Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
16-aŭg-2020
vlutermano

La ĉina revuo de la Komunista Parto, Qiushi, publikigos paroladon de la prezidanto Xi Jinping
(Komunikado de la ĉina retejo http://german.china.org.cn/txt/2020-08/16/content_76603665.htm )

Parolado de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping pri la malfermo de novaj horizontoj de la marksisma ekonomia teorio en la hodiaŭa Ĉinjo estas publikigota en la dimanĉe aperonta 16-a eldono de la parti-revuo “Qiushi”.

Xi en la parolado emfazas, ke la marksisma ekonomia teorio estas grava parto de la marksismo kaj deviga kurso por Ĉinujo por daŭre teni sin je la marksismo kaj ĝin disvolvi. Oni apogu sin sur la naciajn kondiĉojn de Ĉinujo kaj sur ĝian disvolvo-praktikon, intense esploru la novan situacion kaj novajn problemojn de la monda ekonomio kaj de la ĉina ekonomio, montru novajn trajtojn kaj regulojn kaj pli detaligu kaj resumu la rezultojn de la ĉina ekonomia disvolvo-praktiko.

Elgermanigis Vilhelmo Lutermano, 2020-08-16.