[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Parto dua

19
Margarita

Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortrancxu la fian langon de la mensogulo!

Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!

Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivacxjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke sxi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, sxi lin ne forgesis.

Antaù cxio ni malkasxu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivacxjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Cxio, kion la majstro diris pri sxi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li gxuste sxin priskribis. Sxi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus cxion ajn por sxangxi sian vivon kontraù tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis aùtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etagxon de cxarma gxardenhava palaceto cxe unu el la stratetoj apud Arbat'. Rava loko! Cxiu povas konvinkigxi pri tio, suficxas ja viziti la gxardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon --- la domo ankoraù ekzistas.

Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis acxeti cxion, kio al sxi placxis. Inter la konatoj de sxia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tusxis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia logxejo. Resume ... sxi estis felicxa, cxu? Ecx ne unu minuton! De kiam, deknaùjara, sxi edzinigxis kaj eklogxis en la palaceto, sxi ne konis felicxon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj cxiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorcxistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, sxi diris la veron, sxi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataùi la pseùdogotika palaceto nek gxia aparta gxardeno nek la mono. Sxi lin amis, sxi diris la veron. Ecx mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremigxi cxe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam sxi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro --- felicxe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, cxar tiu ne revenis je la antaùfiksita tempo --- kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.

Sxi faris cxion sercxante lian spuron, kaj memkomprene sxi trovis nenion. Tiam sxi revenis en la palaceton kaj plu logxis tie.

--- Jes, jes ja, tia sama eraro! --- diradis Margarita vintre, sidante cxe la kameno kaj rigardante en la fajron, --- kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezajxo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfelicxa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!

Cxiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, cxar fakte: kio estus sxangxita, se en tiu nokto sxi estus restinta cxe la majstro? Cxu sxi lin savus? Ridinde! --- ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaù la malesperigxinta virino.

En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron gxis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaùzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam igxis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, sxi vekigxis preskaù je la tagmezo en sia dormocxambro havanta orielon en la turo de la palaceto.

Vekigxinte Margarita ne ekploris, malkiel sxi ofte faris, cxar cxi-matene sxi vekigxis kun la antaùsento ke hodiaù, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaùsenton, sxi kovis kaj flegis gxin en sia animo, zorgante, ke gxi sxin ne forlasu.

--- Mi kredas! --- solene flustris Margarita, --- mi kredas! Io okazos! Gxi nepre devas okazi, cxar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kasxitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, cxar nenio povas daùri eterne. Kaj krome, mia songxo estis aùgura, pri tio mi certas.

Tiel sxi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaù la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.

La songxo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Cxi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj sxi neniam songxis pri la majstro. Nokte li sxin ellasadis, kaj sxi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en sxia songxo.

En la songxo sxi vidis nekonatan pejzagxon --- senesperan, mornan, sub malserena cxielo de frua printempo. Sxi vidis tiun distaùzitan, flosantan cxielacxon, kaj sub gxi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetacxo; sub gxi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime --- inter arboj, trans legomgxardeno --- traba kromdometo, cxu aparta kuirejo, cxu banejo, cxu la diablo scias kio. Cxio cxirkaùe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis ecx unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aù besto. Tute infera loko por vivulo!

Kaj jen, imagu, largxe malfermigxas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute cxifonigxis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas sxin, gestas al sxi per la mano. Sufokigxante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekigxis.

«Tiu songxo allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaù mi mortos. Tio estus tre bona, cxar tiam miaj turmentoj finigxus. Aù li vivas, tiam la songxo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraù revidos unu la alian. Jes, tre baldaù ni renkontigxos!» En la sama ekscitigxo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte cxio arangxigxas tre felicxe kaj ke tiajn felicxajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojagxi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj sxi estas lasita al si mem, neniu malhelpos sxin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al sxi placxas. Cxiuj kvin cxambroj en la supra etagxo, la tuta logxejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je sxia dispono.

Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa logxejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon sxi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du sxrankoj, estis diversaj malnovajxoj. Sxi kaùris, eltiris la malsupran keston de la unua sxranko, kaj el sub amaso de silkaj detrancxajxoj sxi prenis tion solan, kion sxi opiniis valora en sxia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindajxo el bruna ledo; en gxi estis foto de la majstro, la sxparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekigxinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpajxo kun forbrulinta malsupra rando.

Reveninte kun tiuj ricxajxoj en sian dormocxambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo sxi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon: ... «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo mallevigxis de la cxielo kaj kasxis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hasxmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn ... Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo ...»

Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba frangxo.

