[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

13
La heroo aperas

Do, la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: «sxsx!»

Ivano mallevis la piedojn sur la plankon kaj strecxis la vidon. De la balkono en la cxambron singardeme rigardis viro, razita, pintanaza, kun malkvietaj okuloj kaj kun tufo da malhelaj haroj falinta sur la frunton; li povus agxi tridek ok jarojn.

Certigxinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente aùskultis, poste kuragxigxis kaj pasxis en la cxambron. Cxi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la sxultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.

La enveninto palpebrumis al Ivano, enposxigis sxlosilfaskon, flustre demandis: «Cxu vi permesas, ke mi sidigxu?», kaj ricevinte kapjeson li okupis la braksegxon.

--- Kiel vi pasis cxi tien? --- Ivano demandis flustre, obeante la sekan minacantan fingron, --- la balkonkradoj ja estas sxlositaj!

--- La kradoj estas sxlositaj, --- konfirmis la gasto, --- sed nia Praskovja Fjodorovna estas plej bonkora kaj, ho ve, distrigxema homo. Antaù unu monato mi sxtelis sxian sxlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon, kiu etendigxas laù la tuta etagxo, kaj tial mi povas, fojfoje, viziti miajn najbarojn.

--- Se vi povas eliri sur la balkonon, vi ankaù povas fugxi, cxu? Aù estas tro alte?

--- Ne, --- firme respondis la vizitanto, --- mi ne povas fugxi de cxi tie ne pro la alto, sed cxar mi ne havas kien fugxi. --- Post paùzo li aldonis: --- Do, oni gastas, cxu?

--- Oni gastas, --- respondis Ivano fikse rigardante la brunajn, tre malkvietajn okulojn de la veninto.

--- Jes ... --- cxi tiam la vizitanto subite maltrankviligxis, --- Mi esperas, vi ne estas furiozulo? Cxar vidu, mi ne povas suferi bruon, kverelojn, perforton kaj similajn aferojn. Precipe malamas mi la homan kriadon --- la doloran, la furiozan, cxian ajn. Trankviligu min, diru, vi ne estas furiozulo, cxu?

--- Hieraù en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon, --- brave konfesis la aliigxinta poeto.

--- Motivo? --- severe demandis la gasto.

--- Verdire, sen motivo, --- respondis Ivano embarasite.

--- Fi! --- malaprobis la vizitanto la agon de Ivano, kaj aldonis: --- Cetere, kial vi diras «pugnis sur la muzelon»? Tio ja ne estas tute certa, cxu homo havas muzelon aù vizagxon. Tamen versxajne ja vizagxon. Kaj pugni ... Ne, cxi tion vi rezignu por cxiam.

Admoninte Ivanon la gasto demandis:

--- Via profesio?

--- Poeto, --- ial malvolonte konfesis Ivano.

La veninto cxagrenigxis.

--- Denove missxanco! --- li ekkriis sed tuj sin rekaptis, pardonpetis kaj demandis: --- Kaj kiu estas via familinomo?

--- Senhejmulo.

--- Eh ... --- grimacis la gasto.

--- Do, vi malsxatas miajn versojn, cxu? --- scivole demandis Ivano.

--- Malsxategas.

--- Vi kiujn legis?

--- Ne legis mi viajn versojn! --- nervoze ekkriis la veninto.

--- Kiel do vi jugxas?

--- Kial ne, --- respondis la gasto, --- cxu mi ne legis la versojn de aliaj? Cetere ... cxu tamen miraklo? Bone, mi akceptos vian jugxon. Diru mem, cxu bonaj estas viaj versoj?

--- Ili estas monstraj, --- diris Ivano, subite malkasxe kaj kuragxe.

--- Ne plu verku! --- petegis la vizitanto.

--- Mi jxure promesas! --- solene diris Ivano.

La jxuron konfirmis manpremo, kaj cxi tiam el la koridoro aùdigis malbruaj pasxoj kaj vocxoj.

--- Sxsx! --- la gasto flustris, elsaltis sur la balkonon kaj sxlosis post si la kradon.

Praskovja Fjodorovna envenis, demandis, kiel Ivano fartas kaj cxu li preferas dormi en mallumo. Ivano petis la vickuracistinon lasi la lumon kaj sxi foriris, dezirinte al la malsanulo bonan nokton. Kaj kiam cxio kvietigxis, revenis la gasto.

Li flustre informis Ivanon, ke en la 119-an cxambron estas venigita novulo, sencxese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo kaj jxuranta, ke en lia domo cxe Sadovaja eklogxis demonoj.

--- Li furiozas malbenante Pusxkinon kaj kriadas: «Dibocxadov, bis, bis!» --- parolante, la gasto plurfoje angore tremeris. Trankviligxinte, li denove sin sidigis, diris: --- Cetere, ni lin lasu, --- kaj daùrigis la interparolon kun Ivano: --- Do, kial vi estas cxi tie?

--- Pro Poncio Pilato, --- mishumore rigardinte la plankon diris Ivano.

--- Kion?! --- kriis la gasto forgesinte cxian prudenton, kaj mem sxtopis al si la busxon per la mano, --- kia nekredebla koincido! Mi vin petegas, rakontu!

