09

Урок 9

Лексика

aŭdi 'слышать', bati 'бить', bordo 'берег', diversa 'разный', 'различный', ĵeti 'бросить', koro 'сердце', kuraci 'лечить', kutimo 'привычка' (kutima 'привычный', 'обычный', kutime 'обычно'), lumi 'светить', maro 'море', miri 'удивиться', movi 'двигать', naĝi 'плыть', nigra 'чёрный', orelo 'ухо', pasi 'проходить', plena 'полный', rimarki 'заметить', sablo 'песок', sekvi 'следовать' (sekvo 'следствие', 'последствие', 'подражание'), semajno 'неделя', silento 'молчание', 'тишина', somero 'лето', suno 'солнце', ŝajni 'казаться' (ŝajnigi 'делать вид', 'притворяться', verŝajne 'вероятно'), ŝipo 'корабль', 'судно', tamen 'однако', 'всё-таки', tendo 'палатка' (tendaro 'лагерь'), trinki 'пить', vetero 'погода', vojaĝi 'путешествовать'.

Без перевода: sanatorio, turismo, turisto.

Грамматика

9-1. Неопределённые слова образуются от вопросительно-относительных путём отбрасывания начального k: iu 'кто-то', 'некто', 'некий', 'некоторый', 'какой-то'; io 'что-то', 'что-либо', 'что-нибудь'; ia 'какой-то'; ie 'где-то'; ien 'куда-то'; iel 'как-то'; ial 'почему-то'; iam 'когда-то'; iom 'сколько-то', 'несколько', 'некоторое количество', 'немного'; ies 'чей-то'.

9-2. Слова с исходом на -iu употребляются самостоятельно или в качестве определения и могут принимать окончания -j и -n. Соотносительные слова с исходом на -io употребляются самостоятельно, т. е. без существительного, могут принимать окончание -n и не могут принимать окончание -j: Kiu knabo donis al vi tiun ludilon? Tiujn fruktojn, kiujn vi alportis, mi tre ŝatas; Neniu scias tiel malmulte, kiel tiu, kiu demandas pri nenio; Kio ne estas en la pensoj, tio ne estas en la okuloj; Neniu homo volas maljuniĝi, sed ĉiu homo volas longe vivi sur la tero; Malsaĝajn pensojn havas ĉiu, sed la saĝa homo ilin ne eldiras (W. Busch/Buŝ); Ĉio devas esti komuna inter amikoj (Eŭripido); Iu venis; Al vi venis iu ulo; Ĉiutage oni ekscias ion novan.

9-3. Причастия страдательного залога образуются с помощью суффиксов -at- (настоящее время), -it- (прошедшее время), -ot- (будущее время) и окончания -a: legata 'читаемый', legita 'прочитанный', legota 'который будет прочитан'. Как и у причастий действительного залога, окончание -a можно заменить на -o или -e: Mono havata estas pli grava, ol mono havita 'Деньги, которые имеешь, важнее, чем те, которые имел'; Mi havas ion dirotan al vi 'Я должен вам кое-что сказать'; nekonatino 'незнакомка'; konatigi 'познакомить'; Ŝi amis kaj estis amata 'Она любила и была любимой'; Liaj tagoj estas kalkulitaj 'Дни его сочтены'; Se tio eĉ estas malvero, tamen bone elpensita (G. Bruno) 'Если это и неправда, то хорошо придумано'.

9-4. Наречия: preskaŭ 'почти', tro 'слишком': Inter «preskaŭ jes»; kaj «jes» troviĝas tuta mondo (A. de Musset/Mjuse) 'Между «почти да» и «да» находится целый мир'; Tio estas tro! 'Это уж слишком!'; Kiu komencas tro frue, finas malfrue.

9-5. Предлоги: trans 'за', 'через', 'по ту сторону'; super 'над'; kontraŭ 'против', 'о': trans la maro 'за морем'; transformi 'преобразовать', 'превратить', 'трансформировать'; Vi superis vin mem 'Вы превзошли самого себя'; superi la koston 'превысить стоимость'; supersekreta; supermoda; supera kurso de Esperanto 'высшие курсы эсперанто'; Metu super vin cent instruistojn, sed ili estos senfortaj, se vi ne povas mem devigi vin (V. A. Suĥomlinskij); Tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni; kontraŭrevolucio; kontraŭatako.

