Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

N —

  1. ℕ estas simbolo por la aro de ĉiuj pozitivaj entjeroj; ℕ₀ simbolas ĉiujn nenegativajn entjerojn, ℕ₀ = ℕ + { 0 } (kp sensignuma entjero).
  2. n estas norma mallongigo de la onoprefikso nano- (indikanta miliardonojn; ekz-e 3 ns = 3⋅10⁻⁹ s).

1996-02-29


nab·o

Retoj: Aranĝaĵo interliganta plurajn aliajn aranĝaĵojn. Ekz-e ĉiuj komputiloj en oficeja ĉambro povas esti konektitaj al la loka reto per nabo.

Noto. Samkiel la angla originalo, la termino metafore aludas la radan nabon. Esperantigo proponita de Simono Pejno (2000-06-18).

Angle: hub
Ruse: концентратор, хаб

2000-06-18


nadl·ar·a print·il·o, nadlara presilo [KKV] —

Elektromeĥanika printilo, kiu faras signobildojn en formo de rastrumo, kaj taŭgas por eligi kaj finisignaran, kaj grafikan datumon. La rastrumon faras nadlara kapeto el 9–24 elektromagnetaj nadloj.

Angle: stylus printer, dot matrix printer
France: imprimante par points
Germane: Nadeldrucker
Ruse: матричный принтер с игольчатой головкой

1996-02-29


najbar*a

Mat.:

  1. Du verticoj u kaj v en grafeo estas najbaraj, se ekzistas eĝo kiu ligas ilin; simbole u−v, se la eĝo estas simetria, kaj u→v, se temas pri direkta eĝo de u al v.
  2. Du eĝoj estas najbaraj, se ekzistas vertico incida al ili ambaŭ; sekve, ĉiu eĝo najbaras al si mem.

Angle: adjacent
Ruse: смежный

1996-02-29


najbar·matric·o

Mat.: Estu la n verticoj de grafeo numeritaj per 1, … n; ĝia vertica najbarmatrico havas anon A[i,j] (i,j∈[1..n]) nenula, se la verticoj V[i] kaj V[j] estas najbaraj (t.e. V[i]−V[j] por sendirekta grafeo, V[i]→V[j] por direkta grafeo; vd El grafeiko).

Por la aplikoj la prezento de najbarmatrico per tabelo ne tre oportunas, i.a. ĉar plej ofte ĝi estas maldensa tabelo.

Detaloj

Angle: adjacency matrix
Ruse: матрица смежности

1996-02-29


natur·a nombr·o

«Pozitiva entjero» [Rei87]. En komputoscienco ankaŭ nulon oni ofte rigardas natura nombro.

Angle: natural number
Ruse: натуральное число

1996-02-29


navig·ad·o [PIV1] —

Vagado tra komplika datumo, precipe tra hiperteksto, reta aŭ hierarkia datumbazo, celanta trovi bezonatan datumanon. La itinero estas indikata de la uzulo aŭ komputata per algoritmo; en tiu lasta okazo oni povus paroli pri navigaci*o. Vd foliumilo.

Angle: navigation
Ruse: навигация, передвижение; бродить

1996-02-29


navig·ej·o

GUI: En dialoga aplikaĵo, parto de la ekrano kie situas fenestraĵoj por stiri la navigadon en la aplikaĵo.

Angle: navigation bar

2002-04-08


Navig·il·o

Retoj: Esperantigita nomo de la retumilo «Netscape Navigator» (Mozilla), ofte nomata simple «Netscape» [ˈnetskeĭp] (tiu lasta nomo implicas ankaŭ la kunliveratajn poŝtilon kaj novaĵlegilon).

La foliumilo evoluis el NCSA Mosaic; ĝi funkcias sur pluraj platformoj (X por la Uniksoj; Vindozoj; Makintoŝo).

Ekde la versio 4.0b3 la Navigilo por la Tuteŭropaj versioj de Windows-95/NT povas legi tekstojn kun Unikoda prezento de la literoj de Esperanto (vd «Unikodo venas!» en la «Monato», 1997, n-ro 5, pĝ 15).

Oni povas trovi Netscape ĉe http://home.netscape.com/comprod/mirror/client_download.html.

Kp Esplorilo.

Angle: Netscape Navigator

1998-02-21


ne*
  1. En Paskalo, vortosimbolo de nego.
  2. En dialogujo, butono per kiu la uzulo povas negative respondi al koncerna demando.

