Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
03-apr-2023
vlutermano

Kiujn ŝancojn havas la ĉina pac-iniciato?

Ĉu la ĉina 12-punkta plano por ĉesigo de la Ukraino-krizo realiĝos, tio dependas de la volo de la konflikt-partioj. La Kremlo opinias ĝin elbalancita kaj vojmontra, Kievo montras intereson, la Okcidento, male, vidas en ĝi nenian bazon por intertraktado. Sed ankaŭ sen okcidenta partopreno eblus atingi kontraktajn reguladojn.

 

Bernd MURAWSKI

 

Post la perado de la konflikto inter Irano kaj Saud-Arabujo, la ĉina gvidantaroj alstrebas kroman diplomatian sukceson per tio, ke ĝi proponas sin por perado en la Ukrain-milito. Per la 12-punkta plano ĝi prezentis dokumenton, kiu emfazas la kompleksecon de la konflikto. La postuloj nemiskompreneble montras, kiuj estas la adresatoj de la ĉina kritiko, kvankam ili ne estas eksplicite nomataj. La riproĉo al Ruslando estas, ke ĝi per la enmarŝo en Ukrainujon rompis la popoljuran malpermeson de perforto. La Okcidento estas kulpigata ke ĝi rompis la principon de nedivideblo de la sekureco kaj ke per tio ĝi alkondukis la nunan krizon. Por vuali sian agreseman politikon, ĝi nove interpretis la popoljuron, kiun Ruslando aktuale elvokas.

 

La reago de la politika elito de la Okcidento ne lasas dubon pri tio, ke la ĉina pac-iniciato estas malbonvena. Sekve, favoraj paŝoj ne atendeblas, ekz-e ĉe la kreado de eŭropa sekurec-arĥitekturoaŭ ĉe ĉesigo de sankcioj. La kieva gvidantaro, male, montris sin malfermita. Se intertrktadoj okazus, tiam la rondo de partoprenantoj limiĝus al Ruslando kaj Ukrainujo.

 

Se pac-traktato atingiĝus, tiam la premo al la okcidentaj regnoj signife altiĝus. Ili speciale estus instigataj reveni al la origina kompreno de la popoljuro. Tiam necesus ĉesigi la enmiksiĝon en la internajn aferojn de aliaj landoj (la postsekvaj ŝtatoj de Sovetunio, Venezuelo, Ĉinujo)), la dubindiga pretendo je antaŭmalhelpa memdefendo (Afganujo, Irako), homhelpaj intervenoj (Jugoslavio, Libio) kaj ekonomiaj sankcioj (Irano, Sirio, Ruslando). Anstataŭ elvoki valorojn kaj sian regul-bazitan ordon, la Okcidento devus akcepti la multpolusecon de la mondo. Se ĝi tamen daŭre agus arogante kaj memdecide ĝi pli kaj pli izoliĝus. Sed per tio ĝia tutmonda dominado estus en serioza danĝero.

 

Elementoj de traktat-propono por ĉesigi la milit-agojn

Subteno de la ĉina iniciato evidente ne estas en la okcidenta intereso, eĉ malpli partopreno en intertraktadoj. Do, ne okazos ampleksa interkonsento, kiu entenas promesojn kaj devojn de la NATO-ŝtatoj. Centraj rusaj postuloj, kiujn ankaŭ la ĉina 12-punkta plano entenas, devus esti neplenumotaj. Restus la unua postulo en la teksto, la respekto de la suvereneco kaj de la teritoria integreco de ŝtatoj. Kvankam per tio postuliĝus unuflankaj koncedoj de Ruslando, intertraktita solvo ŝajnas ja ebla. Kiujn determinaĵojn la traktato devus enteni, tio aperas en la sekvaj naŭ punktoj.

 

1. Ruslando forprenas siajn milit-unuojn el la teritorio de Ukrainujo. Samtempe la ukraina armeo farlasas la de ĝi kontrolatajn partojn de la distriktoj Donecko kaj Lugansko. En la senarmeigitajn regionojn – escepte de la regiono apartenanta al la distrikto Ĥarkovo – envenas UN-trupoj. La dislokado de blukaskuloj povas okazi labordivide: Pri Donecko povus respondeci Ĉinujo, pri Lugansko Hindujo kaj pri la partoj de la distriktoj Ĥersono kaj Zaporoĵje, Brazilo. La plenuma potenco en la regionoj estas praktikata de UN-komisaroj.

