Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
25-jun-2022
vlutermano

Franca Komunista Partio: Kolombio – historia popola venko!

 

En Kolombio, la venko de Gustavo Petro kaj Francia Márquez en la dua baloto de la prezident-elekto estas grava historia ŝanĝo en la historio de la lando, popola triumfo, akirita per granda luktado, kiu malfermas senegalan eblecon de ŝanĝoj favore al la gelaboristoj, al la virinoj, al la praloĝantaj popoloj kaj al la afrikdevenaj kolombianoj, al la junuloj, al la kampuloj.

 

Tiu ĉi venko estas ankaŭ nova vivo por la Interkonsentoj pri paco de 2016 [inter la registaro kaj la movadoj de armita rezistado, -vl] , vera bazo por daŭrema paciĝo kaj demokratiiĝo de Kolombio kaj kiu estis sisteme sabotita de la ĝisnuna registaro de Ivan Duque.

 

La defioj, kiuj atendas la novan registaron por transformi la landon estas gigantaj, post du jarcentoj da akaparado de la potenco kaj de la riĉaĵoj fare de la elitoj je sia ekskluziva profito.

 

La Franca Komunista Partio (FKP [PCF laŭ la franca -vl] varme gratulas al Gustavo Petro, Francia Márquez kaj ĉiujn politikajn, sociajn kaj popolajn fortojn kiuj ebligis tiun ĉi historian venkon.

 

La komunistaj membroj kaj delegitoj estos senmanke ĉe ilia flanko por labori kune en tiuj ĉi tasko de homa emancipiĝo, kiu estas al ni komuna.

 

Franca Komunista Partio

Parizo, la 20-an de Junio 2022

(Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano 2022-06-25)