[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

25
Kiel la prokuratoro provis savi Jehudon el Kirjat

La mallumego veninta de la maro kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo mallevigxis de la cxielo kaj kasxis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hasxmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn ... Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo. Cxion forvoris la mallumego timigante cxion vivan en Jersxalaim kaj ties cxirkaùejo. Stranga nubo venis de la maro fine de la tago, la dek kvara tago de l' printempa monato Nisan'.

Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jersxalaim, en fumaj fluoj gxi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Gxi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Gxi ne rapidis fordoni sian akvon, gxi estis fordonanta nur la lumon. Cxiun fojon, kiam la nigran vaporan bolajxon krevigis fajro, el la densa mallumo sxprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingigxis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje gxi levigxis kaj resinkis, kaj cxiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.

Aliaj trembriloj elsxiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontraùan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra cxielo, etendante al gxi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kasxigxis la cxiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repusxis la orajn idolojn en la mallumon.

La pluvego komencigxis abrupte, kaj tiam la fulmotondro igxis uragana sxtormo. En la loko kie, antaù la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la cxefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompigxis kvazaù bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon sxutigxis forsxiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj brancxetoj kaj sablo. La uragano dissxiradis la gxardenon.

Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.

Nun li ne sidis en la braksegxo, sed duonkusxis sur lekto cxe malalta tableto, garnita je mangxajxoj kaj vino en krucxoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Cxe la piedoj de la prokuratoro rugxis, kvazaù sango, largxa neforvisxita flako, sur kiu estis disjxetitaj rompopecoj de frakasita krucxo. La servisto, kiu antaù la fulmotondro estis arangxanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksigxis sub ties rigardo, konsternite, cxu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la krucxon kontraù la mozaika planko kaj diris:

--- Kial ci servas sen rigardi min en la vizagxon? Cxu ci ion sxtelis?

La nigra vizagxo de la afrikano igxis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaù lasis fali la duan krucxon, sed la kolero de la prokuratoro ial cxesis same rapide, kiel gxi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompajxojn kaj forvisxi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.

Nun dum la uragano la sklavo sin kasxis apud nicxo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, cxar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.

Duonkusxante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem versxadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tusxis panon, gxin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsucxis ostron, macxis citronon kaj denove trinkis.

Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj sxajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo drasxigxanta sur la sxtupoj de la balkono, neniu ajn povis aùdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la cxiela fajro estus sxangxigxinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizagxo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la rugxa flako, fojon post fojo turnas sian vizagxon al la gxardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.

Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaù la okuloj de la prokuratoro komencis maldensigxi. Malgraù sia furiozo la uragano estis malfortigxanta. La brancxoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj igxis malpli oftaj. Super Jersxalaim nun sxvebis ne la viola blanke borderita kovrajxo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago.

Nun igxis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsuprigxanta tra la defluiloj kaj plu ruligxanta sur la sxtuparo, per kiu antaù la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aùdigxis ankaù la gxis nun superbruita fontano. Heligxis. En la griza vualo fortirigxanta orienten aperis bluaj truoj.

Cxi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingigxanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aùdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizagxo vigligxis. La alao revenis de la Kalva Monto; laù la sono, gxi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.

Fine la prokuratoro aùdis la longe atenditan pasxadon kaj plaùdojn sur la sxtuparo kondukanta al la supra gxardena placeto tuj antaù la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj gxoje ekbrilis.

Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapucxo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluigxinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaù la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita cxambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.

Sen atenti la flakojn la homo kun la kapucxo transiris la placeton, pasxis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:

--- Al la prokuratoro saluton kaj gxojon. --- La veninto parolis latine.

--- Dioj! --- ekkriis Pilato, --- vi ne havas sur vi ecx unu sekan fadenon! Kia uragano, cxu? Bonvolu senprokraste iri en mian cxambron. Sxangxu la vestojn, mi vin petas.

La veninto dejxetis la kapucxon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluigxintaj al la frunto, kaj kun gxentila rideto sur la vizagxo li rifuzis sxangxi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.

--- Viajn objxetojn mi malakceptas, --- respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kasxintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman mangxajxon. Por sekigi siajn harojn, sxangxi la vestojn kaj sxuojn, gxenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldaù li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.

