Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
18-nov-2023
vlutermano

Beatrix von Storch: Parolado en la germana parlomento (Bundestag):


En Trikolora Germanujo[1] mankas mono por pensiuloj, lernejoj, fervoj-reloj. Sed la registaro volas nun ĉie starigi konsilejojn por seks-identeco – por ĉiuj, kiuj ne scias ĉu ili volas esti viraj aŭ inaj. [...]

Jes, ĉiu frenezaĵo iam atingas sian apogeon. La trikolora registaro hodiaŭ decidas, ke oni povas ŝanĝi sian sekson per parola ago. Unufoje jare. Unufoje jare novan kostumon – unufoje jare alian sekson. Ĉiufoje eblas ŝanĝi atestilojn kaj stirpermesojn – kaj pli precize: retroefike. Ŝtate ordonita dokument-falsado.

Tiu ĉi leĝo estas vojo en frenezulejon. Vi diras: Ne la biologio determinas, kio estas virino. Kaj mi demandas vin: Kio do? Ĉu lakitaj ungoj, ĉu longaj haroj, ĉu jupeto?

Al tiu ĉion decida demando la trikolora registaro ne havas respondon: Kio {estas} virino?
La kaŭzo: La verduloj ne eltenas, ke deziro ne estas realo. Ĉiu vira kolego povas deziri aŭ senti esti virino. Pri tio ni ne juĝas.

Kaj: Tio tutcerte malfaciligas vivon. Sed: Ĝi ne faras viron virino. Oni tute ne povas ŝanĝi sian sekson, same kiel ne sian aĝon nek sian korpograndon. Ĉar vi[2] ne akceptas la realon, vi volas ĝin nun malpermesi. Tiu, kiu estontece nomas Markus Ganserer sinjoro Ganserer, pro tio devos pagi 10.000 eŭrojn da puno. Pro la vero. Laŭ la leĝo.

Se la justic-ministro de la [liberala partio] FDP promulgas tian leĝon, tiam tio ne pruvas, ke Markus Ganserer estas virino, sed ke la FDP en la parlamento estas superflua. La leĝo pri memdeterminado fariĝas la ĉerko-najlo por la FDP.

Vi volas devigi nin agnoski, ke:
“Viroj” povas naski infanojn kaj “virinoj” povas doni semojn. Tion klare reguligas la paragrafo 8.
Tio estas simbiozo de seksidenta babilaĵo kaj Nord-Koreujo.
Tiu ĉi leĝo estas ne nur absurda, ĝi estas danĝero. Ĉiam pli da homoj en vivo-krizoj sekvas la sekstransigan premgrupon kaj la ŝtate apogatan furoron (la ĉielarkan enirejon de la registaro).
Sekvo: La nombro de seks-transformoj de 2005 dekkvin-obliĝis, ĉe la 20- ĝis 25-jaruloj ili 50-obliĝis.

Tiu ĉi leĝo estas kroma paŝo por normaligi transseksecon: junuloj kaj infanoj ne paciĝu kun sia biologio, sed demetu sian sekson kvazaŭ malkomfortan mantelon.
[...]
Tio estas ne liberala, sed totalisma. Tion skribis ankaŭ la FAZ [Frankfurter Allgemeine Zeitung].
Laŭ via leĝo:
    • junuloj rajtas, kontraŭ la volo de la gepatroj, ŝanĝi siajn sekson kaj nomon en la oficialaj dokumentoj – sed ili ne rajtas aĉeti alkoholon …
    • … kaj, kroma problemo: Gepatroj povas deklari siajn dujarajn filojn filinoj. Tio estas psiĥa infan-misuzo, kaj la registaro helpas tion.
Post ŝanĝo de la dokumento pri sekso, por multaj junuloj ofte venas puber-blokiloj kaj poste la organ-tranĉilo.
La AfD postulas, por protekti infanojn, junulojn kaj psiĥe malstabilajn homojn:
    • Nenian ŝanĝon de la seks-registraĵo per parola ago
    • Neniajn puber-blokilojn kaj
    • Operaciojn por seksoŝanĝo por plenkreskuloj nur kun konsento de komisiono el kuracistoj kaj psiĥologoj.

Biologio estas realo, estas vero. Vi povas tion nei. Sed vi ne povas tion ŝanĝi. Eĉ ne per tiu ĉi leĝo pri memdeterminado. Vi fiaskos per tio, ĉar vi neas la realon; kaj estas verofobia.

17.11.2023-08:44 horo
Mon- “puno” kontraŭ Beatrix von Storch pro ordo-rompo – ĉar ŝi nomis Markus Ganserer viro.
La AfD-delegitino Beatrix von Storch, en la merkreda sesio de la germana parlamento Bundestag, ricevis du admonojn al ordo kaj monpunon, ĉar ŝi alparolis la membron de la Verda Partio, Markus “Tessa” Ganser, laŭ lia civitana nomo. La situacio estiĝis dum la debato pri la tiel nomata leĝo pri memdeterminado.

La konduto de Beatrix von Storch en la parlamento estis konsiderata kiel ago “kontraŭ la digno de tiu ĉi domo”. Post kiam ŝi nomis la verdpartian delegiton Tessa Ganserer laŭ lia civitana nomo, von Storch ricevis du alvokojn al ordo kaj fine ordo-monpunon.

Von Storch kontraŭmetis proteston, ĉar la leĝo ankoraŭ ne ekvalidis. La protesto estis rifuzita. Ŝia komento ĉe X/Twitter:
“Estas biologia fakto, ke ekzistas nur du seksoj kaj ke oni ne povas ĝin elekti.” Necesas kuraĝo por la vero. Tiu estas “hodiaŭ pli necesa ol iam ajn”.

Notoj:


1. “Trikolora Germanujo”: La Germanujo regata de koalicio el tri partioj – Socialdemokrata (ruĝa), Verdula (verda) kaj Liberala (flava). -vl
2. La parolantino Von Storch alparolas la delegit(in)on Markus Ganserer. Tiu, kiel viro, malsukcesis kiel kandidato por parlamenta delegito. Post tio li malkovris sian emon esti virino kaj do ŝanĝis sian nomon kaj sian identecon al tiuj de virino (“Tessa”), kaj kiel virino sukcese fariĝis parlamenta delegitino. -vl