Для выражения различных (локативных, временных, субъектно-объектных) отношений употребляются составные предлоги: ekde, pere de, dank' al, de sur и др.: ekde septembro '(начиная) с сентября'; ekscii pere de amiko 'узнать через (с помощью) друга'; La tempo estas la plej malkara kaj samtempe la plej kara el tio, kion ni havas, ĉar dank' al ĝi ni ricevas ĉion (J. Rainis/Rajnis) 'Время – это самое дешёвое и одновременно самое дорогое из того, что у нас есть, ибо благодаря ему мы получаем всё'; De sur alta loko oni vidas malproksimen 'С высокого места видно далеко'; Foriru de antaŭ miaj okuloj! 'Уйди с моих глаз!'

Словообразование

9-6. Суффикс -ad- образует слова, обозначающие действие; при корнях, которые сами обозначают действие, указывает на его повторность, продолжительность или многократность: afiŝado 'афиширование'; planado 'планирование'; centro de informado kaj dokumentado 'центр информации и документации'; veturi 'ехать' – veturo 'поездка'; veturadi 'ездить' – veturado 'езда'; resti 'оставаться' – restado 'пребывание'; Legado – jen la plej bona lernado (A. S. Puŝkin); ade 'постоянно', 'неуклонно', 'все (время)'; adi 'продолжать'.

9-7. Суффикс -aĵ- образует слова, обозначающие конкретный предмет с определённым признаком или свойством, вещь из определённого материала: aĉetaĵo 'покупка', 'купленная вещь'; ĥemiaĵo 'химикат'; trinkaĵo 'напиток'; aĵo 'вещь', 'предмет'; Por mi ne estas novaĵo, ke al vi pli plaĉas la nova aĵo 'Для меня не новость, что тебе больше нравится эта новая вещь'; Esperantaĵo 'то, что относится к эсперанто (литература, символика и т. п.)'; litaĵoj 'постельные принадлежности'.

9-8. Приставка eks- означает «бывший»: eksĉampiono 'экс-чемпион'; eksmoda 'вышедший из моды'; eksigi 'уволить в отставку', 'исключить'; eksiĝi 'уволиться', 'уйти в отставку', 'сложить полномочия'; Eksamiko iĝas malamiko 'Бывший друг становится врагом'.

Словоупотребление

9-9. При помощи вопросительного слова kiu спрашивают о чём-то, выбранном из определённого количества; при помощи слова kia спрашивают о свойстве: Kiun gazeton vi legas? – Mi legas la gazeton «Juna amiko»; Kian gazeton vi legas? – Interesan; Kiu tago estis hieraŭ? – Merkredo; Kia tago? – Varma.

9-10. Названия месяцев: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro. Перед названиями месяцев артикль не употребляется.

9-11. При обозначении дат употребляются артикль и винительный падеж: Mi venos la sepan (tagon) de marto 'Я приду седьмого марта'; Tio okazis la 13-an de majo. Пример употребления даты в начале письма: la 29-an de decembro 1987.

9-12. 'Если ... то' se ... (do): Se vi faradis, sed ne finis, (do) vi faris nenion 'Если ты делал, но не кончил, то ты не сделал ничего'.

9-13. В разговорной речи вместо ĝis (la) revido! иногда употребляются сокращённые формы: ĝis la!, ĝis re!, ĝis!, mi ĝisas vin.

Libertempo

— Kie vi libertempis la pasintan someron?

— Ĉe la Nigra maro, apud Odeso. Mi estis tie fine de julio kaj komence de aŭgusto.

— Ĉu en iu ripozdomo?

— Tute ne. En turista tendaro. Nenie oni povas trovi tiajn belaĵojn – oni ĵetas rigardon ĉien, kaj ĉie estas vidata la senfina lazura maro kaj ŝipetoj, moviĝantaj trans la horizonton.

— Ĉu la vetero estis bona?

— Bonega! De eklumo ĝis mallumo mi naĝadis. La akvo ŝajnis komence malvarmeta, sed iom post iom oni alkutimiĝas kaj eĉ ne volas elakviĝi. La sablo estas varmega, super la kapo lumas la suno. Mi kuŝas sursable kun fermitaj okuloj. Tra la silento estas aŭdata en la oreloj nur la maro, kiu batas kontraŭ la bordon.

— Kiom da tempo vi pasigis tie?

— Tri plenajn semajnojn. La tagoj sekvadis unu post la alia, mi forgesadis ilin kalkuli kaj foje mi kun miro rimarkis, ke mia tempo preskaŭ finiĝis. Kion fari! Restis nur aĉeti diversajn nigramarajn memoraĵojn. Ekde la dek-naŭa de aŭgusto mi jam estis en la laborejo. Verŝajne, ankaŭ vi bone ripozis, ĉu ne?

