


 
 
1996-02-29
Ĉiu el pluraj klavoj de komputila klavaro, uzataj por movi la kursoron sen ŝanĝi la traktatan datumaron. Multaj klavaroj disponigas specialan klavogrupon de sagoklavoj; kutime sur tia klavo estas sago, indikanta la movdirekton de ĝi estigatan. Krom tiujn piktogramojn fojfoje oni bezonas vortosimbolon por sagoklavo; ni proponas esperantigojn en aparta tabelo (Nomoj de sagoklavoj). Vd griza klavo.
Angle: arrow key, cursor 
control key 
Ruse: клавиша-стрелка 
1996-02-29
 Komputila reto transmetanta pakaĵojn nur inter siaj lokaj retnodoj; eĉ se ĝi havas konekton al pluraj aliaj 
retoj, ĝi ne faras transmeton inter ili. Kp spino, transita 
reto.
 Komputila reto transmetanta pakaĵojn nur inter siaj lokaj retnodoj; eĉ se ĝi havas konekton al pluraj aliaj 
retoj, ĝi ne faras transmeton inter ili. Kp spino, transita 
reto. 
Noto. Kp «sakstrato».
Angle: stub network
1996-02-29
Kondiĉa aŭ senkondiĉa ordona frazo malimplice indikanta la programpunkton (markon, en programada lingvo; adreson de komando, en maŝinkodo), de kie pluiros la programplenumo (normale la ordonoj estas plenumataj unu post alia laŭ la teksta ordo). En Paskalo salto estas simpla ordono:
salto = "AL" marko.
Angle: jump, GOTO statement 
Pole:  skok 
Ruse: переход 
1996-02-29
Ω Ŝelo lanĉita kun plenumo de la startaj skriptoj, normale plenumataj ĉe saluto. Ekz-e Baŝo lanĉita kun la opcio --login.
Angle: 
login shell 
Germane:  Loginshell 
1998-07-31
Ω Komenci laboron (precipe, dialogon) kun pluruzula komputa sistemo, komunikante al ĝi siajn salutnomon kaj pasvorton. Kp adiaŭi.
Angle: log in, log on, sign on 
France:  entrer, ouvrir (la session) 
Germane:  anmelden 
Ruse: войти, начать 
сеанс 
1996-02-29
Ω En pluruzula komputa sistemo, identiga vorto kiun uzulo indikas en sia saluto. Ofte oni faras salutnomon el sia antaŭnomo, aŭ komencliteroj de sia plena nomo ktp. Ekz-e spok el Sergio Pokrovskij. Kp uzantonumero.
Angle: login name, 
user name 
France:  nom de connexion, nom d'utilisateur 
Ruse: 
имя входа в систему 
1999-03-29
Ω La agoj por saluti.
Angle: login, logon 
France:  connexion 
Ruse: вход в систему, 
начало сеанса 
1996-02-29
 Komunikado en sistemo uzanta plurtavolan protokolon. Ĉiu programa aŭ 
aparata peco komunikiĝas kun sia samtavolano per 
rimedoj provizitaj de pli malaltaj tavoloj.
 
Komunikado en sistemo uzanta plurtavolan protokolon. Ĉiu programa aŭ 
aparata peco komunikiĝas kun sia samtavolano per 
rimedoj provizitaj de pli malaltaj tavoloj. 
Angle: peer-to-peer, P2P
1999-10-22
 Kiuj havas 
komunan akson (pri rotaciaj figuroj ktp).
 Kiuj havas 
komunan akson (pri rotaciaj figuroj ktp). 
Angle: coaxial 
Ruse: соосный, 
коаксиальный 
2001-06-20
 Peco de komunika 
aparataro aŭ programaro situanta je la sama protokoltavolo de la reto kiel alia. Kutime oni bildigas komunikajn ligojn 
per paro da protokolaj stakoj, fakte 
konektitaj nur je la plej malalta, fizika 
tavolo, sed kiujn oni povas rigardi konektitaj ankaŭ je ĉiu pli alta 
tavolo danke al la servoj disponigataj de la malsupraj tavoloj; tion oni 
nomas samtavola komunikado.
