


 
 
RFC —
Tiu stranga siglo (de la angla Request For Comments, t.e. «peto komenti») ial servas por indiki normojn en la Interreto. Fakte ne ĉiu RFC-dokumento estas normo, sed ĉiu Interreta normo havas RFC-numeron.
Vd ftp://src.doc.ic.ac.uk/rfc/, http://web.nexor.co.uk/public/rfc/rfcs/, http://www.cis.ohio-state.edu/hypertext/faq/usenet/top.html.
1997-06-15
 
  Simbolo de komedio, 
mienvinjeto ☺ esprimanta 
rideton, afablon, fojfoje sarkasmon; iam disponebla estkiel aparta signo, en Askio 
imitata per :-) aŭ pli ekvilibre per (^_^)
 Simbolo de komedio, 
mienvinjeto ☺ esprimanta 
rideton, afablon, fojfoje sarkasmon; iam disponebla estkiel aparta signo, en Askio 
imitata per :-) aŭ pli ekvilibre per (^_^) 
En Unikodo disponeblas ĉe 16u263A (blanka) kaj 16u263B (nigra).
Angle: smiley face 
France:  binette, souriard 
Ruse: улыбочка 
1996-11-23
 rikord·ar·o [KKV] —
 rikord·ar·o [KKV] — Noto. Kvankam neoficiala, tiu vorto dum kelka tempo estis la plej ofte uzata termino por la nocio; ĝi estas radikŝpara kaj senambigua. Tamen ĝi ŝajnas nesufiĉe kontrasta kompare kun rikordo; ne ĉiuj dosieroj estas rikorde strukturitaj (kp datumstrio); kaj se estas tiel, la du radikoj tro ofte apudiĝas, kio sonas malagrable.
1996-02-29
Grupo da datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi diversajn tipojn (vd ekzemplon Rikordoj en Paskalo).
En Paskalo la kampoj estas indikataj per nomoj, kies deklaroj estas parto de la rikordotipa difino. Kiel en tabelo, en rikordo ĉiuj datumanoj estas ajnvice atingeblaj (per kampatingo) sed malkiel ĉe la indichavaj variabloj la indiko de la atingota kampo (la relativa adreso) estas determinebla jam dum la traduktempo (tamen la bazo de la adreso estas kalkulata rultempe). Kp superrikorda ordono, unio, klaso. En ALGOL-68, PL/I kaj C la rikordoj nomiĝas «strukturoj».
Angle: 
record 
Ruse: запись 
1996-02-29
∏ Malsimpla tipo kies elementoj estas rikordoj. En Paskalo:
   rikordotipo = "RIKORDO" kamplisto "FINO". 
   kamplisto = 
      [(komuna_parto [";" laŭokaza_parto] | laŭokaza_parto) [";"]]. 
   komuna_parto = 
      nomlisto ":" datumtipo{";" nomlisto ":" datumtipo}. 
   laŭokaza_parto = 
      "OKAZO" [okazetikedo ":"] tipnomo "EL" 
      okazo_rikorda{";" okazo_rikorda}. 
   okazetikedo = nomo. 
   okazo_rikorda = konstanto {"," konstanto} ":" "(" kamplisto ")". 
La tipnomo de la okazetikedo (kaj sekve, de la okazmarkoj) devas indiki numereblan tipon.
Vd ekzemplojn (Rikordoj en Paskalo); la lasta el ili (pri figuro) montras, kiel oni povas difini varihavan rikordotipon, t.e. rikordotipon kies elementoj povas aparteni al pluraj strukturaj varioj (okazoj). Unue estas listigataj la kampoj, komunaj al ĉiuj varioj (la kampoj x, y, areo, f), kiuj formas la komunan parton de la rikordotipo; poste sekvas la laŭokaza parto, t.e. la kampoj, kies ekzisto en individua rikordo dependas je la kuranta valoro de la okazetikedo (komunparta kampo, en la ekzemplo, f). La akcepteblaj valoroj de la okazetikedo estas listigitaj estkiel «okazmarkoj» (en la ekzemplo, la konstantoj triangulo, ortogramo, cirklo); oni facile konstatos la similon de tiu okazfrazo al la okazelekta ordono.
Angle: 
record type 
Ruse: тип записи 
1996-02-29
 
 
an = f(n, an−1, an−2, … an−k)
kiu por n>k prezentas ĉiun anon de la sekvenco { an } per la antaŭirantaj k anoj an−1, an−2, … an−k; ekz-e la Ĉebiŝovaj polinomoj de la unua speco Tn estas ligitaj per rikura formulo de la 2a ordo:
Tn(x) = 2⋅x⋅Tn−1(x) − Tn−2(x)
Rim. Vd ĉe rekursia funkcio, rekursio.
