Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
04-apr-2023
vlutermano

Die Weltwoche:

Ĉinlando pri la usona hegemonio kaj ĝiaj danĝeroj: “Usono devas kritike ekzameni, kion ĝi faris, demeti siajn arogon kaj antaŭjuĝojn kaj forlasi siajn hegemoniajn, regavidajn kaj ĉikanajn praktikojn.

 

Dokumento

 

Per la raporto “La hegemonio de Usono kaj ĝiaj danĝeroj” la ĉina registaro en Februaro 2023 prezentis ampleksan “pekoregistron” de la usona imperiismo. Ni dokumentas la tradukitan ĉinan vidmanieron pri la usona ekstera politiko, publikigitan sur la registare oficiala stacio CTN, laŭvorte kaj sen valortakso. La redaktejo [de Die Weltwoche].

 

Enkonduko

 

Ekde kiam Usono, post la du mondmilitoj kaj la Malvarma Milito fariĝis la plej potenca lando de la mondo, ĝi ĉiam pli impertinente enmiksiĝis en la internajn aferojn de aliaj landoj,

alstrebis, daŭrigis kaj misuzis sian hegemonion, antaŭenigis subfosadon kaj enfiltradon kaj planite faris militojn, kiuj malutilas al la internacia komunumo.

 

Usono disvolvis hegemonian scenaron, por surscenigi, sub la preteksto de apogo al demokratio, libereco kaj homrajtoj, “kolorajn revoluciojn”, inciti regionajn kverelojn kaj eĉ fari militojn. Laŭ la mensostato de la Malvarma Milito, Usono akrigis la blok-politikon kaj nutris konfliktojn kaj alfrontiĝojn. Ĝi trouzis la koncepton de nacia sekureco, misuzis eksport-kontrolojn kaj trudis al aliuloj unuflankajn sankciojn. Ĝi kondutis selekte pri internacia juro kaj pri internaciaj reguloj, uzis aŭ rifuzis ilin laŭ sia bezono kaj provis trudi regulojn nome de konservado de “regulbazita internacia ordo”, kiuj servas al ĝiaj propraj interesoj.

 

Tiu ĉi raporto provas, per prezentado de la koncernaj faktoj, malkovri la misuzadon de hegemonio de Usono en la politika, militkoncerna, ekonomia, financa, teĥnologia kaj kultura kampoj kaj direkti la internacian atenton al la danĝeroj de la usonaj praktikoj por la monda paco same kiel por la stabileco kaj la bonfarto de ĉiuj popoloj.


 

1. Politika hegemonio – ĵetado per la propra pezo

Usono jam delonge provas, nome de apogo al demokratio kaj homrajtoj, formi aliajn landojn kaj la mondan ordon laŭ siaj propraj valoroj kaj sia politika sistemo.

Ekzistas sennombraj ekzemploj de enmiksiĝo de Usono en la internajn aferojn de aliaj landoj. Nome de “apogo al la demokratio” Usono en Latinameriko sekvis “novan Monroe-doktrinon”, incitis “kolorajn revoluciojn” en Eŭrop-Azio kaj surscenigis la “araban printempon” en Okcident-Azio kaj Nord-Afriko, kiu en multaj landoj kaŭzis ĥaoson kaj katastrofojn.

En la jaro 1823 Usono anoncis la Monroe-doktrinon. Dum ĝi proponis “Amerikon por la amerikanoj”, tio, kion ĝi vere intencis, estis “Ameriko por Usono”.

Ekde tiam la politiko de la diversaj usonaj registaroj rilate al Latinameriko kaj Karibio estis stampita de politika enmiksado, milita interveno kaj renversado de reĝimoj. De la 61 jarojn daŭra malamikeco kaj blokado al Kubo ĝis la faligo de la Allende-registaro en Ĉilio, la usona politiko rilate al tiu regiono baziĝas sur jena slogano: Kiu sin submetas, tiu sukcesos; kiu kontraŭstaras, tiu pereos.

