Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
06-apr-2020
vlutermano

Havano, la 30-an de marto 2020 (Kuba Novaĵ-Agentejo). La komunistaj partioj de Sud-Ameriko publikigis la jenan deklaron okaze de la Krovim-19

 

La komunistaj partioj de Sud-Ameriko kun fiereco de klaso substrekas la gravegan rolon de diversfakaj laboristoj, ĉefe de la sanfako, en la batalo kontraŭ la pandemio kaŭzata de la Krovim-19 [1], kiu endanĝerigas la mondon.

 

Ni salutas la telekonferencon de Ministroj pri Sano kaj Eksteraj Aferoj, kiun organizis la meksika prezidanta instanco pro tempore de la CELAC (komunumo de latinamerikaj kaj karibaj landoj), ĉar nur en tiu kampo povas kunsidi ĉiuj landoj de nia Ameriko, kun la altvalora partopreno de Kubo – kiu estas monda avangardo en la kuracista kaj bioĥemia inventado kaj en la etiko – kaj la partopreno ankaŭ de la Hispan-Amerika San-Organizaĵo kaj de altranga delegitaro de la Ĉina Popola Respubliko.

 

La pandemio kaŭzata de la Krovim-19 tragike pruvas la profundajn mankojn de la publikaj sansistemoj en la plej multaj landoj de la regiono. Tiuj mankoj jam konatas ekde la apero de la kronviruso kaj rezultas el la kontraŭpopularaj rimedoj aplikataj de la registaroj servantaj la kapitalistojn, por komercadi kaj privatigi la sansistemon subtenante la financon de la monopolaj grupoj.

 

Tiuj rimedoj, krome, subfosas la sciencajn kaj teĥnikajn kapablojn disponeblajn por amase protekti kaj prizorgi la loĝantaron. La nuntempa sperto pruvas la kontraŭsocian kaj parazitan naturon de la novliberalismo kaj substrekas la neceson, ke la ŝtato agadu en la gravaj kampoj de iu ajn lando kaj en la planado, surbaze de la popolaj bezonoj. Ĝi pruvas ankaŭ, ke tiuj bezonoj ne devas sekvi la fian logikon de la kapitalismo. Tio implicas – en la sankampo – disponigi bazan kaj preventan atenton, indajn hospitalojn, ekipitajn laboratoriojn, kuracistojn kaj flegistojn, medikamentojn, spirhelpilojn, testilojn kaj ĉion necesan por provizi la daŭrajn kaj urĝajn bezonojn de la popoloj.

 

Ni konsideras, ke estas esence garantii la rajtojn de la laboristoj, senlaboruloj kaj sublaboristoj de la plej malriĉaj sociaj tavoloj, kiel homeca kaj solidareca sinteno, kiu samtempe certigas la bazan daŭrigon de la ekonomia aktiveco. Oni devas garantii la pagon de salajroj kaj minimuman renton por ĉiuj neregulaj laboristoj. Ili ne devas pagi la krizon. Tiucele, la rimedoj de ŝparreĝimo devas aliiĝi, kaj la ŝtato devas eksterordinare okupiĝi pri la daŭrigo de la ekonomia aktiveco kaj de la kontribuo de la financa bankaro al ĉi tiu celo.

 

Necesas jam ĉesigi la embargon, aliajn punrimedojn aplikatajn kontraŭ Kubo kaj Venezuelo kaj la agojn kontraŭ Nikarakvo, ĉar ilia nesolidareca, diskriminacia kaj maljusta karaktero elstaras multe pli alte en ĉi tiu tikla situacio. Prie, ni alte taksas la vortojn de la argentina prezidanto, Alberto Fernández, kiu krom apliki rimedojn taŭgajn por la urĝeco, inde esprimis sin en rilato kun la temo.

 

Necesas kaj urĝas definitive nuligi la ŝuldojn de niaj landoj al la Internacia Mond-Fonduso kaj al la uzura internacia bankaro.

 

Ni sincere dankas la kuracistojn, la flegistojn kaj la laboristarojn de hospitaloj kaj malsanulejoj, kiuj batalas spite al grandaj malfacilaĵoj. Ni esprimas nian solidarecon al ĉiuj damaĝitoj pro la pandemio de la Krovim-19 kaj deziras al ili baldaŭan resaniĝon.

 

Ni salutas la landojn (ekz. Ĉinujo, Kubo kaj Rusujo), kiuj solidarece agadas por la plej damaĝitaj landoj (sendado de protekt-rimedoj, ventoliloj kaj sanlaboristoj), kio kontrastas kun la agoj de Usono kaj la Nord-Atlantika Organizaĵo (NATO), kiuj persiste dissendadas trupojn da soldatoj, kiel ili laste faris en kelkaj eŭropaj landoj, subtenante ilin per grandegaj buĝetoj, kiuj plej multe utilus en la sansistemo kaj la socia bonfarto.

 

Ni batalas por profundaj ŝanĝoj, kiuj realiĝos per la unuiĝo de la laboristoj kaj la popoloj. Nia pozicio estas respondeca kaj kun homaranisma sento. Ni ĉeestas la batalon por apliki tujajn rimedojn por protekti la sanon kaj la rajtojn de ĉiuj popoloj en ĉiuj mondopartoj!

