Leciono 3

– En la unua parto de nia hodiaŭa kunveno ĉefrolos eminenta gasto el Svislando1 Claude Piron2, fama en diversaj kampoj. Li estas brila argumentanto por la internacia lingvo ĝenerale kaj por Esperanto speciale; aŭtoro de spritaj krimromanoj; verkinto de interesaj legaĵoj por komencantoj kaj progresantoj; gitaristo kaj kantisto. Krome mi sekrete flustras al vi la onidiron, ke li eble estas aŭtoro de ridiga, fascina seksa krimromano. Li parolas en pluraj lingvoj kaj laboris kiel tradukisto ĉe internaciaj organizaĵoj.


Claude Piron2

Mi kredas je la bono. Mi kredas je Esperanto

Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.

Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo3 aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.

La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.

Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.

La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.

Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.

Claude Piron. Kial kaj kiel lerni Esperanton. –
Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24.
Mallongigita kaj rearanĝita.


– Pardonu, ke mi faros demandon al la preleganto nacilingve. Mi ne konas Esperanton, sed mi aŭdis, ke ĝi estas lingvo senanima, sensenta, sennuanca. Ĉu tio estas vera?

– Jen mia respondo:

Kiam infano priĝemis sian suferon en Esperanto,
kaj apud vi ricevis esperantlingve konsolon,
kiam vi pene laboris kun grupo da amikoj
kaj kunspertis en Esperanto la ĝojon kaj la zorgojn,
kiam, adoleske, vi flustris pri sekso en Esperanto,
kaj poste esprimis en ĝi vian amon,
kiam rifuĝinto rakontis al vi en Esperanto
la turmentojn, kiuj igis lin forfuĝi,
kiam vi vidis spektantojn ĝislarme kortuŝitaj
ĉe aŭdo de poemo Esperanta
kaj ĉeestis tiulingvajn kverelojn,
kiam en diskuto pri politik' aŭ religio
vi diris en Esperanto viajn timojn kaj indignon,
kaj kiam, helpite en Esperanto,
vi tiulingve prikantis
viajn dankemon kaj raviĝon
pri la mirindeco de homa solidaro,
neniam, neniam plu vi taksos Esperanton
lingvo senanima, sensenta, sennuanca.
Mi scias.
Ĉion ĉi mi travivis.

– Dankon pro la trafa kaj emocia klarigo. Kaj tuj Claude Piron2, aŭ pli ĝuste Johán Valano2, rolos kiel rakontisto. Verŝajne, vi miros, ke en la sekva novelo la progresantoj praktike ne trovos nekonatajn vortojn. Kies merito? Ni vidu!


Johán Valano2

Terura novaĵo

Estis pri-plorinda novaĵo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi eksciis, ke mi ne povas.

Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri la gefilojn kaj diri: «Mi havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro forlasos ĉi tiun domon por ĉiam...»? Kiel oni povas diri tion al infanoj, kiujn oni amas? Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia ĉambro, faranta iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per miro-plenaj okuloj. Tute certe ŝi sentis, ke io estas ne-normala. Mi aliris ŝin. «Klara,» mi diris, «mi... devas informi vin pri io... Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga». Ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis zorga.

«Vi scias... Certe, vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri?.. Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona virino, helpema, bonkora, klarpensa. Iu-maniere, mi plu amas ŝin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi loĝos en alia domo».

Ŝi rigardis min. Sub tiu rigardo, mi sentis min senkorulo seniganta senhelpan hometon je la plej ŝatata havaĵo.

«Se vi kaj patrino tion decidis...» ŝi komencis, kaj estis io tre malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis, ke ŝi emas plori, sed kun granda peno sukcesas superi la ploremon. Ŝi aldonis nur: «Nu, estas tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis, sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min ege laca, kaj nur duono de la devo estis farita. Mi pli antaŭ-timis la intervidon kun Alano, la knabo, ĉar li estas pli juna kaj pli sentema. Ankaŭ pli malkaŝema, pli ema sin esprimi.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per voĉo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano tuj direktis al mi siajn belajn, bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P. Patro estas, lia-pense, plej aminda fortulo: ulo virega, havanta la povon ĉiam ĉion superforti.

