

 
 
1996-02-29
♖ «Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj» [PIV1].
La vorto estas ŝatata nomo por programvaroj, iel rilataj al kalkulado aŭ komputado.
Angle: abacus 
Ruse: абак; счёты 
1996-02-29
1996-02-29
 Aniĝi al dissendolisto aŭ forumo; kp malaboni.
 Aniĝi al dissendolisto aŭ forumo; kp malaboni. 
Angle: subscribe 
Ruse: подписаться 
1997-08-05
Operacio por determini la absolutan valoron de nombro. En multaj programlingvoj (ekz-e Paskalo) ĝi estas prafunkcio: y:=abs(x); en aliaj (ALGOL-68, Ada) ABS estas unuloka operacisimbolo: y:=ABS x.
1996-02-29
Sendependa je alia konsiderata variablo, mezurilo ktp (kontraste al relativa) ktp:
 Absoluta adreso; absoluta eraro, ekarto.
 Absoluta adreso; absoluta eraro, ekarto. 
 Vd absoluta valoro.
 Vd absoluta valoro. 
Angle: absolute 
Ruse: абсолютный 
1996-10-10
Kompleta adreso sufiĉa por atingi datumon aŭ disponaĵon, kontraste al relativa adreso.
Angle: absolute address 
Ruse: абсолютный 
адрес 
1998-11-01
Ω En programado por hierarkia dosiersistemo, dosierindiko kun la plena vojprefikso ekde la radika dosierujo. Kp relativa dosierindiko.
Angle: absolute pathname, full pathname 
Ruse: 
абсолютное имя файла, полное имя файла 
2000-08-17
Absoluta valoro de ekarto; se nombron (aŭ formulon, funkcion) x oni aproksimas per a, tiam la absoluta eraro estas |a−x|. Kp relativa eraro.
Angle: absolute 
error
Ruse: абсолютная погрешность 
1999-01-28
 
 
|x| = maks { x, −x }
(komputike vd abs).
Angle: absolute value, modulus 
Ruse: 
абсолютная величина, модуль 
1996-02-29
Malkonkreta, rilata al priskribo de eksteraj ecoj de objekto aŭ sistemo, sen konsideri la internan prezenton kaj realigon; logika. Ekz-e abstrakta datumtipo, abstrakta komputilo.
Angle: 
abstract 
Ruse: абстрактный 
1996-02-29
Datumtipo difinita nur per la aro de la operacioj aplikeblaj al ties objektoj, sen indiko pri la interna prezento de iliaj valoroj (ekz-e la pakaĵo racionoj).
Angle: abstract data type 
Ruse: абстрактный тип данных 
1996-02-29
Prezento de komputilo per aro de (la nomoj de) komputaj risurcoj kaj de la operacioj disponeblaj el programo. La operacioj kaj risurcoj povas respondi al tiuj de reala komputilo, de imitilo aŭ de abstrakta aŭtomato. Ekz-e oni uzis abstraktan komputilon por formale difini la semantikon de PL/I.
Angle: abstract machine 
Ruse: абстрактная машина 
1996-02-29
Sufikso, kies fakaj signifoj estas
Angle: -ing, -ism 
France:  -age 
1996-02-29
Ĝeneralcela altnivela programlingvo, kies ĉefa aplikkampo estas inĝenierado de sekurega kaj evoluigebla programaro por enkonstruitaj kaj stiraj komputiloj.
1996-02-29
Junto inter komputilo kaj periferiaĵo; ekz-e EGA.
Noto. «Aparato aŭ organo, kiun oni enmetas inter du ne kune adaptitaj elektraj aparatoj aŭ cirkvitoj, por ke ili taŭge funkciadu» [PIV1].
Angle: device adapter, device 
controller 
Ruse: адаптер, контроллер 
1996-02-29
Ω Fini seancon, fini dialogon kun komputa sistemo. Kp saluti.
Angle: log out, sign off 
France:  sortire (du système), clore (la session) 
Germane:  abmelden 
Ruse: выйти (из сеанса) 
1996-02-29
La agoj de uzanto por fini seancon de dialogo kun komputa sistemo.
Angle: logout 
France:  sortie, fermeture de session 
Germane:  Logoff, Abmeldung 
Ruse: выход, 
конец сеанса 
1996-02-29
 Grupo kies operacion oni nomas adicio (kaj 
signas per +); la neŭtran 
elementon, nulo; kaj la neŭtrigan elementon, kontraŭo. Kp multiplika grupo.
 Grupo kies operacion oni nomas adicio (kaj 
signas per +); la neŭtran 
elementon, nulo; kaj la neŭtrigan elementon, kontraŭo. Kp multiplika grupo. 
