[ Antaùa fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

EPILOGO

Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, cxe la sunsubiro, Voland forlasis la cxefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?

Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta cxefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiajxo.

La aùtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj aùdis en trajno, dumvoje al Krimeo, rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj --- laù la strikta senco de la vorto --- kaj tiele disveturis hejmen en taksio.

La vortoj malsankta potenco estis flustrataj en la atendovicoj cxe la laktejoj, en la tramoj, en la vendejoj, en la apartamentoj, en la kuirejoj, en la trajnoj lokaj kaj longdistancaj, en la stacidomoj kaj sur la substacioj, en la vilaoj kaj sur la plagxoj.

La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj ecx mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, laù la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple gxin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la cxefurbon. La karbonigxinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.

La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: cxio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.

Certe, por kapti la bandon oni faris arangxojn urgxajn kaj energiajn, sed bedaùrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon Voland, kun cxiuj siaj komplicoj malaperis kaj poste nenie manifestigxis, nek en Moskvo nek aliloke. Nature, trudigxis la hipotezo ke li fugxis eksterlanden, sed ankaù tie mankis indikajxoj pri lia cxeesto.

La enketo pri tiu afero daùris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Ecx sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da frenezigxintaj homoj, estis ankaù mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu missxanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindajxoj de Moskvo, la eksbarono von Meigel. Cxar tiuj du ja estis mortigitaj. La cindrigxintajn ostojn de la dua oni trovis en la apartamento n-ro 50, strato Sadovaja, post ol la incendio estis estingita. Jes, estis viktimoj, kaj tiuj viktimoj neprigis enketon.

Tamen estis ankaù aliaj viktimoj, jam post ol Voland forlasis la urbon, kaj tiuj viktimoj, ho ve, estis nigraj katoj.

Proksimume cento da tiuj pacemaj bestoj, utilaj kaj amikaj al la homo, igxis pafmortigitaj aù alimaniere ekstermitaj en diversaj partoj de la lando. Ne malpli ol dek kvin katoj, kelkaj el ili tre kripligite, trafis en miliciejojn en diversaj urboj. Ekzemple, en Armavir' iu civitano venigis en miliciejon unu el tiuj tute senkulpaj bestoj, kunliginte gxiajn antaùajn piedojn.

La koncerna civitano kaptis la katon je la momento, kiam gxi friponmiene (ho jes, la katoj aspektas fripone! Tamen ne tial ke ili estas malvirtaj, sed pro la timo ke iu pli forta ol ili --- hundo aù homo --- faros al ili damagxon aù ofendon. Ambaù faroj estas tre facilaj, tamen neniom honorindaj, mi vin certigas. Ho, neniom honorindaj!); do, kiam la kato estis ial impetonta en la lapojn.

Alfalinte sur la beston kaj desxirante de sia kolo la kravaton por gxin ligi, la civitano murmuris venene kaj minace:

--- Ah ha! Cxu cxe nin en Armaviron vi bonvolis veni, sinjoro hipnotigisto? Nu, cxi tie oni tute vin ne timas. Ne sxajnigu, ne sxajnigu do vin muta! Ni jam komprenis, kun kia birdo ni havas la aferon!

La civitano kondukis la katon en la miliciejon, trenante gxin je la antaùaj piedoj strecxligitaj per la verda kravato, kaj pusxetante per sia sxupinto la kompatindan beston por nepre irigi gxin sur la malantaùaj piedoj.

--- Vi cxesu, --- li kriadis akompanate de fajfantaj buboj, --- vi cxesu stultumi! Bonvolu iri normale, kiel cxiuj!