 

2. Ukrainujo deklaras sin neŭtrala kaj ŝanĝas la respektivan parton en sia konsitucio. Tio signifas speciale, ke ĝi aliĝos al nenia arme-alianco kaj ne permesos lokadon de eksterlandaj milit-unuoj. Ĝi ankaŭ ne rajtas agi taskite de fremdaj potencoj, ekzemple por minaci najbarajn ŝtatojn. Ĝi ricevas garantiojn pri sekureco de la landoj partoprenantaj en la pacprocezo (Ĉinujo, Hindujo, Brazilo), se eblas, ankaŭ de la UN-sekurec-konsilantaro.

 

3. La gvidantaro kaj la parlamento de Ruslando revokas la transprenon de la kvar ukrainaj distriktoj en la rusan ŝtat-teritorion kaj la antaŭan agnoskon de la sendependeco de la respublikoj Donecko kaj Lugansko. Per tio ili samtempe konfirmas, ke la teritorioj sub Un-kontrolo estas ukraina suverena teritorio.

 

4. Baldaŭ post ekvalido de la packontrakto, elektiĝos lokaj decid-portantoj, kiuj estos sub la UN-komisaroj de la distriktoj. La elektoj fariĝos ĉeeste de sendependaj observantoj, kiuj samtempe zorgos pri tio, ke en la elektobatalo ne okazu incitado por la rusa aŭ la ukraina flanko kaj ke la kandidatoj koncentriĝu al regionaj taskoj.

 

5. Oni estigos repacigajn komisionojn, en kiuj ĉiuj politikaj kaj lingvaj grupoj estu reprezentataj. Ili tasko estas eltrovi kaj kritiki provokajn kaj fimamigajn eldirojn de komunikiloj kaj de politikaj gvidantoj. Ili same devas certigi, ke en ŝtataj servoj konserviĝu politika neŭtraleco. La UN-komisaroj, laŭbezone, povas doni devigojn kaj en gravaj kazoj malpermesi komunikilojn, enpreni publikigaĵojn kaj eksigi politikistojn.

 

6. La aktualaj jur- kaj financ-sistemoj same kiel la civitanecoj kaj socialaj rajtoj restas validaj, sed kroma integrado en rusajn aŭ ukrainajn sistemojn estas malebligata. La lokaj decidportantoj estas instigataj, ĉe aperantaj problemoj serĉi praktikeblajn solvojn interkonsente kun la UN-komisaroj.

 

7. Ruslando deklaras sin preta pagi kompensaĵon por milit-damaĝoj per sumo de 100 miliardoj da eŭroj. El tio, 20 elcentoj estas transigota al la kieva registaro kaj la resto uzata por rekonstruado en la regionoj sub UN-kontrolo. La projektoj estas realigataj de la lokaj reprezentaĵoj, ĉiuj kun rezervo de la konsento de la komisaroj.

 

8. Post kvin jaroj okazos referendumoj pri la estonteco de la kvar UN-kontrolataj distriktoj, ĉar intertempe la situacio certe solidiĝis. La elekto temas pri reenigo en Ukrainujo kaj aliĝo al Ruslando. La necesa kvorumo troviĝas ĉe 50 elcentoj por la unua kaj ĉe 75 elcentoj por la dua opcio. Se neniu el tiuj kvorumoj estos atingita, la UN-statuso restos. Tiukaze respektive kvinjarojn poste okazos nova referendumo.

 

9. Ĉar la situacio sur Krimeo konsidereblas stabila, tuj post valido de la packontrakto fariĝos referendumo laŭ la samaj kondiĉoj. Se malpli ol 75 elcentoj de la voĉoj estas por Ruslano, Moskvo devontigas sin malfari la enprenon de Krimeo kaj forpreni sian armeon de tie. Se aliflanke malpli ol 50 elcentoj voĉdonas por Ukrainujo, Krimeo same kiel la kvar distriktoj en la oriento kaj sudo de la lando estos metitaj sub UN-kontrolo.

 

La verŝajneco, ke same Ruslando kiel ankaŭ Ukrainujo akceptos tian traktatan solvon, estas sufiĉe alta. Antaŭe okazus fazo de interkonsultadoj kaj ankaŭ pluraj rondoj da intertraktado, ĉe kiuj Ĉinujo kaj eble Hindujo kaj Brazilo donas subtenon. La intereso de ambaŭ militpartioj je paca solvo baziĝas sur la ekkono, ke la restantaj alternativoj estas ĉiuj pli malbonaj. Tiuj estas daŭrema pozici-milito, la korea solvo favorata de la Okcidento, ukraina kapitulado kaj reciproka akriĝo kun la risko de interŝanĝo de atomaj frapoj. La ĝisnuna reteniĝemo same ĉe la usona kiel ĉe la rusa flanko nutras la esperon, ke tiu ĉi laste nomita alternativo ekskludeblas.