Angle: not; no
Ruse: не; нет

1996-08-24


ne·determin·ism·o

Mat.: Modelo aŭ reĝimo de komputado, en kiu je diversaj komputopunktoj eblas po pluraj diversaj daŭrigoj. Oni povas konsideri elekton de ajna el la eblaĵoj aŭ disbranĉigon kaj «paralelan» plenumon de ĉiuj eblaj daŭrigoj — ekz-e vd ĉe aŭtomato, Petri-reto. Nedeterminismo estas intense studata en komplikteorio, ĉar por multaj problemoj postulantaj elĉerpan serĉon ĝi ebligas apartigi (kaj malatenti) la komplikaĵojn ŝuldatajn al la neceso realigi serĉostrategion (aranĝi la malavancojn ktp). Fakte la nedeterminisma komputado estas speco de derivado aŭ generado; kaj ĝia kompliko estas la minimuma kompliko de sukcesa derivado. Tiel oni povas paroli pri «facile pruvebla teoremo» (t.e. pri teoremo kies pruvo estas mallonga), sen atenti la laboron super la fiaskaj provoj (vd P=NP-demando).

Formale kun ĉiu nedeterminisma aŭtomato A asociiĝas rilato RA tia, ke RA(x) veras SSE iu komputado per A kun la donaĵo x haltas; RA(x) estas akceptata de la aŭtomato A. Tiam iea funkcio f(x) estas (nedeterminisme) komputebla, se nedeterminisma aŭtomato B akceptas ĝian grafikaĵon, t.e. la rilaton y=f(x).

Angle: nondeterminism
Ruse: недетерминизм

1996-02-29


ne·dis·ig·ebl·a ag·o
  1. ∏ Sekvenco da operacioj kies plenumon rajtas interrompi neniu alia operacio; grava rimedo por realigi sinkronigon (semaforojn ktp).
  2. Iom simile en datumbazoj — vd transakcio.

Angle: atomic (trans)action, inseparable action
Ruse: неделимое действие

1999-09-10


ne·ekvilibr·a arb·o

Radikhava arbo kiu ne estas ekvilibra arbo.

Angle: skewed tree, unbalanced tree

1996-02-29


ne·ferm·it·a font·tekst·o

Fontteksto disponigata kun programa produkto. Koncepto de movado idee proksima al tiu pri la libera programaro, kiu komence sin prezentis kiel taktike pli akceptebla por la negocistoj.

Noto. Tiu termino necesas kiel parto de derivitaj terminoj, kiel programprodukto kun nefermita fontteksto, programaro kun nefermitaj fonttekstoj ktp; ne tre elegante, sed pli akcepteble ol «nefermitfontteksta programprodukto» ktp.

Angle: open source

2003-07-05


ne·fiks·a reĝim·klav·o

Klavo kiu regas reĝimon de klavaro kaj efikas nur dum ĝi estas premata. Vd registrumo; kp fiksiĝema reĝimklavo.

Angle: nonlocking escape
Ruse: нефиксирующийся переключатель

1996-02-29


negativ·a krom·marĝen·o, malindento —

Lib.: En teksto, ŝovo de liniekstremo(j) eksteren (kompare kun la resto de la teksto). Kp krommarĝeno.

Angle: undent, unindent
France: déplacement à gauche
Germane: Auszug
Ruse: выступ, смещение влево

1996-09-01


negativ·a kvitanc·o

Retoj: Mesaĝo aŭ signalo indikanta eneston de eraro(j) en ricevita datumpeco. En Askio, la stirsigno 21. Kp kvitanci.

Angle: negative acknowledgement, NAK
France: accusé de réception négatif
Ruse: отрицательное квитирование, неподтверждение приёма

1999-07-05


negativ*o

Bildigo-reĝimo en kiu koloro de la informa parto de la signoj kaj la koloro fona estas interŝanĝitaj; kutime ĝi estas uzata por apartigo.

Angle: inverse video, reverse video
Ruse: инверсное изображение, негативное изображение

1996-10-23


neg·o [Z] —

Mat.: Unuloka Bulea operacio, por kiu la matematikistoj havas specialan signon (laŭ la rusa fakĵargono, «fajrohoko»n: ¬) aŭ superstrekon; en komputoscienco ofte simboligata per NOT, aŭ tildo; ¬a veras SSE a estas malvera. La natura esperantigo estus NE. Kp komplemento.

Angle: negation
Ruse: отрицание

1996-04-20


ne*o

En Pozikso, enigaĵo (signoĉeno) kongrua al la lokaĵo noexpr, difinanta (per regulesprimo) la neajn respondojn en dialogo.

Angle: negative response

2000-08-19


nekropsi·o [Z], postmorta elŝuto [Ber85] —

Eligo de la stato de la labora memorareo (kaj de la reĝistroj) post misfino de tasko, por ebligi analizon de la misaĵo. Simbola nekropsio provizas oportune legeblan eligon de la plenumstako en formo de la kurantaj valoroj de la variabloj, kun indiko de iliaj fontolingvaj nomoj. Kp ŝuti.

