[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

26
La sepulto

Estas supozeble, ke gxuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste sxangxigxis. Sxajnis, ke oni povus vidi lin maljunigxanta, gxibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuigxis rigardante la vakan braksegxon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimigxis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la lacigxinta prokuratoro sxajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuragxa impulso: tusxinte la mantelon, la prokuratoro gxin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazaù li volis malcxifri ian skribajxon.

Jam je la dua fojo hodiaù lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensajxo, kvazaù ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kaùzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldaù komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por cxiam ion misis, ke nun la mison li volas gxustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj --- plej grave --- tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.

Cxe unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo aùdigxis laùta basa bojado, kaj el la gxardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint'orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.

--- Banga, Banga, --- nelaùte kriis la prokuratoro.

La hundo ekstaris sur la malantaùaj piedoj, la antaùajn gxi metis sur la sxultrojn de sia mastro, lin preskaù faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidigxis sur la segxon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kusxigis cxe la piedoj de sia mastro, kaj la gxojo en gxiaj okuloj signifis, ke cxesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuragxa besto, kaj tion, ke gxi denove estas cxi tie, apud la homo kiun gxi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de cxiuj homoj, pro kiu ankaù sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kusxiginte cxe liaj piedoj, rigardante ecx ne lin sed ien en la vesperigxanta gxardeno, la hundo tuj komprenis, ke gxian mastron trafis malfelicxo. Tial gxi sxangxis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antaùajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga versxajne volis esprimi, ke gxi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontraùi la malfelicxon. Tion montris ankaù gxiaj okuloj, kies rigardo sencxese oblikvigxis al la mastro, kaj la atenteme strecxitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.

Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran gxardenplaceton antaù la balkono, li malsuprigxis laù la sxtuparo gxis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jersxalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri cxaroj sxargxitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la cxaroj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la cxaroj forlasis la palac'areon tra la malantaùa pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betlehxeman Vojon, sur gxi veturis norden gxis la vojkrucigxo antaù la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laù la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Cxi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.

Baldaù post ol forveturis la cxaroj kun la ilin akompananta tacxmento, forrajdis ankaù la gasto de la prokuratoro alivestite per cxifita malhela hxitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankaù en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retrovigxis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Cxi tie li rajdis jam ne cxevalon sed mulon.

Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis gxin la Greka, cxar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapisxvendejo. Gxuste antaù tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiedigxis kaj ligis gxin al la pordega ringo. La butiko jam estis sxlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaù la hedervolvita verando de logxdomo kaj rigardis cxirkaùen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraù ne estis bruligitaj. La gasto nelaùte vokis:

--- Niza!

Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Sxi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, sxi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.

--- Cxu vi estas sola? --- li demandis en la greka.

--- Sola, --- flustris la virino. --- Mia edzo cxi-matene forveturis al Cezareo, --- sxi jxetis rigardon malantaùen, sur la pordon, kaj aldonis: --- sed la servistino estas hejme. --- Sxi gestis: «Envenu». Afranio rigardis cxirkaùen kaj pasxis sur la masonitaj sxtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.

Cxe sxi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.

Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapucxon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaùfestaj stratoj ankoraù plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdigxis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.

Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraù ke trovi la bezonatajn ajxojn en la senluma cxambro estis malfacile, la lampon sxi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam sxi jam estis preta kaj sxian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aùdigxis sxia vocxo:

--- Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.

El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:

--- Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi sxin viziti! Parigistino sxi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo ...

--- Nu, nu, nu, silentu, --- diris Niza kaj, kvazaù ombro, sxi forglitis el la dometo. Sxiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino sxlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.

Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest'aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la gxardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn sxultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle pasxis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumigxi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la cxefpastro Kajafo, situanta cxe la piedo de la Templa monteto.

Baldaù oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio --- forlasanta la korton.

Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torcxoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris ecx pli vigle, ecx pli gxoje rapidante al la Malsupra Urbo. Cxe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpusxigxo, lin devancis facilmove, kvazaù dance iranta gracia virino, kies kapon gxis la okuloj kasxis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo sxi por unu momento eksvingis alten la vualon, jxetis sur lin sian rigardon, tamen sxi ne nur ne moderigis sian pasxon, sed ecx pli gxin rapidigis, kvazaù fugxante tiun, kiun sxi jxus devancis.

La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li sxin rekonis, kaj rekoninte li skuigxis, ekhaltis, mirigite rigardis sxian dorson kaj tuj impetis post sxin. Preskaù faliginte pasanton kun krucxo en la manoj, li sxin kur'atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:

--- Niza!

La virino sin turnis, mallargxigis la okulojn, sxia vizagxo esprimis kvietan malplezuron. Seke sxi respondis en la greka:

--- Cxu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, cxi tio estas bona. Cxe ni tio estas aùguro: la nerekonita ricxigxos ...

Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaù birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompigxanta flustro, penante ke lin ne aùdu la pasantoj:

--- Kien vi iras, Niza?

--- Kial do vi volas tion scii? --- sxi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.

En la vocxo de Jehudo aùdigxis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:

--- Sed kiel?.. Ja ni interkonsentis. Mi volis cxe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme ...

--- Ah ne, ne, --- respondis Niza kaj kaprice elsxovis antaùen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo sxajnis, ke sxia vizagxo, la plej bela el cxiuj de li iam ajn viditaj, igxis ecx pli bela, --- mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Cxu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aùskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aùskulti la najtingalojn.

--- Ekster la urbon? --- konsternigxis Jehudo, --- sola?

--- Kompreneble, ke sola, --- respondis Niza.

--- Permesu, ke mi vin akompanu, --- diris Jehudo sufokigxante. Liaj pensoj konfuzigxis, li forgesis pri cxio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun sxajnis nigraj.

Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.

--- Kial vi silentas, Niza? --- humilvocxe demandis Jehudo, adaptante sian pasxon al la sxia.

--- Cxu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? --- subite demandis Niza kaj haltis. Cxi tiam Jehudo tute malspritigxis.

--- Nu bone, --- finfine cedis Niza, --- ni iru.

--- Sed kien, kien?

--- Atendu ... unue ni eniru cxi tiun korton kaj tie interkonsentu pri cxio, cxar mi malvolas ke oni klacxu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.

Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.

--- Iru al la olivbieno, --- flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, --- al Getsemano, trans Kidronon, cxu vi komprenis?

--- Jes, jes, jes.

--- Mi iros antaùe, --- sxi daùrigis, --- sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaùen  ... Kiam vi transiros la torenton ... cxu vi scias, kie estas la groto?

--- Mi scias, mi scias ...

--- Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu cxi tie. --- Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaù sxi tute ne parolis kun Jehudo.

Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston cxe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis gxin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.

Nun li sxangxis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la cxirkaùo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj cxirkaù Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurgxo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis pretersxvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aùdis la trumpetojn mugxi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torcxo versxis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj. Tamen ankaù ilin Jehudo perceptis malklare, al li sxajnis, ke super Jersxalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis levigxanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje sxajnis al li, ke antaùe, inter la dorsoj kaj vizagxoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed gxi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monsxangxobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvocxe malbenis ...

Sed cxio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud gxi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron' por pasi al ties kontraùa bordo. La akvo milde plaùdis cxe liaj piedoj. Saltante de sxtono sur sxtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj gxoje konstatis, ke la vojo inter la gxardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruinigxinta pordego de la olivbieno.

Jehudon, kiu jxus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la gxardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.

Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbrancxaj oliv'arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo gxin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapisxojn, kiuj rememorigis al li la tapisxojn de la jxaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur gxi la olivpremilo kun sia peza sxtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la gxardeno. La laboro cxesis cxe la sunsubiro. La gxardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laùta kantado de najtingala hxoro.

Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaùdos la akvon plaùdi en la groto. Jen li gxin ekaùdis. Friskigxis.

Li iris malpli rapide kaj nelaùte vokis:

--- Niza!

Sed anstataù Niza, malgluigxinte de la dika trunko de oliv'arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en gxia mano kaj tuj estingigxis.