La jaro 2003 markis la komencon de serio da “koloraj revolucioj” – la “roza revolucio” en Kartvelujo, la “oranĝa revolucio” en Ukrainujo kaj la “tulipa revolucio” en Kirgizujo. La usona ministrejo pri ekstero malkaŝe koncedis ke ĝi ludis “centran rolon” ĉe tiuj reĝimŝanĝoj. Usono enmiksiĝis ankaŭ en la internajn aferojn de Filipinoj per tio ke ĝi en 1986 eksigis la prezidanton Ferdinand Marcos la pli maljunan kaj en 2001 la prezidanton Joseph Estrada per la tiel nomata “People Power Revolutions”.

En Januaro de 2023 la iama usona ministro pri ekstero Mike Pompeo publikigis sian novan libron “Never Give an Inch: Batali por la Usono, kiun mi amas”. En tiu li malkaŝis, ke Usono planis interveni en Venezuelo. La plano estis: devigi la registaron de Maduro al interkonsento kun la opozicio, preni de Venezuelo la eblecon vendi petrolon kaj oron kontraŭ ekstera mono, fari fortan premon al la ekonomio de la lando kaj influi la prezidant-elektojn de 2018.

Usono mezuras per duobla mezurilo ĉe internaciaj reguloj. Per tio ke ĝi metas sian propran intereson en la unuan lokon, Usono malproksimiĝis de internaciaj kontraktoj kaj organizaĵoj kaj metis sian nacian juron super la internacian juron. En Aprilo de 2017 la Trump-registaro anoncis, ke ĝi nuligos ĉiujn usonajn financ-rimedojn al la loĝantar-fonduso de la Unuiĝinta Naciaro (UNFPA), argumentante ke tiu subtenas “programon por deviga abortigo aŭ ne-memvola steriliziĝo aŭ partoprenas en administrado de tia programo”. En 1984 kaj 2017 Usono dufoje eksiĝis el la Unuiĝinta Naciaro. En la jaro 2017 ĝi anoncis eksiĝi el la Pariza Kontrakto pri la Klimatŝanĝiĝo. En la jaro 2018 ĝi anoncis sian eksiĝon el la UN-Konsilantaro pri Homrajtoj kaj argumentis per la “antaŭjuĝo” de la organizaĵo kontraŭ Israelo kaj per la malsukceso efike protekti la homrajtojn. En 2019 Usono anoncis sian retiriĝon el la kontrakto pri atomaj mezdistancaj armiloj por ebligi la senbaran disvolvadon de pli modernaj armiloj. Por 2020 ĝi anoncis eliri el la kontrakto pri la malfermita ĉielo.

Usono ankaŭ malhelpis la kontroladon de biologiaj armiloj per tio ke ĝi kontraŭstaris la intertraktadojn pri protokolo de kontrolado por la kontrakto pri biologiaj armiloj kaj malhelpis la internacian kontroladon de agadoj de landoj rilate kun biologiaj armiloj. Kiel sola lando posedanta ĥemiajn armilojn Usono ripete prokrastis la neniigon de ĥemiaj armiloj kaj nur hezite sekvis siajn devojn. Ĝi fariĝis la plej granda malhelpo por realigo de “mondo libera je ĥemiaj armiloj”.

Per sia alianca sistemo Usono kunmetas malgrandajn blokojn. Ĝi trudas al la azia-pacifika regiono “Hindan-Pacifinan strategion”, konsistigas ekskluzivajn klubojn, ekz-e la Kvin Okulojn (“Five Eyes”), la Quad kaj Aukus kaj devigas la landojn de la regiono preni partion.

Tiaj praktikoj en sia esenco servas por fendi la regionon, inciti alfrontiĝojn kaj subfosi la pacon.

Usono arbitre juĝas pri la demokratio en aliaj landoj kaj fabrikas falsitan rakonton pri “demokratio kontraŭ aŭtoritatismo”, por inciti fremdiĝon, fendiĝon, rivalecon kaj alfrontiĝon. En Decembro de 2021 Usono organizis la unuan “Pintkunvenon por demokratio”, kiun multaj landoj kritikis kaj rifuzis, ĉar ĝi primokas la spiriton de demokratio kaj fendas la mondon. En Marto de 2023 Usono organizos kroman “pintkunvenon por demokratio”, kiu daŭre estas nedezirata kaj denove ne trovos subtenon.

