Louis Beaucaire1

Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento2

Foje f-ino3 Regultri, la tria regulo de la Fundamento, diris al sia kolegino f-ino Regulsep:

– Venu, ni iru iom promeni!

F-ino Regulsep hezitis:

– Ni ne rajtas forlasi la Fundamenton. Vi scias, ke s-ro4 d-ro5 Lavojo6, la prezidanto de la Akademio7, malpermesas tion.

– Ba8, s-ro Lavojo estas malsana kaj kuŝas en fora sanatorio. Ni profitu lian maleston kaj ĝuu la liberecon!

F-ino Regultri malfermis la pordon de la Fundamento kaj eliris, ŝin sekvis ĉiuj reguloj ekde f-ino Regulunu ĝis f-ino Reguldekses.

Post kelkaj mejloj ili renkontis fremdan regulon, kiu afable salutis ilin:

– Bonan matenon, koleginoj! Kien vi iras?

Ili haltis kaj respondis:

– Ni nur iom ekskursas en la ĉirkaŭaĵo de la Fundamento.

– Ho, mi bone konas la Fundamenton kaj volonte apartenus al ĝi.

F-ino Regulses, la plej granda, rimarkigis:

– Bedaŭrinde, ni rajtas esti nur dek ses, ne pli.

– Kiu ordonis tion?

– Nia patro, d-ro Zamenhof.

– Ba8, d-ro Zamenhof mortis antaŭ multaj jaroj. Se li ankoraŭ vivus, li certe adoptus min kiel dek-sepan filinon.

– Kion do vi kapablas fari?

– Per mi Esperanto estus ankoraŭ pli facila. Oni nomas min Zozo. Kial? Tial ke oni povas en frazo anstataŭigi per «zozo» ĉiun nekonatan aŭ forgesitan vorton. Mi funkcias kiel ĵokero9 en ludo. Ni supozu, ekzemple, ke iu forgesis aŭ ankoraŭ ne lernis la vorton «ombrelo». Li simple diras: «Kiam pluvas, mi prenas mian zozon». Se li ne konas la verbon «fumi», li diras: «Mi zozas cigaredon».

Ĉiuj aplaŭdis krom f-ino Reguldekses, kiu energie protestis:

– Ne, ne! La tuta mondo scias, ke Esperanto havas dek ses regulojn. Mi estu por ĉiam la lasta regulo de la Fundamento!

Post mallonga silento Zozo proponis:

– Se mi vere ne povas fariĝi f-ino Reguldeksep, eble malgrava regulo de la Fundamento devus cedi al mi sian lokon.

Ĉies rigardoj turnis sin al f-ino Regulnaŭ. Zozo severe demandis ŝin:

– Por kio vi servas en la Fundamento?

F-ino Regulnaŭ balbutis:

– D-ro Zamenhof konfidis al mi la gardadon de jena leĝo: «Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita».

Zozo rikanis:

– Mi ja respektas d-ron Zamenhof, sed li estis verŝajne laca, kiam li inventis tiun superfluan regulon. Kial li ne preskribis same: «Por paroli Esperanton, oni malfermu la buŝon» aŭ «Por lavi siajn piedojn, bona esperantisto demetas siajn ŝuojn»?

Tiom da sprito tiel ridigis la ceterajn regulojn, ke ili senkompate forlasis f-inon Regulnaŭ en angulo de arbaro kaj transdonis ŝian lokon al la fremda, senhonta regulo. Zozo persvadis siajn naivajn koleginojn tuj reiri en la urbon kaj komisii al presisto la eldonadon de nova Fundamento. Sekve multaj homoj eklernis sensuspekte la dek ses regulojn, inkluzive la nezamenhofan naŭan: «Kiam parolanto de la lingvo Esperanto ne scias vorton, li simple uzu anstataŭe la radikon zoz-, kiu memstaran signifon ne havas».

Kio baldaŭ okazis? Babelo10 inter la esperantistoj mem: la Lingvo Internacia11, la plej klara lingvo en la mondo, fariĝis nenomebla ĵargonaĉo, terura galimatio, ankoraŭ pli nekomprenebla ol Volapuko12. Neniu lernanto penis parkerigi vortojn. Ĉiu ĉiam ĉie ĉiel uzis la lingvan ĵokeron9. Iu procesis kontraŭ iu, pretekste ke tiu lin insulte nomis zozego.

Aŭtoj karambolis, tial ke neniu sciis, ĉu «zoza» signifas «ruĝa» aŭ «verda», «dekstra» aŭ «maldekstra». Policano enkarcerigis pasanton, kiu kriis «Zozu la prezidanto!»

