Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
08-aŭg-2020
vlutermano

Komento: La ideologia antaŭjuĝa agado de Vaŝingtono kontraŭ la KPĈ estas kondamnita al fiasko

German.xinhuanet.com,2020-08-04

 

Pekino, la 3-an da Aŭgusto

 

La usona registaro, laŭ raportoj, konsideras vojaĝ-limigojn por ĉiuj membroj de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ) por vizitoj en Usono. Se la raportoj ĝustas, tiam Usono fermus la pordon al racia diplomatio kaj plu falos en la abismon de nesciado kaj de ideologia alfrontiĝo.

Tia histeria paŝo indikas, ke [la registaro de] Usono starus en ridinda opozicio al la 1,4 miliardoj da ĉinoj kaj nur malutilus al la interesoj de la usonanoj.

Sub la gvidado de la KPĈ la ĉina popolo akiris sendependecon, liberecon kaj [nacian] liberiĝon. Gvidate de la socialismo kun ĉina stampo ekde la fondiĝo de la Popolrespubliko Ĉinujo antaŭ pli ol sep jardekoj pli ol 800 milionoj da homoj estis levitaj el la malriĉeco, grava kontribuaĵo al la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj por daŭrema disvolvado.

Koncerne la registaran filozofion de la KPĈ, ĉiam estis ĝia centra celo meti la homojn en la unuan vicon. Ĉinujo ĉe la ĉirkaŭdigado de la COVID-19 ene de proksimume tri monatoj post ties apero atingis gravajn strategiajn sukcesojn. Por protekti la vivon kaj la proprieton de la homoj, Ĉinujo tuj faris dispoziciojn por translokado de proksimume 3,76 milionoj da homoj el regionoj kiuj en la pasintaj du monatoj estis trafitaj de inundoj kaj de geologiaj katastrofoj.

 

En kunsido de la politika buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiu okazis en la lasta semajno, ĉe la formulado de la 14-a kvinjarplano por sociala kaj ekonomia disvolvado oni konfirmis la “disvolvadon favore al la homoj”.

Aliflanke de Pacifiko bedaŭrinde montriĝas alia bildo. Kun proksimume 4,4 elcentoj de la monda logantaro Usono havas preskaŭ duonon da ĉiaj mortviktimoj en la mondo pro COVID-19.

Kun malrespekto al la faktoj la usona registaro ĉe siaj atakoj al la KPĈ uzas unu mensogon post la alia, de homrajtoj, spirita proprieto ĝis la Sudĉina Maro. La truko kalumnii Ĉinujon servas kiel preteksto por malbona reago al la pandemio, por ŝanceliĝanta ekonomio kaj pro la nekapablo aliri la sociajn malegalecojn en la propra lando.

En artikolo ĵus aperinta en la Washington Post Richard Haass, prezidanto de la Konsilantaro pri Eksteraj Rilatoj, akre kritikis la kalumniojn de kelkaj usonaj politikistoj kontraŭ la KPĈ kiel “falsan prezentadon de la historio” kaj kiel “maldiplomatiaj”.

De la unuflanka provoko de fermo de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston ĝis la planataj vojaĝlimigoj por KPĈ-membroj Usono konstruas disigan muron de ideologia alfrontiĝo, kiu malaltigos investojn, komercon kaj aliajn okazojn por altigi la viglecon.

Dum jaroj la nacia evoluo de Usono estis rigardata kiel historio de pionira spirito kaj de senantaŭjuĝa interŝanĝado, sed ekde kiam ĝi pereis al blinda malamo? La respondo troviĝas en la mensostato de la Malvarma Milito, kiu en kelkaj politikistoj estas profunde enradikiĝinta, kiuj strebas konservi la malnovan “gloron” de hegemonio, ligite kun strategiaj mistaksoj pri la KPĈ.

Dum sia historia vizito al Ĉinujo antaŭ preskaŭ duonjarcento, la tiama usona prezidanto Richard Nixon dum bankedo citis la prezidinton Georgo Vaŝingtono: “Atentu pri bona kredo kaj justeco en rilato al ĉiuj nacioj. Kulturu pacon kaj harmonion kun ĉiuj.” Tio servu kiel sonanta admono al ĉiuj, kiuj estas sovaĝe decidintaj formi la usonan eksteran politikon arogante kaj mallongvide.

La kalumniado al la KPĈ kaj la instigo al malharmonio estas vanaj por “refari Usonon granda”. Estas urĝa tempo ke la usona registaro en sia percepto de la KPĈ alprenu racian kaj objektivan sintenon kaj en sia politiko al Ĉinujo konservu pragmatismon. Alikaze la ideologia antaŭjuĝo laŭ la “America First”-doktrino estas kondamnita al fiasko.

(laŭ la novaĵagentejo Xinhua)

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2020-08-07