 Peco de komunika 
aparataro aŭ programaro situanta je la sama protokoltavolo de la reto kiel alia. Kutime oni bildigas komunikajn ligojn 
per paro da protokolaj stakoj, fakte 
konektitaj nur je la plej malalta, fizika 
tavolo, sed kiujn oni povas rigardi konektitaj ankaŭ je ĉiu pli alta 
tavolo danke al la servoj disponigataj de la malsupraj tavoloj; tion oni 
nomas samtavola komunikado. 
Laŭ tradicia ekzemplo, kiam du homoj interparolas, la plej malsupra tavolo estas la akustika, la sonondoj propagiĝantaj el la buŝoj al la oreloj (do, la buŝoj kaj la oreloj estas samtavolanoj). Pli alte situas la parolaj kaj aŭdaj cerbocentoj, kaj fine, la mensoj. Do, la mensoj povas komunikiĝi eĉ se rekta telepatio ne ekzistas ☺
Angle: peer
1999-10-22
En programo, fari «restaŭrkopion» de variablo. Kp konservi (memorfiksi datumaron en dosiero).
Angle: save 
France:  sauvegarder; stocker 
Germane:  retten, sich erstellen 
Ruse: 
сохранить, записать 
1996-02-29
Vd sub konsililo.
Angle: knowledge base 
Ruse: база знаний 
1996-02-29
 Parto de la septavola etalona modelo (vd tie).
 Parto de la septavola etalona modelo (vd tie). 
Angle: session layer 
Ruse: сеансный 
уровень 
1996-02-29
La tuta ciklo de la laboro de uzanto en dialogo, ekde la saluto ĝis la adiaŭo.
Angle: session 
Germane:  Sitzung 
Ruse: сеанс 
1996-02-29
Logika aŭ fizika rikordo, ariganta objektojn por komuna protekto kajaŭ por kuna eneligo kajaŭ pro egala vivdaŭro, ekz-e en virtuala memoro (ankaŭ vd memoradministrado, adresspaco).
Angle: segment 
Ruse: сегмент 
1996-02-29
En Paskalo, la nomo de unuloka prafunkcio, kiu estas difinita super la valoroj de la numereblaj tipoj, kaj liveras la tujsekvan valoron (la postanton de sia argumento).
Angle: Succ 
Ruse: След 
1996-02-29
En PL/I, ALGOL-68 k.a. programlingvoj, ĝeneraligo de indichava variablo. Ekz-e en PL/I, sekco de n-dimensia tabelo T havas la formon de indichava variablo en kies k pozicioj (k≤n) anstataŭ indico aperas steleto.
Tia sekco mem estas k-dimensia tabelo; se en la sekca indichava variablo la j-an indicpozicion okupas steleto, tiam la sekco inkludas ĉiujn tabelanojn, ricevatajn per la variigo de la j-a indico inter ĝiaj indiclimoj. Se k=n, la sekco ekvivalentas al la tuta T. Ekz-e, se T estas 3-dimensia tabelo (n=3), tiam la sekco T(∗,∗,9) estas 2-dimensia tabelo (k=2), indikanta la 9an «horizontalan» ebenon.
Limigita formo de sekco disponeblas ankaŭ en Paskalo. La deklaron:
VAR paĝo: TABELO [1..n, 1..m] EL signa;
oni rigardas mallongigo de
VAR paĝo:TABELO[1..n]EL TABELO[1..m]EL signa;
tial oni rajtas uzi la indichavan variablon paĝo[j], ekvivalentan al sekco («la j-a linio de la paĝo»); alivorte,
paĝo[j,k] = paĝo[j][k]
Tamen en Paskalo oni povas sekci nur laŭ la unuaj dimensioj.
Angle: array 
section, cross-section, slice 
Ruse: сечение; вырезка 
(2) sekc*o —
 Estu f funkcio (aŭ, pli ĝenerale, ĵeto) n+1-loka. Tiam fiksante ĝian 
j-an argumenton oni ricevas n-lokan ĵeton; ekz-e, por 
j=1 oni rajtas skribi:
 Estu f funkcio (aŭ, pli ĝenerale, ĵeto) n+1-loka. Tiam fiksante ĝian 
j-an argumenton oni ricevas n-lokan ĵeton; ekz-e, por 
j=1 oni rajtas skribi: 
g(u)(v₁,v₂,…,vn) = f(u,v₁,v₂,…,vn)
Tia g, ĵetanta al n-lokaj funkcioj, nomiĝas sekco de f. La procedo (same kiel ĝia malo, la malsekco) estas ofte uzata en lambdokalkulo kaj funkciaj programlingvoj.
