Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
27-maj-2021
vlutermano

Li Zanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popol-Kongreso de Ĉinlando, la 25-an de Majo 2021 interparolis kun Esteban Lazo Hernández, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Kubo.
Dum tiu interparolado Li – krom pledi por pli densa interrilato de Ĉinujo kaj Kubo – interalie nomis kvar kaŭzojn pro kiuj la Komunista Partio de Ĉinlando povas gvidi la ĉinan popolon por sukcesi historiajn atingojn kaj akiri la subtenon de la tuta nacio.

    • Unue, la KPĈ ĉiam sekvis siajn idealojn kaj konvinkojn, restis fidela al sia origina aspiro kaj laboris por la feliĉo de la ĉina popolo kaj por la rejuniĝo de la ĉina nacio.
    • Due, ĝi ĉiam atentis teorian disvolvadon.
    • Trie, ĝi ĉiam serĉis la veron en la faktoj kaj sekvis vojon de disvolvado, kiu taŭgas por ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj.
    • Kaj fine, la KPĈ ĉiam konsideris grava la memplibonigon kaj konservis la spirition de mem-revoluciiĝo.

Laŭ www.china.org.cn/world/2021-05/26/content_77527242.htm
Vilhelmo Lutermano, 2021-05-26