[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

24
La majstro retrovita

En la dormocxambro de Voland cxio estis same kiel antaù la balo. Voland en sia cxemizo sidis sur la lito, tamen Hella ne plu frotis lian genuon; sur la tablo kie antaùe oni ludis sxakon, sxi estis arangxanta noktomangxon. Demetinte sian frakon, Kerubjev kaj Azazello sidis cxe la tablo, kaj apud ili, nature, sin lokis la kato, kiu plu malvolis forlasi sian kravaton, kvankam cxi tiu jam igxis perfekta malpura cxifonacxo. Sxanceligxante Margarita venis al la tablo kaj kontraù gxi sin apogis. Kiel antaùe, Voland faris signon ke sxi proksimigxu kaj sidu apude.

--- Nu, oni vin tute ellacigis, cxu? --- demandis Voland.

--- Ho ne, messire, --- respondis Margarita, sed apenaù aùdeble.

--- Noblesse oblige, --- rimarkis la kato kaj versxis al sxi en rugxvinan glason kristale klaran likvon.

--- Cxu tio estas vodko? --- sxi demandis per malforta vocxo.

Pro ofendigxo la kato saltetis sur sia segxo.

--- Kion vi diras, regxino? --- li stertoris, --- cxu mi aùdacus versxi al damo vodkon? Gxi estas pura alkoholo!

Margarita ridetis kaj provis forsxovi la vinglason.

--- Trinku sen timo, --- diris Voland, kaj sxi tuj prenis la glason en la manon. --- Hella, vin sidigu, --- li ordonis kaj klarigis al Margarita: --- La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi mangxas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?

--- Mireginde! --- ekbabilis Kerubjev, --- cxiu estas ravita, enamigxinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, cxarmo!

Voland silente levis sian glason kaj tintigis gxin kontraù tiu de Margarita. Sxi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos sxia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en sxia ventro, io mole pusxis sxin sur la nukon, sxi sentis siajn fortojn reveni, kvazaù sxi vekigxus post longa refresxiga dormo, kaj krome, sxi eksentis lupan malsategon. Kiam sxi rememoris, ke sxi nenion mangxis de la hieraùa mateno, gxi igxis ecx pli akra. Sxi komencis avide gluti kaviaron.

Behemoto fortrancxis pecon da ananaso, gxin sursxutetis per salo kaj pipro, gxin mangxis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke cxiuj aplaùdis.

Post ke ankaù Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla igxis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, sxi gxuegis la el gxi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton sxmiri ostron per mustardo.

--- Vi ankoraù metu sur cxi cxion kelkajn vinberojn, --- mallaùte diris Hella, per la kubuto pusxetante la katon en ties flankon.

--- Bonvolu ne instrui al mi la vivon, --- respondis Behemoto, --- mi mem havas suficxan sperton pri festenado, jes, tute suficxan!

--- Ahx, kiel agrablas noktomangxi gxuste tiel, cxe la kamenfajro, tute simple, --- kraketis Kerubjev, --- en intima rondo ...

--- Ne, Fagoto, --- oponis la kato, --- ankaù la balo havas siajn cxarmon kaj grandiozon.

--- Gxi havas nek cxarmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankaù la tigroj cxe la versxtablo per sia blekado min preskaù migrenigis, --- diris Voland.

--- Jes, messire, --- diris la kato, --- se vi opinias, ke al gxi mankas grandiozo, mi tuj obeeme aligxos al tiu opinio.

--- Vin gardu! --- respondis Voland.

--- Mi nur sxercis, --- humile diris la kato, --- kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.

--- Tigrajxo ne estas mangxebla, --- diris Hella.

--- Cxu tiel vi opinias? Tiam bonvolu aùskulti, --- replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje gxi dum dek naù tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de gxi mortigita. La kurioza rakonto interesis cxiujn, kaj kiam la kato gxin finis, cxiuj hxore ekkriis:

--- Blago!

--- La plej interesa en tiu blago estas tio, --- diris Voland, --- ke gxi estas mensoga de la unua gxis la lasta vorto.

--- Cxu tiel? Mensoga? --- ekkriis la kato, kaj cxiuj pensis ke gxi tuj ekprotestos, sed anstataùe Behemoto nur diris mallaùte: --- Inter ni jugxos la Historio.

--- Diru, --- plivigligxinte post la vodko Margarita sin turnis al Azazello, --- cxu vi lin pafmortigis, la eksbaronon?

--- Nature, --- respondis Azazello, --- kiel eblus lin ne pafmortigi? Li estis pafmortigenda.

--- Mi tiel ekscitigxis! --- ekkriis Margarita, --- tio okazis tiom neatendite.

--- En tio estis nenio neatendita, --- objxetis Azazello, sed Kerubjev komencis gxemadi kaj lamentadi:

--- Kiel do oni ne ekscitigxu? Mi mem sentis miajn genuojn tremi! Paf! Ek! La barono pum!

--- Nemulte mankis ke mi havu atakon de histerio, --- aldonis la kato, lekante kaviaron disde la kulero.

--- Jen kion mi ne povas kompreni, --- diris Margarita, kaj oraj brileroj de la kristaloj dancis en sxiaj okuloj, --- cxu eblas ke ekstere oni ne aùdis la muzikon kaj la tutan bruegon de la balo?

--- Certe oni nenion aùdis, regxino, --- respondis Kerubjev, --- la aferon endas arangxi tiel, ke oni ne aùdu. Tion endas plej zorge arangxi.

--- Jes, kompreneble ... cxar fakte tie ja estis la viro sur la sxtuparplaceto ... kiam mi venis kun Azazello ... kaj la alia, cxe la enirejo ... al mi sxajnas, ke li observis vian apartamenton.

--- Prave, prave! --- kriis Kerubjev, --- prave, kara Margarita Nikolavna! Vi firmigas mian suspekton. Jes, li observis la apartamenton. Unue li sxajnis al mi distrigxema privata docento aù enamigxinto langvoranta sur la sxtuparo, sed ne, ne! Io sucxis mian koron! Ahx! li observis la logxejon! Kaj ankaù la alia, cxe la enirejo! Kaj ankaù tiu de sub la arko, egale!

