[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

PARTO UNUA

... Nu, kiu estas vi?
--- De l' fort' mi estas ono
Malbonvolema cxiam, sed kaùzant' de bono.
[Faùsto]

1
Neniam interparolu kun nekonato

Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la gxardenplacon de la Patriarhxa lageto. La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan cxapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizagxo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, largxasxultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan cxemizon, cxifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportosxuojn.

La unua estis neniu alia ol Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz, redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de Massolit, unu el la plej grandaj Moskvaj literatur'asocioj. Lia akompananto estis la juna poeto Ivano Nikolaicx Ponirjov, verkanta sub la pseùdonimo Senhejmulo.

Atinginte la ombron de apenaù verdigxintaj tilioj, la literaturistoj tuj jxetis sin al bunta budo kun surskribo «Biero kaj Trinkajxoj».

Nu, oni notu la unuan strangajxon de tiu terura maja vespero. Ne nur antaù la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis ecx unu homo. Je horo, kiam oni apenaù povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidigxis sur benkon, malplena estis la aleo.

--- Mi petas mineral'akvon, --- mendis Berlioz.

--- Mineral'akvon mi ne havas, --- ial ofendigxis la virino en la budo.

--- Cxu vi havas bieron? --- raùkvocxe demandis Senhejmulo.

--- Bieron mi ricevos vespere, --- respondis la virino.

--- Do kion vi havas? --- demandis Berlioz.

--- Abrikot'akvon, sed varmetan, --- diris la virino.

--- Nu, donu, donu, donu!..

La abrikot'akvo eligis abundan flavan sxaùmon kaj la aero ekodoris je frizejo.

Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki, pagis kaj sidigxis sur benkon vizagxe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.

Tiam okazis la dua strangajxo, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li cxesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en gxin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkaùzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarhxa.

Berlioz angore rigardis cxirkaùen, sen kompreni, kio lin timigis. Li paligxis, visxis la frunton per la posxtuko, pensis: «Kio min trafis? Tio ja neniam okazis ... La koro stultumas ... Forlasu mi cxion kaj veturu en Kislovockon

Kaj jen la varmega aero plidensigxis antaù li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: jxokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la sxultroj mallargxaj; nekredeble maldika; kaj la mieno --- bonvole atentu! --- sarkasma.

La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimigxis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankoraù pli paligxinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: «Tio ne estas ebla!..»

Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antaù li dekstren kaj maldekstren sen tusxi la teron.

La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke cxio estas finita, la vizio aerdisigxis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo forigxis el la koro.

--- Ho, diablo! --- ekkriis Berlioz. --- Cxu vi scias, Ivano, jxus min preskaù trafis sunfrapo. Mi ecx kvazaù halucinigxis. --- Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankoraù flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.

Iom post iom li tamen trankviligxis, unu fojon sin ventumis per la posxtuko, kaj bravete dirinte: «Do, bone», li daùrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot'akvo.

Poste oni eksciis, ke gxi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraùreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj ecx tre rapide, sed bedaùrinde gxi neniom kontentigis la redaktoron. La cxefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke cxio estas reverkenda. Nun li faris kvazaù prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: cxu la bildokrea forto de lia talento, cxu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta cxiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo --- cxu bona aù malbona --- sed la fakto, ke cxi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke cxiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj ecx per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, cxapitro kvardek kvara de la famaj Analoj de Tacito, kie temas pri la ekzekuto de Jesuo, certe estas posta falsa intermeto.

La poeto, por kiu cxio rakontata de Berlioz estis novajxo, atente aùskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvocxe malbenante la flavan abrikot'akvon.

--- Ne estas ecx unu orienta religio, --- diris la redaktoro, --- en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda ...

La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdigxi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Cxielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj ecx pri la malpli konata timinda dio Vitzliputzli, kiun iam adoris la aztekoj en Meksikio.

Gxuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de Vitzliputzli el pasto, en la senhoma aleo aperis viro.

Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartajxon.

Oni devas konstati, ke cxiuj cxi raportoj estas fusxaj.

Antaù cxio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj sxuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo. Kvardekjara, laù la aspekto. Tordita busxo. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.

