[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

27
La fino de la apartamento n-ro 50

Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la cxapitro, «... tiel renkontis la matenrugxon de la dek kvina de Nisan' la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato» --- estigxis mateno.

En la malgranda korto, en la brancxaro de la saliko kaj de la tilio, aùdigxis gxoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.

Margarita levis sin de la segxo, sin tir'etendis kaj nur tiam sxi sentis, kiom lacdoloras sxia tuta korpo, kiel dormema sxi estas. Menciendas, ke en sxia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en sxiaj pensoj, sxin neniel konsternis la fakto, ke la nokton sxi pasigis supernature. Sxin ne ekscitis la rememoro, ke sxi estis cxe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al sxi redonita, ke el la cindro reestigxis la romano, ke denove cxio retrovigxis sur sia loko en la kelo cxe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Baksxisxev. Resume, la konatigxo kun Voland faris al sxi nenian damagxon psikan. Cxio estis, kvazaù tiel gxi devis esti. Sxi iris en la alian cxambron, konvinkigxis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malsxaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis cxe la kontraùa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, dissxirita littuko. Post unu minuto sxi dormis, kaj tiun matenon sxi nenion songxis. Silentis la du cxambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malcxefa strateto.

Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagigxo de la sabato, maldormis tuta etagxo de unu el la Moskvaj organizoj, kaj gxiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj masxinoj, radiis per plena lumo, trancxanta la helon de la levigxanta suno.

La tuta etagxo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.

Propre, la afero klaris jam de hieraù, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaùe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, sencxese, la maldorma etagxo plu ricevadis novan materialon.

Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanajxo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el cxiuj cxi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.

La unua homo, devigita viziti la sendorman etagxon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonovicx Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.

Vendrede post la tagmangxo en lia apartamento situanta en la domo cxe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira vocxo petis voki al la aparato Arkadion Apolonovicx. Ties edzino, kiu estis malkrocxinta la aùdilon, mishumore respondis, ke Arkadio Apolonovicx malbone fartas, ke li enlitigxis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la vocxo tre lakone informis sxin pri tio.

--- Unu sekundon ... tuj ... unu minuton, --- balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide sxi impetis en la dormocxambron por forsxiri lin el la lito, en kiu li kusxis suferante inferajn turmentojn cxe la rememoro pri la hieraùa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.

Verdire, ne post unu sekundo, ecx ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu sxuon je la maldekstra piedo, staris cxe la aparato kaj en gxin balbutis:

--- Ha lo, estas mi... jes, mi aùskultas, mi aùskultas...

Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj cxiujn abomenajn adultajxojn pri kiuj la malfelicxulo Arkadio Apolonovicx estis konviktita, elsxovis timigitan vizagxon tra la pordo de la koridoro kaj pusxante la alian sxuon en la aero sxi flustradis:

--- La sxuon surmetu, la sxuon ... la piedojn vi malvarmumos ...

Arkadio Apolonovicx, per la nuda piedo kaj per sovagxaj rigardoj signante ke sxi foriru, murmuris en la telefonon:

--- Jes, jes, certe, mi komprenas ... Tuj mi alveturos ...

La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etagxo, kie disvolvigxis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla gxi estis, cxar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatigxo en la logxio, sed krome --- kiel cirkonstancon, tamen ja necesan --- ankaù pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jelohxovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.

Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonovicx, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis gxuste Voland, --- la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj --- inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 cxe la strato Sadovaja --- oni tuj determinis la lokon, kie estis sercxendaj la kulpaj je cxiuj cxi aventuroj.

La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj ecx plurfoje, oni zorge gxin trasercxis, perkutis gxiajn murojn, esploris la kamentubojn, sercxis kasxejojn. Tamen cxiuj cxi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgraù la firma kaj kategoria aserto de cxiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.

Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aù alian paperon, kontrakton aù invitilon, neniu pri li ion aùdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, jxuris grandajn jxurojn, ke la malaperinto Stecxjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Stecxjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni objxetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la cxielo. Kaj laù la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.

Poste tiu Prohxoro Petrovicx, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono ...

Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kaùzis ekstazan gxojon de Anna Ricxardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankoraù unu parentezajxo: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Prohxoro Petrovicx plene aprobis cxiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.

... do, tiu Prohxoro Petrovicx absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.

Rezultis, pardonon, absurdajxo: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn --- sed neniel eblas lin trovi. Trudigxas demando: cxu la tero lin englutis post lia fi-seanco, aù, laù ies asertoj, cxu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankaù akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo sxajnas implici, ke la estraro mem de la malfelicxa teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fugxis el Moskvo.

Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Suficxis kompari la konduton de Keroaso cxe la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj --- ekzemple, kiam finigxis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij --- por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo Astoria, en la kvara etagxo, apud la cxambro okupita de la repertuarestro de unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado, do gxuste en la numero konata pro siaj grizblua meblaro kun orizajxoj kaj bonega bancxambro.

Trovite kasxanta sin en la vestosxranko de la numero 412 de Astoria, Rimskij tuj igxis arestita kaj pridemandita surloke, en Leningrado. Post kio Moskvon venis telegramo, sciiganta ke la financa direktoro de Varieteo estas en neresponsiva stato, ke la demandojn li respondas per absurdajxoj aù rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kasxu en blenditan kameron sub armitan gardon. El Moskvo oni per telegramo ordonis transporti sub gardo la financan direktoron en Moskvon, sekve de kio je la vendredo vespere Rimskij sub la indikita gardo forveturis per vespera trajno.

Egale je la vendredo vespere oni trovis ankaù la spuron de Latronov. Dissendinte al cxiuj urboj sercxotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antaù nelonge estis en Jalto, tamen jxus li per avio forflugis al Moskvo.

La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Puncxo. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazaù englutite de la tero.

Intertempe oni devis sin okupi ankaù pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterodinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la Gloran Maron (alvorte: profesoro Stravinskij en la daùro de du horoj sukcesis normaligi cxiujn per iaj hipodermaj injektoj), sin okupi pri la personoj, prezentantaj al aliaj personoj aù organizoj cxian rubajxon kvazaù monon, kaj pri la viktimoj de tiaj trompaj pagoj.

Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el cxiuj cxi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, sxtelita dum la hela tago rekte el la cxerko en la Gribojedova salonego.

Kvazaù sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn masxojn de tiu komplika afero, disjxetitajn tra la tuta urbego.

Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antaù cxio petis disponigi al li la liston de cxiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivanicx Nudokrudov kaj la malfelicxa anoncisto suferinta la kapforsxiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankaù ili igxis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaicx Senhejmulo interesis la enketiston eksterodinare.

Je la vendredo antaùvespere cxe Ivacxjo en la cxambro 117-a malfermigxis la pordo kaj envenis juna, rozvizagxa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antaù si li vidis en la lito palacxan kaj lacvizagxan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la cxirkaùaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la cxirkaùajxojn, jen en la internon de la juna homo.

La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaicx por interparoli pri la antaùhieraùaj incidentoj cxe la Patriarhxa lageto.

Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, ecx, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la jxaùdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni aùskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.

Sed, ho ve, Ivacxjo tute sxangxigxis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj gxentile respondi je cxiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentigxis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.

Antaù la veno de la enketisto Ivacxjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antaù liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun gxia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun gxia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco gxis la tegmentoj sinkinta en la preskaù tropika verdajxo de gxardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperrugxo super tiu verdajxo, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marsxi sub la muregoj de la pramalnova urbo.

En sia duondormo li viziis viron senmovan en braksegxo, razitan, kun flavacxa tiknervoza vizagxo, viron en blanka mantelo kun rugxa subsxtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan gxardenon. Ivano songxis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakigxintaj fostoj kun transversaj traboj.

Sed la okazinta cxe la Patriarhxa lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.

--- Nun diru, Ivano Nikolaicx: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?

Apenaù perceptebla indiferenta rideto ial tusxetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:

--- Mi estis malproksime.

--- Kaj tiu kvadratita, cxu li estis tuj apud la turnokruco?

--- Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.

--- Cxu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?

--- Mi memoras. Li ne venis. Li malstrecxe sidacxis.

Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivacxjo, deziris al li plej rapide resanigxi kaj esprimis la esperon baldaù legi liajn novajn poeziajxojn.

--- Ne, --- mallaùte respondis Ivano, --- mi ne plu versos.

La enketisto gxentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldaù finigxos.

--- Ne, --- respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingigxanta horizonto, --- por mi cxi tio neniam finigxos. La versajxoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versajxoj, nun mi tion komprenas.

La enketisto forlasis Ivacxjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon gxis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis cxiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili cxiuj originis el la murdo cxe la Patriarhxa. Evidente, nek Ivacxjo, nek la kvadratita pusxis sub la tramon la malfelicxan prezidanton de Massolit; mehxanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin jxetis sub la tramon (aù falis sub gxin) hipnotigite.

Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis gxuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per vocxo krakanta, jen per vocxo nazsona, foje-foje malfermigxis gxia fenestro, ecx pli ol tio, el la apartamento aùdigxis la sonoj de gramofono. Nu, cxiun fojon, kiam oni gxin vizitis, absolute neniu estis en la logxejo. Kaj oni gxin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Ecx, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante cxiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaù la malantaùan enirejon; ecx plie, sur la tegmento cxe la fumtuboj oni arangxis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.

Tiel la afero trenigxis gxis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj sxuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni aùdis la pordon malfermigxi kaj refermigxi malantaù la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkasxis la gastigantojn, sed --- kaj tio ja estis tute surpriza --- oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.

Do, kiel ni jam diris, tiele la afero trenigxis gxis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alterigxis sesloka pasagxera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviigxintaj pasagxeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovagxa stoplobarbo, almenaù tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakajxa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktocxemizon, novajn, jxus acxetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaù li disigxis de la sxtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanovicx Latronov, sidis antaù la enketistoj. Li alsxutis novajn informojn. Nun igxis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Stecxjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliigxis, tamen tio ne faciligis la aferon; ecx male, gxi nun aspektis ankoraù pli komplika, cxar evidentigxis, ke kapti individuon kapablan arangxi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laù sia propra peto Latronov igxis ensxlosita en sekuran kameron, kaj antaù la enketistoj aperis Puncxo, jxus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.

Malgraù ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis gxuste per mensogo. Nu, tiun perfidajxon oni ne jugxu tro severe. Cxar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen cxi-okaze Puncxo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la jxaùdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola gxis ebriigxo, poste ien iris --- kien, li ne plu memoras --- kaj ankoraù ie drinkis vodkon --- kie, li jam ne memoras --- kaj ie kusxacxis cxe latbarilo --- kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Puncxo ekploregis kaj murmuris per tremanta vocxo, jxetante cxirkaùen malkuragxajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaùzon ol la timego pri la vengxo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti ensxlosita en blenditan kameron.

--- Jen tedajxo! Ankoraù unu obsedata de blendita kamero, --- grumblis unu el la enketistoj.

--- Ilin forte teruris la banditoj, --- diris la kriminalisto vizitinta Ivacxjon.

Laùeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos ecx sen ia ajn kamero, kaj tiam sciigxis, ke nenian vodkon li drinkis cxe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika ...

--- Ah, kiu similas virkaton, cxu?

--- Jes, jes, --- flustris la administristo mortetante pro timo kaj cxiusekunde rigardante cxirkaùen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaù du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo, ke per li oni preskaù pereigis la financan direktoron Rimskij ...

Je tiu momento estis venigata Rimskij, jxus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaù povis rekoni la financan direktoron de antaù kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris cxi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Puncxon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto ensxlosi lin en blenditan kameron.

Anjon oni arestis je la momento kiam sxi provis enmanigi al kasistino de la cxiovendejo cxe Arbat' dekdolaran bileton. Sxian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo cxe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laù sxiaj vortoj, sxi estis levinta por prezenti gxin al la milicio, oni aùskultis tre atente.

--- Cxu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? --- oni demandis Anjon.

--- Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj,- sxi respondis.

--- Tamen cxu vi certas, ke li donis al vi gxuste cxervoncojn?

--- Ja mi scias, kio estas cxervoncoj, --- respondis Anjo.

--- Do, kiam ili transformigxis en dolarojn?

--- Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, --- kricxe respondis Anjo, --- ni estas en nia rajto! Ni ricevis rekompencon, kontraù gxi ni acxetas indienon ... --- kaj sxi ekgalimatiis ke sxi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etagxo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.

Cxi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, cxar Anjo jam cxiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por cxiuj, sxi forlasis la institucion.

Poste trenigxis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivanicx, jxus arestita nur sekve de stultajxo de sia jxaluza edzino, antaùmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo cxe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al cxiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaù tiu vojagxo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivanicx iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormocxambron kun la forjxetita subrobo en la mano, aù ke li nomis Natasxan Venera. Laù liaj vortoj, okazis tiel, ke Natasxa elflugis tra la fenestro, lin ekrajdis kaj direktis for el Moskvo ...

--- Obeante la perforton, mi devis cedi, --- diris Nikolao Ivanicx. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki ecx unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.

