Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
22-nov-2019
vlutermano

 

Amandine Masson
Secrétaire administrative
PCF Aude
04 68 10 32 20

http://aude.pcf.fr
fbpcfaude11

LA PACMOVADO, Francujo:

Teritorioj okupataj de Israelo

Deklaro de la Pacmovado

 

 

De pluraj semajnoj D. Trump kaj lia registaro kontribuas al masakrado de la internacia juro.

La bedaŭrinda forlaso de la kurdoj, subteno de ŝtatrenverso en Bolivio, disŝiro de la interkonsento de Parizo pri la klimato, jen la vico de la palestinanoj por suferi la senkontrolan kaj malpravan kaj samtempe kontraŭleĝan fulmon de Trump per la anonco de lia ŝtatsekretario s-r Pompeo, kiu deklaris, ke "la strigo de kolonioj de israelaj civiluloj en Cisjordanio ne estas per si mem kontraŭa al la internacia juro".

Jam en Decembro 2017 Donald Trump komencis sian likvidadon de larajtoj de la palestina popolo per tio ke li agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, kontraŭe al la rezolucioj de la UN. Daŭrigante tiun sian detruan agadon, Usono decidis retiri sin el la financado de la Agentejo de la UN por palestinaj rifuĝintoj kaj el aliaj programoj, speciale el tiu pri sano. Pasante de subteno al la senpuneco de Israelo apogante ĉiujn ties politikojn de kolonioj, de rasdisigo kaj de perforta konkero de teritorioj, Usono hieraŭ malkaŝe rompis la internacian juron, per tio ke ĝi pli malfortigis tion, kio estis konceptita, certe malperfekte, kiel la solaj reguloj de komuna vivo.

Tiel, la 4-a konvencio de Ĝenevo, kiu difinas la koloniadon kiel militkrimon, ekde nun, laŭ Usono, jam ne estas kontraŭa al la internacia juro.

Tiu perfortaĵo ne nur kontraŭ la palestina popolo, sed kontraŭ la tutaĵo de la internacia juro, ne estas simple tolerebla.

Trans la fiaj kalkuloj pri la elektokampanjo de iuj aŭ de alaj, interkruciĝantaj interesoj de ĉiu, temas pri tio, ke estas minacata la kredindo de la Unuiĝinta Naciaro, la libereco de la palestina popolo, sed ankaŭ de la aliaj popoloj, se okazas nenia ampleksa politika rebato.

La reago de nia [la franca] registaro devas esti je la alteco de la defioj kaj de la estonteco per tio, ke ĝi petu la ceterajn ŝtatojn de la Eŭropa Unio (EU) alpreni pozicion (fine) klaran pri la demandj kaj ne lasu unu ŝtaton dikti sian interpretadon de la internacia juro. La eŭropa justico faris ion utilan antaŭ kelkaj tagoj per tio, ke ĝi faris klaran decidon pri la kontraŭleĝeco de la israelaj kolonioj.

La Pacmovado intense petas la plej altajn francajn instancojn interveni ĉe la EU kaj ĉe la UN por senrezerve kondamni tiun interpreton de la juro, memorigante ke la koloniado ja estas militkrimo kaj ke ĉia perforta akiro de teritorio estas kontraŭa al la Ĉarto de la UN.

Ĝi devas postuli, sur eŭropunioa nivelo, efektivajn sankciojn kontraŭ la ŝtato Israelo, kiu daŭre agadas tute senpune, ĉar nenia paca solvo eblos sen la justeco kaj justico.

La Pacmovado.

(Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, 2019-11-22)