Jehudo sxanceligxis malantaùen kaj malforte ekkriis:

--- Ahx!

Dua viro baris al li la rean vojon.

La unua, kiu estis antaùe, demandis Jehudon:

--- Kiom vi jxus ricevis? Diru, se vi volas vivi!

Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:

--- Tridek tetradrahxmojn! Tridek tetradrahxmojn! Cxio ricevita estas cxi tie. Jen la mono! Prenu gxin, sed lasu la vivon!

La unua homo tuj forsxiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaù ties dorso, kvazaù fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamigxinton sub la skapolon. Pusxite antaùen, Jehudo disjxetis en la aeron la manojn kun la hokigxintaj fingroj. La antaùa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj gxis la tenilo enigis gxin en la koron de Jehudo.

--- Ni...za...- diris Jehudo ne per sia kutima vocxo, la hela kaj klara, sed per vocxo malalta kaj riprocxa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte pusxigxis kontraù la tero, ke tiu obtuze resonis.

Cxi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapucxo.

--- Faru rapide, --- ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribajxo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce cxirkaùligis cxion per sxnuro. La dua kasxis la pakajxon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv'arboj. La tria kaùris apud la murdito kaj rigardis en lian vizagxon. En la ombro gxi sxajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kusxis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis cxiu rimeneto de la sandalo.

La tuta Getsemana gxardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapucxo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv'arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la gxardeno malproksime de la cxefa pordego, cxe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj sxtonoj de la masonajxo. Baldaù li estis cxe la bordo de Kidron'. Tie li iris en la akvon kaj vadis gxis li ekvidis du cxevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaù la cxevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La cxevalgardanto ekrajdis unu cxevalon, la kapucxulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaù vadis laù la torento kaj la sxtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jersxalaiman bordon kaj plu rajdis pasxe laù la urba murego. Tie ili disigxis: la cxevalgardinto fortrotis antaùen kaj malaperis; la kapucxulo haltigis sian cxevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, gxin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumajxo kaj gxin surmetis. Sur la cxevalon li resaltis homo en militista hxlamido kaj kun mallonga glavo cxe la femuro. Li tusxis la bridon kaj la impetema kavaleria cxevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finigxanta. Proksimigxis la suda pordego de Jersxalaim.

Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torcxa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la sxtonaj benkoj ludante per jxetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltlevigxis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.

La urbon inundis la festa helo. En cxiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de cxie, kunfluante en konfuzan hxoron, aùdigxis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn cxe la festena tablo, sur gxi kusxis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laù la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje jxetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aù al la luno, kiu pendis ecx pli alte ol la lumilkvinopoj.

La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io movigxadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la cxefa, kiu havis la ununuran malgraùvolan logxanton, la prokuratoron --- tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj sxajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermangxis kaj kie li jugxis matene. La prokuratoro sin kusxigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara cxielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro gxin senforlase rigardis.

Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj dejxetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun largxa sxtala trancxilego en la ingo li metis gxin sur la segxon cxe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kusxigis apude, kap-cxe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur gxian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormigxis ankaù la hundo.

La lito estis en ombro sxirmate kontraù la luno per kolono, sed de la sxtuparo gxis la lito etendigxis lunluma strio. Kaj apenaù la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj pasxis sur la luman vojon kaj iris sur gxi supren, rekte al la luno. Dormante li ecx ekridis pro sia felicxo, tiom senkompare bonege cxio arangxigxis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri cxio, kaj gxuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaùa ekzekuto estas pura miskompreno, cxar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke cxiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus ecx pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojagxo sur la luna sxtuparo.

Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antaùvespere, kaj la malkuragxo, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jesxua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: gxi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj gxermanoj preskaù dissxiris la giganton Ratobucxulo. Sed pardonon, filozofo! Cxu vi, malgraù via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontraù Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?

--- Jes, jes ja, --- plorgxemadis Pilato en la dormo.

Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, cxion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos cxion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!

--- Nun ni cxiam estos kune, --- diris al li en la songxo la cxifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. --- Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankaù vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de regxo astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino.

--- Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi, la filo de astrologiisto, --- petis Pilato en la songxo. Kaj ricevinte en la songxo kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid, la kruela prokuratoro de Judujo gxoje ploris kaj ridis en la dormo.

Bonega estis cxio, sed tiom pli terura estis la vekigxo. Banga ekgraùlis kontraù la luno, kaj la glita, kvazaù oleita, blua pado rompigxis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine krocxigxi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li sercxis la lunon kaj vidis, ke gxi iom forflankigxis kaj igxis pli argxenta. Gxian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antaù liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobucxulo nigre fumis flamanta torcxo. Tenante gxin li kun timo kaj malico rigardis la dangxeran beston pretan por la salto.

--- Kusxu, Banga, --- diris la prokuratoro per malsanula vocxo kaj tusis. Per la mano sin sxirminte kontraù la flamo li daùrigis: --- Ecx nokte, ecx cxe la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankaù vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas ...

Plej mirigite Ratobucxulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciigxis. Por forvisxi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:

--- Ne ofendigxu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas ecx pli malbona. Kion vi volas?

--- Venis la estro de la sekreta servo, --- trankvile diris Marko.

--- Cxi tien, invitu lin cxi tien, --- ordonis la prokuratoro tusante por purigi la gorgxon. Per la nudaj piedoj li sercxis siajn sandalojn. La flamo ekludis sur la kolonoj, la kaligoj de la centuriestro forklakis kontraù la mozaiko. La centuriestro eliris en la gxardenon.

--- Ankaù cxe la luno mi ne havas kvieton, --- grincinte per la dentoj, al si mem diris la prokuratoro.

Anstataù la centuriestro sur la balkono aperis la kapucxulo.

--- Banga, kusxu, --- mallaùte diris la prokuratoro kaj premis la nukon de la hundo.

Antaù ol Afranio komencis paroli, li laù sia kutimo rigardis cxirkaùen, deiris en la ombron, kaj konvinkingxinte, ke krom Banga sur la balkono estas neniu malnecesa, nelaùte diris:

--- Ordonu, ke oni min jugxu, prokuratoro. Vi estis prava. Mi ne sukcesis sekurigi Jehudon el Kirjat, li estas ponardita. Mi petas pri jugxo kaj eksoficigo.

Al Afranio sxajnis, ke lin rigardas kvar okuloj: du hundaj kaj du lupaj.

El sub la hxlamido li prenis la ridigigxintan pro la sango duoble sigelitan monujon.

--- Cxi tiun monsaketon la murdintoj subjxetis en la domon de la cxefpastro. La sango sur gxi estas la sango de Jehudo el Kirjat.

--- Interese, kiom estas ene? --- demandis Pilato sin klinante al la saketo.

--- Tridek tetradrahxmoj.

La prokuratoro rikanis kaj diris:

--- Malmulte.

Afranio silentis.

--- Kie estas la murdito?

--- Tion mi ne scias, --- kun trankvila digno respondis la homo nedisigebla disde sia kapucxo, --- hodiaù matene ni komencos la esploron.

La prokuratoro ekskuigxis kaj forlasis la rimeneton de la sandalo, kiun li ne sukcesis fiksi.

--- Do, cxu vi certe scias, ke li estas murdita?

Je tio la prokuratoro ricevis la sekan respondon:

--- Mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo. Mi komencis sub Valerio Grato. Mi ne bezonas vidi la kadavron por diri, ke la homo estas mortigita. Nun mi raportas al vi, ke la nomato Jehudo el Kirjat antaù kelkaj horoj igxis ponardita.

--- Pardonu al mi, Afranio, --- diris Pilato, --- mi ankoraù ne tutvekigxis kaj tial demandis. Mi dormas malbone, --- la prokuratoro rikanis, --- kaj la tutan tempon mi songxas pri lunradio. Tiom bizare, imagu. Kvazaù mi promenas sur la radio. Do, mi dezirus scii viajn konjektojn pri tiu kazo. Kie vi intencas lin sercxi? Sidigxu, estro de la sekreta servo.

