Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
11-okt-2023
vlutermano

Israelo, Palestino kaj la vojo al paco en la Okcidenta Oriento

La prezentadoj, kiuj priskribas la konflikton inter judoj kaj islamanoj en Okcident-Oriento kiel ne surpontebla kaj “eterna”, estas malĝustaj. Estas vere, ke en la daŭro de pli ol 1300-jara kunvivado inter islamanoj kaj judoj ankaŭ okazis streĉitecoj. Sed la persekutado de la eŭropaj judoj en la nomo de kristanismo ekde la malfrua mezepoko ne havis ion kompareblan en la islama mondo de la Oriento.

 

Kontraŭjudismo kaj cionismo

La rasisme bazita kontraŭjudismo, kiu estiĝis en la 19-a jarcento paralele kun la moderna industri-kapitalismo, en la kristana Eŭropo povis daŭrigi longan historion de subpremado kaj elpelado de la judoj. Kiel reago al tio, fine de la 19-a jarcento, estiĝis politika movado por fondi judan nacian ŝtaton, de siaj fondintoj ankaŭ nomata cionismo. Komence tiu movado en la judaj komunumoj havis relative malmultan influon. Granda parto de la judaj politikaj aktivuloj pli subtenis socialistajn partiojn, Tie en la unuaj kvindek jaroj de la cionista movado ĝis 1930 nur proksimume 120000 judoj sekvis la alvokon ekloĝi en Palestino. Tiuj estis tro malmulte da homoj por tie starigi judan nacian ŝtaton.

La teroro de la nazioj, kiuj per la holokaŭsto (Shoa) kondukis al la sistema, industria murdado de proksimume ses milionoj da judoj, ĝisfunde ŝanĝis la situacion. Multaj persekutitaj judoj volis unue ne al Palestino, sed en aliajn landojn, precipe al Usono. Sed por granda parto da ili la pordoj tie restis fermitaj. Persekutataj de la nazioj, multaj da ili pro tio vidis en elmigro al Palestino la solan eliron kaj novan esperon.

 

La koloniigo de Palestino

Sed anstataŭ trovi pacon, la nove alvenintoj trafis rekte en novan konflikton. Ekde la komenco de la cionisma ekloĝado ekzistis akraj streĉitecoj kun la tie loĝanta araba loĝantaro. Ĉar la cionista ekloĝ-projekto ekde la komenco ekskludis integritan kunvivadon de judaj ekloĝantoj kaj araboj. Anstataŭe ĝi celas forŝovon de la arabdevena loĝantaro, por starigi judan naciŝtaton. Organizaĵoj de la cionismo aĉetis de arabaj granda grundposedantoj kiom eble plej da grundo kaj devigis la farmistojn sur tiuj grundoj, laboristojn kaj nomadojn, forlasi siajn loĝlokojn.

La juda koloniado de Palestino alprenis la formon de perforta koloniado. Tio estis komence subtenata de la brita kolonia potenco, kiu ekde la disfalo de la Osmana Regno regis tiun regionon. La unua palestina ribelo en la jaroj 1936 ĝis 1939 estis disbatita de la brita armeo lige kun cionistaj milicoj. Antaŭ la Peel-esplor-komitato estigita de la brita registaro, kiu okupiĝis pri la kaŭzoj de la araba ribelo, la posta ĉefministro Winston Churchill deklaris pri la elpelo de la palestinanoj fare de cionistaj koloniistoj: “Mi ne opinias, ke la hundo ĉe la manĝujo havas la nerevokeblan rajton je la manĝujo, eĉ se ĝi tie jam delonge kuŝas. Mi ne koncedas al ĝi tiun rajton. Mi ankaŭ, ekzemple, ne koncedas ke al la nordamerikaj indianoj aŭ al la nigruloj en Aŭstralio okazis grandan maljustaĵon, ĉar pli forta raso, pli altranga, pli mondsperta raso, por tion formuli tiel, venis kaj anstataŭis ĝin.” (Tariq Ali: “Fundamentismo en la batalo por la monda ordo” [“Fundamentalismus im Kampf um die Weltordnung”], Munĥeno, 2002, p. 138s.)

