Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
09-okt-2023
vlutermano

Susan BONATH:

Partio verda, novliberala. Maldekstruloj (membroj de “die Linke”) fuĝas el politika asimiligo

La germana partio Die Linke [La Maldekstro] disdividiĝas, la tendaro de Wagenknecht de la urbo Bochum jam avancas. Tiu paŝo estas neevitebla, ĉar la partio La Maldekstro havas jam preskaŭ neniom da maldekstro. Same kiel la socialdemokrata partio SPD kaj la partio La Verduloj ankaŭ ĝi aliĝis al novliberala fronto.

Analizo

Post tendaraj bataloj de pluraj jaroj, La Maldekstro sinkis en politikan sengravecon. La tendaro ĉirkaŭ Sahra Wagenknecht kiel plej akra kontraŭulo al la parti-estraro volas konstrui ion novan. Necesas atendi la detalojn. En la centra urbo de la malnova industri-regiono, Bochum, tri urbaj konsilantinoj ne volas plu atendi la decidon de la Wagenknecht-tendaro. Ili lastan semajnon deklaris sian eksiĝon en la partio.

Kiel la gazeto Taz raportis, la du restintaj deputitinoj en la urba konsilantaro per tio perdas sian statuson de frakcio. La du deklaris ke ili volas fondi novan frakcion, nomatan “Paco, laboro kaj socia justeco”. Ili pravigis sian paŝon pro la “katastrofa kurso” de la parti-estraro ĉirkaŭ Janine Wissler kaj Martin Schirdewan. Tiuj, laŭ ili, kune respondecas pri la “memdetrua sankci-politiko de la germana registaro”, oni eĉ postulis liveri armilojn al Ukrainujo.

La fendiĝo de La Maldekstro ne vere surprizas. Jam de jaroj la tendaroj interbatalas. Tio speguliĝas same en la evoluo de la SPD kiel ankaŭ en tiu de La Verduloj. Tion kaŭzis verŝajne du faktoroj: unue ilia enpreniĝo en la ŝtatajn kaj politikajn instituciojn kaj strukturojn, due ilia rezigno pri klasa analizo kiel kerna elemento de maldekstra politiko.

Subtenantoj de la potenc-rilatoj

Unue, male al multnombraj deklaroj, ne tre malfacilas distingi maldekstran disde dekstra politiko. Maldekstra en politika senco signifas batali por samvaloreco de ĉiuj homoj, laŭ kio do kontraŭ hierarĥioj, potenco-praktikado kaj subpremado. Dekstra politiko do signifas konservadon, transprenon aŭ eĉ etendon de la ekzistanta regdo de malmultaj homoj super multaj.

La burĝaj potencrilatoj unue estas funditaj ne ideologi, sed materie. Al iuj apartenas la konzernoj, bankoj kaj krudmaterialoj, la aliaj devas vendi sian laborforton al la unuaj. Tio kondukas al kontraŭaj, nepacigeblaj interes-konfliktoj inter kapitalo kaj laboro. Tiujn intereskonfliktojn la ŝtato devas mastrumi per sia politika superstrukturo kaj per siaj institucioj.

Do, kiu subtenas la nunajn potencrilatojn, agadas definitive dekstre, sendepende ĉu la AfD voĉdonas por rigoraj Hartz-4-sankcioj aŭ kontraŭ luprezan bremson aŭ ĉu la SPD, la verduloj aŭ maldekstruloj apogas aŭtoritatecan ŝtaton kontraŭ nevakcinitoj aŭ apogas eksportadojn de milit-materialo. Iam, por instigi maldekstrulojn apogi dekstran politikon, la regantoj enligis ilin. Kiel tio sukcesis, tion montras rigardo en la historion.

Asimilado de la socialdemokrataro

La kejnsismo, ankaŭ nomata “socia merkat-ekonomio”, enkondukita tri jardekojn post la Dua Mondmilito, laŭ la modelo de John Maynard Keynes, ebligis la necesan rekonstruadon. Tiu ĉi kondukis al iom longa periodo de la rapidega ekonomia kresko.

La politiko enligis la socialdemokrataron kaj la sindikatojn, propagandis “socialan partnerecon” [inter kapitalo kaj laboro} anstataŭ klasbatalon, dolĉigis tion per koncedoj al la laboristoj kaj tiel eltiris la dentojn al la laboristaj organizaĵoj.

Sed jam en la 1970-aj jaroj la kriza evoluo de la reale ekzistanta kapitalismo en la imperiisma epoko ree kreskis. La senlaboreco altiĝis, la socialdemokrataro praktike ne funkciis, kaj la moderna novliberalismo, baziĝanta sur la kontraŭsociala, merkat-radikala ideologio interalie de Friedrich August von Hayek, floris.