La nigra kato nur fluigis martirajn rigardojn. La naturo rifuzis al gxi la parolkapablon, kaj neniel gxi povis sin pravigi. Sian savon la kompatinda besto sxuldas unue, al la milicio, kaj due, al sia mastrino, honorinda vidva maljunulinjo. De kiam la kato pasxis en la miliciejon, oni tuj konstatis, ke la spirajxo de la civitano fortege odoras je alkoholo, sekve de kio tuj estigxis dubo pri liaj deklaroj. Dume la maljunulino, informite de la najbaroj pri la aresto de sxia kato, kuris al la miliciejo kaj trafis tre gxustatempe. Pri sia kato sxi liveris plej flatan referencon, eksplikis, ke sxi konas gxin kvin jarojn, de kiam gxi estis malgranda katido, sxi deklaris, ke sxi garantias pri gxi kiel pri si mem, sxi pruvis, ke malestas indikoj pri ia ajn gxia misfaro kaj ke gxi neniam veturis al Moskvo. Naskite en Armavir', tie gxi kreskis kaj lernis la muskaptadon.

La kato igxis malligita kaj redonita al sia mastrino, verdire, suferinte kruelan sortobaton kaj praktike spertinte, kio estas eraro kaj kalumnio.

Krom la katoj, malagrablajxojn havis ankaù iuj el la homoj. Inter aliaj, dum mallonga tempo estis arestitaj: en Leningrado, la civitanoj Wohlmann kaj Volper; en Saratovo, Kievo kaj Hxarkovo, tri Volodin-oj; en Kazano, Volohx; kaj en Penzo, sed evidenta motivo --- Vermicxelov, kandidato pri la hxemiaj sciencoj ... Verdire, cxi-lasta estis altega, tre brunhaùta kaj korve nigrahara.

En diversaj lokoj arestojn suferis naù Korovin-oj, kvar Korovkin-oj kaj du Karafjev-oj.

En la stacidomo Belgorod, iun civitanon vojagxantan al Sebastopolo oni eltrajnigis ligita. La civitano provis amuzi la kunvojagxantojn per kartaj trukoj.

En Jaroslavlo, je la plej strecxa tagmangxa horo, en restoracion venis civitano portanta subbrake primuson, kiun li jxus reprenis post riparo. La du pordistoj, apenaù lin ekvidinte, tuj forlasis sian postenon en la vestejo kaj fugxis, post ili fugxis el la restoracio cxiuj klientoj kaj la tuta personaro. Dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo.

Okazis ankoraù multaj aferoj, pri tio oni povus paroli senfine. Estis granda ekscitigxo en la mensoj.

Refoje kaj denove, oni laùmerite aprezu la laboron de la enketistoj. Ili faris cxion ne nur por kapti la krimulojn, sed ankaù por klarigi iliajn mahxinaciojn. Kaj cxio estas klarigita, kaj oni ne povas negi, ke tiuj klarigoj estis raciaj kaj nerefuteblaj.

La reprezentantoj de la enketo kaj spertaj psikiatroj konstatis, ke la anoj de la krima bando, aù almenaù unu el ili (precipe suspektinda estis Kerubjev), havis eksterordinaran hipnotigan forton kaj kapablis vidigi sin ne tie, kie ili fakte estis, sed en pozicioj iluziaj, sxovitaj. Krome, ili povis laùvole sugestii al la renkontatoj, ke iuj objektoj aù homoj estas tie, kie ili fakte malestis, kaj inverse, forigi el onia vidkampo homojn aù objektojn, kiuj fakte tie cxeestis.

Cxe la lumo de tiuj klarigoj absolute cxio igxis facile komprenebla, ecx la fenomeno, pleje ekscitinta la gecivitanojn: la sxajne neklarigebla kugloimuno de la kato, evidentigxinta dum la pafado en la apartamento n-ro 50, kiam oni provis aresti la fiulon.

Nature, nenia kato estis sur la lustro, neniu reciprokis el ia ajn braùningo, oni pafis al vaka loko, dum Kerubjev, sugestiinte, ke la kato miskondutas sur la lustro, povis sengxene resti malantaù la dorso de la pafantoj, grimacadi kaj gxui sian grandegan, tamen krime uzatan hipnotigan kapablon. Kaj certe estis li, kiu incendiis la apartamenton, disfluiginte la benzinon.