Angle: postmortem dump, core file
Ruse: сбойная выдача, посмертная выдача

1996-02-29


ne·perkut·a print·il·o

Printilo realiganta bildigon sen meĥanika frapo, ekz-e lasera printilo, inkĵeta printilo.

Angle: nonimpact printer
France: imprimante sans impact
Germane: anschlagfreier Drucker, nichtmechanischer Drucker
Ruse: бесконтактный принтер, безударное печатающее устройство

1996-02-29


nepr·a paĝ·o·fin·o

En tekstotraktado, stirsigno indikanta, ke kie ĝi aperas nepre finiĝu la paĝo, eĉ se sur ĉi tiu ankoraŭ restas libera loko. Kp eventuala paĝofino.

Angle: hard page break
Ruse: жёсткий конец страницы

1996-02-29


nepr·a parametr·o

Parametro nepre indikenda en komando, voko de proceduro aŭ makroo ktp. Kp malnepra parametro.

Angle: mandatory parameter
Ruse: обязательный параметр

1999-10-22


ne·ripar·ebl·a erar·o

Eraro kiu malebligas pluan programplenumon (precipe de tradukilo). Kp riparebla.

Angle: fatal error
Germane: Totalausfall
Ruse: фатальная ошибка

1999-10-22


ne·romp·ebl·a spac·et·o, NS —

Signo kies bildigo egalas tiun de spaceto, kaj kiu estas uzata en la pozicioj kie linifaldo ne okazu; en la okbita ISO-kodo nerompebla spaceto havas la kodonon 16uA0, en TeX nerompebla spaceto estas enigata per tildo (ekz-e en 4~m/s, bildigenda kiel «4 m/s»).

Angle: no-break space, NS, NBSP, tie
France: blanc insécable
Ruse: неразрывный пробел

1996-02-29


ne·signif·a cifer·o
  1. Nulo situanta maldekstre de la unua nenula cifero de la entjera parto de numeralo (antaŭira nulo, ekz-e 09.9) aŭ dekstre de la lasta nenula cifero de la ona parto (vosta nulo, ekz-e 9.90).
  2. Cifero nefidinda, situanta en pozicio kies pezo estas malpli granda ol la kalkulada aŭ mezurada eraro. Kp signifa cifer(pozici)o.

Angle: nonsignificant digit
Ruse: незначащая цифра

1996-02-29


ne·sinkron·a, malsinkrona [KKV] —

Retoj: Funkcianta sen sinkronigo. La malo de sinkrona.

Angle: asynchronous
Ruse: асинхронный

1999-09-07


Neŭman·a arkitektur·o, Neŭmana komputilo —

Tia aranĝo de komputilo, ke ĝi konsistas el du ĉefaj partoj:

Praktike ĉiuj komputiloj nun uzataj estas Neŭmanaj.

Inter la ne-Neŭmanaj arkitekturoj menciindas komputiloj sen komandonombrilo kaj kun nesekvenca plenumo de la komandoj; komputiloj sen reregistriva memoro; datumflua arkitekturo.

Noto. De la nomo de hungardevena Usona matematikisto Johano von Neumann.

Angle: von Neumann architecture

1996-02-29


Neŭton·a metod·o, tanĝantmetodo —

Mat.: Iteracia metodo por aproksime solvi reelan ekvacion f(x)=0, kie f estas derivebla funkcio. La aproksimoj estas komputataj per rikura formulo:

xk+1 = xk − f(xk)/f′(xk), k=0,1,2,… 

Ofte estas uzata iom simpligita algoritmo:

xk+1 = xk − f(xk)/f′(x₀) 

La metodon inventis I. Neŭtono [PIV1] en la 1669a jaro.

Angle: Newton's method
Ruse: метод Ньютона

1996-02-29


neŭtr*a element·o, neŭtraĵo —

Mat.: Rilate al duloka operacio ¤ super A, tia elemento j∈A, ke por ĉiu x el A veras x¤j=j¤x=x. Nenia operacio povas havi pli ol unu neŭtran elementon, ĉar se ambaŭ x,y∈A estas neŭtraj elementoj, tiam x=x¤y=y. Se la operacion ¤ oni rigardas multipliko, la neŭtra elemento nomiĝas unuo; se ¤ estas rigardata estkiel adicio, la neŭtra elemento nomiĝas nulo.

En aritmetiko 0 kaj 1 estas neŭtraj elementoj por resp. adicio kaj subtraho. En Bulea algebro malvero kaj vero estas neŭtraj elementoj por resp. aŭo kaj kajo; en la libera monojdo S* generita per kroĉo super signaro S, la neŭtra elemento estas la vakuo Λ, ĉar Λv = v = vΛ.

Angle: identity element
France: élément neutre
Ruse: нейтральный элемент, единица (группы)

1996-02-29


neŭtr·ig·a element·o

Mat.: Por duloka operacio ¤ super A kaj elemento a∈A, tia elemento a′∈A, ke a′¤a = a¤a′ = j, kie j estas la neŭtra elemento por ¤.

