Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
22-aŭg-2020
vlutermano

“Ne forgesu la originan celon, tenu la mision en la kapo”: La partia gazeto “Qiushi” aperigos la kontribuaĵon de Xi Jinping


2020-07-01

En la 13-a eldono de la partia revuo “Qiushi”, aperonta la 1-an de julio, la kontribuaĵo de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinujo, Xi Jinping, publikiĝos sub la titolo “Parolado en la fina konferenco de la politika instruado pri la temo «Ne forgesu la originan celon, tenu la mision en la kapo».

En la kontribuaĵo Xi emfazas, ke la KP de Ĉinujo, kiel preskaŭ centjaron aĝa partio, devas ĉiam memorigi pri sia origina intenco kaj misio kaj decide forigi ĉiujn faktorojn,  kiuj malfortigas la progreseman karakteron de la partio kaj subfosas ĝian purecon,se ĝi volas havi la subtenon de la popolo.

Xi, plu diris, ke la mondo hodiaŭ trairas grandan ŝanĝiĝon tian,  kia ĝi de jarcento ne okazis, kaj Ĉinujo troviĝas nun en kriza fazo de la granda revigliĝode la ĉina nacio. La KP de Ĉinujo kondukas  la popolon en grandioza batalo kun multaj novaj  historiaj trajtoj. Ju pli serioza kaj kompleksa la situacio estas, des pli grandas la neceso ke gvidaj organoj kaj kadruloj transprenu la gvidadon, agu praktike kaj konscie pri sia respondeco kaj kunigu la homojn de ĉiuj etnaj grupoj ĉe la superado de ĉiuj akraĵo kaj malhelpoj survoje antaŭen. La tuta partio komprenu tiun ĉi teman politkan instruadon kiel novan deirpunkton, por profundigi la memrevolucion de la partio kaj plu premi la tutan partion por ne forgesi la originan celon kaj teni sian mision en la kapo.


Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el http://german.china.org.cn/txt/2020-07/01/content_76225612.htm
de la 1-a de Julio 2020.