Evidente, Stecxjo Latronov tute ne flugis al Jalto (tio superus la kapablojn de hipnotigisto, ecx tia, kiel Kerubjev), kaj telegramojn de tie ne sendis. Timigite de la Kerubjeva artifiko pri kato pikprenanta fungon per forko, li svenis en la juvelistvidvina apartamento kaj restis tiel kusxi gxis Kerubjev, por lin moki, surkapigis al li la kalpakon kaj sendis lin al la Moskva aerodromo, antaùe sugestiinte al la atendantaj kriminalistoj, ke Stecxjon venigos avio alfluginta el Sebastopolo.

Verdire, la kriminala milicio de Jalto asertis, ke Stecxjo gxin vizitis nudpieda kaj ke gxi sendis pri li telegramojn al Moskvo; tamen ecx unu tia telegramo ne trovigxis en la dosieroj, kio sekvigis malagrablan sed tute nerefuteblan konkludon, ke la hipnotiga bando kapablas hipnotigi tra grandaj distancoj, kaj ne nur unuopulojn, sed tutajn grupojn da personoj. En tiuj kondicxoj la krimuloj povis frenezigi ecx homojn, dotitajn je plej fortika psika konstitucio.

Oni ne bezonas paroli pri tiaj bagateloj, kiel la kartaro en la posxo de partera spektanto, aù la malaperintaj inroboj, aù la miaùanta bereto, aù ceteraj similajxoj! Tiajn trukojn povas prezenti cxiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo, egale kiel la banalan artifikon pri la forsxirita kapo de la anoncisto. Ankaù la parolanta kato estas simila infanajxo. Por prezenti al la homoj tian katon suficxas posedi la unuajn elementojn de la ventroparolado, kaj oni ja ne povas dubi, ke la arto de Kerubjev konsiderinde superis la elementan nivelon.

Jes, cxiuj cxi kartaroj kaj falsaj leteroj en la teko de Nikanoro Ivanicx estis bagateloj, temas tute ne pri ili. Sed li, Kerubjev, pelis Berliozon al la certa morto sub la tramon. Li, Kerubjev, frenezigis la kompatindan poeton Ivano Senhejmulo, kiun li igis vizii en turmentaj halucinoj la antikvan Jersxalaimon kaj la sunbruligitan aridan Kalvan Monton kun la tri ekzekutatoj pendantaj sur la fostoj. Li, Kerubjev, kune kun sia bando malaperigis Margaritan Nikolavnan kaj sxian mastrumistinon Natasxa. Parenteze: tiun aferon la enketistoj speciale atentis. Necesis determini, cxu la virinoj estis forrabitaj de la murdista kaj incendiista bando, aù cxu ili libervole forlasis la urbon kun la krima kompanio? Surbaze de la absurda kaj konfuza depozicio de Nikolao Ivanicx kaj atentante la strangan kaj frenezan mesagxon, kiun Margarita Nikolavna lasis por sia edzo --- la mesagxon, ke sxi igxas sorcxistino! --- konsiderinte la cirkonstancon, ke Natasxa malaperis lasinte en la domo cxiujn siajn vestajxojn, --- la enketistoj konkludis, ke ambaù estis hipnotigitaj, simile al multaj aliaj, kaj en tiu stato forrabitaj de la bando. Estigxis konjekto --- probable tute gxusta --- ke la krimulojn allogis la belo de la du virinoj.

Tamen jen kio restis absolute malklara por la enketistoj: la motivo, kiu igis la bandon forrabi el psikiatria kliniko mensmalsanulon kiu mem nomis sin majstro. Tion determini oni ne sukcesis, egale kiel la nomon de la forrabita paciento. Tiel li por cxiam perdigxis sub la malviva alnomo: «Numero cent dek oka el la unua konstruajxo».

Do, preskaù cxio estis klarigita, kaj la enketo finigxis, kiel gxenerale finigxas cxio en la mondo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj paligxis la rememoroj pri Voland, pri Kerubjev kaj pri la ceteraj. Okazis multaj sxangxoj en la vivo de la civitanoj suferintaj de Voland kaj kompanio, kaj kiom ajn malgravaj kaj banalaj estas tiuj sxangxoj, oni tamen notu ilin.