La depozicio de Nikolao Ivanicx ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel sxia mastrumistino Natasxa, senspure malaperis. Oni faris arangxojn por ilin retrovi.

Tiel la ecx por unu sekundo ne malstrecxigxanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estigxadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu cxiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaù la falo, ke cxe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando sxtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio cxiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus ecx malagrabla.

Proksimigxis la tagmangxa paùzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermigxis fenestroj, aùdigxis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi cxe la suno.

Antaù la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aùtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302-bis, strato Sadovaja. La veturigita granda grupo tuj dividigxis je du malgrandaj, el kiuj la unu tra la pordega arko kaj la korto pasis rekte en la sesan cxefenirejon, dum la alia malfermis la normale najlitan pordeton de la malantaùa enirejo, kaj ambaù grupoj, cxiu per sia aparta sxtuparo, ekiris supren al la apartamento n-ro 50.

Intertempe Kerubjev kaj Azazello --- Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron --- sidis en la mangxocxambro de la apartamento finante sian matenmangxon. Voland, laù sia kutimo, estis en la dormocxambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen jugxante laù la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis gxuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.

--- Nu, kio estas tiuj interesaj pasxoj sur la sxtuparo? --- demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.

--- Nu, tie oni venas nin aresti, --- respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.

--- Ah, nu certe, certe, --- diris Kerubjev.

La venantaj per la cxefa sxtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etagxo. Tie du tubistoj klopodadis cxirkaù vaporhejtila radiatoro. La avancantoj intersxangxis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.

--- Cxiuj hejme, --- flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontraù la tubo.

Tiam la plej antaùa viro senkasxe eligis el sub sia mantelo nigran maùzeron, dum alia, iranta apud li, elposxigis dirkojn. Gxenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia posxo facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankoraù unu alia --- gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.

Unu sekundo suficxis al la grupo por malfermi la cxefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antaùcxambron; pordoklako, kiu je la sama momento aùdigxis el la kuirejo, atestis ke ankaù la dua grupo gxustatempe atingis la apartamenton per la malantaùa enirejo.

Ecx se ne plena, do almenaù parta sukceso estis cxi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disigxis, okupis cxiujn cxambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la mangxocxambro ili malkovris restajxojn de sendube jxus forlasita matenmangxo, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj gxi tenis primuson.

Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.

--- Hm jes ... vera eminentajxo, --- flustris unu el ili.

--- Ja mi ne petolas, neniun tusxas, riparas mian primuson, --- diris la besto malafable rigardante la venintojn, --- kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netusxebla.

--- Perfektega laboro, --- flustris unu el la venintoj, dum alia diris laùte kaj klare:

--- Nun, netusxebla kaj ventroparola kata mosxto, degnu veni cxi tien!

Tuj ekflugis kaj malfaldigxis silka reto, sed la lancxinto, surprize por cxiuj, maltrafis kaj kaptis per gxi nur la karafon, kiu tuj falis kaj tinte frakasigxis.

--- Perdita preno! --- blekegis la kato, --- hura! --- metinte flanken la primuson la besto eligis de malantaù sia dorso braùningon, tuj direktis gxin al la plej proksime staranta, sed fajro eksxprucis el ties mano antaù ol la kato povus pafi, kaj post la maùzera krako la kato falis kap'antaùe de la kamenbreto sur la plankon, ellasinte la braùningon kaj faliginte la primuson.

--- Cxio finitas, --- per malforta vocxo diris la besto kaj mole etendigxis en sanga flako, --- deiru por momento, lasu min adiaùi la teron. Ho mia amiko Azazello! --- abunde sangante gxemis la kato, --- kie vi estas? --- pene gxi turnis la rigardon de siaj estingigxantaj okuloj al la pordo de la mangxocxambro, --- vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo. Vi forlasis la malfelicxan Behemoton, kiun vi perfidis por unu glaso da --- verdire ja eminenta --- konjako! Nu, mia morto pezu sur via konscienco! Mi testamentas al vi mian braùningon ...

--- Reton, reton, reton, --- oni nervoze flustradis cxirkaù la kato. Tamen la reto, la diablo scias kial, obstrukcigxis en ies posxo kaj la provoj gxin eligi restis vanaj.

--- La sola, kio povas savi morte vunditan katon, --- diris Behemoto, --- estas gluto da benzino ... Kaj profitante la gxeneralan konfuzon, la kato fiksis la muzelon sur la ronda aperturo de la primuso kaj sattrinkis. Tuj cxesis la sangofluo el sub la maldekstra sxultro. La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun gxi hopis reen sur la kamenon, de tie, dissxirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj, sur la metala kurtenstango.

