[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

16
La ekzekuto

La suno jam komencis mallevigxi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono cxirkaùis la altajxon.

La alao, kiu antaù la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Hxebrona Pordego. Gxia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispusxis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante cxielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Lehxem, la nord'okcidenta --- al Jafo. La alao impetis laù la nord'okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jersxalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasigxis malantaù la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankoraù unu kilometro gxi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Cxi tie la alao decxevaligxis. La alaestro gxin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.

Post kelka tempo venis la dua kohorto, gxi iris pli alten kaj kordonis la pinton.

Fine venis la centurio komandata de Marko Ratobucxulo. Gxi marsxis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate de la sekreta gardistaro, cxaro transportis la tri kondamnitojn, sur kies brusto pendis blanka tabulo kun la surskribo: «Krimulo kaj ribelano», en du lingvoj, la aramea kaj la greka. La cxaron de la krimuloj sekvis aliaj, portantaj fresxe tajlitajn fostojn, transversajn trabojn, sxnurojn, sitelojn kaj hakilojn. Post tiuj cxaroj veturis la ses ekzekutistoj. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jersxalaima Templa gardo, kaj la kapucxulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita cxambro de la palaco. Malantaùe iris soldatvico, sekvate de kelkaj dumil spektemuloj, kiuj malgraù la infera varmego volis vidi la kuriozajxon.

Al la spektemaj urbanoj aligxadis interesitaj pilgrimuloj, kiujn neniu malhelpis sekvi la procesion. Akompanate de la akutaj krioj de la anoncistoj, senditaj kun la centurio kaj ripetantaj la kriitan de Pilato antaù la tagmezo, la procesio atingis la Kalvan Monton.

La alao enlasis cxiujn en la unuan zonon; male, la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto, kaj per rapida manovro dissxutis la amason cxirkaù la tuta monteto, inter la infanteria gardo supre kaj la kavaleria malsupre. Oni povis spekti la ekzekuton tra la maldensa cxeno de la infanterianoj.

Do, pli ol tri horoj pasis post kiam la procesio suriris la altajxon, la suno jam estis mallevigxanta super la Kalva Monto, sed la varmego restis neeltenebla, la soldatoj en ambaù kohortoj suferis pro gxi, langvoris pro la enuo, kaj senvocxe malbenadis la tri krimulojn, sincere dezirante al ili plej rapidan morton.

La malgranda alaestro, kiu restis cxe la piedo de la monteto apud la kordonpasejo, havis sxviton sur la frunto, pro la sxvito lia blanka hxitono malheligxis sur la dorso, fojon post fojo li iris al la unua plotono, per la manoj cxerpis akvon el la leda sitelo, gxin trinkis kaj versxis sur sian turbanon. Tio iomete lin faciligadis, li forlasadis la sitelon kaj rekomencadis sian navedan pasxadon laù la polva vojo kondukanta al la pinto. Lia longa glavo frapadis la sxnuritan ledan boton. Li volis prezenti al siaj kavalerianoj ekzemplon pri eltenemo, tamen kompatante ilin li permesis al siaj soldatoj piramide starigi lancojn kaj kovri ilin per blankaj manteloj. Per tiuj tendoj la sirianoj sin sxirmis kontraù la senkompata suno. La siteloj rapide malplenigxadis kaj kavalerianoj de diversaj plotonoj laùvice iradis preni akvon en la ravino cxe la montetpiedo, kie en magra ombro de mizeraj morus'arboj malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn, sekigate de la diabla varmego. Kaptante la paseman ombron tie enuis la cxevalgardantoj kun la malvigligxintaj cxevaloj.