Visxante la larmojn, sxi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, sxi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste sxiaj larmoj sekigxis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj gxi ree kusxis sub la amaso de silkaj cxifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la sxlosata seruro.

En la antaùcxambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Natasxa, sxia mastrumistino, sxin demandis, kion prepari kiel cxefmangxajxon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi sxi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraù en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke cxiuj mirgxemis, al cxiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj sxtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finigxis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! --- cxiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la segxon en la antaùcxambro kaj ekridis.

--- Natasxa, cxu vi ne hontas? --- diris Margarita, --- ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas cxiajn absurdajxojn, kaj vi ilin ripetas!

Natasxa rozkolorigxis kaj arde objxetis, ke oni neniel mensogis, ke sxi mem hodiaù vidis en la nutrovendejo cxe Arbat' civitaninon, kiu venis en sxuoj, sed kiam sxi estis paganta cxe la kaso, sxiaj sxuoj malaperis kaj restis nur la sxtrumpoj. La okulojn sxi elorbitigis, sur la kalkano vidigxis truo. Nu, la sxuoj estis magiaj, gxuste de tiu spektaklo.

--- Kaj tiel sxi foriris, cxu?

--- Tiel sxi foriris! --- ekkriis Natasxa, plu rugxigxante pro tio, ke oni al sxi ne kredas. --- Ja hieraù, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.

--- Nu, tion certe al vi Darja rakontis, --- diris Margarita, --- mi jam antaù longe rimarkis, ke sxi estas terura blagulino.

La amuza interparolo finigxis per agrabla surprizo por Natasxa. Margarita Nikolavna iris en la dormocxambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da sxtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Sxi diris al Natasxa, ke ankaù sxi volas prezenti trukon, donacis al Natasxa la sxtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke sxi havas nur unu peton, ke Natasxa ne kuru sur sxtrumpoj laù Tverskaja kaj ne aùskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disigxis.

Komforte dors'apoginte sin sur la mola segxo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laù Arbat' kaj jen pensis pri sia afero, jen aùskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaù sxi.

Tiuj fojfoje singardeme rigardis cxirkaùen, cxu iu aùdas ilin, kaj plu flustris ian sensencajxon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta cxe la fenestro, duonvocxe rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la cxerkon per nigra tuko ...

--- Nekredeble, --- mirante flustris la malgranda, --- tio estas senprecedenca ... Do, kion faris Jxeldibin?

Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:

--- Kriminalistoj ... skandalo ... nu, pura mistiko!

El tiaj forsxirigxintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiaù matene igxis sxtelita el la cxerko! Do, tial tiu Jxeldibin nun tiel klopodas. Kaj ankaù ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la prisxtelita mortinto.

--- Cxu ni ankoraù havos tempon por trovi florojn? --- zorgis la malgranda. --- Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, cxu?

Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo sxtelita el cxerko, kaj sxi ekgxojis, ke jam tempas eliri.

Post kelkaj minutoj sxi sidis sur benko cxe la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke sxi vidis la Manegxon.

Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontraù la brilaj sunradioj, sxi rememoris sian hodiaùan songxon, rememoris kiel, antaù ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, sxi sidis kun li sur tiu sama benko. Gxuste kiel tiam apud sxi kusxis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiaù li ne estis cxi tie, kaj tamen kun li senvocxe interparolis Margarita: «Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Cxu vi cxesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis ... Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron». Margarita mem respondis al si anstataùante lin: «Vi estas libera ... Cxu mi vin tenas?», poste objxetis al li: «Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberigxos».

Homoj pasis preter Margarita. Viro jxetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de sxiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de sxia benko. Sin kuragxiginte li ekparolis:

--- Definitive, hodiaù estas bonega vetero ...

Sed sxi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.

«Nu, jen estas ekzemplo», en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu sxin obsedis, «kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazaù strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?»

Melankolie sxi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, sxin pusxis kontraù la brusto. «Jes, okazos!» La ondo pusxis sxin denove, kaj tiam sxi komprenis, ke gxi estas son'ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare aùdigxis proksimigxantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.

Unue aperis miliciano pasxe rajdanta preter la gxardenkrado, poste pied'iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur gxi cxerko tute kovrita per florkronoj; cxe la anguloj de la sxargxoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.

Ecx malgraù la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la cxerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizagxon. Precipe rimarkebla tio estis cxe la civitanino, kiu staris cxe la pli proksima malantaùa angulo de la cxerkveturilo. Sxiaj dikaj vangoj sxajnis sxveligataj el interne de iu pika sekreto, en sxiaj engrasigxintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Sxi mienis tiel, kvazaù sxia pacienco tuj krevos, sxi palpebrumos kaj diros: «Cxu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!» Same embarasite aspektis ankaù la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied'iris post la funebra aùtomobilo.

