Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
02-mar-2024
vlutermano

Tucker Carlson interparolas kun Mike Benz

2024-03-02

Fakulo ĉe Tucker Carlson: Germana NetzDG – Ĉu kreaĵo de la CIA?

Tucker Carlson parolis kun Mike Benz, kunlaborinto de la usona ministrejo pri eksteraj rilatoj kaj afergvidanto de la organizaĵo Libereco en Interreto. Benz klarigas la historion de la Interreto kaj la veran celon de multaj retaj servoj. Tiuj ĉi, laŭ li, estas disvolvitaj de usonaj sekretaj servoj. La supozita opini-libereco, kiu dum longa tempo regis en sociaj retoj, estis uzata por inciti por ŝtatrenversoj kontraŭ ĝenaj registaroj.

Sed post kiam ne eblis malebligi ke Krimeo kaj Donbaso turnis sin al Ruslando, la vidmaniero al la sociaj retoj ŝanĝiĝis.

Ĉiam pli da homoj uzis sociajn retojn, kaj opoziciaj voĉoj en okcidentaj landoj, pro la apenaŭ ekzistanta cenzuro, povis nun atingi ankaŭ milionojn da homoj kaj en sia atingopovo superi konvenciajn komunikilojn.

En tio la regantoj evidente vidis danĝeron, kaj la Nato faris tiujn platformojn parto de sia hibrida militado.

Teĥnikoj, kiuj antaŭe estis uzataj por cenzuro kaj kontrolado de propagando de islamistaj teroristoj, estas nun direktataj kontraŭ la propra loĝantaro.

“Tio, kion mi priskribas, envere estas armea regado. Tio, kio okazis kun la supreniro de la cenzur-industrio, estas kompleta inversigo de la ideo de demokratio mem,” tiel Benz.

En 2017, Germanujo, laŭ Benz, pere de la Atlantika Konsilantaro (Atlantic Council), en kies estraro sidas sep CIA-direktoroj, estis premata por decidi la “retar-trudan leĝon” (“Netzwerkdurchsetzungsgesetz”). La celo estis tiamaniere ebligi imitadon de eŭropa cenzuro en Usono.

Ankaŭ la AfD, la Alternativo por Germanujo, estas menciita, ĉar ĝi, kiel multaj ceteraj partioj en Eŭropo, estas trafata de cenzuro. Tiu ĉi cenzuro estas pli akrigenda per la nova EU-leĝo pri ciferecaj servoj (EU Digital Services Act), ellaborita de altrangaj kunlaborantoj de la usonaj sekurec-instancoj. Benz finis per la vortoj: “Vi povas veti, ke ĉe 65 elektoj ĉirkaŭ la terglobo en tiu ĉi jaro vi povas ĉiufoje antaŭdiri, kion ili difinos kiel misinformadon.”

- -

Tio ĉi estas nur resumo, la tuta interparolado (en la angla) troviĝas en Twitter/X: https://twitter.com/TuckerCarlson/status/1758529993280205039

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 2-an de Marto 2024