Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
18-mar-2024
vlutermano

Eberhard W.: Pri la neceso politikigi la pacmovadon

2024-03-17

Ankaŭ mi sentas min en zorgo pri la letargio – aŭ ĉu estas muteco? – de la germanoj pri la milito en Ukrajnujo. Mi asertas, ke la bonintenca pacmovado, kiu ekaperas, havas grandan mankon. Ĝi estas nepolitika. Oni estas kontraŭ milito unuavice ĉar milito doloras. Pro tio mi vidas la absolutan neceson politikigi tiun ĉi pacmovadon.

Disvastiĝinta eraro ĉe multaj homoj ekzistas ekzemple en tio, ke ili taksas atakmiliton1 apriore kiel maljustan. Tio povas esti kaŭzo de tio, ke protesto ekĝermas nur tiom rezervite. Aldoniĝas, ke pintuloj de la aktuala pacmovado ankaŭ disvastigas tiun rakonton. Oni kvazaŭ starigas sin kiel juĝiston super la okazaĵoj – kaj ne kiel koncernaton kun propraj ideoj pri la alstrebata mondordo. Oni ne ordigas sin kaj siajn interesojn en la mondajn pelfortojn. Per tio la dialektiko inter milito kaj antaŭmilito estas ekskludita.

Lenino en sia skribaĵo de 1915 pritraktis la demandon, kiel la proletaro rilatu al milito. Li konkludas, ke la nocio-paro atakmilito kaj defendmilito ne taŭgas por juĝi pri la justeco de militoj. Kiel ekzemplon de justaj agresmilitoj li nomas la kontraŭkoloniajn liberigajn militojn. Li nomis tion militoj por la progreso de la homaro. Kvankam aktuale ja ne temas pri progreso de la homaro, lia vidmaniero liveras gravan instigon. La instigon, ke, laŭ la politikaj celoj de milito, oni juĝu pri tio, kiel tiuj politikaj celoj rilatas al la propraj interesoj.

El tio sekvas, ke ĉiuj atakmilitoj, kiuj servas al miaj interesoj, povas esti justaj, kaj militoj, kiuj kontraŭas miajn interesojn, sekve povas esti maljustaj. Ĉar ja ne ekzistas transhomara justeco. Nun ankaŭ ekkoneblas, kial ekde la militkomenco la Okcidento prisilentas la politikajn celojn de Ruslando. Nu, kiu do kontraŭas, ke la rasismo kontraŭ la rusoj de Ukrajnujo ĉesu? Kiu povas kontraŭi, ke la faŝismo en Ukrajnujo estu repelata en siajn ratotruojn? Fiulo, kiu volas ĉion ĉi.

Ke la Nato estas agres-instrumento, tion ĝi pruvis jam de jaroj.Oskar Lafontaine antaŭ nelonge opiniis, ke tiom longe, kiom Usono kjn siaj multaj militoj en ĉiuj anguloj de la mondo estas membro de la Nato, la Nato ne estas defenda unio. Pro tio mi kredas, ke la fokuso de raportado estu malpli pri taktikaj okazaĵoj kaj pli pri politikaj pensmanieroj. Pesu pri Breĥto:

La vero estas direnda, pro la sekvoj kiuj el ĝi rezultas.”

Sed nun iu povas diri: jes, sed ĉu milito kiel rimedo por bonaj celoj??? Sendepende de la fakto, ke krom diplomatio praktike ne ekzistas alternativo al milito, kaj ke la diplomatia pordo estis fermbatita antaŭ la nazo de Ruslando, mi provu estigi “bilancon de valoroj”. Ĉu Nato aŭ milito kontraŭ la Nato-etendiĝo? La Nato, dekomence estigita kiel agres-instrumento, estas la ĉefa kaŭzo de la fino de la socialisma mondsistemo. Kvankam tiu milito estis nur milito malvarma, tiu sufiĉis por ekonomie ĉesigi la socialismon.