Ial Ivano sentis konfidon al la nekonato, kaj komence nekuragxe kaj balbute, poste pli verve li rakontis la hieraùan historion de cxe la Patriarhxa lageto. Jes, kunsenteman aùskultanton havis Ivano Nikolaicx en la persono de la mistera sxlosilsxtelinto! La gasto ne traktis la poeton frenezulo, li sekvis la raporton kun eksterordinara interesigxo kiu fine kreskis gxis vera ekzalto. Li sencxese interrompis la rakonton per ekkrioj:

--- Nu, nu! Plu diru, mi vin petegas! Sed, pro cxio sankta, nenion ajn preterlasu!

Ivano mem nenion preterlasis, tiel rakonti ja estis pli facile, kaj iom post iom li avancis gxis la momento, kiam Poncio Pilato en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo eliras sur la balkonon.

Tiame la gasto pregxmaniere kunigis la manojn kaj flustris:

--- Ho, kiel mi divenis! Ho, kiel mi cxion divenis!

La raporton pri la terura morto de Berlioz la aùskultanto komentis per stranga rimarko, kiun akompanis malica ekbrilo en liaj okuloj:

--- Mi tamen bedaùras, ke tie ne okazis, anstataù via Berlioz, la kritikisto Latunskij aù la literaturisto Mstislavo Laùrovicx, --- kaj pasie kvankam senvocxe li ekkriis: --- Plu!

La kato paganta al la konduktorino treege amuzis la gaston, kaj li skuigxadis pro mallaùta rido rigardante Ivanon kiu, ekscitite de la sukceso de sia rakonto, kaùre saltetadis prezentante la katon kun la monero cxe la lipharoj.

--- Tiel, --- raportinte pri la incidento en Gribojedovo, malgajigxinte kaj malserenigxinte finis Ivano, --- mi trafis cxi tien.

La gasto kondolence metis sian manon sur la sxultron de Ivano kaj diris jene:

--- Kompatinda poeto! Sed, karulo, vin mem vi riprocxu pri via malfelicxo. Estis malprudentajxo konduti antaù li tiel senrespekte, ecx impertinentete. Pro tio vi suferis, kaj danku, ke oni vin traktis relative indulge.

--- Sed, finfine, kio do li estas? --- ekscitite skuante la pugnojn demandis Ivano.

La gasto atente lin rigardis kaj respondis per demando:

--- Cxu vi ne ekdeliros? Cxi tie ni cxiuj estas homoj nefidindaj ... Cxu certe oni ne bezonos la kuraciston, injektojn kaj ceteran klopodadon?

--- Certe, certe! --- ekkriis Ivano. --- Diru do, kio li estas?

--- Nu bone, --- respondis la gasto kaj diris aùtoritate, klare apartigante la vortojn: --- Hieraù cxe la Patriarhxa vi renkontigxis kun Satano.

Ivano tenis sian promeson kaj ne ekdeliris, sed li estis ja tute malspritigita.

--- Maleble! Li ne ekzistas.

--- Pardonon! Gxuste vi tion ne diru. Vi estis, probable, unu el liaj unuaj viktimoj. Nun bone sciante, ke vi estas en psikiatria kliniko, vi tamen plu ripetas, ke li malestas! Vere, tio estas stranga!

Konfuzite, Ivano silentis.

--- De kiam vi komencis lin priskribi, --- daùrigis la gasto, --- mi tuj antaùsentis, kun kiu vi hieraù havis la plezuron interparoli. Sed pri Berlioz mi miras! Nu, vi evidente estas homo virga, --- cxi tiam la gasto refoje petis pardonon, --- sed Berlioz, laù tio, kion mi pri li aùdis, ja estis ion leginta! La unuaj paroloj de la profesoro forpelis cxiujn miajn dubojn. Oni ne povas lin ne rekoni, mia amiko! Cetere, vi ... mi ne volas vin ofendi, sed mi ja ne eraras, vi estas homo senklera, cxu?

--- Sendube, --- konsentis Ivano, nerekonebla.

--- Nu jes ... Vidu, ecx la vizagxo kiun vi priskribis ... la diverskoloraj okuloj, la brovoj! Sed, pardonu, eble vi ecx la operon Faùsto neniam aùdis?

Ivano ial treege konfuzigxis kaj tute rugxigxinte komencis balbuti ion pri vojagxo al sanatorio en Jalto ...

--- Nu jes, nu jes ... tute ne mirinde! Sed Berlioz, mi ripetas, li min surprizas. Li estis homo ne nur erudicihava sed ankaù tre ruza. Kvankam pro la justo mi devas diri, ke Voland kapablas vuali la okulojn al homo ecx pli ruza.

--- Kiu?! --- siavice kriis Ivano.

--- Sxsx!

Ivano largxasvinge frapis sian frunton per la maplato kaj eksxusxis:

--- Jes, jes, mi komprenas. Li havis la komencliteron W sur la vizitkarto. Aj-aj-aj, kia umajxo! --- Dum kelka tempo li konsternite silentis, rigardante la lunon sxvebi malantaù la krado, poste ekparolis: --- Do, li fakte povis esti cxe Poncio Pilato, cxu? Cxar tiam for li jam estis naskita, cxu? Kaj ili traktas min frenezulo! --- Ivano indigne montris al la pordo.

Amara falto aperis cxe la lipoj de la gasto.

