Leciono 7

– La 1-a de aprilo estas tutmonda tago de rido. La mondo vivas tro serioze, kaj almenaŭ por unu tago oni forgesu la zorgojn. En tiu tago oni ridu, humuru, satiru – unuvorte, oni gaju. En tiu sola tago en la jaro la nigramara urbo Odeso fariĝas tutmonda ĉefurbo de humuro, pri kiu ĝi havas glorajn tradiciojn. Ankaŭ ni en la klubo havas gajan programon.

– La fama humura gazeto «La Pirato» havis la devizon: «Popolo, kiu ne kuraĝas moki pri si mem, ne estas matura». Ĉiuj homoj havas iujn mankojn kaj negativaĵojn. Ankaŭ la esperantistoj estas homoj, kaj nenio homa estas fremda al ili. Sed en esperantista medio ekzistas specifaj negativaĵoj. Ilin gaje priridas la konataj Esperantaj aŭtoroj, kies verkojn tuj prezentos niaj klubaj aktoroj Nikolao Miĥajlov, Damiro Vaĥitov kaj Elina Minajeva. Poste Felikso Petrakov deklamos versaĵon, kiu sprite priludas unu el la lingveroj de Esperanto.

– Mi prezentos fragmenton el la humura romano «Kredu min, sinjorino!», unu el la plej ŝatataj libroj en Esperanto-lando. La aŭtoro estas itallingvano, kiu naskiĝis en Svislando kaj vivis en Anglio. Li verkis la libron en Esperanto, ĝi aperis en Nederlando, mi aĉetis ĝin en Bulgario dum Universala Kongreso kaj legis en Rusio. Vere nekredebla sorto, kiu povus okazi nur al Esperanta libro!


Cezaro Rossetti1

Sonĝo teruras, sonĝo forkuras

Je la oka mi iris al la Esperanta grupejo. Mi eniris la kunvenĉambron. Mi restis ĝis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La aĉa prononcado2, la manko de viveco kaj esprimkapablo, la malmulteco de Esperanta parolado3, la «buŝado»4 pri la interna ideo5 – dum mankis ĉia ideo pri la esenco de la lingvo: ĉio pezigis mian koron.

En la hotelo mi manĝis aŭtomate, pensante pri la samideanoj6, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj7 – mi mem estas lernanto – temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato, ke ĝi ne estas nura kodo por balbuti kutimaĵojn. Mankis konstato pri ĝia esprimkapablo kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke ĝi devas esti prononcata laŭ siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sudanglaj misprononcoj, devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsufiĉo.

Mi ne povis endormiĝi. Mi turniĝis de flanko al flanko, sed la temo mueliĝis en mia cerbo, ĝis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de ĉiu Plurtown'a8 esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormiĝis.

Mi sonĝis. Mi estis en Plurtown8. Mi sciis, ke ĝi estas Plurtown, sed iel ĝi aspektis kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li: «Ĉu vi scias, kie estas la Esperanta kunvenejo?». La policano rigardis min, kvazaŭ mi estus9 freneza, kaj eksplodis en laŭta rido. «Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!» Mi rigardis la policanon konsternite. «Esperanto. Malesperanto!» li diris. «Ni provis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas tute ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro».

«Kion li faras?» mi demandis.

«Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la Originala Verkaro10, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas ĝin per tenajlo. Nun li prenas la r'ojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiuj finiĝas per vokalo, kaj vortojn, kiuj komenciĝas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason da ŭ'oj kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj ŭ'oj post la o kaj kreas diftongon. El kelkaj vortoj li prenas la i kaj miksas ĝin kun e el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla i. Tiun alojan literon li remetas».

Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto. «Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla», mi kriis.

«Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r. Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe'fektan proŭnoŭncadon».

Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. «Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni».

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estas maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek du viroj.

«Kiuj ili estas?»

«Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ».

Mi prezentis min.

«Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?»

Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: «Parolu Esperante!»

La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:

«Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj...»

La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: «Ne estas permesite paroli pri politiko».

«Pa'doŭnu men... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj...»

