Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
06-feb-2024
vlutermano

La prezidinto de la germana Konstituci-protekto (“Verfassungsschutz”) Hans-Georg Maaßen pri la situacio de demokratio en Germanujo

 

La 4-an de Februaro

Intervjuo

(Atentu! La sekva teksto NE estas marksisma analizo, sed, male, dokumento de dekstra ĉefpersekutinto, kiu nun estas persekutata de la aktualaj persekutantoj, - kio montras la nunan evoluon en Germanujo! -vl)

 

Alexander Wallasch (en la sekvo: AW): En la pasinta semajno konatiĝis, ke viaj kunlaborintoj de la Konstituci-protekto observas vin kaj detale kolektas datumojn pri vi. En la pasinta Aŭgusto per advokato vi postulis de via antaŭa institucio ke ĝi sciigu al vi, ĉu kaj kiajn datumojn pri vi estas storitaj. Kvin monatojn poste, la Konstituciprotekto respondis per dudekpaĝa raporto, en kiu estas detale listigite, kion kaj kiam vi diris aŭ skribis ion kritikan pri la registaro. Tiun raporton vi mem publikigis. Ĉu vi estis surprizita de la enhavo?

 

Hans-Georg Maaßen (en la sekvo: HGM): Kompreneble mi estis surprizita pri tio, kiom senskrupule la ministrino pri internaj aferoj, Faeser, uzas la Konstituciprotekton kontraŭ politikaj kontraŭuloj. Hubertus Knabe, la gvidinto de la memorejo Hohenschönhausen pri la Stasi [sekreta servo de la Germana Demokratia Respubliko] pri tio diris, ke tian datum-kolektaĵon kiel pri mi li eĉ ne vidis en Stasi-dokumentoj pri elstaruloj. Estas emocie vidi, kun kia detalprofundo la Konstituciprotekto tralumas kritikajn civitanojn. Tio montras, ke la ministrino pri internaj aferoj devas suferi apartan mezuron da fanatikeco kaj da malamo kontraŭ mi kaj aliaj konataj kritikantoj de la registaro.

 

Mi estis surprizita ankaŭ, ĉar la Konstituciprotekto principe ne rajtas observi unuopajn personojn. Tio estas parto de la devigo disigi, laŭ kiu la sekreta servo ne rajtas praktiki policajn kompetentojn kaj la polico ne rajtas praktiki kompetentojn de sekreta servo. La Konstituciprotekto, kiel sekreta servo, estas kompetenta pri klarigo pri organizaĵoj prezentantaj danĝeron por la libereca demokratia sociordo (“freiheitliche demokratische Grundordnung”). Personoj estas observataj nur lige kun ilia aparteno al tiaj organizaĵoj. Personoj, kiuj ne apartenas al danĝera organizaĵo, principe estas ne prilaborendaj de la sekreta servo, sed nur de la polico, sed ankaŭ tio nur, se ili prezentas konkretan danĝeron ke ili faros gravan punendaĵon.

 

La logiko malantaŭ tio estas, ke danĝero por la stabileco kaj ekzistado de la libereca demokratia sociordo ne deiras de iaj radikalaj personoj, kiuj eble esprimas sin radikale, sed nur de grupoj, bandoj, partioj, do de organizaĵoj. Se oni donus al la Konstituciprotekto la taskon superrigardi unuopajn personojn, tiam ĝi kiel totalisma sekreta servo povus laŭplaĉe observi homojn kaj per siaj dispozicioj forpreni iliajn homrajtojn. Ĝuste tion la devo je disigo devas malebligi.

 

Tiu ĉi principo en la lastaj jaroj bedaŭrinde estas moligita. Nun ni devas konstati, ke la Konstituciprotekto evidente kredas, ke ĝi rajtas observi ĉian ajn civitanon, kiun ĝi rimarkis negative. Tio estas sekreta servo, kiun la fondintoj de la Federacia Respubliko kaj la viktimoj de la Stasi prave timis.

 

AW: Kio entute estas la enhavo de la dudekpaĝa dokumento?