Georges Bengalskij, ekzemple, restadis en la kuracejo tri monatojn, resanigxis kaj elhospitaligxis, sed la laboron en Varieteo li devis rezigni, kaj tio gxuste en la periodo de plej granda, torenta alfluo de publiko: la impreso de la nigra magio kaj gxia senmaskigo evidentigxis tre persista. Bengalskij forlasis Varieteon cxar li komprenis, ke cxiuvespere eliri al la dumil spektantoj, neeviteble esti rekonata kaj moke demandata, cxu ne gxenas lin surhavi la kapon --- estus tro turmenta.

Kaj krome, la anoncisto perdis konsiderindan parton de sia gajo, tiom bezonata en lia profesio. Gxin anstataùis malagrabla kaj embarasa kutimo cxiun printempon, dum plenluno, fali en angoron, subite kaptadi sian kolon per ambaù manoj, timigite rigardi cxirkaùen kaj plori. Tiuj atakoj ne daùris longe, tamen ili malebligis pluan karieron de anoncisto; do, li eksigxis kaj vivis per siaj sxparajxoj, kiuj, laù lia modesta kalkulo, devus suficxi por dek kvin jaroj.

Li eksigxis kaj neniam plu renkontis Puncxon, akirintan cxies admiron kaj sxaton pro siaj komplezemo kaj gxentileco, senegalaj ecx inter la teatraj administristoj. La trudpetantoj de la senpagaj enirbiletoj, ekzemple, ne nomis lin alie ol kara patrono kaj bonfarulo. Cxiam ajn cxiu telefonanta al Varieteo aùdis en la aùdilo mildan sed melankolian vocxon: «Mi aùskultas vin», kaj se oni petis inviti al la telefono Puncxon, tiu sama vocxo senprokraste diris: «Per kio mi povas vin servi?» Sed kiom tiu gxentileco malfaciligis la vivon de Ivano Saveljicx!

Stecxjo Latronov ne plu bezonas telefoni al Varieteo. Ellasite el la kliniko, kie li restadis ok tagojn, Stecxjo tuj ricevis novan oficon en Rostov: oni nomumis lin estro de granda nutrovendejo. Onidire, li tute cxesis drinki portvinon kaj drinkas nur vodkan macerajxon el ribaj burgxonoj. Oni ankaù asertas, ke li igxis silentema kaj evitas la virinojn.

La forigo de Stefano Bogdanovicx el Varieteo ne havigis al Rimskij la gxojon, pri kiu li revis dum kelkaj jaroj. Post la restado en la kliniko kaj kuracado en Kislovock' la financa direktoro, kaduka maljunulo kapotrema, demisiis el Varieteo. Menciindas, ke la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino. Li mem ecx tage ne trovis en si suficxan kuragxon por viziti la domon, en kiu li vidis la fenditan fenestrovitron inundatan de lunlumo kaj la longan brakon avancantan al la malsupra riglilo.

Forlasinte Varieteon, la financa direktoro trovis oficon en la infana pupteatro de la distrikto Zamoskvorecxje. En tiu teatro jam ne okazis al li trakti pri la akustikaj demandoj kun la tre honorinda Arkadio Apolonovicx Semplejarov. Cxi tiun per unu movo oni transoficigis al Brjansk, estri fungoprovizan acxetejon. Nun la moskvanoj mangxas peklitajn laktariojn kaj marinitajn boletojn, kaj eksterordinare gxojas pri tiu transoficigo. Nun, je certa tempodistanco, konstateblas, ke ne prosperis sub Semplejarov la aferoj pri la akustiko, ke malgraù cxiuj liaj klopodoj gxin plibonigi gxi restis tia sama kia gxi estis antaùe.