La langvoro de la soldatoj kaj iliaj malbenoj kontraù la krimuloj estis kompreneblaj. Felicxe, ne pravigxis la antaùtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto en la de li abomenata urbo Jersxalaim. Kiam komencigxis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj, la infanteria supre kaj la kavaleria cxe la montetpiedo, male al cxiuj supozoj ne restis ecx unu homo. La suno forbruligis la amason kaj pelis gxin reen al Jersxalaim. Nur ekster la kordono el la du Italiaj centurioj restis du hundoj, nesciate kial venintaj nek al kiu apartenantaj. Tamen ankaù ilin malvigligis la varmego kaj ili kusxis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn, la solajn vivulojn kiujn ne maloportunis la suno kaj kiuj rapide sin movis inter la ardaj sxtonoj kaj iaj granddornaj rampajxoj.

Neniu provis liberigi la kondamnitojn --- nek en Jersxalaim, plenplena je trupoj, nek cxi tie, sur la gardata monteto --- kaj la amaso reiris en la urbon cxar fakte, absolute nenio interesa estis pri tiu ekzekuto, dum tie for, en la urbo, jam progresis la preparoj al la granda festo de Pasko, komencigxonta vespere.

La Italia infanterio en la supra kordono suferis ecx pli ol la kavalerianoj. La sola cedo de centuriestro Ratobucxulo estis, ke li permesis al la soldatoj demeti la kaskon kaj kovri sin per blanka tuko trempita en akvo; tamen ili devis stari tenante la lancon en la mano. Li mem surhavis similan tukon, sed sekan, kaj pasxadis tien kaj reen apud la grupo de ekzekutistoj ne demetinte de sur sia brusto la ornamon el argxentaj leonkapoj, ne demetinte la kruringojn nek la glavon nek la ponardon. La suno batadis rekte sur la centuriestron sen iel ajn lin damagxi, kaj oni ne povis rigardi la leonkapojn, cxar la okulojn brulvundis la blindiga brilo de la argxento kvazaù bolanta sub la sunradioj.

La misforma vizagxo de Ratobucxulo esprimis nek lacon nek malplezuron. Sxajnis, ke la grandegulo centuriestro kapablas tiel pasxadi la tutan tagon, la tutan nokton, kaj ankoraù tagon --- tiom, kiom necesos. Plu tiel pasxadi, metinte la manojn sur la pezan zonon kun gxiaj kupraj platetoj, same jxetante la severajn rigardojn jen al la fostoj kun la ekzekutatoj, jen al la soldatoj en la gardocxeno, per la pinto de sia vila boto same indiferente forpusxeti la survoje renkontatajn homajn ostojn, blankigitajn de la tempo, aù malgrandajn silikojn.

La kapucxulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto nemalproksime de la fostoj, kaj sidis serena kaj senmova, nur foje-foje li pro enuo fosis la sablon per vergo.

La antaùa aserto, ke ekster la legiancxeno ne restis ecx unu homo, ne tute gxustas. Ekzakte unu homo ja tie estis, kvankam ne cxiuj povis lin vidi. Li lokis sin ne sur tiu deklivo, kie estis lasita la pasejo sur la monteton kaj de kie oni povis la plej oportune spekti la ekzekuton, sed sur la deklivo norda, ne la malkruta kaj facile surirebla, sed la malglata, kun eroziajxoj kaj fendoj, kie sin krocxante je la senakva tero malbenita de la cxielo, en rokkrevajxo, provis vivi malsana fig'arbacxo.

Gxuste sub gxi, sub la arbacxo donanta nenian ombron, sin instalis tiu sola spektanto --- ne partoprenanto! --- de la ekzekuto, kaj tie li sidis sur sxtono ekde la komenco, jam pli ol tri horojn. Jes, por spekti la ekzekuton li elektis ne la plej bonan sed la plej malbonan lokon. Tamen ankaù de tie la fostoj estis videblaj, tra la kordono videblis ankaù la du brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro, kaj tio, versxajne, plene suficxis al la viro, kiu evidente volis eviti troan atenton kaj eventualan cxikanon.

Sed antaù kvar horoj, kiam la ekzekuto estis komencota, tiu homo, tute male, agis ecx tre atentige, kaj supozeble gxuste tio nun devigis lin sxangxi sian konduton kaj sin retiri.