--- Ni rigardu la veron rekte en la okulojn, --- la gasto turnis sian vizagxon al la nokta lumajxo, fluganta tra la nuboj. --- Kaj vi, kaj mi, ni estas frenezuloj, tion ni honeste agnosku! Vidu, li vin skuis, kaj vi frenezigxis, cxar vi, versxajne, havas dispozicion al tio. Tio, kion vi rakontis, sendube fakte okazis; sed gxi estas tiom eksterordinara, ke ecx la genia psikiatro Stravinskij ne povis gxin kredi. Cxu li vin ekzamenis? (Ivano kapjesis.) Via interparolinto estis cxe Pilato, li matenmangxis kun Kantio kaj nun li vizitas Moskvon.

--- Sed li arangxos terurajn diablajxojn cxi tie! Oni devas lin kapti, cxu? --- en la nova Ivano levigxis, kvankam sen firma konvinko tamen ja levigxis, la antaùa, ankoraù ne finvenkita Ivano.

--- Vi jam provis, por vi suficxas, --- ironie replikis la gasto, --- ankaù al la aliaj mi malkonsilas tiajn provojn. Kaj pri la diablajxoj vi povas lin fidi. Ahx, kia domagxo, ke ne mi sed vi lin renkontis! Kvankam cxio jam forbrulis kaj la karbojn kovris cindro, tamen, mi jxuras, por tia renkonto mi fordonus la sxlosilfaskon de Praskovja Fjodorovna, cxar krom gxi mi havas nenion. Mi estas malricxa, kiel almozulo!

--- Por kio vi lin bezonas?

Kelkan tempon la gasto silente malgxojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis:

--- Tio estas stranga afero, ja cxi tie mi estas same kiel vi, pro Poncio Pilato, --- la gasto timeme rigardis cxirkaùen kaj diris: --- Vidu, antaù unu jaro mi verkis romanon pri Pilato.

--- Cxu vi estas verkisto? --- demandis Ivano interesite.

La gasto malserenigxis kaj minacis Ivanon per la pugno, poste li diris:

--- Mi estas majstro. --- Solene li eligis el la posxo de la kitelo grasmalpuran nigran cxapeton sur kiu per flava silko estis brodita la litero M. Li surmetis la cxapeton kaj sin montris al Ivano profile kaj fronte por pruvi, ke li estas majstro. --- Sxi mem gxin por mi kudris, --- li aldonis mistere.

--- Kiu do estas via familinomo?

--- Mi ne plu havas familinomon, --- respondis la gasto kun sombra malaprezo, --- mi rezignis pri gxi, same kiel pri cxio en la vivo. Ni forgesu pri tio.

--- Almenaù pri la romano ion rakontu, --- delikate petis Ivano.

--- Bone, mi rakontos. Mia historio ja vere estas ne tute ordinara, --- komencis la gasto.

... Fakulo pri historio, antaù du jaroj li ankoraù laboris en iu Moskva muzeo, kaj krome tradukadis.

--- El kiu lingvo? --- demandis Ivano interesite.

--- Mi scias kvin fremdajn lingvojn, --- respondis la gasto, --- la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.

--- Ne malbone! --- envie flustris Ivano.

La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenaù kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.

--- Imagu mian miregon, --- flustris la nigracxapa gasto, --- kiam, sxovinte la manon en la lavajxkorbon, mi eltiris gxuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, --- li klarigis, --- mi ricevis en la muzeo.

Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li acxetis librojn, forlasis sian cxambron cxe la strato Mjasnickaja ...

--- Uuh, la malbeninda cxambracxo, --- li graùlis.

... kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat' ...

--- Cxu vi scias, kio estas la konstrurajtigitoj? --- demandis la gasto Ivanon, kaj tuj klarigis: --- Ili estas negranda aro de friponoj, kiuj iel transvivis en Moskvo ...

Li luis de konstrurajtigito du cxambrojn en la kelo de malgranda domo en gxardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.

--- Ahx, tio estis la or'epoko! --- la okuloj de la flustranto brilis, --- tute izola logxejeto, kun antaùcxambro, kaj en gxi lavabo, --- ial cxi tio lin aparte fierigis, --- la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar pasxoj kontraùe, cxe la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, ahx, ahx! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj aùdis la negxon kraki sub ili. Kaj en mia forno cxiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobrancxojn sin vesti per verdo. Kaj gxuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!

--- Vi pravas, --- jesis la atente aùskultanta Ivano.

--- Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda cxambreto, --- la gasto komencis mezuradi per la brakoj: --- tiom ... jen sofo, kontraùe alia sofo, inter ili tableto, sur gxi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, cxi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua cxambro (gxi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Ahx, kian hejmon mi havis!

»Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpezigxas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino ...

--- La blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo! Mi komprenas! --- ekkriis Ivano.

--- Gxuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: «... la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato». Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Aù mi iris tagmangxi en malmultekostan restoracion. Cxe Arbat' estis cxarma restoracio, mi ne scias, cxu gxi ankoraù ekzistas.

La okuloj de la gasto largxe malfermigxis kaj li plu flustris rigardante la lunon.

--- En la manoj sxi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis sxian nigran mantelon. Sxi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja sxi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantaùen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, cxu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi jxuras al vi, ke sxi vidis nur min kaj sxia rigardo estis pli ol angora, gxi estis kvazaù malsana. Kaj min impresis ne tiom sxia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en sxiaj okuloj!