Noto. La angla termino devenas el la nomo de Curry [ˈkʌrɪ], kiu diskonigis ĉirkaŭ 1958 la ideon formulitan de Schönfinkel (1924), origine de Frege (1893) [noto de M. Weichert]. — Kp sekco.
Angle: currying, curried function
1996-02-29
Minimuma fizike adresebla memorunuo sur magneta disko.
Noto. Fakte temas pri arko; ebla pravigo: sektoro estas komunaĵo de trako kaj proprasenca sektoro.
Angle: sector 
Ruse: сектор 
1996-02-29
 Sekvenco da elementoj de 
aro A estas ĵeto ℕ→A; 
simbole a₀, a₁, …, an, … aŭ 
(a₀,a₁,…) (vd opo) aŭ 
{ an } — kie ĉiu an (n∈ℕ) 
estas nomata sekvencano.
 Sekvenco da elementoj de 
aro A estas ĵeto ℕ→A; 
simbole a₀, a₁, …, an, … aŭ 
(a₀,a₁,…) (vd opo) aŭ 
{ an } — kie ĉiu an (n∈ℕ) 
estas nomata sekvencano. 
Rim. Sekvenco tre similas numeradon (vd Godela numerado, numerebla aro), liston.
Noto. PIV1 donas al tiu neoficiala vorto nur signifojn muzikan, kinan kaj ludkartan. Seria kutime estas uzata kontraste al paralela; vico havas ankaŭ aliajn komputikajn signifojn.
Angle: sequence 
Ruse: 
последовательность 
1996-02-29
Datumtipo uzata en malaltnivela sinkronigo de paralelaj procezoj. La valoroj de semaforo estas nenegativaj entjeroj; super semaforo estas difinitaj du operacioj: liberigi (malokupi), kiu alkrementas la valoron de la semaforo, kaj okupi, kiu ĝin dekrementas, se ĝi estas pozitiva, aŭ — se la valoro nulas — haltetigas la procezon ĝis alia procezo plenumos liberigon — vd kunrulo.
Angle: semaphore 
Ruse: семафор 
1996-02-29
En la sistemoj de artefarita intelekto, maniero prezenti sciojn per markita direkta grafeo. Ĉiu ties vertico prezentas objekton, okazon, nocion aŭ koncepton, kaj ĉiu eĝo esprimas rilaton (ligilon) inter la konceptoj. Proceduroj ebligas atingi konceptojn, ŝanĝi konceptojn kajaŭ rilatojn inter ili por traktado kaj navigado. Kp E-R-diagramo (vd ĉe enta-rilata modelo).
Angle: semantic network 
Ruse: 
семантическая сеть 
1996-02-29
Noto. «Scienco, studanta la vortojn rigardatajn laŭ ilia signifo, iliajn sencoŝanĝojn kaj la historion de ilia sencevoluo» [PIV1].
Angle: semantics 
Ruse: семантика 
1996-02-29
Scienca studo pri signosistemoj (sistemoj de signoj) en la socio (lingvoj, kutimoj, ritoj, artoj, teĥnikoj), en la naturo (komunikado inter la animaloj) aŭ en la homo (vida, aŭda percepto; logika rezonado).
Konforme al la tri dimensioj de la signo oni aranĝas la semiotikajn studojn en tri fakojn.
Angle: semiotics 
Ruse: семиотика 
1996-02-29
 La ĝenerala speco de mu-operatoro, uzata por difini rekursiajn funkciojn.
 La ĝenerala speco de mu-operatoro, uzata por difini rekursiajn funkciojn. 
Estu g(y,x) iea funkcio; tiam por argumenta opo x la senbara serĉo liveras la minimuman nuliganton, kondiĉe ke tia ekzistas kaj ke por ĉiuj malpliaj argumentovaloroj la funkcio konverĝas; t.e.
miny { g(y,x)=0 ∧ (∀z<y) g(z,x)↓ },
se ekzistas almenaŭ unu tia nuliganto; la rezulto estas nedifinita (la serĉo diverĝas) aliokaze.