 

Packontrakto kiel kiom eble plej bona opcio por Ukrainujo

La deklarita celo de Ukrainujo estas rekonkero de ĉiuj landopartoj sub rusa regado, inkluzive de Krimeo. Samtempe reprezentantoj de la kieva gvidantaro konstatas, ke la militaĵoj ricevitaj de la Okcidento tute ne sufiĉas por sukcesa ofensivo. Kroma problemo koncernas la uzadon de la okcidentaj armiloj, ĉar la ukraina armeo ĝis nun batalas precipe per kutimaj aparatoj el la sovetia tempo. Fine ekzistas ankaŭ kreskantaj malfacilaĵoj ĉe mobilizado kaj kun malmulte sperta personaro. Vide al tiuj faktoj, milit-fakuloj opinias, ke la ukraina plano fiaskos, des pli ke Ruslando disponas pri klare pli granda potencialo.

 

Se Kievo tamen faros atakon, tiam la antaŭvidebla malsukceso konsidereblas kiel necesa evento por poste aranĝiĝi kun la ĝisnuna stato. Nova celo povus esti batalhalto laŭ analizo de la RAND Corporation, laŭ kiu Ukrainujo perdus la regionojn regatajn de Ruslando kaj devus deklari sin neŭtrala. Tiu ĉi frostigo de la konflikto, nomata korea modelo, tamen aperus kiel malvenko kaj estus nur malfacile perebla, kion la RAND-papero nomas la aktuale plej grandan problemon.

 

Aliflanke, la ĉi tie prezentata pacosolvo surbaze de la ĉina 12-punta plano havus la avantaĝon, ke la celoj de Kievo estus grandparte atingitaj. Temas precipe pri la kompleta retiro de la rusa armeo. Per nuligo de la transpreno de la ukrainaj distriktoj, Moskvo krome agnoskus ties aparteno al Urinujo. Krome, Kievo ricevus kompensajn pagojn. Ukraina venko-ebrio estus ĝenata per tio, ke la egionoj forlasitaj de la rusa armeo estus metitaj sub UN-kontrolon kaj ke Krimeo plej verŝajneper la referendumo perdiĝus.

 

Avantaĝo de packontrakto kompare kun frostigita konflikto konsistas en tio, ke ambaŭ flankoj alprenas la saman juran vidpunkton. Per tio al estontaj malkonsentoj, kiuj povus flamiĝi ĉe ne solvita teritoria disputo, la bazo estus forprenita. Ĉar Kievo pro la purigita konflikt-situacio ne plu dependus de ekstera subteno, ĝi gajnus pli grandan politikan agospacon. Tio gravas, ĉar la ukraina gvidantaro devas deiri de la fakto, ke la kriterioj por alstrebata EU-aliĝo en antaŭvidebla estonteco ne plenumeblos. Intertempe novaj opcioj povus malfermiĝi, ekzemple pli densa kunlaborado kun aziaj partneroj.

 

La militaj strategioj favorataj en Ruslando

En Ruslando du pozicioj pri daŭrigo de la milita ago regas la debaton. Parto de la analizistoj favoras la celon de kompleta okupado de la distriktoj Donecko kaj Lugansko kaj sekvan defend-militon, alia la eliminon de la ukraina militmaŝinaro kun sekva kapitulaco de Kievo.

 

En la unua kazo necesus enpreni plurajn urbajn kompleksojn, unue Kramatorskon kaj Slovjanskon. Same kiel la komplete ruinigita Artjomvsko (Baĥmut) montras, necesus akcepti konsiderindajn detruojn de konstruaĵoj kaj de infrastrukturo kaj ankaŭ altajn perdojn de homoj. Post la konkero , konstantaj ĉelimaj bataletoj kaj raket-atakoj al la malantaŭaj regionoj zorgus pri konstanta malsekureco kaj ĝenus la rekonstruadon.

 

Putin aprobas koncepton de ekstera politiko: “Forigi restaĵojn de la usona dominado en la mondo”

 

La dua alternativo postulus de Ruslando longdistancajn ofensivajn agadojn, ĉe kiuj okazus konsiderindaj personaj viktimoj kaj amasa neniigo de militmaterialo. Post ukraina kapitalaco estus la ebleco premi Kievon kaj eble eĉ rekte influi al ties politiko, ekz-e post starigo delarĝa registaro de larĝa unueco kun partopreno de porrusaj elementoj. Sed samtempe Moskvo devus kalkuli kun gerilaj agadoj, kiuj en grandsurfaca ŝtato kia Ukrainujo apenaŭ malebligas. El siaj bastionoj en la okcidenta parto de la lando, ribelaj taĉmentoj povus eĉ penetri en rusan teritorion. Ĉe tio ili estis grandanime subtenataj de la Okcidento per armiloj.