La juĝantaro leviĝis kaj diris: «Ne estas permesite paroli pri religio».

«Pa'doŭnu men... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj».

«Bonege», diris la juĝantaro.

«Kaj en la stratoj estas lum-fostoj, kaj ĉijuvespere venas lante-»

La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: «Ve, fi – vi diraĉis neologismon! Lante11 ne estas permesita».

«Sed mi celis diri: ... venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn», defendis sin la parolanto.

La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: «Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon».

Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.

La parolanto daŭrigis: «Nu, ĉiju doŭmoŭ estas farita el... el... CEMENT kaj el... el... BRICKS, kaj la... la... la... e... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe'mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle».

La knabeto protestis: «Mi bone komprenas».

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: «Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ».

Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris: «Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare, la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon al miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?»

Neniu respondis.

La prezidanto daŭrigis: «Bedaŭrinde, ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per »Boŭnan tagon« aŭ »Boŭnan vesperon« por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo ja estas malfacila, kaj mi proponas, ke ni lasu la solvon al la juĝantaro».

La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:

«Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome, ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj, ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve, ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido12, Bolak13, Volapük14, Interglossa15, Solresol16 ktp. Krom tio, ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri »tabloŭ, sejĝoŭ, tasoŭ kaj libroŭ«, kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj».

Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis. Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.

Cezaro Rossetti. Kredu min, sinjorino! -
Scheveningen, 1950, p. 75-80.

Mallongigita roman-fragmento.


Julio Baghy17

Estas mi esperantisto

Verda stelo18 sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
«Netuŝebla Fundamento»19.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto20;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro21.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazetojn ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
«Bonan tagon! Ĝis revido!»
Ĝi sufiĉas por ekzisto22;
estas mi esperantisto.

Pionirojn23 mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto24;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado25, organizo26,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento27
el la buŝo Nova Sento27.
Ĝi sufiĉas por sofisto28;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros «rondo familia»27,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981. -
Rotterdam, 1984, p. 137-139.


Raymond Schwartz29

Esperantisto, ekesto kaj malapero

Gazetartikolo
Aŭ varba parolo,
Favora impreso,
Ekintereso.
Lernolibro,
Sankta vibro,
Propaganda miasmo;
Entuziasmo!
Samideano6,
(Je via sano!),
Kamarado,
Varbado,
En butontruo
Verda flago30,
Glora tago!
Plua ŝtupo:
Nova grupo.
Nova sento27,
Facila vento27
Kaj poemo
Pri sama temo!
Post hezito
Delegito31.
Laŭ bezono
Gazetabono,
Kotizoj
Kaj valizoj
Por kongreso.
Miraklimpreso!
Fraka vesto,
Bela festo,
Naci-kostumo,
Amindumo.
Hispanino,
Korinklino
Kaj esperoj,
Amleteroj.
Mielo,
Ĉielo!...
...............
Edzino;
FINO!

Baza literatura krestomatio. –
Budapest, 1986, p. 110-111.


Mikaelo Giŝpling32

Mis...

Mis... La prefikso diras pri eraroj.
Obsedas nin misagoj kaj misfaroj.
Dum mia viv' mi ofte miskondutis,
Mispaŝis, misakuzis, missalutis,
Misskribis, miskorektis, misproklamis,
Miskisis, mispromesis kaj misamis.
La vivon mi misuzis kaj eltrivis –
Do mi neniam vivis, sed misvivis.
Amikoj, tamen antaŭ nia diso,
Por ke ne estu ĝi definitiva,
Mi revas pri ankoraŭ unu «miso»:
Se mi mismortos, do mi restos viva!

Mikaelo Giŝpling. El sisma zono. –
Antwerpen, 1994, p. 42.


– Ĉe la fino de la hodiaŭa kunveno ni spektos gajajn desegnofilmojn.

– Post semajno en la kunveno funkcios tradukista rondo. Ni vidos ekspozicion de libroj de verkistoj el Islando, eldonitaj en Esperanto kaj la islanda. Krome ni spektos videofilmon, kiun faris niaj klubanoj Bronislavo Boróvskij kaj Larisa Nekipélova dum la 81-a Universala Kongreso en Prago.