En tiu mensostato en la jaro 1948 cionistaj milicoj faris plurajn masakrojn al palestinaj vilaĝanoj – la plej granda okazis en Deir Jassin – kaj tiel okazigis fuĝado-ondon: 750000 palestinanoj forlasis sian hejmlandon. Meze de tiu amasa forpelado fondiĝis la israela ŝtato. Estas historia tragedio, ke la cionismo, naskita el la sperto de kontraŭjuda subpremado, trudis sian propran politikan celon, la kreadon de juda nacia ŝtato, per rimedoj de teroro kaj de elpeladoj.

 

Israelo kaj la politiko post la fondo de la ŝtato

Post al fondo de la ŝtato Israelo tiu fariĝis la intima aliancano de Usono, kiu nun dominis la mondan politikon. La Okcidenta Oriento, pro siaj riĉaĵoj je petrolo, fariĝis ŝlosila regiono por la tuta kapitalisma ekonomio. Pro tio Usono provis politike kaj milite domini la regionon ĝis hodiaŭ. Por sekurigi la propran regadon, multaj arabaj reĝimoj kaj la Ŝaĥo de Persujo serĉis la aliancon kun Usono. Sed tio faris ilin malpopularaj en la propra loĝantaro. Pro tio en tiuj landoj unue kreskis la araba-naciisma, ekde la 1970-aj jaroj pli kaj pli la islama protesto – pro ĝi en la jaro 1979 kun la Ŝaĥo de Persujo falis centra aliancano de la usonanoj. Israelo, male, estas firme ligita al Usono, kiu masive subtenas la ŝtaton milite kaj ekonomie.

Klopodoj por daŭrema paco ekde tiam estis malhelpata per plua koloniado. Por ampleksigi la ŝtaton Israelo, la diversaj registaroj ankaŭ post 1948 faris politikon de konstanta alpreno de grundo. Tiu procezo ĉiam denove vigligis la originan konflikton. En 1967 Israelo konkeris la tutan teritorion de Palestino inkluzive de la Gazao-strio, de la okcidenta Jordanujo kaj de Orient-Jerusalemo [Orienta Al Kudz]. Ĝis hodiaŭ ĝi ampleksigas kaj nove konstruas [judajn] loĝdomojn.

 

La situacio de la palestinanoj

Ene de la israela ŝtata teritorio nun kiel antaŭe loĝas arabdevenaj gecivitanoj. Ili ja posedas la formalan ŝtatanecon, sed estas degraditaj per leĝoj kaj per burokrata arbitreco al duaklasaj civitanoj. Raporto, publikigita en 2002, de la organizaĵo Sikkuy, kiuj de antaŭ dek kvin jaroj engaĝiĝas por egaligo de judaj kaj arabdevenaj civitanoj, ilustris la diskriminaciadon de la lastaj per la ekzemplo de ŝtata financado de projektoj pri disvolvado, infrastrukturo kaj klerigado. Kvankam la palestinanoj estas 18,5 elcentoj de la israela loĝantaro, palestinaj komunumoj en la jaro 2002 riciveis nur 2,6 elcentojn de la ŝtataj monhelpoj por loĝejkonstruo, 0,7 elcento de la kulturbuĝeto kaj 1,6 elcento de la buĝeto por turisma disvolvado.

La situacio en la regionoj okupitaj en 1967 estas eĉ pli prema. Mizerigo kaj subpremado rabas al la homoj la vivobazon kun la celo instigi ilin forlasi la landon. Apud aplikado de perforto fare de la israela ŝtato, tiu politiko de “etna purigado” okazas plejparte “senbrue” kaj estas trudata surbaze de leĝe bazitaj administraj agoj. Ekzemplo estas la uzado de akvo: Ekde 1982 palestinaj vilaĝoj estas ligitaj kun la israela reto de akvokondukiloj. La trinkakvo estas atribuata, sed kalkulata laŭ malsamaj kvotoj: De israelaj loĝantoj la israela akvo-entrepreno Merkoroth postulas 0,50 ŝekelojnpo kubikmetro. Palestinanoj, male, pagas 1,80 ŝekelojn po kubikmetro. La israela milit-registaro permesas al palestinanoj nur puto-profundon de 60 ĝis 150 metrojn. Pro tio okazas portempa aŭ kompleta sekiĝo de multaj putoj. La putoj de la israelanoj rajtas esti 100 ĝis 600 metrojn profundaj. Tie, akvoelpreno eblas ĉiam. Similaj malegalecoj kiel ĉe la akvo-uzado okazas en la konstruado de komunikaj vojoj kaj de loĝejoj.