Unuvorte, alilandano.

Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du pasxoj de la amikoj.

«Germano ...», pensis Berlioz.

«Anglo ...», opiniis Senhejmulo. «Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!»

Dume la alilandano rigardis cxirkaùen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la gxardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke gxi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etagxoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por cxiam forirantan de Berlioz; poste direktis gxin malsupren, kie la vitroj komencis antaùvesperece malheligxi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.

--- Vi, Ivano, --- plu paroladis la redaktoro, --- tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskigxon de Jesuo la Dia filo, sed la interesajxo ja estas, ke antaù Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskigxis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstataù la naskon aù ekzemple la venon de la sagxuloj, prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Cxar laù via rakonto li tamen estus naskita!

Cxi tiam Senhejmulo provis cxesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis ecx pli dolore kaj laùte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, cxar la alilandano subite ekstaris kaj pasxis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.

--- Bonvolu min pardoni, --- ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, --- ke mi, ne estante konata, tamen min trudas ... Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke ... --- Li gxentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.

«Ne, probable franco», decidis Berlioz.

«Polo?» --- pensis Senhejmulo.

Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplacxis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora --- nu, ne gxuste favora, sed kiel mi diru? --- al la redaktoro li sxajnis kurioza, eble tiel.

--- Permesu ke mi alsidigxu, --- gxentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismovigxis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.

--- Se mi ne misaùdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, cxu? --- li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.

--- Vi ne misaùdis, --- gxentile respondis la redaktoro, --- gxuste tion mi diris.

--- Ahx, kiel interese! --- ekkriis la alilandano.

«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.

--- Kaj vi, cxu vi konsentis kun via interparolanto? --- la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.

--- Centprocente, --- jesis tiu, sxatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.

--- Mirinde! --- ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial sxteliste cxirkaùrigardis, kaj mallaùtiginte sian basan vocxon, diris: --- Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom cxio cetera, ankaù ne kredas je Dio. --- Li faris timigitan mienon kaj aldonis: --- Mi jxuras, tion mi al neniu diros.

--- Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, --- delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. --- Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.

La alilandano sin retrojxetis al la benk'apogilo kaj ecx ekpepis pro scivolo, demandante:

--- Do, vi estas ateistoj, cxu?

--- Jes, ni estas ateistoj, --- respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»

--- Ahx, kia cxarmajxo! --- ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.

--- En nia lando oni ne miras pri ateismo, --- diris Berlioz kun diplomata gxentileco. --- La pliparto de nia logxantaro konscie kaj jam delonge cxesis kredi la fabelojn pri Dio.

Tiam la alilandano faris jenan strangajxon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:

--- Permesu al mi kore vin danki.

--- Pro kio do vi lin dankas? --- mire palpebrumis Senhejmulo.

--- Pro tre grava informo kiu min kiel vojagxanton ege interesas, --- klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.

Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, cxar li hezite rigardis al la cxirkaùaj domoj, kvazaù timante vidi po unu ateiston en cxiu fenestro.

«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertigxis paroli ruse, jen interesajxo!», kaj li denove malserenigxis.

--- Tamen permesu al mi vin demandi, --- post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, --- kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?

--- Ho ve, --- kompate respondis Berlioz, --- cxiuj cxi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.

--- Brave! --- ekkriis la nekonato, --- Brave! Vi gxuste ripetis la cxi-rilatan penson de la senlaca maljunulo Immanuel. Sed jen kuriozajxo: li gxisfunde disbatis cxiujn kvin pruvojn --- kaj poste, kvazaù ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon!

--- La pruvo de Kantio, --- kun subtila rideto kontraùdiris la klera redaktoro, --- estas same nekonvinka. Nemalprave Sxilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj Strauß rekte mokis tiun cxi pruvon.

Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»

--- Pro tiaj cxi pruvoj endus vian Kantion sendi al Solovki' por kelkaj tri jaroj, --- subite bruskis Senhejmulo.

--- Ivano! --- konfuzigxis Berlioz.

Tamen la ideo malliberigi Kantion en Solovki' neniom sxokis la alilandanon, gxi lin ecx entuziasmigis.