Afranio sin klinis, movis la segxon pli proksimen al la lekto kaj sidigxis tintinte per la glavo.

--- Mi intencas sercxi lin en la cxirkaùejo de la olivopremilo en la Getsemana gxardeno.

--- Ah ha. Kial gxuste tie?

--- Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jersxalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Gxi okazis apud Jersxalaim.

--- Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?

--- Oni neniel povas supozi, --- nelaùte diris Afranio, --- ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kasxe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam sercxis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jersxalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakajxon oni ne povus subjxeti tiom baldaù. La murdo okazis apud Jersxalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.

--- Mi ne povas imagi, kiel eblis tion arangxi.

--- Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi ecx dubas, cxu mi sukcesos gxin solvi.

--- Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? --- demandis Pilato obeante subitan inspiron.

Afranio respondis trankvile kaj grave:

--- Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edzigxi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi ecx diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.

--- Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, --- diris Pilato, --- mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.

--- Ve, gxi estas erara, prokuratoro.

--- Sed kio do gxi povus esti? --- ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizagxon de Afranio.

--- Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.

--- Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?

--- Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se gxi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. --- Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: --- Jehudo volis kasxi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.

--- Tre subtila ekspliko. Versxajne, gxuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, gxi estis tiel.

--- Certe, Jehudo estis suspektema, li kasxis sian monon for de la homoj.

--- Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial gxuste tie vi intencas lin sercxi, tion, verdire, mi ne komprenas.

--- Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kasxas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en sxirmita, izola loko kun arboj. Gxi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jersxalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.

--- Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?

--- Mi tuj komencos sercxi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos jugxata.

--- Pro kio?

--- Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li sxangxis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdigxis.

--- Jes. Mi deklaras al vi, ke jugxi vin mi opinias malnecesa. Vi faris cxion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, --- la prokuratoro ridetis, --- povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja cxion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, --- la prokuratoro frotis sian frunton, --- kiel ili sukcesis meti la monon cxe Kajafo?

--- Vidu, prokuratoro ... Tio ne estas malfacila. La vengxantoj pasis malantaù la palaco de la cxefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili jxetis la pakajxon trans la barilon.

--- Cxu kun la skribajxo?

--- Jes, gxuste kiel vi antaùvidis, prokuratoro. Cetere ... --- cxi tiam Afranio forsxiris la sigelon de la pakajxo kaj montris al Pilato ties enhavon.

--- Atenton, Afaranio, kion vi faras, tio versxajne estas la Templaj sigeloj!

--- Pri tio la prokuratoro ne zorgu, --- respondis Afranio refermante la pakajxon.

--- Cxu cxiujn sigelilojn vi havas? --- demandis Pilato ridante.

--- Alie ne povas esti, prokuratoro, --- tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.

--- Mi imagas la skandalon cxe Kajafo.

--- Jes, prokuratoro, tio kaùzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.

Ecx en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.

--- Interese, tre interese ...

--- Permesu ke mi malkonsentu, prokuratoro, cxi tio ne estis interesa. Plej teda kaj laciga afero. Al mia demando, cxu oni pagis al iu monon en la palaco de Kajafo, mi ricevis klaran respondon, ke tio ne okazis.

--- Ah, tiel? Nu, se la mono ne estis pagita, do gxi ne estis pagita. Des pli malfacile estos trovi la murdintojn.

--- Tute gxuste, prokuratoro.

--- Interalie, Afranio, jen pri kio mi jxus pensis: cxu eblas, ke li mem sin mortigis?

--- Ho ne, prokuratoro, --- respondis Afranio, pro surprizo ecx jxetinte sin malantaùen en la braksegxo, --- pardonu, sed tio estas tute ne kredebla!

--- Ah, cxio estas kredebla en tiu urbo! Mi pretas veti, ke tre baldaù tiaj onidiroj rampos tra la tuta urbo.

Cxi tiam Afranio jxetis sur la prokuratoron sian rigardon, iom pensis kaj respondis:

--- Tio estas ebla, prokuratoro.