Antaù kvar horoj, kiam jxus pasinte la kordonon la procesio atingis la pinton, li unuafoje aperis cxi tie kaj aspektis kiel homo evidente malfruigxinta. Li anhelis, sur la monteton li ne pasxe iris sed kuris, li dispusxadis la antaùirantojn, kaj kiam li vidis, ke antaù li, same kiel antaù cxiuj aliaj, fermigxis la gardocxeno, li naive provis, sxajnigante ke li ne komprenas la kolerajn avertokriojn, tragliti inter la soldatoj sur la lokon mem de la ekzekuto, kie la kondamnitoj jam estis decxarigataj. Pro tio li ricevis sur la bruston pusxegon per la malakra ekstremo de lanco, kaj forsaltis de la soldatoj kun krio esprimanta ne doloron sed malesperon. Al la pusxinta lin legiano li jxetis malklaran kaj tute indiferentan rigardon, kiel homo nesensiva pri korpa doloro.

Tusante kaj anhelante, tenante sian manon sur la brusto, li kuris cxirkaù la monteto, sercxante sur la norda deklivo ian ajn interspacon en la gardocxeno, kie li povus tragliti enen. Sed li malfruis. La ringo jam fermigxis. Kaj la viro, kies vizagxon tordis aflikto, devis rezigni siajn provojn penetri al la cxaroj, de kiuj oni jam malsxargxis la fostojn. Tiuj provoj povis rezultigi nur lian areston, kaj esti arestita en tiu tago neniel akordis kun lia plano.

Tial li deiris malantaùen al la rokkrevajxo, kie estis pli kviete kaj kie neniu lin gxenis.

Nun, sidante sur sxtono, tiu viro, nigrabarba, kies okuloj pusis pro la suno kaj maldormado, sopiregis. Jen li suspiris, malfermante sian eksbluan, malpure grizan taliton trivitan dum la vagadoj, kaj nudigis la kontuzitan bruston, sur kiu fluetis la malklara sxvito; jen li, en neeltenebla turmento, levis la okulojn al la cxielo kaj observis la tri vulturojn, kiuj jam delonge kroze sxvebis en la alto antaùsentante baldaùan regalon; jen li fiksis sian senesperan rigardon sur la flavan teron kaj vidis tie duone disfalintan hundan kranion kaj kurantajn cxirkaù gxi lacertojn.

Lia turmento estis tiom granda, ke fojon post fojo li rekomencis paroli al si mem.

--- Ho, stultulo mi estas! --- li murmuris, en sia animdoloro sxanceligxante sur la sxtono kaj per la ungoj skrapante sian brunhaùtan bruston, --- stultulo, malsagxa virino, timulo! Ne homo mi estas sed kadavrajxo!

Li silentigxadis mallevante la kapon, poste, trinkinte el sia ligna pendbotelo kelkajn glutojn da varma akvo, li denove plivigligxadis, ekprenante jen la trancxilon, kasxitan sub la talito sur la brusto, jen la pergamenon kusxantan antaù li sur sxtono, apud kalamo kaj inkujo.

Skribajxoj jam nigris sur la pergameno:

Pasas la minutoj, kaj mi, Levio Mateo, estas sur la Kalva Monto, kaj la morto plu ne venas!

Poste:
La suno mallevigxas sed la morto ne venas.

Nun Levio Mateo senespere skribis per la akra kalamo jenon:
Dio! Kial vi koleras kontraù li? Sendu al li la morton!

Tion skribinte li senlarme singultis kaj refoje per la ungoj skrapis sian bruston.

La afliktegon de Levio kaùzis la terura missxanco, trafinta Jesxuan kaj lin, kaj krome, la grava eraro kiun li, Levio, sin opiniis farinta. Antaù du tagoj Jesxua kaj Levio estis en Betanio, apud Jersxalaim, gastigate de legomkultivisto kiu tre sxatis la predikojn de Jesxua. La tutan matenon ambaù gastoj laboris en la legomgxardeno helpante la mastron, kaj intencis iri al Jersxalaim vespere, profitante la malvarmeton. Tamen Jesxua ial ekhastis, diris, ke en la urbo li havas urgxan aferon, kaj proksimume je la tagmezo li foriris sola. Cxi tio estis la unua eraro de Levio Mateo. Kial, nu kial li lasis lin foriri sola!

