Leciono 1

– Karaj membroj de nia Esperanto-klubo «Esperanto-lando»! Hodiaŭ ni renkontiĝas unuafoje en la nova jaro. Laŭ la decido de la kluba estraro, niaj kunvenoj ĉi-jare okazos en merkredoj: unu kunveno estos dediĉata al prelegoj, konatiĝo kun la Esperanto-literaturo kaj lingva praktiko, la sekva – al alispecaj aranĝoj, kaj tiel plu.

– Hodiaŭ ni konatiĝos kun la historio de la apero de Esperanto. Ludoviko Zamenhof priskribis ĝin en ruslingva letero al Nikolao Borovko1, kiu, verŝajne, estis verkita por ruslingvaj legantoj de la libroj de la Moskva eldonejo «Posrednik». La Esperanta traduko, kiun faris Vladimiro Gernet2 (kaj kiun evidente redaktis Zamenhof mem), estis publikigita en la jaro 1896, kvankam ĝi estis verkita, kredeble, du jarojn pli frue. En 1902 Ludoviko Zamenhof faris aron da korektoj, kiuj aperas en la sekva teksto.


Ludoviko Zamenhof

Kiel naskiĝis Esperanto

La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi en la plej frua infaneco kaj neniam min forlasadis.

Mi naskiĝis en Bjelostoko3. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj4; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tiu urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke diverseco de lingvoj estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion.

Iom post iom mi konvinkiĝis, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Sufiĉe frue ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis5 en infaneco. Sed kiam mi komencis ellernadi5 lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Sed la grandegulaj6 vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, mi okaze turnis la atenton al la surskribo «Ŝvejcarskaja» (pordistejo) kaj poste al la elpendaĵo «Konditorskaja»7 (sukeraĵejo)8. Tiu ĉi «skaja» ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi5. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub miaj piedoj. Sur la terurajn grandegulajn6 vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan9 la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Mi rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, – kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama «lingwe uniwersala» kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da10 ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapanta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi5. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune festis la ekvivigon de la lingvo11.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi renkontis la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887.

Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je «flankaj aferoj»; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon12.

Ludovikologiaj biografietoj (Plena verkaro de L.L. Zamenhof, kromkajero 3). – Kioto, 1987, p. 1-9. Mallongigita.


– Kiel bildeca kaj pasia estas la rakonto de Ludoviko Zamenhof!

– Oni diras figurece, ke Ludoviko Zamenhof ne kreis la lingvon, sed eltiris ĝin el naciaj lingvoj.

– Kaj nun ni konatiĝu kun alia historio pri la apero de Esperanto, kiun sprite, en biblia stilo, rakontis Izrael Lejzerowicz13, stelo de la intermilita pollanda Esperanto-movado. Tiu ĉi bonkora kaj gaja homo, same kiel lia edzino kaj filineto, same kiel ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof14, same kiel milionoj da aliaj senkulpaj homoj, estis mortigita en german-faŝista koncentrejo en Pollando dum la Dua mondmilito nur pro tio, ke li estis hebreo4.


Izrael Lejzerowicz

El la verda15 Biblio

En la komenco la Senkorpa Mistero16 kreis Volapukon17. Kaj Volapuko estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo! Kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno – unu tago18.

Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. Kaj li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento19. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito diris: la Fundamento kreskigu verdaĵon15, kiu naskas ĝojon: vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento19. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵojn15, laŭ sia speco: verdan lingvon15 kaj verdan movadon15, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo15. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

Kaj la Spirito diris: la vortaro20 aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn21, kiujn aperigis la vortaro20, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun)22. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. Kaj la Spirito kreis la neologismojn23 kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj15. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo -n Li kreis ĝin24. Kaj la Spirito diris: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon15 kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj de post tiam ĉiuj verduloj15 uzas la akuzativon en troa abundo) 24. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo19. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan literaturon 25, kiun li faris kreante.

I. Lejzerowicz. El la «Verda Biblio». – Budapest, 1978, p. 5-8. Fragmento.


– Ĝi estas efektive tre amuza kaj instrua historio. La simileco de la senco, formo kaj stilo inter la vera kaj verda Biblioj estas admirinda.18

– Nun ni konatiĝu kun versaĵo de la poeto Vasilij Eroŝenko26, la plej legendeca civitano de Esperanto-lando.


Vasilij Eroŝenko26

HOMARANO27

Ekbruligis mi fajron en kor',
Ĝin estingos nenia perfort' 28;
Ekflamigis mi flamon en brust',
Ĝin ne povos estingi eĉ mort'.
Brulos fajr' ĝis 29 mi vivos en mond',
Flamos flam' ĝis 29 ekzistos la ter'.
Nom' de l' fajr' estas am' al homar',
Nom' de l' flam' estas am' al liber'.

