[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj de la tradukinto

Gxeneralajxoj

Simbolaro

Simile al la tradicio de PIV, la sekvaj simboloj signifas, respektive,
Biblio:
bibliajxo
Bulgakovajxo:
bulgakovajxo, t.e. vorto (plej ofte nomo) inventita de Bulgakov por la romano, kaj valida nur en gxia kunteksto (ekz-e Jersxalaim, Azazello kontraste kun la normaj Jerusalemo, Azazel)
{orig. }
la rusa originalo de nenorma bulgakovajxo (Bulgakovajxo:) --- kontraste al {Ruse ...} kiu cxiam rilatas al normajxo.
[Z]
Zamenhof
Libroj:
libroj, filologio, lingvistiko
Historio:
historio
Mito:
mitologio
La referencoj al la [Biblio] havas indikon pri la libro, cxapitro kaj verso(j).

Tempo kaj loko

La romano havas tri planojn: la antikva Jerusalemo; la Moskvo de cx. 1930 (vd 1.4); la «kvindimensia» kaj iom mezepoka balo cxe Satano. Iasence cxiuj eventoj okazas samtempe: dum plenluno, antaù kaj dum la (juda) Pasko en Jerusalemo (vendrede, sabate, dimancxe); antaù kaj dum la (Ortodokse kristana) Pasko en Moskvo (de merkredo gxis dimancxo); dum kaj post la nokto de s-ta Valpurga cxe Satano. Cxi tie endas rimarkigi al la okcidenta leganto, ke la Ortodoksa Pasko cxiam sekvas la judan (por konservi la ordon de la eventoj en la eklezia jarciklo; cxe la okcidentanoj la ordo iam inversigxas). Tial gxi povas atingi la unuajn majajn tagojn, ekz-e (laù la Gregoria kalendaro) 1929-05-05; 1932-05-01.

Estas multaj paraleloj inter tiuj planoj, de tute evidentaj (la plenlunaj noktoj, fulmotondro kaj pluvego) gxis subtilaj kaj dubindaj (cxervoncoj -- tetradrahxmoj, kavaleria kordono retenanta la gapulojn cxirkaù Golgoto -- rajda polico ordiganta spektemulojn cxe Varieteo ktp vd [Gasparov]).

Por cxiuj tri planoj la Esperanta tradicio posedas klasikajn verkojn, kiuj formas utilan kulturan fonon; [Varankin, Biblio, Faùsto].

Apokrifeco

Oni ne sercxu en la romano provon rekonstrui la aùtentan evangelion. Bulgakov sin volonte distancigas de la oficiala eklezia tradicio, li uzas apokrifojn, Mez'epokajn legendojn, klasikajn mistifikajxojn. Tiu ironia (en la filologia senco) apokrifemo penetras cxiujn tavolojn de la romano; ekz-e multas aludoj al verkoj de Goeto kaj Pusxkin, tamen plej ofte en ilia opera (do, «apokrifa») formo. Simile estas pri la propraj nomoj (ekz-e Vitzliputzli).

Tiu ironia distancigo ebligas al Bulgakov pli libere paroli pri temoj tabuaj (cxu pro ilia sankteco, cxu cxar ili estas tro tiklaj politike). Similaj skrupuloj evidentas ankaù en lia teatrajxo pri Pusxkin (La Lastaj Tagoj), kie la protagonisto neniam aperas sur la scenejo (lin aperigi Bulgakov opiniis sentakta), do oni vidas nur la cirkonstancaron.

Tial estus eraro korekti la intencajn erarojn de la aùtoro, kiel estas farite en kelkaj tradukoj nacilingvaj. Tamen fojfoje sxajnas dezirinda «internaciigi» la originalan eraron, adapti gxin al la Esperantuja kultura fono.

La nomsistemo de la verko

Oni konas la du simplismajn poziciojn:
  1. cxion asimili; aù
  2. cxion dokumente transskribi (fonetike aù ortografie, depende je la fontolingva alfabeto).
Inter la nacilingvaj tradukoj de la romano ambaù skoloj estas reprezentitaj.

La vivo kaj la verko estas pli komplikaj. Bulgakov ludas per la nomoj, en la romano ili estas arta esprimilo, kaj plena unuecigo estus malricxigo.