Krom Arkadio Apolonovicx, al la personoj por cxiam rompintaj kun la teatra mondo kalkulendas ankaù Nikanoro Ivanicx Nudokrudov. Verdire, ecx antaùe li havis nur unu rilaton al la teatro, nome la sxaton de senpagaj enirbiletoj. Nun Nikanoro Ivanicx neniokaze vizitas teatron, nek kontraù mono nek senpage, kaj ecx pli ol tio, lia vizagxo paligxas cxiun fojon, kiam antaù li oni parolas pri teatro. Krom la teatron, kaj ankoraù ecx pli forte, li abomenas la poeton Pusxkin kaj la talentan aktoron Dibocxadov. Cxi lastan je tia grado, ke pasintjare, rimarkinte en la gazeto nigre kadritan informon ke la aktoron, en la disfloro de lia kariero, falcxis apopleksio, Nikanoro Ivanicx purpurigxis --- nemulte mankis, ke li sekvu la talentulon --- kaj blekegis: «Laùmerite!» Kaj tiuvespere Nudokrudov, kiun la morto de la populara aktoro mergis en maron da premaj rememoroj, terure sin ebriegigis tute sola, sen alia kompanio ol la plena luno prilumanta Sadovajan. Kaj post cxiu pokaleto plilongigxis antaù li la malbenita vico de abomenataj figuroj, kaj estis inter ili Dunchill S.G., kaj la belulino Ida Herkulanovna, kaj la rufa posedanto de batalanseroj, kaj la sincerulo Kanavkin N.

Trudigxas demando: kio okazis pri cxi tiuj personoj? Sed pardonon! Absolute nenio pri ili okazis, cxar neniam ili reale ekzistis, egale kiel la simpatia programkondukanto, kaj la teatro mem, kaj la avara maljuna onklino Porohxovnikova putriganta valuton en sia kelo, kaj certe ne estis la oraj trumpetoj nek la arogantaj kuiristoj. Cxion cxi Nikanoro Ivanicx nur songxis influite de la fiulo Kerubjev. La sola vivulo implikita en tiu songxo estis gxuste Dibocxadov, la aktoro, kaj nur tial li implikigxis en la songxon, ke Nudokrudov jam konis lin pro liaj oftaj deklamoj en la radioelsendoj. Li ekzistis, la aliaj ne estis.

Cxu, simile, ne estis ankaù Alojzo Baksxisxev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj gxuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.

Rekonsciigxinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstataùe ial sxtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontraù kolosa monsumo Alojzo acxetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukajxo estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam logxis en bonega cxambro cxe Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la segxo de Rimskij. Kaj kiel antaùe Stecxjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Puncxon. Nun Ivano Saveljicx havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, cxar, kiel Puncxo fojfoje flustras en intima rondo, «merdon similan al tiu Alojzo» li neniam renkontis en sia vivo, kaj «en la mondo ne estas fiajxo kiun oni ne atendu de tiu Alojzo».

Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, ecx nenia ajn afero --- evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstataù Andreo Fokicx Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato naù monatojn post la apero de Voland en Moskvo ...

Jes, pasis kelkaj jaroj, stompigxis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forvisxigxis el la memoro. Tamen ne el cxies, tamen ne el cxies.

Cxiun jaron, kiam komencigxas la festa printempa plenluno, antaùvespere aperas sub la tilioj cxe la Patriarhxa lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd'okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaicx Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.

Veninte sub la tiliojn, li cxiam sidigxas sur unu saman benkon, la benkon sur kiu li sidis en la vespero, kiam la delonge kaj de cxiuj forgesita Berlioz lastfoje en sia vivo vidis la lunon dispecigxi.

Nun gxi, integra kaj ronda, blanka komence de la vespero, kaj poste ora, kun sia malhela dragon-cxevaleto glitas super la ekspoeto kaj tamen senmove restas en sia loko en la alto.

Pri cxio Ivano Nikolaicx estas detale informita, li cxion scias kaj komprenas. Li scias, ke en sia jun'agxo li estis viktimo de krimaj hipnotigistoj, poste li estis kuracata kaj resanigxis. Sed li scias ankaù tion, ke estas aferoj kiujn li ne povas superregi. Li ne povas superregi tiun printempan plenlunon. De kiam gxi komencas proksimigxi, de kiam komencas kreski kaj plenigxi je oro la astro, iam pendinta super la du kvinopaj lumiloj, de tiam Ivano Nikolaicx igxas malkvieta, nervoza, perdas la apetiton kaj la dormon, li atendas gxis la luno maturigxos. Kaj kiam venas la plenluno, nenio povas lin reteni hejme. Antaùvespere li forlasas la domon kaj iras al la Patriarhxa lageto.