»Obeante la flavan signon, ankaù mi min turnis en la strateton kaj sxin sekvis. Silente ni iris laù la kurba, teda strateto, mi cxe unu flanko kaj sxi cxe la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, cxar al mi sxajnis, ke mi devas al sxi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj sxi foriros kaj neniam plu mi sxin vidos.

»Kaj imagu, subite sxi ekparolis:

»- Cxu placxas al vi miaj floroj?

»Mi klare memoras, kiel sonis sxia vocxo, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, sxajnis al mi, ke gxia ehxo eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimigxante al sxi mi respondis:

»- Ne.

»Sxi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis gxuste tiun virinon! Nekredeble, cxu? Vi, versxajne, diros, ke mi frenezas, cxu?

--- Nenion mi diras! --- ekkriis Ivano kaj aldonis: --- Mi petegas, rakontu plu!

Kaj la gasto daùrigis:

--- Jes, sxi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, sxi demandis:

»- Cxu vi tute ne sxatas florojn?

»Io en sxia vocxo impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampasxe, kaj --- tio surprizis min mem --- mi sentis nenian gxenon.

»- Mi sxatas florojn, sed ne tiajn, --- mi diris.

»- Do kiajn?

»- Mi rozojn sxatas.

»Cxi tiam mi bedaùris, ke mi tion diris, cxar sxi pardonpete ridetis kaj jxetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuzigxis, tamen relevis ilin kaj prezentis al sxi, sed sxi ridetante forpusxis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.

»Kelkan tempon ni iris silente, poste sxi forprenis la florojn el mia mano, jxetis ilin sur la pavimon, sxovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni pasxis kune.

--- Plu, --- diris Ivano, --- kaj mi petas, nenion preterlasu.

--- Plu? --- redemandis la gasto, --- nu, la pluan vi povus mem diveni. --- Per la dekstra maniko li visxis subitan larmon kaj daùrigis: --- La amo elsaltis antaù ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj gxi trafis nin ambaù!

»Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!

»Cetere, sxi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam sxi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu ... kiu do estas sxia nomo ...

--- Kun kiu? --- demandis Senhejmulo.

--- Kun tiu ... nu ... kun tiu ... --- diris la gasto klakante per la fingroj.

--- Vi estis edzigxinta, cxu?

--- Jes, ja tial mi klakas ... Al tiu ... Banjo, Manjo ... ne, Banjo ... sxi havis tian striitan robon ... la muzeo ... ne, mi ne plu memoras.

»Do, sxi diris, ke portante la flavajn florojn sxi eliris je tiu tago por ke mi finfine sxin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, sxi sin venenus, cxar sxia vivo estis sensenca.

»Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero cxe la Kremla murego.

»Ni interparolis tiel, kvazaù ni estus disigxintaj nur hieraù, kvazaù ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontigxi la sekvan tagon samloke, cxe Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontigxis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldaù, baldaù sxi igxis mia sektreta edzino.

»Sxi venis cxe min cxiun tagon, kaj mi estis atendanta sxin de la mateno. La atendo manifestigxis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antaù la interkonsentita tempo mi sidigxis apud la fenestro kaj aùskultis, cxu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozajxo: antaù nia konatigxo tre malofte, preskaù neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi --- je la nivelo de miaj okuloj, tuj antaù la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn trancxilojn?

»Sxi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antaùajn korbatojn mi havis po almenaù dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta sxia horo kaj la horlogxo montris tagmezon, la palpitacio ne cxesis gxis la momento, kiam malbrue, apenaù aùdeble, preter mia fenestro pasis la sxuoj kun bantoj el nigra sxamo kaj sxtalaj bukoj.

»Fojfoje sxi petolis: haltinte cxe la dua fenestro sxi frapetis per la sxupinto kontraù la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la sxuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron --- kaj mi iris malfermi la pordon.

»Neniu sciis pri nia am'afero, tion vi kredu, malgraù ke tiaj sekretoj cxiam sciigxas. Ne sciis sxia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi logxis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis sxian nomon.

--- Kaj kiu sxi estas? --- demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.

La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj daùrigis sian rakonton.

Ivano eksciis, ke la majstro kaj sxi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili igxis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du cxambrojn en la kelo de la pavilono, cxiam krepuskajn pro la siringo kaj la gxardenbarilo. La trivitajn rugxajn meblojn, la skribotablon, sur gxi la horlogxon kiu batis cxiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko gxis la fumnigra plafono, kaj la fornon.

Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin cxe la strat'angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.

Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, sxi surmetis antaùtukon kaj en la malgranda antaùcxambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon sxi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la mangxon kaj arangxis gxin sur la ovala tablo en la unua cxambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifugxejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en gxi terpomojn. De la terpomoj levigxis vaporo, la nigra sxelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la gxardeno lasis fali rompitajn brancxetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam cxesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambaù sxatataj rozoj.

La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj gxi fascinis lian nenomitan amatinon.

--- Vere, fojfoje kontraù gxi mi jxaluzis, --- flustris la nokta gasto veninta de la balkono.

Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, sxi relegadis la skribitan, kaj releginte sxi brodis cxi tiun cxapeton. Fojfoje sxi kaùris cxe la malsupraj librobretoj, aù staris sur segxo cxe la supraj, kaj per cxifono forvisxis polvon de centoj da librodorsoj. Sxi antaùdiradis gloron, sxi lin kuragxigis, kaj gxuste tiam sxi komencis nomadi lin majstro. Sxi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, sxi deklamadis apartajn frazojn kiuj al sxi precipe placxis, sxi diris, ke tiu romano estas sxia vivo.