V. Eroŝenko. Lumo kaj ombro. – Toyonaka, 1979, p.19.


– Nia klubano Leopoldo Klimov antaŭ nelonge venis el Parizo, pri kiu li montros al ni sian videofilmon. Sed antaŭ tio li deklamos fascinan versaĵon de Leonard Newell30 pri tiu fascina urbo.


Leonard Newell30

Parizo

Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar'...
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine31
Ĉielon spegulanta el turkiso32.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame33,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam'
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo34,
Berlino, Buda35, Romo kaj Vien'36;
Pli bela estas urbo sur Tamizo37;
Sed ravas min nur franca la siren'38:
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel' nur ŝelo – ĉar
Mi lasos mian koron en Parizo.

L.N.M. Newell. Kolektitaj poemoj. – Manĉestro, 1987, p. 9.


– Sekvamerkrede, la 14-an de januaro, ni spektos kinofilmon pri Kubo, kiun faris niaj klubanoj dum la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano. Vi povos konvinkiĝi, ke pravis Kristoforo Kolumbo, malkovrinto de Ameriko: «La lando plej bela, kiun homaj okuloj vidis». Post la filmospektado funkcios tradukista kurso. Okazos lernado de novaj Esperantaj kantoj.

– Fine de la hodiaŭa kunveno okazos la tradicia «Lingva praktiko».


Komentaro

1. Nikolao (Nikolaj Afrikanoviĉ) Borovko (1863-1913). Esperantistiĝis en 1889. Rusiano. Instruisto kaj ĵurnalisto. Pioniro de Esperanto el Odeso, poste estis prezidanto de la Peterburga societo «Espero». Publikigis tradukojn de rusaj beletraĵoj.

2. Vladimiro (Vladimir Aleksandroviĉ) Gernet (1870-1929). Esperantistiĝis en 1890. Rusiano. Kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto. Pioniro de Esperanto el Odeso. Eldonadis kaj financadis la gazeton «Lingvo internacia», kiu anstataŭis la pereintan unuan gazeton «La Esperantisto».

3. Prefere: Belostoko. La urbo tiam troviĝis en Rusia imperio, nun ĝi apartenas al Pollando.

4. Hebreoj (judoj) – popolo, kiu loĝas nun grandparte en sia prapatrujo Israelo kaj ekster ĝi – precipe en Eŭropo kaj Ameriko, ĉefe en Usono.

5. Anstataŭ «ellernadi» nun oni preferas la simplan formon «lerni».

6. Anstataŭ la malmoderna «grandegulaj» oni uzas nun «gigantaj».

7. Tio okazis, verŝajne, en 1876. Sed la aŭtoritata tiutempa vortaro de la rusa lingvo de Vladimir Dal donas la formon «konditerskaja», kiu estas uzata ankaŭ en la moderna rusa lingvo. La formo «konditorskaja», eble, estas regionismo aŭ preseraro.

8. Prefere: dolĉaĵejo.

9. skribitaj.

10. el.

11. En 1968 en la grava Moskva akademia eldonejo «Nauka» (kiu en 1992 publikigis la popularan libron de Boris Kolker «Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso») aperis ruslingva libro de Ermar Svadost «Kiel estiĝos universala lingvo?» kun tri redaktoroj, renomaj sciencistoj: Eŭgeno Bokarjov (lingvisto kaj esperantisto; vidu pri li la komenton 3 en la leciono 4), Mikaelo Kammari (aŭtoro de dogmecaj filozofiaj traktaĵoj kaj kontraŭesperantisto) kaj Aleksandro Spirkin (aŭtoro de populara lernolibro de filozofio kaj neŭtralulo rilate Esperanton). La aŭtoro montris sin arda adepto de la ideo de artefarita lingvo kaj same arda kontraŭesperantisto. Demandita, kial li allasis en la libro tiom da maljustaĵoj kontraŭ Esperanto, Eŭgeno Bokarjov ridete diris, ke tamen li atingis forigon de kelkaj kalumnioj, ekzemple, de tia frazo: «Kiam la gimnaziano Ludoviko Zamenhof finis sian projekton de internacia lingvo, li kunvenigis siajn kunlernantojn kaj organizis komunan drinkegadon».

12. Rubikono – rivereto en la norda Italio, per kies transpaso Cezaro komencis militon. Transiri Rubikonon – akcepti senrevenan decidon.