--- Nun interese, cxu oni povus veni por vin aresti? --- demandis Margarita.

--- Nepre oni venos, cxarma regxino, nepre! --- respondis Kerubjev, --- mi antaùsentas ke oni venos, ne tuj, kompreneble, sed siatempe oni nepre venos. Tamen mi opinias, ke estos nenio interesa.

--- Ahx, kiel mi ekscitigxis, kiam tiu barono falis, --- ripetis Margarita, evidente plu impresite de la murdo, la unua kiun sxi vidis en sia vivo. --- Certe, vi bone celpafas, cxu?

--- Konvene, --- diris Azazello.

--- Je kiom da pasxoj? --- ne tute klare demandis Margarita.

--- Tio dependas de la celo, --- prudente rimarkigis Azazello, --- unu afero estas trafi la fenestrovitrojn de kritikisto Latunskij, kaj io tute alia estas trapafi lian koron.

--- La koron! --- ekkriis Margarita, ial metante la manon sur la sian, --- la koron! --- sxi ripetis obtuze.

--- Kio estas tiu Latunskij? --- demandis Voland ekzamenante Margaritan per la duonfermitaj okuloj.

Azazello, Kerubjev kaj Behemoto diskrete mallevis sian rigardon, Margarita rugxigxis kaj respondis:

--- Estas tia kritikisto. Hodiaù vespere mi disfrakasis lian logxejon.

--- Cxu? Kial?

--- Li, messire, li pereigis majstron, --- klarigis Margarita.

--- Sed kial vin mem vi klopodigis? --- demandis Voland.

--- Permesu al mi, messire, --- gxoje ekkriis la kato saltante sur sia segxo.

--- Sidu, --- grumblis Azazello sin levante, --- tuj mi mem tien veturos ...

--- Ne! --- ekkriis Margarita, --- ne, mi vin petegas, messire, tion oni ne faru.

--- Laù via placxo, laù via placxo, --- respondis Voland, kaj Azazello residigxis.

--- Do, kie ni haltis, karega regxino Margot? --- diris Kerubjev, --- ah jes, la koro ... Li trafas la koron, --- Kerubjev etendis sian longan fingron direkte al Azazello, --- laù elekto, en ajnan atrion aù en ajnan el la ventrikloj.

Margarita ne tuj komprenis, kaj kompreninte sxi mirigite ekkriis:

--- Sed ili ja ne estas videblaj!

--- Karulino, --- tintetacxis Kerubjev, --- gxuste tio ja estas la malfacilajxo, ke nevideblaj! Tio ja estas la tuta interesajxo! Videblan objekton cxiu povas trafi!

Kerubjev malfermis tirkeston de la tablo, prenis tie piksepon kaj prezentis gxin al Margarita, petante ke sxi per sia ungo marku unu el la pikiloj. Sxi markis tiun de la supra dekstra angulo. Hella sxovis la karton sub la kusenon kaj kriis:

--- Prete!

Azazello, kiu sidis turninte la dorson al la kuseno, prenis el la posxo de sia frakpantalono nigran aùtomatan pistolon, metis gxian tubon sur la sxultron kaj, sen turni sin al la lito, li pafis kaùzante gajan ektimon en Margarita. Oni retiris la karton el sub la trapafita kuseno; la pikilo, kiun markis Margarita, estis trafita.

--- Mi ne dezirus trovigxi sur via vojo, kiam vi havas pistolon en la mano, --- diris Margarita, kokete rigardetante Azazellon. Sxin fascinis la homoj kapablaj fari ion unuaklase.

--- Karega regxino, --- plu pepadis Kerubjev, --- al neniu mi rekomendas trovigxi sur lia vojo, ecx se li ne havas pistolon en la mano! Je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj cxefkantisto, neniu gratulus tian trovigxunton.

La kato, kiu sidis malserena dum la pafoprovo, subite deklaris:

--- Mi min devontigas rompi la rekordon pri la piksepo.

Azazello responde nur graùlis ion, sed la kato obstinis, gxi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea posxo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la busxon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis sxtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambaù pistoloj, post kio tuj eksxrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horlogxo haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde krocxigxis al la sxia, kaj ambaù, bule interplektite, ruligxis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasigxis.

--- Forprenu de mi tiun rabiigxintan diablinon! --- hurladis la kato sin defendante kontraù Hella, kiu rajde sur gxin sidigxis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj gxi tuj sanigxis.

--- Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fusxige parolas! --- kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forsxiritan de gxia dorso.

--- Mi vetas, --- ridetante diris Voland al Margarita, --- ke tion gxi faris intence. Behemoto estas paflertulo.

Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj gxin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.

--- Tio ne estas ebla, --- asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.

La gaja noktomangxo pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elversxis en la cxambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satigxinte, Margarita sidis beata, sxi rigardis la grizviolajn ringojn sxvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Sxi nenien deziris foriri, kvankam laù sxia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere cxion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante paùzon, sxi turnis sin al Voland kaj hezite diris:

--- Sxajnas, ke mi devas iri ... Malfruas.

--- Kial hasti? --- demandis Voland gxentile sed sekete. La ceteraj silentis sxajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.

--- Jes, mi devas iri, --- konfuzite pro cxio cxi diris Margarita kaj rigardis cxirkaùen, kvazaù sercxante mantelon aù balsurtuton. Subite sxia nudeco komencis sxin gxeni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev gxin jxetis sur sxiajn sxultrojn.

--- Mi dankas al vi, messire, --- apenaù aùdeble diris Margarita kaj demande ekrigardis Volandon. Tiu respondis al sxi per gxentila kaj indiferenta rideto. Nigra malgajego ekpremis la koron de Margarita. Sxi sin sentis trompita. Evidente, neniu intencas rekompenci sxin pro cxio kion sxi faris dum la balo, same kiel neniu sxin retenas. Krome, sxi klare konsciis, ke sxi ne havas kien iri de cxi tie. La preterfluginta ideo, ke sxi devos reveni en la palaceton, kaùzis en sxi internan eksplodon de malespero. Cxu sxi mem petu, kiel Azazello tente konsilis al sxi en la Aleksandra gxardeno? «Ne, por nenio ajn» --- sxi diris al si mem.

