Slavonaj alfabetoj

La du ĉefaj slavonaj alfabetoj havas tre similan strukturon kaj tute malsamajn signobildojn (escepte la hebredevenan ŝ). La nomoj de samsignifaj literoj identas, kaj laŭ la nomoj de la du unuaj literoj («az», «buki») oni iam nomas ilin azbukoj.

La ordo de literoj estas preskaŭ unu sama.

Plejparto de la literoj havis ankaŭ nombran (ciferan) signifon.

Tiparoj disponeblas plurloke:

por Makintoŝo
http://www.maccampus.com/Fonts/OldChSlav.htm
por Vindozo
ftp://ftp.amu.edu.pl/pub/Serbo-Croat/ocsfonts.zip.

  1. Pri glagolico
  2. Pri kirilico
Pri glagolico
La kroatoj kredas, ke glagolicon kreis ilia samlandano s-ta Hieronimo la Stridonano (347–419), la tradukinto de Vulgato . Ĉiel ajn, regas ĝenerala konsento, ke glagolico estas pli malnova ol kirilico.

Ĉar laŭ la tradicio la slavonan alfabeton kreis s-ta Cirilo, la plimulto de la filologoj opinias, ke li fakte kreis glagolicon, kaj kirilico poste heredis lian nomon.

Mi opinias pli konvinka la opinion de malplimulto, kiu supozas ke glagolico ekzistis jam antaŭ s-ta Cirilo, kiu eble ĝin uzis por siaj tradukoj — kaj eble, kiel bazon por alfabeto kiu poste ricevis lian nomon. Estas pluraj cirkonstancoj favoraj por tiu opinio.

  1. La formo de la glagolicaj signobildoj tre similas tiun de la misiistaj alfabetoj kiuj aperis en 4–5 jc (ekz-e la kopta). La literoj estas konstruitaj el figuroj, simbolaj por la kristanoj: la kruco, per kiu la alfabeto komenciĝas; la cirklo (eterno), la triangulo (triunio). Kelkaj oftaj kaj kulte signifaj vortoj estas okulkroĉe simetriaj (ekz-e I~C = Jesuo).
  2. Kelkaj verkoj pri la estiĝo de la slavaj literoj havas evidentan kontraŭgrekan tendencon. Ekz-e oni emfazas, ke la grekan alfabeton kreis paganoj (kiuj bezonis por tio jarcentojn), dum la slavajn literojn kreis «viro sankta» (kaj dum kelkaj monatoj). Tio estus natura, se «la s-ta viro» estis orienta monofizito (el Egiptujo, Sirio, Armenio — landoj monofizitaj kies alfabetoj similas glagolicon per sia dizajno).

En la ĉi-suba tabelo estas indikitaj:

  1. la liternumero en la alfabeto
  2. la signobildo (iuj havas variojn)
  3. la fonetika valoro
  4. la cifera valoro
  5. la responda litero kirilica.
La liternomojn vd en la tabelo pri kirilico. La litero n-ro 12 en la tradicia kirilico mankas. Ĝiaj nomoj estas «гервь» aŭ «дервь».
[Tabelo pri glagolico]

Noto.

En la uzita tiparo mankas ĝustaj signobildoj por Omego (n-ro 25) kaj Upsilo (n-ro 40).


Pri kirilico
En la ĉi-suba tabelo estas indikitaj: [Tabelo pri kirilico]

Oni povas facile vidi, ke kirilico entenas la 24 literojn de la Bizancia uncialo, plus la literoj por la slavonaj sonoj kiuj malestas en la mezgreka. La literoj por Ŝ kaj C, Ĉ venas de la hebreaj ŝin kaj cade.

La kirilica nombrosistemo sekvas la grekan, kun du esceptoj: la ciferojn por 90 kaj 900 (la formortintajn pragrekajn kopon kaj sampon) anstataŭas Ĉo kaj juseto.

Vd ankaŭ http://ASUdesign.eas.asu.edu/places/Bulgaria/cyr/.


Vindoza kodpaĝo Cirila CP 1251

Ĝi estas tute eksternorma.

[Tabelo CP1251]


Indekson Instrukcion