Rim. Pli speciale oni povas paroli pri maldekstre neŭtriga elemento (aŭ maldekstra neŭtriganto), dekstre neŭtriga elemento (aŭ dekstra neŭtriganto), kaj simetria neŭtriga elemento (aŭ simple neŭtriganto).

Angle: inverse element
Ruse: нейтрализующий элемент, обратный элемент

1996-02-29


neŭtr·ig·ant·o

Mat.: Neŭtriga elemento.

Angle: inverse element

1996-02-29


neŭtr·ig·ebl·a element·o, invershava elemento [EKV] —

Mat.: Rilate al duloka operacio, tia elemento de ĝia domajno, ke por ĝi ekzistas neŭtriga elemento; en multiplika grupo oni ankaŭ nomas neŭtrigebla elementon divizoro de unuo.

Angle: invertible element
Ruse: нейтрализуемый элемент, обратимый элемент

1996-02-29


ne·vid·ebl·a sign·o

Ajna signo, kiu ne estas videbla signo: stirsigno; linifinilo, linikomenco ktp — vd ĉe regulesprimo.

Angle: unprintable character
Ruse: невидимая литера

1996-02-29


nigr·a·skatol·a test·ad·o

Metodo de testado ĉe kiu la aŭtoro de la testoj ne konas la algoritmojn uzatajn en la realigo, precipe kiam la testo komparas la faktajn eligaĵojn kun la atendataj por la koncernaj enigaĵoj (t.e. traktante la testatan programpecon kiel nigran skatolon). Kp vitroskatola testado.

Angle: black box testing, functional testing

2005-05-19


nigr·a skatol·o [MMES] —

En kibernetiko, metaforo uzata por priskribi manieron esplori komplikan sistemon (la «nigran skatolon») kies strukturo estas nekonata aŭ pro iaj rezonoj kaŝita, per eksperimentado kun tiu sistemo, t.e. per enigo de signaloj al la enirejoj de la nigra skatolo kaj observado de ĝiaj reagoj ĉe la elirejoj.

Angle: black box
Ruse: чёрный ящик

1996-02-29


nivel·ad·o [PIV1] —
  1. Lib.: Tia aranĝo de eligata teksto, ke certaj ĝiaj partoj estas «samnivelaj», okupas egalajn poziciojn rilate al iu referenca objekto (plej ofte, horizontala aŭ vertikala rekto) — ekz-e la egalaĵoj sur la figuro ĉi-sube estas nivelitaj laŭ la egalsigno.
  2. Mat.: Komp.: Samskaligo de reeloj en glitpunkta prezento por plenumi adicionsubtrahon. Kp ĝisrandigo. Jen ekzemploj pri nivelado laŭ egalsigno, on-punkto, samskaligo:
Jen estas ekzemplo pri horizontala nivelado:
                    p 
               n × --- 
         1         q-1       1 
    1 + --- + --------- + ------- 
         X       b+5           1 
                          Y + --- 
                               Y

Ekzemploj pri aliaj niveladoj:

             _____            1234.5678 
     (X,Y) = (Y,X)             987.54         0.123400e2 
    (aX,Y) = a(X,Y)              1.9999       0.098754e2 
   (X,Y+Z) = (X,Y)+(X,Z)     -9999.0          0.000990e2

Angle: alignment
Ruse: выравнивание

1996-08-24


NLM

Vd nurlegebla memoro.

Angle: ROM
Ruse: ПЗУ

1996-02-29


noci·o [PIV1] —

En la teorio pri formalaj lingvoj, sinonimo de sintaksa variablo («gramatika kategorio» de la tradicia lingvistiko). La termino precipe taŭgas por tiaj sintaksaj variabloj, kiuj formas bazon por formala difino de semantiko (ekz-e variablo, ordono ktp). Vd genera gramatiko, sintakso.

Angle: notion, nonterminal
Ruse: понятие

1996-02-29


noĉ·o [PIV1] —

Lib.: Marko sur la ventro de prestipo, faciliganta rekonon de la ĝusta orientumo de la prestipo (simile al la fortranĉita angulo de trukarto).

Angle: nick
France: cran
Ruse: сигнатура, рубчик

1996-11-05


nod*o

Vertico de grafeo, iam kun la kromsenco de «interna vertico» (kontraste al folio). Kp retnodo.

Angle: branch node, interior node; vertex
France: sommet, nœud
Germane: Knoten
Ruse: узел, внутренняя вершина

1996-02-29


nom·baz·o

Dosiernomo; tiu parto de dosierindiko, kiu ne estas vojprefikso.