Kaj nun mi bat-faligos tiun ideon pri mi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el tiu patro-bildo. Ĉu estas bone, ke tiu imagata, sed amata, fortulo subite perdu la ekziston? Ĉu Alano ne estas tro malforta por supervivi tian baton?

Ree mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj kaj ekparolis: «Alano, mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu loĝos ĉi-dome».

La knabo min rigardis kun esprimo sindemanda. Kaj li ekridis. Mi atendis kion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, natura, ne-forigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

«Alano, mi ne ŝercas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ĉi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...»

Li sentis nun, ke ne temas pri imaga rakonto, ke mi diras puran veron. Sed li ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite iĝis senkolora. Li aperis tiel eta, senhelpa, ke mi sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus ĉirkaŭ mi. «Mi mortigis lian koron, lian ĝojon, eble lian povon ami kaj feliĉi», mi pensis.

Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas senti tian pezon de malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia vivo-vojo. «Ĉu vere tion vi volis?» mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.

Trezoro: La Esperanta novelarto 1887-1986.
Dua volumo. – Budapest, 1989,
p. 616-619. Mallongigita.


– Jes, vere malgaja situacio. Bedaŭrinde, ankaŭ tio okazas en la vivo. Sed eĉ en tia situacio oni devas resti homo.

– Ofte oni aŭdas diskutojn kaj eĉ disputojn pri prononcado. Ĉu diverslandaj esperantistoj ĉiam bone komprenas unu la alian? Ĉu ne malhelpas diferencoj en prononcado? Kompreneble, ĉiu deziras havi bonan (eĉ bonegan) prononcadon. Sed kia ĝi devas esti? Pri tiu problemo hodiaŭ parolos profesoro pri fonetiko4 de la Londona universitato John Wells 5.


John Wells 5

Bona kaj malbona prononcadoj

En Esperanto, same kiel en ĉiu funkcianta lingvo, ne ĉiuj prononcmanieroj estas same ŝatataj. Oni ofte aŭdas opiniesprimojn kiel: «Li havas malbonan elparolon», «Ŝi tre bone prononcas la lingvon». Kiun bazon havas tiaj eldiroj? Kiuj estas la kriterioj de bona kaj malbona prononcadoj en Esperanto?

Ni konsentas, ke tiaj opiniesprimoj havas parte estetikan bazon; sed tiun flankon ni volas lasi ekster la nuna diskuto. Do ne estos nun parolo pri belo kaj malbelo.

La unua kriterio, kiun ni povas rimarkigi, estas la praktika. Bona prononco estas tiu, kiu ebligas interkomprenon inter esperantistoj de malsamaj etnaj lingvoj. Ĝi estas tiu, kiu faciligas interkomunikiĝon per la internacia lingvo. Tial mi malrekomendas, ekzemple, la kutimon de kelkaj angloj prononci /r/ tiel, ke alilingvanoj povas miskompreni ĝin: oni konfuzas, ekzemple, oro kaj ovo6.

La dua kriterio, aŭ pli ĝuste kriteriaro, estas lingvistika. Bona prononco estas tiu, kiu spegulas la fonologian7 karakteron de Esperanto. Ĝi estas tiu, kiu nepre distingas inter ĉiu paro da fonemoj prezentiĝantaj per malsamaj literoj en la ortografio7. Ĝi estas tiu, kiu laŭeble konservas la striktan rilaton inter ortografio kaj prononco. Tial mi malaprobus, ekzemple, se iu hispana aŭ japana esperantisto ne distingus inter /b/ kaj /v/: kiel ni sciu, ĉu li bolasvolas? benasvenas? vidis korbonkorvon?8

La tria kriterio estas geografia. Bona prononco estas tiu, kiu estas geografie neŭtrala. Ĝi estas tiu, kiu ne montras lokajn apartaĵojn, regionismojn aŭ naciismojn. Ĝi estas tiu, kiu ne ebligas al la aŭskultanto diveni, el kiu lando venis la parolanto. Ĝi estas internacia. Tial mi konsilus, ekzemple, ne prononci /o/ kiel diftongon; ĉar diftonga /o/ karakterizas precipe anglalingvanojn9. Mi konsilus ne prononci /n/ kiel palatalon antaŭ /i/; ĉar palatala /n/ en ni karakterizas precipe polojn10. Mi konsilus akcenti la antaŭlastan silabon de vorto, ne la lastan, ĉar akcenti la lastan silabon karakterizas precipe francojn.