Unue, la pseùdonimoj (kia Senhejmulo) estas tre tipaj por la etoso de la epoko. Due, la nomoj Arimann, Behemoto, Hella espereble estas motivitaj por la leganto internacia; por ruso Korovjev (nia Kerubjev) aù Mogaricx estas ecx pli klare motivitaj ol ili, sed kiel alilingvano tion komprenu?

Sed ankaù cxion asimili estus eraro. Kelkaj aferoj estas klare markitaj kiel fremdajxoj; ekz-e en la cxap. 2 cxio prezentigxas kvazaù vidate per la okuloj de Pilato, kiun tedas la (liaopinie) barbara, fremda, provinca urbo Jersxalaim. Oni asimilu: Jerusalemo -- kaj la urbo revenos en la rondon de la internacia kulturo. (Mala ekzemplo: la Kalva Monto sonas pli fresxe ol Golgoto.)

Tial en nia traduko cxio asimilita ruse igxas asmilita Esperante. La pseùdonimoj kaj alnomoj estas tradukitaj per pure Esperantaj vortoj (Senhejmulo, Dolcxo, Ratobucxulo); motivitaj familinomoj havas Esperantan radikon kaj rusan nomfinajxon -ov, -(j)ev, -in, -(j)skij (ekz-e Latronov, Baksxisxev, Kerubjev, Gruntin, Sakrilegijskij); ingenre respektive -ova, -eva, -ina, -skaja.

Aliflanke, estas pluraj manieroj asimili. Bulgakov volonte uzas formojn «apokrifajn», jen pli slavonajn, jen pli okcidenteskajn ol la akceptitaj de la moderna Rusa Ortodoksio. Sekve ankaù en la traduko estas preferitaj jen formo PIVa, jen formo el [Biblio], jen (adaptita) bulgakovajxo. Por la nomoj modernaj ni gxenerale preferis la PIVan sistemon, krom kelkaj okazoj, por kiuj [EF] donas formojn pli fluajn.

La rusa nomsistemo

La rusaj homnomoj havas 3 partojn: unu antaùnomo; la patronomo, t.e. derivajxo de la antaùnomo de la patro; kaj la familinomo. Alparoli onin per onia antaùnomo estas familiare; per la antaùnomo kun la patronomo, afable gxentile; per gxentiltitolo kun la familinomo, tre oficiale.

Respekte familiara estas la popola maniero uzi la solan patronomon (ekz-e Ivanicx, cxap. 9; kp Mito: Atrido.

La patronomoj estas komuna trajto de multaj kulturoj --- kion atestu

Kvankam ni ne kuragxis sekvi la logikan proponon Esperantigi la patronomojn per -id(in)o, tamen uzas gxin en la Notoj por klarigi (kaj tiel iomete malbarbarigi) la patronomojn.

Inter egaluloj la rusoj volonte uzas karesformojn de la antaùnomoj.

En la traduko ni asimilas la antaùnomon kaj fonetike transskribas la patronomon. Tio konformas al la tradicio de la pioniroj (ekz-e «La negxa blovado» de Pusxkin -- Grabowski, aù [PkF]) kaj de Esperantistoj samtempaj al la aùtoro (ekz-e Eùgeno Mihxalski, V. Varankin -- G. Waringhien).

Ekz-e en [Varankin] troveblas: Mikaelo Sergejevicx Serebrovskij (Micxjo), Petro Ivanovicx Dobrohxotov, Stefano Razin, Bazilo, Teodor(o); en [PkF], Arkadio Nikolaicx, ktp).

Tio ne estas tute logika, tamen prezentas plurajn avantagxojn:

  1. La nomoj aspektas malpli fremde (precipe kiam ili estas sole uzataj).
  2. Klarigxas la senco de la motivitaj nomoj (ja Amvrosij por nerusa leganto estus malpli elvokiva ol Ambrozo).
  3. Ili facile deklinacieblas (tamen, laù la menciita tradicio la patronomoj akuzative restas sensxangxaj).
La tradiciaj rusaj antaùnomoj apartenas al la Ortodoksa sanktulnomaro kaj sekve devenas el la hebrea, latina kaj greka lingvoj; cxi-lastaj estas pli multaj ol en la Okcidento, i.a. Anfisa, Apolono, Arkadio, Darja, Foko, Ksenia, Niceto, Nikanoro, Pelagia, Prohxoro; tre malmultaj estas nomoj slavaj (ekz-e Mstislavo, Milica). En la romano, la nomoj gxermandevenaj (Alojzo, Arcxibaldo, Ricxardo ktp) indikas nerusan devenon de la nomato aù ties maltradiciemon (post la revolucio iuj elektis por si nomon pli ekzotan aù pli «progreseman»). Precioze kaj eksmode aspektas la maniero traduki sian antaùnomon francen (ekz-e Georges anstataù rusa vario de Georgo).