Angle: basename

2000-08-17


nombr·a

Rilata al nombroj —

  1. Vd nombra klavaro.
  2. Pri metodo solvi matematikan problemon precipe per aproksima kalkulado, kontraste al «simbola», «ekzakta» solvo. Kp analitika.

Angle: numeric(al), digital
Ruse: числовой, численный

1996-02-29


nombr·a klav·ar·o

Kompakta klavaro (eventuale parto de pli granda klavaro) destinita por enigi nombrojn, disponiganta ciferojn, signumojn, on-punkton ktp.

Angle: numeric keypad, number pad
France: clavier numérique
Germane: numerische Tastatur, Zehnertastatur, Zehnerblock
Ruse: числовая клавиатура, цифровая клавиатура

1996-02-29


nombr·a metod·o

Algoritmo por solvi matematikan problemon per finia nombro da operacioj super nombroj. Plej ofte la donitaĵoj kaj la rezulto estas aproksimaj diskretigoj, kaj nombra metodo devas ebligi pritakson de la eraro. Ekz-e Neŭtona metodo. Kp «analitika metodo».

Angle: numeric method
Ruse: численный метод

1996-02-29


nombr·a·metod·a

Rilata al nombra metodo, kontraste al analitika.

Angle: numeric
Ruse: численный

1996-02-29


nombr*i

«1 Difini per nombroj la sumon de objektoj aŭ personoj (…) 2 Enteni, enhavi ian nombron da unuoj» [PIV1].

Noto. Estus nematematika implici, ke la nombroj nepre estas entjeroj kaj enkonduki, kiel SPIV, specialan vorton kompti por grandoj kontinuaj; kompreneble, en la pli ĝenerala senco la «sumo» fakte estas integralo. Kp kalkuli, komputi.

Angle: count; number; meter
Ruse: считать, измерять

1996-02-29


nombr·il·a iteraci·o

Struktura ordono, iteracio en kiu la ripetadon regas krementata (aritmetike progresianta) nombrilo. Nombrila iteracio oportunas se la nombro de ripetoj estas determinebla antaŭ la komenco de la iteraciado. En Paskalo:

   nombrila_iteracio = "POR" iteracinombrilo ":=" komenca_valoro 
      ("SUBE"|"SUPRE") fina_valoro "FARU" ordono. 
   iteracinombrilo = nomo. 
   komenca_valoro = esprimo. 
   fina_valoro = esprimo.

Detaloj

Angle: for-loop, for-statement
Germane: Zählschleife
Ruse: цикл с параметром

1996-02-29


nombr·il·o

Variablo, memorero, reĝistro aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo ktp. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo krementiĝas (vd memalkremento, memdekremento).

Angle: counter
Germane: Zähler
Ruse: счётчик

1996-02-29


nombr·o·sistem·o

Sistema maniero prezenti nombrojn per sekvenco da ciferoj. Praktikan valoron havas la poziciaj nombrosistemoj (tamen historie gravan rolon havis ankaŭ alfabetaj nombrosistemoj, ekz-e Pri kirilico).

Vd bazo, um, unuuma nombrosistemo.

Angle: number system
Ruse: система счисления

1996-02-29


nom·hav·a dukt·o

En Unikso, dukto havanta dosiernomon, kreita per komando mknod. Nomhava dukto ebligas komunikadon inter neparencaj procezoj (la ordinara, nenomita dukto uzeblas nur por interfrata aŭ patra-ida komunikado).

Angle: named pipe, FIFO
Ruse: именованный программый канал

1998-08-01


nom·hav·a konstant·o

∏ En fonta programo, simbolo de konstanto (kutime, nomo), kies valoro estas difinita apriore aŭ per konstantodeklaro. Ekz-e NUL, pi, maksEnt, vero. Kp literalo.

Angle: named constant, figurative constant
Ruse: именованная константа

1996-02-29


nom*i
  1. Indiki ion per (jam ekzistanta) nomo, mencii.
  2. Nomizi.

1996-02-29


nom·iz·i

Unuafoje doni la elektitan nomon, provizi je nomo. Specialaj okazoj: nomumi, valorizo. En komputado la termino «nomizi» precipe koncernas dosierojn.

Noto. Iam necesas neprigi la indikitan signifon de «nomi». Nomdoni estas ne tute regula gramatike kaj nesufiĉe klara: en kelkaj lingvoj doni la nomon tre logike sinonimas kun sciigi la nomon («Li donis al mi siajn nomon kaj adreson»). La fojfoje proponata metaforo bapti ŝokus (ne)kristanojn.

Angle: (to) name, assign
Germane: benennen
Ruse: назвать; наречь

1996-02-29


nom·konflikt·o

Situacio kiam pluraj deklaroj difinas por unu sama programloko diversajn signifojn de unu sama nomo. Nomkonflikto estas solvata laŭ reguloj de koncerna programlingvo aŭ programsistemo; ekz-e en Paskalo, se la regionoj de du konfliktaj deklaroj ingiĝas, ĉe la aplika apero validas la «interna» deklaro, kiu en sia regiono ŝirmas, eklipsas la eksteran; se la du deklaroj havas unu saman regionon, la programo estas erara.