 

UNO-rezolucioj senefikaj

La forpelado kaj senrajtigo de la palestinanoj fare de la israela ŝtato alportis al la homoj en la Okcident-Oriento nek sekurecon nek pacon – ankaŭ ne al la israela loĝantaro. Male: Ĝi kondukis al senfina suferado kaj sangelverŝo. En multnombraj UNO-rezolucioj de la lastaj jardekoj la israela registaro estis admonita retiriĝi el la okupataj regionoj. Male al multaj aliaj ŝtatoj de la mondo, Israelo tamen povas ignori tiujn rezoluciojn sen devi kalkuli kun seriozaj sankcioj.

Usono kaj la Eŭropa Unio (EU) ĉi tie mezuras per duobla mezurilo. Tiel post la venko de la demokratie elektita Hamas-registaro ili unue reagis per politiko de izolado de Palestino, kiu kreskigis la mizeron speciale en la Gazao-strio. Antaŭ la fono de ekstrema manko, en la sekvo okazis interna milito inter la Hamas kaj la PLO sub la prezidanto Maĥmud Abbas. Israelo kaj Usono akrigis tiun konflikton. Vide al la jardekojn daŭra senefikeco de UNO-rezolucioj kaj de internaciaj “paco-interparoladoj”, palestinanoj reagis al forpelado kaj perforto fare de la ŝtato Israelo per rezistado kaj kontraŭperforto. La pafado de raketoj al civilaj celoj same kiel memmurdaj atencoj al israelaj lernejaj busoj aŭ bazaroj okazigis kroman suferon sen montri vojon el la subpremado.

Tiuj ĉi faroj estas esprimo de malsimetria konflikto, en kiu la supera israela armeo per siaj armitaj agadoj kaŭzas multoblon da viktimoj en la palsestina civila loĝantaro. La paf-armiloj kaj memkonstruitaj raketoj de la palestina rezistado povas efiki nenion kontraŭ unu el la plej fortaj armeoj de la mondo per sia arsenalo da helikopteroj, tankoj kaj satelite gvidataj altteĥnologiaj armiloj. Pro tio estus malĝuste, pro la malesperaj agoj de malplimulto, egaligi la kontraŭperforton de la palestinanoj kun la perforto al ili origina.

La ekzistorajto de Israelo

Por elirigi la spiralon de perforto en la Okcidenta Oriento, gravas distingi inter kaŭzo kaj efiko. Tiom longe, kiom la elpelado kaj senrajtigo de la palestinanoj daŭras, tiom longa ankaŭ ne okazos paco. Sed la israela registaro ne pretas je realaj koncedoj. Ĝi postulas por tio kiel antaŭkondiĉon de la palsestinaj organizaĵoj kiel la Hamas la agnoskon de la “ekzistorajto de Israelo” kaj rezignon je perforto. En tiu ĉi sinteno la israela registaro estas subtenata de la usona, sed ankaŭ de la germana registaro. Tiel oni celas veki la impreson, kvazaŭ Israelo agus pro pura memdefendo.

Fakte la Palestina Liberiga Organizaĵo PLO sub Jasir Arafat en la Osloa Interkonsento jam en 1993 agnoskis Israelon sen ke tio kondukis al malrapidigo de la koloniado en la okupataj regionoj de Okcident-Jordanujo. Anstataŭe, en la sekvaj jaroj, la politiko de unuflankaj koncedoj esence kontribuis al malfortiĝo de la organizaĵo El Fataĥ de Arafat kaj al supreniro de la Hamas. La Hamas-gvidantaro siavice en 2006 donis sian konsenton al la lasta perad-propono de la saud-araba registaro, kiu proponas duŝtatan solvon en la limoj de 1967. Per tio ĝi ne nur fakte agnoskas la ŝtaton Israelo, sed ankaŭ akceptas la teritorian kaj demografian realecon kreitan de antaŭaj elpeloj.

La fakto, ke spite al tio la israela registaro rifuzis intertraktadojn kun la Hamas-registaro en 2006 demokratie elektita, montras la pretekstan karakteron de tiu argumento. Per la prezentataj postuloj de “agnosko”, ĝi celas, senrigarde al ĉiaj palestinaj koncedoj, ne devi antaŭtempe fiksiĝi je ŝtatlimoj, tiom longe kiom ĝi disponas pri rimedoj por daŭrigo de la koloniado. Ĝi celas gajni tempon por krei faktojn, des pli ke la internaciaj konstelacioj por tio estas daŭre favoraj.

Kian solvon?