--- Nu gxuste, gxuste! --- li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. --- Tie por li estas la gxusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmangxo: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Gxi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».

Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmangxo? al Kantio? Kion signifas tiu delirajxo?»

--- Tamen, --- daùrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, --- sendi lin al Solovki' oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki', kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas.

--- Domagxe! --- replikis la batalema poeto.

--- Ankaù mi bedaùras tion, --- kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daùrigis: --- Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj gxenerale la tutan ordon sur la tero?

--- La homo mem ja direktas, --- Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.

--- Pardonon, --- milde diris la nekonato, --- por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaùro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon ecx por ridinde mallonga daùro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi ecx pri sia propra morgaùo. Nu fakte, --- la nekonato sin turnis al Berlioz, --- imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj gxenerale gxui la aferon, kiam subite vi ekhavas --- khe, khe! --- pulmosarkomon. --- La alilandano plezure ridetis, kvazaù la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. --- Jes, sarkomon, --- li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. --- Kaj jen finita via direktado!

»Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misajxon, vi jxetas vin al spertaj kuracistoj, poste al cxarlatanoj, eble al aùguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj cxio finigxas tragike. La homo, kiu jxus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kusxas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taùgas por io ajn, lin bruligas en forno.

»Cetere, okazas aferoj ecx pli malbonaj. Ekzemple, iu jxus decidis veturi al Kislovock', --- la alilandano sagace rigardis la redaktoron, --- sxajne, bagatelajxo. Sed ecx tion li ne sukcesos realigi, cxar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, cxu? Cxu ne pli gxuste estus diri, ke direktis lin iu alia? --- Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente aùskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin siegxi. «Li ne estas alilandano ... Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»

--- Mi vidas, ke vi deziras fumi, --- subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. --- Kiajn cigaredojn vi preferas?

--- Cxu vi havus diversajn? --- malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

--- Kiajn cigaredojn vi preferas? --- ripetis la nekonato.

--- Nu, La Sovetian Markon, --- krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elposxigis cigaredujon kaj proponis gxin al Senhejmulo:

--- Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo trovigxis gxuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Gxi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur gxia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Cxi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke ...» Sed antaù ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

--- Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfelicxo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj gxenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaù vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

--- Nu, en tio estas troigo. La hodiaùan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko ...

--- Nenial, --- impone interrompis la nekonato, --- neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu dangxero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

--- Vi eble scias, kiel nome, --- kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, --- kaj informos min pri tio?

--- Tre volonte, --- respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaù intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du ... Merkuro en la dua domo, la luno foras, ses --- malfelicxo, vespero --- sep ...», kaj anoncis laùte kaj gxoje: --- Oni fortrancxos vian kapon!

Senhejmulo sovagxe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

--- Kiu do? Cxu malamikoj? Invadontoj?

--- Ne, --- respondis la interparolanto, --- rusa virino, komsomolano.

--- Hm, --- grumblis Berlioz incitite pro la fi-sxerco de la nekonato, --- tio, pardonu, estas neprobabla.

--- Ankaù mi petas pardonon, --- respondis la alilandano, --- sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaù vespere?

--- Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

--- Nu, tio estas tute malebla, --- firme kontraùdiris la nekonato.

--- Kial do?

--- Tial, --- respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la cxielo, kie antaùsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, --- ke Anjo jam acxetis oleon, kaj ne nur acxetis, sed ecx lasis gxin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estigxis silento.

--- Pardonu, --- post paùzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, --- kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

--- La oleo rilatas jen kiel, --- subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. --- Diru, civitano, cxu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

--- Ivano!.. --- flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendigxis, li ecx tre gaje ekridis.

--- Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! --- li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. --- Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domagxe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaicx.

--- Kiel vi scias mian nomon?

--- Mi petas vin, Ivano Nikolaicx, vin ja cxiu konas! --- la alilandano elposxigis la hieraùan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua pagxo la poeto rekonis sian portreton kaj sub gxi sian versajxon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu gxojigis lin hieraù, nun ne estis al li agrabla.

--- Mi pardonpetas, --- li diris kuntirinte la brovojn, --- cxu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

--- Ho, kun plezuro! --- respondis la nekonato. --- Tiel bone estas cxi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

--- Aùskultu, Micxjo, --- flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, --- ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, ensxteligxinta cxe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!..