Sovetiajxoj

Post la revolucio oni provis reformi cxiujn aspektojn de la vivo, kaj al cxiuj aferoj doni novajn nomojn. Tiel el la ministroj oni faris popolkomisarojn, el la polico milicion (vd 4.1), el servistinoj mastrumistinojn ktp (poste oni revenis al kelkaj el la eksaj nomoj). Estis sxangxitaj multegaj loknomoj (iuj plurfoje; Bulgakov cxiel evitas la novajn loknomojn). Estis reformita la kalendaro (inklude la semajnotagojn --- vd noton pri la ripoztagoj).

Menciindas, ke unu el la celoj de la Unua Jarkvino (1929--32) estis «definitiva forigo de la religiaj antaùjugxoj».

Nenie en la romano estas rekte nomita la politika polico OGPU («Sxtata Politika Administrio, Sovetia sxtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraù la interna kontraùrevolucio» -- [Varankin] pgx 47, piednoto), sed la priskribo de la lumplena domego en cxap. 27 forigas cxiajn dubojn pri la organizo kie laboras la enketistoj aperantaj en pluraj cxapitroj.

Lingvaj konsideroj

La stilo de la romano estas iom varia. Ofte Bulgakov sxajnigas naivecon, iam kun parodia duonklero pensiganta pri Zosxcxenko; aliflanke, liaj longaj kaj fluaj propozicioj kun eningigitaj participaj frazoj rememorigas jen la stilon de Gogol, jen la latinajn periodojn de la pensmaniero de Pilato. Cetere, ankaù s-ta Mateo uzis la participojn rimarkeble pli ofte ol la ceteraj evangeliistoj; ekz-e [Biblio] Mateo 27:33--35:
Kaj veninte al loko, nomata Golgoto, tio estas Loko de Kranio, ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki. Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn.

Sekve, ankaù en la traduko la parolmaniero de la romanpersonoj ne tute identas; ekz-e la juna kaj «progresema» poeto Senhejmulo diras aliel, dum la pli agxa Berlioz diras alie (cxap. 1); la vort'uzo gxenerale estas plie radiksxparema, sed kelkaj preciozuloj uzas «kleregajn» vortojn, ekz-e supliki; la stilo de la unua, «vira» parto estas pli skemisma ol tiu de la dua.

La rektan parolon Bulgakov ortografias laù la rusa-pola-franca maniero: la dialogajn replikojn antaùas haltostreko, la internan parolon cxirkaùas la citiloj « kaj ». La traduko gxenerale sekvas la saman sistemon; krome, oni speciale atentu, ke laù malnova kutimo la signo » aperanta komence de alineo markas daùrigon de la rekta parolo el la antaùa alineo. Sekve, la replikoj en raportata dialogo komencigxas per »-- (vidu cxap. 13). Pro manko de tia signo kelkaj lokoj en nacilingvaj tradukoj estas konfuzivaj, ecx eraraj.

Specialan problemon prezentas la ortografio de la numeraloj post 10999. En Esperanto mankas unuradikaj nomoj por 10000 kaj 100000; tial la PAGa regulo «skribi kune kaze de multipliko kaj dise kaze de adicio» (ekz-e ducentmil tridek unu) estigas konfuzivajn vortojn, se la multiplikanto mem estas sumo, ekz-e en 21711 (vd cxap. 17):

{dudek+unu}×mil sescent dek unu.

Ni akceptis kompromison kiu pleje respektas la gxisnunajn kutimojn Esperantajn: skribi la mil-produton kune, se la multiplikanto estas unuvorta (ekz-e trimil cent dek unu en cxap. 5) kaj skribi la vorton mil aparte, se la multiplikanto estas plurvorta (do, dudek unu mil sescent dek unu).


[ Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]