13. Izrael Lejzerowicz /Lejzeroviĉ/ (1901-1942). Esperantistiĝis antaŭ la Unua mondmilito. Pollandano. Ĵurnalisto, komercisto. Aŭtoro de satiraj verkoj. Tradukis el la jida kaj hebrea lingvoj. Brila oratoro. Sekrete arangis Zamenhof-vesperon en Varsovio dum la germana okupado.

14. Vidu la komenton 21 en la leciono 8.

15. La verda koloro simbolas la esperon kaj, sekve, ankaŭ Esperanton.

16. Aludo al la versaĵo de Zamenhof «Preĝo sub la verda standardo».

17. Volapük (Volapuko) - projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj nerekoneblaj vortoj, kreita en Germanio en 1879 de J.M. Schleyer /Ŝlajer/ (1831-1912). Havis ioman disvastiĝon. En multaj lingvoj la vorto «Volapuko» akiris la kromsignifon «aro da nekompreneblaj vortoj». Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: «Tio estas por mi volapukaĵo».

18. Komparu la fragmenton el «La Sankta Biblio» en traduko de Ludoviko Zamenhof: «Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago».

19. «Fundamento de Esperanto» – verko eldonita de Ludoviko Zamenhof en 1905; konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Plena Gramatiko el 16 reguloj, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. En la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro (1905), la «Fundamento» estis akceptita kiel netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kiun ajn ŝanĝon. La «Fundamento» ludas la rolon, kiun en naciaj lingvoj ludas la tradicio. Ĝi helpas al Esperanto evolui per natura vojo, sed samtempe donas al ĝi unuecon kaj fortikan bazon por kontraŭstari ĝian disfalon en dialektojn.

20. La Universala Vortaro entenas vortojn en formo de iliaj radikoj, kiuj ebligas krei multege da novaj vortoj.

21. Krom radikoj, la Universala Vortaro entenas ankaŭ afiksojn, kiuj estas ege gravaj por la evoluo de la lingvo; vidu pri tio la tekston «La afiksoj de Esperanto» (leciono 19).

22. Post la publikigo de la «Fundamento» estis proponitaj multaj novaj afiksoj. Nur kelkaj el ili iĝis oficialaj.

23. Neologismo – nova (ofte neoficialigita) vorto en Esperanto (vidu la tekston «Neologismoj – por kaj kontraŭ» en la leciono 23).

24. La akuzativo ebligas liberan ordon de la frazo, kio faras Esperanton tre fleksebla lingvo. Sed ĉar en multaj lingvoj la akuzativo ne ekzistas, komencantoj ofte ne sufiĉe uzas ĝin (kio estas eraro) aŭ tro uzas ĝin (kio estas erarego).

25. kompreneble, en Esperanto.

26. Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko (1890-1952). Esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910. Rusiano kaj sovetiano. Instruisto. Blindulo. Mondvojaĝanto. Travivis nekredeble aventuran vivon. Verkis Esperante, japane kaj ruse. Libroj: «Ĝemo de unu soleca animo», «Turo por fali», «Rakontoj de velkinta folio» kaj volumetoj de «Elektitaj verkoj de Vasilij Eroŝenko» sub zorga redakto de Mine Yositaka /Joŝitaka/: «Lumo kaj ombro», «La tundro ĝemas», «Malvasta kaĝo», «Stranga kato», «La kruĉo de saĝeco», «Cikatro de amo». Vidu la tekston pri li en la leciono 20.

27. «La vorto homarano signifas membro de la homa familio» (Zamenhof).

28. Perforto – uzo de fizika forto, kiel rimedo trudi sian volon.

29. Prefere: dum.

30. Leonard Newell /Lenard Njuŭel/ (1902-1968). Esperantistiĝis en 1916 en Anglio. Travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en Aŭstralio (vidu la tekston «Lando, el kiu vi volos neniam eliri» en la leciono 13), prezidis ties Esperanto-asocion, redaktis Esperanto-gazeton. Brila Esperanto-instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.

31. Seine – franca vorto prononcata proksimume kiel /Sen/. La aŭtoro, kredeble, prononcis ĝin kiel /Sejn/. Rivero, kiu trafluas Parizon. Esperanta formo: Sejno.

32. Turkiso – ne estas tur-kis-o (hm! stranga vorto!), sed turkis-o – blua juvelŝtono.

33. Notre Dame – pli ĝusta formo: Notre-Dame de Paris /Notr Dam de Pari/: la ĉefa preĝejo en Parizo, ĉefverko de arkitekturo.