--- Vi opinias do ..? --- alarmigxis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»

--- Nu certe, fidu min, --- arde flustris en lian orelon la poeto, --- li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aùdis, kiel li parolas ruse, --- la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fugxon, --- iru ni lin reteni, aliel li eskapos ...

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud gxi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindajxo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

--- Pardonu al mi, ke entuziasmigxinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado --- impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuzigxis. «Diable, li cxion aùdis ...», pensis Berlioz, kaj gxentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W.

--- Tre agrable, --- konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenposxigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residigxis sur la benkon.

--- Cxu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? --- demandis Berlioz.

--- Jes, kiel konsilisto.

--- Vi estas germano, cxu? --- konjektis Senhejmulo.

--- Cxu mi? --- redemandis la profesoro kaj subite enpensigxis. --- Nu jes, plie germano ...

--- Vi eminente parolas ruse, --- rimarkis Senhejmulo.

--- Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

--- Kiu estas via fako? --- demandis Berlioz.

--- Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» --- klakis en la kapo de la redaktoro.

--- Cx-cxu pri tiu fako oni volas konsulti vin cxi tie? --- li balbutis.

--- Jes, pri tiu fako, --- konfirmis la profesoro kaj klarigis: --- Cxi tie en la Sxtata biblioteko oni malkovris aùtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aùrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malcxifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

--- Ah ha, vi estas historiisto, cxu? --- kun grandaj faciligxo kaj estimo demandis Berlioz.

--- Mi estas historiisto, --- jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: --- Hodiaù cxe la Patriarhxa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimigxu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:

--- Atentu, ke Jesuo ekzistis.

--- Vidu, profesoro, --- igis sin rideti Berlioz, --- ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.

--- Necesas nenia vidpunkto! --- respondis la stranga profesoro, --- tute simple: li ekzistis, nenio plu.

--- Tamen oni bezonas ja ian pruvon ... --- komencis Berlioz.

--- Nenia pruvo estas bezonata, --- respondis la profesoro. Li ekparolis nelaùte kaj cxiuj fremdajxoj de lia prononco ial malaperis: --- Cxio estas simpla. En blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo, frumatene je l' dek kvara tago de la printempa monato Nisan' ...


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 1

civitano ---

Post la Interna Milito de 1918--1920 la gxentiltitolo sinjoro igxis ideologie malakceptebla en Sovetio. Anstataù gxin oni uzadis la vorton civitano aù la partian kamarado. Tamen endas atenti, ke en la rusa etiketo gxentiltitolo estas uzata nur en okazoj tre oficialaj aù por alparoli nekonaton. Inter konatuloj pli gxentile estas uzi la patronomon.


Patriarhxa lageto {Ruse Patriarsxie Prudy}

Iam fisxoj el tiu lageto estis liverataj al la kortego de la Tutrusuja Patriarko. En 1924 la loko ricevis la nomon Pionerskie Prudy (ruse ambaù nomoj estas pluralaj, kvankam fakte nun restas nur unu lageto).


Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz {Ruse Mihxail Aleksandrovicx Berlioz} ---

La koincido kun la familinomo de la franca komponisto ne povas esti senintenca (poste aperos pluaj "komponistaj" familinomoj). Ne tute konvinke [Gasparov] gxin eksplikas per pensa asociajxo kun la Fantazia simfonio, kies programeroj:

havas paralelojn en la romano (kaj en la sorto de la romanpersono); en unu el la malnetoj fragmento el la nuna cxap.5 havis la titolon Marsx fûnebr (La funebra marsxo). Krome, H. Berlioz estas aùtoro de «Damnigxo de Faùsto». Laù [Cxudakova] la romanpersono havas trajtojn de V.I. Blüm (redaktoro de la revuoj «Teatra Informilo» kaj «La nova spektanto»), de Leopoldo Averbahx (RAPP-gvidanto, vd 1.4), de Mihxaelo Kolcov (redaktoro de la revuoj «Ogonjok» kaj «Cxudak», de Anatolo Lunacxarskij (la popolkomisaro pri la popolklerigo, literaturisto; Bulgakov havis stenografajxon de la fama publika diskuto pri la religio inter li kaj la metropolito A. Vvedenskij). -- Kurioza memironio: la antaùnomo kaj la komencliteroj de la romanpersono identas kun tiuj de la aùtoro; kaj same kiel Bulgakov, H. Berlioz studis medicinon.