--- Cxion bonan, messire, --- sxi diris vocxe kaj pensis: «For, iel ajn for de cxi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos».

--- Nun sidigxu, --- subite ordonis Voland. La vizagxo de Margarita sxangxis la koloron kaj sxi sin sidigis. --- Cxu adiaùonte vi deziras diri ion?

--- Ne, nenion, messire, --- fiere respondis Margarita, --- krom tion, ke se vi ankoraù min bezonos, mi pretas volonte plenumi cxion deziratan. Mi neniom lacigxis kaj la balo min tre amuzis. Tiom, ke se gxi ankoraù daùrus, mi volonte prezentus mian genuon al la kisoj de miloj da pendumiluloj kaj murdistoj, --- sxi vidis Volandon kvazaù tra vualo, sxiaj okuloj plenis je larmoj.

--- Gxuste! Vi absolute pravas! --- kriis Voland per resonanta kaj timiga vocxo, --- tiele!

--- Tiele! --- ehxis la sekvantaro de Voland.

--- Ni provis vin, --- daùrigis Voland, --- neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem cxion donos! Sidigu vin, fiera virino! --- Voland forsxiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove sxi retrovigxis sidanta apud li sur la lito. --- Do, Margot, --- daùrigis Voland mildigante sian vocxon, --- kion vi deziras pro tio, ke hodiaù vi estis cxe mi la mastrino? Kion vi deziras pro tio, ke vi patoprenis la balon nuda? Je kiom vi taksas vian genuon? Kian damagxon faris al vi miaj gastoj, kiujn vi jxus nomis pendumiluloj? Diru! Kaj nun diru sen gxeno, cxar mi mem proponas.

La koro de Margarita ekbatis, sxi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.

--- Nu, ek, kuragxon! --- instigis sxin Voland, --- veku vian fantazion, gxin spronu! Jam pro la nura cxeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?

Al Margarita ekmankis spiro, sxi jam estis eldironta la intimajn kaj en la animo preparitajn vortojn, kiam subite sxi paligxis, malfermis la busxon kaj rondigis la okulojn. «Frida! Frida! Frida!» kriis en sxiajn orelojn ies obseda, peteganta vocxo, «Mia nomo estas Frida!». Margarita, stumblante sur la vortoj, ekparolis:

--- Do, cxu mi rajtas, sekve, peti pri unu afero?

--- Postuli, postuli, mia donna, --- kompreneme ridetante diris Voland, --- vi rajtas postuli unu aferon!

Ahx, kiel lerte kaj klare Voland emfazis, ripetante sxiajn proprajn vortojn, tiun «unu aferon»!

Ankoraùfoje Margarita ekspiris kaj diris:

--- Mi volas, ke oni cxesu prezenti al Frida la tukon, per kiu sxi sufokis sian infanon.

La kato levis la okulojn al la cxielo kaj brue ekspiris, tamen sen ion diri: evidente, gxi ankoraù memoris pri sia pincxita orelo.

--- Konsidere tion, --- rikanetante diris Voland, --- ke subacxeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, nepre ekskludenda --- cxar tio ja estus malakordigebla kun via regxina digno --- mi ecx ne scias, kion mi faru. Restas al mi jeno: min provizi je cxifonoj kaj sxtopi per ili cxiujn truojn en mia dormocxambro!

--- Pri kio vi parolas, messire? --- miris Margarita, aùdinte tiujn, efektive nekompreneblajn, vortojn.

--- Mi tute konsentas kun vi, messire, --- enmiksigxis Behemoto, --- gxuste per cxifonoj! --- kaj incitite la kato frapis la tablon per la piedo.

--- Pri la kompatemo mi parolas, --- klarigis siajn vortojn Voland sen malkrocxi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. --- Fojfoje tute neatendite kaj perfide gxi penetras tra plej mallargxaj fendoj. Tial mi parolas pri cxifonoj.

--- Kaj mi, ankaù mi parolas pri tio sama! --- ekkriis la kato, antaùgarde klinante sin for de Margarita kaj sxirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremajxo.

--- Iru for, --- diris Voland al la kato.

--- Mi kafon ankoraù ne trinkis, --- tiu respondis, --- kiel mi foriru? Cxu vere, messire, en festa nokto oni dividos la festenanojn en du kvalitojn? La unuj estus de unua, kaj la aliaj, laù la esprimo de tiu avarulacxo bufedisto, de dua fresxgrado?

--- Silentu, --- ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: --- Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, cxu? Ege morala, cxu?

--- Ne, --- energie protestis Margarita, --- mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkasxe, do malkasxe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al sxi firman esperon. Sxi atendas, messire, sxi kredas je mia povo. Kaj se sxi trompigxos, mia situacio estos terura. Dum la tuta vivo mi ne havos trankvilon. Nun tio estas fakto! Iel gxi okazis.

--- Ah, --- diris Voland, --- tio estas komprenebla.

--- Do, cxu vi faros tion? --- mallaùte demandis Margarita.

--- Certe ne, --- respondis Voland. --- Vidu, kara regxino, tie estas simpla miskompreno. Cxiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj ...

--- Ho jes, multe pli grandaj, --- ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.

--- Silentu, la diablo vin prenu! --- diris Voland kaj daùrigis returninte sin al Margarita: --- Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi gxin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.

--- Sed per mi, cxu tio plenumigxos?

Azazello ironie jxetis sur sxin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaù rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.

--- Faru do, jen turmento, --- tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur gxi ian detalon, versxajne kondukante ankaù alian aferon dum la interparolo kun Margarita.

--- Do, Frida ... --- sufloris Kerubjev.

--- Frida! --- orelbore kriis Margarita.

La pordo impete malfermigxis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc'okula enkuris en la cxambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj cxi tiu majeste diris:

--- Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.