Sxajnis, ke la prokuratoro malvolas forlasi tiun temon pri la mortigo de la homo el Kirjat, kvankam cxio jam estis klara. Li demandis, ecx iom reveme:

--- Nu, mi sxatus vidi lin mortigata.

--- Oni tre lerte lin murdis, --- diris la estro de la sekreta servo, iom ironie rigardante Pilaton.

--- Kiel do vi povas scii tion?

--- Bonvolu atenti la saketon, prokuratoro, --- respondis Afranio, --- mi vetas, ke la sango de Jehudo sxprucis onde. Ja mi vidadis mortigitojn en mia vivo, prokuratoro.

--- Do, li ne reekstaros, cxu?

--- Nu, li reekstaros, prokuratoro, --- filozofieme ridetante diris Afranio, --- kiam la trumpeto de la Mesio, kiun oni atendas cxi tie, eksonos super li. Sed pli frue li ne ekstaros!

--- Suficxas, Afranio! Tiu demando klaras. Nun ni pasu al la entombigo.

--- La ekzekutitoj estas entombigitaj, prokuratoro.

--- Ho, Afranio, jugxi vin estus krimo. Vi meritas plej altan rekompencon. Kiel gxi estis?

Afranio komencis rakonti kaj rakontis, ke dum li sin okupis pri la afero de Jehudo, tacxmento de la sekreta gardo, komandate de lia anstataùanto, atingis la monteton kiam estigxis la vespero. Unu korpo mankis sur la pinto. Pilato tremeris, raùke diris:

--- Ah, kiel mi povis preteratenti tion!

--- Ne zorgu pri tio, prokuratoro, --- diris Afranio kaj daùrigis sian rakonton: --- Levinte sur la cxaron la kadavrojn de Dismas kaj Gestas, kies okuloj jam estis elbekitaj de la rabbirdoj, oni tuj komencis sercxi la trian korpon. Tre baldaù oni gxin trovis. Iu homo ...

--- Levio Mateo, --- ne demande, sed plie aserte diris Pilato.

--- Jes, prokuratoro ...

Levio Mateo sin kasxis en kaverno en la norda deklivo de la Kalva Kranio atendante la mallumon. La nuda korpo de Jesxua Ha-Nocri estis cxe li. Kiam la gardistoj kun torcxo eniris la kavernon, Levio igxis despera kaj furioza. Li kriis, ke li faris nenian krimon, ke laù la legxo, cxiu ajn deziranto rajtas entombigi ekzekutiton. Levio Mateo diradis, ke li malvolas disigxi de la korpo. Li estis ekscitita, kriis ion konfuzan, jen petante, jen minacante kaj malbenante ...

--- Cxu li necesigis ke oni lin arestu? --- malserene demandis Pilato.

--- Ne, prokuratoro, ne, --- tre trankvile respondis Afranio, --- la aùdaca malsagxulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.

Kompreninte la diritan Levio kvietigxis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros ecx mortigote, kaj por tiu celo li ecx prezentis pantrancxilon, kiun li havis kune.

--- Cxu oni lin forpelis? --- obtuzvocxe demandis Pilato.

--- Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataùanto permesis al li partopreni la entombigon.

--- Kiu el viaj anstataùantoj estris la tacxmenton?

--- Tolmajo, --- respondis Afranio, kaj angore redemandis: --- cxu li faris eraron?

--- Daùrigu, --- diris Pilato, --- mi trovas nenian eraron. Gxenerale, mi iomete perpleksigxas, cxar sxajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.

--- Levion Mateon oni akceptis sur la cxaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jersxalaim. Tie la tacxmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en gxi cxiujn tri ekzekutitojn.

--- Cxu nudaj?

--- Ne, prokuratoro, la tacxmento havis por tio hxitonojn. Al cxiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jesxua havis unu entrancxon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosajxo estas fermita, plenigita je sxtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.

--- Ahx, se mi estus antaùvidinta tion! --- diris Pilato kun cxagrengrimaco. --- Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo ...

--- Li estas cxi tie, prokuratoro!