Massolit ---

Evidenta mallongigo de la rusa frazo signifanta amasa literaturo. Tiu fikcia literatur'asocio, elpensita de Bulgakov, havas kelkajn trajtojn de RAPP (Rusia Asocio de Proletaj Verkistoj). Tiu realajxo fiksas la supran limon por la epoko prezentita en la verko: en 1932 cxiuj literatur'asocioj igxis malfonditaj kaj anstataù ili kreigxis La Unuigxo de Sovetiaj Verkistoj.


Senhejmulo {Ruse Bezdomnyj} ---

Similaj pseùdonimoj oftis en tiama literaturo, ekz-e Demjan Bednij (t.e. Damiano la Malricxulo), la pseùdonimo de E.?? Pridvorov (kp la temon de kontraùreligia poemo)

Ponirjov {Ruse Ponyrev (Ponyrëv)} --- eblas ankaù alia transskribo /ponirev/.

Atentu la kontraston en la vestaro de la du literaturistoj: Berlioz aspektas kiel tipa inteligenciano antaùrevolucia, dum Senhejmulo preferas stilon "laùfunkcian", sportan (surstrate gxi ankoraù sxokis tiutempe), "malburgxan".


mineral'akvo ---

En la originalo Berlioz indikas precizan specon (Narzan' el Kislovocko); ankaù cxiuj postaj aperoj de la vorto mineral'akvo respondas al tiu gxia speco.


Abrikot'akvo ---

Sod'akvo kun abrikota siropo.


hiki [EF] ---

(ne plore) singulti; {Ruse ikatí} {Angle to hiccup, hiccough} {France avoir le hoquet.}


Kislovock {Ruse Kislovodsk} /kislavock'/ ---

Urbo kaj kuracloko en Nord-Kaùkazo, fama pro sia mineral'akva fonto Narzan'.


kontraùreligia poemo ---

Ekzemplo de tia poemo troveblas en la verkaro de Demjan Bednij:

D. Bednyj. Socxineniâ. Moskvo, 1965, tomo 5, pgx 227--244.

Tamen malgraù kelkaj komunaj trajtoj, Ivano ne estas portreto de D. Bednij, kiu estis duoble pli agxa kaj multe pli mosxta (li plie similas al A. Bezimenskij).


falsa intermeto ---

La koncerna peco pri la postincendia persekuto de la kristanoj fare de Nerono atingis nin en unu sola kopio de la 11-a jc, farita en la abatejo de Montecassino kaj malkovrita, probable, de Bocaccio en 1370 aù 1371 (Dante ankoraù ne konis tiun lokon, kaj Nerono ecx ne aperas en lia «Infero»).

Gxenerale, la historiistoj de la Eklezio el la antaùa jarmilo (Tertuliano, Origeno, Eùzebio, Laktancio, Hieronimo, Aùgusteno...) tiun epizodon ne mencias.

Aliflanke, malfacilas imagi ke Mez'epoka falsisto povus tiom malrespekte paroli pri la kristanoj, tiom bone imitante la sarkasman stilon de Tacito; krome, la epizodo informas ne tiom pri Jesuo kiom pri la kristanoj, kies ekzisto estas eksterduba; kaj atentindas, ke Tacito erare nomas Poncion Pilaton «prokuratoro».


Marduko ---

Cxefdio de la Babilona panteono.


Vitzliputzli /viclipucli/, aù Huicilopocxtli (laù la hispana Huitzilopochtli) ---

Dio de la milito kaj patrono de la aztekoj, al kiu ili oferadis homojn. La formon Vitzliputzli fiksis germanaj demonologiistoj en XVI jc; gxi estas la nomo de diablo en pluraj teatrajxoj pri Faùsto. Por la rusa orelo «la timinda dio Viclipucli» sonas iom komike.


pudela kapo ---

Laù antikva tradicio (tiu pri Gerberto el Aùrilako, kaj multe pli frue, en la «Klimentajxoj»??) nigra pudelo estas asociata kun la diablo. Simile pri la apero de Mefistofelo en [Faùsto] pgx 52:

Jen kiel la pudel' aspektas!


veno de la sagxuloj ---

Vd [Biblio] Mateo 2.