Vespere Mateo ne sukcesis iri al Jersxalaim. Subite lin trafis ia terura misfarto. Li havis tremfebron, lia korpo plenigxis je fajro, li klakis per la dentoj kaj cxiuminute petis, ke oni donu al li trinki. Nenien li povis iri. Li falis sur cxevalkovrilon en la sxedo de la legomkultivisto kaj kusxis sur gxi gxis la frua mateno de la vendredo, kiam la malsano forlasis lin same subite kiel gxi estis lin kaptinta. Kvankam li estis ankoraù malforta kaj liaj gamboj tremis, tamen li, premate de antaùsento pri malfelicxo, adiaùis la gastiganton kaj iris al Jersxalaim. Tie li eksciis, ke la antaùsento lin ne trompis. La malfelicxo estis okazinta. Levio estis en la hom'amaso kaj aùdis la prokuratoron anonci la verdikton.

Kiam la kondamnitoj estis kondukataj al la ekzekutejo, Levio Mateo kelkan tempon kuris en la amaso de la spektemuloj tuj apud la gardocxeno, cxiel penante kasxe sciigi al Jesxua almenaù tion, ke li, Levio, estas cxi tie, apud li, ke li ne forlasis lin sur lia lasta vojo, kaj ke li pregxas, ke la morto venu al Jesxua kiel eble plej rapide. Sed Jesxua rigardis antaùen for, laù la direkto kien li estis veturigata, kaj certe Levion li ne vidis.

Do, kiam la procesio estis pasinta preskaù trionmejlon ekster la urbo, Mateo, pusxate en la amaso apud la gardocxeno, ekhavis simplan kaj brilan ideon, kaj kun sia kutima flamigxemo li tuj supersxutis sin per malbenoj pro tio, ke li ne trovis gxin pli frue. La soldatoj iris en ne tre densa cxeno. Inter ili estis iom da spaco. Aplikante grandan lerton kaj tre gxuste kalkulitajn movojn oni povis, fleksinte la dorson, trakuri inter du legianoj, atingi la cxaron kaj salti sur gxin. Tiam Jesxua estus savita je la turmento.

Unu momento suficxos por ponardi Jesxuan en la dorson, kriinte al li: «Jesxua! Mi vin savas kaj kun vi foriras! Mi, Mateo, via fidela kaj ununura discxiplo!»

Kaj se Dio benus lin per ankoraù unu libera momento, tiam ankaù sin mem li povus ponardi kaj tiel eviti la morton sur fosto. Cetere, cxi tio malmulte interesis Levion la eksimpostiston. Li ne zorgis, kiamaniere li mortos. Li volis nur ke Jesxua, kiu dum sia tuta vivo al neniu ajn faris ecx malplejan malbonon, evitu la turmenton.

La plano estis bonega, sed malfelicxe, Levio havis kune nenian ponardon. Ankaù da mono li ne havis ecx unu moneron.

Furiozante kontraù si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo. En lia brulanta kapo pulsegis nur unu febra penso pri tio, ke li tuj, iel ajn, havigu al si en la urbo ponardon kaj reatingu la procesion antaù ol estos tro malfrue.