La verko estis finita en aùgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.

--- Kaj mi eliris en la vivon tenante gxin en la mano, kaj tiam finigxis mia vivo, --- flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balancigxis la malgaja nigra cxapeto kun la flava litero M. Li daùrigis sian rakonton, sed gxi igxis iom konfuza. Nun unu afero estis klara, ke tiam la gaston de Ivano trafis katastrofo.

--- Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam cxio finigxis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri gxi min hororigas! --- solene flustris la majstro levante la manon. --- Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!

--- Kiu? --- apenaù aùdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitigxintan gaston.

--- Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaù mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li ecx konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taùzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, sxajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, cxu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aùdis pri mi antaùe; li ecx prezentis tute idiotan, laù mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?

»Tuttedite mi lin demandis rekte, cxu li publikigos la romanon aù ne.

»Tiam li nervozigxis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Laùrovicx. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.

»Post du semajnoj min akceptis fraùlino kies okuloj pro cxiama mensogado strabis nazen.

--- Sxia nomo estas Lapsxonnikova, sxi estas la sekretariino de la redakcio, --- subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.

--- Eblas, --- bruske respondis la gasto. --- Do, sxi redonis al mi la manuskripton, gxi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizagxon sxi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas suficxan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laù sxia esprimajxo, «forfalas».

»Kion postan mi rememoras? --- murmuris la majstro frotante sian tempion, --- ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpagxo kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.

La rakonto de la gasto igxis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankoraù ien li iris. Flustre li kriis, ke sxin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riprocxas, ho ne, li ne riprocxas!

--- Mi memoras, mi ankoraù vidas tiun malbenindan internan folion, --- murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.

Laù ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita «Malamiko sub la protekto de redaktoro», kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.

--- Ah jes, mi memoras tion! --- ekkriis Ivano. --- Sed mi forgesis vian nomon!

--- Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, gxi ne plu ekzistas, --- respondis la gasto. --- Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Laùrovicx, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristacxon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) gxin en la gazetaron.

»Konsternite de tiu monstra fi-pilatismo mi malfaldis trian gazeton. Gxi enhavis du artikolojn, la unu estis de Latunskij, kaj la alia estis subskribita per «N.E.». Kredu al mi, la verkoj de Arimann kaj Laùrovicx sxajnis sxerco kompare kun la artikolo de Latunskij. Suficxas diri, ke gxia titolo estis «Militanta malnovritano». La legado de la artikoloj pri mi mem min tiom absorbis, ke mi ne rimarkis sxin aperi antaù mi (sxlosi la pordon mi forgesis) kun malseka ombrelo kaj same malsekaj gazetoj. El sxiaj okuloj sxprucis fajro, sxiaj manoj tremis kaj estis malvarmaj. Sxi impetis al mi por min kisi, poste sxi diris raùke kaj frapante per la mano kontraù la tablo, ke sxi venenos Latunskijon.

Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.

--- Venis tute sengxojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambaù konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapisxeto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antaùe ni estadis dise. Sxi kutimigxis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangajxo, unu el multaj en mia vivo ... Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amkigxema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindajxo: malgraù tia karaktero cxiam trovigxas iu neantaùvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj gxuste tiu ulo placxas al mi pli ol cxiuj ceteraj.

»Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermigxis la stratpordo de nia gxardeno --- mi ankoraù memoras, ke la tago estis agrabla, aùtuna. Sxi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la gxardenon kaj mirinde facile konatigxis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi placxis, tiom, ke ecx nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas fraùlo, ke li logxas apude en simila malgranda logxejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplacxegis. Mi lin defendis. Sxi diris:

»- Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min naùze.

»Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, gxenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Baksxisxev) enhavis. Mi neniam renkontis --- kaj tutcerte neniam renkontos --- alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj gxin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed ecx pli ol tio. Alojzo min cxarmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne cxesis siegxi min per siaj petoj gxis mi konsentis vocxlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis cxiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazaù li cxeestis tie, kaj ecx unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi --- kaj mi sentis, ke li ne eraras --- kial mia romano ne povas esti publikigita. Cxiun fojon li verdiktis: Cxapitro tioma estas nepublikigebla ...

»La artikoloj ne cxesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli sxangxigxis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en cxiu linio de la artikoloj, malgraù ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aùtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke gxuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn aù la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komencigxis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda cxambro, al mi tuj sxajnis, ke tra la fenestro --- kiun ja mi sciis fermita --- enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi cxe la lumo sxaltita.

»Mia amatino tre sxangxigxis (pri la polpo mi, kompreneble, al sxi ne diris; sed sxi mem vidis, ke mi iel misfartas). Sxi maldikigxis kaj paligxis, sxi ne plu ridis kaj sencxese petis min pardoni al sxi tion, ke sxi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Sxi volis, ke mi cxion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.

»Sxi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antaùsentis, ke la vojagxo al la maro ne okazos), promesis al sxi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed sxi diris, ke sxi mem acxetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis gxin al sxi.

»- Kial tiom multe? --- sxi miris.