Aùdigxis ekhurlo de Frida, sxi falis vizagx-al-tere antaù Margarita kruce disjxetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.

--- Mi dankas al vi, adiaù, --- diris Margarita kaj sin levis.

--- Nu, Behemoto, --- ekparolis Voland, --- ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. --- Li sin turnis al Margarita: --- Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?

Estigxis silento. Gxin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:

--- Mia diamanta donna, mi konsilas al vi esti cxi-foje pli prudenta! La fortuno ja povas ne plu prezentigxi!

--- Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton, la majstron, --- diris Margarita, kaj sxia vizagxo spasmigxis.

Ventpusxo penetris en la cxambron, kusxigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno sxovigxis flanken, la fenestro largxe malfermigxis kaj en la fora alto vidigxis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sternigxis verdeta noktoluma tuko, kaj sur gxi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran cxapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizagxon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj cxirkaù li bolis la lunluma torento.

Margarita tuj lin rekonis, sxi gxemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Sxi kisadis lian frunton, liajn lipojn, sxi premis sian vizagxon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el sxiaj okuloj. Sxi prononcadis nur unu vorton, sensence sxi ripetis:

--- Vi ... vi, vi ...

La majstro sin de sxi disigis, kaj obtuze diris:

--- Ne ploru, Margot, ne turmentu min, mi estas grave malsana. --- Per unu mano li krocxigxis je la fenestrobreto, kvazaù intencante sur gxin salti kaj forkuri, grimace nudiginte la dentojn li angore rigardis la sidantojn kaj ekkriis: --- Mi timas, Margot! Denove mi havas halucinojn.

Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita vocxo:

--- Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!

Kerubjev lerte kaj netrudeme sxovis segxon malantaù la majstron, kaj tiu sin lasis sur gxin sidigxi. Margarita falis sur la genoujn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmovigxis. En sia ekscito sxi ne rimarkis, ke sxia nudeco iel cxesis, ke nun sxi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.

--- Jes, --- post paùzo ekparolis Voland, --- ili bone lin prilaboris. --- Al Kerubjev li ordonis: --- Ek, kavaliro, donu trinki al la homo.

Margarita persvadadis la majstron per tremanta vocxo:

--- Trinku, trinku. Cxu vi timas? Ne, ne, kredu al mi, ili vin helpos.

La malsanulo prenis la glason kaj eltrinkis gxian enhavon, sed lia mano ektremis kaj la malplenigita glaso frakasigxis cxe liaj piedoj.

--- Bona aùguro, bona aùguro! --- ekflustris Kerubjev al Margarita, --- rigardu, li jam rekonsciigxas.

Fakte, la rigardo de la malsanulo igxis malpli sovagxa kaj perturbita.

--- Cxu vere estas vi, Margot? --- demandis la luna gasto.

--- Ne dubu, estas mi, --- respondis Margarita.

--- Ankoraù! --- ordonis Voland.

Post ol la majstro malplenigis la duan glason, en liaj okuloj reaperis la vivo kaj la inteligento.

--- Nu jen, tio estas alia afero, --- diris Voland ekzamenante la majstron per akra rigardo, --- nun ni interparolu. Kiu vi estas?

--- Nun mi estas neniu, --- respondis la majstro, kaj rideto tordis lian busxon.

--- De kie vi jxus venis?

--- El la domo de malgxojo. Mi estas mense malsana, --- respondis la veninto.

Tiujn vortojn Margarita ne eltenis, sxi denove ekploris. Poste, visxinte siajn okulojn, sxi ekkriis:

--- Teruraj vortoj! Teruraj vortoj! Li estas majstro, messire, mi avertas vin pri tio. Kuracu lin, li valoras tion!

--- Cxu vi scias, kun kiu vi nun interparolas? --- demandis Voland la veninton, --- cxe kiu vi estas?

--- Mi scias tion, --- respondis la majstro. --- En la frenezulejo tiu bubo, Ivano Senhejmulo, estis mia najbaro. Li rakontis al mi pri via renkonto.

--- Certe, certe, --- reagis Voland, --- mi havis la plezuron renkonti tiun fraùlon cxe la Patriarhxa lageto. Min mem li preskaù frenezigis, konvinkante min ke mi ne ekzistas! Sed vi, cxu vi kredas, ke mi vere estas mi?

--- Necesas kredi, --- respondis la veninto, --- kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinajxo. Mi petas pardonon, --- subite rekonsciigxinte aldonis la majstro.

--- Nu, se tio vin trankviligas, rigardu tiel, --- gxentile diris Voland.

--- Ne, ne, --- timigite diris Margarita skuante la majstron je la sxultro, --- ekkonsciu, antaù vi vere estas li!

Ankaù tiun fojon la kato enmiksigxis:

--- Fakte, mi vere similas halucinon. Atentu mian profilon en la luna lumo, --- la kato sxovis sin en la lunluman faskon kaj volis ankoraù ion diri, sed oni petis gxin silenti, kaj Behemoto, respondinte: --- Tre bone, mi mutigxos. Mi estos silentema halucino, --- eksilentis.

--- Nun diru al mi, kial Margarita nomas vin majstro? --- demandis Voland.

La veninto melankolie ridetis kaj diris:

--- Tio estas pardonebla malrigorajxo. Sxi tro alte aprezas la romanon kiun mi verkis.

--- Pri kio temas la romano?

--- Pri Poncio Pilato.

Cxi tiam refoje sxanceligxis kaj balancigxis la flamlangetoj de la kandeloj, ektintetis la vazaro sur la tablo, Voland tondre ekridegis, sed neniu timis nek miris pri la ridego. Behemoto ial aplaùdis.

--- Pri kio, pri kio? Pri kiu? --- ekparolis Voland cxesinte ridi. --- Gxuste nuntempe, cxu? Tio estas eksterordinara! Cxu vi ne povis trovi alian temon? Montru, --- Voland etendis la malfermitan manon.

--- Bedaùrinde mi ne povas tion fari, --- respondis la majstro, --- cxar mi bruligis la manuskripton en la forno.

