Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
15-sep-2017
vlutermano

(Vidu la eldirojn de Grover Furr plej malsupre en tiu ĉi paĝo)

Komento de Vilhelmo Lutermano:

Ĉar iuj konsideras tiujn eldirojn de Furr dezirinda „elirpunkto por ĉiuj diskutoj pri la Dua Mondmilitokaj pri la rolo de Sovetunio, la Kominterno” ktp, ŝajnas al mi necese komenti ilin.

La unuaj paragrafoj – la plej granda parto de la teksto de Furr – estas citaĵoj, kiujn mi ne komentu, mi komentu prefere Furr mem.

La unuaj du asertoj de Furr estas: „Dekmilionoj da ili batalis defendante ne sole siajn hejmon kaj familion, sed ankaŭ socialismon. Ili batalis sub la gvidado de Komunista Partio de Sovetunio, kiun estris J. Stalin.”

Se Stalino iam faris ion vere bonan, tio estis deklari la militon „patruja”, ne socialisma. Per tio mobiliziĝis principe ĉiuj civitanoj, ne nur tiuj, kiuj volis defendi la socialismon. Oni ja sciis, ke la germana faŝismo direktis sin ne nur kontraŭ la bolŝevismo, sed ankaŭ rasisme kontraŭ ĉiuj rusoj kaj ĝenerale slavoj (kun prokrasto por la ukrainoj, kiuj parte subtenis ĝin). La Granda Patruja Milito estis milito por simple protekti sian propran haŭton. Defendante sian haŭton, en tiu situacio ili samtempe „defendis la socialisman sistemon”, ne inverse. Kaj se la faŝistoj nur paroligus la heroan popolon germane, tio ja estus abomena perfortaĵo, sed eĉ ne la plej fia: ili donis al la rusoj, kiujn ili nomis subhomoj, vivrajton, se entute, nur kiel obeemaj servistoj al la germanoj.

La dua aserto estas simpla konstato: La milito, flanke de la Sovetunio, estis gvidata de la Komunista Partio estrata de Stalino. Sed: kvankam Stalino lastinstance respondecis pri la militaj agoj, la esencon faris la elstaraj generaloj, kiuj ĉe la senkapigo de la Ruĝa Armeo fare de Stalino ne aŭ ankoraŭ ne estis mortigitaj.

La fakto, ke la faŝistoj post mallonga tempo povis stari ĉe la pordo de Moskvo, estis parte sekvo de tiu terura senkapigo.

Kaj ke entute la faŝistoj povis kuraĝi ataki Sovetion, estis ne nur ŝuldata al tiu senkapigo de la Ruĝa Armeo, sed ankaŭ al la katastrofa politiko, kiun Stalino diktis al la germanaj komunistoj komence de la 1930-aj jaroj, kiu deklaris la socialdemokratojn socialfaŝistoj kaj ĉefaj malamikoj kaj per tio malebligis kontraŭfaŝistan unuecfronton kun la socialdemokratoj kaj do kunkulpis pri la senrezista enpotencigo de la faŝistoj en Germanujo, fine de januaro 1933.

La kuba komunista gazeto Granma lastjare memorigis pri la Granda Patruja Milito kaj honoris kiel heroojn de la venko la heroajn popolojn de Sovetunio kaj la generalon Ĵukov. Stalino ĉe tio prave ne estis menciata.

Dua aserto de Furr: „Dekoj da milionoj el ili kaj centmilionoj en la tuta mondo fidis je la tutmonda komunista movado. Laŭ la atesto de historio, ili pravis!”

Certe, kaj des pli en tiu situacio, kie la sola laborista ŝtato en la mondo estis sovaĝe atakata. Tio ne signifas, ke la „tutmonda komunista movado”, tiutempe reprezentata de la Komunista Internacia (Kominterno), siavice praktike estrata de Stalino, ne faris hororajn erarojn. Unu el ili mi supre jam menciis („socialdemokratoj = socialfaŝistoj = ĉefaj malamikoj”), okazis aliaj, ekz-e la katastrofa politiko trudita al la ĉinaj komunistoj, ktp. Ekzistis kritikaj komunistoj, kiuj avertis kontraŭ tiuj eraroj kaj mispaŝoj, sed ili estis (malpli en Ĉinujo!) sisteme murditaj. Kelkaj kapablis transvivi, interalie Theodor Bergmann, nun pli ol centjarulo, de kiu nun aperas la libro „Strukturproblemoj de la komunista movado” ĉe MAS.

Tria aserto de Furr: „Hodiaŭ ni jam scias, ke la hororaj historioj, disvastigitaj de kontraŭ-komunistoj, de L. Trockij, N. Ĥruŝĉov kaj N. Gorbaĉov, estas mensogoj.”