Angle: names conflict
France: conflit des noms
Germane: Namenkonflikt
Ruse: конфликт имён

1996-02-29


nom·list·o

Ofta nocio en la gramatikoj de programlingvoj, sekvenco da nomoj disigitaj per komo:

   nomlisto = nomo{"," nomo}.

Angle: identifier list
Ruse: список идентификаторов

1996-02-29


nom*o (fake ankaŭ identigilo) —

En programlingvokomputa sistemo, leksika unuo uzata kiel simbolo indikanta (nomanta, «identiganta») objekton de programo aŭ de la komputa sistemo (datumtipon, variablon, dosieron ktp). Plej ofte nomo estas sekvenco da literoj kajaŭ ciferoj, komenciĝanta per litero:

   nomo = litero { litero | cifero }.

En Paskalo ene de nomo ne rajtas aperi spaceto, linifino, komento. Vd deklaro, regiono.

Rim. Kp signo.

Angle: identifier
Germane: Bezeichner, Identifikator, Name
Ruse: идентификатор, имя

1996-02-29


nom·um·i

Atribui al risurco (disponaĵo) nomon, per kiu ĝin povus referenci la programoj. Ekz-e, oni povus nomumi la ekranon de terminalo estkiel eligan dosieron (datumstrion). Speciale: alidirekti. Kp nomizi.

Angle: assign, redirect
Ruse: назначить

1996-02-29


nom·uskl·a

Lib.: Havanta la usklecon tradicie uzatan por skribi la proprajn nomojn, t.e. kiam la unua litero de vorto estas ĉeflitero, kaj la ceteraj, etliteroj. Ekz-e «Esperanto» estas vorto nomuskla.

Tiu difino konvenas por redaktiloj kaj programlingvoj, kiuj kutime disponigas komandojn kaj funkciojn por nomuskligo (ekz-e M-c en Emakso); krome, en iuj lingvoj (ekz-e ĉeĥa, serba-kroata) estas literoj (ch, nj) havantaj nomusklan formon: Ch, Nj (kp la majusklojn CH, NJ). Simila fenomeno observeblas ĉe iksisma prezento de literoj de Esperanto: cxiu, Cxiu, CXIU (resp. la skriboj minuskla, nomuskla kaj majuskla).

Angle: title case

1998-11-21


norm·a form·o aŭ·a

Mat.: Maniero prezenti Bulean funkcion per aŭo de elementaj kajoj; ekz-e unu el la eblaj normaj formoj aŭaj de la implikacio a⇒(b∨c) estas (¬a)∨(a∧b)∨(a∧c).

Angle: disjunctive normal form
Ruse: дизъюнктивная нормальная форма

1996-02-29


norm·a form·o kaj·a

Mat.: Maniero prezenti Bulean funkcion per kajo de elementaj aŭoj; ekz-e, unu el la eblaj normaj formoj kajaj de la implikacio a⇒(b∧c) estas [(¬a)∨b]∧[(¬a)∨c].

Angle: conjunctive normal form
Ruse: конъюнктивная нормальная форма

1996-02-29


norm*ig·i [PIV1] reelon —

Komp.: Anstataŭigi donitan glitpunktan prezenton de reelo je ties prezento en la norma formo, t.e. tiel aranĝi la eksponenton kaj la mantison, ke la nova mantiso situu en la postulata norma intervalo (kutime estas postulate, ke por nenulaj reeloj la plej peza bito de la mantiso estu 1). Kp unitigi, skali.

Angle: normalize, standardize
Ruse: нормализовать

1996-02-29


(1) norm*o

«Teĥnike: Regulo, difinanta la kondiĉojn de produktado de objekto aŭ prilaborado de substanco, kies uzadon oni volas unuecigi …» [PIV1]. Vd ISO.

Angle: standard
Germane: Norm
Ruse: стандарт

1998-08-06

(2) norm*o

«Mat.: (de vektoro, matrico, funkcio) Ĝeneraligo de la koncepto de longo» [PIV1]

Angle: norm
Germane: Norm
Ruse: норма

1998-08-06


norm·o·kontrol·a test·ar·o

Testaro por kontroli ĉu programa produkto konformas al normo. Ekz-e testaro por kontroli ĉu tradukilo realigas la norman Adan, aŭ ĉu la aritmetikaj operacioj super la glitpunktaj reeloj konformas al la normo IEEE-754 ktp.

Angle: validation suite
Ruse: набор тестов для нормоконтроля

2000-08-05


notaci·o [PIV1], skribo —

«Sistemo de konvenciaj signoj, por prezenti difinitajn nociojn: muzika, kemia notacio» [PIV1].