Angle: recurrent 
France:  récurrent 
Germane:  rekurrent, rückläufig 
Ruse: 
рекуррентный, возвратный 
1996-02-29
 Maniero de 
rezonado ebliganta pruvi, ke predikato veras 
por ĉiuj elementoj de nefinia numerebla 
aro. Por pruvi aserton A(n) por ĉiuj n∈ℕ, oni unue 
pruvas A(0) — la bazo de la rikuro, de la indukto, kaj 
poste la implikacion A(n)⇒A(n+1) 
— la indukta (resp. la rikura) paŝo.
 Maniero de 
rezonado ebliganta pruvi, ke predikato veras 
por ĉiuj elementoj de nefinia numerebla 
aro. Por pruvi aserton A(n) por ĉiuj n∈ℕ, oni unue 
pruvas A(0) — la bazo de la rikuro, de la indukto, kaj 
poste la implikacion A(n)⇒A(n+1) 
— la indukta (resp. la rikura) paŝo. 
Rim. Vd ĉe rekursia funkcio, rekursio.
Angle: induction 
France:  récurrence 
Ruse: индукция 
1996-02-29
Datumbazo aranĝita kiel aro da rilatoj (ortaj tabeloj) super koncernaj domajnoj.
Angle: relational data base 
Ruse: реляционная база данных 
1996-02-29
En programlingvoj, operacio testanta, ĉu por ĝiaj argumentoj validas koncerna rilato, kaj liveranta Bulean rezulton. Ekz-e en Paskalo, la operacioj
= ≠ ≤ ≥ < > EN
Kp kompara operacio, rilatsimbolo.
Angle: relational operator 
Ruse: операция отношения 
1996-02-29
 R estas n-loka 
rilato super aroj A₁, … An, se R 
estas subaro de la Kartezia produto 
A₁×…×An. Anstataŭ 
〈a₁, … an〉 ∈ R oni kutime skribas 
R(a₁, … an) — aŭ, por la dulokaj rilatoj, a₁Ra₂.
 R estas n-loka 
rilato super aroj A₁, … An, se R 
estas subaro de la Kartezia produto 
A₁×…×An. Anstataŭ 
〈a₁, … an〉 ∈ R oni kutime skribas 
R(a₁, … an) — aŭ, por la dulokaj rilatoj, a₁Ra₂. 
Noto. Kp rejŝo.
Angle: relation 
Ruse: отношение 
2000-10-02
Parto de Bulea esprimo, simbolo de rilata operacio. En Paskalo
rilatsimbolo = "=" | "≠" | "<"| "≤" | ">" | "≥" | "EN".
Angle: relational operator 
Ruse: знак 
операции 
1996-02-29
 Nevakua 
aro A kun du operacioj, adicio + kaj 
multipliko ⋅ tiaj, ke 〈A, +〉 estas komuta 
adicia grupo, 〈A,⋅〉 estas duongrupo, kaj la multipliko distribueblas 
rilate al la adicio:
 Nevakua 
aro A kun du operacioj, adicio + kaj 
multipliko ⋅ tiaj, ke 〈A, +〉 estas komuta 
adicia grupo, 〈A,⋅〉 estas duongrupo, kaj la multipliko distribueblas 
rilate al la adicio: 
a⋅(b+c) = a⋅b+a⋅c 
(b+c)⋅a = b⋅a+c⋅a
Ringo estas komuta se ĝia multipliko estas tia. Ekz-e: ĉiuj entjeroj kun la normalaj adicio kaj multipliko; la racionoj; ĉiuj kvadrataj matricoj super ℂ aŭ ℝ; ĉiuj racionkoeficientaj polinomoj. Kp korpo, superringo.
Angle: ring 
Ruse: кольцо 
1996-02-29
Pri eraro, paneo aŭ misfunkcio, kiujn oni povas ripari rutine aŭ aŭtomate (vd riparo).
Angle: recoverable 
France:  erreur réparable 
Germane:  behebbarer Fehler 
Ruse: поправимая 
ошибка, исправимая ошибка 
1996-02-29
Reveno al normala funkciado post paneo, misfunkcio aŭ eraro.
