13

Урок 13

Лексика

ajlo 'чеснок', bastono 'палка', biero 'пиво', bombono 'конфета', bovo 'бык', brili 'блестеть', 'сверкать', buŝo 'рот', butero 'сливочное масло', cepo 'лук', citrono 'лимон', dolĉa 'сладкий', fiŝo 'рыба', forko 'вилка', friti 'жарить', fromaĝo 'сыр', glaso 'стакан', haki 'рубить', kapti 'ловить', 'поймать', karoto 'морковь', kaserolo 'кастрюля', koko 'петух', kremo 'сливки', 'сметана', 'крем', kukumo 'огурец', kulero 'ложка', lakto 'молоко', lardo 'сало', larĝa 'широкий', laŭro 'лавр', legomo 'овощ', ligi 'связать', 'завязать', ligno 'дерево (материал)', maniero 'способ', 'образ', 'прием', miksi 'смешивать', oceano 'океан', ovo 'яйцо', peco 'кусок', 'штука', 'деталь', pekli 'солить', 'засаливать', 'мочить', 'заготавливать впрок', pipro 'перец', pizo 'горох', pomo 'яблоко' (terpomo 'картофель'), porko 'свинья', preta 'готовый', salo 'соль', sata 'сытый', saŭco 'соус', suko 'сок', sukero 'сахар', ŝafo 'баран', teo 'чай', telero 'тарелка', tomato 'помидор', 'томат', tranĉi 'резать', turni 'повернуть', 'обратить', vendi 'продать', viando 'мясо', vinagro 'уксус'.

Без перевода: bulko, gramo, kolbaso, polietileno, supo, ŝaŝliko.

Грамматика

13-1. Некоторые слова в русском языке употребляются в единственном числе, а в эсперанто во множественном: 'картофель' terpomoj, 'горох' pizoj (pizo 'горошина') и наоборот: 'деньги' mono, 'ворота' pordego, 'часы' horloĝo.

13-2. После причастий страдательного залога существительные, обозначающие деятеля, употребляются с предлогом de, а существительные, обозначающие орудие или средство действия, употребляются с предлогом per: portreto pentrita de Rafael, la kampo kovrita de neĝo, pano tranĉita per tranĉilo.

13-3. Частица -ся в русском языке многозначна и передаётся на эсперанто различными способами:

Иногда русское слово с частицей -ся переводится совсем другим корнем: 'получать' ricevi – 'получаться' rezultiĝi; 'переписывать' reskribi – 'переписываться' korespondi.

Словообразование

13-4. Суффикс -er- обозначает частицу, элемент: te-ero 'чаинка'. Ankaŭ panero estas pano 'Крошки тоже хлеб'; Unu monero ne estas mono 'Одна монета не деньги'.

13-5. Суффикс -id- обозначает потомка, ребенка: bovido 'теленок', ŝafido 'ягненок', fiŝido 'малек', arbido 'саженец'; Ne el ĉiu ovo eliras kokido.

13-6. Суффикс -end- обозначает долженствование: aĉetenda objekto 'предмет, который должен быть куплен', 'предмет, подлежащий покупке'; memorenda dato 'знаменательная дата'; Ne ĉio farenda estas farinda 'Не всё, что должно быть сделано, стоит быть сделанным'; Jen via vojo irenda 'Вот путь, по которому вы должны идти'; Ĉiu letero estas respondenda 'На каждое письмо должен быть дан ответ'.

13-7. Приставка dis- обозначает разделение: disbati 'разбить'; disiri 'разойтись'; dishaki 'разрубить'; dise 'врозь'; dise-mise 'как попало', 'тяп-ляп'; disa 'разъединённый', 'разобщённый'; diskapte 'нарасхват'; disvojiĝo 'распутье'; disaŭdigo 'радиопередача'; dissalti 'прыгать в разные стороны', перен. 'распасться', 'развеяться в прах'.

Ŝaŝliko

— Ĉar morgaŭ matene ni eksterurbiĝos por du tagoj, oni devas decidi, kiu kion kunprenos.