Kp barita serĉo. — Iam oni uzas malpli permeseman difinon, postulante ne nur la konverĝon ĉe la malpliaj argumentoj, sed ke g estu ĉiea funkcio. — Evidente, temas pri brutforta metodo por serĉi radikojn de ekvacio per malinĝenia testado de la naturaj nombroj ekde 0.
Angle: unbounded search 
Ruse: 
неограниченный поиск 
1996-02-29
Ĝustigo de programo, forigo de ties cimoj.
Angle: debugging
1999-11-07
 Kiu neniam faras 
ion malbonan. Kp vivemo.
 Kiu neniam faras 
ion malbonan. Kp vivemo. 
Noto. Kp fadensekura.
Angle: safe 
Ruse: безопасный 
1996-02-29
 Grafeo kiu ne havas direktajn eĝojn. Kp direkta grafeo.
 Grafeo kiu ne havas direktajn eĝojn. Kp direkta grafeo. 
Angle: undirected 
graph 
Ruse: неориентированный граф 
1996-02-29
Iteracio kies plenumo ne finiĝas («diverĝas»). Senfina iteracio ofte estiĝas pro eraro en la kondiĉo aŭ pro manko de nombrilkremento en la iteracikorpo; sed estas programoj kies funkciado esence estas senfina iteracio (ekz-e la operaciumo). Oni ne konfuzu senfinan iteracion kun senkondiĉa iteracio.
Angle: infinite loop 
Ruse: бесконечный 
цикл 
1996-02-29
Iteracio kies kondiĉo ne estas parto de la iteraciaj krampoj kaj malestas en la sintakso de tiuspeca iteracia ordono; anstataŭe ĝi aperas ene de la iteracikorpo en formo de elirejo aŭ revenordono.
Senkondiĉa iteracio oportunas kiam oni bezonas testi plurajn kondiĉojn kun diversaj kromagoj (ekz-e serĉo en simboltabelo povas finiĝi per trovo de la serĉataĵo aŭ per konstato, ke tiu en la tabelo malestas; en la unua okazo oni povas tuj liveri la trovaĵon, en la dua oni devas, antaŭ ol forlasi la iteracion, krei registraĵon pri la nova simbolo) aŭ kiam estas bezonata iteracio kun testado de kondiĉo(j) kaj eventuala eliro meze de la korpo.
En Paskalo mankas senkondiĉa iteracio, kio devigas onin uzi salton al marko aŭ konstantkondiĉan iteracion:
RIPETU … ĜIS malvero
aŭ
DUM vero FARU …
Pli oportunan solvon disponigas MODULA, Oberono, Ada kaj C, en kiuj senkondiĉa iteracio ebligas sendependan indikon de ripetado kaj de elirejoj aŭ revenordonoj (ekzemplo en MODULA aŭ en Oberono aspektas idente: Ekzempla senkondiĉa iteracio).
Angle: loop statement 
Ruse: 
безусловный цикл 
1996-02-29
Reĝimo de aparato ĉe kiu ĝi funkcias sendepende je la ĉefa komputilo. Kp konektite.
Angle: off line 
France:  déconnecté, hors ligne 
Ruse: 
автономно 
1996-02-29
Tia maniero prezenti algebrajn formulojn, ke ĉiuj operacisimboloj antaŭas (en la antaŭmeta operaciskribo) aŭ sekvas (en la postmeta operaciskribo) siajn argumentojn. Senkrampan operaciskribon (en ĝia antaŭmeta formo) inventis la pola logikisto J. Łukasiewicz [wukaˈɕeviʧ], pro kio ĝi iam estas nomata «la pola notacio». Senkrampa operaciskribo estas oportuna linia prezento de derivarboj en tradukilo, la postmeta formo de aritmetikaj kaj Buleaj esprimoj estas uzata en maŝinlingvoj de stakaj komputiloj kaj en FORTH.
Angle: 
parentheses-free notation, Polish notation 
Pole:  notacja polska 
Ruse: бесскобочная 
запись 
1996-02-29
Genera gramatiko, en kies ĉiuj derivreguloj la maldekstra parto konsistas nur el variabla simbolo.
Angle: context-free grammar 
Ruse: бесконтекстная грамматика, 
контекстно-свободная грамматика 
1996-02-29
Lingvo kies sintakso estas priskribebla per senkunteksta gramatiko.