Komentaro

1. Cezaro Rosseti /Ĉezaro Roseti/ (1901-1950). Esperantistiĝis en 1928. Sviso loĝinta en Britio. Lia romano «Kredu min, sinjorino!», reflektanta parte lian propran vivosperton, tradukiĝis en la lingvojn hungaran, japanan, polan kaj anglan.

2. Relegu pri prononc-eraroj de anglalingvanoj en la teksto «Bona kaj malbona prononcadoj» (leciono 3).

3. Personon, kiu en la esperantista medio parolas nacilingve, oni nomas ŝerce «krokodilo» kaj uzadon de nacia lingvo inter esperantistoj oni nomas «krokodilado».

4. Buŝado: ĉi tie – babilado.

5. La interna ideo de Esperanto – «frateco kaj justeco inter la popoloj» (Ludoviko Zamenhof).

6. Samideano: ĉi tie – esperantisto.

7. Lernantoj: ĉi tie – personoj, kiuj lernas Esperanton.

8. La agado okazas en la angla urbo Plurtown /Plurtaŭn/.

9. La vorto kvazaŭ kutime postulas us-formon de la verbo.

10. «Originala Verkaro» – volumo de verkoj de Ludoviko Zamenhof.

11. Lante = malrapide.

12. Ido – projekto de Internacia lingvo, kiun kreis en 1907 Louis de Beaufront /Lui de Bofron/ kaj Louis Couturat /Lui Kutjura/ surbaze de Esperanto. Havis ioman disvastiĝon.

13. Bolak – projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1899 Bollack /Bolak/.

14. Vidu la komenton 17 en la leciono 1.

15. Interglossa – projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1943 Hogben.

16. Solresol – projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1817 Sudre /Sjudr/ surbaze de muzikaj notoj.

17. Vidu la komenton 19 en la leciono 2.

18. Verda stelo – insigno de esperantisto (Vidu la komenton 15 en la leciono 1).

19. Vidu la komenton 19 en la leciono 1.

20. Mefisto (Mefistofelo) – nomo de la diablo en la legendo pri doktoro Faŭsto.

21. SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) – organizaĵo de laboristaj esperantistoj, celanta praktike utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Fondita en 1921. SAT-vortaro – «Plena Vortaro de Esperanto» (PV), eldonita de SAT en 1930. Poste SAT eldonis eĉ pli valoran verkon «Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto» (PIV), ĉefredaktoro Gaston Waringhien /Gaston Varengjen/ (unua eldono 1970). Ĉefredaktoro de la reviziita eldono Michel Duc Goninaz /Miŝel Djuk Goninaz/.

22. Maldiligentajn personojn, kiuj scias en Esperanto nur simplajn esprimojn kiel «Bonan tagon!» oni nomas «bonantaguloj» aŭ «bonantagon-esperantistoj» aŭ eternaj komencantoj.

23. Pionirojn de Esperanto-movado.

24. Nenio homa estas fremda al esperantistoj, vere.

25. Esperanto-movado.

26. Organizaĵo de esperantistoj.

27. Aludoj al la versaĵo de Zamenhof «La Espero» (himno de la Esperanto-movado). Nova sento – esperantismo, interna ideo de Esperanto (komento 5).

28. Sofisto – persono, kiu en polemiko rezonas ŝajne ĝuste sed fakte erarige.

29. Raymond Schwartz /Remon Ŝvarc/ (1894-1973). Esperantistiĝis en 1909 . Franco. Bankdirektoro. Humuristo kaj satiristo, majstro de vortludoj. Redaktoro de spritgazeto «La Pirato». Gvidis famajn literaturajn Esperanto-kabaretojn «La Verda Kato» kaj «La Tri Koboldoj» en Parizo. Libroj: «Kiel akvo de l' rivero», «Vole... novele», «Verdkata testamento» «La stranga butiko», «... kun siaspeca spico!» kaj aliaj.