— La tendo, hakilo kaj manĝilaro: tranĉilo, forkoj, kuleroj ktp – estas prenotaj de mi.

— Mi pensas, ke indas preni fiŝkaptilon kaj ankaŭ terpomojn, karotojn kaj aliajn legomojn – ni povus kuiri supon aŭ friti ion.

— Nepre. En la magazeno «Oceano» oni vendas nun bongustajn salitajn fiŝojn. Ĉu ni aĉetu iom?

— Neniuokaze ĝi estas prenenda, ĉar poste ni vole-nevole multe trinkos. Mi povas kunpreni bulkojn, kolbason, ovojn kaj iujn laktaĵojn, ekzemple, buteron, kremon aŭ fromaĝon.

— Ne forgesu pri teo kaj dolĉaĵoj: sukero aŭ bombonoj. Ĉu, eble, ankaŭ bieron? Mi tre ŝatas ĝin.

— Mi ne estas kontraŭ glaso da biero. Tamen kiel vi deziras, sed mi estas malsata sen viando. Ni aĉetu bovaĵon aŭ kokinon! Kiel tio plaĉas al vi?

— Brila ideo! Jen kion mi diros al vi: ni faru ŝaŝlikon! Pri tio mi estas specialisto.

— Bonege dirite! Kiu povis tion atendi! Priskribu, kiamaniere vi preparas ĉi bongustaĵon, se ne estas sekreto.

— Ek do!

— La ŝaŝliko por kvar personoj estas preparata jene. Vespere necesas preni sescent gramojn da ŝafidaĵo aŭ bona porkaĵo, distranĉi ĝin laŭlarĝe en pecetojn po 25-30 gramoj. Meti ilin en teleron aŭ kaserolon. Aldoni du cepojn kaj ses erojn de ajlo.

— Ĉu tutajn?

— Ne, dispecigitajn. Almeti ses laŭrajn foliojn, kulereton da salo, neplenan kulereton da nigra pipro, ĉion bone intermiksi.

— Tio devas esti bongustega!

— Vi ne eraras. Poste ni transmetas ĉion en polietilenan saketon. Ne forgesu aldoni sukon el duono de citrono kaj du kuleretojn da vinagro. Post bona intermiksado la saketo estas forte ligata, enigata en kaserolon, kovrata per kovrilo kaj metata por nokto en malvarman lokon.

— Kaj plu? Kiamaniere estas farata la ŝaŝliko mem?

— Oni devas trameti la viandopecetojn sur bastonetojn: viando – lardo – viando – viando – lardo – viando. Kaj oni tenas ilin super varmegaj, sed ne plu brulantaj lignaĵoj, ĉiufoje turnante la bastonetojn. Post kiam la viando estas preta, ni metas forte vinagritajn kaj pipritajn ŝaŝlikojn sur telerojn, ne eligante la bastonetojn.

— Tia manĝaĵo brulos en la buŝo!

— Jes, tio estas ĝusta. Por kvar ŝaŝlikoj estas dismetataj sur la telerojn kvar freŝaj tomatoj, du cepoj, tranĉitaj en grandajn rondajn pecojn, kvar verdaj cepoj, ses dispecetigitaj ajleroj, kvar peklitaj kukumetoj, tomata saŭco kaj pizoj. Atenton! La ŝaŝliko estas farata ne de virinoj, sed de viroj!

Задания

13.1. Что означают следующие слова?

Adresato; disflori; ekĝoji; silentema; vendistino; kritikinda; kritikenda; kritikota; fiŝeto; katideto; fajreto; fajrero; fajrereto; neĝero; supujo; ŝaŝlikejo; transoceana; maldolĉega; antaŭlasta; ambaŭmane; ĉiamaniere; alimaniere; ĉirkaŭhaki; deturni; eltrinkinte; ĝissate; kontraŭa; multsignifa; plisimpligi; subakva; rapidado; kokinaĵo; sampatrujano; anstataŭanto; geamantoj; aperonta; almovi; almiksi; interkonatiĝi; aĉulo; ebligi; forigenda; ilujo; piedingo; rebrilo; enpaŝi; laŭlonge; senesperiga; misformi; tekulereto; supkulero; peklita pomo; peklaĵo; peklakvo.