»Mi pretekstis, ke mi timas sxtelon kaj petas sxin gardi la monon gxis mia forveturo. Sxi gxin prenis, metis gxin en sian mansaketon, kaj kisante min sxi diris, ke sxi preferus morti ol lasi min sola en tia stato, sed ke oni sxin atendas, ke sxi cedas al la neceso, ke sxi venos morgaù. Sxi min petegis timi nenion.

»Estis krepusko meze de oktobro. Kaj sxi foriris. Mi kusxigis min sur la sofon kaj endormigxis ne sxaltinte la lampon. Vekis min la sensajxo, ke la polpo estas cxi tie. Palpe mi apenaù sukcesis en la mallumo sxalti la lampon. Mia posxhorlogxo montris la duan nokte. Mi endormigxis malsanigxanta, mi vekigxis malsana. Subite al mi sxajnis, ke la aùtuna mallumo tuj forpremos la vitrojn el la fenestroj, inundos la cxambron kaj mi sufokigxos en gxi kvazaù en inko. Mi levigxis homo, kiu ne plu sin regas. Mi ekkriis, aperis la penso kuri al iu ajn, ecx supren al mia konstrurajtigito. Mi baraktis kontraù mi mem kiel frenezulo. En mi restis ankoraù suficxe da forto por atingi la fornon kaj ekbruligi en gxi la lignon. Kiam la fajro ekkraketis kaj la pordeto komencis tintetadi, al mi sxajnis, ke mia stato igxis iomete pli bona ... Mi impetis al la antaùcxambro, sxaltis tie lumon, trovis botelon da blanka vino, gxin malsxtopis kaj trinkis rekte el la botelo. Tio obtuzigis mian timegon --- almenaù tiom, ke mi ne kuris al la konstrurajtigito sed reiris al la forno. Mi malfermis la pordeton, la ardo komencis dolorigi al mi la vizagxon kaj la manojn, mi flustradis:

»- Divenu, ke min trafis katastrofo. Venu, venu, venu!

»Neniu venis. En la forno blekis la fajro, pluvego batadis kontraù la fenestrovitroj. Tiam okazis la lasta. Mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano kaj la malnetojn kaj komencis bruligi ilin. Tio estis tre peniga laboro, cxar papero kovrita je densa skribajxo brulas malbone. Rompante la ungojn mi dissxiradis la kajerojn, starigis ilin vertikale inter la sxtipojn kaj per la fajrohoko taùzis la foliojn. Plurfoje la cindro min superfortis kaj sufokis la fajron, sed mi plu batalis kontraù gxi, kaj la romano, malgraù sia obstina rezisto, tamen estis pereanta. La konataj vortoj riveligxadis antaù miaj okuloj, la flavo nehaltigeble grimpis sur la pagxoj supren, sed la vortoj persistis. Ili malaperadis nur kiam la papero nigrigxis kaj mi furioze disbatis ilin per la fajrohoko.

»Subite mi aùdis iun nelaùte grati la fenestron. Mia koro saltis, mi sxovis la lastan kajeron en la fajron kaj kuris por malsxlosi la kortan pordon. Al gxi kondukis brikaj sxtupoj, mi stumblis kaj mallaùte demandis:

»- Kiu estas tie?

»Vocxo, la sxia, respondis:

»- Estas mi.

»Mallertigxinte mi apenaù sukcesis obeigi al mi la cxenon kaj la sxlosilon. Sxi enpasxis, sxi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizagxo kaj malbukligxintaj haroj, tremanta. Mi povis prononci nur unu vorton:

»- Vi ... vi? --- kaj mia vocxo rompigxis kaj mi kuris malsupren. En la antaùcxambro mi malembarasis sxin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan cxambron. Sxi ekkrietis, sxovis sian manon en la fornon kaj jxetis sur la plankon la reston de la romano, kies malsupra rando jam komencis bruli. La cxambro tuj plenigxis je fumo. Surtretante la fajron mi gxin estingis, sxi sinkis sur la sofon kaj ekploris nereteneble kaj spasme.

»Kiam sxi silentigxis mi diris:

»- Mi malamas la romanon kaj mi timas. Mi estas malsana. Mi hororas.

»Sxi ekstaris.

»- Ho Dio, kiom vi estas malsana! Kial do cxi tio, pro kio? Sed mi vin savos, mi vin savos. Kiel do tio povis okazi?

»Mi vidis sxiajn okulojn, sxvelintajn pro la fumo kaj ploro, mi sentis sxiajn malvarmajn manojn karesi mian frunton.

»- Mi vin kuracos, mi vin kuracos, --- sxi murmuradis krocxigxante je miaj sxultroj, --- vi gxin reskribos. Kial, nu kial mi ne lasis cxe mi unu ekzempleron!

»Pro kolerego sxi nudigis la dentojn, sxi ankoraù diris ion malklare. Poste sxi kunpremis la lipojn kaj komencis kolekti kaj glatigi la cxirkaùbrulintajn foliojn. Tio estis cxapitro, mi ne plu memoras kiu, el la mezo de la romano. Sxi zorge kunmetis la nigrarandajn foliojn, envolvis ilin en paperon, cxirkaùligis per rubando. Cxiu sxia ago montris, ke sxi estas rezoluta kaj plene sin regas. Sxi postulis vinon, trinkis kaj ekparolis pli trankvile.