Dum lia foresto la suno revenis al Jersxalaim kaj antaù ol foriri kaj sinki en Mediteraneo gxi estis sendanta la adiaùajn radiojn al la urbo abomenata da la prokuratoro kaj orizis la sxtupojn de la balkono. Fervore plaùdis la plene revivigxinta fontano, turtoj pasxadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompigxintajn brancxetojn, bekis ion el la malseka sablo. La rugxa flako estis visxita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.

--- Mi aùskultas la ordonojn de la prokuratoro, --- diris la veninto proksimigxante al la tablo.

--- Sed aùdos nenion antaù ol vi sidos kaj trinkos vinon, --- afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.

La veninto sin duonkusxigis, la servisto versxis densan rugxan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la sxultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambaù servistojn. Dum la veninto trinkis kaj mangxis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj jxetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez'agxa viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizagxon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekigxante, ili heligxis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, aù, pli gxuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazaù sxveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li largxe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazaù por esplori ian apenaùan makuleton sur lia nazo. Tio daùris nur unu momenton, poste la palpebroj remallevigxis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.

Ankaù duan kalikon da vino la veninto ne malakcepits, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, mangxis viandopecon. Satigxinte li laùdis la vinon:

--- Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno, cxu?

--- Cekuba, tridekjara, --- afable respondis tiu.

La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu mangxi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambaù versxis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro laùte diris, levante sian kalikon:

--- Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el cxiuj homoj!

Post tio la vino igxis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la mangxajxojn sed lasis la fruktojn kaj la krucxojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.

--- Do, --- nelaùte ekparolis Pilato, --- kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?

Nevole li turnis sian rigardon trans la gxardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.

--- Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas suficxe bona.

--- Do, oni povas certi, ke la dangxero de tumulto jam cxesis, cxu?

--- Certi, --- la gasto tenere rigardis la prokuratoron, --- oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.

--- La dioj sendu al li longan vivon, --- tuj aligxis Pilato, --- kaj la cxiean pacon. --- Li paùzis, poste daùrigis: --- Do, cxu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?

--- Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, --- respondis la gasto, kaj aldonis: --- Estus bone, se gxi antaùe defilus tra la urbo.

--- Tre bona ideo, --- aprobis la prokuratoro, --- postmorgaù mi gxin resendos, kaj ankaù mi mem forveturos; mi jxuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi jxuras --- kare mi pagus por povi reveni hodiaù.

--- Sxajnas, ke la prokuratoro ne sxatas Jersxalaimon, cxu vere? --- bonhumore demandis la gasto.

--- Sxati Jersxalaimon! --- ridetis la prokuratoro, --- sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Ecx sen paroli pri la naturo --- ja mi misfartas cxiun fojon, kiam mi venas cxi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorcxistoj, tiuj pilgrimsvarmoj ... Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Suficxas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis cxi-jare! Cxiuminute oni pretu vidi antaù si plej malagrablan sangoversxan incidenton. Sencxese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron ...

--- Jes, la festoj cxi tie estas malfacilaj, --- konsentis la gasto.

--- Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finigxu, --- energie aldonis Pilato, --- kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Cxu vi kredos, tiu delira konstruajxo de Herodo, --- la prokuratoro svingis la brakon laù la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, --- tre certe min frenezigas. Mi ne povas en gxi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaù cxio, cxu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?

Cxi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kusxantan cxe liaj piedoj kaj estingigxantan en la antaùvespero. Estingigxis ankaù la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.

--- De nun oni konsideru lin sendangxera kiel sxafido, --- ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizagxo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.

--- Tro fama, cxu? --- rikanis Pilato.

--- Kiel cxiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!

--- Tamen, --- zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra sxtono de la ringo levigxis supren, --- necesas ...

--- Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, cxiu pasxo de Bar estos observata de miaj homoj.

--- Nun mi estas trankvila, cetere kiel cxiam, kiam vi estas cxi tie.

--- La prokuratoro estas tro bona!

--- Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, --- diris la prokuratoro.

--- Kio interesas la prokuratoron?

--- Cxu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.

--- Neniaj, --- respondis la gasto.

--- Tre bone. Cxu vi mem konstatis la morton?

--- Pri tio la prokuratoro estu certa.

--- Diru do ... cxu antaù la pendigo oni donis al ili la pocion?

--- Jes. Sed li, --- cxi tiam la gasto fermis la okulojn, --- rifuzis gxin trinki.

--- Kiu do? --- demandis Pilato.

--- Pardonu, hegemono! --- ekkriis la gasto, --- cxu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.