Angle: 
additive group 
Ruse: аддитивная группа 
1996-02-29
En programlingvoj, operacisimbolo kies prioritato egalas al la prioritato de pluso (t.e. de adicio). Vd esprimo. En Paskalo,
adicieska_simbolo = "+" | "-" | "AŬ".
Angle: 
adding operator 
Ruse: операция типа сложения 
1996-02-29
Vd sumilo.
Angle: adder 
Ruse: сумматор 
1996-02-29
En komputilo ĉiuj aritmetikaj operacioj, inklude subtrahon, multiplikon, dividon kaj radikadon, reduktiĝas al adicio. La operacion adicio plenumas sumilo. Por plenumi subtrahon oni anstataŭigas la subtrahaton je ties komplementa prezento. Vd sumilo, malprunto.
Rim. La argumentoj de adicio estas adiciatoj, la rezulto, sumo. La formulon a+b oni voĉlegu «a plus bo».
Angle: addition 
Ruse: сложение 
1996-02-29
 
 
〈T(x)|y〉 = 〈x|T*(y)〉
Angle: adjoint 
Ruse: присоединённый, 
взаимный, (эрмитово) сопряжённый 
1998-08-19
Preferinda traduko por la angla management; kp regado, stiri, ·estr·o. Eblaj sinonimoj: direktado, mastrumado.
1996-02-29
Maniero per kiu komputila komando indikas sian operandon. Oni povas aranĝi ilin laŭ la adresrango:
Angle: addressing, 
addressing mode 
France:  mode d'addressage 
Germane:  Adressierungsart 
Ruse: способ 
адресации 
1998-11-02
Buso destinita por transmeti adresajn datumojn. Ĝi povas esti kolekto de konduktiloj fizike apartigitaj disde aliaj busoj, aŭ parto de pli granda sistema buso. Normale la nombro de konduktiloj en adresbuso egalas la adreslongon.
Angle: address bus 
Ruse: адресная 
шина 
1996-02-29
Funkcio, komputanta la fizikan adreson respondan al virtuala adreso laŭ respektivo inter la adresspaco de tasko kaj la fizika memoro de komputilo, kiel estas establite de la memoradministrilo.
Angle: 
address mapping 
Ruse: отображение адресов 
1996-02-29
Nombro, kodo aŭ nomo, indikanta reĝistron, ĉelon, memorareon, disponaĵon aŭ retnodon (URL). Estas pluraj manieroj de adresado, depende je kiuj oni parolas pri adreso mallonga, plena, absoluta, relativa, fakta, fizika, virtuala ktp.
Angle: address 
Ruse: адрес 
1996-02-29
Parto de komando indikanta operandon.
Angle: address field 
Ruse: поле адреса 
1996-02-29
Nombro de adresoj kiujn necesas prilabori por atingi la valoron ĉe koncerna maniero de adresado.
Angle: indirection level 
France:  mode d'addressage 
Germane:  Adressierungsart 
Ruse: ранг адреса, 
уровень косвенности 
1998-11-04
Reĝistro destinita por teni adreson aŭ uzata por kalkuli faktan adreson; ekz-e bazreĝistro, indicreĝistro.
Angle: address 
register 
Ruse: адресный регистр 
1996-02-29
Aro de memorĉeloj kiujn povas adresi tasko. Adresspaco estas koneksa intervalo aŭ grupo de segmentoj. La memoradministrilo provizas adresfunkcion, kiu ĵetas la virtualajn adresojn de tasko en la fizikan memoron de la komputilo.
Angle: address space 
France:  espace d'adresse 
Germane:  Adreßraum 
Ruse: адресное 
пространство 
1996-02-29
Pri interaga programa produkto, disponiganta labormanieron naturan por la uzulo, protekton kontraŭ eraroj, detalajn helpilojn kaj dialogan dokumentaron.
Angle: user-friendly 
France:  convivial 
Ruse: дружественный 
1996-02-29
 Servilo en komputila reto, ebliganta afiŝi mesaĝojn kaj programojn por ĉiuj abonantoj. 
Multaj fabrikantoj de komputilaĵoj uzas afiŝejojn por komuniki kun siaj 
klientoj. Kelkaj afiŝejoj disponigas forumojn 
kaj arkivojn en/pri Esperanto — vd en La Flavaj Paĝoj de Esperanto.
 Servilo en komputila reto, ebliganta afiŝi mesaĝojn kaj programojn por ĉiuj abonantoj. 
Multaj fabrikantoj de komputilaĵoj uzas afiŝejojn por komuniki kun siaj 
klientoj. Kelkaj afiŝejoj disponigas forumojn 
kaj arkivojn en/pri Esperanto — vd en La Flavaj Paĝoj de Esperanto. 