--- Pardonu, sed tion mi ne povas kredi, --- diris Voland, --- tio ne eblas. La manuskriptoj ne forbrulas. --- Li turnis sin al la kato kaj ordonis: --- Ek, Behemoto, donu do la romanon.

La kato tuj saltis de la segxo kaj cxiuj vidis, ke gxi sidis sur dika stako de manuskriptoj. La supran ekzempleron la kato, respekte sin klininte, prezentis al Voland. Margarita ektremis kaj kriis, ankoraùfoje emociite gxis larmoj:

--- Jen gxi estas, la manuskripto! Jen gxi estas!

Sxi jxetis sin al Voland kaj aldonis ravite:

--- Cxiopova! Cxiopova!

Voland prenis la ekzempleron, gxin turnis, metis flanken kaj silente, sen rideto, fikse rigardis la majstron. Sed tiu sen videbla kaùzo falis en melankolion kaj maltrankvilon, sin levis de la segxo, tordis siajn manojn kaj, turninte sin al la malproksima luno, tremerante, komencis murmuri:

--- Ecx nokte, cxe la luno mi ne havas kvieton, kial oni min maltrankviligis? Ho dioj, dioj ...

Margarita krocxigxis je lia malsanuleja kitelo kaj sin premante al li ankaù sxi murmuradis en angoro kaj en larmoj:

--- Ho Dio, kial vin ne helpas la kuracilo?

--- Tuj, tuj,- flustris Kerubjev klopodante cxirkaù la majstro, --- tuj ni cxion arangxos ... Ankoraù unu glaseton, mi trinkos kune.

La glaseto palpebrumis, ekbrilis en la luna lumo, kaj gxi helpis, tiu glaseto! Oni residigis la majstron kaj la vizagxo de la malsanulo akceptis kvietan esprimon.

--- Nu, nun cxio estas klara, --- diris Voland, per sia longa fingro frapetante la manuskripton.

--- Absolute klara, --- konfirmis Behemoto, forgesinte sian promeson esti silentema halucino, --- nun mi klare vidas, kio estas kamuflita per la cxefa linio de tiu verketo. Kion vi diras, Azazello? --- la kato demandis Azazellon, kiu la tutan tempon restis silenta.

--- Mi diras, --- nazvocxe respondis tiu, --- ke vin dronigi estus bona afero.

--- Indulgu min, Azazello, --- diris la kato, --- ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, cxiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?

--- Nu, Margarita, --- diris Voland reprenante la interparolon, --- nun diru cxion. Kion do vi bezonas?

La okuloj de Margarita ekflamis kaj sxi petege demandis Volandon:

--- Cxu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?

Voland kapjesis kaj sxi, tusxetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aùdis lin respondi:

--- Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.

--- Ne, mi vin ne forlasos, --- respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: --- Mi petas revenigi nin en la kelon cxe la strateto apud Arbat', kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke cxio estu kiel antaùe.

Cxi tiam la majstro ekridis kaj, cxirkaùpreninte sxian antaùlonge malfrizigxintan, krispan kapon, li diris:

--- Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino, messire. En tiu kelo jam delonge logxas alia homo, kaj gxenerale neniam okazas, ke cxio estus kiel antaùe. --- Li premetis sian vangon kontraù la kapo de sia amikino, sxin brakumis kaj murmuris: --- Mia kara ... mia kompatinda ...

--- Tio neniam okazas, cxu tiel vi diras? --- reagis Voland. --- Prave. Tamen ni provu. --- Kaj li ordonis: --- Azazello!

De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaù frenezigxinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj sxajnis kaùronta.

--- Cxu Baksxisxev? --- demandis Azazello la falintan de la cxielo.

--- Alojzo Baksxisxev, --- tiu respondis tremante.

--- Cxu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraùlegxan literaturon? --- demandis Azazello.

La jxus veninta civitano igxis blua, liaj okuloj plenigxis je pentaj larmoj.

--- Vi volis translogxigxi en liajn cxambrojn, cxu? --- je plej konfidence intima tono nazvocxe demandis Azazello.

Sxusxado de furioza katino aùdigxis en la cxambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizagxon de Alojzo Baksxisxev.

--- Spertu, spertu, kio estas sorcxistino!

Okazis tumulto.

--- Kion vi faras? --- kriis la majstro suferante, --- Margot, tio estas hontinda!

--- Mi protestas, tio estas neniel hontinda! --- blekegis la kato.

Kerubjev detiris Margaritan malantaùen.

--- Banujon mi instalis, --- kriis Baksxisxev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: --- jam la sola surkalkado ... la vitriolo ...

--- Estas tre bone, ke vi instalis banujon, --- aprobis Azazello, --- li bezonas banojn, --- kaj Azazello kriis: --- For!

Tuj Baksxisxev igxis levita, renversita kaj forblovita el la dormocxambro de Voland tra la malfermita fenestro.

La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:

--- Tamen, tio ja sxajnas ecx pli forta ol la prodajxoj pri kiuj rakontis Ivano! --- profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis gxin sur la kato: --- Cxu gxi estas ... pardonu, sinjoro kato ... --- li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, --- cxu vi estas la kato kiu provis envagonigxi en la tramon?

--- Mi mem, --- flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: --- Mi sxatas, ke vi tiel gxentile traktas katon. Gxenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratigxo.

--- Ial sxajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, --- dubeme diris la majstro kaj nekuragxe li turnis sin al Voland: --- Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.

--- Kial do ili rimarku? --- trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, --- cxu gxi estas via malsanhistorio?

--- Jes.

Kerubjev jxetis la malsanhistorion en la kamenon.

--- Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, --- li kontente rezonis, --- kaj cxi tio, cxu gxi estas la domlibro de via konstrurajtigito?

--- J-jes ...

--- Kiu estas cxi tie registrita? Cxu Alojzo Baksxisxev? --- Kerubjev blovis sur la pagxon de la domlibro, --- ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li songxis. Baksxisxev? Kia Baksxisxev? Nenia Baksxisxev iam estis. --- Cxi tiam la sxnurizita libro forvaporigxis el la manoj de Kerubjev. --- Jen, gxi jam kusxas en la skribotablo de via konstrurajtigito.

--- Vi trafe sentencis, --- diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, --- «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, gxuste mi ne estas, cxar mi ne havas paperojn.

--- Mi pardonpetas, --- ekkriis Kerubjev, --- sed gxuste tio estas halucino. Jen gxi estas, via legitimilo.

Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:

--- Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, --- kaj li donis al sxi la kajeron kun la brulnigrigxinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la sxparkasan libreton, --- dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenajxon ni ne bezonas.

--- Mi preferus, ke velksekigxu miaj piedoj, ol tusxi fremdan apartenajxon, --- ekkriis la pufigxinta kato, dancante sur valizo por prempaki en gxin cxiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.

--- Ankaù vian dokumenton bonvolu preni, --- daùrigis Kerubjev prezentante al Margarita sxian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: --- Cxio, messire!

--- Ne, ne cxio, --- respondis Voland forlasante sian globuson. --- Kion mi faru, donna, pri via sekvantaro? Miaflanke, mi gxin ne bezonas.

Cxi tiam tra la malfermita pordo enkuris Natasxa, plue nuda, sxi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:

--- Estu felicxaj, Margarita Nikolavna! --- sxi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: --- Ja mi cxion sciis, kien vi iradis.

--- La servistinoj cxion scias, --- rimarkigis la kato multsignife levante la antaùan piedon, --- opinii ilin blindaj estas eraro.

--- Kion vi volas, Natasxa? --- demandis Margarita, --- revenu en la palaceton.

--- Mia kara koro, Margarita Nikolavna, --- petege diris Natasxa kaj surgenuigxis, --- persvadu ilin, --- sxi jxetis oblikvan rigardon al Voland, --- ke oni lasu min sorcxistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al ingxeniero, nek al teknikisto volas mi edzinigxi! Hieraù dum la balo sinjoro Jxakvo faris al mi edzigxproponon. --- Natasxa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.

Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Natasxa jxetis sin al Margarita sur la kolon, sonore sxin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.

Anstataù Natasxa aperis Nikolao Ivanicx. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, ecx incitite.

--- Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, --- diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, --- kun grandega plezuro, tiom lia cxeesto cxi tie estas malkonvena.

--- Mi tre petas liveri al mi atestilon, --- ekparolis Nikolao Ivanicx, jxetante cxirkaùen sovagxajn rigardojn sed je tre insista tono, --- atestilon pri tio, kie mi pasigis la jxusan nokton.

--- Por kiu celo? --- severe demandis la kato.

--- Por la celo prezenti gxin al la milicio kaj al mia edzino, --- firme diris Nikolao Ivanicx.

--- Normale ni ne donas atestilojn, --- respondis la kato kun malserene grava mieno, --- sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.

Kaj antaù ol Nikolao Ivanicx konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis cxe tajpilo kaj la kato estis al sxi diktanta:

--- Estas atestate per cxi tio, ke ties portanto Nikolao Ivanicx pasigis la indikitan nokton en la balo cxe Satano rekviziciite estiel trafikilo ... malferman krampon, Hella! Enkrampe metu: eksporko. Subskribo --- Behemoto.

--- Kaj la dato? --- pepis Nikolao Ivanicx.

--- Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, --- subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur gxin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE, kaj enmanigis la atestilon al Nikolao Ivanicx. Post kio Nikolao Ivanicx senspure malaperis kaj lian lokon okupis nova, neniel atendita viro.

--- Kiu ankoraù? --- mallogite demandis Voland per la mano sxirmante siajn okulojn kontraù la lumo de la kandeloj.

Puncxo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaùte diris:

--- Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaù gxis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.

--- Galimatio, --- diris Voland kun grimaco de malkontento. --- Kio estas Rimskij? Kion li babilas?

--- Bonvolu ne zorgi pri tio, messire, --- respondis Azazello kaj sin turnis al Puncxo: --- Per telefono oni ne respondu kanajle. Per telefono oni ne mensogu. Cxu klare? Cxu promesite?

Pro gxojo cxio konfuzigxis en la kapo de Puncxo, lia vizagxo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:

--- Je la sankta ... pardonon! Mi volas diri, via mosx... tuj post la tagmangxo ... --- Puncxo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.

--- Nu bone, hejmen, --- tiu diris, kaj Puncxo aerdisigxis.

--- Nun lasu min sola kun ili, --- ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.

Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.

--- Do, reen en la kelon cxe Arbat', cxu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?

--- Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, --- respondis la majstro, --- nenio cxirkaùe min interesas, krom sxi, --- li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, --- oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.

--- Kaj via romano, Pilato?

--- Gxi igxis al mi abomena, tiu romano, pro gxi mi tro multe suferis.

--- Mi vin petegas, ne parolu tiel, --- plorvocxe diris Margarita. --- Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. --- Sin turninte al Voland sxi aldonis: --- Ne aùskultu lin, messire, li estas tro torturita.

--- Sed necesas ja ion priskribadi, cxu? --- diris Voland, --- se vi elcxerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.

La majstro ridetis.

--- Tion Lapsxonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.

--- Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.

--- Tre volonte, --- respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon cxirkaù sxiajn sxultrojn kaj aldonis: --- Sxi prudentigxos, min forlasos ...

--- Malprobable, --- diris Voland tradente kaj daùrigis: --- Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie cxe sia lampo kaj mizeri, cxu?

Margarita disigxis de la majstro kaj arde ekparolis:

--- Mi faris cxion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.

--- Kion vi flustris, tion mi scias, --- kontraùdiris Voland, --- sed gxi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, --- kun rideto li sin turnis al la majstro, --- ke via romano ankoraù liveros al vi surprizojn.

--- Tio estas tre malgajiga, --- respondis la majstro.

--- Ne, tio ne estas malgajiga, --- diris Voland, --- de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, cxio estas farita. Cxu vi havas kontraù mi iun pretendon?

--- Ho, messire, kion vi diras !..

--- Do, prenu tamen cxi tion por memoro pri mi, --- diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.

--- Ne, ne, ne, pro kio?

--- Cxu vi intencas kun mi disputi? --- demandis Voland ridetante.

La mantelo de Margarita ne havis posxon, tial sxi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn sxi nodis. Cxi tiam io sxin mirigis, sxi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:

--- Jen kion mi ne povas kompreni ... Kiel do, plu kaj plu daùras la noktomezo, ja antaùlonge devis jam esti mateno, cxu?

--- Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, --- respondis Voland. --- Nu, mi deziras al vi felicxon.

Margarita pregxmaniere etendis ambaù brakojn al Voland, tamen sxi ne aùdacis al li proksimigxi kaj mallaùte ekkriis:

--- Adiaù! Adiaù!

--- Gxis revido, --- diris Voland.

Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina logxejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havajxo de Margarita. La kato helpis Hellan. Cxe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laù la sxtuparo. Gxi estis senhoma. Kiam oni pasis la intersxtuparan placeton de la tria etagxo, aùdigxis mola bato, sed neniu gxin atentis. En la ter'etagxo, antaù la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj pasxinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aùtomobilon kun malsxaltitaj lumoj. Tra la antaùa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.

Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaùte ekkriis:

--- Ho Dio, mi perdis la hufumon!

--- Enaùtigxu, --- diris Azazello, --- kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. --- Kaj li foriris en la sxtuparejon.

Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaù ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj pasxis sur la sxtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj acxetsako en la manoj. Sxi estis gxuste tiu Anjo, kiu la jxusan merkredon lasis disflui, malfelicxe por Berlioz, sunfloran oleon cxe la turnokruco.

Ne estas sciate, kaj versxajne neniam igxos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis sxiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke cxiutage oni povas vidi sxin portanta jen la ladbotelon, jen la acxetsakon, jen la ladbotelon kaj la acxetsakon kune, aù en la bazaro, aù sub la pordega arko de la domo, aù en la sxtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie sxi logxis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en cxiu ajn loko kie sxi estas aù aperas tuj komencigxas skandalo, kaj krome, ke sxi havas la alnomon la Pesto.

Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitigxi eksterordinare frue, sed cxi-foje sxi fruis supermezure, io sxin levis baldaù post la noktomezo. Sxia sxlosilo turnigxis en la seruro, Anjo elsxovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traigxis la resto de sxia korpo, sxi tirsxlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruligxis malsupren laù la sxtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke sxia okcipito pusxigxis kontraù la muro.

--- Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? --- sxi sxrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovagxa vocxo somnambula:

--- La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, --- li ekploris, bojkriis: --- For! --- kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laù la sxtuparo, sed reen, al la pli alta intersxtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo ecx pri sia okcipito forgesis, sxi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Sxi kusxigis sin ventre sur la placeton kaj elsxovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasigxintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.

Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si ecx malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:

--- Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri gxi rakontas! Jen, tia apartamento!

Cxi tion sxi ankoraù ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis suficxe solidan civitanon, kun barbeto kaj, laù sxia impreso, iomete porkid'aspekta vizagxo, sxtelgliti preter sxi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasigxi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, sxi restis sur la sxtuparo, sin krucosignante, mirgxemetante kaj al si mem parolante.

Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizagxo, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.

Laùde al la reputacio de Anjo endas diri, ke sxi estis scivola kaj decidis ankoraù atendi, cxu okazos pluaj mirindajxoj. Supre la pordo denove malfermigxis, cxi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide gxin malsxlosis, sin kasxis malantaùe, kaj en la fendo kiun sxi lasis refermetante la pordon ekflagris sxia scivorema okulo.

Iu --- cxu malsanulo? cxu strangulo? --- pala, stoplobarba, kun nigra cxapeto kaj ia kitelo, sxanceligxeme pasxadis laù la sxtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako mosxtetulino en nigra sutano --- tiel sxajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, sxi surhavis --- cxu sxuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute dissxiritajn. Sed... la sxuoj ja estis bagatelo, ja sxi estas nuda! Nu jes, sub la sutano sxi havas nenion! «Jes, tia apartamento!» La tuta animo de Anjo jubilis pro la antaùgusto de tio, kion morgaù sxi rakontados al la najbaroj.

La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj cxirkaù la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskaù vocxe Anjo ion ekpepis, sed sxi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.

La procesion fermis malalta lameta alilandano kun misa okulo, sen jako, en blanka frakvesxto kaj kun kravato. La tuta kompanio pasis preter Anjo malsupren. Cxi tiam de sur la intersxtupara placeto aùdigxis bato. Kiam la pasxoj estingigxis, Anjo, kvazaù serpento, elglitis de malantaù la pordo, starigis sian ladbotelon cxe la muro, sin sternis sur la placeto kaj palpsercxis cxirkaùe. Sxi trovis busxtukon, en gxin estis envolvita io peza. Sxiaj okuloj elorbitigxis kiam sxi malnodis la busxtukon. Anjo tenis la juvelon tuj antaù la okuloj kaj ili brilis per tute lupa flamo. En sxia kapo estigxis kirlo: «Nenion mi vidis! Nenion mi scias!.. Cxu al la nevo? Cxu dissegi?.. La sxtonojn ja oni povus elskrapi ... kaj po unu vendi, unu sxtoneton cxe Petrovka, alian cxe Smolenskij ... Kaj --- nenion mi vidis, nenion mi scias!»

Sxi kasxis la trovajxon sub la brustopecon de sia robo, reprenis la ladbotelon kaj jam volis, prokrastinte la urb'iron, gliti reen tra la duone malfermita pordo, kiam subite, la diablo scias de kie, antaù sxi aperis la senjaka blankbrustulo, kiu nelaùte diris:

--- Ek, donu la hufumeton kaj la busxtukon.

--- Kian do busxtuketon, kian hufumeton? --- demandis Anjo, tre lerte simulante nekomprenon, --- nenian busxtuketon mi vidis. Cxu vi, civitano, estas ebria?