 

Komunista Partio de Argentino

Komunista Partio de Bolivio

Komunista Partio de Brazilo

Brazila Komunista Partio

Kolombia Komunista Partio

Komunista Partio de Ĉilio

Komunista Partio de Ekvadoro

Paragvaja Komunista Partio

Perua Komunista Partio

Komunista Partio de Peruo Ruĝa Patrujo

Komunista Partio de Urugvajo

Komunista Partio de Venezuelo

 

 

Noto:

 

[1] Krovim-19: Kronvirusa malsano (angle: COVID-19. france, ankaŭ: 19-nCov)

 

esperantigita de Norberto Díaz Guevara

 

{{{Kaj jen la hispanlingva originalo}}}

 

La Habana, 30 mar (ACN) Los partidos comunistas de América del Sur emitieron la siguiente declaración con motivo de la COVID-19.

 

Los partidos comunistas de América del Sur destacamos con orgullo de clase el decisivo rol de los trabajadores de distintas ramas, y fundamentalmente de la salud, en el combate contra la pandemia Covid-19 que asola al mundo.

 

Saludamos que se haya realizado la teleconferencia de Ministros de Salud y Cancillerías convocada por la presidencia pro tempore mexicana de la CELAC, dado que este es el único ámbito donde pueden reunirse todos los países de Nuestra América con la invalorable presencia de Cuba, vanguardia mundial en innovación médica y bioquímica y en ética humanista, dando participación asimismo a la Organización Panamericana de la Salud y a una delegación de alto nivel de la República Popular China.

 

La pandemia del CoVID-19 demuestra trágicamente las profundas falencias de los sistemas de salud pública en la mayoría de los países de la región, que se conocían ya antes de la aparición del coronavirus. Esas deficiencias son el resultado de las políticas antipopulares aplicadas por los gobiernos al servicio del gran capital para comercializar y privatizar la salud, respaldando la rentabilidad de los grupos monopolistas.

 

Esas políticas, además, han socavado las capacidades científicas y tecnológicas disponibles para satisfacer las necesidades de prevención y atención masiva a la población. La experiencia actual pone en evidencia la naturaleza antisocial y parasitaria del neoliberalismo y destaca la superioridad de la intervención del estado en las áreas vitales de cualquier nación y la planificación teniendo como criterio las necesidades populares, así como demuestra que ellas no pueden regirse por la lógica mezquina del capitalismo. Eso implica en materia de salud proporcionar atención primaria y prevención, hospitales dignos, laboratorios equipados, médicos y enfermeros, medicamentos, respiradores, testeos y exámenes y todo lo que se necesita para satisfacer las necesidades constantes y urgentes de los pueblos.

 

Consideramos esencial garantizar los derechos de los trabajadores, desempleados y subempleados, de los estratos sociales más pobres, como un gesto humano y solidario que, al mismo tiempo, asegura el mantenimiento básico de la actividad económica. El pago de salarios debe garantizarse, al igual que una renta mínima para todos los trabajadores informales. No son ellos quienes deben pagar la crisis. Con este fin, las políticas de austeridad fiscal deben revertirse, y el Estado debe asumir responsabilidades extraordinarias para mantener la actividad económica, incluida la garantía de la contribución de los sistemas bancarios financieros a este fin.

 

Es necesario de una vez terminar con el bloqueo y otras medidas coercitivas unilaterales contra Cuba y Venezuela, y con las acciones en contra de Nicaragua, cuyo carácter insolidario, discriminatorio e injusto resalta aún más en medio de esta crítica situación. En tal sentido valoramos las palabras del Presidente de Argentina, Alberto Fernández quien, además de adoptar un conjunto de medidas adecuadas en la emergencia, se ha pronunciado dignamente al respecto.

 

Es preciso y urgente condonar de manera definitiva las deudas externas de nuestros países con el FMI y la banca internacional usurera.

 

Enviamos nuestro más sincero agradecimiento a los médicos y enfermeros, al personal de los hospitales, de las unidades de salud que están luchando enfrentando grandes dificultades. Expresamos nuestra solidaridad a todos los afectados por la pandemia del CoVID-19 y les deseamos una recuperación pronta de la enfermedad.

 

Saludamos a los países que están llevando a cabo acciones de solidaridad con los países más afectados, como por ejemplo el envío de materiales de protección, ventiladores y profesionales de salud, como China, Cuba y Rusia, lo que contrasta con las acciones de los EEUU y la OTAN que persisten en desplegar tropas, como hicieron recientemente en varios países de Europa, sosteniendo ingentes presupuestos militares que se niegan a la salud y el bienestar social.

 

Luchamos por transformaciones profundas que vendrán de la mano de la unión de los trabajadores y los pueblos. Nos posicionamos con responsabilidad y con sentido de Humanidad. ¡Estamos presentes en la lucha para tomar medidas inmediatas para proteger la salud y salvaguardar los derechos de todos los pueblos en todos los rincones del planeta!

 

Partido Comunista de la Argentina

Partido Comunista de Bolivia

Partido Comunista do Brasil

Partido Comunista Brasileño

Partido Comunista Colombiano

Partido Comunista de Chile

Partido Comunista del Ecuador

Partido Comunista Paraguay

Partido Comunista Peruano

Partido Comunista del Perú - Patria Roja

Partido Comunista de Uruguay

Partido Comunista de Venezuela