La UNO ekde 1947 proponas starigi du ŝtatojn. Ankaŭ la Fataĥ, alaij palestinaj organizaĵoj kaj la plej granda parto de la israela pacmovado daŭre postulas la starigon de araba ŝtato apud Israelo sur palestina teritorio. En la konflikto kun la ekspansia politiko de Israelo ni solidariĝas kun tiu ĉi postulo je propra ŝtato. La situacio de la palestinanoj estas aktuale tiom malespera, ke ĉia progreso survoje al pli da memdeterminado, ĉian progreson, egale kiom ajn malgranda, la koncernatoj akceptas kiel mildiĝon. Pro tio ni subtenas ĉiujn konkretajn postulojn, kiuj celas rektan plibonigon de la situacio de la palestinanoj. Al tio apartenas la forigo de la internacia izolado de la Hamas-registaro, la foriro de la israela armeo el Okcident-Jordanujo, la forigo de la murego. La haltigo de la kolonia politiko en la okupataj regionoj kaj fino de la barado de la Gazao-strio.

Sed ni havas fortajn dubojn ĉu la fondo de palestina ŝtato povas fundamente plibonigi la viv-situacion de ĝiaj loĝantoj kaj kerne solvi la konflikton. Dum ekde de la fruaj 1990-aj jaroj la duŝtata solvo estas intertraktata, per la daŭra politiko de koloniado ĉia perspektivo de teritoria unueco de palestina ŝtato forsvenas. Okcident-Jordanujo estas geografia flik-tapiŝo kun sennombraj arme-postenoj. La lasta ĉapitro de la israela aneksad-politiko estis la konstruo de muro, kiu parte atingas profunde en Okcident-Jordanujon kaj tranĉas Orient-Jerusalemon disde la palestina teritorio. Sub tiaj kondiĉoj nek povas estiĝi samrajta palestina ŝtato apud Israelo nek tiel eblas meti la bazon por daŭrema solvo de la konflikto en la regiono. Se fine tamen estiĝos resta Palestino sur frakcio de la origina teritorio, tiam tiu ŝtateto estus laŭlitere enmurigita kaj ekonomie apenaŭ vivkapabla. Ĝi fariĝus politika ostaĝo de Israelo kaj ankaŭ de la reĝimoj en la arabaj najbaraj ŝtatoj.

Maldekstra politiko pri Okcident-Oriento, kiu metas sian tutan esperon en la internacian diplomation, kiu nur sur la papero engaĝiĝas por starigo de sendependa Palestino, estas kondamnita al fiasko. Reala solvo povas okazi nur se la origina problemo estos forigita: la etna disdivigo de Palestino. Tio eblas nur se komuna, laika kaj demokratia ŝtato kreiĝas, en kiu judoj, islamanoj kaj kristanoj povas samrajte kunvivi. Multaj kontraŭantoj al komuna ŝtato timas atakojn de la araba loĝantaro al la juda. Efektive, vide al la spertoj de la lastaj jardekoj, daŭros longe ĝis kiam la estinĝintaj vundoj cikatriĝos kaj konfidenca kunvivado eblos. Sed ju pli frue tiu procezo komenciĝas, sed plu grandas la ŝancoj ke ĝi povas sukcese realigata. Ĉar la akreco de islamana-juda konflikto, tia kian ni hodiaŭ observas en Okcident-Oriento, aĝas nur je kelkaj jardekoj. Ankaŭ la juda sciencisto Noam Chomsky konkludas: “Solidareco kun la palestinanoj estas envere solidareco kun la judoj. Ne estas nia intereso fortigi la situacion, kiu konstante reproduktas rezistadon kaj sangelverŝon.”

Sur la israela ŝtata teritorio vivas pli ol miliono da araboj. En la okupataj regionoj de Orient-Jerusalemo kaj de Okcident-Jordanujo hodiaŭ vivas centmiloj da judoj. Ili ĉiuj povus resti tie, kie ili hodiaŭ vivas – kondiĉe ke okazas vera novkomenco surbaze de reala rajtegaleco de judoj kaj araboj. Tio inkludas la rajton reveni de la elpelitaj palestinanoj kaj antaŭkondiĉas rompon de la politiko de koloniado de la lando fare de la israela ŝtato. Ĝi samtempe inkludas la rajton de la juda loĝanttaro vivi en la historia regiono de Palestino.

Tiu ĉi kontribuaĵo aperis unue en Decembro de 2017.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 11-an de Oktobro 2023