[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

20
La pomado de Azazello

La luno en la klara vespera cxielo pendis plena, videbla tra la brancxoj de la acero. La tilioj kaj akacioj en la gxardeno desegnis sur la tero komplikan makultapisxon. La triparta orielfenestro, aperta sed kurtenita, helis per intensega elektra lumo. En la dormocxambro de Margarita cxiuj lampoj estis sxaltitaj kaj evidentigis plej kompletan malordon. Sur la litkovrilo estis disjxetitaj cxemizoj, sxtrumpoj kaj subvestoj, cxifitaj vestajxoj kusxis sur la planko apud nervoze dispremita cigaredpako. Sxuoj staris sur la noktotablo apud duonplena kaftaso kaj cindrujo, en kiu fumis cigaredstumpo; sur segx'apogilo pendis nigra vesperrobo. En la cxambro odoris je parfumo, la odoro de ardigita gladilo penetris el alia ejo.

Margarita sidis antaù la spegulo, sur la nuda korpo sxi havis nur banmantelon kaj nigrajn sxamajn sxuojn. La ora bracelethorlogxo kusxis antaù sxi apud la skatoleto de Azazello, kaj Margarita ecx por momento ne forturnis sian rigardon de la ciferplato. Fojfoje sxajnis al sxi, ke la horlogxo difektigxis kaj ke la montriloj haltis. Tamen ili ja movigxis, kvankam tre malrapide, kvazaù gluigxante, kaj fine la longa montrilo falis sur la dudek naùan minuton post la naùa. La koro de Margarita faris fortan pusxon, tiel ke sxi ne tuj povis preni la skatoleton. Sxi superregis sin, malfermis la skatoleton kaj vidis tie grasan flavetan sxmirajxon. Al sxi sxajnis, ke gxi odoras je marcxosxlimo. Per fingropinto sxi metis iom da gxi sur la manplaton, cxe kio pli forte ekodoris je arbaro kaj marcxoherboj, poste per la manplato sxi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj. La pomado facile sxmirigxis kaj sxajnis tuj forvaporigxi. Post kelkaj sxmiroj Margarita rigardis en la spegulon kaj lasis la skatoleton fali sur la vitron de la horlogxo, pro kio cxi tiu vualigxis per fendoreto. Sxi fermis la okulojn, poste rigardis ankoraù unu fojon kaj eksplodis per furioza ridego.

La brovoj, antaùe plukitaj per la pincxilo gxis fadena largxo, nun plidensigxis kaj formis regulajn nigrajn arkojn super la verdigxintaj okuloj. Reglatigxis la mallargxa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro. Forvisxigxis la flavetaj ombroj cxe la tempioj kaj la du apenaù videblaj malgrandaj faltoretoj cxe la eksteraj okulanguloj. La haùto de sxiaj vangoj akiris egalan rozan tonon, la frunto igxis blanka kaj pura, la konstanta frizajxo malfrizigxis. La tridekjaran Margaritan rigardis el la spegulo nature krispa virino kiu povis agxi dudek jarojn, nereteneble rideganta, nudiganta la dentojn.

Satridinte, Margarita per unu movo elsaltis el la banmantelo, abunde cxerpis la malpezan grasan pomadon kaj per fortaj sxmiroj gxin enfrotis sur la korpon. La haùto tuj rozkolorigxis kaj ekbrulis. Je unu momento cxesis, kvazaù nadlon oni forprenis el la cerbo, la obtuza doloro en sxia tempio, kiun sxi sentis la tutan vesperon de post la renkonto en la Aleksandra gxardeno, fortikigxis la muskoloj de la brakoj kaj gamboj, poste sxia korpo perdis la pezon.

Sxi eksaltis kaj nealte sxvebis en la aero super la tapisxo, poste sxi malrapide resinkis.

--- Jen kia kremo! Jen kia kremo! --- ravite ekkriis Margarita sin jxetante en la fotelon.