Laù apokrifa Okcidenta tradicio PIV nomas ilin Tri Magoj (sub magoj) aù Tri Regxoj (ekz-e sub Epifanio). Tiujn detalojn (la nombron kaj la rangon) la Ortodoksa tradicio ne konas.


``Permesu ke mi alsidigxu'' ---

Kp la vortojn de Mefistofelo en la kelo de Aùerbahx [Faùsto] pgx 83:

Cxu vi permesas, ke ni alsidigxu?


Strauß /sxtraùs/ D.F. (1808-1874) ---

Germana filozofo kaj historiisto. De lia verko «La vivo de Jesuo» komencigxis skismo en la Hegela skolo. Sen negi la historian ekziston de Jesuo, Strauß sisteme esploris la mitajn elementojn de la evangelioj.


Solovki' ---

Insularo en la Blanka Maro. En 1436 tie fondigxis monahxejo, kiu dum kelkaj jarcentoj estis grava fortikajxo en la nordo de Rusujo. Ekde la 16-a jc tien estis ekzilataj kontraùuloj de la oficiala eklezio kaj de la politika regximo; de 1923 tie funkciis la Speciala Norda Koncentrejo.


La Sovetia Marko ---

Tiun sencon la sovetianoj atribuas al la nomo {Ruse Nasxa Marka}, per kiu estas signataj bonkvalitaj varoj. Laùvorte gxi signifas «nia marko» (la alilandanoj emas misinterpreti tion kiel «la marko por ni»). La tuta epizodo rememorigas la regaladon en la kelo de Aùerbahx ([Faùsto] pgx 87-89).


domo ---

«4 En astrologio, cxiu el la dek du fakoj de la cxielo, respondaj al po unu signo de la zodiako» [PIV]; cxiu domo havas sian nomon, ekz-e la sesa: Malfelicxo, la sepa: Vespero.


komsomol·an·o ---

Membro de Komsomolo, Komunisma Junularligo en Sovetio.


W ---

El la sekvaj cxapitroj oni ekscios, ke la nomo de la profesoro estas {Ruse Voland}, do nomo el «Faùsto» (sensxangxa en [Faùsto], pgx 162: Voland), kiun la germanoj prononcas /folant/. En la unua varianto de la romano al Ivano prosperis legi sur la vizitkarto: Dr Theodor Voland (kun vo). Probable la aùtoron logis la grafika formo de W, kiu estas la renversita komenclitero de la nomoj de la du geprotagonistoj (Majstro, Margarita; sed ankaù de Messire). Por la rusa okulo W aspektas tre diableske kaj germanece; tamen %vd Faland (cxap. 17). La formon Voland, aperontan en la sekvaj cxapitroj de la traduko, oni rigardu tradicia Esperantigo (simile al la misrusigo {Rusa Voland}, aperinta en unu el la Faùst-tradukoj) de la "fontolingva" Woland; krome, la «apokrifan» duoblan von oni egale rajtas rigardi iluzio de Senhejmulo.


Gerberto el Aùrilako {France Gerbert d'Aurillac} ---

Teologiisto kaj scienculo, en la jaroj 999-1003, la Roma papo Silvestro II. Lian grandan kleron liaj samtempuloj opiniis supernatura. Laù legendo, li ricevis gxin de la diablo dum siaj studoj en Toledo cxe araba magiisto, kies sorcxlibron li sxtelis helpate de lia filino. La diablo faris Gerberton papo kaj cxiam lin akompanis en formo de nigra hundo.


Nisan' ---

La unua monato de la biblia lunsuna kalendaro; la ritmo kaj strukturo de tiu frazo, la unua el la famaj frazoj de la romano, rememorigas pri [Biblio] (Levidoj 23:4):

En la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaù la vespero, estas Pasko de la Eternulo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]