Angle: 
context-free language 
Ruse: бесконтекстный язык, 
КС-язык 
1996-02-29
Cirkvito, kies eligaĵo dependas nur je la kuranta stato de ĝia enigaĵo, sendepende je la antaŭa laboro. Projektante senmemorajn cirkvitojn oni aplikas la metodojn de Bulea algebro. Kp memorhava cirkvito.
Angle: combinational circuit, combinatorial circuit
1996-02-29
En meĥanika tajpilo, klavo kiu ebligas produkti signon sen paŝigi la ĉareton al la sekva signopozicio; tio ebligas tajpi ĉapelitajn literojn aŭ substrekitajn vortojn sen retropaŝo.
Noto. Normale klavo de videbla signo faras du aferojn:
Angle: dead key, 
mute key, accent key 
Ruse: мёртвая клавиша 
1996-02-29
Signo funkcianta simile al senpaŝa klavo, t.e. modifilo kiu kombinite kun aliaj signoj produktas kunmetitan signobildon.
Angle: non-spacing character
2000-09-15
Adresado ĉe kiu la adresparto de komando entenas pretan valoron de la operando, do nenia plua memoratingo estas bezonata (tio estas malpropra okazo, ĉar tia «adresado» fakte estas senadresa, kaj fojfoje oni nomas ĝin «0-ranga adresado»).
Angle: immediate 
addressing 
Ruse: непосредственная 
адресация 
1998-11-02
sen·radik·a arb·o, libera arbo —
 Sencikla 
koneksa unugrafeo sendirekta. Aliajn difinojn 
prezentas la sekva
 Sencikla 
koneksa unugrafeo sendirekta. Aliajn difinojn 
prezentas la sekva 
 pri senradika arbo. Kp radikhava arbo, arbo.
 pri senradika arbo. Kp radikhava arbo, arbo. 
Rim. En la tradicia grafeiko oni ofte uzas la terminon «arbo» kun la signifo de senradika arbo; sed en komputoscienco «senradika arbo» estas preskaŭ nekonata.
Angle: free tree, unrooted tree
1996-02-29
Malokupi memoron de nebezonataj datumoj, ekz-e forigi nenecesajn dosierojn. Kp makulaturtraktado.
Angle: clean 
up, purge 
Germane:  löschen 
Ruse: чистить 
1998-08-02
 Pri tiparo kun egale dikaj linioj ne havantaj serifojn (unue tiaj tiparoj aperis komence de la 19a jc). 
Estas tutaj tiparaj familioj senserifaj, 
posedantaj siajn kursivon, rektan kaj aliajn fasonojn; aliflanke, en la familio Computer 
Modern kaj ĉe multaj printiloj oni rigardas senserifon tipara fasono.
 Pri tiparo kun egale dikaj linioj ne havantaj serifojn (unue tiaj tiparoj aperis komence de la 19a jc). 
Estas tutaj tiparaj familioj senserifaj, 
posedantaj siajn kursivon, rektan kaj aliajn fasonojn; aliflanke, en la familio Computer 
Modern kaj ĉe multaj printiloj oni rigardas senserifon tipara fasono. 
Angle: Doric, sans serif 
Itale:  grottesco, Lineare 
Ruse: рубленый, 
гротескный (шрифт), без засечек 
1996-02-29
Nenegativa entjero 0, 1, 2, ktp, t.e. elemento de ℕ. (Se la signumo estas implicata en la interna prezento, oni povas, per egala kvanto da bitoj, prezenti entjerojn absolute pli grandajn ol maksEnt; ankaŭ vd bajto.)
   sensignuma_entjero = cifero { cifero }. Angle: unsigned integer
1996-02-29
Sintaksa nocio de Paskalo, literalo prezentanta nenegativan entjeron aŭ reelon:
sensignuma_nombro = sensignuma_entjero | sensignuma_reelo.
Angle: unsigned number 
Ruse: число без 
знака 
1996-02-29
Sintaksa nocio de Paskalo, literalo prezentanta nenegativan reelon:
   sensignuma_reelo = 
      sensignuma_entjero "." cifero { cifero } [eksponento] | 
      sensignuma_entjero eksponento. Angle: unsigned real 
Ruse: вещественное без знака 
1996-02-29
Aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en komputile trakteblan signalon. Oni povas paroli pri sentiloj de roboto aŭ pri la printila bloko testanta, ĉu finiĝis la paperfolio.