La kvara kriterio estas sociologia. La socia portanto de la lingvo Esperanto estas ĝia parolantaro, ĝia lingvokomunumo. Tiu kolektivo, geografie disa sed spirite kunligita, havas amason da komunaj kredoj, opinioj, sintenoj – en la plej vasta senco, komunan kulturon. Inter tiuj komunaj opinioj estas iuj, kiuj rilatas al la prononcado. Tio ŝajnas esti la klarigo de tio, ke – ekzemple – /r/ prononcata per vibro de la langopinto11 estas pli ŝatata ol diversaj aliaj specoj.

Pri la fakto, unika en la historio de la homaro, ke Esperanto transformiĝis de kabineta projekto surpapera al vivanta, plene funkcianta lingvo, – pri tio oni plurfoje atentigis. Atentinda estas ankaŭ la fakto, ke ĝi kreis en si normojn de prononcado. Tiuj normoj ne estas absolute unuecaj kaj certe ne estas observataj de ĉiuj parolantoj de la lingvo; sed estas grava sociolingvistika fakto, ke ili ekzistas. Se oni foje gratulas min aŭ iun alian pro bona prononcado de Esperanto, tio signifas, ke mi, aŭ li, sukcese liberiĝis el la fonetikaj katenoj de la gepatra lingvo por alpreni tiujn normojn... aŭ ke ni saĝe elektis gepatrojn, parolantajn la ĉeĥan aŭ la serbokroatan.

John Wells. Lingivistikaj aspektoj de Esperanto.-
Rotterdam, 1978, p.25-26. Mallongigita.


– Efektive, ĉeĥoj, serboj kaj kroatoj havas mirinde belan Esperantan prononcon. Sufiĉas citi kelkajn konatajn nomojn: Karolo Piĉ12, Ivo Lapenna13, Tibor Sekelj14, Simo Milojeviĉ15, Spomenka Ŝtimec16.

– Estas tre interese ĉeesti malfermon de Universala Kongreso de Esperanto, kiam kelkfraze salutas reprezentantoj de dekoj da landoj. La senco de la salutparoloj estas komprenebla, sed la prononco ofte portas iun apartan «aromon», kio kune formas mirindan bukedon.

Plej malfacile liberiĝas de siaj gepatrolingvaj kutimoj (aŭ katenoj, se uzi la bildecan esprimon de John Wells) anglalingvanoj. Sed ankaŭ inter ili estas konataj esperantistoj, kies anglalingvecon oni (preskaŭ) ne povas diveni, ekzemple, Humphrey Tonkin17, William Auld18, Victor Sadler19, David Jordan20, Mark Fettes21 kaj, certe, la ĵusa preleginto.


– Mikaelo Ternavski22 ŝatas verki versaĵojn , kiuj ne havas rimojn kaj estas verkitaj en libera ritmo. Malgraŭ tio, ili estas mirinde muzikecaj kaj ... pensigaj.


Mikaelo Ternavski22

***

 Al kiu vi povas prezenti
                pretendon?
 Ja ankaŭ vi iam
           havis boaton,
 ja ankaŭ al vi iam
           lumis fajretoj
                de fora insulo.
 Sed vi timis
 (oni devas almenaŭ foje
           diri la veron al si),
 vi timis
      forlasi la bordon
                en tia boato.
 Sed li ne timis
 kaj en sia malgranda boato
 atingis la insulon,
 pri kiu vi revis
           dum la tuta vivo.
 Kaj nun,
 kiam li rakontas,
           kiaj arboj estas tie,
           kiaj birdoj estas tie,
           kiaj floroj estas tie –
 vi aŭskultas lin
           kun intereso
 kaj doloro.

Hungara vivo, 1988, No 2, p. 49.


– En la sekva kunveno okazos vespero de Esperanto-poezio. Krom tio, ni povos vidi ekspozicion de fotoj, kiujn ni ricevis el Nov-Zelando.