2. Milit-rilata hegemonio – Arbitra uzado de perforto

La historio de Usono estas stampita de perforto kaj de ekspansio. Ekde sia sendependeco en la jaro 1776 Usono konstante provis etendiĝi perforte: Ĝi buĉis indianojn, agresis Kanadon, faris militon kontraŭ Meksiko, incitis la usonan-hispanan militon kaj aneksis Havajon. Post la Dua Mondmilito Usono provokis aŭ komencis interalie la Koreujo-militon, la Vjetanmujo-militon, la Golfo-militon, la Kosovo-militon, la Afganuj-militon, la Irak-militon, la Libio-militon kaj la Sirio-militon, kaj ĉe tio misuzis sian militan hegemonion por ebenigi la vojon por ekspansiaj celoj. En la lastaj jaroj la mezuma jara milit-buĝeto de Usono transiris 700 miliardojn da dolaroj kaj per tio reprezentas 40 elcentojn de la tutmonda ĉioma buĝeto, pli ol tiu de la 15 landoj post Usono kune. Usono disponas pri proksimume 800 militbazoj transmare kaj havas 173000 soldatojn en 159 landoj.

Laŭ la libro “America Invades: How We've Invaded or been Militarily Involved with almost Every Country on Earth” (en Esperanto: Kiel ni penetris en ĉiun landon de la Tero aŭ estis milite implikitaj), Usono kun nur tri esceptoj batalis, aŭ estis milite implikita, kontraŭ preskaŭ ĉiuj el la 190 landoj de la Unuiĝinta Naciaro. La tri landoj estis “domaĝitaj”, ĉar Usono ne trovis ilin sur la mondomapo.

Kiel la usona prezidinto Jimmy Carter esprimis, Usono estas sendube la plej militema nacio en la monda historio. Laŭ raporto de la Military University, “Introducing the Military Intervention Project: Introduciing the Military Intervention Project: A new Dataset on U.S. Military Interventions, 1776-2076” Usono en tiuj jaroj faris mondvaste preskaŭ 400 militajn intervenojn, el kiuj 34 elcentojn en Latinameriko kaj Karibio, 23 elcentojn en Orient-Azio kaj Pacifiko, 14 elcentojn en Proksim-Oriento kaj Nordafriko kaj 13 elcentojn en Eŭropo. Aktuale la militaj intervenoj pliiĝas en Proksim-Oriento kaj Nordafriko kaj en la afrikaj landoj sude de Saharo.

Alex Lo, redaktisto de la South China Morning Post, atentigis pri tio, ke Usono ekde sia fondiĝo nur malofte distingis inter diplomatio kaj milito. En la 20-a jarcento ĝi en multaj evolulandoj faligis demokratie elektitajn registarojn kaj anstataŭigis ilin per porusonaj marionetaj reĝimoj. Hodiaŭ Usono ripetas en Ukrainujo, en Irako, en Afganujo, Libio, Sirio, Pakistano kaj en Jemeno sian malnovan taktikon, nome fari anstataŭanto-militojn, militojn kun malalta intenso kaj militojn per senpilotaj aviadiloj (sepavoj).

La milita hegemonio de Usono kondukis al homaj tragedioj. Ekde 2002 la militoj kaj milit-agadoj farataj de Usono nome de batalo kontraŭ terorismo kaŭzis pli ol 900.000 hom-mortigojn, inter ili proksimume 335.000 de civiluloj, milionojn da vunditoj kaj dekojn da milionoj da forpelitoj. La Irak-milito de 2003 kaŭzis 200.000 ĝis 250.000 civilajn mortojn, inter ili pli ol 16.000 kiuj estis mortigitaj rekte de la usona armeo, kaj postlasis pli ol milionon da senhejmuloj.

Usono kaŭzis 37 milionojn da rifuĝintoj en la tuta mondo. Sole la nombro de la siriaj rifuĝintoj dekobliĝis ekde 2012. Inter 2016 kaj 2019 oni dokumentis 33.584 civilajn mortintojn ĉe la bataloj en Sirio, inter ili 3.833 mortintojn pro bombadoj fare de la usone gvidata koalicio, el ili la duono estis virinoj kaj infanoj. La Public Broadcasting Service raportis la 9-an de Novembro 2018, ke sole ĉe la aeratakoj de la usona armeo al Raqqa 1.600 siriaj civilujoj estis mortigitaj .