--- Malprudentulo! --- diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, --- morti de la sun'ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la legxo? Kiel li vortumis sian malakcepton?

--- Li diris, --- respondis la gasto refermante la okulojn, --- ke li dankas kaj ke li ne riprocxas, ke oni senigas lin je la vivo.

--- Kiun? --- demandis Pilato obtuze.

--- Tion, hegemono, li ne diris.

--- Cxu li provis prediki ion antaù la soldatoj?

--- Ne, hegemono, cxi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuragxon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.

--- Kion li aludis? --- la gasto aùdis la subite rompigxintan vocxon.

--- Tio estis nekomprenebla. Gxenerale, li strange kondutis; kiel cxiam, cetere.

--- Kio estis stranga?

--- La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la cxirkaùantoj, kaj sencxese li iel perplekse ridetis.

--- Kio ankoraù? --- demandis la raùka vocxo.

--- Nur kion mi diris.

La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraù la tablo, versxis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:

--- Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaù gxis nun, malkovri liajn adepton aù adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.

La gasto atente aùskultis, iomete klininte la kapon.

--- Tial, por eviti cxiajn surprizojn, --- daùrigis la prokuratoro, --- mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aùdu pri ili nek sonon nek duonon.

--- Jes, hegemono! --- la gasto levigxis kaj diris: --- Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por gxin plenumi.

--- Ne, residigxu, --- diris Pilato geste lin haltigante, --- restas ankoraù du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj cxe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.

La vizagxo de la gasto rugxigxis, li ekstaris, sin klinis antaù la prokuratoro kaj diris:

--- Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!

--- Tamen mi havas peton al vi, --- daùrigis Pilato, --- se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu gxin kaj restu cxi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.

--- Mi estas felicxa servi sub vi, hegemono.

--- Mi tre gxojas. Do, la tria afero. Gxi koncernas tiun ... Kiu do estas lia nomo ... Jehudon el Kirjat.

Gxuste cxi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj gxin estingis.

--- Onidire, --- plu parolis la prokuratoro mallaùtigante la vocxon, --- li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsagxan filozofon.

--- Ricevos, --- delikate gxustigis la estro de la sekreta servo.

--- Cxu temas pri granda monsumo?

--- Tion neniu scias, hegemono.

--- Nek vi mem? --- komplimentante per sia miro diris Pilato.

--- Ho ve, nek mi mem, --- trankvile respondis la gasto, --- sed ke la monon li ricevos hodiaù vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.

--- Ah, la avida maljunulo el Kirjat, --- ridetis la prokuratoro, --- ja li estas maljuna, cxu?

--- La prokuratoro neniam eraras, tamen cxi-foje li eraris, --- afable respondis la gasto, --- la homo el Kirjat estas juna viro.

--- Interese. Cxu vi povas lin priskribi? Cxu li estas fanatikulo?

--- Ho ne, prokuratoro.

--- Do, ne fanatikulo. Kio ankoraù?

--- Tre bela.

--- Kaj plu? Cxu li havas ian pasion?

--- Malfacilas tiel intime koni cxiun en tia granda urbo, prokuratoro ...

--- Ho ne, ne, Afranio! Ne malpliigu vian meriton.

--- Li havas unu pasion, prokuratoro. --- La gasto paùzetis. --- La pasion pri la mono.

--- Kio li estas?

Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:

--- Li laboras en butiko de monsxangxisto, cxe unu el siaj parencoj.

--- Ah ha, ah ha. --- Pilato eksilentis, rigardis cxirkaùen, cxu iu estas sur la balkono, poste diris mallaùte: --- Nu, hodiaù mi ricevis informon, ke cxi-nokte li mortos ponardita.

Nun la gasto ne nur jxetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis gxin por kelka tempo, poste li respondis:

--- Vi, prokuratoro, jugxis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.

--- Vi meritas plej altan rekompencon, --- diris Pilato, --- sed mi havas la informon.

--- Toleru ke mi demandu, de kiu vi gxin ricevis?

--- Nun mi preferus ne malkasxi tion, des pli, ke gxi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antaùvidi cxion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antaùsenton, cxar gxi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monsxangxisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaù nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kasxe meti en la palacon de la cxefpastro kun la skribajxo: «Mi redonas la malbenitan monon».

La estro de la sekreta servo jam ne jxetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin aùskultis duonferminte la okulojn. Pilato daùrigis:

--- Kiel vi opinias, cxu al la cxefpastro placxos ricevi tian donacon en la festa nokto?