La novliberaligo

La unua eksperimenta kampo de la novliberaluloj estis Ĉilio. Post la puĉo en 1973 kontraŭ la prezidanto Salvador Allende, la militista registaro sub Aŭgusto Pinoĉet brutale trudis la “merkat-religion”, kvankam ĝi realigis ĝin ne tute. Sekvis kromaj novliberalaj transformegoj, ekzemple per Margaret Thatcher ein Britujo kaj Ronald Reagan en Usono, en kies sekvo, same kiel antaŭe en Ĉilio, la ladurboj kaj mizerkvartaloj kreskis.

Germanujo iom pli longe rezistis al tio. Ĉirkaŭ la jarmilŝanĝiĝo ĝuste la SPD kaj la verduloj en la registaro – je la ĝojo de la kristandemokratoj kaj la liberaluloj FDP – komencis la novliberalan transformadon sub la titolo “Agendo 2010”: malreguligo de la merkatoj, privatigo de la publika socia prizorgado, malmuntado de laboristaj rajtoj, kunmeto de socia helpo kaj helpo al senlboruloj al subprema aparato de sankcioj kun la eksplicita celo etendi la sektoron de malalta salajro, kaj tiel plu.

Al la novliberaligo de la SPD kaj de la verduloj io decida antaŭis, nome ilia materia kaj struktura enligado en la burĝan sistemon. Tio ne malfacilis, ĉar la pinto de la SPD jam delonge ne plu konsistis el personoj de la laborista klaso, sed precipe el la klera burĝaro. La verduloj siavice neniam estis laborista partio, sed jam dekomence devenis el la meza klaso, kiu vidis sin mem kiel pioniero de la proletaro.

Same kiel la verduloj, la nuntempa partio La Maldekstro neniam habis proletaran bazon. En la oriento de Germanujo ĝi kiel PDS devenis el la SED-burokrataro, kiuj rapide adaptiĝis al la nova sistemo. Ankaŭ ĝia kuniĝo en la jaro 2007 kun la okcidenta WASG, kiu rekrutiĝis el iamaj socialdemokratoj de la SPD sub Oskar Lafontaine, ne alportis al ĝi konsiderindan bazon. Dum komence de la 1990-aj jaroj oni ankoraŭ trovis restojn de klaskonscio en la PDS, post la jarmilŝanĝo tio tute malaperis.

Du merkatradikalaj frontoj

La politika dupartia ludo en Usono, kie ankoraŭ antaŭ malmultaj jardekoj ĉia iomete sociala ideo estis konsiderata socialista diablaĵo kaj maldekstruloj estis forigitaj el publikaj oficoj, estas brila ekzemplo por la asimilado de la politika kontraŭulo. Respublikanoj kaj demokratoj ja estas prezentataj kiel dekstra kaj maldekstra flanko, sed tamen ambaŭ reprezentas novliberalan ideologion.

La politikaj tendaroj en Usono nur profitas de malsamaj subtenantoj. Tio eble priskribeblus jene: Malantaŭ la respublikanoj staras la malnova grandkapitalo, do ekzemple petrolo kaj karbo, dum la “verda” kapitalo subtenas la demokratojn. Ambaŭ partioj malsame surmerkatigas siajn merkatradikalajn doktrinojn: La respublikanoj daŭre insistas pri “konservativaj valoroj”, la demokratoj kondutas kaj nomas sin progresemaj, malfermitaj al la mondo kaj do “{woke}”.

La partio La Maldekstro postulas la sociigon de Twitter

Eĉ se iuj ne emas kredi tion: Merkatradikala novliberalismo ja povas trudiĝi aŭtoritatece kaj brutale kontraŭ la laborista klaso kaj eĉ kontraŭ la meztavolo – Ĉilio sub Pinoĉet estas por tio la plej bona ekzemplo. Ĉar la multe predikata libereco valids nur por la merkataoj – aŭ, pli bone dirite: por la plej fortaj merkat-partoprenantoj. La konkurencbatalo salutas.

Se oni rigardas nur la teĥnologian evoluon, oni ja povas nomi la “verdan” kapitalon progresema. En la Okcidento en la lastaj jaroj ĝi akiris ĉiam pli da politika potenco, dum la malnovaj fortoj vidas siajn avantaĝoijn forsveni. Sub la etikedo “progresema” la verda kapitalo sukcesis ligi al si iamajn maldekstrulojn, ne nur en Usono.

Alidirite: Sur la politika scenejo de la “valor-Okcidento” okazas potencpolitika luktado de du novliberalaj, imperiismaj kapital-frakcioj kaj de iliaj politikaj aparatoj. La unua flanko reprezentas la konservativan tendaron, la alia sukcesis, per ŝajne progresema, moderna beldirado kaj verdaj promesoj arigi ĉirkaŭ si iamajn maldekstrulojn.