La milito en Afganujo, kiu daŭris dum du jardekoj, detruis la landon. Entute 47.000 afganaj civiluloj kaj 66.000 ĝis 69.000 afganaj soldatoj kaj policistoj, kiuj havis nenian rilaton kun la atencoj de la 11-a de Septembro, estis mortigitaj ĉe usonaj milit-agadoj, kaj pli ol 10 milionoj da homoj estis forpelitaj. La milito en Afganujo detruis la fundamentojn de la ekonomia evoluo de la lando kaj faligis la afganan loĝantaron en mizeron. Post la “Kabul-katastrofo” en la jaro 2021 Usono anoncis bloki bonhavojn de la afgana centra banko de proksimume 9,5 miliardoj da dolaroj, kio estis nomata “pura prirabado”.

En Septembro de 2022 la turka ministro pri interno, Süleyman Soylu, en manifestacio klarigis, ke Usono faris anstataŭanto-militon en Sirio, transformis Afganujon en opio-kampon kaj heroin-fabrikon, ribeligis Pakistanon kaj faligis Libion en konstantan perturbon. Usono faras ĉion necesan por prirabi kaj sklavigi la loĝantaron de lando kun naturriĉaĵoj.

Usono ankaŭ uzis hororajn metodojn en milito. Dum la Koreujo-milito, la Vjetamujo-milito, la Golfmilito, la Kosovo-milito, la Afganujmilito kaj la Irakmilito Usono uzis amasojn da ĥemiaj kaj biologiaj armiloj kaj dispafajn bombojn, benzin-aerajn bombojn, grafitajn bombojn kaj bombojn kun malriĉigita urano kaj kaŭzis eksterordinarajn damaĝojn ĉe civilaj instalaĵoj, sennombrajn civilajn viktimojn kaj daŭreman median poluadon.

3. Ekonomia hegemonio – prirabado kaj ekspluatado

Post la Dua Mondmilito Usono estis respondeca ĉe la redaktado de la Bretton-Woods-Systemo, de la Internacia Mon-Fonduso kaj de la Monda Banko, kiuj kune kun la Marshall-Plano konsistigis la internacian monsistemon ĉirkaŭ la usona dolaro. Krome Usono konstruis institucian hegemonion en la internacia ekonomia kaj financa sektoro, per tio ke ĝi manipulis la laŭpezajn voĉdon-sistemojn, regulojn kaj interkonsentojn de la internaciaj organizaĵoj, inkluzive de la “konsento per 85-elcenta plimulto”, kaj siajn naciajn komercajn leĝojn kaj preskribojn. Per tio, ke ĝi uzas la statuson de la dolaro kiel plej grava internacia rezervo-mono, Usono envere enkasigas “seigniorage” el la tuta mondo; kaj per tio ke ĝi praktikas sian kontroladon super internaciaj organizaĵoj, ĝi devigas aliajn landojn servi al la usona politika kaj ekonomia strategio.

Usono ekspluatas la riĉaĵon de la mondo helpe de la “seigniorage”. La fabrikado de 100-dolara bileto kostas nur proksimume 17 centonojn, sed aliaj landoj devis vendi varojn en la valoro de 100 dolaroj por ricevi tian bileton. Jam antaŭ pli ol duona jarcento oni indikis pri tio, ke Usono ĝuas grandegajn privilegiojn kaj deficitojn, sen ke ĝia dolaro kaŭzas larmojn, kaj ke ĝi uzas la senvaloran paperan banknoton por prirabi la resursojn kaj fabrikojn de aliaj nacioj.

La hegemonio de la usona dolaro estas la ĉefa fonto de malstabileco kaj malsekureco en la monda ekonomio. Dum la Kovid-19-pandemio Usono misuzis sian tutmondan financan hegemonion kaj pumpis bilionojn da dolaroj en la mondmerkaton, tiel ke aliaj landoj, speciale la sojlolandoj, devis por tio pagi la prezon. En la jaro 2022 la usona moneldona banko ĉesigis sian ekstreme malstriktan monpolitikon kaj transiris al agresemaj interez-altigoj, kio kondukis al perturboj en la internaciaj financ-merkatoj kaj al konsiderinda devaluto de aliaj monoj, ekz-e de la eŭro, el kiuj multaj falis al 20-jara malalteco. Sekve de tio, multaj evolulandoj estis alfrontitaj kun alta inflacio, mon-devalutoj kaj foriro de kapitalo. Tio estis precize tio, kion la financministro de Nixon, John Connally, iam kun memkontento kaj tamen akra precizo rimarkigis: “La dolaro estas nia mono, sed ĝi estas via problemo.”