Ĉi tie Furr metas ĉiujn kaj ĉiujn „hororajn historiojn” en unu keston, sen nomi ilin. Do, „la” hororaj historioj. Tamen, praktike ĉiuj el tiuj efektive „hororaj historioj”, raportitaj de tiuj tri personoj, estas historie pruvitaj. Nomi ilin mensogoj kongruas kun la kutima metodo de stalinistoj. Same ankaŭ la metodo deklari Trockon, Ĥruŝĉovon kontraŭkomunistoj. Do, la esenca aganto de la Oktobra Revolucio kaj kreinto de la Ruĝa Armeo kontraŭkomunisto? Furr ŝajnas ĉi tie daŭrigi la stalinajn Moskvajn Procesojn, per absurdaj mensogoj. Per tio li celas – tute same kiel siatempe Stalino mem – diskreditigi ilin tiom ke neniu emu legi iliajn tekstojn, por ke la stalinaj mitoj restu laŭeble netuŝitaj. Ni lasu ĉi tie Gorbaĉovon ekster la konsidero, ĉar liaj diversaj evolufazoj meritas apartan traktadon, seriozan, ne tian klaŭnan de Furr.

Stalino forbuĉis praktike ĉiujn malnovajn bolŝevistojn, igis retuŝi fotojn, sur kiuj staris Trocko apud Lenino, por forviŝi lin el la historio.

Tian prezentadon de la historio oni povas fari nuntempe nur por tiaj homoj, kiuj avide serĉas ian drogon por daŭrigi siajn iluziojn preter la realo, kiun ili klopodas por ne vidi. Por tiaj homoj Grover Furr estas efika pastro.

Kvara aserto de Furr: „La komunista movado de la 20-a jc. ne finkonstruis komunismon.”

Neniu iam asertis, ke la komunista movado de la 20-a jarcento finkonstruis komunismon. Sed tiu eldiro ŝajnigas, ke la konstruado de la komunismo ja estis komencita.

Jes, laŭ Stalino, ekde 1936 en Sovetio oni finkonstruis la socialismon kaj ekkonstruis la komunismon. Sed kia stulta blago, kiun poste la tutmonda komunista movado estis devigata gluti! En la realo, en Sovetio oni ja komencis konstrui la socialismon, kvankam – post la morto de Lenino – kun malmarksismaj principoj kaj, kvankam kun grandaj pozitivaj atingoj, ankaŭ kun teruraj eraroj. Sed neniam la socialismo en Sovetio nek ie ajn aliie estis finkonstruita, kaj la komunismo estis nenie eĉ nur ekkonstruita.

Al la posta aserto de Furr oni povas nur konsenti: „Nia devo, evidente, estas studadi la historion por malkovri tion, kion faris tiuj milionoj da komunistoj kaj iliaj apogintoj, kio al ĝia disfalo kondukis.” Sed certe ne per la fuŝaj metodoj de Furr!

La sekvo memorigas la faman sloganon: „Lerni de Sovetunio signifas lerni venki”. Nu, la unua paŝo de lernado estas serioza analizo de kio okazis. Kaj tiam la slogano estas: Lerni el eraroj! Ĝuste tion fine faris la ĉinaj komunistoj, dum la sovetiaj ne sukcesis tion.


Mi dankas pro ĉi tiu respondo. Mi ofte ŝercadas, dirante ke sen Stalin kaj evidente la heroa popolo, kiu defendis sian socialisman sistemon, ni ĉiuj nun parolus germane. Sed tio estas veraĵo.

bobbie


Ĉi tiu resumo havas paralelaĵon en la kontribuaĵoj de komunistoj el la tuta mondo, kaj precipe de Internaciaj Brigadoj en Hispanujo. Via diskutaĵo devus esti la elirpunkto por ĉiuj diskursoj pri la dua Mondmilito kaj pri la rolo de Sovetunio, la Komintern, la komunistaj partioj de la mondo kaj la membroj de Internaciaj Brigadoj.

John Kailin

 

Karaj geamikoj, gek-doj, gekolegoj!

Hodiaŭ, je la 9-a de majo, estas la Tago de Venko, „Den Pobedy” en Rusujo

Oni ĝin inaŭguris unue en la 16 respublikoj de Sovetunio post la subskribo de la Dokumento pri la Germana Kapitulaco malfrue vespere de la 8-a de majo 1945 (post meznokto, do je la 9-a de majo, laŭ Moskva Tempo). La venkon la Soveta registaro anoncis je frua horo de la 9-a de majo, post la subskriba ceremonio en Berlin.