Margarita postrigardis la procesion, aùskultante silentigxi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn «bum, bum, bum», kaj pensis: «Kia stranga entombigo ... Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenaù tion, cxu li vivas aù ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizagxoj?»

--- Berlioz M.A., --- aùdigxis apude iom naza vira vocxo, --- la prezidanto de Massolit.

Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidigxis kiam sxi observis la procesion kaj, supozeble, distrite sxi vocxdiris sian lastan demandon.

Dume la procesio malrapidigxis, versxajne, haltigate de semaforo.

--- Jes, --- diris la nekonata civitano, --- stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!

--- Kial, lia kapo? --- demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan cxemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn sxuojn kaj bulcxapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustposxo, kie la viroj kutime portas tuketon aù fontoplumon, montrigxis cxirkaùrongxita koka osto.

--- Nu, bonvolu vidi, --- klarigis la rufulo, --- hodiaù matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forsxtelis.

--- Tamen kiel cxi tio povis okazi? --- malgraùvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.

--- La diablo scias, kiel! --- sengxene respondis la rufulo, --- cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni gxin elsxtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus gxin bezoni, tiun kapon!

Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen sxin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.

--- Atendu, --- subite sxi kriis, --- kiu Berlioz? Cxu tiu de la hodiaùaj gazetoj?

--- Nu certe, certe ...

--- Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la cxerkon? --- demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.

--- Memkomprene, literaturistoj!

--- Kaj vi konas ilin vizagxe, cxu?

--- Cxiujn, --- respondis la rufulo.

--- Diru, --- demandis Margarita, kaj sxia vocxo igxis obtuza, --- cxu estas inter ili la kritikisto Latunskij?

--- Kiel li povus foresti? --- respondis la rufulo, --- jen li staras, la lasta en la kvara vico.

--- Cxu la blondulo? --- sxi demandis strecxante la okulojn.

--- Cindre blonda li estas. Jen, li levis la okulojn al la cxielo.

--- Tiu simila al dominikano, cxu?

--- Jes, gxuste!

Margarita cxesis demandi, fikse rigardante al Latunskij.

--- Mi vidas, --- ridetante ekparolis la rufulo, --- ke vi malamas tiun Latunskijon.

--- Estas ankoraù iuj, kiujn mi malamas, --- tradente respondis Margarita, --- sed paroli pri tio ne estas interese.

Dume la procesio ekiris pluen, post la pied'irantoj trenigxis aùtomobiloj, plejparte vakaj.

--- Nu jes, certe, kio estu interesa pri tio, Margarita Nikolavna!

Margarita surprizigxis:

--- Cxu vi min konas?

Anstataù respondi la rufulo salute svinglevis sian bulcxapelon.

«Perfekte rabista fizionomio!» pensis Margarita atente rigardante sian stratan interparolanton.

--- Tamen mi vin ne konas, --- sxi diris seke.

--- Nu, kiel vi povus min koni! Cetere, mi estas sendita al vi ofice.

Margarita paligxis kaj sxanceligxis malantaùen.

--- Endus tuj komenci per tio, --- sxi diris, --- anstataù babili sensencajxojn pri fortrancxita kapo! Vi volas min aresti, cxu?

--- Nenion similan! --- ekkriis la rufulo. --- Stranga pensmaniero: se oni iun alparolas, do nepre por aresti! Simple, mi havas al vi aferon.

--- Mi nenion komprenas, kian aferon?

La rufulo rigardis cxirkaùen kaj diris sekreteme:

--- Mi estas sendita por inviti vin por la hodiaùa vespero.

--- Vi deliras, kien inviti?

--- Al tre eminenta alilanda nobelo, --- impone diris la rufulo, duonferminte unu okulon.

Margarita ekkoleregis:

--- Jen nova homspeco: strata parigisto. --- Sxi ekstaris kaj pasxis for.

--- Belan taskon mi havas! --- ofendite ekkriis la rufulo, kaj postgrumblis en sxian dorson: --- Stulta ino!

--- Kanajlo! --- sxi replikis sin returninte, kaj ekaùdis de malantaù si la vocxon de la rufulo:

--- La mallumego, veninta de la maro, kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia ... Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo ... Do, perdigxu vi mem kun via cxirkaùbrulinta papero kaj sekigita rozo! Plu sidu cxi tie kaj petegu lin, ke li lasu vin spiri kaj vivi libera, ke li foriru el la memoro!

