Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
05-apr-2023
vlutermano

„Sortokomunumo de la homaro“ – Ŝlosila koncepto ŝanĝas tutmondan pensadon pri interrilatoj


 

23.03.2023

 

En la pasintaj dek jaroj la vizio de la ĉina ŝtatprezidanto XI Jinping, krei sortokomunumon de la homaro, estis ŝlosila nocio en la ĉina ekstera politiko kaj pro sia apogo al paco, disvolvado kaj kunlaborado trovis larĝan internacian subtenon.

 

Per diversaj kontribuaĵoj al la internacia komuna bonstato, ekzemple la Nova Silkovojo (la Iniciato Zono kaj Vojo, IZV), Ĉinlando faris ĉiajn klopodojn por kunlabori kun la internacia komunumo kaj realigi tiun ĉi vizion, por krei pli bonan mondon.

 

Dek jarojn post sia fondiĝo la IZV , laŭ indikoj de la ministrejo pri ekstero, mondvaste kaŭzis investojn de preskaŭ biliono da usonaj dolaroj, kreis pli ol 3 000 kunlaborajn projektojn kaj 420 000 laborlokojn kaj liberigis preskaŭ 40 milionojn da homoj el malriĉeco.

Maryam Raza, vicdirektorino de la Pakistana Esplorcentro por Komunumo kun Dividita Estonteco (Pakistan Research Center for Community with a Shared Future) en Islamabado, diris ke la vizio de konstruado de komunumo kun komuna estonteco alportis pozitivajn ŝanĝojn en la internaciaj rilatoj meze de ŝanĝiĝo de la tutmonda soci-ekonomia kaj politika dinamiko. La vizio sekvas racian, kunordigitan kaj ekvilibran metodon, kiu entenas la plej gravajn aspektojn de la rilatoj inter ŝtatoj, laŭ Raza.

XI, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinujo, proponis la vizion de konstruado de komunumo kun komuna estonteco en parolado ĉe la moskva ŝtat-instituto pri Internaciaj Rilatoj en Ruslando, la 23-an de Marto 2013. Ĝi planas, ke la landoj forĝu partnerecojn, en kiuj ili traktas unu la alian kiel samulojn, faras interkonsultadojn kaj havu reciprokan komprenemon kaj kreu arĥitekturon de sekureco, kiu elstaru per honesteco, justeco, komunaj kontribuaĵoj kaj komuna utilo.

En la sekvaj jaroj tiu ĉi vizio estis mondvaste akceptita. En Februaro de 2017 la 55-a UN-komisiono pri socia disvolvado enprenis tiun frazon en rezolucio de la Unuiĝinta Naciaro. Ĝi estis ankaŭ akceptita de la UN-Konsilantaro pri Sekureco, de la Konsilantaro pri Homrajtoj kaj de la Unua Komisiono de la UN-Ĝenerala Asembleo, per kio la ĉina koncepto ricevis pli larĝan internacian agnoskon.

Ĉar la Kovid-19-pandemio ĵetis ombron al la monda ekonomio kaj la kreskanta geopolitika konkurado malfortigas la tutmondajn sekurecon kaj stabilecon, XI proponis ankaŭ la Tutmondan Disvolvo-Iniciaton, la Tutmondan Sekurec-Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizaci-Inicianton. Tiuj ĉi tri iniciatoj donis novan impeton al la internaciaj klopodoj por konstruado de Komunumo kun Komuna Estonteco por la Homaro.

La koncepto de Komunumo kun Dividita Estonteco por la Homaro kristaliĝis kiel nova vizio por la tutmonda regado, laŭ Giga Kikoria, asista profesorino ĉe la Komerca Lernejo de la Malnova Universitato en la kartvelia Tifliso. “En sia kerno tiu ĉi koncepto emfazas la neceson, ke la landoj kunlaboradu por komunaj celoj, anstataŭ sekvi etmensajn proprajn interesojn kaj konkurenci por potenco kaj resursoj”, ŝi diris.

La ĉina diplomatio, gvidata de la vizio de XI pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, alvokas al egaleco, reciprokaj respekto kaj utilo kaj al kunlaborado de gajno-gajno inter la nacioj kaj kontribuas por superi la komunajn defiojn de la homaro.

La ĵusa repaciĝo inter Irano kaj Saud-Arabujo, kiuj havis ŝtonecan interrilaton kun longjaraj streĉitecoj, estas bona ekzemplo de la ĉina diplomatio, kiu kontribuas al regionaj kaj internaciaj paco kaj disvolvado.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 24-an de Marto, el la retejo http://german.china.org.cn/txt/2023-03/23/content_85187566.htm