Largxe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:

--- Mi dankas al vi pro cxio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaù Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, --- la prokuratoro prenis el la posxo de la zono, kusxanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis gxin al la estro de la sekreta servo, --- mi petas akcepti tiun memorajxon.

Afranio sin klinis:

--- Tio estas granda honoro, hegemono.

--- La tacxmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaùdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jesxua.

--- Jes, prokuratoro, --- diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:

--- Al mi, cxi tien! Lumilon en la portikon!

Afranio jam iris en la gxardeno kaj malantaù la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaù la prokuratoro, kaj la luna nokto retirigxis en la gxardenon, kvazaù forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataù Afranio sur la balkonon pasxis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la gxardenon kaj malaperis.

La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aùdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.

La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaùta, cxifonvestita, lin tutan kovris krustigxinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaù lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aù sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.

La silento daùris longe; gxin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizagxo sxangxis la koloron, li sxanceligxis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.

--- Kio estas al ci? --- demandis Pilato.

--- Nenio, --- respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaù li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo eksxvelis kaj resxrumpis.

--- Kio estas al ci, respondu, --- ripetis Pilato.

--- Mi estas laca, --- diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.

--- Sidigu cin, --- Pilato montris al la braksegxo.

Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la segxo, jxetis timigitan rigardon sur la orajn brak'apogilojn kaj sidigxis ne sur la segxon sed sur la plankon apude.

--- Diru, kial ci ne sidigis cin sur la segxon? --- demandis Pilato.

--- Mi estas malpura, mi gxin makulus, --- diris Levio rigardante malsupren.

--- Tuj oni donos al ci por mangxi.

--- Mi ne deziras mangxi, --- respondis Levio.

--- Kial ci mensogas? --- paceme diris Pilato, --- ci ne mangxis la tutan tagon aù eble ecx pli longe. Nu bone, ne mangxu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la trancxilon kiun ci havis.

--- La soldatoj gxin de mi forprenis kiam ili kondukis min cxi tien, --- respondis Levio kaj sombre aldonis: --- Oni redonu gxin al mi, mi devas gxin reporti al la posedanto, mi gxin sxtelis.

--- Por kiu celo?

--- Por distrancxi la sxnurojn, --- respondis Levio.

--- Marko! --- kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro pasxis sub la portikon. --- Lian trancxilon al mi donu.

El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantrancxilon, donis gxin al la prokuratoro kaj foriris.

--- Kie ci prenis la trancxilon?

--- En la panbutiko cxe la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.

Pilato rigardis la largxan klingon, ial kontrolis per la fingro, cxu gxi estas akra, poste diris:

--- Pri la trancxilo ne zorgu, gxi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jesxua.

Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizagxo igxis tute hida.

--- Vi volas cxion forpreni, cxu? Ankaù la lastan, kion mi havas? --- li demandis.

--- Mi ne diris ja: fordonu, --- respondis Pilato, --- mi diris: montru.

Levio sercxis en la cxebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato gxin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj strecxante la okulojn komencis esplori la apenaù legeblajn inkosignojn.

Kompreni tiujn acxe skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskaù gxis la pergameno, sxovis sian fingron laù la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: «La morto ne estas ... Hieraù ni mangxis dolcxajn printempajn bakurotojn ...»

Grimacante pro la strecxo li malcxifris: «Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo ... La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo ...»

Subite Pilato ekskuigxis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: «... malvirto pli ... ol la malkuragxo».

Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo gxin etendis al Levio.

--- Prenu, --- li diris. Post nelonga silento li aldonis: --- Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre ricxa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.

Levio ekstaris kaj respondis:

--- Ne, mi ne volas.

--- Kial? --- demandis Pilato kaj lia vizagxo malheligxis, --- cxu mi estas al ci malagrabla? Cxu ci min timas?

Denove la malbona rideto hidigis la vizagxon de Levio:

--- Ne, cxar ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizagxon post ol ci lin mortigis.

--- Silentu, --- respondis Pilato, --- prenu monon.

Levio kapneis, la prokuratoro daùrigis:

--- Mi scias, ke ci opinias cin discxiplo de Jesxua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Cxar, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antaù la morto li diris, ke li riprocxas neniun, --- Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizagxo tikis. --- Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?