13.2. Переведите сочетания:

inter la vivo kaj morto; labori super si; halti ĉe ĉiu vorto; dum spektaklo; el sub la tablo; apud lignofajro; malgraŭ la pluvo; peco da pano; eliri el post la domo; ekde la venonta jaro; danki pro helpo; por nenio en la mondo; dank' al via decidemo; krom sia laboro li scias nenion; dormu anstataŭ promeni; fermu la pordon antaŭ ol foriri; trans fenestro; agi sen pensi pri rezultoj; sata je promesoj; pagi por libro; preta por forveturo; al li okazis malfeliĉo; ĉirkaŭ la noktomezo; maldormi tra la tuta nokto; ekster ligo kun la estanteco; sidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo; ŝaŝliko laŭ kartvela maniero; preni kuracilon po kulereto.

13.3. Переведите фразы:

Hakado de ligno donas lignerojn. Mi repagos al vi per la sama monero. Montru moneron, ĉio fariĝos. Foriris bovido, revenis bovo. Hejma bovidino estas pli bona, ol transmara bovino. Ĝi estas nek viando, nek fiŝo. Gasto tro petata foriras malsata. Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. Ĉiu patrino amas sian idon. Aĵo promesita estas aĵo plenumenda. La maro kunigas la regionojn, kiujn ĝi disigas (A. Pope/Poŭp). Por ke la laboro en Esperanto-klubo sukcesu, ĝi devas esti farata de ĉiuj ĝiaj anoj. La kapo kiel kaserolo, sed da saĝo – eĉ ne unu kulero. Post ananaso, peklita pomo ne estas bongusta. Post salita manĝaĵo ĉio ŝajnas sengusta. Oni ekkonas la bovon laŭ la vido, sed la malsaĝulon laŭ lia rido. La buterpano falas kutime kun la butero malsupre. Pli bone apude najbaro, ol frato post arbaro. Vi ne povas reteni ĉi tagon, sed vi povas ne perdi ĝin. Faru hodiaŭ, kion vi povas – morgaŭ vi, eble, okazon ne trovos. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. Estas malfacile kapti nigran katon en malluma ĉambro, precipe, kiam ĝi tie ne estas (Konfucio). Ju pli rapide vi faros tion, des pli bone estos por vi. Sukero kaj salo estas malamikoj de la homo. Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem (T. N. Granovskij). Kiu ne gustumis la maldolĉan, ne scias, kio estas la dolĉa. Pli bona estas maldolĉa vero, ol dolĉa malvero. Malsato estas la plej bona kuracisto (Cicerono). La hundo de tri mastroj ĉiam malsatas. Renkontiĝo estas komenco de disiĝo. La pomo ne falas malproksime de la pomujo. Pli bone ne ĝisiri, ol veni tro malproksimen. La hodiaŭa ovo estas pli bona, ol morgaŭa kokino. Kien iras unu ŝafo, tien iras la tuta ŝafaro. Ju pli oni havas, des pli oni volas havi. Tiom valoras la aĵo, por kiom ĝi povas esti vendota. Kio ne restas en la memoro, ne estas memorinda. La plej bona maniero longigi la vivon estas ne mallongigi ĝin (Seneko). Kaptu la momenton! Vivo sen amo estas la samo, kiel jaro sen printempo.

13.4. Переведите на эсперанто:

Когда я была в Венгрии, мои новые друзья приготовили замечательный обед. Самым вкусным был гуляш, родина которого – город Сегед. Меня часто спрашивают, как его готовят, и я решила рассказать вам об этом. Четыре нарезанные луковицы жарятся до золотистого цвета. Затем к ним добавляется красный перец и немного воды. Берут трёх цыплят по 800 граммов, режут каждого на восемь частей, кладут в кастрюлю с луком, закрывают крышкой и варят на очень слабом огне. Когда мясо наполовину готово, прибавляют нарезанный картофель, три нарезанные кружочками моркови и неполный стакан томатного соуса. Затем продолжают варить на очень слабом огне, добавляя понемногу воды, если это необходимо. Сделайте гуляш по-сегедски, и вы не пожалеете.