— Ne tro bone.

— Kial do? Kio okazis al vi?

— La kuracisto tiam trovis, ke mia koro estas iom malsana. Necesis aĉeti vojaĝkarton en sanatorion. Tie mi estis bone kuracata, trinkis kuracilojn. Dank' al tio mi, tamen, rapide resaniĝis.

— Sekve, ankaŭ via somera vojaĝo estis sukcesa?

— Entute jes. Kiel vi vidas, ĉio pasis sukcese. Nun mi denove turismas. La venontan sabaton ni eksterurbiĝos por rigardi ĉevalkuradon. Ĉu ankaŭ vi volus veturi kun ni?

— Jen bona ideo! Dankon, ke vi diris al mi pri tio! Povas esti, sed dume mi ne scias, ĉu mi veturos. Se vendrede ni intervidiĝos, do ni priparolos tion. Aŭ mi sciigos pere de Andreo.

— Decidite! Nu, fartu bone! Saluton al miaj eksaj kunlaborantoj!

— Ĝis!

Задания

9.1. Что означают следующие слова?

Ekpensi; verdeta; gefiloj; arbaristoj; silentulo; kontraŭulo; ĉirkaŭmonda; kontrolado; memkontrolo; nepripensita; senmove; supera; malluma; eksedziĝo; informejo; pedagogino; trograndigi; interbatiĝi; duonplena; reskribi; alilingva; antaŭiri; apudborda; ĉiufoje; iufoje; multfoje; kelkfoje; alkutimigi; dekutimiĝi; kunvojaĝanto; samstratanoj; brosado; okazintaĵo; neloĝata; tenilo; malgravaĵo; almanĝaĵo; eksteraĵo; enkapigi; peranto; plia; postrestaĵo; sunsubiro; surscenigi; ĉemaro; tromanĝi; transloki; transkapiĝi; plenmano; ĉirkaŭaĵo; helpa; helpanta; denove; malplena; neplena; mirinfano; adresanto – adresato; ekzamenanto – ekzamenato; rekomendanto – rekomendato – rekomendito.

9.2. Переведите сочетания:

dank' al lia heroaĵo; ekde la infanaĝo; informiĝi pere de specialisto; pripensi ĉiujn «por» kaj «kontraŭ»; la teatro estas kontraŭ ni; bati kontraŭ la tablon; tio estas super miaj fortoj; kuri trans la straton; veturi sur ŝipo; grupo da turistoj; respondi post semajno; ĉirkaŭ la tendaro; antaŭ la vojaĝo; sub arbo; apud la bordo; de mateno ĝis vespero; en la sekva tago; hundo kun longaj oreloj; bordo riĉa je sablo; li faris tion el amo al ŝi; aŭdi tra la dormo; per helpo de vortaro; reveni sen aĉeti panon; esti ekster si; kompreni ĉe la tria fojo; ĉe tia vetero; dum mia foresto; okaze de la jubileo; peto de la filo al la patro pri helpo; paroli inter la dentojn.

9.3. Переведите фразы:

Se iu el vi ankoraŭ ne povas paroli Esperante, do li baldaŭ povos. Silentu aŭ diru ion, kio estas pli bona, ol silentado. (N. V. Ŝelgunov). Nenia malbono sen ia bono. Vi jam estas ie malproksimege, je miloj da kilometroj de mia urbo. Kaj mi scias, ke mi al vi plaĉas, kiel iam vi plaĉis al mi. Ni atendu iomete por fari pli rapide! (F. Bacon/Bekon). Ial mi rememoris vin. Se vi povas, helpu min iel. Oni ĉiam forte troigas sian saĝon kaj ies riĉon. Neniam oni povas havi tro multe da amikoj. Mi estis oficvojaĝe en Moskvo ekde la 28-a de junio ĝis la 18-a de julio kaj venos tien denove la 1-an de aprilo. Neniu estas forgesita kaj nenio estas forgesita (O. F. Berggolc). Dirite – farite. La komencita laboro gravas pli, ol komencota laborego. La apetito venas dum manĝado (F. Rabelais/Rable). Sonorado al li venas, sed de kie – li ne komprenas. Foresto de novaĵoj estas bona novaĵo. Kiam la homo estas plena de vivo, li ne demandas, kial li vivas; li vivas por vivi, ĉar la vivo estas diable bona aĵo! (R. Rolland/Rolan). Trovi la kialon de la malbono estas preskaŭ la samo, kiel trovi kuracilon kontraŭ ĝi (V. G. Belinskij). La tempo estas la plej bona kuracisto (Menandro). Estu lumo! Ni transiru al la afero! Li faris sian lastan translokiĝon. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu! La muroj havas orelojn. Tra unu orelo eniras, tra la alia eliras. La virino amas per la oreloj, la viro – per la okuloj. La instruisto laboras super la plej grava problemo – li formas la homon (M. I. Kalinin). Dufoje oni ne vivas, tamen estas multe da tiaj homoj, kiuj eĉ unu fojon ne scipovas vivi (P. Rückert/Rjukert). La sano ne estas ĉio, sed sen sano ĉio estas nenio. El hodiaŭo morgaŭ fariĝos historio. Estas homoj, kiuj parolas unu momenton antaŭ ol ekpensi (J. La Bruyère/Labrjujer). La homo neniam estas tiel feliĉa aŭ malfeliĉa, kiel tio ŝajnas al li mem (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko). Se vi ne scias, kion fari, faru nenion. Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas. Se vi trinkas vinon, pensu pri sekvoj (Firdousi).

