Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
02-okt-2020
vlutermano
Pekino

La Politburoo de la Centra Komitato de KPĈ okazigis lundon kunvenon, prezidatan de la ĝenerala sekretario Xi Jinping, por diskuti la 14-an Kvinjarplanon por Disvolvo de la Naciaj Ekonomio kaj Socio kaj la koncernajn aferojn por la celo 2035.

Korespondaj proponoj de la politburoo pri ĉi tiu temo estas sendotaj al la 5-a Pleno de la 19-a Centra Komitato por revizio, kiu okazos de la 26-a ĝis la 29-a de Oktobro en Pekino, post kolekti opiniojn kaj revizii ilin.

La kunveno emfazis, ke por disvolvi la ĉinajn ekonomion kaj socion dum la dek-kvara kvinjara planperiodo, oni devas konservi la ampleksan gvidadon de la partio kaj la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj. Gravas ankaŭ meti la homojn en la centron, protekti iliajn fundamentajn interesojn, transformi la disvolvan modelon kaj intensigi reformajn kaj malfermajn rimedojn.

La laborreguloj de la Centra Komitato de KPĈ ankaŭ estis reviziitaj en la kunveno. Ĉi tio celas konservi la aŭtoritaton de la Centra Komitato kun kamarado Xi Jinping kiel ĝia kerno kaj ĝia alcentrigita unueca gvidado.
 
(Elgermanigita de http://de.ce.cn/home/nachrichten/202009/29/t20200929_7286258.shtml, 2020-10-02)