 

HGM: Oni tie riproĉas al mi interalie, ke personoj el la medio de la arestita regnocivitano1 Prinz Heinrich XIII Reuß tra Facebook disdividis filmeton de mi kaj diris pri mi ke mi estas “respublikano”. Krome, ke mi en Bünde partoprenis en kunveno, en kiu partoprenis ankaŭ persono kiu havis kontakton kun Prinz Heinrich XIII Reuß.

 

Notu bone: Tiu tria persono ne estas kulpigita aŭ akuzita, sed oni riproĉas al mi, ke mi partoprenis en kunveno, en kiu iu partoprenis, kiu konas la kulpigitan regnocivitanon.

Krome oni riproĉis al mi interalie, ke mi nomis la NZZ [Neue Zürcher Zeitung] “okcidenta televido”, kaj ankaŭ ke mi skribis, ke nekapablaj politikistoj estas por la interna sekureco pli malbonaj ol la regnocivitanoj. La Konstituciprotekto ne ŝparis al si la penon legi, analizi kaj meti en datumbazoj ĉiujn miajn filmetojn, paroladojn, intervjuojn kaj kontribuaĵojn al revuoj. Oni certe laŭspurigis al mi tutan serion da kunlaborantoj, por provi trovi ian materialon kontraŭ mi.

 

Rigardu la raporton de la Konstituciprotekto en mia retpaĝo. Vi trovos nenion, kio iel estas ekstrema aŭ kontraŭa al la konstitucio. Se la Konstituciprotekto skribas ion tian pri mi, tiam ĝi povas kolekti tion ankaŭ pri ĉiu alia civitano, kiun ĝi volas socie ruinigi. Krome oni devas supozi, ke ĝi kolektas ankaŭ sekretajn informojn per observado de telefono, poŝtaĵoj kaj loĝejo, pri kio ĝi teman ne informas.

 

AW: Vi mem estis ĉefo de la Konstituciprotekto; kiu, se ne vi, scias kiel tiaj dokumentoj estiĝas. Kion vi kiel fakulo diras pri la laboro de viaj kunlaborintoj?

 

HGM: Mi estas ŝokita, ke la kunlaborantoj de la Konstituciprotekto lasis sin por tio instrumentigi kaj ke ili ne diris: “Ne, tion ni ne faros”. Kiel oficisto mi ĉiam denove devis vidi, kiom malmulte da firmeco pintaj oficistoj havis, kiuj ne kuraĝis diri al ministro aŭ al kancelierino: “Tio, kion vi postulas de mi, vi ne rajtas postuli.” Tamen hodiaŭ la oficistaro estas ĉie politikigita kaj metita sur la politikan linion.

 

La politika fono de mia observado estas sufiĉe klara: Post mallonge mi fondos la Valor-Union kiel partion. Kaj nia komuna celo estos: atingi politikan ŝanĝon, sur federacia nivelo, en 2025. La regantaj partioj ĉiel klopodos por malebligi ke okazos politika ŝanĝo.

 

Ĝuste verduloj kaj socialdemokratoj (SPD) evidente vidas min pli granda danĝero por sia hegemonio al la AfD [“Alternative für Deutschland” (Alternativo por Germanujo)], kiu estas bridata per demonigo kaj izolado [ĉefe per la tiel nomata “brulrezista muro”]2, por ke ĝi ne povu regi. La Valor-Unio, male, kiu estiĝis per skismo de la CDU [kristandemokratoj], estas por konservado de la potenco de la socialdemokratoj kaj verduloj pli danĝera ol la AfD, ĉar ni ne agnoskas la “brulrezistan muron”. Ĉar la brulrezista muro garantias, ke la socialdemokratoj kaj verduloj almenaŭ dum la venontaj dek jaroj iel povu partopreni en la regado.

 

AW: Kion kroman vi antaŭvidas?

 

HGM: La maldekstre radikalaj verduloj, per ŝanĝo de la oficista juro, enkondukis apartan reguladon, por forpreni de mi mian pensian salajron kaj mian san-asekuran protekton. Tiu regulado, nome la paragrafo 56 de la oficista leĝo, ekvalidos la 1-an de Aprilo. Mi devas antaŭvidi, ke tiu regulado estos aplikata kontraŭ mi, ĉar oni evidente kredas, ke se oni detruas mian ekonomian ekzistobazon, oni povus haltigi min politike. Tio kongruas kun la klasika socialista teĥniko de diserigo.