– Post du semajnoj, merkrede, la 18-an de februaro, ni kunvenu apud nia klubejo unu horon pli frue ol kutime: ni faros ekskurson al Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo.


Komentaro

1. Svislando – lando en Centra Eŭropo (ĉefurbo Berno).

2. Claude Piron /Klod Piron/ (1931– ). Esperantistiĝis en 1945. Belgo, loĝanta en Svislando. Psiĥologo, tradukisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de Universala Esperanto-Asocio (vidu la komenton 16 en la leciono 5). Majstro de verkado en parola Esperanto. Libro pri Esperanto «La bona lingvo». Poezia libro «Malmalice». Fantazia romano «Tien». Sub pseŭdonimo Johán Valano eldonigis facilajn librojn por novaj esperantistoj kaj serion de distraj krimromanoj: «Ĉu vi kuiras ĉine?», «Ĉu li bremsis sufiĉe?», «Ĉu li venis trakosme?», «Ĉu ni kunvenis vane?»; ankaŭ la novelaron «Ĉu rakonti novele?». Li publikigis en la franca 334-paĝan studon pri la mondaj lingvaj komunik-problemoj, en kiu Esperanto estas detale pritraktita.

3. UNo – mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro).

4. Fonetiko – fako de lingvoscienco, kiu studas manierojn de formiĝo kaj akustikajn ecojn de la sonoj de homa parolo.

5. John Wells /Ĝon Ŭelz/ (1939– ). Esperantistiĝis en1956. Brito. Doktoro kaj profesoro pri fonetiko. Estro de la katedro de fonetiko kaj lingvistiko en Universitata Kolegio Londono. Membro de la Brita Akademio. Estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. En 1989-1995 prezidanto (nun membro de Honora Patrona Komitato) de Universala Esperanto-Asocio (vidu la komenton 16 en la leciono 5). Membro de la Akademio de Esperanto. Dum multaj jaroj prezidis la Londonan Esperanto-klubon. Konata aŭtoro en la angla kaj Esperanto, i.a. de vaste uzata Esperanta-angla kaj angla-Esperanta vortaro, «Lingvistikaj aspektoj de Esperanto», «Jen nia mondo», verkoj pri prononcado de la angla lingvo.

6. «Angloj en iuj fonetikaj pozicioj prononcas »r« tre malforte, preskaŭ nule, neaŭdeble por reprezentantoj de iuj aliaj lingvoj. Tio povas kaŭzi miskomprenon: verkiveki, surdasuda, kartokato, kortokoto, prezopezo» (Eŭgeno Bokarjov; vidu pri li la komenton 3 en la leciono 4).

7. «Fonemo estas sono, kiu kapablas diferencigi sencon de vortoj kaj vortformoj... En Esperanto ĉiu fonemo estas reprezentata de speciala litero... Lingvoscienca fako, kiu okupiĝas pri fonemoj, estas nomata fonologio» (Eŭgeno Bokarjov).

8. «Rusoj en senakcenta pozicio povas miksi »o« kaj »a«. Anstataŭ oranĝo ili povas diri aranĝo, anstataŭ okcidentoakcidento, anstataŭ oferoafero, anstataŭ poŝtistopaŝtisto, anstataŭ nocionacio. Precipe grava estas la eraro, kiam tiuj fonemoj miksiĝas en gramatikaj finaĵoj: anstataŭ bonobona, anstataŭ mi dirosmi diras. En la sama senakcenta pozicio ruso povas miksi »e« kaj »i«: anstataŭ letero li povas diri litero. La rusa lingvo ne diferencigas ankaŭ la fonemojn /g/ kaj /h/. Tial rusoj iafoje povas erari, miksante tiujn fonemojn: gardihardi, gastihasti...

En la japana lingvo ne ekzistas »l«, en la ĉina – »r«. Tial japanoj kaj ĉinoj povas miksi en sia prononcado tiujn fonemojn: radolado, revilevi, rimolimo, rokoloko, birdobildo» (Eŭgeno Bokarjov).

9. «La personoj, kies gepatra lingvo estas la angla, parolante en Esperanto, memoru, ke /o/ ne estas /oŭ/, ke /e/ ne estas /ej/» (Ivo Lapenna; vidu pri li la komenton 28 en la leciono 26).