Noto. Se oni akceptas la neoficialan vorton senso [PIV1], oni probable devus diri sensilo (kiel sensorganoj en PIV1 sub percepti). Tamen «sentilo» sekvas el aliaj formoj, jam enradikiĝintaj en Esperanto: sentiva aparato [PIV1], flarsento [Z, PIV1] ktp. Oni ankaŭ proponis perceptilon [MMES] (kio ŝajnas nocio pli altnivela, implicanta ankaŭ programaron), sed en la kunmetoj la sama verko donas «sentilo»n: lumsentilo ktp.
Angle: sensor, sensing device, pickup, 
transducer, transformer 
Germane:  Gebergerät, Fühler 
Pole:  czujnik 
Ruse: датчик; щуп 
1996-02-29
En skriptaj lingvoj (ekz-e cshell) variablo povas havi 3 statojn:
Angle: undefined, null
1999-09-20
Maniero registri aŭ legi datumon uzante adreson, kiu senpere indikas ties situon; por tiel atingi la datumojn oni ne zorgas pri ia ajn vico (disciplino). Kp laŭvica atingo.
Noto. Evitindas nomi tion «rekta atingo» pro eventuala konfuzo kun (mal)rekta adresado.
Angle: 
direct access, random access 
Ruse: прямой доступ, 
произвольный доступ 
1998-11-29
Memoro en kiu la atingotempo por ajna ĉelo estas sendependa je la ordo laŭ kiu la ĉeloj estas atingataj. Ekz-e la ĉefmemoro aŭ ekrano estas tiaj, dum por la rubandoj (magnetaj, truaj) aŭ meĥanikaj printiloj pli sencas laŭvica atingo.
Angle: RAM, random-access memory 
Ruse: память с 
прямым доступом 
1998-11-29
Programo por malkovri kaj forigi kompulilajn virusojn. Ekz-e la senpaga senvirusigilo F-PROT.
Angle: anti-virus software
1998-11-01
Branĉa ordono kiu ebligas dum la rultempo, depende je la kuranta valoro de kondiĉo, elekti iun el du ordonoj (nomataj branĉo, alternativo) estkiel agon, per kiu daŭriĝu la programplenumo. En Paskalo seo havas la sintakson:
seo = "SE" Bulea_esprimo "TIAM" ordono ["ALIE" ordono].
Ĉi tiu regulo estas plursenca.
Angle: 
IF statement, conditional statement 
Ruse: условный 
оператор 
1996-02-29
 Aranĝo de datumtransmetaj protokoloj proponita en 1978 de ISO kiel kadra internacia normo por diversspecaj 
retarkitekturoj. La sep tavolojn (aŭ nivelojn), de la plej malalta (1) ĝis 
la plej alta (7), montras la sekva tavolstaka tabelo:
 Aranĝo de datumtransmetaj protokoloj proponita en 1978 de ISO kiel kadra internacia normo por diversspecaj 
retarkitekturoj. La sep tavolojn (aŭ nivelojn), de la plej malalta (1) ĝis 
la plej alta (7), montras la sekva tavolstaka tabelo: 
Angle: seven-layer reference model, OSI Reference Model 
Ruse: семиуровневая эталонная модель 
ВОС (взаимосвязи открытых систем) 
1996-02-29
Arba datumstrukturo uzata por facile atingi objektojn per ilia ŝlosilo; ĉiu nodo de serĉarbo entenas ŝlosilon, per kiu eblas determini, kiajn ŝlosilojn havas la nodoj de la respektivaj subarboj. Detalojn vd ĉe duuma arbo, B-arbo.
Angle: search tree 
Germane:  Suchbaum 
Ruse: дерево поиска 
1996-02-29
Rimedo por serĉi, kaj speciale:
 programo 
(rulata per servilo) por serĉi informojn en la 
datumbazoj de la Interreto, ekz-e
 programo 
(rulata per servilo) por serĉi informojn en la 
datumbazoj de la Interreto, ekz-e  
Angle: search engine 
France:  outil de recherche, moteur de recherche 
Hispane:  motor de búsqueda, buscador, indexador de información 
Pole:  przeszukiwarka 
Ruse: система поиска информации 
Turke:  arama motorları 
1996-11-07
Operacio plenumata por trovi bezonatan objekton en datumstrukturo. Se la serĉo estas farata surbaze de la adreso aŭ pozicio de la objekto, oni parolas pri pozicia serĉo; se necesas trovi (ĉiujn) objekto(j)n, por kies valoro validas ia kondiĉo, tiam oni parolas pri asocia, aŭ perenhava serĉo (kp atingo, ŝablono).