 

La politikistoj de la maldekstraj partioj intencas, kiel kroman dispozicion, starigi “Maaßen-esplor-komisionon”, por mallaŭdi kaj krimigi min publike. Fine mi devas ankaŭ kalkuli pri la ebleco, ke la terorgrupo Antifa, proksima al la socialdemokratoj kaj verduloj, faros perfortaĵojn kontraŭ mi kaj miaj aliancanoj. Mi kalkulas kun la plena programo de socialista batalo kontraŭ malamikoj.

 

AW: Kial “proksima al la socialdemokratoj kaj verduloj”?

 

HGM: Nu, ĉu vi ankoraŭ memoras la solidarec-deklaron en Twitter de la SPD-prezidantino Esken: “56 kaj Antifa. Memkompreneble”? Aŭ la eldiron: “Estis por ni memkomprenebla senti nin parto de la Antifa”? Aŭ la gastan kontribuaĵon de la ministrino pri interno Faeser en Antifa-gazeto? Aŭ pensu pri la solidarec-deklaroj de la “Verda Junularo” al la kondamnitaj krimuloj de la Martelbando de la Antifa, kiu senkonsidere difinis siajn viktimojn pro ilia politika konvinko, torturis ilin kaj lasis ilin kiel kriplulojn. El mia vidpunkto, la Antifa estas la milita brako de la maldekstraj radukaluloj en la SPD, la verduloj kaj ĉe la SED/La Maldekstruloj.

 

AW: Se tio ĝustas, tiam ĝi estas tre maltrankviliga evoluo por vi kaj por Germanujo …

 

Jes, sed tio, kio maltrankviligas min eĉ pli, estas du aliaj punktoj: Unue, ke la plej granda parto de la amas-komunikiloj – kaj antaŭ ĉio la ŝtataj komunikiloj – sentas ĉion ĉi tute normala kaj esprimas nenian kritikon kontraŭ tio. Due, ke oni povas analizi tiujn apartajn reguladojn kaj dispoziciojn de izolado kaj de persekutado nur tiel, ke maldekstraj politikistoj de SPD kaj Verduloj evidente estas konvinkitaj ke ili regos eterne.

 

Se ili konsiderus, ke en Septembro de 2025 ĉe la federaciaj elektoj povus esti malelektotaj kaj anstataŭigotaj de koalicio, en kiu nenia maldekstra partio partoprenos, tiam ili agus pli prudente, ĉar ili ekzemple kalkuli kun la ebleco, ke iliaj transpaŝado de reguloj kaj la uzado de la Konstituciprotekto kontraŭ politikaj kontraŭantoj povus esti tiam uzata ankaŭ kontraŭ ili.

 

Sed ili evidente eĉ ne konsideras, ke ili per voĉonadoj povus perdi la potencon. Mi havas la impreson, ke ili ĉiarimede volas malebligi ke okazu politika ŝanĝo. Kaj tio signifas por mi, ke ili ankaŭ ne allasos aŭ akceptos elektajn rezultojn kiuj kondukos al ilia potencoperdo per elektoj. En duba kazo tiam tiuj elektoj estos nuligotaj. Kaj tio timigas min, ĉar tio estas la fino de nia demokratio.

 

AW: Ĉu ni aktuale spertas politikan persekutadon?

 

HGM: La situacio pri homrajtoj en Germanujo post la fino de la GDR estis neniam tiom malbona kiom hodiaŭ. Homoj perdas sian laboron ĉar ili simpatias kun la AfD, entreprenistoj perdas siajn mendojn, ĉar ili laŭdire estis viditaj ĉe kunvenoj kun “dekstruloj”, kontraŭ supozataj “dekstruloj” okazas perfortaĵoj, kiuj ne estas aŭ estas nesufiĉe punataj, ne maldekstraj partioj kaj organizaĵoj apenaŭ kapablas lui spacojn por kunvenoj, pro timo de reprezalioj fare de la maldekstra kanajlaro. La Konstituciprotekto estas uzata kontraŭ homoj, kiuj volas fondi novan opozician partion. Tio kontraŭdiras al libereca demokratia sociordo.