10. «La rusoj kaj poloj devas bone distingi inter /n/ kaj /nj/, inter /l/ kaj /lj/: ni ne estas nji. Ili ĝenerale evitu la troan moligon en la lingvo. Oni, do, ne diru: lija njepo (nepo) nje estas espjerantjisto» (Ivo Lapenna).

«Rusoj ofte moligas »t« en la pozicio antaŭ la vokaloj »e« kaj »i«, kaj en ti pozicio ĝi povas esti perceptata kiel varianto de »c«: timocimo, tiklociklo. Do uzado de la moligita varianto de »t« ne estas rekomendinda. Tiu rekomendo povas rilati ankaŭ al »d« kaj »n« » (Eŭgeno Bokarjov).

11. kiel, ekzemple, en la rusa lingvo.

12. Karolo Piĉ (1920-1995). ). Esperantistiĝis en 1926. Ĉeĥo. Librotenisto. Esperanta verkisto kaj tradukisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Kelkaj el liaj libroj: «La Litomiŝla tombejo» (romano), «Angoro» (poemaro), «Klaĉejo» (romano), «La interna vivo de Esperanto» (eseoj), «Ordeno de verkistoj» (romano), «Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto», «La Bermuda triangulo» (rakontaro). Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima.

13. Vidu la komenton 28 en la leciono 26.

14. Vidu la komenton 10 en la leciono 13.

15. Simo Milojeviĉ (1936– ). Esperantistiĝis en 1956. Jugoslavo (serbo el Bosnio), loĝanta en Nederlando. Ĵurnalisto kaj profesia esperantisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Dum multaj jaroj redaktoro de la revuo «Esperanto», ĝenerala direktoro de UEA, unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Aŭtoro de sennombraj artikoloj; cetere, al li apartenas la anonima artikoleto «Mortis ASE, vivu SEU!» en la leciono 26.

16. Vidu la komenton 2 en la leciono 12.

17. Vidu la komenton 2 en la leciono 26.

18. Vidu la komenton 4 en la leciono 22.

19. Victor /Viktor/ Sadler (1937– ). Esperantistiĝis en 1951. Brito. Lingvisto. Redaktis la revuojn «Esperanto» kaj «Monda kulturo». Laboris kiel direktoro de la CO (Centra Oficejo) de UEA kaj ĝenerala direktoro de UEA. Partoprenis en la projekto de multlingva komputila tradukado DLT (Distribuita Lingva Tradukado), en kiu Esperanto ludis kernan rolon. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Aŭtoro de la verslibro «Memkritiko».

20. David Jordan /Dejvid Ĝordan/ (1942– ). Usonano. Etnografo kaj lingvisto. Profesoro de Kalifornia universitato. Aŭtoro de detala referenca libro pri Esperanto por usonanoj kaj libro de spritaj fabeloj pri Esperantaj temoj. Kelkfoje instruis Esperanton ĉe la universitato de San-Francisko.

21. Mark Fettes (1961– ). Esperantistiĝis en 1980. Novzelandano, naskiĝinta en Usono, studinta en Britio kaj loĝanta en Kanado. Ĵurnalisto. Redaktis la revuon «Esperanto». Estis estrarano de UEA. Instruis Esperanton ĉe la universitato de San-Francisko. Lanĉis la Esperantan Unesko-asocion Monda Kunagado.

22. Mikaelo Ternavski (Miĥail Jakovleviĉ Ternavskij) (1934-1998). Esperantistiĝis en 1983. Ukrainiano. Poeto en la lingvoj ukraina, pola, Esperanto. Verslibro «Koloro».


Lingva praktiko

Mi kredas je la bono. Mi kredas je Esperanto

1. Pri kio aludas la frazo «Esperanto naskiĝis el la boneco de unu homo»?

2. Klarigu per viaj vortoj la tri sistemojn de internacia komunikiĝo.

3. Kiujn sociajn problemojn povas solvi Esperanto?

4. Kio pruvas, ke Esperanto estas vere vivanta lingvo?

Terura novaĵo

5. Trovu la leksikon, kiu rilatas al emocioj de la patro, la filino, la filo.

6. Trovu la vortojn kun la prefikso sen-. Kial ili tiel multas en la rakonto?

7. Trovu la vortojn, en kiuj sufiksoj ludas la rolon de radikoj. Elpensu kelkajn frazojn kun tiaspecaj vortoj.

8. Imagu daŭrigon de la rakonto. La patro konvinkiĝas, ke li povas esti feliĉa nur kun sia forlasita familio. Verku liajn konversaciojn kun la edzino, la filino, la filo ĉe reveno.