Ĉu povas esti, ke per la Nato-etendiĝo oni planis duan Malvarman Militon? La rezultoj de esplorado kaj la plej lastaj publikigaĵoj de la New York Times pensigas tion. Ankaŭ malvarma milito estas milito. Do, ĉu ni ne staras antaŭ valortaksado inter “Nato aŭ milito”, sed antaŭ la taksado “ĉu milito aŭ milito, ĉu rasismo aŭ milito kontraŭ rasismo”? Por transformi homojn, kiuj dum jarcentoj akceptis la rusan lingvon kiel unu el pluraj realaĵoj, en malamikojn kontraŭ ĉio rusa kaj instrumentigi ilin kontraŭ Ruslando, oni devis inventi ideologion, kiu “transformis” la ruson en moskal-on (moskvanon).

La rasismo liveris tiun servon. Sed rasismo estas militdeklaro al la universalaj homrajtoj. Jam denove ni staras antaŭ la valor-pritakso kaj konstatas: Denove ni havas la elekton nur inter milito kaj milito, faŝismo aŭ milito kontraŭ la faŝismo. La celo de ĉia faŝismo estas la elimino de la interna malamiko. En nia kazo la interna malamiko estas ĉio, kio kontraŭas al la mensa armado de la ukrajnoj kiel kontraŭrusaj batalantoj. Oni povas eldiri tiom da rasismaj sloganoj, se neniu sekvas ilin, tiam ili estas kaptado de vento.

Kaj jen, en la ludon venas la faŝismo. Tiu disvolvas la necesan minac-kulison, kiun oni bezonas por silentigi homojn. Per tio la faŝismo malfermas la militon kontraŭ la eksterparlamenta demokratio. Kaj ree nia valortaksado estas: “milito aŭ milito”. Do ni staras antaŭ la fatala ekkono: Egale por kiu flanko ni decidas, ĉu por la Okcidento, ĉu por Ruslando, ni ĉiukaze decidas por milito. Ĉar ni nun jam ne povas decidi alie, ni zorgu por decidi por tiu milito, kiu ne faros nin fiuloj.

Ĝis nun mi skribis ion pri justeco de militoj. Ankoraŭ restas paroli pri la laŭjura taksado de militoj. Kaj ĉi tie troviĝas alia “truko” de okcidentaj “altkvalitaj” komunikiloj. Ili konstante ŝanĝas inter la perspektivoj de justeco kaj laŭjureco. Rezulto: ĉio fariĝas nebula kaj mallogika. Dum la demando de justeco estas demando de interesoj, ĉe la laŭjura demando temas pri demando de potenco – fidele al la ekkono, ke la reganta juro estas la juro de la regantoj. Tio kompreneble validas ankaŭ pri la popoljuro.

Ankaŭ RussiaToday povus sentigi la legantojn pri tio, ke la juraj formuladoj pri la popoljuro antaŭ la jaro 1990 estis stampita de la potencrilato inter la socialisma mondo unuflanke kaj la kapitalisma mondo aliflanke. Do, ke la atingoj de tiu popoljuro post la foriĝo de unu potenc-flanko praktike estis nove “intertraktitaj”, per tio ke oni ne intertraktis, sed ke Usono sole difinis ilin. Se la popoljuro per konkluda sintenado de la Okcidento estis detruita, tiam ne utilas postuli ke ankaŭ Usono estu popoljure respondecigota kiam oni akuzas Ruslandon je rompo de la popoljuro. Tio estas kroma granda malforteco de la pacmovado. Ankaŭ ĉi tie necesas klarigi.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 17-an de Marto 2024

Atentu: La teksto NE estas kontrollegita. Mi petas legantojn indiki al mi erarojn. -vl

1En la aktualaj disputoj inter esperantistoj – ekz-e ene de SAT – oni plej ofte nomas la militon en Ukrajnujo rusa agresmilito. La PIV distingas agreson kiel atakon de tiu, kiu atakas la unua, sen ke ekzistas minaco de la alia flanko. Sed per tio oni – ĉu intence? – pretervidas la fakton, ke la etendo de la militalianco NATO (kiu pruvite agresis aliajn landojn) ĝis la limoj de Ruslando ja videblas kiel minaco. -vl