9.4. Переведите на эсперанто:

Международный детский лагерь Артек находится на берегу Чёрного моря. Сюда приезжают дети из различных стран мира. Артек – это страна детского счастья. Нельзя забыть его вечнозелёные деревья, горячее солнце, синее-синее море, белые корабли у далекого горизонта. Дети бегают, играют в мяч, поют, плавают, лежат под солнцем, занимаются спортом. Вечером обычно смотрят кинофильмы или концерты. Врачи проверяют здоровье ребят. Для тех, кто отдыхает в лагере не летом, имеется школа. Кажется, что время в Артеке проходит очень быстро. Ребята уезжают полные радости. Они подружились и непременно будут писать друг другу.

9.5. Расскажите, как вы провели отпуск или каникулы или составьте диалог по одной из ситуаций: а) вы обмениваетесь со своими товарищами впечатлениями о проведённом отпуске (все ли хотят повторить маршрут? Куда бы вы хотели поехать в следующий отпуск?); б) о самом интересном из вашей поездки вы рассказываете своим друзьям (а раньше с вами происходили какие-нибудь истории во время отпуска?); в) вы впервые отдыхали у моря и обмениваетесь впечатлениями с товарищем, который отдыхает у моря каждый год.

Вы уже заметили, что уровень вашего пассивного владения языком (понимание слов, фраз, текстов) весьма высок. Но уровень активного владения языком (перевод с русского на эсперанто, рассказ, беседа) ещё оставляет желать лучшего. И неудивительно: во-первых, это вообще труднее, во-вторых, требует большой практики. Поэтому, используя весь материал, изученный в девяти уроках, повторите все упражнения типа упражнений 9.4 и 9.5. Старайтесь побольше беседовать на изученные темы.

Приложения

Языковая игра «Винительный падеж»

Ведущий берёт текст (можно даже изученный) и вычёркивает в нём все окончания -n. Играющим следует восстановить окончание винительного падежа там, где это необходимо.

Общее соглашение
(Заключено в 1973 г. на Всемирном конгрессе миролюбивых сил, Москва)

Всемирный Совет Мира (ВСМ) и Международный комитет Движения эсперантистов за мир во всем мире (МК МЭМ),

исходя из необходимости объединения всех общественных сил, борющихся за мир,

принимая во внимание, что МЭМ объединяет тысячи эсперантистов в разных странах, участвует в главнейших кампаниях, организуемых ВСМ, публикует периодические журналы «Paco» и «Pacaktivulo»,

признавая, что объединение двух движений послужит усилению борьбы за мир путём облегчения контактов между сторонниками мира в различных странах, равно как и обмену опытом между ними,

заявляют о своём решении ввести в обычай взаимное сотрудничество, включая осведомление о своей деятельности и достижениях, обмен соответствующей информацией, практику взаимных приглашений на международные конгрессы, конференции и т. д.

ВСМ и МК МЭМ рекомендуют всем национальным, областным и местным комитетам мира и всем национальным секциям, группам и представителям МЭМ взаимные постоянные контакты, имея в виду возможно более широкое использование международного вспомогательного языка эсперанто с целью усиления международных связей и вовлечение эсперантистов в активную работу организаций, занимающихся защитой мира.

Мы просим все организации сторонников мира и все организации МЭМ сообщать нам периодически о своей деятельности.

От ВСМ
Ромеш Чандра
Генеральный секретарь

От МЭМ
Никола Алексиев
Председатель

[М. И. Исаев. Язык эсперанто. М., 1981, с. 63.]

09