30. Esperantista standardo (flago) estas verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo. La standardon, kiel simbolon de la esperantistaro, oni akceptis en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en 1905.

31. Ĉirkaŭ 2 000 delegitoj (reprezentantoj) de UEA, en ĉiuj mondopartoj, pretas respondi al viaj demandoj pri praktike ĉiuj ajn fakoj, helpi vin, kiam vi vojaĝas ktp.

32. Mikaelo (Miĥail Jakovleviĉ) Giŝpling (1924– ). Esperantistiĝis en 1943. Rusiano kaj sovetiano, nun israelano. Inĝeniero-kemiisto. Fondinto kaj gvidinto de Moskva junulara Esperanto-klubo «Fajrero» en 1957 (vidu la tekston «Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo. Parto 2» en la leciono 5). Aŭtoro de poeziaj libroj.


Lingva praktiko

Sonĝo teruras, sonĝo forkuras

1. Donu al la fuŝitaj frazoj normalan formon.

2. Trovu la frazojn kun intencaj troigoj; klarigu ilian rolon.

3. Priskribu, kiamaniere la esperantisto, sidanta sur la trotuaro, konstruas ian bazan Esperanton. Kiujn ilojn li uzas? Kion novan li enportas en Esperanton? Ĉu la lingvo bezonas tiajn reformojn? Kial?

4. Pri kio, laŭ la opinio de la juĝantaro, estas malpermesite paroli? Kaj kial? Kion vi opinias pri tiuj malpermesoj?

5. Nomu la «pekojn», kiujn la rakontanto trovis en la Esperanto-klubo de Plurtown. Kiuj aliaj fuŝaĵoj ekzistas aŭ estas imageblaj en Esperanto-kluboj?

6. Faru laŭ la teksto scenaron de amuza kinofilmo, donu al ĝi frapan titolon.

Estas mi esperantisto

7. Nomu la agojn, kiuj karakterizas la priskribitan personon kiel fuŝesperantiston.

8. Kiujn agojn devas fari bona esperantisto?

Esperantisto, ekesto kaj malapero

9. Rakontu pri la esperantista vivo de la priskribita samideano Espo.

Mis...

10. Faru liston de viaj misagoj en la vivo per verboj kun la prefikso mis-. Ne listigu la verbojn el la versaĵo.

***

11. Formu vortojn kun la sufikso -aĉ- de taŭgaj por tio vortoj el la teksto «Sonĝo teruras, sonĝo forkuras».

12. De la radiko grand- formu laŭeble multe da vortoj, aldonante ĉiufoje po unu afikson; oni povas tiel ricevi ion similan al la monstraĵo malsanegulinejaretaĉo.

13. Al la frazpecoj el la unua grupo trovu daŭrigon en la dua grupo:

Kiom da homoj, tiom da voloj.
Kiom da kapoj, tiom da gustoj.
Kiom da koroj, tiom da juĝoj.
Kiom da juĝantoj, tiom da vostoj.
Kiom da krokodiloj, tiom da opinioj.

14. Elpensu vortkunojn aŭ frazojn kun jenaj paronimojn:

Humoro – humuro, kolo – kolego, kreto – kreteno, piki – peki – pekli, fonto – fondo – fundo – profundo.

15. Finu la rakonton:

Matematika problemo

Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatas por la posteno de sekretariino en lia oficejo.

– Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.

– Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?

– ................................................................

16. Temo por diskuto aŭ rakonto: La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.

17. Kvizo pri Esperantaj temoj:

a) Kiu verkis la romanon «Kredu min, sinjorino!» ?
b) Kion signifas la vorto krokodili?
c) Kiu kreis Idon?
ĉ) Sur kio baziĝas la lingvoprojekto Solresol?
d) Kio estas la interna ideo de Esperanto?
e) Kio estas SAT?
f) En kiu jaro aperis la unua eldono de PIV?
g) Pri kio estas fama Raymond Schwartz?
ĝ) Kio estas Nova Sento?
h) Por kio servas delegitoj de UEA?

18. Rakontu gajan historion el via vivo aŭ el la vivo de via konato.

[Zozo]