Tuj manoj krocxigxis je la kurteno kaj forsxiris gxin kun la stango, pro kio la suno ektorentis en la jxuse ombroplenan cxambron. Sed nek la fripone resanigxinta kato, nek la primuso falis malsupren. Sen ellasi la primuson, la kato sukcesis transsaltegi sur la lustron, pendantan de la centro de la plafono.

--- Eskalon! --- oni kriis de malsupre.

--- Ni duelu! --- blekegis la kato, flugante super la kapoj sur la svingigxanta lustro; en gxiaj piedoj reaperis la braùningo, la primuson gxi krocxis inter la lustrobrancxoj. La kato zorge celis kaj, plu pendolante super la kapoj de la venintoj, pafadis sur ilin. Bruego skuis la apartamenton. Sur la plankon hajlis kristalaj rompajxoj de la lustro, fendoradiaj steloj aperis sur la kamena spegulo, dissxprucadis stukpolvo, sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasigxis fenestroviroj, benzino versxigxis el la trapafita primuso. Nun jam ne temis pri la eventualo kapti la katon viva, la venintoj trafe kaj furioze repafis el siaj maùzeroj en la kapon, en la ventron, en la bruston, en la dorson de la besto. La pafado kaùzis panikon sur la asfalto en la korto.

Sed la pafado daùris tute ne longe kaj estingigxis per si mem. Cxar nek la katon nek la venintojn gxi iel ajn damagxis. Ne nur neniu igxis mortigita, ne estis ecx vunditoj; cxiuj, kaj ankaù la kato, restis tute sendifektaj. Iu el la venintoj, por definitive pri tio certigxi, pafis kvin kuglojn en la kapon de la malbeninda besto, kaj la kato vigle respondis, malplenigante sur lin tutan magazenon. Kun la sama rezulto: neniu sentis ecx malplejan efikon. La kato pendoletis sur la lustro, kies svingoj iom post iom malgrandigxadis, ial blovis en la tubon de sia braùningo kaj kracxetis sur sian piedon. La silente starantaj malsupre mienis tute perpleksite. Tio estis unika, aù almenaù unu el la plej maloftegaj, okazo, kiam pafado montrigxis absolute senefika. Certe, oni povus allasi, ke la braùningo de la kato estis speco de ludilo, tamen la maùzeroj de la venintoj ja estis eksterdubaj. Koncerne la unuan vundon de la kato --- pri tio jam oni povis konkludi senhezite, gxi estis nenio alia ol truko kaj fia simulajxo, egale kiel la benzintrinkado.

Estis ankoraù unu provo kapti la katon. Oni jxetis lazon, gxi krocxigxis je unu el la kandeloj, la lustro falis kaj frakasigxis. La pusxego sxajnis skui la tutan domon gxis la fundamento, tamen tute senutile. Rompajxoj sxprucis sur la cxeestantojn, la kato transflugis tra la aero kaj lokis sin alte sub la plafono, sur la supra parto de la orizita kadro de la kamena spegulo. La besto nenien intencis fugxi, ecx male, sidante en relativa sekuro, gxi komencis novan oratorajxon.

--- Mi tute ne komprenas, --- gxi diris de la supro, --- la motivojn por tia brutala traktado ...

Sed cxi tiam la apenaù komencitan oratorajxon interrompis peza, nesciate de kie venanta baso:

--- Kio okazas en la apartamento? Mi estas malhelpata en mia okupo.

Alia vocxo, malagrabla kaj nazsona, respondis:

--- Nature, estas Behemoto, la diablo prenu la pajacacxon!

Tria vocxo, tremetanta, diris:

--- Messire, estas sabato. La suno klinigxas. Jam tempas.

--- Pardonu, mi ne povas daùrigi la konversacion, --- diris la kato de sur la spegulo, --- jam tempas. --- Gxi forjxetis la braùningon, frakasante ambaù fenestrovitrojn. Poste la kato versxis malsupren iom da benzino, la benzino per si mem ekbrulis kaj la flam'ondego atingis la plafonon.

La incendio disvastigxis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj ecx cxe benzin'elversxo. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la desxirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbigxis, miaùis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantaù gxin kun sia primuso. El ekstere ekaùdigxis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum gxi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.

Tie, bedaùrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsigxis en la malalta suno inundanta la urbon.

