gxia pinto estis senverdajxa; la aliaj vidas tie aludon al gxia ronda kranisimila formo; la triaj eksplikas gxin per la blankigxintaj kranioj de ekzekutitoj.

Tradukite la nomo pensigas ankaù pri la tradicia loko de sabat'orgioj (ekz-e «La nokto sur la Kalva Monto», simfonia verko de Musorgskij, finarangxita de Rimskij-Korsakov).


alao Historio: {Latine ala} ---

Romia skadro. De la epoko de Aùgusto gxi nombris 500--1000 kavalerianojn rekrutizitajn ekster Italio.


Josef Kajafo Bulgakovajxo: ---

En la listo kompilita de Jozefo Flavio malestas cxefpastro kun la evangelia nomo {Greke Kaïáfac} el [Biblio] Johano 18:13--14. Anstataùe oni trovas cxefpastron Jozefo, kiu plenumis la oficon en 19--36 p.K.

La tradicia rusa formo de tiu nomo estas Kaiafa; Bulgakov, versxajne pro la duobla hiato, preferis la malpli fidindan latinan tradicion: {orig. Kaifa}.

PIV kaj [Biblio] ial lasas la finajxon de la greka nominativo: Kajafas, kio estas tute malakceptebla por la nomsistemo de la romano.

La juda praformo de tiu nomo ne estas klara; plej ofte oni konjektas {Hebrean /qajjâfâ/ aù /qajfâ/}.


Pilato de Ponto ---

Aludo al la okcidenta Mez'epoka legendo prezentita en la poemo «Pilatus», atribuata al Petro la Pentristo ({Latine Petrus Pictor}, la 12-a jc). Laù la poemo, Pilato estis regxido, kiun Cezaro ekzilis al «granda insulo Ponto», nomumis lin ties guberniestro, kaj «De Ponto li nomigxis Pontius» (t.e. la Ponta, de Ponto; same adjektiva estas lia slavona nomo en la Kredo). Fakte Ponto [PIV] estis regno sude de la Nigra Maro.


kavaliro de la Ora Lanco Bulgakovajxo: ---

{Latine pilatus} laùlitere signifas lancisto; sed vd ankaù la mencion pri Pila.


Antiohxio ---

Administra cxefurbo de la provinco Sirio; Judujo estis ties parto.


notora ---

(fie) fama [ESE, HE]. Kp [Biblio] Mateo 27:16.


Salomona lageto ---

Ne sukcesinte igi la judojn pripagi la konstruadon de akvodukto el El-Arrub (37 km de Jerusalemo), Pilato prenis la Templan trezoron, kio kaùzis tumulton.


Venos ... Fulminata ---

Efektive, en 70 p.K. Tito venigis la XII-an Fulman legion por sturmi Jerusalemon.


Iturea kohorto Historio: ---

Helpa kohorto el Itureo.


imperatoro ---

«Historio: Titolo, atribuita per aklamoj de la soldatoj Romanaj al venkinta generalo» [PIV].

Norme Cæsar staris inter imperator kaj la antaùnomo. La Bulgakova vort'ordo versxajne imitas la ritmon de {Ruse Gosudarí Imperator} en simila vivuo ruslingva.


pendigo sur fosto ---

tiu nekutima cxirkaùfrazo havas paralelon en [Biblio] Agoj 10:39 ---

lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]