Komercistoj bankrotis, ĉar ili ricevis mendoleterojn, kiuj tekstis proksimume: «Estimata zozo, zoze zozinte vian zozon de la 3-a de aprilo, mi zozas tujan prizozon de alia zozaĵo». Feliĉe, la zoza periodo de Esperanto daŭris nur du monatojn. La kompatinda forĵetita regulo de Fundamento petveturis al la fora sanatorio de d-ro Lavojo. Kiam la resaniĝanta prezidanto de la Akademio ekvidis f-inon Regulnaŭ, li preskaŭ sufokiĝis:

– Kio? Vi ĉi tie? Sola? Kie estas viaj kunulinoj?

F-ino Regulnaŭ murmuris:

– Ili eksigis min.

La prezidanto demetis sian piĵamon, surmetis sian akademian uniformon, kaptis valizon per la maldekstra mano, f-inon Regulnaŭ per la dekstra mano kaj galopis al la stacidomo. Dumvojaĝe li petis de ŝi detalan raporton pri la katastrofa situacio. Liaj okuloj fulmis, kaj li senĉese grumblis:

– Oni vere ne rajtas malsaniĝi. Ha, idiotinoj! Ha, perfidaj porkinoj!13

La kunveno en la granda salono de la Fundamento restos por ĉiam unu el la plej tumultaj momentoj en nia historio. La prezidanta voĉo tondris kaj tremigis la murojn. Zozo kaŝis sin malantaŭ la hontoplenaj, teruritaj, plorĝemantaj reguloj kaj provis piedpinte eskapi merititan punon, sed d-ro Lavojo haltigis ŝin:

– Vi! Jes, vi! Alproksimiĝu!

Zozo paliĝis.

– Vi profitis mian maleston por konfuzi la harmonian aranĝon de nia Esperanto. Fi al vi! Tuj malaperu14 aŭ vi ricevos piedbaton sur vian, sur vian...

Ŝi nesaĝe balbutis:

– Sur mian zozon?

Kun ruĝa vizaĝo li furioze blekis plengorĝe:

– Sur vian postaĵon!

Zozo forkuris. La Lingvo Internacia iom post iom reakiris sian kutiman klarecon. Okaze de la Librotago15 oni ĵetis en grandan ĝojofajron ĉiujn ekzemplerojn de la falsa Fundamento, krom unu, kiun pie konservas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

Fabeloj de la verda Pigo, kolektitaj de Louis Beaucaire. –
Antverpeno – La Laguna, 1981, p. 83-91. Mallongigita.


Komentaro

1. Louis Beaucaire /Lui Boker/ (1925-1983). Esperantistiĝis en 1941. Franco, dum multaj jaroj loĝinta en Okcidenta Berlino, kie li estris francan librejon. La nomo de Louis Beaucaire estas vaste konata en Esperanto-lando. Krom «Fabeloj de la verda Pigo», li publikigis du librojn «Kruko kaj Baniko el Bervalo» kaj «El la vivo de Bervala sentaŭgulo» (Bervalo estas imagita urbo, Kruko kaj Baniko estas bervalanoj). La unua entenas anekdotojn, la dua – novelojn. Kaj tio kaj alio estas spritaj, ne tute decaj kaj eĉ maldecaj historietoj, verkitaj per brila lingvaĵo; la eventoj ofte okazas sur Esperanta fono.

2. «Fundamento de Esperanto» – verko eldonita de Ludoviko Zamenhof en 1905; konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Plena Gramatiko el 16 reguloj, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. En la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro (1905), la «Fundamento» estis akceptita kiel netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kiun ajn ŝanĝon. La «Fundamento» ludas la rolon, kiun en la naciaj lingvoj ludas la tradicio. Ĝi helpas al Esperanto evolui per natura vojo, sed samtempe donas al ĝi unuecon kaj fortikan bazon por kontraŭstari ĝian disfalon en dialektojn.

3. F-ino – fraŭlino.

4. S-ro – sinjoro.

5. D-ro – doktoro.

6. Lavojo – Aludo pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof «La vojo».

7. Celoj kaj taskoj de la Akademio de Esperanto:

  1. Konservi kaj protekti la lingvon Esperanto laŭ ĝia Fundamento kaj kontroli ĝian evoluon;
  2. Esplori ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton;
  3. Kritiki verkojn el lingva vidpunkto.
  4. Defendi Esperanton kontraŭ ĉiaj konkurencoj.