 

La ŝtato estas devigata krei spacon de sekureco, de libereco kaj de juro, en kiu ĉiu povas disvolviĝi; ankaŭ kontraŭantoj al la registaro. Anstataŭ tio homoj estas incitataj al “batalo kontraŭ dekstro”, do kontraŭ la legitima opozicio, kaj per tio la kanajlaro estas kuraĝigata fari perfortaĵojn. Oni ne bezons esti fakulo pri aziljuro aŭ esti juristo por konkludi, ke la politika maldekstro, same kiel en ĉiuj socialistaj ŝtatoj, opinias, ke homrajtoj ekzistas nur por maldekstruloj, ne por la kontraŭantoj al socialismo, kiujn oni akre kaj brutale kontraŭbatalas kiel faŝistojn, naziojn, reakciulojn aŭ kontraŭrevoluciulojn.

 

AW: Kontraste lastan Ĵaŭdon en Potsdamo enkondukis elsendon per la vortoj: Kiam la nazioj en 1933 enpotenciĝis, daŭris ne pli ol ses monatojn ĝis kiam ĉiuj partioj estis malpermesitaj. Kian rolon ludis la komunikiloj?

 

HGM: La komunikiloj en Germanujo en la lastaj dudek jaroj ĝisfunde ŝanĝiĝis. Ilia tasko, laŭ la baza leĝo [la konstitucio -vl], konsistas en tio, informi la civitanojn verece kaj tutamplekse kaj kun diverseco de opinioj, kaj kritike akompani la politikon de la regantoj. De kelkaj jaroj, ili unue ŝtelpaŝe, sed hodiaŭ tute videble, ŝanĝis sian rolon.

 

Ili jam ne volas informi verece kaj tutamplekse, sed ili volas montri sintenon kaj serve al politika sinteno volas disvastigi propagandon kaj agitadon. Kaj ili ankaŭ jam ne volas severe kontroli la regantojn, sed ili prefere vidas kiel sian taskon protekti la regantojn de la maldekstraj partioj kontraŭ kritiko kaj teni la opoziciulojn malgrandaj kaj kontraŭbatali ilin. Pri kelkaj esplorĵurnalistoj oni povas havi la impreson ke ili kondutas ne kiel ĵurnalistoj, sed kiel personoj, kiuj, kamuflitaj kiel ĵurnalistoj, faras klasikan sekretservan laboron de diserigado kontraŭ kritikantoj al la registaro.

 

AW: La “Libera Vorto”, ĵurnalo en Sud-Turingio, citas vin tiusence ke vi rifuzas koalicion kun la AfD – sed tio ja ne estis tio, klara. Ĉu vi povas precizigi?

 

HGM: Mi diris, ke mi parolas kun ĉiuj. Mi rifuzas brulrezistajn murojn kiel maldemokratiajn, ĉar kiel demokrato oni devas paroli kun ĉiuj. Alia demando estas, ĉu oni volas kunlabori kun ĉiuj homoj. Kaj tio, el mia vidpunkto, dependas de tio, ĉu oni havas komunajn valorojn kaj celojn kaj ĉu la alia pretas komune realigi niajn celojn. Kaj tie mi kunlaborus kun ĉiu, kiu pretas restarigi Germanujon de la kapo sur la piedojn.

 

AW: Dankon pro la interparolado!

1 Regnocivitanoj: Temas pri grupo de personoj, kiuj konsideras sin daŭre civitanoj de la "Tria Regno", t. e. de la Germana Regno, tia, kia ĝi ekzistis ĝis Majo de la jaro 1945,  kiam ĝi kapitulacis en Berlino antaŭ la reprezentantoj de Usono, Anglujo, Francujo kaj Sovetunio. -vl

2Reciproka promeso de la tri registaraj partioj SPD (socialdemokratoj), Verduloj kaj FDP (liberaluloj) kaj de la opoziciaj kristandemokratoj, ke ili neniel koaliciu kun la AfD nek iel kunlaboru kun ĝi. -vl