»- Jen kiel oni pagas pro mensogo, --- sxi diris, --- kaj mi malvolas plu mensogi. Jam nun mi restus cxe vi, sed min naùzas fari gxin tiel. Mi malvolas ke en lia memoro restu, ke mi forlasis lin nokte. Li faris al mi nenian malbonon. Oni urgxe lin vokis, en la fabriko okazis incendio. Sed baldaù li revenos. Morgaù matene mi interparolos kun li, mi diros, ke mi amas iun alian, kaj mi revenos al vi por cxiam. Tamen respondu al mi, eble vi ne volas tion, cxu?

»Mi diris al sxi:

»- Mia kara, mia kompatinda, mi ne lasos vin fari tion. Pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi.

»- Cxu gxi estas la sola kaùzo? --- sxi demandis proksimigxante siajn okulojn al la miaj.

»- Jes, la sola.

»Sxi tre vigligxis, sin premis al mi brakumante min je la kolo kaj diris:

»- Mi estas pereonta kun vi. Morgaù mi estos cxe vi.

»Kaj jen la lasta kion mi memoras el mia vivo: lumstrio penetranta el mia antaùcxambro, kaj en la lumstrio --- sxia malbukligxinta harfasketo, sxia bereto kaj sxiaj rezolutaj okuloj. Krome mi memoras la nigran silueton sur la sojlo de la ekstera pordo kaj la blankan volvajxon.

»- Mi vin akompanus, sed mi ne plu havas la forton reveni sola, mi timas.

»- Ne timu. Paciencu kelkajn horojn. Morgaù matene mi estos cxe vi. --- Tiuj estis sxiaj lastaj vortoj en mia vivo.

--- Sxsx! --- subite la malsanulo sin interrompis levante la fingron, --- malkvietan lunnokton ni havas hodiaù.

Li malaperis sur la balkono. Ivano aùdis la radojn preterruligxi laù la koridoro, iu plorgxemis kaj ekkrietis.

Kiam cxio kvietigxis, la gasto revenis kaj komunikis, ke la 120-a cxambro ricevis logxanton. Estas venigita iu, kiu petas redoni al li lian kapon. Ambaù interparolantoj kelkan tempon angore silentis, tamen trankviligxinte ili denove sin turnis al la interrompita rakonto. La gasto jam malfermis la busxon por daùrigi --- sed la nokto vere estis malkvieta. En la koridoro ankoraù sonis la vocxoj, tial la gasto flustris al Ivano en la orelon tiom mallaùte, ke la sekvan parton de lia rakonto eksciis sole nur la poeto --- krom la unuan frazon:

--- Kvaronhoron post sxia foriro aùdigxis frapado al miaj fenestroj ...

Evidentis, ke la malsanulon tre ekscitas tio, kion li flustras al la poeto en la orelon. Spasmoj tordis lian vizagxon. En liaj okuloj flagris furiozo kaj timo. Per la mano la rakontanto almontris la lunon, jam antaùlonge foririntan de la balkono. Nur kiam ekstere cxesis cxia bruo, la gasto sin forsxovis de Ivano kaj ekparolis pli laùte.

--- Do, estis mezo de januaro, nokto, mi surhavis tiun saman surtuton, sed sen butonoj. Mi kurbis pro malvarmo en mia korto. Malantaùe negxoamaso tute kasxis la siringoarbedojn, antaù mi lumetis, kurtenite, miaj fenestroj; mi klinis min al la unua kaj aùskultis --- en miaj cxambroj ludis gramofono. Nur tion mi sukcesis aùdi; vidi mi povis nenion. Kelkan tempon mi staris tie, poste mi foriris el la gxardeno. En la strateto ludis la negxventego. Hundo impetis al miaj piedoj, mi ektimis kaj transkuris la strateton. La malvarmo kaj la siegxanta min timo min trancigis. Mi ne havis kien iri, kaj la plej simpla solvo estus jxeti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto. De malproksime mi vidis tiujn lumplenajn, glacikovritajn kestegojn kaj aùdis ilin hide grinci en la frosto. Sed, mia kara najbaro, la malfacilajxo konsistis en tio, ke la timo penetris cxiun cxelon de mia korpo. Same kiel la hundon mi timis ankaù la tramojn. Ho, malsano pli malbona ol la mia en tiu domo ne estas, tion vi kredu!

--- Sed vi povis ja al sxi sciigi, --- diris Ivano kompatante la mizerulon, --- cetere, sxi havas vian monon. Ja sxi gxin konservis, cxu?

--- Ne dubu pri tio, certe sxi gxin konservis. Tamen sxajnas al mi, ke vi min ne komprenas. Aù, pli gxuste, mi versxajne perdis mian iaman kapablon priskribi. Finfine, apenaù mi gxin bedaùras, cxar neniam plu mi gxin bezonos. Al sxi, --- la gasto pie rigardis en la noktan mallumon, --- venus letero el frenezulejo. Havante tian adreson, cxu oni kuragxas sendi leteron? Mense malsana? Vi sxercas, mia amiko! Cxu mi faru sxin malfelicxa? Mi ne kapablas.

Je tio Ivano ne trovis respondon, sed silente li kompategis sian gaston. Tiu, turmentate de siaj rememoroj, balancadis la kapon en la nigra cxapeto kaj diris:

--- La kompatinda virino. Cetere, mi havas la esperon, ke sxi min forgesis!

--- Sed eblas, ke vi resanigxos ... --- hezite diris Ivano.