8. Interjekcioj estas ekkrioj, kiuj esprimas sentojn. Jen la listo de multaj interjekcioj: aĉ! (malkontento), aha! (ekrimarko de io), aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro), aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo), ba! (nekredemo), baj... baj... (endormigo de infano), brr! (frostiĝo aŭ abomeno), ĉit! (silentigo), eh! (alvoko de atento; bedaŭro, riproĉo), ehe! (ekkompreno), ej! (dubeto aŭ milda malaprobo), ek! (alvoko al komenco de ago), fi! (naŭzo aŭ mallaŭdo), for (forpelo), fu! (laciĝo), ha! (ekmiro), ha ha! (kompreno, viva doloro, ironio, rido), ha lo! (telefona alvoko), he! (alvoko de atento aŭ ironia kontraŭdiro), hej! (kuraĝigo), hi hi (nerva aŭ knabina rido), hm! (dubo, pripensemo), ho! (viveco de sento), ho-la! (alvoko de atento), hop! (subita salto), hot! (antaŭenirigo de ĉevalo), hu! (ektimo aŭ tediĝo), huj! (subita sufero), hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo), huŝ! (fortimigo de besto), mm! (pripensemo, serĉo de konvena vorto), nu! (instigo al parolo, plifortigo de esprimivo, koncedo, konsento, surprizo), nu-nu! (miro aŭ dubo), oho! (surprizo), oj! (bedaŭro aŭ subita sufero), pa, pa! (senzorgeco), stop! (haltigo), ts! (silentigo), ve! (bedaŭro, doloro).

9. Ĵokero – kroma ludkarto, ofte senemblema, konsiderata kiel laŭvola anstataŭaĵo de ajna ludkarto.

10. Babelo (Babilono) - ĉefurbo de la antikva ŝtato Babilonio (sur la nuna teritorio de Irako), kie, laŭ la Biblio, la homoj ekkonstruis turon ĝis la ĉielo. Por malhelpi tion, Dio punis ilin per multigo de lingvoj, pro kio ili ne plu povis interkompreni kaj finkonstrui la turon.

11. La lingvo komence estis nomata «Lingvo Internacia [proponita de doktoro Esperanto]». Jen kie estas la solvo de la enigmo, kial Ludoviko Zamenhof uzadis la esprimon «lingvo internacia», sed ne «internacia lingvo», kvankam kutime en Esperanto la adjektivo staras antaŭ la substantivo. Por li la vorto Internacia fakte estis la nomo de la lingvo (same kiel lingvo Volapuko). Li konservis en sia uzo tiun esprimon ankaŭ poste, kiam la lingvo (ekde novembro 1888) eknomiĝis Esperanto. Do en tiu inversio oni ne serĉu influon de la pola lingvo: la kaŭzo estas pure Esperanta.

12. Volapü'k (Volapuko) – projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj nerekoneblaj vortoj, kreita en Germanio en 1879 de J.M. Schleyer /Ŝlajer/ (1831-1912). Havis ioman disvastiĝon. En multaj lingvoj la vorto «Volapuko» akiris la kromsignifon «aro da nekompreneblaj vortoj». Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: «Tio estas por mi volapukaĵo».

13. Ŝajnas, ke lia prezidanta moŝto estas bonega konanto de Esperantaj insultoj. «Insultoj estas vortoj, uzeblaj por ofende alparoli homon aŭ ofende priskribi aĵon aŭ situacion» (Renato Corsetti) /Korseti/. Ni pliriĉigu la vortaron de s-ro d-ro Lavojo per iom da insultoj por ofende alparoli aŭ priskribi homon: aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojnkapulo, [kret-kapa] kreteno, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro naŭzeco), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo). Nu jen, vi fariĝis fakulo pri insultoj. Se, tamen, ili al vi ne sufiĉas aŭ estas tro molaj aŭ tro malmolaj, vi povas fantazii kaj elpensi novajn insultojn aŭ uzi la universalan vorton «zozo».

14. Tiel kompetenta konanto de Lingvo Internacia, kiel prezidanto de la Akademio de Esperanto, povus esprimi sin pli bildece: Iru al la diablo!, For!, Putru for!, Forlavu vin!, Forbalau vin!, Forblovu vin!, Ruliĝu!, Ruliĝu kolbase!, Eĉ via odoro ne estu ĉi tie!, Dissaltu kiel obstinaj baroj de miljaroj! (aludo pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof «La espero»).

15. La 15-a de decembro, la tago de naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, estas konsiderata ankaŭ Tago de Esperanta libro. Estas bona okazo por aĉeti aŭ donaci bonan Esperantan libron, pridiskuti literaturajn novaĵojn. En la historio pri Zozo la Librotago estis uzita por alia, tute unika ago.