La metodojn, optimajn se la tuta serĉo okazas en la ĉefmemoro, oni nomas metodoj de interna serĉo (kp interna ordigo); konsiderante ankaŭ la eneligojn koncernantajn la eksteran memoron, oni parolas pri ekstera serĉo.
Vd duoniga serĉo, haketado.
Angle: lookup, search 
France:  recherche 
Ruse: поиск 
1996-02-29
Listo da dosierujoj en kiuj estas serĉenda bezonata dosiero, kutime indikata per la medivariablo PATH.
Angle: 
path 
Ruse: путь поиска 
1998-03-06
«Prezentanta serion: seria kolekto; seria fabrikado de elprovita prototipo; serie konektitaj akumulatoroj» [PIV1], vd cirkvito, paralela, serio.
Angle: serial 
Ruse: последовательный 
1996-02-29
Serĉa procedo en kiu la elementoj de la serĉoareo estas ekzamenataj unu post alia, ne nepre laŭ la ordo de ilia registrado. Kp paralela serĉo; elĉerpa serĉo.
Angle: serial search 
Germane:  sequentielles Suchen 
Ruse: 
последовательный поиск 
1996-02-29
 Malgrandaj limstreketoj ĉe la ekstremoj aŭ 
anguloj de linioj en literbildoj de klasika fasono, estiĝintaj el ĉizilbato 
dum farado de monumentaj ŝtonsurskriboj (ideo, ankoraŭ trovebla en la rusa 
termino). La romianoj transprenis serifojn en la 1a jc a.K. de la helenaj 
skulptistoj, ĉe kiuj la serifoj estas atestitaj ekde la 4a jc a.K.
 Malgrandaj limstreketoj ĉe la ekstremoj aŭ 
anguloj de linioj en literbildoj de klasika fasono, estiĝintaj el ĉizilbato 
dum farado de monumentaj ŝtonsurskriboj (ideo, ankoraŭ trovebla en la rusa 
termino). La romianoj transprenis serifojn en la 1a jc a.K. de la helenaj 
skulptistoj, ĉe kiuj la serifoj estas atestitaj ekde la 4a jc a.K. 
Noto. Por nefaka uzo eble taŭgus la pli simpla «(lini)streketo», proponita en [Wel89]; tamen ĝi ne estas sufiĉe preciza (oni povus heziti, ĉu temas pri io simila al la pola trastreko, aŭ pri «numerstreko» kia f′). La formo «serifo» oportunas i.a. por nomi tiparon senserifa. Cetere, laŭ la ĉeĥa modelo oni povus provi pli radikŝparan (liter)kalkanon aŭ literungon [Pt].
Angle: serif 
Ĉeĥe:  patka 
France:  empattement 
Germane:  Serif(e) 
Ruse: засечка 
1996-02-29
Laŭ PIV1,
Vd sekvenco.
- Aro da objektoj, aferoj, el kiuj ĉiu estas tiel same simila aŭ rilata al la antaŭa, kiel la sekvanta … kp sinsekvo, vico, ĉeno
- Ĉiu el la kolektoj de unu revuo, periodaĵo …
Vico de termoj interligitaj per la signoj plus kaj minus …
- ☇ Aro (da baterioj, piloj ks) aranĝita tiamaniere, ke la pozitiva elemento de unu estas konektita kun la negativa de alia. Kp paralela …
Angle: series 
Ruse: 
ряд; серия; последовательное соединение 
1996-02-29
Nodo de komputila reto, plenumanta specialajn funkciojn (servojn) laŭ mendoj de aliaj nodoj.
Angle: server 
Ruse: сервер, 
спецпроцессор, станция 
1996-02-29
Programo en Ĝavo rulata kadre de komputilreta servilo kaj priservas mendojn de la kliento (ekz-e datumbazajn informmendojn).
Servletoj similas apletojn, tamen ruliĝas ĉe la servila flanko. Kp CGI.
Angle: servlet
1999-03-21
 set·i [SPIV] —
 set·i [SPIV] — 1996-02-29
 
  
 