Angle: notation
Ruse: нотация, запись

1996-02-29


not·blok·a komput·il·o

Tekkomputilo, unubloka faldebla mikrokomputilo kun la dimensio kaj maso de libro de la formato A4 (3×2 dm).

Angle: notebook computer

1996-02-29


nov·aĵ·grup·o [Pfei] —

Retoj: Forumo en la forumaro.

Angle: newsgroup, forum
France: forum, groupe de discussion
Ruse: телеконференция, дискуссионная группа

1996-02-29


nov·aĵ·leg·il·o, forumilo —

Retoj: Programo por legi kaj afiŝi retnovaĵojn en forumo; ekz-e Gnus. Kp retumilo.

Angle: newsreader
Ruse: просмотрщик, читалка

1997-11-22


NP

Mat.: Klaso de problemoj, lingvoj aŭ aliaj aroj, akceptataj de nedeterminisma Turinga aŭtomato kun polinoma tempo-kompliko. Vd P=NP-demando.

1996-02-29


NP-komplet·a

Mat.: Al kiu redukteblas ajna problemo aŭ formala lingvo el NP; pli formale, oni konsideras lingvojn super signaro S; lingvo L⊆S* estas NP-kompleta, se L∈NP kaj ajna alia L′∈NP polinomtempe redukteblas al L.

Oni diras ke L′ polinomtempe redukteblas al L, simbole L′≤L, SSE ekzistas algoritmo f:S*→S*, polinome barita en la tempo, tia ke v∈L′ SSE f(v)∈L por ĉiuj v∈S*.

Nun estas konataj pli ol mil NP-kompletaj problemoj, inter ili dorssakproblemo, farboproblemo, Hamiltona problemo, klikproblemo, plenumebloproblemo, problemo pri vojaĝa komizo. NP-kompleto estas rutine uzata en la studoj de komplikteorio. Vd P=NP-demando.

Angle: NP-complete, NP-hard
Ruse: NP-полный

1996-02-29


nuanc*o

En la kolorcirklo, la kvalita karakterizaĵo de koloro: la angula koordinato. Respondas al la frekvenco de videbla lumondo.

Angle: hue
France: nuance
Germane: Buntheit, Farbton, Farbrichtung, Qualität
Ruse: оттенок; цвет

1997-08-02


nud·a vertic·o, nuda nodo —

Mat.: Vertico, al kiu nenia eĝo estas incida, do, kies valento estas 0. Kp izola vertico, nulgrafeo.

Angle: isolated vertex

1996-02-29


NUL
  1. En Askio, elemento kiu devus roli kiel ŝtopaĵo. Pro la influo de C tiu stirsigno (t.e. ĝia kodono 0) ofte estas uzata kiel ĉenfinilo.
  2. ∏ En Paskalo, ŝlosilvorto prezentanta fikcian referencon («ŝtopreferencon», «referencan nulon», «nul-adreson» [Pfei]), kiu malhavas referencaton.

Angle: nil, NUL, null

1996-02-29


nul·grafe·o, 0-grafeo —

Seneĝa grafeo, t.e. grafeo kiu konsistas el nudaj verticoj. Kp kompleta grafeo.

Angle: null graph
Ruse: 0-граф, ноль-граф

1996-02-29


nul·ig·i

Fari ion nulo; ekz-e nuliganto de funkcio f estas tia argumento x, ke f(x)=0; en komputado, nuligi x-on signifas valorizi x-on je nulo, x:=0; kp nulizi.

Angle: zeroize
Ruse: обнулить, обратить в ноль

1996-02-29


nul·iz·i

Plenigi indikitan parton de la memoro je prezentoj de nulo. Ofte, sed ne ĉiam, nulizo identas kun «viŝado» aŭ kun «nuligo».

Noto. Ekz-e en matrico oni povas nuligi ĉiujn elementojn krom la diagonalajn (kaj la diagonalajn valorizi je 1). Tio estas nulizo de la matrico — kaj parto de ties unuoigo (farado de la matrica unuo).

Angle: zero fill, zeroize
Ruse: обнулить

1996-02-29


nul*o
  1. «Nomo de la cifero (0), kiu per si mem montras neniun kvanton, sed dekobligas la valoron de cifero, ĉe kies dekstro ĝi estas lokita» [PIV1]. Kurioze, la komputikista maniero trastreki nulon (por distingigi ĝin disde la litero O) estas ne modernaĵo, sed kutimo atestita en la Mezepoko.
  2. Vd neŭtra elemento.

Rim. Kp vakuo, senvalora.

Angle: zero
Ruse: ноль, нуль

1996-02-29


nul·redukt·o

Forigo de nesignifaj nuloj (vd nesignifa cifero); speciale, de la antaŭiraj nuloj.

