Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
12-mar-2024
vlutermano

Ne al la imperiisma milito per la vivo de ukrajnaj kaj rusaj laboristoj!

(Ĉefartikolo de la entrepren-gazetoj, 2024-03-11)

Dum ĉiuj aliancanoj de Macron [la franca prezidanto] diras, ke ili ekskludas sendon de trupoj en Ukrajnujon, li persistas kaj reasertas la malon. Lastan semajnon li alvokis la eŭropanojn ne esti “malkuraĝaj”. Ĉi-semajne li malfermas parlamentan debaton pri milita helpo al Ukrajnujo.

Oficiale la registaro laŭdire dediĉis 6,7 miliardojn da eŭroj, en plej kompleta mallumo, ĉar la parlamento pri tio povis nenion diri. Kaj la debato, kiun li nun organizas, estos por la spektantoj, ĉar la voĉdonado estos ne deviga!

Tiu ĉi cirko estas por nutri la politikaĉajn polemikojn per artefarita pufigo de la partiaj malsam-opinioj. Ĉar envere, de Le Pen tra Mélenchon ĝis Roussel, ĉiuj volas helpi Ukrajnujon per armiloj. Ilia kritiko al Macron estas marĝena, pro strategiaj kaj diplomatiaj konsideroj.

Sed por la registaro, tiu ĉi debato ankaŭ kaj ĉefe estos okazo por nova ondo da militpela propagando kaj por marteli al ni ke “necesas esti pretaj je oferoj por helpi Ukrajnujon”.

Kiu ne dezirus helpi la ukrajnan loĝantaron? Sed la sola demando estas, ĉu sendado de armiloj kaj eĉ de soldatoj, de Usono kaj de la eŭropaj landoj, vere povas ĝin helpi.

La respondo estas: Ne. Se ili tiom implikiĝas en Ukrajnujon, tiam temas pri ILIA milito. Milito por ilia ekonomia dominado super tiu regiono, kiun ili nepre volas elŝiri el la rusa influsfero jam ekde la disfalo de Sovetio en 1991.

Ekspluatado de laboruloj, aĉeto de fabrikoj, enŝuldiĝo ĉe okcidentaj bankoj: granda parto de la ukrajna ekonomio jam transiris al okcidentaj kapitalistoj. Tiu ĉi movado akceliĝas favore al la milito, pri kio atestas la privatigo kaj koncentriĝo de grandegaj bienoj, impulsite de okcidentaj financistoj.

Ĉiam pli da ukrajnaj kampuloj tiel estas sen grundo, dum oni atakas la rajtojn kaj laborkondiĉojn de la salajruloj, nome, kompreneble, de klopodoj por la milito.

Sen forgesi la laboristojn kaj kampulojn transformitajn en soldatojn kaj perdintaj piedon, brakon, eĉ sian vivon, en la bataloj. Kaj kiom da kromaj oferoj oni postulos de ili por rekonstrui ilian landon?

La solaj gajnantoj de tiu ĉi milito estas la ukrajnaj oligarĥoj kaj la multnaciaj konzernoj Arcelor Mittal, NestléVinci, la bankoj kiel la Crédit Agricole kaj, kompreneble, la okcidentaj kanonvendistoj.

Transfomi ilin en kanonkarnon aŭ en mastrokarnon, jen kion la grandaj potencoj nomas helpi la ukrajnojn!

Egale ĉu Usono aŭ la dua-zonaj potencoj kiel Francujo, la imperiismaj landoj intervenas nur por defendi siajn interesojn, neniam por savi la popolojn.

Kion ili faras por la palestinanoj de Gazao, malsat-mortigataj de Israelo? Ili donas al si bonan konsciencon per tio ke ili cedas kelkajn nutraĵojn kaj lasas la masakron daŭri! La milito en Gazao mortigis jam pli ol 30 000 homojn. Se la vivo de virinoj, infanoj kaj viroj valorus iom en la mensoj de tiuj grandpotencoj, ili povus agi facile, ĉar Israelo estas intima aliancano kiu dependas de ilia financa kaj armea helpado.

Kaj kien ili kondukis Haition? Tie Usono ne ĉesis subteni la klikojn de koruptaj politikistoj kaj eĉ ilin armi. Hodiaŭ la loĝantaro estas elmetita al senprecendenca perforto de la bandoj kaj siavice ankaŭ provas ne morti pro malsato. La sama dramo evoluas en Kivuo, en la Demokratia Respubliko Kongo, kie la milito furiozas jam dum dudek jaroj,1 pro la mineraloj disputataj inter la okcidentaj konzernoj.

Do, la imperiismaj potencoj NE estas la portantoj de paco, de demokratio kaj de prospero, kiun esti ili pretendas!

Ekde la momento, en kiu ili komercas, ili komfortiĝas en la mizero, la persekutado kaj la militoj kiuj frapas la popolojn, se ili ne estas eĉ la kaŭzo de tio.

La sola maniero helpi la ukrajnanojn estas malebligi al niaj propraj gvidantoj ilin malutili. Malutili en Ukrajnujo, farante la militon per la vivo de la ukrajnoj, kaj malutili ĉi tie al ni mem.

Putin estas sanga diktatoro kaj malamiko de la laboristoj. Sed se ni estas atakataj je nia propra aĉetpovo, je nia rajto pri helpo ĉe senlaboreco, je nia pensia salajro aŭ je nia san-prozorgado, tion faras unue nia propra registaro kaj la kapitalistoj ĉi tie. Do, ni konsciu, ke la militfaruloj estas unue niaj propraj gvidantoj!

Nathalie ARTHAUD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano la 11-an de Marto 2024

1Jen pri kio pli aŭ malpli regule skribas al ni samideano vivanta tie kun sia familio. -vl