Noto. Oni renkontas ankaŭ la formojn bultenejo kaj babilejo, kiuj fonetike pli proksimas al formoj nacilingvaj (alia proponita vorto similsona estas budo). «Bultenejo» estas anglaĵo, evitinda ĉar en Esperanto «bulteno» malmulte similas tion, kion oni trovas en la afiŝejo. «Babilejo» trafe priskribas la plejparton de la afiŝejoj, ĝi ŝajnas tute akceptebla en neformala etoso, sed oni ne preteratentu tiun stilan nuancon kaj probablan konfuzon kun IRC.
Angle: bulletin board system, BBS 
France:  BAB, Babillard électronique 
Ruse: 
электронная доска объявлений 
1996-02-29
 En forumo aŭ dissendolisto, dissendi mesaĝon (afiŝon) al ĉiuj 
abonantoj de koncerna grupo.
 En forumo aŭ dissendolisto, dissendi mesaĝon (afiŝon) al ĉiuj 
abonantoj de koncerna grupo. 
Angle: post 
Ruse: 
послать в телеконференцию 
1996-02-29
 En forumo aŭ dissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj abonantoj de koncerna 
grupo. Afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al 
privataj, persone adresitaj retleteroj.
 En forumo aŭ dissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj abonantoj de koncerna 
grupo. Afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al 
privataj, persone adresitaj retleteroj. 
Angle: post, posting, article
2000-02-26
Aro de valoroj de sistemaj parametroj difinanta reĝimon kaj normale rezultanta el unu aŭ pluraj agordadoj. Kutime agordaĵo estas registrebla kaj revokebla (vd agordaro).
Angle: set-up 
Ruse: установка, настройка 
1996-02-29
Aro da agordaĵoj por programo, kutime en formo de teksta dosiero aŭtomate legata ĉe ĉiu lanĉo de la programo el iu konvencia loko (ekz-e «punktodosiero» .lynxrc ktp en la hejma dosierujo de uzulo).
Angle: profile 
Ruse: файл настроек 
2000-06-17
Elekti tiajn valorojn de parametroj de komputa sistemo, kiuj estigas deziratan reĝimon de ties funkciado; ekz-e, en interaga sistemo elekti kolorojn por prezentado de diverstipaj datumoj (la paletron), aranĝon de la ekrano (amplekson de la marĝenoj, stilon de fenestrado), defaŭltajn dosierujojn ktp.
Noto. Proksimuma sinonimo: akomodi [Z, RTA84].
Angle: set up, customize, tune 
Ruse: настроить 
1996-02-29
Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon.
Angle: wizard 
Ruse: мастер настройки 
2001-10-05
Mallongigo de artefarita intelekto (angle artificial intelligence).
1996-02-29
 Por ĵeto T super vektora spaco, skalaro a tia, ke por iu vektoro x veras 
T(x) = ax. Tia vektoro x estas ajgenvektoro responda al a. Same pri matrico M kaj la produto 
Mx = ax.
 Por ĵeto T super vektora spaco, skalaro a tia, ke por iu vektoro x veras 
T(x) = ax. Tia vektoro x estas ajgenvektoro responda al a. Same pri matrico M kaj la produto 
Mx = ax. 
Angle: eigenvalue 
France:  valeur propre 
Germane:  Eigenwert 
Itale:  autovalore 
Ruse: собственное 
значение, собственное число 
1998-08-17
 Vd sub ajgeno.
 Vd sub ajgeno. 
Angle: eigenvector 
France:  vecteur propre 
Germane:  Eigenvektor 
Itale:  autovettore 
Ruse: собственный 
вектор 
1998-08-17
Dua Esperanta ĵokervorto (post um).
M. Weichert.
Angle: bar, foobar, baz
1996-02-29
Vd senvica atingo, senvice atingebla memoro.
1998-11-29
 Sufikso por 
nomi esprimon (kajaŭ ties rezulton) laŭ ties 
ĉefa operacio: aranĝaĵo, kombinatorikaĵo, komunaĵo, kunaĵo, egalaĵo, 
komparaĵo, transponaĵo.
 Sufikso por 
nomi esprimon (kajaŭ ties rezulton) laŭ ties 
ĉefa operacio: aranĝaĵo, kombinatorikaĵo, komunaĵo, kunaĵo, egalaĵo, 
komparaĵo, transponaĵo. 
 Vd agordaĵo, anstataŭaĵo, aranĝaĵoj, ĉiesaĵo, ĉiuliteraĵo, disponaĵo, don(it)aĵo, efemeraĵo, ekipaĵo, eligaĵo, enigaĵo, faksaĵo, fenestraĵo, firmaĵo, grafikaĵo, komercaĵo, konsumaĵo, liveraĵo, lokaĵo, metodo de unua taŭgaĵo, molaĵo, novaĵgrupo, novaĵlegilo, pakaĵo, printaĵo, 
publikaĵo, ŝtopaĵo, Teksaĵo, utilaĵo; 
ankaŭ markaĵo (ĉe Petri-reto).