--- Mi estas nekuracebla, --- trankvile respondis la gasto, --- kaj kiam Stravinskij diras, ke li revenigos min en la vivon, mi ne kredas. Li estas homama kaj volas min konsoli. Cetere, mi ne kontestas, ke nun mi fartas multe pli bone. Tamen, kie do mi haltis? La frosto, la rapidantaj tramoj. Mi sciis, ke cxi tiu kliniko jam funkcias, kaj piede mi iris al gxi tra la tuta urbo. Frenezajxo! Ekster la urbo mi estis frostmortonta, sed min savis hazardo. Kamiono paneis, mi turnis min al la sxoforo, tio estis proksimume kvar kilometrojn ekster la urbo, kaj, je mia miro, li min kompatis. La kamiono devis iri cxi tien, kaj li min veturigis. Resume, mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundigxis. Sed tion oni kuracis. Cxi tie mi estas jam kvaran monaton. Kaj imagu, mi trovas, ke cxi tie estas tute ne malbone. Oni ne faru grandajn projektojn, mia kara najbaro, vere! Ekzemple, mi volis vojagxi cxirkaù la mondo. Nu, tion la sorto al mi rifuzis. Mi vidas nur infiniteziman peceton de la globo. Supozeble, gxi ne estas ties plej rava parto, sed, mi ripetas, gxi ne estas tro acxa. Jen la somero venas, sur la balkono volvigxos hedero --- tiel promesas Praskovja Fjodorovna. La sxlosiloj donas al mi novajn eblojn. Nokte estos la luno. Ah, gxi jam foriris! Friskigxas. La noktomezo jam pasis. Mi devas foriri.

--- Diru do, kio okazis poste pri Jesxua kaj Pilato, --- demandis Ivano, --- mi vin petegas, mi volas scii tion.

--- Ahx ne, ne, --- dolore tikis la gasto, --- mi ne povas sen hororo rememori mian romanon. Kaj via konato de la Patriarhxa farus tion pli bone ol mi. Dankon pro la konversacio. Gxis revido.

Kaj antaù ol Ivano povis reagi, la krado mallaùte tintetis, fermigxis, kaj la gasto malaperis.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 13

oni gastas ---

{Ruse sidim?} -- kio signifas propre «cxu (o)ni sidas?» kaj figursence «cxu (o)ni prizonas?»%v8.1 aù eventuale «cxu (o)ni festenas?». La malliberejan interpreton subtenas la klara analogio kun «La grafo de Montekristo» de A. Dumas:

la kliniko---la kastelo If
Ivano ---Edmondo Dantès
la majstro---abato Faria

Siavice, A. Dumas per la nomo Montekristo aludis kalvarion (la Kalvan Monton).


obligacion mi ricevis ... ---

en la priskribata epoko la civitanoj estis cxiel devigataj acxetadi obligaciojn de sxtataj pruntoj.


konstrurajtigito {Ruse zastrojçik} ---

persono ricevinta terenon por konstruado (simple acxeti teron post 1917 oni ne rajtis). [Varankin] tradukas la vorton per konstruinto (pgx 150).


Tverskaja ---

cxefa strato de Moskvo. Oni ne konfuzu gxin kun la bulvardo Tverskoj, kiun gxi cetere krucas.


suoma duonponardo ---

cxasista trancilo cxe kies malakra rando estas kanaleto por ellasi la sangon de la pikmortigata besto. Tiajn duonponardojn tre sxatis banditoj. {Ruse finskij nojx} {Estone puss}.


petrolforneto {Ruse kerosinka} ---

speco de kuirforneto, pli simpla kaj malpli povuma ol primuso.


rifugxejo ---

la rusa vorto (priût) estas tiu sama, kies aliaj aperoj estas tradukitaj per «restadejo», %vd 10.6.


Arimann ---

la vorto sxajnas ordinara germana aù jida familinomo, kaj samtempe aludas pri [PIV]:

Ariman·o Mito: La principo la malbono en la zoroastra religio.


Mstislavo Laùrovicx ---

aludo pri la dramverkisto Vsevolod Visxnevskij, kiu per politikaj atakoj malpermesigis surscenigon de kelkaj verkoj de Bulgakov (ambaù antaùnomoj estas relative maloftaj slavajxoj; la familinomo Laùrovicx rilatas al laùro proksimume kiel Visxnevskij al cxerizo -- kaj la du radikoj aperas en {Ruse Lavrovisxnevye kapli} («laùrcxeriza akvo», kvietigilo, kiu estis tre sxatata en la 19-a jc kaj produktata el la folioj de laùrcxerizo, {Latine Prunus laurocerasus} {Ruse lavrovisxnâ} {France laurier-cerise}).


fi-pilatismo {orig. pilatcxina} ---

similan esprimajxon la proletaj verkistoj aplikis al verkoj de Bulgakov mem, {Ruse bulgakovçina}.


malnovritano {Ruse staroobrâdec} ---

Rus-ortodoksiano malakceptanta la reformojn de la patriarko Nikono (XVII jc), kiuj celis akordigi kelkajn liturgiajxojn de la Rusa Ortodoksio kun la tradicioj de la ceteraj Ortodoksiaj Eklezioj; kvankam la vorto povus signifi {figursence} konservemulo, tamen cxi-okaze gxi estas groteske malkonvena.

[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]