Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
11-mar-2024
vlutermano

Se mi ne havas pruveblajn faktojn, kongruajn al miaj postuloj, tiam mi simple inventas ilin, jen ŝajne la principo de la Spiegel-ĉefredaktisto René Pfister. Lia postulo: Scholz devas foriĝi.

Jen la “faktoj”, libere inventitaj laŭ la maniero de Der Spiegel: Putin planas atakon al landoj de la Eŭropa Unio (EU) kaj krome uzadon de atomarmiloj. Por tion malebligi, necesas livero de Taurus-raketoj al Ukrajnujo, la germana atombombo, densa germana-franca kunagado por armeigo de la EU, kaj jen la mondo de la germana militismo estos ree en ordo. Scholz baras tion, ĉar li volas nek liveri Taurus-raketojn al Ukrajnujo, nek strebas fari Germanujon atompotenco, kaj kun [la franca prezidanto] Macron li havas diferencojn. Do, oni forigu tiun ulon.

Pfister ne rigardas la etan detalon, ke Germanujo en la Du-plus-kvar-kontrakto [inter la Germana Demokratia Respubliko (GDR), la Federacia Respubliko Germanujo (FRG) – la “du” kaj la garanti-potencoj Britujo, Francujo, Sovetio kaj Usono – la “kvar”] promesis, ke de Germanujo deiru nur paco kaj ke ĝi rezignas je atomarmado. Li aŭ ne konas ĝin – kio estus tre malbona – aŭ li fajfas pri rompo de la kontrakta bazo de la germana unueco. Same malbone.

Pfister simple tordas al si la faktojn kaj per tio pravigas sian mallongvidan planon, kiu kondukos ne al venko super Ruslando, sed al pereo de Eŭropo, se la ĉefministro, kiun Pfister deziras, realigus ĝin.

Putin ja ripete deklaris, ke Ruslando ne intencas ataki eŭropan landon, sed Pfister tamen asertas tion. Tio, kion Putin diras, ne validas. Unue, laŭ Pfister li estas diktatoro kaj due, laŭ la komuna rakontado pri Ruslando, el tiu lando venas nur mis- kaj fals-informoj. Pro tio oni rajtas simple ignori originalajn eldirojn de rusaj politikistoj kaj tion eĉ devas, se ili ne kongruas kun la hejma rakontado. Ellasoj kaj disvastigo de misinformoj en Germanujo jam delonge apartenas al la baza metia instrumentaro por ĵurnalistoj en la farejoj de la grandaj germanaj komunikiloj, inkluzive de tiuj publike financataj.

Moskvo konscias pri la intenco de la Okcidento detrui la ekonomion kaj la ŝtatecon de Ruslando. En kazo de reala minaco al ĝia ekzistado, laŭ la rusa arme-doktrino, atomarmiloj estos uzataj. Aktuale tia situacio ankoraŭ ne estas. Sed ĉar la cirkonstancoj, sub kiuj Ruslando uzus atomarmilojn, ĝis nun ne estas donitaj, en la logiko de Pfister kaj de multnombraj germanaj politikistoj ili estas nepre kreendaj kaj tien akrigendaj. La politika-komunikila komplekso en Germanujo suferas mort-sopiron.

Tio, kion ĝi ĉiel evitas, estas forigo de la kaŭzo de la konflikto. Ene de la germana ĉeftendenco oni eĉ ne rajtas ĝin nomi. La kaŭzo zorge ne menciata estas la Nato-etendigo orienten kaj la rompo de la principo de kolektiva sekureco, tia kia ĝi estas preskribita en la popoljuro. Sufiĉus forlasi la projekton enpreni Ukrajnujon en la Naton, por ke la milito ĉesu. Sed tiam Ruslando ankaŭ iel gajnus, ĉar Putin estus atinginta la celon kaj trudinta la rusajn interesojn pri sekureco. Tion oni ne volas, ĉar Ruslando devas subordiĝi al la Okcidento kaj al ties diktaĵo. Pro tio oni ĉiam pli akrigas. Por Pfister, Putin kompreneble estas diktatoro. Eĉ retorika malarmado rilate Ruslandon estas tabua.

La sensencaĵo de Pfister en certa punkto montriĝas aparte. Laŭ enketo, 59 elcentoj de la germanoj estas kontraŭ liverado de Taurus-raketoj al Ukrajnujo. Pfister nomas ilin “politika marĝeno”.

Scholz eble kredas, ke per rifuzo al livero de Taurus-raketoj li povas kolekti voĉojn ĉe la politikaj marĝenoj” – per tio Pfister montras, ke li kolizias ne nur kun la faktoj, sed ankaŭ kun la algebro.

Oni devas jam esti perdinta ĉian kontakton kun la realo kaj ĉian mensan ligitecon kun la bazo por kalkuli preskaŭ 60 elcentojn de la elektantoj al la dekstraj kaj maldekstraj politikaj marĝenoj. La sola fakto, ke tiom konfuza komento – kaj en sia politika naiveco danĝera – entute eniris novaĵ-revuon por Germanujo tiom gravan kaj opini-influan, diras multon pri la stato de la germanaj komunikiloj. Spite al nekredebla naiveco kaj mankanta scio pri la faktoj, oni ĉe la Spiegel kredas ke oni devas tiri la germanojn en militon.

Tamen, tiu ĉi teksto de Pfister estas sendube epoke tipa dokumento. Iu kiu montras, kiel germanaj komunikiloj en la jaro 2024 kontraŭ la volo de la plimulto de la germanoj per sia skribado venigis la militon. La germana ĵurnalismo ankaŭ ĉi-foje eniros la historion ne alie ol post 1918 kaj 1945. Ĝi agadas en Germanujo denove kiel forto pelanta al milito. Honestuloj prefere tuj ĉesu ties konsumadon.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 10-an de Marto 2024