Angle: recovery 
Ruse: восстановление, исправление 
1996-02-29
Noto. Oni proponis ankaŭ resurco, risurso [Pt]. La formo risurco troveblas jam en la verkaro de INTERKOMPUTO («Teoriaj kaj praktikaj problemoj de la programado», Budapeŝto 1982, pĝ 9).
Angle: resource 
Germane:  Betriebsmittel 
Itale:  risorsa 
Ruse: ресурс; средство 
1996-09-22
«1 Homaspekta aŭtomato, kapabla obei certajn ordonojn kaj fari komplikajn taskojn» [PIV1]. Tia roboto konsistas el manipulilo (artika brako kun pinĉilo) kaj stiranta organo (kutime bazita sur mikroprocesoro). «Komplikaj taskoj» implicas, ke
Angle: robot 
Ruse: робот 
1996-02-29
Branĉo de artefarita intelekto kies studobjekto estas la robotoj.
Angle: robotics 
Ruse: робототехника 
2005-05-07
Rilata al Romo aŭ rom(i)anoj.
Noto. En nia Leksikono temas pri Romaj ciferoj kaj pri Romaj tiparoj (vd klasika fasono kaj literoj Latinaj). Pro falsa internacieco latinida-angla, PIV1 preferas la formon Romana (kvankam ties -an estas nura adjektivigilo, estiganta krome malnecesan konfuzon kun la proza ĝenro); male, laŭ la tradicioj germana kaj Orient-Eŭropa ni preferas la mallongan formon Roma, sen la balasta kaj misgvida kvazaŭsufikso. Cetere, kp «romanika stilo».
Angle: Roman 
France:  romain 
Germane:  römisch 
Ruse: римский 
1996-02-29
 Rom(an)a fason·o, romana tipo [PIV1] —
 Rom(an)a fason·o, romana tipo [PIV1] — 
 Rekta fasono (magra).
 Rekta fasono (magra). 
Noto. Malfacilas eviti la terminformon «Rom(an)a fasono» pro ĝia ofteco en la anglalingvaj iloj (printiloj, tekstotraktiloj), kvankam ĝi estas plursenca kaj havas iom diversajn signifojn en la Eŭropaj lingvoj:
Angle: Roman type 
Ruse: 
прямой светлый шрифт с засечками 
1996-02-29
Ofte oni ne povas simple stumpigi tro longan nombroprezenton, ĉar tio malekvilibrigas la erarojn. Ĝenerale, se ne estas speciala rezono por preferi rondigon ĝis la plej proksima prezentebla valoro plia — tiel nomatan superrondigon, — aŭ ĝis la malplia — la subrondigon, — oni elektas la proksimrondigon. Por la dekuma nombrosistemo la proksimrondigo efikas jene: se en la plej peza el la forĵetataj ciferpozicioj estas valoro plia ol 4, tiam la plej malpeza el la restantaj ciferpozicioj estas krementata je 1. La Paskala prafunkcio ronde rondigas reelojn ĝis la plej proksima entjero.
Angle: rounding off (rounding down, 
rounding up) 
Ruse: округление 
1996-02-29
Askiigita prezento de tekstoj, ellaborita de Majkrosoft por transporti tekstojn inter la verkilo Word kaj aliaj tekstotraktiloj.
Angle: RTF, Rich Text Format 
Ruse: 
расширенный текстовый формат 
1996-02-29
 Matrico kies ĉiuj nenulaj elementoj situas en 
«rubando» paralela al la ĉefdiagonalo. 
La rubandolarĝo estas
 Matrico kies ĉiuj nenulaj elementoj situas en 
«rubando» paralela al la ĉefdiagonalo. 
La rubandolarĝo estas 
maks aij≠0 |i − j|
Ekz-e diagonala, tridiagonala matricoj.
Angle: banded matrix 
Ruse: ленточная 
матрица 
1998-08-04
Laŭ PIV1,
Estas persista maniero misuzi la neoficialan bendon por la signifoj, por kiuj tute sufiĉas la Fundamenta «rubando»; tion ni opinias evitinda kaj preferas la terminojn trurubando (cetere, jam malaktuala), memorrubando (de abstrakta aŭtomato) ktp. Vd ankaŭ reklamrubando.inkrubando. rubando, trapenetrita de inko, kaj intermetiĝanta inter la tipoj kaj la papero en skribmaŝino.