Per sia kontrolado/regado de la internaciaj ekonomiaj kaj financaj organizaĵoj Usono starigas kromajn kondiĉojn por subteni aliajn landojn. Por malkonstrui malhelpaĵojn por spekuladoj kaj por alfluo de usona kapitalo, la akceptolandoj devas antaŭenigi la financan liberaligon kaj malfermi la financajn merkatojn, por ke ilia ekonomia politiko kongruu kun la usona strategio. Laŭ la Review of International Political Economy, kun la 1550 programoj de ŝuldo-rezigno, kiujn la IMF inter 1985 kaj 2014 donis al siaj membrolandoj, oni ligis 55.465 kromajn politikajn kondiĉojn.

Usono subtempas siajn konraŭulojn intence per ekonomia devigo. En la 1980-aj jaroj Usono uzis sian hegemonian financ-potencon kontraŭ Japanujo kaj faris la Plaza-Interkonsenton, por forigi la japanan ekonomian minacon kaj – serve al la strategia celo de Usono – por alfronti Sovetunion kaj domini, kontroli kaj uzi la mondon. Sekve al tio, la japana mono estis alte valorigita kaj Japanujo devigata malfermi sian financmerkaton kaj reformi sian financsistemon. La Plaza-Interkonsento donis fortan baton al la kresko de la japana ekonomio kaj kondukis Japanujon al tio, kion oni poste nomis “la tri perditaj jardekoj”.

La ekonomia kaj financa hegemonio de Usono fariĝis geopolitika armilo. Usono pli forte vetas pri unuflankaj sankcioj kaj “longatinga jurisdikcio” kaj faris internŝtatajn leĝojn kiel la International Emergency Economic Powers Act, la Global Magnitsky Human Rights Accountability Act kaj la Countering America's Adversaries Through Sanctions Act kaj serion da realigaj dekretoj por sankcii certajn landojn, organizaĵojn aŭ personojn. Statistikoj montras, ke la sankcioj de Usono kontraŭ eksterlandaj instalaĵoj inter la jaroj 2000 kaj 2021 kreskis 933-elcente. Sole la Trump-registaro faris pli ol 3900 sankciojn, kio signifas 3 sankciojn tage. Ĝis nun Usono faris ekonomiajn sankciojn kontraŭ preskaŭ 40 landoj en la tuta mondo, interalie kontraŭ Kubo, Ĉinujo, Ruslando, la Demokratia Popolrespubliko Koreujo, Irano kaj Venezuelo, kio koncernas preskaŭ la duonon de la monda loĝantaro. La “Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko” transformiĝis en “la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Sankcioj”. Kaj la “longatinga jurisdikcio” fariĝis pura instrumento de Usono por uzi siajn ŝtatajn potencrimedojn por subpremi ekonomiajn konkurencantojn kaj por enmiksiĝi en normalajn internaciajn komercojn. Tio estas grava forlaso de la principoj de liberala merkatekonomio, pri kiu Usono delonge sin gloras.

4. Teĥnologia hegemonio – monopolo kaj subpremado

Usono provas malebligi la sciencan, teĥnologian kaj ekonomian evoluon de aliaj landoj per uzado de monopol-potenco, de subpremaj dispozicioj kaj de teĥnologiaj limigoj en altteĥnologiaj kampoj. Usono monopoligas spiritan proprieton pretekste de protekto. Eluzante la malfortan pozicion de aliaj landoj, speciale de la evolulandoj, ĉe la rajtoj je spirita proprieto kaj de la institucia breĉo en la respektivaj kampoj, Usono atingas troigitajn gajnojn per monopoloj. En la jaro 1994 Usono trudis la Interkonsenton pri komercaj aspektoj de la rajtoj je spirita proprieto (Trips) kaj per tio devigis usonigitajn procedojn kaj normojn ĉe la protekto de spirita proprieto, por firmigi sian teĥnologian monopolon.