Al la politike gvidantaj novliberaluloj do kontraŭstaras novliberala opozicio. Por la regantoj tio tute ne povas okazi pli bone: proponata estas la novliberalismo en diversaj pakaĵoj.
 

Moderna moralismo anstataŭ klasbatalo

Nu, estas ja io tute alia ol maldekstra, se oni arigas sin malantaŭ fronto de regantoj, egale sub kia etikedo tiu en la momento agas. Ke tio povis okazi, havas kaŭzon: la forlason de la klasbatalo favore al kredo je la reformismo, kune kun profunda burĝiĝo de la parti-gvidantaroj. La iamaj maldekstruloj aranĝis sin kun la dominad-rilatoj. Ili simple jam ne reprezentas la interesojn de la proletaro, sed predikas la klasan pacon.

Sed la klasa paco ne ekzistas kaj ankaŭ tute ne povas ekzisti. Ĉiuj socialaj kaj laboristaj rajtoj estis historie truditaj per rezistado de malsupre, per strikoj kaj manifestacioj, mallonge: per klasbatalo. Sed la novliberala ideologio tute ne aprezas tiajn rajtojn. En tiu ĉi senco la politiko en Germanujo kaj aliloke ŝrumpigas la socialŝtaton – sendepende de la momenta registaro. Ĉar intertempe ili ĉiuj estas novliberalaj.

Ankaŭ la partio La Maldekstro havas praktike nenion por kontraŭmeti al la desupra klasbatalo, eĉ ne retorike. Ĝi grandparte nur rigardas, kiam registaro sub la etikedo de manko de alternativoj respondas ĉian ekonomian krizon per eĉ pli da novliberalismo. En la plej bona kazo ĝi tondras kontraŭ supozataj, ne veraj nazioj kaj iomete pri sociala maljusteco. Eĉ tio envere estas nur babilaĵo, ĉar iuj el ili povas senti kiel “sociale justa”, se oni lasas malriĉulojn malsatmorti.

La partio La Maldekstro enpakas sian tondradon en multe da moralismo, al kiu mankas ĉia analizo de la rilatoj. La ekzisto de malriĉo kaj riĉo ja havas materian bazon. Potenco baziĝas sur ekonomiaj propriet-rilatoj. Anstataŭ nomi ilin tiaj, la partio La Maldekstro fuŝumas pri la surfaco de la simptomoj, kaj eĉ, komune kun la verda kapitalfronto kaj ties “modernaj” politikaj reprezentantoj, ĝue umas en burĝa identeca moralveziko, kiu precize neniom ŝanĝas la situacion de la homoj.

Nova partio de Wagenknecht, se ĝi okupiĝas pri la socialaj temoj, estas nemalhavebla

Opinio

Kun la ampleksa tasko de batalo kontraŭ la materia malegaleco ŭ la partio La Maldekstro formetis la kernon de maldekstra politiko. Por klarigi tion: Senhejma samseksemulo suferas same kiel senhejma aliseksemulo. Tiel okazas ankaŭ ĉe nigruloj kaj blankuloj, virinoj kaj viroj, rusoj kaj germanoj. Malriĉeco ne fariĝas pli milda, se ĉiu rajtas laŭplaĉe ŝanĝi sian sekson.

Ne mirige, ke malrĉuloj sentas sin primokataj de “maldekstraj” partioj, kiuj envere faras dekstran politikon. La duono de la germana loĝantaro ja disponas pri praktike nenian riĉaĵon, kiel mapo de la {Berliner Morgenpost} montras. Tiu duono precize scias, ke per reguloj pri seksa identeco aŭ per debatoj pri la demando, ĉu trans-ulinoj estonte rajtu iri en virinajn saŭnojn, la vivo por ili ne fariĝas pli bona.

Ĉu nova laborista partio?

Mallonge: La iama Maldekstro jam ne havas multon komunan kun la laborista klaso. Eĉ pli: ĝi lasas ilin senhelpaj kaj rigardas, kiel ultradekstruloj kaj novliberaluloj venigas ilin per ĉiaspecaj promesoj, por poste eĉ ilin insulti. Per tio, la membroj de la iama Maldekstro forpuŝas sian originan celgrupon – kia ĝojo por ĉiuj novliberaluloj kaj ceteraj ultradekstruloj de tiu ĉi lando!

Almenaŭ tion ĉi la grupo ĉirkaŭ Wagenknecht rimarkis. Oni povas sciemi pri ĝiaj politikaj respondoj. Sed verŝajne oni ne faru al si tro grandajn esperojn je nova klasbatalema forto. Pli verŝajne tio rezultas kiel socialdemokrata partio, kiu en la plej bona kazo ne silente rigardas al la daŭra alidistribuado de malsupre supren. Sed tio estus ĉiukaze jam pli bona ol nenio.

Susan BONATH

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 9-an de Oktobro 2023