- Longa mallarĝa teksaĵo el silko, kotono, lano ks, uzata i.a. kiel ornamo
- (…)
- Peco el ia ajn materialo, havanta la formon de rubando: … magneta rubando de magnetofono …
Angle: tape 
Ruse: лента 
1996-02-29
Dosierujo por forigataj dosieroj (programoj, dosierujoj). Oni povas repreni dosieron el la rubujo, se oni rebezonas forigitan dosieron kaj se intertempe oni ne malplenigis la rubujon. Kp forgesujo.
Angle: recycle bin, waste 
basket 
Ruse: корзина 
1999-03-18
Traduko proponata por la anglaj run, to run — fakvorto por «programplenumado». Iuj uzas «esperantigon» runi, sed tio estas malbela, kaj la Kongresa runo de Kalocsay neniel koncernas komputadon. La tradukprunto kuri, kurigi aspektas nenature. Estas bone, ke rul- kaj la angla run tre proksimas fonetike (kp rultempa sistemo — angle run-time system). Similan formon uzas la rumanoj: rulare.
Noto. La verbregado: «ruli programon SUR komputilo PER plenumsistemo, operaciumo»; se tiaj precizigoj ne estas bezonataj, oni povas diri «lanĉi, ekigi, startigi, plenumi programon». — Kp rulumi.
Angle: run 
France:  (faire) tourner 
1996-02-29
Unuopa apliko de komputilo aŭ disponaĵo por plenumi certan laboron.
Angle: run 
France:  exécution, relance, passage 
Germane:  Lauf, Durchlauf 
Ruse: прогон, 
запуск, счёт, период исполнения 
1996-02-29
Rilata al la (periodo de) programplenumo (kontraste al statika, traduktempa).
Noto. La logika kontrastaĵo por «statika» estus ne dinamika (la forto ne ĉiam estigas movon) sed «kinet(ik)a».
Angle: 
run-time, dynamic 
Ruse: динамический, периода 
исполнения 
1996-02-29
Eraro kiun la tradukilo ne povas malkovri kaj kiu manifestiĝas nur rultempe. Rultempaj eraroj estas pli malfacile troveblaj ol la traduktempaj. La plej oftaj rultempaj eraroj estas valoreksceso, maltaŭga datumo en dosiero (aŭ eĉ malesto de bezonata dosiero), variabla argumento ne valorizita ktp.
Angle: run-time error 
Ruse: динамическая ошибка, ошибка 
периода исполнения 
1996-02-29
Tiu parto de la programaro de programada sistemo, kiu entenas modulojn kaj procedurojn, vokojn al kiuj la tradukilo metas en la celprogramon por traduki certajn esprimilojn de la fontlingvo; tiuj vokoj estas plenumataj rultempe (ekz-e la dosieradministraj operacioj).
Angle: run-time system 
France:  système d'exécution 
Germane:  Laufzeitsystem 
Ruse: 
исполнительная система, система 
поддержки исполнения 
1996-02-29
Ŝovi ekranon aŭ fenestron tra datumo kies ekrana prezento estas tro longa kajaŭ tro larĝa, tiel ke maleblas vidigi ĝin tute.
Noto. Tia ŝovo pensigas pri la Mezepokaj skribruloj, kiujn oni legis rulumante (transvolvante) la pergamenon de unu bastoneto al la alia. Laŭ PIV1, rulumi = volvi (1) t.e. «plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia … kp bobeni».
Angle: scroll(ing) 
France:  défiler, dérouler 
Ruse: 
прокрутить, прокрутка 
1996-02-29
Speco de rulumilo en interaga sistemo, ekrana zono ĉe fenestrorando, prezentanta tutan dimension (vertikalan aŭ horizontalan) de la traktata datumo (teksto, bildo), kun «ruluma kursoro», prezentanta la kurantan pozicion en la datumo. Tiu ruluma kursoro estas ŝovebla per la muso, kio ebligas rulumi la traktatan objekton.
Angle: scroll bar 
France:  barre de défilement 
Germane:  Verschiebungsbalken 
Pole:  suwak 
Ruse: линейка прокрутки 
1996-02-29
Ruĝo, Verdo, Bluo estas tri bazaj koloroj, kies miksaĵoj generas ĉiujn ajn kolorojn. Kolorajn bildojn oni ofte prezentas per sekvencoj de RVB-triopoj. RVB respondas al la tri elektronĵetiloj de kolora katodfaska bildotubo (kineskopo).
Oni povas paroli pri «RVB-ekrano» (kolora ekrano, kontraste al unukolora).
Angle: RGB (Red, Green, Blue) 
France:  RVB (Rouge, Vert, Bleu) 
1997-07-22
 
  
 