Li kuris gxis la urba pordego manovrante en la karavansvarmo ensucxata de la urbo, kaj maldekstre de si li ekvidis la malfermitan pordon de panbutiko. Anhelante post la kuro sur la varmega vojo, Levio sin ordigis, tre digne eniris la butikon, salutis la butikistinon, petis sxin mallevi al li de la breto la plej supran panon, ial placxintan al li pli ol la ceteraj, kaj kiam sxi sin forturnis, silente kaj rapide li prenis de sur la vendotablo ajxon, ol kiu pli taùga estas nenio en la mondo: la razile akran, longan pantrancxilon --- kaj impetis for el la butiko. Post kelkaj minutoj li denove estis sur la Jafa vojo. Sed la procesio jam ne estis videbla. Li ekkuris. Fojfoje li devis fali en la polvon kaj senmove kusxi por respiri. Tiel li kusxadis, mirigante la homojn kiuj piede aù sur mulo pasis al Jersxalaim. Li kusxis, aùskultante sian koron marteladi ne nur en la brusto sed ankaù en la kapo kaj ankaù en la oreloj. Apenaù retrovinte la spiron li saltis sur la piedojn kaj kuris plu, tamen pli kaj pli malrapide. Kiam li fine ekvidis la longan procesion iri en polvonubo, gxi jam estis apud la piedo de la monteto.

--- Dio ... --- gxemis Levio, komprenante ke li malfruigxas.

Li estis veninta tro malfrue.

Kiam finigxis la kvara horo de la ekzekuto, la turmento de Levio atingis la plej altan gradon kaj li furiozigxis. Li sin levis de la sxtono, svingjxetis la trancxilon kies sxtelon li nun opiniis vana, piede dispremis la pendbotelon, tiel sin senigante je akvo, forsxiris la turbanon de la kapo, kaj tirante sian maldensan hararon li komencis sin malbeni.

Li sin malbenadis, kriis sensencajn vortojn, li mugxis kaj kracxis, li malgloris siajn gepatrojn, enmondigintajn stultulon.

Vidante ke liaj malbenoj kaj insultoj ne efikas, ke nenio sxangxigxas sub la ardaj sunradioj, li pugnigis la tendenozajn manojn, ferminte la okulojn li levis la pugnojn al la cxielo, al la suno kiu plu deglitis malsupren longigante la ombrojn kaj flankigxante por sinki en Mediteraneo, kaj li postulis de Dio senprokrastan miraklon. Li postulis, ke Dio tuj sendu al Jesxua la morton.

Malferminte la okulojn li vidis, ke sur la monteto cxio restas sensxangxa, krom ke estingigxis la blindigaj brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro. La suno sendis la radiojn sur la dorsojn de la ekzekutatoj, kies vizagxoj estis turnitaj al Jersxalaim. Tiam Levio kriis:

--- Mi malbenas vin, Dio!

Raùkvocxe li kriis plu, ke li konvinkigxis pri la maljusto de Dio kaj ke li cxesas lin fidi.

--- Surdulo! --- graùlis Levio, --- se vi ne estus surda, vi estus min aùdinta kaj jam lin mortigus.

Levio fermis la okulojn atendante fajron fali sur lin de la cxielo kaj lin mem forbruligi. Tio ne okazis, kaj sen malfermi la okulojn Levio plu kriis al la cxielo siajn malicajn kaj ofendajn parolojn. Li kriadis pri sia kompleta seniluziigxo kaj pri tio, ke ekzistas ankaù aliaj dioj kaj religioj. Jes, alia dio neniam permesus tion, neniam tolerus ke homo, simila al Jesxua, estu bruligata de la suno sur fosto.

--- Mi eraris! --- kriis Levio per la tute raùkigxinta vocxo, --- vi estas dio de la malbono! Aù --- cxu la incensa fumo el la Templo tute kovras viajn okulojn, cxu viaj oreloj cxesis aùdi ion ajn krom la trombonajxojn de la pastroj? Vi ne estas la cxiopova Dio! Vi estas la nigra Dio! Mi malbenas vin, dio de la krimuloj, ilia protektanto kaj ilia animo!