Dume en la apartamento la pargeto ekflamigxis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kusxacxis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiigxante, la kadavro de la eksbarono von Meigel, kun la mentono tirita supren kaj kun largxe malfermitaj vitrecaj okuloj. Gxin atingi oni jam ne povis. Saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj sxultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton kaj en la antaùcxambron. Tiuj, kiuj estis en la mangxocxambro kaj en la dormocxambro, eskapis tra la koridoro. Ankaù tiuj, kiuj estis en la kuirejo, alkuris kaj impetis en la antaùcxambron. La salono jam plenis je fajro kaj fumo. Preterkurante, iu sukcesis diski la telefonnumeron de la fajrobrigado, lakone krii en la aùdilon:

--- Sadovaja, tricent du bis!

Maleblis plu resti ene. La flamo sxprucis en la antaùcxambron. Spiri igxis malfacila.

Apenaù el la frakasitaj fenestroj de la sorcxita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:

--- Fajro, fajro! Incendio!

En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:

--- Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!

Je la momento, kiam de Sadovaja ekaùdigxis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj rugxaj aùtomobiloj, kiuj rapidis de cxiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etagxo, tri siluetojn malhelajn, sxajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 27

saliko ---

en la originalo vetla ({Latine salix alba} {France saule blanc} {Bulgare bâla vìrba}, {Germane Silberweide} {Cxehxe bíla vrba}, {Pole l/ozina). [BE61] tradukas gxin per blanka saliko. --- Cetere oni povas rimarki malkoheron kun cxap. 13, kie temis pri siringo kaj acero.


unu el la Moskvaj organizoj ---

evidente, temas pri OGPU, la tiama politika polico, kies cxefa oficejo situis cxe la placo Lubjanka en Moskvo. «Vasta placo» kaj «fenestroj radiantaj per plena lumo» estis la trajtoj impresintaj multajn samtempulojn.


La domo cxe la ponto Kamennij ---

klara aludo al La Registara Domo, kie en la koncerna epoko logxis altrangaj partiaj kaj sxtataj funkciuloj. Gxi estas priskribita en la romano de Ju. Trifonov «La domo cxe la bordstrato».


Centra Spektaklokomisiono ---

en la originalo la nomoj de tiu komisiono iom varias.


Alvorte ---

parenteze, interalie. {Ruse k slovu, kstati} {Angle incidentally, by the way} {France à propos.}


repertuarestro {Ruse zaveduûçij repertuarom} ---

teatra estrarano responsa pri la selektado kaj literatura redaktado de verkoj por la repertuaro de teatro.


mortetante pro timo (figursence) ---

paralizate de timo, {Ruse zamiraâ ot strahxu} {France mourant de peur} {Germane vor Angst vergehen.}


malpaki ---

slanga vorto por «rakonti», ofte kun la nuanco de eldevigita konfeso aù kompleteco. {Ruse vylojxití} {Germane auspacken.}


indikulo ---

komplico de sxtelistoj aù banditoj indikanta la lokon aù aliajn favorajn cirkonstancojn por la krimo. {Ruse navodcxik} {France indicateur} {Germane Zubringer.}


ni estas en nia rajto ---

uzi gxeneraligan «ni» anstataù «mi» estas suficxe kutima popola dirmaniero; «esti en sia rajto» signifas pravi, rajti {Ruse bytí v svoëm prave} {Germane im Recht sein}.


indieno ---

presita katuno [EF].


maùzero [BE81] --- germana sistemo de paf'armiloj (fusilo, pistolo k.a.) de la fratoj Mauser. {Ruse mauzer} kutime rilatas al pistolo.


perdita preno ---

kalembure uzita kartluda termino ({Ruse remiz}).


braùningo ---

aùtomata pistolo inventita cx. 1906 de usonano Browning.


benzino ---

tiele en la originalo. Verdire, benzino ne estis kutima hejtajxo por primusoj.


hop·i {Ruse siganutí} ---

salti. La PIVaj difinoj sxajnas dubindaj: hop! ({R}, {Ukrajne} hop! esprimas ne tiom instigon al salto (por tio suficxus ek!), kiom aprobon, plenumkonstaton, memlaùdon; tio klarigas la ekzemplan proverbon («ne diru hop antaù la salto»; do, hop! = jen prete!).


ambaù fenestrovitroj ---

por pli bone reteni la varmon dum la vintroj la fenestroj en la meza Rusujo estas duoblaj.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]