Angle: zero suppression
Ruse: подавление нулей

1996-02-29


numeral·o [Z, KKV] —

Speco de literalo (evidenta konstanto), simbolo prezentanta nombron konforme al la sintakso de programlingvo sendepende je iaj ajn deklaroj; ekz-e 3.14; la Paskala sintakso pro formalaj motivoj difinas numeralojn sensignumajn:

   sensignuma_nombro = sensignuma_entjero | sensignuma_reelo. 
   sensignuma_entjero = cifero { cifero }. 
   sensignuma_reelo = sensignuma_entjero eksponento | 
      sensignuma_entjero "." cifero { cifero } [eksponento]. 
   eksponento = "e" [signumo] sensignuma_entjero. 
   signumo = "+" | "-".

— tamen por eneligo estas difinitaj ankaŭ

   signumhava_nombro = signumhava_entjero | signumhava_reelo. 
   signumhava_entjero = [signumo] sensignuma_entjero. 
   signumhava_reelo = [signumo] sensignuma_reelo.

Angle: numeral
Ruse: изображение числа, нумерал

1996-02-29


numer·ebl·a ar·o

«Aro A tia, ke oni povas doni numeron al ĉiu elemento en la aro A, tiel ke ajnaj du elementoj en A havas malsamajn numerojn» [Rei87].

Angle: denumerable set, countable set
Germane: aufzählbare Menge
Ruse: счётное множество

1996-02-29


numer·ebl·a tip·o

En Paskalo, ĉia datumtipo super kiu estas difinita la prafunkcio nro (numero); do, tipo izomorfa al (intervalo de) la entjeroj: entjera, signa, enumeracio, subvariejo. La rilato kiun konservas la izomorfo estas la ordo (ordon posedas ankaŭ la reela tipo, kiu tamen ne estas numerebla tipo). Sintakse:

   numerebla_tipo = enumeracio | subvariejo.

Angle: ordinal type

1996-02-29


numer*o

Nombro uzata por indiki la pozicion de datumano en sekvenco. Kp indico, dieso.

Angle: serial number
Ruse: номер

1996-02-29


nur·leg·a

Atingomaniero, reĝimo ebliganta atingi memoron nur por legi.

Angle: read-only
Ruse: только для чтения

1997-12-09


nur·leg·ebl·a komput·il·a lum·disk·o, codoromo

Lumdisko uzata en komputilo estkiel nurlegebla memoro. Grava avantaĝo de tiaj lumdiskoj estas la eblo amase, rapide kaj malmultekoste produkti la portilojn kaj la registraĵojn. Ili servas por komputopreta eldonado (ankaŭ ne tute ĝuste nomata elektronika publikigo, kvankam la uzata teĥniko estas lasera) de ampleksaj enciklopedioj, vortaregoj ktp (ekz-e 680 Mbajt longaj). La evoluigon de la komputildiska teĥniko nemalmulte favoris la apartaĵoj de la japana skribo: la komputilaj lumdiskoj montriĝis oportunaj por teni la bildojn de malfacile kodeblaj hieroglifaj manuskriptoj.

En Esperantujo haveblas la lumdisko EspeRom.

Angle: CD-ROM, compact disc read-only memory,
France: CD ROM
Germane: CD ROM
Ruse: ПЗУ КД, постоянное запоминающее устройство на компакт-диске, пластинка

1997-08-02


nur·leg·ebl·a memor·o, NLM, konstanta memoro —

Memoro atingebla nur por la legado kaj ne ebliganta facilan modifadon de sia enhavo. Oni distingas plurajn specojn de nurlegebla memoro: NLM fiksita dum la fabrikado (kies enhavo estas neniel ŝanĝebla); programebla nurlegebla memoro, viŝebla programebla nurlegebla memoro.

Noto. Eble pli trafa estus la «rusa-germana» termino konstanta memoro (neŝanĝebla, taŭga por teni konstantojn, konstantan kodon): ja «nurlega» karakterizas plie atingopermeson, kaj por uzula programo horloĝo estas tre variema «nurlegebla variablo».

Angle: ROM, read-only memory
France: mémoire morte
Germane: Festwertspeicher
Ruse: постоянное запоминающее устройство, ПЗУ

1997-12-09


nur·skrib·a

Atingomaniero, reĝimo ebliganta atingi memoron nur por skribado.

Angle: write-only
Ruse: только для записи

1997-12-09


nutr(ad)o

☇ Energiprovizo necesa por funkciado de komputilo;

3 Provizi ion per la necesa materialo, por ke ĝi daŭru, funkciu plu: nutri la fajron [Z]; nutri vapormaŝinon (per akvo), antenon (per kurento) ktp … nutrado de baterio.

Angle: power supply
France: alimentation
Ruse: питание

1998-07-20


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion