[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

22
Cxe la kandela lumo

La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritan, la luna lumo agrable sxin varmigis. Ferminte la okulojn sxi prezentis sian vizagxon al la vento kaj iom bedaùre pensis pri la nekonata riverbordo kiun sxi jxus forlasis kaj kiun, sxi antaùsentis, sxi neniam revidos. Post cxiuj sorcxajxoj kaj mirakloj de la hodiaùa vespero sxi bone komprenis, kies gastino sxi estos, sed tio sxin ne timigis. La espero, ke tie sxi sukcesos revenigi sian felicxon, sxin kuragxigis. Cetere, sxiaj revoj pri tiu felicxo daùris nelonge. Cxu tial, ke la kampokorvo bone sxoforis, cxu tiom bona estis la veturilo, cxiukaze tre baldaù Margarita, malferminte la okulojn, vidis antaù si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra sxoforbirdo dumfluge malsxraùbis la dekstran antaùan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo. Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia sxvabrilo eliris apud tombosxtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante gxin rekte al ravino ekster la tombejo. La aùtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasigxis. La kampokorvo salute tusxis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.

Tuj de malantaù tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis sxin surbalaigxi, mem saltis sur longan rapiron, ambaù levigxis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surterigxis apud la n-ro 302-bis cxe la strato Sadovaja.

Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu sxajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la pasxoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin aùdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.

Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antaù la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Pasxoj ... La viro rapide sin turnis kaj malserenigxis. Kiam la pordo malfermigxis kaj refermigxis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la sxtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.

La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankaù de la unua, dejxoris sur la sxtuparplaceto de la tria etagxo. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte levigxis de sia benko, strecxe rigardis cxirkaùen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj sxia akompananto jam estis cxe la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia sxlosilo.

La unua afero, kiu surprizis Margaritan, estis la malhelo en kiun sxi pasxis. Nenio estis videbla, kvazaù en kripto, kaj por ne mispasxi sxi nevole krocxigxis je la mantelo de sia akompananto. Sed cxi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la sxvabrilon, kaj gxi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi largxajn sxtupojn, kiuj al Margarita sxajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antaùcxambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan sxtuparon. Tamen la suriro finigxis kaj Margarita komprenis, ke sxi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en gxia lumo Margarita vidis la vizagxon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Cxiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfelicxon trovigxi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus ecx en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.

Cetere, la aspekto de Kerubjev tre sxangxigxis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antaù longe endus forjxeti en la rubujon, sed monoklo, verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizagxo estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.

La magiisto, kapelestro, sorcxisto, cxicxerono aù la diablo scias, kio fakte --- unuvorte, Kerubjev --- salute kapoklinis kaj svingis la lampon en largxa gesto, invitante Margaritan lin sekvi. Azazello malaperis.

«Mirinde stranga vespero!» pensis Margarita. «Al cxio mi estis preparita, krom al cxi tio! Cxu paneis cxe ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel cxio cxi povas ensxovigxi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.»

Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke sxi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, laù la unua impreso, senfinan. Antaù sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritan sidigxi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.

--- Permesu, ke mi min prezentu, --- li knaris, --- Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, cxu? «Pro sxparemo», certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiaù, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple messire malsxatas la elektran lumon, tial ni sxaltos gxin je la lasta momento. Kaj tiam, bonvolu kredi, gxi ne mankos. Ecx, mi diru, estus bone havi da gxi iom malpli.

Kerubjev placxis al Margarita, lia kraka babilado efikis sxin trankvilige.

--- Ne, --- sxi respondis, --- pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. --- Per largxa gesto de sia brako sxi montris la nemezureblon de la salonego.

Kerubjev dolcxe rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.

--- La plej simpla el cxio! --- li respondis. --- Cxiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon gxis la dezirata amplekso. Mi ecx kuragxas aserti, estimata sinjorino, ke gxis diable granda amplekso! Cetere, --- plu babilis Kerubjev, --- mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aù ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia logxejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte tricxambram apartamenton cxe Zemljanoj-Val, sen ia ajn kvina dimensio aù simila umo kaporompa tuj transformis gxin en kvarcxambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la cxambroj.

»Nu, tiun apartamenton li sxangxis kontraù du logxejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du cxambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de cxambroj igxis kvin. La unuan li sxangxis kontraù du apartaj apartamentoj ducxambraj, kaj igxis posedanto, kiel vi komprenas, de ses cxambroj, verdire, disjxetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li sxangxas ses cxambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontraù unu kvincxambra logxejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite cxesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankaù nun li havas cxambron, sed mi riskus aserti, ke gxi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via sxatata kvina dimensio!

Margarita ecx unu vorton ne diris pri la kvina dimensio --- ja Kerubjev mem pri gxi parolis --- tamen sxi gaje ridis aùskultante la rakonton pri la logxeja fripono. Kerubjev daùrigis:

--- Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.

Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.

--- Nu jes, tre bone, --- diris Kerubjev, --- ni estas malamikoj de cxia prisilento kaj sekretemo. Cxiujare messire donas unu balon. Oni nomas gxin la printempa balo de la plenluno, aù la balo de la cent regxoj. Da gastoj! --- cxi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaù pro dentodoloro, --- cetere, mi esperas, ke vi mem cxion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, --- Kerubjev disetendis siajn brakojn, --- vi mem jugxu, ja sen mastrino ...

Margarita aùskultis lin, penante ne eligi ecx unu vorton, sxi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri felicxo estis kapturna.

--- Estigxis tradicio, --- plu parolis Kerubjev, --- ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke sxi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojagxas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj cxu vi kredos? --- Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, --- neniu ajn taùgas! Sed fine la favora sorto ...

Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon cxe la koro.

--- Resume! --- ekkriis Kerubjev, --- tute koncize: cxu vi bonvolos akcepti tiun devon?

--- Mi akceptas, --- firme respondis Margarita.

--- Decidite! --- diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: --- Bonvolu sekvi min.

Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie aùdigxis susuroj kaj io tusxis la kapon de Margarita. Sxi skuigxis.

--- Ne timu, --- miele trankviligis sxin Kerubjev prenante sxian brakon, --- tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Gxenerale mi aùdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kasxu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi ecx diru, melankolie. Cetere, vi mem havas regxan sangon.

--- Kial, regxan sangon? --- timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.

--- Ah, regxino, --- kokete babilis Kerubjev, --- la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn --- precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino --- plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la sxtataj limoj. Mi sufloru: franca regxino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni sxin informus, ke sxian cxarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!

Kerubjev blov'estingis sian lampon, gxi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kusxi sur la planko, antaù sxi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaùte frapetis. Margarita tiel ekscitigxis, ke sxiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris sxian dorson.

La pordo malfermigxis. La cxambro estis negranda. Sxi vidis largxan kverklignan liton kun cxifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaù la lito staris kverka tablo kun cxizitaj piedoj, sur gxi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda sxaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapisxeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraù unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj brancxoj. En la cxambro odoris je sulfuro kaj pecxo, la ombroj de la kandelabroj interkrucigxis sur la planko.

Inter la cxeestantoj sxi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris cxe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatigxante kun sxi en la Aleksandra gxardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.

La nuda sorcxistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj --- ho ve! --- tiu sama kiun, felicxe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapisxeto antaù la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.

Krom tiuj du, en la cxambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaù la sxaka tablo tenante en la dekstra antaùa piedo sxakcxevalon.

Hella ekstaris kaj sin klinis antaù Margarita. Same faris la kato: gxi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaùan piedon, lasis fali la cxevalon kaj rampis sub la liton por sercxi la pecon.

Cxion cxi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Sxian rigardon katenis la lito, ja sur gxi sidis tiu, kiun antaù nelonge, cxe la Patriarhxa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.

Du okuloj rigardis sxin rekte en la vizagxon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta cxiun ajn gxis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaù mallargxa kudriltruo, kvazaù aperturo de senfunda puto de cxiaj mallumo kaj ombroj. La vizagxo de Voland estis oblikva, la dekstra busx'angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis cxizitaj profundaj sulkoj. La haùto de lia vizagxo sxajnis por cxiam forbruligita per sunbrunigxo.

Voland largxe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktocxemizon, malpuran kaj flikitan cxe la maldekstra sxultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; gxuste la genuon de cxi tiu malhela gambo Hella sxmiris per la vaporanta linimento.

Ankoraù unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne cxizita el malhela sxtono, pendanta je ora cxeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaù viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.

Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstrecxo sxi provis estingi la tremon de siaj genuoj.

Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo sxajnis ekflami:

--- Mi vin salutas, regxino, kaj mi petas pardoni al mi mian negligxon.

Lia vocxo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj gxi sinkis en la raùkon.

Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte sercxmovis gxin sub la kusxejo kaj diris:

--- Eligxu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.

--- Nepre ne, --- siblis cxe la orelo de Margarita maltrankvila suflorajxo de Kerubjev.

--- Nepre ne ... --- sxi komencis.

--- Messire ... --- elspiris Kerubjev en sxian orelon.

--- Nepre ne, messire, --- superregante sin, nelaùte sed klare respondis Margarita. Sxi ridetis kaj aldonis: --- Mi vin petegas, ne interrompu la partion. Mi konjektas, ke la sxakaj revuoj pagus nemalmulte da mono por havi la eblon gxin aperigi.

Azazello mallaùte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazaù parolante al si mem:

--- Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksigxas la kartaro! La sango!

Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Sxi proksimigxis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaù sxtonan --- sed ankaù flame ardan --- manon sur sxian sxultron, sxin pusxis al si kaj sidigis sur la liton.

--- Nu, cxar vi estas tiom cxarme afabla, --- li diris, --- cetere, gxuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniacxu, --- li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: --- Kiom ankoraù daùros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto!

--- La cxevalo perdigxis, --- respondis la kato el sub la lito per vocxo sufokata kaj falsa, --- gxi ien forgalopis, kaj anstataù gxin mi trovas nur ranon.

--- Cxu vi imagas, ke cxi tie estas foirejo? --- sxajnigante koleron demandis Voland, --- nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!

--- Neniokaze, messire! --- kriegis la kato, kaj en palpebruma daùro gxi elrampis el sub la lito kun la cxevalo en la antaùa piedo.

--- Mi rekomendas al vi ... --- apenaù komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: --- Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion gxi faris el si sub la lito.

Starante sur la malantaùaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaù Margarita. Nun sur gxia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto gxi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.

--- Kion vi faris! --- ekkriis Voland, --- kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas ecx pantalonon?

--- Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, --- tre dignoplene respondis la kato, --- cxu vi volus, ke mi ankaù botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, cxu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Cxiu ornamas sin laù sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankaù al la binoklo, messire!

--- Sed la lipharoj ?..

--- Mi ne komprenas, --- seke replikis la kato, --- ja vi toleras, ke hodiaù, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin sursxutis per blanka pudro, do kial gxi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen cxio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenajxo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, --- en la vocxo de la kato ektremis ofendigxo, --- ke oni min cxikanas, diskriminacias, do antaù mi staras serioza problemo: cxu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?

Pro la ofendo la kato tiel dissxveligxis, ke gxi sxajnis tuj krevonta.

--- Ah, fripono, fripono, --- skuante la kapon diris Voland, --- cxiun fojon, kiam gxi vidas sian partion senespera, gxi komencas blagi kiel la lasta cxarlatano sur la ponto. Tuj sidigxu kaj cxesigu tiun vortlakson.

--- Mi sidos, --- respondis la kato sin sidigante, --- tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en cxeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko, Marciano Kapelo, kaj eble ecx Aristotelo mem.

--- Sxakon al la regxo! --- diris Voland.

--- Bonege, bonege, --- reagis la kato, kaj komencis ekzameni la sxaktabulon tra la binoklo.

--- Do, --- Voland sin turnis al Margarita, --- mi prezentas al vi, donna, mian sekvantaron. Cxi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatigxis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Sxi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun sxi ne povus plenumi.

La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen cxesi cxerpi la linimenton per manplato kaj sxmiri gxin sur la genuon.

--- Do, jen cxio, --- finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, --- la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. --- Li silentigxis kaj turnis la globuson. Gxi estis vera majstrajxo: la bluaj oceanoj ondis, la poluscxapo aspektis plej aùtente --- glacia kaj negxa.

Dume sur la tabulo estis paniko. La regxo en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landsknehxtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaùen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidigxis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn cxevalojn.

Margaritan tre interesis kaj impresis tio, ke la sxakpecoj estis vivaj.

La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte pusxetis sian regxon sur la dorson. Senespera, tiu kasxis sian vizagxon en la manoj.

--- Malbonas la afero, kara Behemoto, --- diris Kerubjev mallaùte kaj malice.

--- La pozicio estas grava sed ne sensxanca, --- respondis Behemoto, --- ecx pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.

Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: arangxante grimacojn kaj okulumante al sia regxo.

--- Senutile, --- rimarkigis Kerubjev.

--- Aj! --- ekkriis Behemoto, --- la papagoj disflugis, kion ja mi antaùdiris!

Fakte, ie malproksime aùdigxis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.

--- Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! --- grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.

Apenaù Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duobligxis. La blanka regxo finfine komprenis la instigon, li subite desxiris sian mantelon, jxetis gxin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn sxultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.

--- Blago, kiel cxiam, --- grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.

--- Al mi sxajnis, ke mi aùdas ilin, --- respondis la kato.

--- Nu, kiom ankoraù tio daùros? --- demandis Voland, --- sxakon al la regxo.

--- Versxajne, mi misaùdis, mon maître, --- respondis Behemoto, --- la regxo ne sxakas nek sxakigeblas!

--- Mi ripetas, sxakon al la regxo.

--- Messire, --- respondis la kato per false zorgema vocxo, --- vi trolacigxis: la regxo ne estas minacata!

--- La regxo okupas la kvadraton g2, --- sen rigardi la tabulon diris Voland.

--- Messire, mi estas konsternita, --- hurlis la kato, arangxante sur sia muzelo terurmienon, --- sur tiu kvadrato ne estas regxo!

--- Kiel do? --- demandis Voland surprizite kaj rigardis la tabulon, kie la kuriero staranta sur la regxa kvadrato sin forturnis kasxante sian vizagxon per la mano.

--- Ah, vi kanajlo, --- diris Voland mediteme.

--- Messire! Refoje mi apelacias al la logiko, --- ekparolis la kato, premante la antaùajn piedojn al la brusto, --- se ludanto deklaras sxakon al la regxo dum ecx la rememoro pri tiu regxo jam forvisxigxis de la tabulo, tian sxakon oni konsideras nevalida.

--- Cxu vi rezignas aù ne? --- kriis Voland per timinda vocxo.

--- Permesu, ke mi iom pensu, --- milde respondis la kato, metis la kubutojn sur la tablon, apogis la orelojn sur la piedoj kaj enpensigxis. Post longa meditado gxi fine diris: --- Mi rezignas.

--- Oni mortigu la obstinan beston, --- flustris Azazello.

--- Jes, mi rezignas, --- diris la kato, tamen mi rezignas nur tial, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! --- La kato sin levis, kaj la sxakpecoj flugis en la skatolon.

--- Hella, jam tempas, --- diris Voland, kaj Hella malaperis el la cxambro. --- La gambo doloras, kaj nun tiu balo ... --- daùrigis Voland.

--- Permesu, --- nelaùte petis Margarita.

Voland fikse sxin rigardis kaj movis al sxi sian genuon.

La sxmirajxo, varmega kiel lafo, brulvundis sxiajn manojn, sed Margarita sen malpleja grimaceto komencis enfroti gxin sur la genuo, penante ne dolorigi la pacienton.

--- Miaj korteganoj asertas, ke tio estas reùmatismo, --- Voland parolis sen deturni sian rigardon disde Margarita, --- sed mi emas opinii, ke tiu doloro en la genuo estas memorajxo pri cxarma sorcxistino, kun kiu mi intime konatigxis en la mil kvincent sepdek unua jaro en la Brokena montaro, sur la Diabla Ambono.

--- Ahx, cxu tio eblas! --- diris Margarita.

--- Bagatelo! Post kelkaj tricent jaroj gxi resanigxos. Oni rekomendis al mi amason da medikamentoj, sed mi plu tenas min je la bonaj malnovaj hejmaj kuraciloj de mia avino. Mirindajn herbojn heredigis al mi la sakra maljunulino, mia avino! Alvorte, diru, cxu vi suferas je io? Eble vi havas ian cxagrenon, kiu venenas vian animon, ian aflikton?

--- Ne, messire, ne estas tiel, --- respondis la sagaculino Margarita, --- kaj nun, kiam mi estas cxe vi, mi sentas min tute bone.

--- La sango estas granda afero, --- sen evidenta interligo gaje diris Voland kaj aldonis: --- Mi vidas, ke vin interesas mia globuso.

--- Ho jes, mi neniam vidis tian peceton.

--- Bona peceto. Verdire, mi malsxatas la radiofoniajn informbultenojn. La fraùlinoj kiuj ilin vocxlegas malklare prononcas loknomojn. Krome, cxiu tria el ili havas paroldifektojn, kvazaù intence oni tiajn selektus. Mia globuso estas multe pli oportuna, des pli, ke mi devas precize scii la eventojn. Ekzemple, cxu vi vidas tiun terpecon, kies flankon lavas la oceano? Vidu, jen gxi plenigxas je fajro. Tie jxus komencigxis milito. Se vi proksimigos la okulojn, vi vidos ankaù la detalojn.

Margarita sin klinis al la globuso kaj vidis la kvadrateton de la tero sxveli, pentrigxi per diversaj koloroj kaj sxangxigxi en ion similan al reliefa mapo. Poste sxi vidis mallargxan rubandon de rivero kaj vilagxon cxe gxia bordo. Dometo, kiu unue estis ne pli granda ol piza semo, kreskis gxis la amplekso de alumetskatolo. Subite kaj senbrue gxia tegmento disflugis supren, kun nubeto de nigra fumo, la muroj falis, tiel ke nenio restis de la duetagxa skatoleto, krom amaseto da rubajxo, de kiu levigxis densa nigra fumo. Plu proksimiginte siajn okulojn Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kusxis sur la tero, kaj en sangoflako apude, infaneton kun disjxetitaj brakoj.

--- Prete, --- ridetante diris Voland, --- gxi mortis senpeka. La laboro de Abadono estas neriprocxebla.

--- Mi ne dezirus aparteni al tiuj, kontraù kiuj estas tiu Abadono, --- diris Margarita, --- kiun partion li subtenas?

--- Ju pli longe mi kun vi parolas, --- komplimentis Voland, --- des pli mi konvinkigxas, ke vi estas tre inteligenta. Li estas eksterordinare senpartia, kaj egale simpatias ambaù militantojn. Tial la rezultoj por ambaù partioj cxiam estas egalaj. Abadono, --- nelaùte vokis Voland, kaj el la muro tuj pasxis maldika vira figuro kun malhelaj okulvitroj. Ial la okulvitroj tiom forte impresis Margaritan, ke sxi nelaùte ekkriis kaj premis sian vizagxon al la kruro de Voland.

--- Cxesu do, --- kriis Voland, --- kiom nervozaj estas la nunaj homoj. --- Per la manplato li largxasvinge frapis sxin sur la dorson, tiel ke sxia tuta korpo resonis. --- Ja vi vidas, ke li surhavas la okulvitrojn. Krome, neniam okazis, ke Abadono venus al iu ajn antaùtempe. Kaj fine, mi estas cxi tie. Vi estas mia gastino! Tutsimple mi volis montri lin al vi.

Abadono staris senmove.

--- Cxu oni povus lin peti, ke por unu sekundo li formetu la okulvitrojn? --- demandis Margarita, sin premante al Voland kaj tremerante, jam ne pro timo sed pro scivolo.

--- Gxuste tion li ne faru, --- serioze respondis Voland. Li mansvingis al Abadono kaj tiu malaperis. --- Kion vi volas diri, Azazello?

--- Messire, --- respondis Azazello, --- kun via permeso. Ni havas du fremdulojn: belulinon, kiu ploretas kaj petas, ke oni lasu sxin cxe sxia sinjorino, kaj krom sxin --- pardonon --- sxian eksporkon.

--- Strange kondutas la belulinoj, --- rimarkis Voland.

--- Tio estas Natasxa, Natasxa, --- ekkriis Margarita.

--- Nu, sxi restu cxe sia sinjorino. Kaj la porkon sendu al la kuiristoj!

--- Cxu bucxi? --- timigite ekkriis Margarita, --- permesu, messire, tio ja estas Nikolao Ivanicx, la malsupra logxanto. Okazis miskompreno, vidu, sxi sxmiris lin per la pomado ...

--- Pardonon, --- diris Voland, --- kiu kaj pro kia diablo gxin bucxu? Gxi dume sidu kun la kuiristoj, jen cxio. Konsentu ja, ke mi ne povas allasi gxin en la balan salonegon!

--- La ideo estas amuza ... --- aldonis Azazello kaj raportis: --- La noktomezo proksimas, messire.

--- Ah, bone. --- Voland sin turnis al Margarita: --- Do, bonvolu. Anticipe mi al vi dankas. Ne konfuzigxu kaj nenion timu. Nenion trinku, krom la akvon, alie vi moligxos kaj estos al vi malfacile. Nun tempas!

Margarita sin levis de la tapisxeto, kaj tiam en la pordo aperis Kerubjev.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 22

Dorogomilovo ---

Moskva kvartalo okcidente de la Sadovaja stratringo.


monoklo ---

trajto aùtobiografia. En 1926 Bulgakov acxetis monoklon kaj dum kelka tempo gxin portadis en sia okulo, sxokante la kolegojn per tiu «imperiistajxo».


Zemljanoj-Val ---

placo cxe orienta parto de la stratringo Sadovaja.


la genuo de tiu malhela gambo ---

Voland lamas (vd cxap. 1, 23), certe pro la falo de la cxielo; kp la demandon de Zibel pri Mefistofelo: «Li kial lampiede iras?» -- [Faùsto] pgx 83.


hansvursto {Neo} ---

pajaco en germanaj farsoj, Hans (t.e. Johano) la Kolbaso. Interalie li rolas en la popolaj pupkomedioj pri Faùsto. {Germane Hanswurst} {orig. okaânnyj gans}.


bantkravato [GE] ---

mallonga kravato horizontale nodita; {Ruse babocxka} {France noeud papillon} {Angle bow tie} {Germane Fliege, Schleife}.


Seksto Empiriko {Latine Sextus Empiricus} ---

greka filozofo, astronomo kaj kuracisto de III jc.

Marciano Kapelo ({Latine Martianus Capella,} komenco de la 5a jc) ---

advokato el Kartago, kies enciklopedia verko «De nuptiis Philologiæ et Mercurii» estis tre influhava en la mezepoka Okcidento.


donna {Itale, Portugale} ---

  1. virino.
  2. damo, (mosxta) sinjorino.

landsknehxto [GE] {Germane Landsknecht} {Ruse landsknehxt} ---

Historio: soldulo, dungosoldato en la Okcident-Eùropo de 15-17 jc.


mon maître {F} ---

«mia mastro» aù «mia majstro».


Brokena montaro ---

La cxefa parto de la supra Harco [PIV] {Germane Harz}, montaro en Germanujo), nomita laù sia plej alta monto Brokeno ({Germane Brocken, Blocksberg}, {Latine Mons Bructerus}), kiu estis loko de paganaj kultoj. Laù malnova legendo, je la nokto de s-ta Valpurga tie okazas sabat'orgio.

Diabla Ambono {Germane Teufelkanzel} ---

granita blokego cxe Brokeno.


Abadono ---

«Biblio: Angxelo de la abismo» [PIV]; hebree tiu nomo signifas pereo, neniigo; en Ijob 26:6 gxi signifas abismon, sxeolon; cxe la rabenoj -- la plejprofundon de la infero; en la Apokalipso 9:11 gxi estas la nomo de estro de la diabloj. -- La tradician formon {Slavonan avaddonì} Bulgakov sxangxis je iom burleska Abadonna, kio por ruso sonas simile al {Itala primadonna}.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]