Sidante sur la benko Ivano Nikolaicx jam malkasxe parolas al si mem, fumas, per la mallargxigitaj okuloj rigardas jen la lunon, jen la memorvekan turnokrucon.

Tiel Ivano Nikolaicx pasigas unu aù du horojn. Poste li levigxas sur la piedojn, forlasas la lokon kaj iras, kun vakaj kaj senrigardaj okuloj, cxiam unu saman itineron: tra Spiridonovka en la Arbatajn stratetojn.

Li pasas preter petrolbutiko, sin turnas cxe malnova oblikvigxinta gaslanterno, kaj sxteliras al krado, malantaù kiu li vidas densan kvankam ankoraù senfolian gxardenon, kaj en gxi gotikan palaceton, lunkoloran cxe tiu flanko, kie elstaras orielo kun triparta fenestro, kaj malhelan cxe la alia.

La profesoro ne scias, kio tiras lin al tiu krado, sed li scias, ke cxe la plenluno li ne kapablas sin venki. Krome li scias, ke en la gxardeno malantaù la krado li nepre vidos unu samon.

Li vidos sidi sur benko nejunan bone vestitan viron kun barbeto, nazumo kaj iomete porkida fizionomio. Ivano Nikolaicx trovas tiun logxanton de la palaceto cxiam en unu sama revema pozo, kun la rigardo direktita al la luno. La profesoro scias, ke gxuinte la lunon, la sidanto nepre turnos sian rigardon al la orielaj fenestroj kaj strecxe gxin fiksos sur ilin, kvazaù atendante, ke tuj ili malfermigxos kaj sur la fenestrobreto aperos io eksterordinara.

Cxion pluan Ivano Nikolaicx scias parkere. Cxi tiam endas pli zorge sin kasxi malantaù la krado, cxar la sidanto tuj komencos maltrankvile turnadi la kapon, per vaganta rigardo cxasi ion en la aero, nepre li ravite ridetados, subite eksvingos la manojn en dolcxa sopiro, poste tute sengxene kaj suficxe laùte li murmurados:

--- Venera! Venera!.. Kia stultulo mi estas!..

--- Ho dioj, dioj, --- tiam flustras Ivano Nikolaicx sin kasxante malantaù la krado kaj sen forturni la okulojn disde la mistera nekonato, --- jen ankoraù unu viktimo de la luno ... Jes, ankoraù unu viktimo, kiel mi mem.

Kaj la sidanto daùrigos siajn parolojn:

--- Kia stultulo mi estas! Kial kun sxi mi ne forflugis? Kion mi timis, maljuna azeno? Atestilon mi ricevis! Ve, nun paciencu, mi maljuna idioto!

Tiel daùros gxis en la malhela parto de la palaceto ekklakos fenestro, tra gxi vidigxos io blanka kaj aùdigxos malagrabla ina vocxo:

--- Nikolao Ivanicx, kie vi estas? Jen fantazio! Cxu malarion vi tie cxasas? Venu trinki teon!

Tiam, nature, la homo sur la benko rekonsciigxos kaj respondos per vocxo mensoga:

--- Aeron, spiri iom da fresxa aero mi volis, mia koreto! La aero estas tiel bona!

Li levos sin de la benko, per la pugno sxtele minacos al la fenestro refermigxanta en la ter'etagxo, poste sin trenos en la domon.

--- Mensogas li, mensogas! Ho dioj, kiel li mensogegas! --- murmuras Ivano Nikolaicx forlasante la kradon, --- tute ne la aero altiras lin en la gxardenon, en tiu printempa plenluno li vidas ion sur la luno kaj supre en la gxardeno. Ahx, kare mi pagus por penetri lian sekreton, por ekscii, kiun Veneran li perdis kaj nun vane sercxas per la manoj en la aero, kiun li penas kapti.