Por ĉirkaŭbari la evoluon de la japana industrio pri duonkontaktaj sistemoj, Usono en la 1980-aj jaroj ekondukis la “302”-esploradon, elkonstruis sian intertraktan pozicion en duflankaj intertraktadoj per multflankaj traktatoj, minacis nomi Japanujon malhonesta komercisto kaj faris venĝajn doganaĵojn, kio devigis Japanujon subskribi la usonan-japanan traktaton pri duonkondukaj sistemoj. Sekve al tio, la japanaj entreprenoj de duonkondukaĵoj estis preskaŭ komplete forŝovitaj el la tutmonda konkurado, kaj ilia merkata parto falis de 50 elcentoj al 10 elcentoj. Kun subteno de la usona registaro multaj usonaj entreprenoj pri duonkondukaĵoj uzis la okazon kaj konkeris pli grandan merkatan parton. Usono politikigas kaj armigas teĥnologiajn demandojn kaj uzas ilin kiel ideologiajn instrumentojn. Per tio ke ĝi tro uzas la koncepton de nacia sekureco, Usono mobilizis la ŝtatpotencon por subpremi kaj sankcii la ĉinan entreprenon Huawei, limigis la aliron de Huawei-produktoj al la usona merkato, interrompis ĝian provizadon je ĉipoj kaj je mastrumaj programoj kaj devigis aliajn landojn malpermesi al Huawei konstrui lokajn 5-G-retojn. Ĝi eĉ persvadis Kanadon senkiale por preskaŭ tri jaroj aresti la financ-ĉefinon de Huawei, Meng Wanzhou.

Usono inventis tutan serion da pretekstoj por ataki la altteĥnologiajn entreprenojn de Ĉinujo kun kapablo de tutmonda konkuro, kaj metis pli ol 1000 ĉinajn entreprenojn sur listo de sankcioj. Krome Usono enkondukis kontrolojn pri biologia teĥnologio, artefarita inteligento kaj aliaj pintaj teĥnologioj, akrigis eksportajn limigojn, akrigis investajn kontrolojn, subpremis ĉinajn social-mediajn aplikaĵojn kiel Tiktok kaj Wechat kaj instigis en Nederlando kaj Japanujo ke tiuj landoj limigu eksportojn de ĉipoj kaj de tiujrilataj aparatoj aŭ teĥnologioj al Ĉinujo.

Usono ankaŭ en sia politiko pri teĥnologiaj fakuloj el Ĉinujo mezuris per du mezuriloj. Por flanken ŝovi kaj subpremi ĉinajn esploristojn, oni ekde Junio 2018 mallongigis la validodaŭron de vizoj por ĉinaj studantoj de certaj altteĥnologiaj fakoj, ripete okazis ke ĉinaj sciencistoj kaj studantoj, kiuj vojaĝis per interŝanĝaj programoj kaj por studaj celoj al Usono, estis malprave rifuzitaj kaj ĉikanataj, kaj oni faris grandskalajn esploradojn kontraŭ ĉinaj sciencistoj, kiuj laboris en Usono.

Usono firmigas sian teĥnologian monopolon en la nomo de protekto de la demokratio. Per la konstruado de malgrandaj teĥnologiaj blokoj kiel la “ĉip-alianco” kaj la “pura reto” Usono provizis altan teĥnologion per la etikedo “demokratio” kaj “homrajtoj” kaj transformis teĥnologiajn demandojn en politikajn kaj ideologiajn demandojn, por inventi pretekstojn por sia teĥnologia blokado kontraŭ aliaj landoj. En Majo de 2019 Usono invitis 32 landojn al la praga 5G-sekurec-konferenco en la Ĉeĥa Respubliko kaj publikigis la pragan proponon provante ekskludi ĉinajn 5G-produktojn. En Aprilo de 2020 la tiama usona ministro pri ekstero, Mike Pompeo, anoncis la “5G clean path”, planon celanta konstrui teĥnologian aliancon en la kampo de 5G kun partneroj kunligitaj per sia komuna ideologio de demokratio kaj per la neceso protekti la “kibernetikan sekurecon”. La dispozicioj en sia esenco estas la provo de Usono konservi sian teĥnologian hegemonion per teĥnologiaj aliancoj.