 Vd agordaĵo, anstataŭaĵo, aranĝaĵoj, ĉiesaĵo, ĉiuliteraĵo, disponaĵo, don(it)aĵo, efemeraĵo, ekipaĵo, eligaĵo, enigaĵo, faksaĵo, fenestraĵo, firmaĵo, grafikaĵo, komercaĵo, konsumaĵo, liveraĵo, lokaĵo, metodo de unua taŭgaĵo, molaĵo, novaĵgrupo, novaĵlegilo, pakaĵo, printaĵo, 
publikaĵo, ŝtopaĵo, Teksaĵo, utilaĵo; 
ankaŭ markaĵo (ĉe Petri-reto). 
1997-08-02
 Tiparo per kiu la matematikistoj prezentas la grasan 
fasonon sur nigra tabulo aŭ en manskribo. Oni uzas ĝin ankaŭ en presitaj 
verkoj, precipe por signi nombrajn universojn: 
la entjerojn (ℤ), la naturajn nombrojn (ℕ), la reelojn (ℝ), la 
kompleksajn nombrojn (ℂ), la Buleajn valorojn 
ktp.
 Tiparo per kiu la matematikistoj prezentas la grasan 
fasonon sur nigra tabulo aŭ en manskribo. Oni uzas ĝin ankaŭ en presitaj 
verkoj, precipe por signi nombrajn universojn: 
la entjerojn (ℤ), la naturajn nombrojn (ℕ), la reelojn (ℝ), la 
kompleksajn nombrojn (ℂ), la Buleajn valorojn 
ktp. 
Angle: blackboard bold 
Pole:  ażurowane litery 
Ruse: ажурный 
шрифт 
1996-02-29
Angle: accept, recognize 
Ruse: распознать 
1996-02-29
 Klasika ekzemplo de komputebla funkcio kiu ne estas primitive rekursia funkcio 
(ĉar la Akermana funkcio estas rekursiega, oni ofte uzas ĝin por testi la 
kapablon de tradukilo trakti rekursiajn procedurojn):
 Klasika ekzemplo de komputebla funkcio kiu ne estas primitive rekursia funkcio 
(ĉar la Akermana funkcio estas rekursiega, oni ofte uzas ĝin por testi la 
kapablon de tradukilo trakti rekursiajn procedurojn): 
   FUNKCIO a(m, n: entjera): entjera; STARTO 
      SE m = 0 TIAM a := n + 1 
      ALIE SE n = 0 TIAM a := a(m - 1, 1) 
           ALIE a := a(m - 1, a(m, n - 1)); 
   FINO Angle: Ackermann function 
Ruse: 
функция Аккермана 
1996-02-29
Angle: adjust, customize, tune 
Ruse: настроить 
1996-02-29
Klavara enigaĵo rezultanta el samtempa premo sur plurajn klavojn, ekz-e la Vindoza komando por elpoŝigo konsistas el agordo de la stirregistruma klavo kaj la klavo v.
Angle: chord 
Germane:  Tastenkombination 
2003-07-05
Maniero difini la semantikon de programlingvo provizante ĉian programfrazon je antaŭkondiĉoj kaj aksiomoj, kiuj devas veri por ke la esprimilo estu aplikebla, je postkondiĉoj, kiuj veros post la plenumo de la frazo, kaj eventuale, je invariantoj.
Angle: axiomatic 
semantics 
Ruse: аксиоматическая семантика 
1996-02-29
 Vd ĉe genera gramatiko, kalkulo.
 Vd ĉe genera gramatiko, kalkulo. 
Angle: axiom 
Ruse: 
аксиома 
1996-02-29
Angle: update 
Ruse: корректировать, обновить 
1996-02-29
Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la operandoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj operandoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom «akumuliĝas» en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj. La terminon «akumulejo» oni uzas precipe parolante pri komputilo, kiu havas unu solan aritmetikan reĝistron.
Angle: 
accumulator 
Ruse: сумматор, аккумулятор 
1996-02-29
 Junto entenanta akustikan modemon.
 Junto entenanta akustikan modemon. 
Angle: AC, acoustic 
coupler 
Ruse: акустический соединитель 
1996-02-29
 Modemo transformanta ciferecajn signalojn en sonsignalojn de la voĉa 
diapazono kaj inverse.
 Modemo transformanta ciferecajn signalojn en sonsignalojn de la voĉa 
diapazono kaj inverse. 
Angle: acoustic modem 
Ruse: 
акустический модем 
1996-02-29
 Dekstra korno.
 Dekstra korno. 
Angle: acute accent, high-pitch accent 
France:  accent aigu (frappé) 
Germane:  Akut, Hochton, Stoßton 
Ruse: акут, 
острый тон 
1996-04-16
 
  
 