Hejmen la profesoro revenas jam tute malsana. Lia edzino sxajnigas, ke sxi ne rimarkas lian staton, kaj simple urgxas lin enlitigxi. Tamen sxi mem sin ne kusxigas, sxi sidas kun libro cxe la lampo kaj amare rigardas la dormanton. Sxi scias, ke cxe la matenkrepusko Ivano Nikolaicx vekigxos kun dolora krio, ploros kaj jxetigxados. Tial antaù sxi, sur la tablotuko sub la lampo kusxas preta injektilo en alkoholo kaj ampolo kun likvajxo havanta intensan tean koloron.

La kompatinda virino ligita kun la grave malsana nun estas libera kaj povas trankvile enlitigxi. Ivano Nikolaicx nun dormos kun felicxa vizagxo gxis la mateno kaj havos iajn al sxi nekonatajn, tamen sublimajn kaj felicxajn songxojn.

La scienciston vekas en la plenluna nokto kaj igas dolorkrii unu sama afero. Li songxas kontraùnaturan sennazan ekzekutiston eksalti kaj iel vocxklakinte enpiki sian lancon en la koron de Gestas, ligita al la fosto kaj perdinta la racion. Sed ecx plie ol la ekzekutisto estas timiga la malnatura lumo, kiu venas el densa nubego bolanta kaj premanta la teron, kiel estas nur dum mondkatastrofoj.

Post la injekto cxio sxangxigxas antaù la dormanto. De la lito al la fenestro etendigxas largxa luna vojo, sur gxin pasxas viro en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en dissxirita hxitono kaj kun misformigxinta vizagxo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

--- Dioj, dioj, --- diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizagxon al la kuniranto, --- kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, --- lia orgojla vizagxo igxas petega, --- ja gxi ne estis, cxu? Mi cin petegas, diru, gxi ne estis, cxu?

--- Certe gxi ne estis, --- raùkvocxe respondas la kuniranto, --- simple ci gxin imagis.

--- Cxu ci povas jxuri tion? --- kajxole petas la mantelulo.

--- Mi jxuras, --- respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

--- Jen cxio kion mi volis! --- per rompita vocxo ekkrias la mantelulo, kaj li plu pasxas supren akompanate de sia kuniranto. Kviete kaj majeste ilin sekvas giganta pint'orela hundo.

Tiam la luna vojo ekbolas, elversxigxas la luna rivero kaj disfluas cxiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formigxas supernature bela virino, sxi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, jxetantan cxirkaùen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaicx tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia songxo Ivano Nikolaicx etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:

--- Do, tiel gxi finigxis, cxu?

--- Tiel gxi finigxis, mia discxiplo, --- respondas la numero cent dek oka.

La virino pasxas al Ivano kaj diras:

--- Certe tiel. Cxio estas finita, cxio havas finon ... Mi kisos vian frunton, kaj pri vi cxio ordos.

Sxi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al sxi kaj penas rigardi en sxiajn okulojn, sed sxi pasxas malantaùen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.

Tiam la luno furiozigxas, gxi versxegas lumtorenton rekte sur Ivanon, gxi dissxprucigas la lumon cxiudirekte, en la cxambro estigxas luna inundo, la luno balancigxas, plialtigxas, dronigas la liton. Gxuste tiam Ivano Nikolaicx dormas felicxvizagxa.

Je la mateno li vekigxas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietigxas, kaj gxis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.


FINO

1929-1940


Notoj pri la Epilogo

al Krimeo ---

en la originalo estas pli precize -- al Feodosija (aù Teodozio -- temas pri urbo kaj ripozloko en Krimeo).


substacio [GE]) (stacieto [RE]) ---

malcxefa fervoja stacio, {Ruse polustanok} {Germane zwischenstation}.


kandidato pri sciencoj ---

en Sovetio tiel estas nomata la magistra grado.


Zamoskvorecxje ---

centra distrikto de Moskvo (kiu estas "trans Moskvorivero" rilate al Kremlo).


acxetejo ---

loko, oficejo kie oni podetale acxetas varojn de la logxantaro por poste liveri ilin pogrande.


[an error occurred while processing the directive]