 

En ambaŭ militaj konceptoj la alfrontiĝo kun la Okcidento plu daŭrus. La informad-milito ne malfortiĝus, kaj nulito de la sankcioj estus plu ekskludita. Kvankam la rusa ekonomio mdaŭre montriĝas fortika, ekzistas kelkaj malfortiĝoj, kiuj estontece povus etendiĝi. La korea modelo de la RAND Corporation, en kiu oni antaŭvidas malkonstruon de la sankcioj, pro tio estus favorinda kiel alternativo. Ĉar ĝi entenas frostigon de la konflikto, la situacio ĉe la fronto trankviliĝus. Fie , per la planita neŭtraligo de Ukrainujo, centra rusa postulo estus plenumita.

 

La avantaĝoj de Ruslando per packontrakto

Sed la korea solvo havus avantaĝojn ne nur kontraŭ la milita opcio, sed ankaŭ ŝajnas favorinda kontraŭ la ĵus prezentita traktatpropono. Nome, Ruslando konservus la regadon super la kvar distriktoj en la suda kaj orienta Ukrainujo kaj ne bezonus revizii ties transprenon en la rusan ŝtat-sistemon.

 

Tamen la Kremlo de tiam dependus de la bona volo de la Okcidento, kio en la pasinteco plurfoje montriĝis fatala. Jam antaŭ la komenco de la Ukrain-milito fariĝis klara, ke la vaŝingtono gvidantaro kaj ĝiaj eŭropaj apogantoj ne alstrebas balancan solvon kun Ruslando, sed ties daŭreman malfortiĝon. Tiu celo post la devigita taktika retiriĝo sendube estus daŭre sekvota.

 

Ekzemple, la devigo de Ukrainujo je neŭtraleco povus esti parte senigita je sia senco, kiel aktuale okazas per la kreema interpreto de la rotacia principo per la NATO en la baltaj landoj. Entute la lando estus daŭre enprenita en la okcidenta sistemo kaj per tio uzeblos kiel lancopinto kontraŭ Ruslando. Ĉe tio ekskludeblas nek ĉelimaj provokoj nek atencoj per ribelaj grupoj. Fone de la nesolvita teritoria konflikto krome eblus konstrui pretekston por denove funkciigi la tiam jam ĉesigitajn ekonomiajn sankciojn. Ĉe la dekretado de kontraŭrusaj dispozicioj la Okcidento povus senti sin kuraĝigita de la fakto, ke la moskva interpreto de la jura situacio, koncerne la enpreno de la kvar ukrainaj distriktoj, ne ricevas internacian subtenon.

 

Kompare kun nura batalhalto, packontrakto havus la avantaĝon, ke ne plu ekzistus konfliktaj punktoj inter Ruslando kaj Ukrainujo. La Kremlo povus senti sin trankvila per tio, ke la ukraina gvidantaro ne havus kialon por lasi sin instrumentigi de Vaŝingtono. La situacio tamen povus streĉiĝi, kiam la momento de la referendumoj proksimiĝos. Same Moskvo kiel ankaŭ Kievo farus ĉion por akiri la favoron de la loĝantaro en la UN-regataj regionoj. Tio povusrezulti ankaŭ üozitive, ĉar konkurado favorus la rekonstruadon en Donbaso. Same Ukrainujo povus vidi sin stimulata respekti la rajtojn de la rusa malplimulto.

 

Krimeo pro la atendebla voĉdona decido certe restus ĉe Ruslando. Kun la konsento de Ukrainujo al la packontrakto la kondiĉo estus donita por ke ĝia statuso estu internacie agnoskata. Ne nur la riproĉoj de rompo de la popoljuro kaj diskriminaciado de la loĝantoj de la duoninsulo estus pasiteco, sed ankaŭ la lasta kialo nuliĝos por daŭrigi okcidentajn sankciojn.

 

Se la voĉdonoj en la kvar ukrainaj distriktoj de Septembro 2022 kun rezultoj inter 87 elcentoj en Ĥerzon kaj 98 elcentoj en Lugansko estis reprezentaj, post kvin jaroj atendeblus decido favore al Ruslando. La seniluziiĝo pro la interrompita integriĝo en la rusan ŝtatsistemon estus pli ol kompensota per la fino de la milita minaciĝo kaj per la sekurigita estonta statuso. Se Kievo intertempe sukcesos antaŭenigi la intern-ŝtatan repacigon per deŝovado de la ultranaciisma idearo, tiam eĉ ne ekskludeblus reveno de kelkaj regionoj al Ukrainujo. Tiukaze la rusa gvidantaro povus konsoli sin per tio ke almenaŭ la celo de “sennaziigo” estus atingita.

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 3-an de Aprilo 2023, el RT-de.