La enfrotado sxangxis ne nur sxian aspekton. Nun en sxia tuto, en cxiu sxia fibro bolis gxojo kiun sxi perceptis kvazaù bobeletojn pikpikantajn sxian tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera je cxio. Krome, sxi klare konsciis, ke okazis ja gxuste tio, pri kio de la mateno parolis sxia antaùsento, ke la palaceton kaj sian antaùan vivon sxi forlasas por cxiam. Sed de la antaùa vivo tamen disigxis unu penso, ke endus plenumi nur unu lastan devon antaù la komenco de io nova, neordinara, pusxanta sxin supren en la aeron. Nuda, kiel sxi estis, el la dormocxambro sxi kuris en la kabineton de sia edzo, cxiupasxe sxvebante en la aero; sxaltinte la lumon sxi impetis al la skribotablo. Sur paperfolieto elsxirita el la notbloko sxi per krajono, rapide kaj grandlitere skribis la mesagxon:

«Pardonu min kaj kiel eble plej baldaù forgesu. Mi forlasas vin por cxiam. Ne sercxu min, tio estus vana. Mi igxis sorcxistino pro aflikto kaj malfelicxoj min trafintaj. Jam tempas. Adiaù. Margarita.»

Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormocxambron, kaj post sxi tuj enkuris Natasxa sxargxite je vestajxoj. Kaj je la sekva momento cxion, kion sxi portis, lignan vest'arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn sxuojn kun strecxiloj kaj zoneton --- cxion cxi sxi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberigxintajn manojn.

--- Cxu bela? --- laùte kriis Margarita per raùkigxinta vocxo.

--- Kiel do? --- flustris Natasxa kaj pasxis malantaùen, --- kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?

--- Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! --- respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antaù la spegulo.

Natasxa, forgesinte pri la cxifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la sxmirajxo. Sxiaj lipoj ion flustris. Sxi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:

--- La haùto! Kia haùto, cxu? Margarita Nikolavna, ja gxi lumas, via haùto. --- Cxi tiam sxi rekonsciigxis, kuris al la robo, gxin levis kaj komencis elskui.

--- Lasu! Lasu! --- kriis al sxi Margarita, --- lasu cxion al la diablo! Aù ne, prenu gxin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Cxion prenu, kio estas en la cxambro.

Stuporigxinte, Natasxa kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin jxetis al sxi sur la kolon, sxin kisis kaj kriis:

--- Satena! Gxi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!

--- Prenu la tutan cxifonaron, prenu la parfumojn, kasxu cxion en vian sxrankokeston, --- kriis Margarita, --- tamen la juvelajxojn ne tusxu, por ke oni vin ne akuzu pri sxtelo.

Natasxa amasigis bulon el tio, kio trovigxis cxe sxia mano --- roboj, sxuoj, sxtrumpoj kaj subvestoj --- kaj kuris for el la dormocxambro.

Je tiu momento de la kontraùa flanko de la strateto, el malfermita fenestro, sxprucis tondra virtuozvalso kaj aùdigxis ronrono de aùtomobilo veturinta al la pordego.

--- Tuj telefonos Azazello! --- ekkriis Margarita aùskultante la valson sxaùmi en la strateto, --- li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendangxera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendangxera!

La aùtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto aùdigxis pasxoj.

«Venas Nikolao Ivanicx, mi rekonas la pasxadon», pensis Margarita, «mi faru adiaùe ion tre interesan kaj amuzan».

Margarita sxirtiris la kurtenon flanken kaj sidigis sin sur la fenestrobreton profile, per la manoj sxi cxirkaùprenis la genuojn. La luna lumo lekis sxian dekstran flankon. Margarita levis la vizagxon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon. La pasxoj klakis ankoraù unu aù du fojojn, poste subite cxesis. Ankoraù kelkan tempon Margarita admiris la lunon, poste sxi bonedukite suspiris, turnis la kapon al la gxardeno kaj efektive vidis Nikolaon Ivanicx, la logxanton de la ter'etagxo. La luno versxis sur lin helan lumon. Li sidis sur la benko kaj cxio atestis, ke li sinkis sur gxin tute subite. La nazumo sur lia vizagxo oblikvigxis, sian tekon li premis per ambaù manoj.

--- Ah, bonan vesperon, Nikolao Ivanicx, --- per melankolia vocxo diris Margarita, --- bonan vesperon! Vi havis kunsidon, cxu?

Nikolao Ivanicx ne respondis al tio.

--- Kaj mi, --- daùrigis Margarita elsxovante sin plie en la gxardenon, --- mi, kiel vi vidas, sidas sola, enuas, rigardas la lunon kaj aùskultas la valson.