Usono misuzas sian teĥnologian hegemonion per tio ke ĝi faras kibernetikajn atakojn kaj subaŭskultadojn. Usono jam delonge estas fifama kiel “imperio de retaj piratoj” kaj en la tuta mondo estas respondecigata pro sia senbrida kibernetikaj ŝteloj. Ĝi disponas pri ĉiaj eblaj rimedoj por trudi ĉie kibernetikajn atakojn kaj superrigardojn, interalie la uzadon de analogaj bazaj signaloj por aliri al poŝtelefonoj kaj ŝteli datumojn, la manipulado de telefonaj aplikaĵoj, la enfiltrado de nubo-serviloj kaj la ŝtelado tra submaraj kabloj. La listo daŭrigeblas.

La superrigardo fare de Usono estas senelekta. Ĉiuj povas esti celo de ĝia superrigardo, ĉu rivalo aŭ aliancanoj, eĉ la gvidantoj de aliancaj landoj kiel la germana iama kancelierino Angela Merkel kaj pluraj francaj prezidantoj. Kibernetika superrigardo kaj atakoj de Usono al ŝtatoj kiel “Prism”, “Dirtbox”, “Irritant Horn” kaj “Telescreen Operation” estas pruvo de tio, ke Usono precize superrigardas siajn aliancanojn kaj partnerojn. La subaŭskultado al aliancanoj kaj partneroj jam mondvaste kaŭzis indignon. Julian Assange, la fondinto de Wikileaks, retpaĝo kiu malkovris la tutmondan superrigardon, diris: “Ne atendu, ke superpotenco de tutmonda superrigardo agas kun honoro aŭ respekto. Ekzistas nur unu regulo: Reguloj Ne ekzistas.”

4. Kultura hegemonio – Disvastigo de falsitaj rakontoj

La tutmonda disvastigo de la usona kulturo estas grava parto de la eksterapolitika strategio de Usono. Usono ofte uzis kulturajn instrumentojn por fortigi kaj daŭrigi sian hegemonion en la mondo.

Usono disigas usonajn valorojn en siaj produktoj, ekzemple en filmoj. Usonaj valoroj kaj usona vivstilo estas perataj en filmoj, televidaj elsendoj, publikigaĵoj, komunikilaj enhavoj kaj programoj fare de ŝtate financataj komunutilaj kultur-institucioj. Tiamaniere estiĝas kultura kaj publika opinio-spaco, en kiu la usona kulturo regas kaj daŭrigas la kulturan hegemonion. En sia artikolo “La usonigo de la mondo” la usona sciencisto John Yemma senmaskigis la verajn armilojn de la kultura ekspansio de Usono: Holivudo, la bildokreaj fabrikoj en la Madison Avenue kaj la produktad-linioj de Mattel Company kaj Coca-Cola.

Ekzistas diversaj rimedoj, per kiuj Usono daŭrigas sian kulturan hegemonion. Usonaj filmoj estas la plej multe uzata; ili hodiaŭ tenas pli ol 70 elcentojn de la mondmerkato. Usono lerte uzas sian kulturan diversecon por alparoli diversajn etnojn. Kiam holivudaj filmoj konkeras la mondon, ili elkrias la kun ili ligitajn usonajn valorojn.

La usona kultura hegemonio montriĝas ne nur en la “rekta interveno”, sed ankaŭ en la “komunikila enfiltrado” kaj kiel “trumpeto de la mondo”. La okcidentaj komunikiloj dominataj de Usono ludas aparte gravan rolon ĉe la formado de la publika opinio en la mondo favore al la enmiksiĝo de Usono en la internajn aferojn de aliaj landoj.

La usona registaro severe cenzuras ĉiujn entreprenojn de socia komunikado kaj postulas ilian obeemon. La ĉefo de Twitter, Elon Musk, la 27-an de Decembro 2022 koncedis, ke ĉiuj platformoj de sociaj komunikiloj kunlaboras kun la usona registaro, por cenzuri enhavojn; tion raportis Fox Business Network. La publika opinio en Usono estas sub ŝtataj intervenoj, por malebligi ĉiujn malŝatatajn esprimiĝojn. Google ofte malaperigas paĝojn.

La usona ministrejo pri defendo manipulas sociajn komunikilojn. En Decembro de 2022 The Intercept, sendependa usona esplor-retpaĝo, malkaŝis, ke en Julio de 2017 la oficisto de la U. S. Central Command Nathaniel Kahler ordonis al la grupo de Twitter pri publika politiko, altigi la ĉeeston de 52 arablingvaj kontoj sur listo al ĝi transigita, el kiuj ses estu traktataj prioritate. Unu el tiuj ses kontoj estis dediĉita al la pravigo de usonaj sepavaj atakoj en Jemeno, ekzemple per la aserto, ke la atakoj estas precizaj kaj mortigas nur teroristojn kaj ne civilulojn. Laŭ la ordono de Kahler, Twitter metis tiujn arablingvajn kontojn sur “blankan liston”, por fortigi certajn informojn.

Usono mezuras per malsamaj mezuriloj tion, kio koncernas la gazetaran liberecon. Ĝi brutale subpremas la komunikilojn de aliaj landoj kaj silentigas ilin per diversaj rimedoj. Usono kaj Eŭropo forigas el siaj landoj rusajn ĉeftendencajn komunikilojn kiel Russia Today kaj Sputnik. Platformoj kiel Twitter, Facebook kaj Youtube malkaŝe limigas oficialajn kontojn de Ruslando. Netflix, Apple kaj Google forigis rusajn kanalojn kaj aplikaĵojn el siaj servoj kaj aplikaĵ-provizoj. Kontraŭ enhavoj rilatantaj pri Ruslando oni faras senprecedence drastan cenzuradon.


 

Usono misuzas sian kulturan hegemonion por alkonduki “pacan evoluon” en socialismaj landoj. Ĝi fondas inform-komunikilojn kaj kulturajn instalaĵojn, kiuj direktiĝas al socialismaj landoj. Ĝi metas gigantajn sumojn de publika mono en radio- kaj televid-staciojn, por subteni ties ideologian subfosadon, kaj tiuj paroliloj bombas socialismajn landojn en dekoj da lingvoj tage kaj nokte per ribeliga propagando.

Usono uzas falsitajn informojn kiel lancon por ataki aliajn landojn, kaj konstruis industrian ĉenon por tio; ekzistas grupoj kaj unuopaj personoj, kiuj inventas historiojn kaj mondvaste kolportas ilin por erarigi la publikan opinion kun subteno de preskaŭ neelĉerpeblaj financrimedoj.

Konkludo

Justa afero donas al ĝia defendanto larĝan subtenon, dum maljusta afero kondamnas sian porulon esti elpelito. La hegemoniaj, dominad-avidaj kaj tiranaj praktikoj konsistantaj el uzado de perforto, por timigi la malfortulojn, forpreni ion de aliuloj perforte kaj sub ŝajnigo de falsitaj faktoj kaj por ludi nulsuman ludon, faras grandan damaĝon. La historiaj tendencoj al paco, disvolvado, kunlaborado kaj reciproka utilo estas nehaltigeblaj. Usono per sia potenco surpaŝis la veron kaj la juron por servi al siaj propraj interesoj. Tiuj unuflankaj, egoismaj kaj malprogresaj hegemoniaj praktikoj en la internacia komunumo trafas sur kreskantaj akraj kritiko kaj rezistado.

La landoj devas sin reciproke respekti kaj trakti kiel samrajtulojn. Grandaj landoj kondutu tiel, kiel tio kongruas kun ilia statuso, kaj transprenu la gvidadon ĉe la realigo de nova modelo de rilatoj inter la ŝtatoj, kiu baziĝu sur dialogo kaj partnereco kaj ne sur alfrontiĝo aŭ alianco. Ĉinujo kontraŭas ĉiujn formojn de hegemonismo kaj de potencpolitiko kaj rifuzas la enmiksiĝon en la internajn aferojn de aliaj landoj. Usono devas serioze esplori sian konsciencon. Ĝi devas kritike esplori tion, kion ĝi estas farinta, demeti siajn arogantecon kaj antaŭjuĝojn kaj forlasi siajn hegemoniajn, dominad-avidajn kaj ĉikanajn praktikojn.


 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 4-an de Aprilo 2023, el la retpaĝo de Die Weltwoche.