--- Gxi ne nur malplacxos, --- ridetis la gasto, --- mi supozas, ke tio kaùzos tre grandan skandalon.

--- Ankaù mi tiel opinias. Gxuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, arangxu cxion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.

--- La ordono de la prokuratoro estos plenumita, --- diris Afranio, --- kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim'intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, --- parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, --- elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon cxe Kajafon, kaj cxion cxi dum unu nokto, cxu? Hodiaù?

--- Kaj tamen oni murdos lin hodiaù, --- obstine ripetis Pilato, --- ja mi diris al vi, mi havas la antaùsenton! Neniam gxi min trompis. --- Spasmo pasis sur la vizagxo de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.

--- Jes, hegemono, --- obeeme diris la gasto, li sin levis, rektigxis kaj subite redemandis: --- Do, oni lin ponardos, cxu?

--- Jes, --- respondis Pilato, --- kaj mi esperas nur je via cxiujn miriganta diligento.

La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:

--- Saluton, sanon kaj gxojon.

--- Ah, mi tute forgesis! --- nelaùte ekkriis Pilato. --- Mi estas ja via sxuldanto!

--- Ne, prokuratoro, vi sxuldas al mi neniom.

--- Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jersxalaimon, tie estis la amaso de almozuloj ... mi volis jxeti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.

--- Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!

--- Ankaù pri bagatelo oni memoru.

Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kusxis malantaù li sur la braksegxo, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis gxin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kasxis gxin sub sian mantelon.

--- Mi atendas, --- ekparolis Pilato, --- vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiaù nokte, cxu vi komprenis, jam hodiaù nokte. La garddejxorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.

--- Mi vin salutas, --- diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni aùdis la malsekan sablon grinci sub liaj pasxoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapucxo. Nur cxi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estigxis krepusko.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 25

Fortreso Antonia ---

Por defendi la Templon, Nehxemja konstruigis en la nord'okcidenta angulo de la Templa areo la kastelon Bira, kiun Herodo la Granda renovigis kaj alinomis omagxe al sia protektanto M. Antonio.


la Hasxmonida palaco ---

la palaco de la regxoj de la Hasmonea dinastio (Hasxmonidoj, {Hebree Hasxmonaim}, {Greke Hasmo:naîoi} alinome Makabeoj), kiu regis en Judujo 126 jarojn gxis 37 a.K. kiam gxin detronigis Herodo la Granda.


lekto (mangxosofo) ---

Historio: «Speco de sofo, sur kiu la antikvuloj duonkusxis cxe mangxado» [PIV].


Asfalta lago ---

Historio: laù {Greka Asfaltîtis límnhe:}, {Latina Lacus Asphalitites}. La PIVa Morta maro estas duoble malgxusta: unue, ne temas pri maro, kaj due, pro la konfuzo inter «morta» ({Angle mortal, death-}, {France mortel} {Ruse smertnyj, smertelínyj}) kaj «senviva» (aù «malviva»; kp {Angle Dead Sea} {Ruse Mërtvoe more}, {France mer Morte}). Cetere, la «Fundamenta Krestomatio» parolas pri «Malviva Maro».


Al la prokuratoro saluton kaj gxojon ---

Greke kaj slavone oni salutis per gxoju (tiel ekz-e en [Biblio] Agoj 22:26), dum la salutvortoj rusa kaj latinaj signifas sanu; do, cxi tie estas kurioza miksajxo de la du tradicioj, kiu sxajnas iel malbanaligi la etoson.


Falerno {Latine Falernum} ---

fama vino produktata en Roma Kampanio, tiom forta, ke gxi estis bruliva. Versxajne gxi malaperis en la epoko de Teodoriko (cx. 500 p.K.) kaj diferencas de la moderna {Ital vino di Falerno}.

Cekuba {Latine Caecubum} ---

La vinon de la marcxoza {Latine Cæcubus ager} en suda Latio (Latium) gloris Horacio kaj Marcialo. -- La malsamaj finajxoj de la asimilitaj formoj estas kaprico de Bulgakov.


pocio ---

Male ol [Biblio] Mateo 27:34, kaj laù D.F. Strauß, Bulgakov sxajnas aludi pri vinum languidum, miksajxo de acida vino, mirhoarba suko kaj eble aliaj amaraj substancoj, kiu efikis anesteze.


Afranio {Latine Afranius} ---

pleba gentonomo en la antikva Romo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]