Per la maldekstra mano sxi tusxis sian tempion, ordigante harfasketon, poste kolere diris:

--- Tio estas malgxentila, Nikolao Ivanicx! Finfine mi estas ja sinjorino! Kaj estas impertinentajxo ne respondi, kiam oni vin alparolas!

Nikolao Ivanicx, klare videbla en la lunlumo gxis la lasta butoneto de sia griza vesxto, gxis la malpleja hareto de sia blonda, pinte tondita mentonbarbo, subite prezentis sovagxan rikanon, levigxis de la benko kaj, evidente, pro sia ekstrema embaraso, anstataù levi la cxapelon eksvingis la tekon flanken kaj fleksis la gambojn kvazaù preparante sin al kaùrdanco.

--- Ahx, kia vi estas enuiga ulo, Nikolao Ivanicx, --- daùrigis Margarita, --- kaj gxenerale vi cxiuj tiel min tedas, ke mi ecx ne povas tion al vi esprimi, kaj mi estas tiom felicxa, ke mi vin adiaùas! La diablo vin prenu!

Cxi tiam malantaù sxia dorso en la dormocxambro ekstridis la telefono. Forgesinte pri Nikolao Ivanicx, Margarita impetis de la fenestrobreto kaj desxiris la aùdilon.

--- Parolas Azazello, --- diris la vocxo en la aùdilo.

--- Kara, kara Azazello! --- ekkriis Margarita.

--- Tempas! Elflugu, --- diris Azazello en la aùdilo, kaj laù lia tono estis evidenta, ke al li agrablas la sincera, gxoja impulso de Margarita, --- kiam vi flugos super la stratpordego, kriu «Nevidebla!». Poste iom flugadu super la urbo, por vin kutimigi, kaj poste --- suden, for el la urbo, kaj rekte al la rivero. Oni vin atendas!

Margarita rependigis la aùdilon, kaj je la sama momento aùdis, ke en la najbara cxambro io ligne eklamis kaj komencis frapi al la pordo. Sxi largxe malfermis la pordon, kaj la sxvabrilo, renversite kun la broso supre, dancetante flugis en la dormocxambron. Per la ekstremo de la tenilo gxi tamburis ruladon sur la planko, gxi kalcitris kaj strebis al la fenestro. Margarita ravite jelpis kaj salte ekrajdis la balailon. Nur cxi tiam sxi rimarkis, ke en la pelmelo sxi forgesis sin vesti. Sxi galopis al la lito, kaptis la unuan trafintan en la manon, iun bluan cxemizon. Gxin svinginte, kvazaù standardon, sxi elflugis tra la fenestro. Kaj la valso super la gxardeno ektondris ecx pli laùte.

De la fenestro Margarita glitis malsupren kaj ekvidis Nikolaon Ivanicx sur la benko. Li kvazaù stuporigxis sur gxi kaj tute konsternite aùskultis la kriojn kaj la pumpumadon venantajn de la lumplena dormocxambro de la supraj logxantoj.

--- Adiaù, Nikolao Ivanicx! --- kriis Margarita dancetante antaù li.

Nikolao Ivanicx mirgxemis kaj ekrampis sur la benko, konvulsie palpante gxin per la manoj kaj faliginte teren sian tekon.

--- Adiaù por cxiam! Mi forflugas, --- superkriis la valson Margarita. Cxi tiam sxi komprenis, ke la cxemizon sxi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, sxi jxetis gxin sur la kapon de Nikolao Ivanicx. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.

Margarita sin turnis por jxeti lastan rigardon sur la domon, kie sxi tiom longe suferis, kaj en la flame hela fenestro sxi vidis la misforman pro mirego vizagxon de Natasxa.

--- Adiaù, Natasxa! --- kriis Margarita kaj fiksis la balailon supren, --- nevidebla, nevidebla, --- sxi kriis ankoraù pli laùte, kaj inter la brancxoj de la acero, vipintaj sxin sur la vizagxon, super la pordego sxi elflugis en la strateton. Post sxin impetis la tute furiozigxinta valso.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Noto pri cxap. 20

kaùrdanco {Ruse prisâdka} ---

vira pasxo en rusaj kaj ukrajnaj popolaj dancoj: la dancanto kaùre ekstensas jen unu, jen la alian kruron.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]