Ni haltu por momente rememori la nekredeblan heroecon de la popolo de Sovetunio, kiu disvenkis la Nazian Wehrmacht-on, la kombinitajn fortojn de landoj, okupitaj de germanoj, plus tiujn de faŝistaj volontuloj el Hispanujo, Italujo, Francujo kaj el aliaj neokupaciitaj landoj.

La malsupraj citaĵoj el la libro de Wendy Z. Goldman & Donald Filtzer (eds), titolita Hunger and War. Food Provisioning in the Soviet Union during World War II. Bloomington, IN, Indiana University Press, en 2015 (= Malsato kaj Milito. Proviantado en Sovetunio dum la 2-a Mondmilito , eldonita de Bloomington, IN, Indiana University Press, en 2015) helpas al ni kompreni tiun heroismon.

Sovetaj civitanoj tra 4 jaroj iradis labori, frostotremante en ĉifonoj, truhavaj ŝuoj, laboris longajn horojn apud maŝinoj en frostigaj uzinoj, produktante la armilojn, per kiuj oni disvenkis la faŝistajn armeojn en la Orienta Fronto. En la jaro 1944-a la viraj laboristoj en la arierlando, la plej bone nutritaj civitanoj de la lando, estis mortontaj pro malsato. La gloro pro la disvenko de faŝismo ŝuldeblas ne sole al la fiaskigintoj de la murdemaj fantazioj kolonigaj de nazioj aŭ al la militaj atingaĵoj de la Ruĝa Armeo, sed ankaŭ al la ĉiutaga persista agado de milionoj el la malsata, eĉ malsatmortonta popolo. La vero ne malgrandigas la venkon, sed pligrandigas ĝin. (pĝ. 43)

En la fina konkludo de la libro, spegulanta la pli fruan deklaron, la aŭtoroj omaĝas jene al la eltenemo de milionoj da sovetaj viroj kaj virinoj de tiu tempo:

La homoj en la arierlando laboris kaj vivis tra preskaŭ 4 jaroj en stato de nekreble granda malhavo, elportante malvarmon, malpuraĵojn, elĉerpitecon, malsanojn kaj malsatadon tiel grandajn, ke tio al multaj el ili kostis ilian vivon. Kaj tiu laborforto, kiel ajn okulfrape malgranda, tamen estis kapabla produkti tiujn armilojn, transportilojn, aviadilojn kaj municion, necesajn por frakasi kaj elpeli la naziojn de sur sovetaj teritorioj. La motivoj, igintaj la popolon alporti tiajn oferojn, estas pleje nekonataj kaj malmultaj estis emaj doni ilin. La persistemo kaj eltenemo mem de tiuj, kiuj emis alporti ilin, siavice, estis agoj de grandega heroeco. (pĝ. 332)

Belaj deklaroj! Mi tamen deziras malkonsenti kun unu frazo: „La motivoj, igintaj la popolon alporti tiajn oferojn, estas pleje nekonataj…” Ĉar la motivojn de multaj, probable de la plimulto da tiuj sovetaj laboristoj, kiuj faris tiujn superhomajn fortostreĉojn, ni konas.

Dekmilionoj da ili batalis defendante ne sole siajn hejmon kaj familion, sed ankaŭ socialismon. Ili batalis sub la gvidado de Komunista Partio de Sovetunio, kiun estris J. Stalin.
 

Dekoj da milionoj el ili kaj centmilionoj en la tuta mondo fidis je la tutmonda komunista movado. Laŭ la atesto de historio, ili pravis! Hodiaŭ ni jam scias, ke la hororaj historioj, disvastigitaj de kontraŭ-komunistoj, de L. Trockij, N. Ĥruŝĉov kaj N. Gorbaĉov, estas mensogoj. La komunista movado de la 20-a jc. ne finkonstruis komunismon. Nia devo, evidente, estas studadi la historion por malkovri kion faris tiuj milionoj da komunistoj kaj iliaj apogintoj, kio al ĝia disfalo kondukis. Sed hodiaŭ ni rememoru kelkajn el tiuj multegaj aferoj, faritaj de tiuj bravaj komunistoj kaj iliaj apogintoj, kiuj estas pravaj, laŭrajtaj kaj heroaj. Ili disvenkis faŝismon. Ankaŭ ni kaj niaj filoj iun tagon devos refoje disvenki faŝismon. Ni devas ekscii kion faris prave la komunistoj de la paseo, precipe tiuj de USSR, tiel ankaŭ ni povos fari ilin, kiam la tempo por tio alvenos.

Longe vivu la Tago de Venko, la 9-a de majo!

Kun solidareco

Grover Furr

(Esperantigita de Johano Petik, Hungarujo)