Cxi tiam io blovis sur la vizagxon de la eksimpostisto kaj io susuris cxe liaj piedoj. Refoje venis blovo, kaj malferminte la okulojn Levio vidis, ke cxio en la mondo --- cxu influite de liaj malbenoj, cxu pro alia kaùzo --- estas sxangxigxinta. La suno malaperis sen atingi la maron en kiu gxi cxiuvespere sinkis. Gxin forglutinte, sur la cxielo minace kaj nerezisteble estis levigxanta de la okcidento fulmotondra nubego. Ties rando jam bolis per blanka sxaùmo, la nigra fuma ventrego flavete flagris. La nubego grumblis kaj foje-foje lasis fali fajrajn fadenojn. Pelate per subita vento, polvokolonoj flugis super la Jafa vojo, tra la malfekunda Gihona valo, super la tendoj de la pilgrimuloj. Levio silentigxis konsiderante, cxu la fulmotondro, tuj finkovronta Jersxalaimon, ion sxangxos en la sorto de la malfelicxulo Jesxua. Kaj vidante la fajrofadenojn distrancxi la nubojn, li komencis petegi, ke fulmobato trafu la foston de Jesxua. Pente rigardante en la klaran cxielon, kiun ankoraù ne tute voris la nubego kaj kie la vulturoj estis forflugantaj por eviti la fulmotondron, Levio pensis, ke malsagxe li rapidis pri siaj malbenoj. Nun Dio lin ne aùskultos.

Mallevinte sian rigardon al la montetpiedo, Levio fiksis gxin al tiu loko, kie dise staris la alao, kaj li vidis, ke tie okazis atentindaj sxangxoj. De alte Levio klare vidis la soldatojn haste eltiri la lancojn el la tero kaj surmeti la mantelojn, li vidis la cxevalgardantojn kureti al la vojo, je la bridrimeno kondukante la nigrajn cxevalojn. La alao estis retirota, tio estis evidenta. Levio, per la mano sxirmante sian vizagxon kontraù la sxprucanta polvo, gxin elkracxante, penadis diveni, kion tio signifas, ke la kavalerio estas forironta? Lia rigardo glitis alten kaj li vidis malgrandan figuron en purpura militista hxlamido iri supren al la ekzekutplaceto. Kaj pro la antaùsento de gxojiga fino frostigxis la koro de la eksimpostisto.

La homo suriranta la monteton post pli ol kvar horoj da sufero de la krimuloj estis la estro de la kohorto; li jxus alrajdis el Jersxalaim kun sia servsoldato. Obeante geston de Ratobucxulo, la gardocxeno malfermigxis kaj la centuriestro salutis la tribunuson. Tiu forkondukis Ratobucxulon flanken kaj ion al li flustris. La centuriestro refoje salutis kaj iris al la ekzekutistoj, sidantaj sur sxtonoj cxe la fostopiedoj. Dume la tribunuso direktis siajn pasxojn al la homo sidanta sur la tripieda tabureto, kaj tiu gxentile sin levis renkonten. Ankaù al li la tribunuso mallaùte diris ion, kaj ambaù iris al la fostoj. Ilin sekvis la estro de la Templa gardo.

Malplezure jxetinte oblikvan rigardon al la malpuraj cxifonacxoj kusxantaj sur la tero apud la fostoj, la cxifonacxoj kiuj antaù nelonge estis la vestoj de la krimuloj kaj kiujn rifuzis la ekzekutistoj, Ratobucxulo vokis al si du el ili kaj ordonis:

--- Sekvu min!

De la plej proksima fosto aùdigxis raùka sensenca kantetado. Sur la fosto pendis Gestas, pro la musxoj kaj pro la suno li frenezigxis nelonge antaù la kvara horo de la ekzekuto kaj nun mallaùte kantis ion pri vinbergxardeno; tamen sian kapon, kovritan per turbano, li foje-foje skuetis, kaj tiam la musxoj malvigle sin levis de lia vizagxo sed tuj revenis.

Sur la sekva fosto estis ekzekutata Dismas. Li suferis pli ol la du aliaj, cxar lin ne forlasis la konscio, kaj li movis la kapon, ofte kaj ritme, jen dekstren jen maldekstren, per la orelo batante la sxultron.

Pli felicxa ol la du aliaj estis Jesxua. Ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciigxis kaj sian kapon en la malligigxinta turbano li lasis senmove pendi. Tial lin tute kovris musxoj kaj tabanoj, tiom ke lia vizagxo malaperis sub nigra tavolo de la gluigxema, svarmanta maso. En la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj sucxante la flavan, nudan korpon.