34. Hispana havenurbo ĉe Atlantiko.

35. Nun parto de Budapeŝto.

36. Vieno – ĉefurbo de Aŭstrio, urbo de valsoj.

37. La rivero, kiu trafluas Londonon.

38. Fascinanta, danĝera virino.


Lingva praktiko

Kiel naskiĝis Esperanto

1. La teksto estas verkita en la unua persono (Mi naskiĝis ..., mi konvinkiĝis..., mi rimarkis...). Mallonge rerakontu la ĉefan enhavon de la teksto en la tria persono (Ludoviko Zamenhof naskiĝis..., li konvinkiĝis..., li rimarkis...), foriginte detalojn.

2. Kion signifas la esprimoj: La vortaroj komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj kaj Mi subite eksentis la teron sub la piedoj ?

3. Kial la gramatiko de Esperanto estas malgranda kompare kun la gramatikoj de la naciaj lingvoj? Ĉu la malgrandeco de la Esperanta gramatiko malriĉigas la lingvon?

4. Kial multaj Esperantaj vortoj estas kompreneblaj por Eŭropanoj sen antaŭstudo?

El la «Verda Biblio»

5. Diru, ĉiufoje per unu frazo, kion faris la Spirito en ĉiu el la sep tagoj.

6. Trovu en la teksto terminojn de lingvoscienco.

Homarano

7. Kiu estas la ideo de la versaĵo?

8. Trovu la liniojn, en kiuj temas pri fajro; kaj la liniojn, en kiuj temas pri flamo.

Parizo

9. Trovu en la versaĵo la rimojn al la vorto «Parizo». Elpensu pliajn rimojn al tiu vorto.

10. Trovu la lokojn, kiuj esprimas fortajn emociojn.

11. Kial la aŭtoro amegas Parizon?

12. Provu (kial ne provi!) verki plian strofon por tiu ĉi versaĵo.

13. Se vi estus parizano kaj dezirus eldoni urban Esperanto-gazeton, kiun nomon vi donus al ĝi?

14. Rakontu pri la urbo, kiun vi pleje amas.

***

15. Formu kiel eble multe da vortoj kun la sufikso -ism-, inkluzive vortojn por neekzistantaj «ismoj»; la lastajn klarigu.

16. Finu la frazojn:

Amu domon novan kaj amikon ... . Eĉ la plej nigra bovino donas lakton nur ... . En arbaro li sidis kaj arbaron ne ... . En sia propra domo ĉiu estas granda ... . Kia demando, tia ... . Malsato ne estas ... . Unua venis, unua ... . Se pri ĉio vi informiĝos, vi baldaŭ ... .

17. Elpensu laŭeble multe da esprimoj, en kiuj la vorto «verda» havas nerektan sencon (ekzemple: verda patrioto, verda broŝuro, verda radio).

18. Ni prenu la frazon: Patriotismo estas ne nur fiero sed ankaŭ ekonomie normala vivo.

Jen ĝia modelo: ...o estas ne nur ...o sed ankaŭ ...e ...a ...o.

Laŭ tiu modelo elpensu unu aŭ kelkajn frazojn.

19. Oni povas fari en frazo diversajn transformojn, ekzemple: «Mi forĵetadis el la vortaro vortojn, anstataŭigante (kaj anstataŭigis) (mi anstataŭigis) (por anstataŭigi) ilin (cele al anstataŭigo de ili) per unu sufikso».

Faru similajn transformojn en la frazo: Mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn, penante pensi rekte en la nova lingvo.

20. Temo por diskuto aŭ rakonto: Kion vi semas, tion vi rikoltos.

21. Kvizo pri Esperantaj temoj:

a) En kiuj urbo kaj lando naskiĝis Ludoviko Zamenhof?
b) En kiu jaro estis preta la lingvoprojekto Lingwe Uniwersala? Kiel Zamenhof festis la naskiĝon de la nova lingvo?
c) Kial Ludoviko Zamenhof ne publikigis tuj sian lingvoprojekton?
ĉ) Kiu sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon dum la germana okupado?
d) Kiel finiĝis la vivo de la infanoj de Ludoviko Zamenhof?
e) Kio estas Volapuko? Kiu estis ĝia kreinto? Kiam ĝi aperis? Kion signifas la esprimo «Tio estas por mi volapukaĵo»?
f) Kio estas la «Fundamento de Esperanto»? Kiam ĝi estis publikigita? Por kio ĝi servas? Kion vi pensas pri ĝia signifo?
g) En kiuj jaro kaj urbo okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto?
ĝ) Kio estas neologismo en Esperanto?
h) Kio estas la simbolo de Esperanto?
ĥ) Kial la akuzativo estas grava en Esperanto?
i) Nomu elstarajn Esperanto-pionirojn el Odeso.
j) Kiuj estis du unuaj Esperanto-gazetoj?

[Leciono 3]