Bona kaj malbona prononcadoj

9. Trovu en la teksto terminojn de lingvoscienco kaj laŭeble klarigu ilin.

10. Prezentu, kiujn erarojn (prononcajn, gramatikajn, sencajn) en Esperanto faras parolantoj de via gepatra lingvo.

Al kiu vi povas prezenti pretendojn?..

11. Laŭ la ĉefa ideo de la versaĵo, prezentu kelkfrazan rakonton pri iu, kiu ne kuraĝis plenumi sian revon kaj nun bedaŭras pri tio.

12. Ĉu vi bedaŭris pri io, kion vi povis fari, sed ne faris, timante postsekvojn?

***

13. Klarigu en Esperanto, kion signifas la subaj vortoj:

Elfali, elpremi, elskatoligi, elbordiĝi, elingigi, elekti, elirejo, ellabori, elektro, elteni, elturmenti, elturniĝi, elparolo, eldonejo, elpendaĵo, elemento, eldiri, elbabili, elradikigi, eluzita, elstara, eleganta, elhaki, elkuraci, elaĉeti.

14. La vorto normalkora formiĝis jene: (normala koro) – a. Simile formiĝis bonhumora: (bona humoro) – a. Kreu kelkajn vortojn laŭ la sama modelo.

15. Laŭ la modelo: pri+R(radiko)+inda (ekzemple: priplorinda), formu kelkajn vortojn.

16. Elektu vorto(j)n laŭ via plaĉo:

Ĉia (kono, mono, dono, bombono, citrono, propono, pardono) estas bono. Rol' de virino – bona (patrino, edzino, amatino, inklino, mastrino, kuiristino, laborantino, destino, purigistino). Se devigas neceso, faru kun (forgeso, promeso, permeso, kareso, intereso, sukceso). Afabla vorto pli atingas, ol (raporto, komforto, sorto, forto, morto, torto). Kiam pasis la aĝo, aperis (vojaĝo, domaĝo, miraĝo, kuraĝo, fromaĝo, la saĝo, la plaĝo, la klaĉo).

17. Elpensu vortkunojn aŭ frazojn kun jenaj paronimoj:

Instituto – institucio, centro – centralo, supera – superba, premi – premii, novulo – novelo.

18. Anstataŭ la vortoj en la krampoj, metu aliajn vortojn: En ŝia rigardo vidiĝis nek (malamo), nek (timo), sed nur (malfeliĉo).

19. Ŝanĝante lokon de la vortoj en la frazo, faru laŭeble multe da frazoj, kiujn vi opinias bonaj: Morgaŭ matene mi trinkos kafon. Atentu ŝanĝiĝon de la senco de la frazo.

20. Temo por diskuto aŭ rakonto: Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.

21. Kvizo pri Esperantaj temoj:

a) Sub kiu pseŭdonimo ofte verkas Claude Piron? Nomu kelkajn liajn librojn, kies titoloj komenciĝas per la vorteto Ĉu.
b) Diru la titolon de la kolekto de Esperanto-noveloj, eldonita okaze de la centjariĝo de la Internacia lingvo.
c) Kiun scienc-popularan lingvistikan libron en Esperanto verkis John Wells?
ĉ) Kies gepatraj lingvoj ebligas akiri senlerne bonan Esperantan prononcadon?
d) Diru la antaŭnomon kaj profesion de Ternavski.
e) Kial la lingvaĵo de Karolo Piĉ estas specifa?
f) Kiu estis dum multaj jaroj unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj?
g) Kiu partoprenis en la projekto de komputila tradukado kun uzo de Esperanto?
ĝ) Kiu verkis detalan anglalingvan referencan libron pri Esperanto?
h) Kiu lanĉis Mondan Kunagadon?

[Leciono 7]