La vizagxo de Margarita blankigxis, sxi revenis al la benko. La rufulo rigardis sxin per duonfermitaj okuloj.

--- Mi nenion komprenas, --- sxi mallaùte ekparolis, --- nu, pri la folioj oni povis iel ekscii ... penetri, spioni ... Natasxa estas subacxetita, cxu? Sed kiel vi povis ekscii miajn pensojn? --- la vizagxo de Margarita dolore kuntirigxis kaj sxi demandis: --- Diru al mi, kiu vi estas? El kiu organizo?

--- Jen tedajxo, --- grumblis la rufulo kaj pli laùte li diris: --- pardonu, ja mi ne klarigis al vi, ke tute ne temas pri ia ajn organizo! Bonvolu sidigxi.

Sxi obeeme sin sidigis, tamen demandis ankoraù unu fojon:

--- Kiu vi estas?

--- Nu bone, mia nomo estas Azazello, tio tutegale ja nenion al vi diras.

--- Vi diros al mi, cxu, kiel vi eksciis pri la folioj kaj pri miaj pensoj?

--- Ne, --- seke respondis Azazello.

--- Sed pri li, cxu ion ajn vi scias? --- sxi flustris pete.

--- Nu, ni supozu, ke jes.

--- Mi petegas, diru almenaù tion, cxu li vivas? Ne turmentu.

--- Nu, vivas li, vivas, --- respondis Azazello nevolonte.

--- Dio!

--- Sen emocioj kaj sxrikoj, mi petas, --- malserenigxinte diris Azazello.

--- Pardonu, pardonu, --- murmuris la nun obeema Margarita, --- mi, vere, kolerigxis kontraù vi. Sed konsentu, kiam sur la strato oni ien invitas virinon ... Mi ne havas antaùjugxojn, tion vi kredu, --- sxi malgaje ridetis, --- sed mi konas neniajn alilandanojn, havas nenian deziron rilati kun ili ... Krome, mia edzo ... Tio estas mia dramo, mi vivas kun homo kiun mi ne amas, sed ruinigi lian vivon, tion mi opinias malnobla. De li mi spertis nenion krom la bonon ...

Malgraù evidenta enuo Azazello finaùskultis tiun malkoheran paroladon kaj malmilde diris:

--- Bonvolu unu minuton silenti.

Margarita obeeme silentigxis.

--- Mi invitas vin al alilandano tute sendangxera. Kaj ecx ne unu animo scios pri tiu vizito. Cxi tion, --- la vocxo de Azazello igxis ironia, --- mi al vi garantias.

--- Sed kial li min bezonas? --- kajxole demandis Margarita.

--- Tion vi ekscios pli malfrue.

--- Mi komprenas ... mi devos min al li doni, --- diris Margarita penseme.

Azazello orgojle snufis kaj respondis jene:

--- Estu certa, cxiu ajn virino en la mondo revus pri tio, --- la fizionomion de Azazello tordis rikano, --- sed mi vin seniluziigos: tio ne okazos.

--- Kiu do estas tiu eksterordinara alilandano?! --- en sia perplekso Margarita ekkriis tiom laùte, ke al sxi turnigxis la rigardoj de homoj pasantaj preter la benko, --- kaj per kio vizito al li povas min interesi?

Azazello sin klinis al sxi kaj signifoplene flustris:

--- Nu, la intereso estas tre granda ... Vi profitos la okazon ...

--- Kio? --- ekkriis Margarita, kaj sxiaj okuloj rondigxis, --- cxu mi gxuste vin komprenis, vi aludas, ke tie mi povos ion ekscii pri li?

Azazello silente kapjesis.

--- Konsentite! --- impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello, --- mi iros ien ajn!

Azazello elspiris aeron, kvazaù liberigite je peza sxargxo, retrojxetis sin al la benk'apogilo, kovrante per sia dorso la vorton Annjo sur gxi entrancxitan, kaj ekparolis ironie:

--- Malfacila gento, la virinoj! --- li sxovis la manojn en la posxojn kaj etendis la gambojn antaùen. --- Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus gxin havi, li estas cxarmulo ...

Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:

--- Cxesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj ... Mi estas malfelicxa homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi jxuras --- nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro cxiuj cxi malkompreneblajxoj ...

--- Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, --- grimacis Azazello, --- ankaù mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, aù malsuprigi onklon el la logxejo, aù iun pafmurdi, aù simila bagatelajxo, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamigxinta virino --- ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, cxu vi venos?

--- Mi venos, --- simple respondis Margarita.