Levio subite proksimigxis al la tablo, apogigxis sur gxi per ambaù manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:

--- Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jersxalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankoraù versxigxos.

--- Ankaù mi scias, ke gxi ankoraù versxigxos, --- respondis Pilato, --- ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, cxu?

--- Murdi cin mi ne sukcesos, --- nudiginte la dentojn rikanis Levio, --- mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.

Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimigxi kaj diris:

--- Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita cxi-nokte.

Levio saltis de la tablo malantaùen, jxetis cxirkaù sin sovagxan rigardon kaj kriis:

--- Kiu faris tion?

--- Ne jxaluzu, --- rikanis Pilato frotante siajn manojn, --- sxajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.

--- Kiu faris tion? --- flustre ripetis Levio.

Pilato respondis:

--- Tion faris mi.

Levio malfermis la busxon, sovagxe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:

--- Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu gxin faris. --- Kaj post paùzo: --- Nu, cxu nun ci ion prenos?

Levio iom pensis, mildigxis, fine li diris:

--- Oni donu al mi puran pergamenpecon.

Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima pasxado de la gardosoldatoj en la gxardeno. La luno estis rapide paligxanta, cxe la kontraùa cxielrando vidigxis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antaù longe estingigxis. Sur la lekto kusxis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.

Tiel renkontis la matenrugxon de la dek kvina de Nisan' la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 26

Getsemano [PIV] ---

Biblio: {Aramee gath-sxemanin} signifas olivpremejo. Vd [Biblio], Mateo 26:36.


lumiloj kvinopaj ---

oni plie atendus tie lumilon sepbrancxan; tamen la kvinopa lumilo ja estis simbolo de la Torao; iuj vidas en tiu bulgakovajxo aludon al la lumaj kvinpintaj Kremlaj steloj.


tetradrahxmo ---

Historio: kvardrahxma monero;
«drakm²o. 1 Helena monero (4,36 g da argxento)...» [PIV].


regxo astrologiisto; Pila, la bela muelistidino ---

laù la poemo pri la kavaliro Pilato de Ponto, la regxo Atus patro de Pilato estis astrologiisto; foje dum vojagxo li rigardis la cxielon kaj vidis, ke filon, kiun li generus tiunokte atendus eksterordinara famo; la korteganoj indikis al li muelistidinon Pila (do, la nomo de la regxido estas kombinajxo de la nomoj de liaj gepatroj); kio nature pensigas pri la «Schöne Müllerin» de Schubert (%vd 32.5).


mencios ... menciigu ---

en la traduko la senco estas iom sxangxita.

Originale en ambaù okazoj estas unu sama verbo, {Ruse pomânutí}, kiu ruse signifas mencii (do, Jesxua aludas la mencion pri Pilato en la Kredo, kiu proverbigxis kiel senmerita asociajxo: «popal, kak Pilat v svâtcy» -- trafis, kiel Pilato en la Kredon), dum Pilato uzas gxin laù gxia slavona senco rememori (ekz-e en la pregxo «Pomâni mâ, Gospodi, vo carstvii Tvoemì» -- Rememoru min, Sinjoro, en Via regno; kp [Biblio] Psalmo 132:1).


En-Sarid ---

alia nomo de Nazaret [Farrar].


Valerio Grato ---

Romia cxefadministranto de Judujo (15--26 p.K.) kiu senpere antaùis Pilaton.


Tolmaj·o {orig. Tolmaj} ---

aramea virnomo, kp [Biblio] 2Samuel 3:3 kaj la nomon de la apostolo Bartolomeo ({Aramee bar-tholmaj} t.e. Tolmajido, t.e. Ptolemeido).


La morto ne estas ... klara kristalo ---

Kp [Biblio] Apokalipso 21:4 kaj 22:1.

bakurotoj ---

Biblio: la vorto {orig} bakuroty ne ekzistas en la rusa; {Hebrea /baqurot/} signifas «figoj» vd [Biblio] Jeremia 24:2, Marko 11.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]