13.5. Составьте рассказ или диалог на одну из тем: а) вы с другом или с родственниками делаете покупки в гастрономе к празднику; б) вы готовите своё любимое блюдо; в) вы собираетесь в загородную поездку, обсуждаете, какие продукты следует взять с собой и что из них приготовить.

Очевидно, вы с удовлетворением отметили, что уже неплохо говорите на эсперанто. Развивайте на практике разговорные навыки, слушайте, как говорят другие на международном языке, и не бойтесь говорить сами. Говорите без напряжения, самым естественным образом, как на родном языке. Ведите дневник на эсперанто, думайте на нём. При этом старайтесь пользоваться преимущественно изученными словами. Но если очень необходимыми окажутся некоторые ещё не изученные слова, то не избегайте их, а посмотрите их перевод в словаре или спросите у знакомых. Мысленно переводите на эсперанто всё, что вам попадается на глаза: вывески, афиши, плакаты, заголовки статей в газетах. Когда вы слушаете лекции, телевизионные или радиопередачи, пытайтесь на ходу мысленно переводить слышимое, хотя бы частично. Несмотря на первоначальные трудности, такая регулярная практика постепенно сделает из вас синхронного переводчика, владеющего всеми нюансами русского языка и эсперанто. Просите знатоков языка исправлять ваши ошибки. Не бойтесь критических замечаний, но принимайте их лишь после того, как вы проанализируете их и убедитесь в их правоте. Итак, пользуйтесь эсперанто при любой возможности: язык живет и развивается только тогда, когда им пользуются.

Приложения

Языковая игра «Рассказ по цепочке»

Играющие садятся в круг и вместе придумывают рассказ. Первый играющий говорит первую фразу, второй – вторую и т. д. до тех пор, пока рассказ не кончится.

Леонид Юзефович
Клуб «Эсперо»
(отрывок из приключенческой повести)

– Зинаида... Казароза! – с оттяжкой после каждого слова громогласно объявил Линев. – Романсы... на эсперанто!

– Подержите пока. – Она отдала Семченко свою сумочку, поднялась на сцену и остановилась в луче, на окраине розовой дорожки.

Все бешено зааплодировали... Дождавшись тишины, Казароза наклонила голову – волосы посеклись в луче. Линев тронул клавиши, и она запела:

Эн вало Дагестана дум вармхоро Сенмова кушис ми кун бруста вундо...

Выучила, выучила, с гордостью подумал Семченко, слушая, как старательно выпевает она чужие милые слова, которые в её устах особенно походили на испанские. Каждое в отдельности она не понимала, но всё вместе знала, конечно, чувствовала, где о чём.

В полдневный жар в долине Дагестана С свинцом в груди лежал недвижим я...

Тепло и чисто звучал её голос, и Семченко видел перед собой лесную ложбину под Глазовом, где год назад и он лежал со свинцом в груди, недвижим. Кто знает, не снилась ли ей тогда эта ложбина, заросшая медуницей и иван-чаем, омытый ночным дождем суглинок, струя крови, что чернит гимнастерку?

Вдруг из глубины зала – голос:

– Кому продались, контр-ры?

И выстрел.

Визг, топот, грохот падающих стульев. Ещё выстрел. Ещё. Судорогой свело щеку, словно пуля пролетела совсем рядом. Кто-то зацепил ногой провод, розовый луч исчез, но уже рванули ближнюю штору, зажглось электричество. Мимо метнулся Ванечка – тонкий, быстрый, лицо серьёзное, потом всё заслонилось людьми. Семченко отбросил одного, другого, пробился к сцене и замер.

Она лежала на спине, одна рука закинута за голову, кровь проступала на её блузке...

– Убили её! – кричал со сцены Осипов. – Убили! Уби-или!

[Л. Юзефович. Клуб «Эсперо». М., 1987, с. 233-235.]

13