Obeante la gestojn de la kapucxulo, unu el la ekzekutistoj prenis lancon, la alia portis al la fosto sitelon kaj spongon. La unua levis sian lancon kaj frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jesxua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto. La korpo kun la elstarantaj ripoj tremeris. La ekzekutisto glitigis la lancopinton sur la ventro de Jesxua. Tiam Jesxua levis la kapon, la musxoj zumante disigxis kaj aperis la vizagxo de la pendanto --- sxvelinta pro la pikoj, kun sinkintaj okuloj, nerekonebla vizagxo.

Pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren. Liaj okuloj ne plu havis sian kutiman klaron.

--- Ha-Nocri! --- diris la ekzekutisto.

Ha-Nocri movetis siajn sxvelintajn lipojn kaj respondis per raùka rabista vocxo:

--- Kion vi volas? Kial vi venis al mi?

--- Trinku! --- diris la ekzekutisto, kaj la spongo sorbigita je akvo sur la lancopinto levigxis al la lipoj de Jesxua. Gxojo fulmis en ties okuloj, li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide sucxis la likvon. De la apuda fosto aùdigxis la vocxo de Dismas:

--- Maljustajxo! Mi estas tia sama krimulo, kiel li!

Dismas sin strecxis sed ne povis movigxi: po tri diverslokaj sxnurligiloj retenis liajn brakojn cxe la transverso. Li entiris la ventron, enpikis la ungojn en la ekstremojn de la transversaj traboj, la kapon li tenis turnita al la fosto de Jesxua, malamo furiozis en la okuloj de Dismas.

Polvonubo kovris la placeton, igxis multe pli malhele. Kiam la polvo pasis for, la centuriestro kriis:

--- Silenton cxe la dua fosto!

Dismas silentigxis. Jesxua sin desxiris de la spongo kaj penante igi sian vocxon soni milde kaj konvinke, sed ne sukcesinte pri tio, li raùke petis la ekzekutiston:

--- Al li donu iom.

Plu malheligxis. La nubego jam inundis la cxielduonon; avancante al Jersxalaim, blankaj, bolantaj nubetoj rapidis antaù la fulmotondra nubego satsorbinta nigran malsekon kaj fajron. Fulmo brilegis kaj tondris gxuste super la monteto. La ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco.

--- Gloru la noblan hegemonon! --- li flustris solene, kaj delikate pikis Jesxuan en la koron. Tiu tremeris, flustris:

--- Hegemono ...

Sangostrio fluis sur lia ventro, lian malsupran makzelon skuis konvulsio kaj lia kapo sinkis.

Cxe la dua tondrobato la ekzekutisto jam estis trinkiganta al Dismas, kaj dirinte la samajn vortojn:

--- Gloru la hegemonon! --- li mortigis ankaù cxi tiun.

Gestas, ne plu kapabla ion ajn kompreni, timigite ekkriis, kiam antaù li aperis la ekzekutisto, sed apenaù la spongo tusxis liajn lipojn, li graùlante gxin kaptis per la dentoj. Post kelkaj sekundoj ankaù lia korpo malstrecxe pendis en la ligiloj.

La kapucxulo iris post la ekzekutisto kaj la centuriestro, lin sekvis la estro de la Templa gardo. Haltinte antaù la unua fosto, la kapucxulo atente rigardis la sangantan korpon de Jesxua, per sia blanka mano li tusxis ties piedon kaj diris al la akompanantoj:

--- Li mortis.

Same tio ripetigxis cxe la du aliaj fostoj.

Kiam la ekzameno estis finita, la tribunuso gestis al la centuriestro, sin turnis kaj foriris de la pinto kun la estro de la Templa gardo kaj la kapucxulo. Estigxis krepusko, fulmoj sulkis la nigran cxielon. Subite el gxi sxprucis fajro, kaj la krio de la centuriestro: «Retiru la gardon!» dronis en la tondro. Felicxaj, la soldatoj kuris malsupren surmetante la kaskon. Mallumo kovris Jersxalaimon.