Sen diri ion pluan, la blankbrustulo per siaj fingroj, malmolaj kiel aùtobusa krocxstango kaj same malvarmaj, cxirkaùprenis sxian kolon, tute malebligante ian ajn enspiron. La ladbotelo falis el sxiaj manoj sur la plankon. Kelkan tempon la senjaka alilandano tenis Anjon sen aero, poste li forigis la fingrojn de sxia kolo. Anjo glutis aeron kaj ridetis.

--- Cxu la hufumeton? --- sxi diris, --- jes, tuj! Do, gxi estas via hufumeto, cxu? Jxus mi gxin trovis cxi tie, gxi kusxis en busxtuketo ... Mi speciale zorgis, ke ia ajnulo gxin ne forprenu, cxar tiam adiaù la hufumeto!

Ricevinte la hufumon kaj la busxtukon, la alilandano supersxutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis sxian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco:

--- Mi plej profunde dankas, madame. Por mi tiu hufumeto estas kara memorajxo. Permesu al mi, pro tio ke vi gxin konservis, enmanigi al vi ducent rublojn. --- El sia vesxtposxo li eligis la monon kaj donis gxin al Anjo.

Spasme ridetante sxi ripete ekkrietis:

--- Ah, plej humile mi vin dankas! Merci! Merci!

La malavara alilandano per unu movo glitis al la tujsuba sxtuparplaceto, sed antaù ol definitive malaperi li kriis supren, cxi-foje kun absolute rusa prononcmaniero:

--- Vi, maljuna sorcxistino, se vi ankoraù trovos fremdajxon, vi gxin ne kasxu en vian robacxon sed portu gxin al la miliciejo!

Anjo, en kies kapo cxio okazinta sur la sxtuparo estigis zumon kaj konfuzon, ankoraù longe staris sur la placeto inercie kriante:

--- Merci! Merci! Merci! --- dum la alilandano jam estis for.

Ankaù la aùtomobilo estis forlasinta la korton.

Redoninte al Margarita la donacon de Voland, Azazello sxin adiaùis kaj demandis, cxu oportune sxi sidas; Margarita sxmace interkisis kun Hella, la kato respekte kisis sxian manon, cxiuj tri adiaùe mansvingis al la majstro, kiu kuntirigxis senmova kaj indiferenta en la malproksima angulo sur la benketo, kaj gestinte al la kampokorvo ili tuj aerdisigxis, opiniante malnecesa sin embarasi per sxtuparsuriro. La kampokorvo sxaltis la reflektorojn kaj elveturigis la aùtomobilon tra la pordego preter la viro dormanta sxtone profundan dormon sub la pordega arko. Kaj la lumoj de la granda nigra veturilo perdigxis inter la aliaj lumoj en la sendorma kaj brua strato Sadovaja.

Post unu horo en la kelo de malgranda domo situanta en strateto apud Arbat', en la unua cxambro, kie cxio estis same kiel antaù la terura aùtuna nokto de la pasinta jaro, cxe la tablo kovrita per velura tablotuko, sub la lampo kun lumsxirmilo, apud kiu staris florvazo kun konvalo, Margarita sidis kaj silente ploris pro la jxusa travivajxo kaj felicxo. Antaù sxi kusxis la fajrorongxita kajero; apude altis la stako de sendifektaj kajeroj. La domo silentis. Sur la sofo en la malgranda cxambro, kovrite per sia malsanuleja kitelo, la majstro kusxis en profunda dormo. Li spiris egale kaj neaùdeble.

Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun sxi legis antaù la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi sxi ne deziris. Sxi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, sxi turnis gxin en la manoj, rigardante gxin de cxiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpagxon, jen malfermante la finon. Subite sxin kaptis la terura penso, ke cxio cxi estas sorcxajxo, ke la kajeroj tuj malaperos, ke sxi retrovigxos en sia dormocxambro en la palaceto kaj tie vekigxinte sxi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, ehxo de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la cxiopova Voland estis vere cxiopova, kaj tiom longe kiom sxi volis, gxis la matenigxo, se sxi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:

--- La mallumego veninta de la maro kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon ... jes, la mallumego ...


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 24

La majstro retrovita ---

La titolo originala estas Izvlecxenie mastera, laùvorte La eligo de la majstro.


Noblesse oblige /nobles' oblijx'/ {F} ---

la rango (la nobeleco, la nobleco) devigas [onin].


mi min devontigas rompi la rekordon ---

tipe stahxanovisma frazo.


mian amdonanton ---

{Ruse moego lûbovnika}; en la unua publikigajxo estis pli prude: mian amaton ({Ruse moego vozlûblennogo}).


bona aùguro ---

nevole frakasi vazarajxon oni opinias bona aùguro; kutima maniero malembarasi la frakasinton.


li estas majstro ---

la repliko preskaù koincidas kun la demando, kiun Stalin faris al B. Pasternak, decidante pri la sorto de O. Mandelsxtam: «Sed li ja estas majstro, cxu?»


la manuskriptoj ne forbrulas {Ruse rukopisi ne gorât} ---

tiu Bulgakova frazo proverbigxis en la rusa, precipe okaze de publikigoj de antaùe malpermesitaj verkoj.


sinjoro kato ---

en la originalo la majstro hezitas inter ciado kaj viado.


interfratigxo ---

temas pri la cxetabla rito dum kiu la du partoprenantoj samtempe eltrinkinte el siaj pokaloj sin kisas kaj de tiu momento cias unu la alian, {German Bruderschaft}.


sxnurizita libro ---

dokumenta kajero brosxurita per sxnuro, kies du finoj estas sigelitaj.


PAGATE ---

{orig. uplocxeno}, kio estas kruda kvankam ofta eraro (anstataù uplacxeno, «pagite»).


mosxtetulino ---

{Ruse damocxka} (laùlitere, dameto), malsxata vorto, aludanta malplebajn pretendojn («delikatacxulino») .


Petrovka, Smolenskij ---

iamaj Moskvaj bazaroj.


sub la lampo ---

cxi-loke la originalo estas iom malklara.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]