--- Tiam bonvolu ricevi, --- diris Azazello. Li elposxigis rondan oran skatoleton kaj prezentis gxin al Margarita: --- kasxu do, sxovu gxin ien, ja oni nin rigardas. Vi gxin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljunigxis pro la aflikto. (Sxi ekrugxigxis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiaù nokte, gxuste je la duono post la naùa, bonvolu malvesti vin gxisnude kaj enfroti tiun sxmirajxon sur la vizagxo kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros cxion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos gxis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Cxu klare?

Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:

--- Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro gxia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min acxetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.

--- Kion do vi ankoraù diras? --- sufokate de incitigxo Azazello preskaù siblis, --- cxu cxio rekomencigxas?

--- Ne, atendu!

--- Redonu al mi la pomadon.

Sxi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj daùrigis:

--- Ne, atendu ... Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas cxion pro li, cxar alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! --- kaj batinte sian bruston sxi ekrigardis al la suno.

--- Redonu, --- furioze siblis Azazello, --- redonu gxin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.

--- Ho ne! --- ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, --- mi konsentas cxion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la sxmirajxo, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!

--- Ba! --- subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la gxardenkrado, ien montrante per la fingro.

Margarita sin turnis kien li montris sed vidis nenion atentindan. Sxi returnigxis al Azazello por postuli klarigon pri tiu ekstravaganca «Ba!», sed fari tion sxi ne povis: sxia mistera interparolanto estis malaperinta. Per rapida movo Margarita sxovis sian manon en la mansakon, kien antaù la ekkrio sxi metis la skatoleton, kaj konvinkigxis ke plu gxi estas tie. Sen mediti pri io ajn Margarita haste kuris for el la Aleksandra gxardeno.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri cxap. 19

oriel·o ---

«Speco de elstara fenestro, precipe cxe supra etagxo» [PIV].


Margarita ---

la tradicia rusa formo Margarita etimologie estas pli gxusta ol la neoficiala PIVa Margareta ({Latine Margarita} el {Greke Margaritó:}); cetere, oni rajtas rigardi Margaritan kiel neasimilitan rusajxon.

Nikolavna: ina patronomo (Nikolaidino; oficiale plena forno: {Ruse Nikolaevna}).


pejzagxo ---

gxi pensigas pri la kutimaj lokoj de ekzilo aù punlaboro. Tipologie [Gasparov] komparis tiun pejzagxon kun la situo de la kliniko de Stravinskij (domo, rivero, arbaro), kun Getsemano kie pereas Jehudo el Kirjat (cxap. 26) kaj kun la de Voland promesita restadejo el cxap. 32; %kp 10.6.


Natasxa ---

rusa karesformo de la innomo Natalia.


Manegxo {Ruse Manejx} ---

konstruajxo (nun uzata kiel ekspoziciejo) apartigita disde la Moskva Kremlo per la Aleksandra Gxardeno. La benko de Margarita situas en tiu gxardeno (kp la lastan frazon de la cxapitro).


Berlioz M.A. ---

postmetitaj komencliteroj estas tipa kancelariajxo.


dominikano ---

«Monahxo de la ordeno, kiu organizis la inkvizicion» [PIV]; en la originalo {Rusa pater}, transskribo de la {Latina pater}, kio ruslingve signifas Rom-Katolika ekleziulo. «Dominikano» estas elektita pro pluraj asociajxoj, koheraj kun la reminiscencoj de la romano (albigensoj; la Inkvizicio; Tomaso la Akvinano, malkovrinta la ekziston de sorcxistinoj). -- Cxi tie probable temas pri tonsursimila kalvajxo kaj eble pri la surtuto.


Azazello ---

per la duobla l kaj per la fina o Bulgakov donas al tiu nomo iom latinidan mienon (iuj ankaù komparas gxin al «cxicxerono», speciale atentante lian rolon cxe la flanko de Margarita), kvankam restas facile videbla gxia deveno el Azazel ([Biblio] Levidoj 16) -- la malica kaproaspekta dio (laùvorte, kaprodio) de la dezerto, al kiu, gxis la reformo de Josxia (621 a.K.), la hebreoj oferadis kapron. Kp lian «veran aspekton» en cxap. 32.


ruinigi lian vivon ---

en la 1930-aj jaroj havi rilatojn kun alilandano, ecx per la edzino, estus dangxera por la kariero kaj ecx por la vivo de altrangulo kia estis la edzo de Margarita.


Annjo {Ruse Nûra} ---

popola karesformo de la nomo «Anna» (en aliaj cxapitroj aperas alia karesformo, {Ruse Annusxka}, tradukita per «Anjo»).


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]