La pluvego versxigxis abrupte kaj trafis la centurion cxe la mezo de la deklivo. La akvo falis tiom abunde, ke kiam la soldatoj ankoraù kuris malsupren, post ili jam impetis torentaj fluegoj. La soldatoj glitis kaj falis sur la moligxinta argilo rapidante al la ebena vojo sur kiu --- apenaù videbla tra la pluvnebulo --- galopis al Jersxalaim la gxisoste malseka kavalerio. Post kelkaj minutoj nur unu homo restis sur la monteto en la vapora bolado de tondro, akvo kaj fajro. Svingante la malvane sxtelitan trancxilon, falante cxe la glitigaj kavetoj, sin krocxante je cxio ajn, fojfoje kvarpiede grimpante, li impetis al la fostoj. Jen li dronis en la kompleta malhelo, jen subite li reaperis en la flagra lumo.

La akvo jam kovris liajn piedojn gxis la maleoloj kiam li, finfine atinginte la fostojn, forsxiris sian pezan pro la sorbita akvo taliton, lasis sur si nur la hxitonon kaj sin premis al la piedoj de Jesxua. Li distrancxis la sxnurojn cxe la kruroj, grimpis sur la malsupran transversajxon, cxirkaùprenis Jesxuan kaj forigis la suprajn ligilojn de liaj brakoj. La nuda malseka korpo de Jesxua peze falis sur Levion kaj renversis lin teren. Levio volis tuj meti gxin sur siajn sxultrojn, sed alia penso lin haltigis. Li lasis la korpon kun la malantaùen klinita kapo kaj la disetenditaj brakoj kusxi en la akvo, kaj tra la argillikvajxo li kure vadis sur la disglitantaj piedoj al la aliaj fostoj. Ankaù tie li distrancxis la sxnurojn, kaj la du korpoj falis sur la teron.

Pasis kelkaj minutoj. Sur la pinto de la monteto restis nur tiuj du korpoj kaj la tri nudaj fostoj. La akvo batis kaj turnis la korpojn.

Levio kaj la korpo de Jesxua ne plu estis supre sur la altajxo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 16

Hxebron ---

Biblio: urbo sude de Jerusalemo (antaùe Kirjat-Arba, nun Al-Hxalil, en Jordanio; [Biblio] Josuo 20:7).


talito ---

  1. Historio: Speco de vira mantelo cxe la antikvaj judoj.
  2. {Neo} Rita sxalo kiun judaj viroj surmetas dum matenaj pregxoj, pregxosxalo, pregxtuko.
{Hebree /tallith/}; oni provis esperantigi la duan signifon ankaù per pli asxkenaza taliso laù {Jida-Pola ta{\l}es}.


kalamo ---

Laù PIV,

(...) 3 Historio: Kano, uzita de la antikvuloj por skribi sur papiruso.

Fakte per kalamo oni skribis ankaù sur pergameno kaj papero; birdpluma skribilo ne estas atestita antaù V jc p.K.; kaj dum la tuta Mez'epoko la bizancianoj kaj la islamanoj plu preferis la kalamon. Ankaù metafore la islamanoj diras ekz-e la homoj de kalamo (kontraste al {figursenca} la homoj de glavo).


turbano {orig. kefi} ---

probable de la {Araba} /kaffijah/ (aù /kuffiejeh/), speco de tuko portata surkape de beduenoj. Bulgakov povis trovi tiun vorton en la rusa traduko de [Farrar], kiun li havis en sia biblioteko.


Gihona valo {orig. Gionskaâ dolina} ---

Gihxon' estis fonto en la valo de Kidron' [Biblio] 1Regxoj 1:33. Cxu devus temi pri valo Hinnom ({Hebrea gê Hinnom} => {Greka geénna} => geheno), kiu situis sude de Jerusalemo?


cxifonacxoj ... kiujn rifuzis la ekzekutistoj ---

kp [Biblio] Mateo 27:35.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]